Part 5
La suno ankoraux ne estis levigxinta, kiam sxi ekvidis la palacon de la regxido kaj supreniris sur la belega marmora sxtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkajxon, kaj estis al sxi, kiel se ambauxakra glavo trairus tra sxia delikata korpo, sxi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, sxi vekigxis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaux sxi staris la aminda juna regxido, kiu direktis sur sxin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke sxi devis mallevi la siajn, kaj tiam sxi rimarkis, ke sxia fisxa vosto perdigxis kaj sxi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed sxi estis tute nuda, kaj tial sxi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La regxido demandis, kiu sxi estas kaj kiel sxi venis tien cxi, kaj sxi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaux tiel malgaje, cxar paroli sxi ja ne povis. Tiam li prenis sxian manon kaj kondukis sxin en la palacon. Cxe cxiu pasxo, kiun sxi faris, estis al sxi, kiel la sorcxistino antauxdiris, kiel se sxi pasxus sur akrajn pinglojn kaj trancxilojn, sed sxi elportadis gxin volonte. Sub la mano de la regxido sxi supreniris facile kiel akva veziko sur la sxtuparo, kaj li kaj ankaux cxiuj aliaj admiris sxian gracian flugetantan iradon.
Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al sxi, en la palaco sxi estis la plej bela el cxiuj, sed sxi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaux la regxido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol cxiuj aliaj, kaj la regxido aplauxdis kaj ridetis al sxi; tiam la virineto de maro farigxis malgxoja, sxi sciis, ke sxi mem kantus multe pli bele. Ho! sxi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti cxe li, mi fordonis je eterne mian vocxon!
Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, starigxis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankoraux neniu dancis. Cxe cxiu movo sxia beleco pli multe elmontrigxadis, kaj sxiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj.
Cxiuj estis ensorcxitaj de gxi, aparte la regxido, kiu nomis la regxidinon lia amata trovitino, kaj sxi dancis senhalte, kvankam cxiufoje, kiam sxia piedo tusxis la plankon, sxajnis al sxi, kiel sxi ekpasxus sur akran trancxilon. La regxido diris, ke sxi estu cxiam apud li, kaj sxi ecx ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaux lia pordo.
Li lasis fari al sxi viran vestajxon, por ke sxi povu akompanadi lin ankaux sur cxevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj brancxoj tusxadis iliajn sxultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la fresxaj folioj. Sxi levadis sin kun la regxido sur la altajn montojn, kaj kvankam sxiaj graciaj piedetoj sangadis, sxi tamen ridadis je tio cxi kaj sekvadis lin gxis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se gxi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj.
En domo, en la palaco de la regxido, sxi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la largxan marmoran sxtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam sxi pensadis pri siaj parencoj en la profundajxo.
En unu nokto sxiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, nagxante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Sxi faris al ili signon, kaj ili sxin rekonis kaj rakontis, kiel profunde sxi ilin cxiujn malgxojigis. De tiu tempo ili vizitadis sxin cxiun nokton, kaj en unu nokto sxi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la suprajxo de la maro, kaj la regxon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al sxi la manojn, sed ambaux ne kuragxis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj.
De tago al tago la regxido sxin cxiam pli ekamadis, li amis sxin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari sxin regxino tio cxi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen sxi ja devis farigxi lia edzino, cxar alie sxi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edzigxo farigxi sxauxmo sur la maro.
Cxu vi ne amas min pli ol cxiun? kvazaux paroladis la okuloj de la regxidineto, kiam li sxin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis sxian belan frunton.
--Jes, vin mi amas la plej multe! diris la regxido, cxar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur sxipo, kiu rompigxis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta pregxejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi sxin vidis. Sxi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu cxi mondo, sed vi estas simila je sxi, vi preskaux forpremas sxian figuron en mia animo. Sxi apartenas al la sankta pregxejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona felicxo; neniam ni disigxos unu de la alia!
--Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la regxidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la pregxejo; mi rigardis lin post la sxauxmo kaj atendis, cxu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min! La virineto de maro profunde gxemis, plori sxi ne povis. La knabino apartenas al la sankta pregxejo, li diris, neniam sxi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin cxiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!
Sed jen la regxido devis edzigxi kaj ricevi kiel edzino la filinon de la najbara regxo; tial oni pretigis tian belan sxipon. La regxido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara regxo, sed efektive gxi estas farata por rigardi la filinon de la najbara regxo; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; sxi konis la pensojn de la regxido pli bone ol cxiuj aliaj. "Mi devas veturi! li diris al sxi, mi devas rigardi la belan regxidinon; miaj gepatroj gxin postulas, sed por preni gxin kiel fiancxino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas sxin ami! Sxi ne estas simila je la bela knabino en la pregxejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fiancxinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!" Cxe tio li sxin kisis sur sxia rugxa busxo, ludis kun sxiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al sxia koro, kaj pli vive sxi ekrevis pri homa felicxo kaj pri senmorta animo.
--Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili staris sur la belega sxipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara regxo, kaj li rakontis al sxi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fisxoj en la profundajxo kaj kion la subakvigxistoj tie vidis, kaj sxi ridis cxe lia rakontado, cxar sxi sciis ja pli bone ol cxiu alia pri la fundo de la maro.
En luna nokto, kiam cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam sxi sidis sur la rando de la sxipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj sxajnis al sxi, kvazaux sxi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la argxenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturnigxe tra la ondanta akvo al la kilo de la sxipo. Jen sxiaj fratinoj elnagxis el la internajxo de la maro, rigardadis sxin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Sxi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke cxio iras bone kaj felicxe, sed la servanto de la sxipo alproksimigxis al sxi kaj la fratinoj subakvigxis, tiel ke li pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur sxauxmo sur la maro.
Je la sekvanta mateno la sxipo ennagxis en la havenon de la belega cxefurbo de la najbara regxo. Cxiuj sonoriloj de pregxejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Cxiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektigxoj sekvis unu la alian, sed la regxidino ankoraux ne estis, sxi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monahxejo, kie sxi lernadis cxiujn regxajn virtojn. Fine sxi alveturis.
La virineto de maro brulis de deziro vidi sxian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj cxarman sxi neniam ankoraux vidis. Sxia hauxto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.
--Vi gxi estas! gxoje ekkriis la regxido, vi, kiu min savis, kiam mi kusxis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis sxin kiel sian rugxigxantan fiancxinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro felicxa, li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi gxojos je mia felicxo, cxar vi min amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al sxi, kiel sxi sentus, ke sxia koro dissxirigxas. La mateno de la edzigxo de la princo devis ja alporti al gxi la morton kaj turni sxin en sxauxmon sur la maro.
Cxiuj sonoriloj de la pregxejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fiancxigxon. Sur cxiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj argxentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefiancxoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenajxon de la vesto de la fiancxino, sed sxia orelo ne auxdis la festan muzikon, sxia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, sxi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri cxio, kion gxi perdis en tiu cxi mondo.
Ankoraux en tiu sama vespero la gefiancxoj iris sur la sxipon; la pafilegoj tondris, cxiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la sxipo estis konstruita regxa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefiancxoj en la trankvila malvarmeta nokto.
La vento blovis la velojn kaj la sxipo glitis facile kaj sen forta sxanceligxado sur la klara maro. Kiam farigxis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam sxi je la unua fojo suprennagxis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj gxojon, kaj nun sxi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam gxi estas persekutata, kaj cxiuj admirante aplauxdadis al sxi, neniam ankoraux sxi dancis tiel belege. Kvazaux akraj trancxiloj trancxadis en sxiaj delikataj piedoj, sed sxi gxin ne sentadis, cxar pli multe gxi trancxadis al sxi la koron. Sxi sciis, ke gxi estas la lasta vespero, ke sxi lin vidas, lin, por kiu sxi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan vocxon kaj cxiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li gxin ecx la plej malmulte ne scietis. Gxi estis la lasta nokto, ke sxi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan cxielon. Eterna nokto sen pensado kaj songxado sxin atendis, cxar sxi ne havis animon kaj jam neniam povis gxin ricevi. Cxio sur la sxipa estis plena je gxojo kaj gajeco, multe ankoraux post la mezo de la nokto; sxi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La regxido kisis sian belan fiancxinon kaj sxi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi.
Farigxis trankvile kaj mallauxte sur la sxipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la sxipo kaj rigardadis al oriento, atendante la cxielrugxon de mateno. Sxi sciis, ke la unua radio de la suno estos sxia alportanto de morto. Tiam sxi ekvidis siajn fratinojn levigxantajn el la maro, ili estis palaj kiel sxi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detrancxitaj.
--Ni donis gxin al la sorcxistino, por ke sxi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu cxi nokto! Sxi donis al ni trancxilon, jen gxi estas! Vi vidas, kiel akra gxi esxtas? Antaux ol la suno levigxos, vi devas gxin enpusxi en la koron de la regxido, kaj kiam lia varma sango sxprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskigxos en unu fisxan voston kaj vi denove farigxos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaux ol vi farigxos malviva sala sxauxmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aux vi devas morti antaux la levigxo de la suno. Nia maljuna avino malgxojas tiel, ke la blankaj haroj al sxi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorcxistino. Mortigu la regxidon kaj revenu! Rapidu! cxu vi vidas la rugxan strion sur la cxielo? Post kelkaj minutoj levigxos la suno kaj vi devos morti! Kaj ili strange kaj profunde ekgxemis kaj mallevigxis en la akvon.
La regxidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaux la tendo kaj vidis, kiel la bela fiancxino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la regxido, kaj sxi klinigxis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la cxielo, kie la rugxo de la mateno ricevadis cxiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran trancxilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la regxidon, kiu en la songxo elparoladis la nomon de sia fiancxino,--sxi sola vivis en liaj pensoj--kaj la trancxilo tremis en la manoj de la virineto de maro. . . sed jen sxi jxetis gxin malproksime for en la ondojn, kiuj rugxe eklumis, kie falis la trancxilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango sxprucus supren el la akvo.
Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis la regxidon per rigardo duone estingita, jxetis sin de la sxipo en la maron kaj sentis, kiel sxia korpo sin turnis en sxauxmon.
Nun la suno levigxis el la maro, kviete kaj varme falis gxiaj radioj sur la malvarman malvivan sxauxmon de la maro kaj la regxidineto de maro sentis nenion de la morto. Sxi ekvidis la sunon kaj proksime super sxi flugetis centoj da travideblaj belegaj estajxoj; sxi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la sxipo kaj la rugxajn nubojn sur la cxielo. Ilia vocxo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia homa orelo povis gxin auxdi, kiel ankaux nenia tera okulo povis vidi tiujn cxi cxielajn estajxojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke sxi havas korpon tian kiel ili, kiu cxiam pli kaj pli sin levadis el la sxauxmo.
--Al kiu mi venis? sxi demandis, kaj sxia vocxo sonis kiel la vocxo de la aliaj estajxoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas gxin reprezenti.
--Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas gxin ricevi, se ne prosperis al sxi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas sxia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaux ne havas senmortan animon, sed ili povas gxin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refresxigxon kaj sanigxon. Se ni en la dauxro de tricent jaroj penadis fari cxion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna felicxo de la homoj. Vi, malfelicxa virineto de maro, el la tuta koro cxiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi levigxis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj!
La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo sxi sentis larmojn. Sur la sxipo denove regis bruo kaj vivo; sxi rimarkis, kiel la regxido kun sia bela fiancxino sxin sercxas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan sxauxmon, kiel se ili scius, ke sxi jxetis sin en la maron. Nevidate sxi kisis la frunton de la fiancxino, ridetis al la regxido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozerugxa nubo, kiu nagxis en la aero.
--Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon cxielan!
--Ecx pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por cxiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras gxojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la cxambro, kaj kiam ni el gxojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malgxojo, kaj cxiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagon!
* * * * *
III
ANEKDOTOJ
* * * * *
_Unu advokato_, tre malgranda, venis jugxejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis :--Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kasxi en mian posxon!--Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam en via posxo estos pli da sagxo, ol en la kapo. [M. Solovjev.]
_Unu malgrandruso_ veturis sur veturilo. Subite la veturilo klinigxis : gxi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaux tio cxi ne helpis. Tiam en malespero li krias :--Cxiuj sanktuloj helpu! kaj pusxas la veturilon kun tia forto, ke gxi renversigxas sur alian flankon. --Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis pusxi cxiuj kune! [M. Solovjev.]
_Unu generalo_ volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon.--Haltu! li ordonas : alportu kuleron!--Sed, Via Generala Mosxto. . . . komencas la alkurinta adjutanto. . .--Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.-- Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li cxerpas per la kulero la fluidajxon, provas kaj kun abomeno kracxas.--Kio tio cxi estas? gxi estas tia supo? gxi estas kotajxo!!--Jes, Via Generala Mosxto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion cxi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.]
_Unu sprita mastro de budo_ elpensis la sekvantan ruzan sxercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : "eniro senpaga". Granda amaso da publiko plenigis baldaux la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : "eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaux cxiuj pagis, lauxte ridante pro tiu cxi ideo. [M. Solovjev.]
_La regxo Macedona_ Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis al li, ke la grekoj, kvankam cxirkauxsxutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin :--Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?! [J. Seleznev.]
_Temistoklo_ edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malricxa, "cxar, li diris, mia filino pli volas homon sen havajxo, ol havajxon sen homo". [J. Seleznev.]
_La Roma oratoro_ Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn : "gxi estas sendube vera, cxar jam 10 jarojn mi auxdas tion cxi de vi". [J. Seleznev.]
_Unu el la eminentaj oficiroj_ petis Auxguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension.--Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke cxiuj sciu, ke mi ricevis tiun cxi favoron el viaj manoj. Auxgusto respondis :--Bonege, diradu cxie, ke mi kvazaux donas al vi pension, mi tion cxi ne neados. [J. Seleznev.]
_Pastro postulis,_ ke Lizandro konfesu al li sian plej cxefan pekon. --Cxu vi aux la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro.--La dioj ordonas al vi! diris la pastro.--Bone, rediris Lizandro; foriru de tie cxi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili. [J. Seleznev.]
_Helvetius_ en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon : Unu edzo konvinkigxis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis sxin riprocxi. La edzino respondis, ke li diras sensencajxon.--Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo.--Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj! [N. Borovko.]
_El unu prediko._ Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis cxiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam ecx per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis felicxe, kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Gxojaj, ke ili liberigxis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaux oni lin metis en la teron, la tero tuj eljxetis returne la korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon, oni decidis forbruligi gxin per fajro; sed ankaux la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis ecx tusxi gxin. Ne povante al si helpi, oni jxetis la korpon al hundoj, ke ili gxin dissxiru; sed ankaux la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tusxis gxin. Oni jxetis la korpon en profundan marcxon, por ke la koto gxin kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marcxo kaj ecx unu kotero ne volis aligxi al la peka korpo. . . . Nun, miaj auxskultantoj, tiu cxi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin dissxiros kaj koto kovros vin en granda amaso!
_Konfeso de cigano._ Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu cxi benu lian edzigxon. La pastro postulis, ke li antaux la edzigxo faru konfeson, kaj li difinis por tio cxi la sekvantan tagon. Veninte en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu cxi grandan pecon da porka sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaux nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis gxin kun si. Jam apud la pordo li vidis ankoraux cxapon, pendantan sur la muro, kaj, cxar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaux la cxapon, pensante en si : "estas tute egale, cxu fari unu pekon aux du, tiom pli, ke mi hodiaux faros mian konfeson kaj purigxos de cxiuj pekoj." Formangxinte la sebon, li iris en la pregxejon, por fari la konfeson.--Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro.-- Hodiaux mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis gxin de tie, respondis la konfesanto.--Tio cxi tute ne estas peko; kontrauxe, vi faris, kiel vi devis fari. Kion vi ankoraux povas diri?--Kiam mi estis hodiaux en via domo, mi deprenis la cxapon en la kuirejo.--Ankaux tio cxi estas tute lauxdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, cxar li ne kasxis siajn pekojn kaj malgraux tio cxi estis ecx lauxdita de la pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciigxis pri la malapero de la sebo kaj la cxapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio cxi. --Ha, li diris al si mem, li ecx konfesis al mi siajn pekojn kaj mi mem lin lauxdis. . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditajxon. [I. Lojko].
_Malkomprenigxo._ Prezentu al vi, amiko, mian cxagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn gxis morgaux.-- Pardonu, mi gxin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun cxi monon.--Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . .--Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon. [I. Lojko.]
_Forto de la scienco._ Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio cxi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciigxis pri la nomo de cxiu stelo--tion cxi mi jam neniel povas kompreni.