Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto
Part 1
Produced by David G. Simpson
KARLO
Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto
Tria Eldono
Edmond Privat
1910
ANTAUXPAROLO DE L' VERKINTO
La "Librairie de l' Esperanto" en Parizo petis min, ke mi verku facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aux la komencantoj, kiuj jxus finis sian lernadon en lernolibro. Mi intencis prezenti dudek tekstojn arangxitajn tiamaniere, ke en cxiu estos multaj vortoj pri sama temo de l' cxiutaga vivo. Por pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek cxapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia infaneco, gxis lia edzigxo.
Kompreneble nek romano, nek ecx sprita novelo estas la rakonto, sed nur aro de dudek cxapitroj pri cxiutaga vivo, ligitaj inter si per gxenerala senco kaj unueco de persono. Tamen ion pli ol lernocxapitrojn eble trovos en tiu cxi libro tiuj plenagxaj personoj, por kiuj ekzistas ia poezia cxarmo en rememoroj pri infaneco kaj juneco ecx el plej simplaj okazintajxoj de l' cxiutaga vivo.
Mi rekomendas al la instruantoj de kursoj, ke, post lego de cxapitro, ili faru multajn demandojn pri gxi kaj donu al la lernantoj bonan okazon paroli la lingvon. (La demandoj montritaj en la libro estas nur bazo, kaj la profesoroj devos plimultigi ilin laux la tempo disponebla.)
Auxdado kaj ripetado de esperantaj frazoj estas la plej bezonata afero cxe la kursoj, cxar tion la lernanto ne povas facile trovi hejme en sia lernolibro. Estas necese atentigi la lernanton pri la _akcento_ (cxiam sur la antauxlasta silabo) kaj ankaux pri natura kaj ne trolonga elparolado de la vokaloj.
Gxenevo, en Januaro 1909.
EDMOND PRIVAT.
ENHAVO
Antauxparolo de l' verkinto 1. -- La familio 2. -- La hejmo 3. -- La servistino 4. -- Dimancxo 5. -- Lernado 6. -- La ideoj de Karlo 7. -- La songxo de Karlo 8. -- La liceo 9. -- Ekzameno 10. -- Liceano 11. -- Latina leciono 12. -- La amiko 13. -- Sur la rivero 14. -- La profesoro de historio 15. -- La sekreto de Karlo 16. -- Cxagrenoj 17. -- Studento kaj poeto 18. -- Alico 19. -- Kuracisto 20. -- En Italujo
1. La familio.
Kiam naskigxis Karlo, rozkolora kaj sana, liaj gepatroj estis ankoraux tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu cxi mondo kauxzis grandegan gxojon en la tuta familio. Filo! vera vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri Karlo kaj gxuis internan kaj trankvilan plezuron.
Sed la patro de S-ro Davis estis tro gxoja por esti trankvila. Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas kaj li kontrauxe sentis en si infanan gajecon.
Dum du tagoj post la naskigxo de Karlo, li ne povis labori en sia oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo kaj de tie revenis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de l' urbeto, eniris en cxiajn magazenojn por acxeti aferojn tute senutilajn; al cxiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile vidi, ke li estas kontenta.
La gepatroj de Sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili logxis en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskigxon de ilia nepo. Por ili, li ne estis la unua. Ilia filino Margareto, la felicxa patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el sxiaj fratoj kaj tri el sxiaj fratinoj estis edzigxintaj kaj ecx havis infanojn, kiam frauxlino Margareto renkontis la junan S-ron Davis, kun kiu sxi baldaux fiancxinigxis kaj poste edzinigxis. Frauxlino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolcxa. Pro tio cxiuj gefratoj tre amis sxin kaj sxiaj gepatroj ricevis grandan cxagrenon, kiam sxi devis forveturi kun sia juna edzo.
Cxe la baptotago de Karlo, preskaux la tuta familio de Sinjorino Davis cxeestis, kaj ankaux la patro kaj la juna frato de Sinjoro Davis. Oni nomis la knabon Karlo-Teodoro por kontentigi lian patran avon S-ron Karlo Davis kaj lian patrinan avon S-ron Teodoro Renberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej maljuna fratino de Sinjorino Davis.
Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj blondaj haroj, sinjoreto Karlo-Teodoro sxajnis gaje rideti kaj, subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris al la cxeestantoj en la pregxejo lauxtan, sed nekompreneblan paroladon, kiu preskaux rompis la seriozecon de la ceremonio. Sendube por haltigi lin, lia onklino donis al li pluvegon da kisoj. Kredante, ke ili estas gratulesprimoj kaj estante jam tre modesta, li tre malafable akceptis tiujn kisojn. Jam tie li mirigis multajn personojn.
Grava rimarko. -- _Por respondi al la demandoj oni devas neniam uzi simple "jes" aux "ne", sed ordigi la vortojn de la demando mem alimaniere kaj aldoni la necesajn vortojn._
EKZEMPLE: Cxu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskigxis? -- _Jes, la gepatroj de Karlo, Sinjoro kaj Sinjorino Davis, estis ankoraux junaj, kiam naskigxis ilia filo._
1. Cxu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskigxis? -- 2. Cxu Karlo estis la unua infano de S-ro Davis? -- 3. Kion faris la patro de S-ro Davis? -- 4. Kiel oni anoncis la naskigxon al la gepatroj de S-ino Davis? -- 5. Kiom kostas la sendo de telegramo? -- 6. Donu kelkajn baptonomojn de knaboj kaj knabinoj. -- 7. Kion oni faris al Karlo en la pregxejo?
2. La hejmo.
Junaj gesinjoroj Davis estis nek ricxaj, nek malricxaj, kaj havis plej cxarman hejmon apud la urbeto. Tre simpla dometo, malgranda gxardeno kun kelkaj arbetoj, jen ilia tuta hejmo, sed cxio estis tre pura kaj delikata interne kaj ekstere. En la cxambroj cxio estis hela, la murpaperoj kaj la meblaro. Cxie oni povis admiri kiel orde kaj elegante la delikataj manoj de Sinjorino Davis arangxis cxiujn aferojn.
La patro de Karlo-Teodoro estis cxefkomizo en filio de la Nacia Banko kaj li ricevis tre bonan salajron. Cxar nek li, nek lia edzino multe elspezis, li povis cxiujare sxpari sumon por "siaj infanoj".
Efektive Karlo ne gxuis tre longe la gloron esti sola en la nova generacio de l' familio. Kiam li estis dujara kaj jam kuris tre bone tra la tuta domo, li trovis iun tagon bluokulan fratineton en la antikva lulilo, kie li kutimis dormadi antaux tre longe . . . kiam li estis malgranda.
Aliaj kredeble estus igxintaj tre jxaluzaj, sed Karlo estis grandanima, kaj lia vizagxo tuj montris largxan rideton kaj afablan esprimon de protektemo. Petinte la permeson de sia patrino, li kisis dufoje la frunton de sia dormanta fratineto.
Karlo tre multe interesigxis je la progresoj de sia fratineto Helenjo. Kiam sxi ankaux povis kureti tra la domo, li farigxis sxia instruanto kaj gvidanto.
Karlo estis tre observema kaj ankaux tre entreprenema. Li penadis imiti cxion interesan, kion li vidis aux pri kio li auxdis. Uzante tablon kaj multajn segxojn, li konstruis grandan sxipon, kies bela flava kamentubo estis . . . la paperkorbo de lia patro. Por Helenjo li cxiam arangxis komfortan sidejon per broditaj kusenoj forprenitaj el la salono.
Kiam Sinjorino Davis laboris cxe sia kudromasxino kaj Karlo ekfajfis kaj bruadis por anonci, ke dangxera ventego minacas la sxipon, la timigata fratineto ekploris, tremante inter la broditaj kusenoj. Subite cxio haltis: la kudromasxino kaj la sxipo. Helenjo baldaux retrankviligxis sur la genuoj de l' patrino, konsolita, cxu per sxiaj dolcxaj kisoj, cxu per la elokventaj klarigoj de Karlo, kiu venigis la ventegon nur por havi la okazon kuragxe savi sian fratinon.
Supre en la domo estis longa subtegmenta cxambro, en kiu kusxis cxiaj kestoj, korboj, segxoj kaj malnovaj objektoj. Estis por Karlo vera paradizo. Kiam li trovis malfermita la pordon de l' sxtuparo, li rapide rampis al la sxatata cxambrego. Tie li plezurege cxirkauxpromenis, malfermante la kestojn, palpante kaj malordigante cxiujn aferojn. La gxojo dauxris gxis lia patrino aux la servistino, auxdinte bruon, venis lin sercxi kaj rekondukis lin malsupren.
1. Cxu gesinjoroj Davis estis ricxaj? -- 2. Kie ili logxis? -- 3. Citu kelkajn meblojn, kiuj trovigxas en via hejmo? -- 4. Kion faris la patro de Karlo? -- 5. Cxu li multe elspezis? -- 6. Cxu Karlo estis jxaluza? -- 7. Kiel oni nomis lian fratinon? -- 8. Per kio Karlo konstruis sxipon? -- 9. Sur kion li sidigis Helenjon? -- 10. Per kio oni kudras? -- 11. Kiu estas la plej granda firmo por la fabriko de kudromasxinoj? -- 12. Kiu cxambro estis en la supro de la domo? -- 13. Kio estis en gxi? -- 14. Cxu Karlo sxatis iri tien? -- 15. Kion li faris en tiu cxambro? -- 16. Kiu kondukis lin malsupren? -- 17. Cxu estas lifto en via domo? -- 18. Cxu vi logxas sur la unua etagxo? -- 19. Kiom da logxantoj estas en via urbo?
3. La servistino.
La geavoj de Karlo konservis tre longe unu servistinon, kiun cxiuj en la familio tre amis pro sxia fideleco kaj diskreteco. Kiam la juna Sinjoro Davis edzigxis, la servistino iris en la novan hejmon por cxion arangxi. La juna edzino tiom placxis al sxi, ke sxi tie restis; kaj post la naskigxo de Karlo, sxi decidis, ke sxi neniam foriros.
Sxia nomo estis Anjo. Sxi havis pintan nazon kun du malgrandaj grizbluaj okuloj kaj vangoj cxiam tre rugxaj, kiel pomoj. Sian blankan kufon sxi preskaux neniam demetis, sed ofte okazis, ke Karlo fortiris gxin por vidi la koloron de sxiaj haroj. Cxiufoje li ricevis pro tio vangofrapon kaj tuj poste kison.
En la domo Anjo faris cxion; sxi estis samtempe kuiristino kaj cxambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke sxi facile plenumis ambaux taskojn. Sinjorino Davis sxin ofte helpis kaj faris cxiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron al la juna dommastrino pro sxia granda delikateco en cxio.
Kelkafoje Karlo ricevis permeson iri frumatene al la legomvendejo kun Anjo. Sxi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan retsakon. Post dekkvinminuta marsxado ili alvenis al la publika placo. Multaj cxevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En la mezo de la placo, cxirkaux la monumenta fontano, sidis la gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je brasikoj, terpomoj, fromagxoj, fruktoj cxiuspecaj. Anjo diskutadis kun multaj virinoj kaj fine acxetis diversajn legomojn kaj grandan pecon da butero. Kelkafoje sxi metis ion en la retsakon de Karlo. Poste tre rapide ili hejmen revenis.
Kelkafoje Karlo helpis Anjon meti la telerojn sur la tablon. La forkojn, kulerojn kaj trancxilojn li ankaux alportis, sed neniam la glasojn, cxar Anjo opiniis la aferon tro dangxera.
Iam li rompis tason, cxar li provis porti tri samtempe. Alkuris Anjo cxe la bruo . . . "Estas nenio," ekkriis Karlo, "mi ne vundigxis." Anjo lin longe riprocxis, sed Karlo opiniis, ke estus multe pli sagxe, se sxi irus tuj sercxi alian tason.
Kun Karlo, Anjo estis cxiam gaja kaj sxercema; sed kun Helenjo, sxi estis multe pli dolcxa kaj ecx sxajnis iom malgxoja rigardante sxin. Sxi prenis sxin delikate en siaj brakoj kaj movis la kapon penseme. Cxiuj same sxajnis melankolie dolcxigxi apud Helenjo.
Karlo tre amis sian fratineton, sed ne kuragxis multe ludi kun sxi, cxar sxi sxajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li opiniis, ke la knabinoj estas delikataj estajxoj, kiuj bezonas multe da zorgoj.
1. Kiel nomigxis la servistino de S-ino Davis? -- 2. Cxu sxi estis diskreta? -- 3. Kiu estis la koloro de sxiaj vangoj? -- 4. Cxu cxiuj pomoj estas rugxaj? -- 5. Kio estas en la mezo de pomo? -- 6. Citu kelkajn fruktojn. -- 7. Kiun vi preferas? -- 8. Cxu Karlo kelkafoje tiris la kufon de Anjo? -- 9. Kien iris Karlo kun la servistino? -- 10. Kion li portis? -- 11. Kiuj personoj estis sur la publika placo? -- 12. Kion ili faris? -- 13. Citu kelkajn legomojn? -- 14. Kion acxetis Anjo? -- 15. Cxu Karlo helpis Anjon por prepari la tablon? -- 16. Kiom da tasoj rompis Karlo? -- 17. Kion li respondis al la riprocxoj de Anjo? -- 18. Cxu Helenjo estis amata de sia frato? -- 19. Kion opiniis Karlo pri Helenjo? -- 20. Kiujn ludilojn preferas la knabinoj? -- 21. Cxu kelkafoje Helenjo ploris? -- 22. Kiam oni ploras?
4. Dimancxo.
Dimancxe matene Karlo restis longe en sia liteto kaj gxuis la dolcxajn songxojn, kiujn alportas la oraj sunradioj, enirante en la cxambron inter la kurtenoj de l' fenestro . . . Subite li ekvidis la dolcxan vizagxon de sia patrino, alveninta por lin veki. Li estis tre gaja. Lauxte sonoradis la sonoriloj de l' pregxejoj, dum lia patrino lin helpis por lia tualeto.
Karlo opiniis, ke la spongoj estas tre malagrablaj objektoj, kiuj metas sapon en liajn okulojn. Li jam ofte konigis tiun impreson al sia patrino, sed sxi tamen dauxrigis la uzadon de spongoj. Dimancxe S-ino Davis vestis Karlon per brodita flanelcxemizeto, blanka pantalono kaj blua jaketo. Li havis flavajn sxuetojn kaj grandan pajlan cxapelon, pri kiu li estis tre fiera.
Dimancxe posttagmeze Karlo promenadis kun sia patro. Li sxatis iri al la bordo de l' rivero por vidi la sxipojn kaj la fisxkaptistojn, kiuj estis tre multaj. Estis seriozaj sinjoroj, longbarbaj maljunuloj kaj ankaux multaj knaboj. Cxiu silente sidis sub unu el la arboj apud la bordo. Ili pacience rigardadis la fadenon de sia fisxkaptilo malaperantan en la akvo. De tempo al tempo iu levis subite sian kanon kaj dekrocxis de la hoko brilantan fisxon, malespere saltantan cxiuflanken.
Antaux la vespero S-ro Davis kaj lia fileto revenis hejmen, kaj alvenis gxustatempe por trinki varmegan tason da teo en la salono.
Ofte la avo kaj onklo Jako vizitis ilin dimancxe kaj cxiuj vespermangxis kune.
La onklo Jako kelkafoje alportis sian fonografilon, kaj Karlo auxdis mirindajn kantojn kaj muzikajxojn. Iam onklo Jako diris sxerckanteton antaux la granda busxo de l' fonografilo. La masxino ripetis la kanton poste kaj ecx la ridegon de l' avo kaj de l' patro. Onklo Jako klarigis, ke la fonografilo ripetus kion ajn Karlo dirus antaux la masxino, sed Karlo ne kuragxis ion diri. Li jam opiniis, ke ofte estas tre sagxe silenti.
Karlo tre sxatis sidi sur la genuoj de sia avo kaj auxdi rakontojn pri la infaneco de sia patreto aux pri malproksimaj landoj, kiujn la avo vizitis. Li sxatis auxdi pri la maro, kaj tre deziris gxin iam vidi.
Kiam estis bela vetero, la tuta familio sidis en la gxardeneto. La avo prenis sian pipon, gxin plenigis per tabako kaj gxin ekbruligis. La patro kaj la onklo fumis nur cigaredojn. Karlo tre malsxatis la tabakfumon, kiu doloris liajn okulojn. Li ofte demandis sian patron, kial la viroj fumas; kaj la patro cxiam respondis: "por la plezuro". Karlo decidis, ke li trovos pli agrablan plezuron, ol fumadi, kiam li estos viro. Sed kiam lia avo diris al li, ke cxiuj maristoj fumas, li eksxangxis sian opinion.
1. Kion faris Karlo dimancxe matene? -- 2. Kiu helpis lin por lia tualeto? -- 3. Kion li opiniis pri la spongoj? -- 4. Per kio vestis sian filon S-ino Davis, dimancxe? -- 5. Kiuj personoj estis sur la bordo de la rivero? -- 6. Cxu ili faris multe da bruo? -- 7. Kiu venis ofte por vespermangxi? -- 8. Kion alportis la onklo? -- 9. Pri kio parolis la avo? -- 10. Kie sidis la familio dum somero? -- 11. Nomu la kvar sezonojn de la jaro. -- 12. Kiun vi preferas? -- 13. Cxu la patro fumis? -- 14. Kiom kostas bona cigaro? -- 15. Cxu la maristoj ofte fumas?
5. Lernado.
Karlo jam farigxis forta knabeto kaj rapide grandigxadis; sed li ankoraux ne eklernis la literojn de l' alfabeto. Lia patrino decidis, ke sxi mem instruos lin en la komenco.
Cxiumatene sxi sidigis lin apud si kaj malfermis grandan libron kun nigraj signoj. Sxi klarigis al li, ke per tiuj signoj oni skribas kaj, se li bone lernas ilin, li povos baldaux legi belegajn rakontojn en libroj. Karlo opiniis, ke la homoj estas vere mallertaj kaj sensencaj: kial ili ne venus mem diri siajn rakontojn? Estus multe pli simple. Post pripensado li esprimis sian opinion al la patrino.
-- Sed, karuleto, sxi diris, miloj da personoj volas koni la rakontojn. Estus neeble, ke la rakontistoj vizitu cxiujn. Multaj rakontistoj logxas tre malproksime, multaj estas mortintaj nun, kaj oni deziras tamen legi nun tion, kion ili skribis.
-- Sed kial ili ne parolis en fonografilo, kiel onklo Jako? Oni cxiam povus auxdi ilin.
La patrino trovis Karlon iom tro diskutema:
-- Nu, karega, sxi diris, kisante lin, vi devas eklabori.
Sed Karlo profundigxis en sia pensado . . . la strangaj nigraj signoj dancadis en nebulo antaux liaj okuloj. Li ripetis, A, B, C, senatente. Kiam lia patrino petis lin montri B, li ne sciis. La literon S li bone rekonis, cxar gxi similas serpenton, kaj ankaux O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui al li la aliajn literojn, la patrino bezonis multe da semajnoj kaj multe da pacienco. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo iru al lernejo. Ne malproksime de la hejmo logxis maljuna sinjorino kaj sxia filino, kiuj ambaux instruis infanojn. La lecionoj okazis nur tri matenojn cxiusemajne, lunde, merkrede kaj vendrede.
Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon. Dum sxi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo rimarkigis al Frauxlino Linar, ke unu segxo en la klascxambro estas rompita kaj ankaux, ke estas desegnita vizagxo sur la muro. Li demandis la frauxlinon, cxu tio estas sxia portreto aux tiu de la maljuna virino. La frauxlino treege rugxigxis.
-- Mi esperas, ke vi estos bona kaj gxentila, diris lia patrino adiauxkisante lin.
-- Ho jes, patrineto.
Kiam la unua leciono estis komencita, Karlo havis tre baldaux siajn manojn tute makulitaj je inko. Laux sia kutimo li visxis ilin per sia antauxtuketo. Beleta knabineto, kiu sidis apud li, multe ridis kaj moke rigardis lin. Pro tio Karlo opiniis, ke li certe pli amas sian fratinon Helenjon, ol sxin.
_Rakontu skribe la supran cxapitron._ -- 1. Kiu unue instruis Karlon? -- 2. Kion faris la patrino de Karlo? -- 3. Kion opiniis Karlo? -- 4. Kiujn literojn li facile rekonis? -- 5. Al kio similas la litero S? -- 6. Kiu kondukis Karlon al la lernejo? -- 7. Kion li rimarkis sur la muro? -- 8. Kiun demandon li faris? -- 9. Per kio Karlo makulis siajn manojn? -- 10. Cxu oni povas skribi sen inko kaj sen plumo? -- 11. Cxu Karlo estis en geknaba lernejo? -- 12. Per kio li visxis siajn manojn? -- 13. Kiu ridis pri li? -- 14. Cxu de multaj jaroj oni uzas la skribmasxinojn? -- 15. Cxu vi jam havis okazon uzi skribmasxinon? -- 16. Cxu vi estas stenografiisto?
6. La ideoj de Karlo.
Karlo estis tre pensema kaj jam havis precizajn ideojn pri multe da aferoj. Dum la aliaj infanoj malfacile komprenis geografion, li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj estas maroj, teroj kaj denove montoj gxis la du ekstremajxoj de la mondo. Tie sendube estas muro aux barilo, kiel sur ia ponto, por malhelpi, ke la personoj falu en abismon.
Karlo tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremajxoj de la mondo. Certe estus strange vidi nenion plu antauxen: nur la bluan cxielon supre, kaj sub gxi . . . nenion. Li tre miris kien falus iu homo, kiu estus forsaltinta de l' ekstremajxo de l' mondo. Se li posedus la aeroplanon de la ricxa sinjoro, kiun konas lia patro, li provus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren cxe la alia flanko. Li miris kiel estas la subajxo de la mondo.
Karlo demandis sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata de la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas kvazaux grandega orangxo, rondiranta cxirkaux la suno, kiu estas ankaux tre granda globo. Cxiuj steloj kaj la luno estas ankaux globoj. La patreto klarigis al Karlo, ke la homoj vivas sur la tuta terglobo. Sed Karlo ne povis kredi tion kaj pensis, ke certe lia patro eraras. Kiel la homoj povus stari sub la tero?
Tiu demando lin multe priokupis, kaj li sxajnis pripensadi dum la tuta tagmangxo post la respondo de sia patro. Lia patrineto promesis ke, kiam li scios bone legi, sxi acxetos por li ilustritan libron pri tiuj aferoj.
Karlo havis grandan admiron al cxiuj metiistoj, al cxiuj manlaboristoj. Kun sia patrino li jam vizitis la paniston kaj vidis lin bakanta la panojn. Li vidis la sxufariston enpikanta najlojn en la sxuojn per martelo. Li ecx vidis ie en la urbeto grandan cxambron, kie multegaj junulinoj fabrikas cxapelojn por sinjorinoj. Ili arangxis rubandojn kaj plumojn sur la cxapelo. Pasante apud granda hotelo, ili vidis, tra malaltaj fenestretoj, grandan kuirejon, kie multaj viroj, kun blankaj antauxtukoj kaj cxapoj, movis pladojn kaj kaserolojn kun granda bruo. Odoro de rostajxo alvenis al la nazeto de Karlo.
En la stratoj cxiu sxajnis rapidi: knabo pusxis veturileton sxargxitan je pakajxoj; maljuna lama viro kriante vendadis jxurnalojn. S-ino Davis klarigis al sia filo, ke cxiuj homoj laboras por gajni monon kaj acxeti siajn vestojn kaj nutrajxojn kaj tiujn de sia familio.
Ankaux tio multe pensigis Karlon. "Kion faras patreto?" li demandis. La patrineto kondukis lin al la oficejo de sia edzo; kaj li vidis sian patron skribanta sur granda librego cxe alta tablo. Karlo opiniis, ke lia patro havas tre enuigan profesion kaj li decidis, ke li mem preferos farigxi kuiristo en hotelo aux veturigisto.
1. Kiel Karlo prezentis al si la formon de la mondo? -- 2. Cxu li bone komprenis la geografion? -- 3. Kion li studos en la lernejo, krom la geografio? -- 4. Kio estas aeroplano? -- 5. Kiu fabrikas la panon? -- 6. Kaj la kukojn? -- 7. Kion oni povas acxeti cxe la spicisto? -- 8. Kiom kostas unu funto da pano? -- 9. Kion oni metas sur la cxapelojn por sinjorinoj? -- 10. Kiu profesio plej placxis al Karlo?
7. La songxo de Karlo.
Post la interparolado kun sia patro pri la formo de l' tero, Karlo pripensis ankoraux tre ofte dum la tago. Strangan songxon li havis la sekvintan nokton. Li songxis, ke S-ro de Lavel, la ricxa amiko de lia patro, lin invitis por kunvojagxado en sia aeroplano.
Ili acxetis grandan keston da biskvitoj kaj metinte gxin sur la aeroplanon, ili sidigxis kaj ekflugis for. Ili devis transiri altajn montojn. La aeroplano flugadis tre rapide kaj trapasis grizajn nubojn. Estis malseke kaj malvarme. Karlo sin premis kontraux sia gvidanto, dum ili pasis super akraj montpintoj kaj teruraj rokoj.
S-ro de Lavel montris al Karlo, kiel la ebenajxo subite finigxas en la malproksimo. Tie estas la ekstremajxo de la mondo, kiun li tiel deziris vidi. La aeroplano baldaux alterigxis. Marsxinte kelkajn pasxojn, Karlo sin trovis cxe la limo de la mondo. Estis granda kajo kun fera barilo inter limsxtonoj. Tenante la manon de S-ro de Lavel, Karlo klinigxis por rigardi malsupren: nenio, nur bluo . . . senfine.
Ambaux mangxis kelkajn biskvitojn tute malmoligitajn de la malvarmo. "Nu," diris S-ro de Lavel post momento, "ni nun veturos malsupren sur nia flugmasxino, cxu ne?" Karlo ektimis iom sed nenion diris. Ili forflugis. La aeroplano transpasis super la barilo kaj flugadis tute rekte for de l' tero.
Post kelkaj minutoj, kiam ili estis jam tre malproksimaj de la tero, S-ro de Lavel sxangxis la direkton de la masxino. Gxi komencis oblikvan flugadon malsupren. Ili reproksimigxis al la tero, kaj tiam gxian subajxon ili vidis.
Pli kaj pli mallumigxis, dum la aeroplano rapidege flugadis kurbe por restadi proksime de l' tero. Stranga afero: la cxielo estis malsupre kaj flanke, sed supre kaj cxe la alia flanko estis la bruna tero.
La aeroplano estis malsuprenirinta tre rapide kaj povis nun flugadi preskaux horizontale. Ili ekvidis strangajn arbojn kun longa torda trunko rampanta. Baldaux domojn ili ekvidis, verajn domojn pendantajn sub la tero. Ili estis tre multaj kaj sxajnis esti lignaj dometoj diverskolore pentritaj. Cxiam pli kaj pli ili alproksimigxis. Karlo rimarkis, ke la dometoj havas pintan tegmenton kaj sxajnas pendi je la tero per granda fera ringo ligita al la trunkoj kaj brancxegoj de la rampantaj arboj.
Inter la domoj estis pontoj, sur kiuj aperis multaj homoj sxajne blanke vestitaj.
Klininte sin por pli bone vidi, Karlo perdis sian ekvilibron kaj falis en la abismon . . .
Li sentis la malvarman aeron siblantan je liaj oreloj, dum li senfine faladis en la profundegajxo.
-- "Nu, karuleto, estas malfrue, vi devas ellitigxi!"
Lia patrino lin vekis. Karlo frotis siajn okulojn: "Patrineto," li diris oscedante, "mi vidis homojn sub la alia flanko de l' mondo."