Part 6
_Rimedo kontraux la Esperantismo._ En unu urbeto en gaja societo oni parolis pri la hxolero kaj pri la novaj rimedoj kontraux gxi. En la societo sin trovis ankaux unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola celo en la vivo estis bone mangxi, bone trinki kaj amuzi frauxlinojn, kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis cxion kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraux la hxolero, la junulo interrompis lin kaj diris :--Vi havas rimedojn kontraux cxiuj malsanoj; sed cxu via scienco trovis jam ankaux efikajn rimedojn kontraux la plej nova malsano, kiu nun vastigxas en la mondo--kontraux la esperantismo?--Kio estas esperantismo? demandis unu frauxlino.--Esperantismo, respondis la junulo kun mieno de granda scienculo, estas aligxado al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon "Esperanto". Tiu cxi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte gxis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kauxzita de tiu cxi varmego, ili komencas paroli pri la "estonteco", pri la "frateco de la popoloj" k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre dangxeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj, kaj en tio cxi kusxas la plej granda dangxero de tiu cxi malsano. Oni diras, ke tiu cxi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn. Cxu vi elpensis jam ian rimedon kontraux tiu cxi malsano, sinjoro doktoro?--Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis esperantisto), mi profunde esploris tiun cxi malsanon kaj mi havas kontraux gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu cxi malsano portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la plej bona rimedo kontraux la esperantismo estas : sidi cxiam en profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.]
_Suboficiro._ Homoj, cxiam kuragxe kaj diligente, kaj vi cxion atingos! La ovo de Kolumbo ankaux ne estas metita en unu tago!
_Sxerca rifuzo._ La verkisto Gibeau, kiu cxiam sin trovadis en mona embaraso, skribis unu fojon al la cxefo de la konata fabriko de cxampano Roederer leteron kun la sekvanta enhavo : "Sinjoro! Mi ne havas ecx unu centimon kaj mi adoras la cxampanon. Estu tiel bona kaj sendu al mi korbon da boteloj de via dia trinkajxo. Kun gxi mi esperas forgesi mian mizeron". Apenaux Roederer ricevis tiun cxi leteron, li tuj sendis la sekvantan respondon : "Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion tauxgas. La sencxesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin cxiuminute denove pri via malgxoja situacio."
_Mi ne komprenas_, kiel oni povas plendi cxiam pri la tro karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen suficxas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne mangxas gxin, miaj naux infanoj ne ricevas gxin kaj la du servantinoj ne bezonas gxin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute suficxas por mi por la tuta tago. [Dumpert].
_Instruitulo kaj ricxulo._ Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por gxin efektivigi. Li vizitas unu ricxulon kaj petas lin pri helpo. La ricxulo rifuzas, kaj inter ili komencigxas la sekvanta dialogo : _Ricxulo_ : Mirinde estas, ke nur la instruituloj cxiam venadas al la ricxuloj kaj ke la lastaj, kontrauxe, neniam venas al la instruituloj.--_Instruitulo_ : Cxar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la ricxuloj komprenas, ke al ili mankas scienco.--_Ricxulo_ : Kial do la ricxuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfelicxuloj, sed ne amas helpi al malricxaj instruituloj?--_Instruitulo_ : Cxar ili timas, ke farigxi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed farigxi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kusxnir.]
_Demando._ Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan cxapelon? --Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.
_Kuragxulo._ Sinjoro! krias unu maljuna frauxlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri : tie cxi estas la vagono por sinjorinoj! --Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakajxojn, mi ne estas timemulo!
_Memfarita homo_. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo cxiam estis : "la homo mem devas cxion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankaux Dio helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaux de neniu mi ilin heredis,--ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!
_Malfelicxa komercisto_. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon, por sercxi helpon cxe unu sia parenco. Tiu cxi lasta donis al li kelkan nombron da cxapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin. Gxoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la cxapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidigxis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu cxi demandas : Nu, cxu vi multe vendis?--Ha, malgaje respondas la junulo, ecx unu cxapon mi ne vendis!--Cxu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan tagon?--Mi tenis la cxapojn bone kasxitajn en mia korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la dauxro de la tuta tago, cxar el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaux mi, cxiuj havis jam cxapojn sur la kapoj.
_Apetito_. Kial vi petas almozojn?--Cxar mi volas mangxi, mia bona sinjoro.--Kial do vi ne laboras?--Ha, kiam mi laboras, mi ankoraux pli volas mangxi.
_Niatempa amo_. Mi vin amas . . .--Sed mi estas malricxa.-- Pardonu, vi ne lasis min elparoli gxis la fino . . . mi amas vin ne tiel, por edzigxi je vi . . .--Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!--Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edzigxi je vi pro via mono.
_Zorgo._ Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj?--Jes, miaj kreditoroj _estontaj_, cxar mi cxiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraux prunti.
_Proceso._ En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua gxin perdis.--Mi pentrus la unuan en cxemizo kaj la duan nuda, respondis la pentristo.
_El la pasintaj tempoj._ La imperiestro Pauxlo ordonis, ke cxiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kalesxo kaj donu al li la regxan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaux por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montrigxas rapide veturanta kalesxo, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la cxevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kalesxo. La imperiestro, domagxante sxian ricxan veston, ekkriis : "sidigxu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidigxas . . . sur la koton de la strato. Pauxlo rapide desaltis de la cxevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte sxin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis sxin en la kalesxon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro. [M. Solovjev.]
_Brava vojagxisto._ Vojagxisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj, diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovagxajn arabojn; kaj kiam tio cxi ekscitis miron, li aldonis, ke gxi ne estas mirinda, "cxar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni." [B. G. Jonson.]
_Du tajloroj._ Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da sxtofo por surtuto. La sxtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj, kaj kompreneble gxi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la barono elripozis de la vojagxo, kiun oni en tiu tempo faradis per cxevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu cxi mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la sxtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaux bedauxrante, diris :-- Via barona mosxto! el tiu cxi sxtofo surtuto ne povas esti eltrancxita, cxar por gi malsuficxas ankoraux unu metro. . . . La barono, kiu sciis, ke la sxtofo estas venigita de malproksime kaj acxeti de gxi ankoraux metron estas preskaux io neebla, cxagrenigxis. Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la sxtofon. Tiu cxi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton : li alportis pretan surtuton suficxe vastan kaj tiel longan, ke li devis ankoraux subtrancxi. Kun mirego la barono vestis la surtuton, kaj gxoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato, vidis knabon, havantan la agxon de cxirkaux sep jaroj, kiu portis manteleton el tia sama sxtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu cxi knabo, li sciigxis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun cxi tajloron. Tiu cxi venis, kaj la barono diris al li :--Ke vi sxtelis pecon da sxtofo kaj ke vi faris al via filo veston el tiu sama sxtofo, kiel mia surtuto, mi pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia sxtofo ankoraux restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, diris, ke neniel gxi povas esti suficxa por surtuto? La tajloro rediris :--Tute simple, via barona mosxto! cxar lia filo havas jam la agxon de dekdu jaroj." [E. Neuxmark.]
_La jugxisto de Reading._ El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La regxo unu tagon sur la cxaso perdis la vojon kaj venis cxirkaux tagmezo en la vilagxon Reading. Malsata li iris al la jugxisto kaj petis mangxon kaj trinkon. La jugxisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj krucxon da biero. La regxo mangxis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis :--Mi donus cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la jugxisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En dauxro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine la nauxan tagon oni donas al li langon de bovo kaj krucxon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo restas muta por cxiuj liaj demandoj. Tiel la jugxisto, ne ricevinte klarigon, komencas mangxi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermigxas, kaj la regxo eniras.--Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita jugxisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie cxi la tutan vivon. La jugxisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la regxo, la historio al ni ne rakontas.
_Malgrandruso kaj soldato._ Oni diras, ke la soldatoj estas sagxaj homoj--rakontas malgrandrusa vilagxano, veninta el Kievo, kien li iris pregxi, al siaj kunvilagxanoj--sed tio cxi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante gxian supron. --Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato.--Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, kaptante la cxapon en la manon.--Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove ekkriis.--Dek tri, mi respondis.--Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, cxar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis gxoja liberigxi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, ecx ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn! [N. Kusxnir.]
_Trancxanta komplimento._ A : Kiel placxas al vi mia versajxo? Ne vere, felicxa ideo?--B : Jes, jes, la ideo estas jam per tio felicxa, ke gxi _elsaltis_ el via kapo.
_El la historio._ A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn?--B : Cxar tiam la tunelo ne estis ankoraux preta.
_En la jugxejo._ _Jugxanto_ : Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la sxtelado estas via _profesio_!--_Jugxato_ : Kion do vi volas, sinjoro jugxanto, ke mi sxteladu por _plezuro_?
_Telegrama stilo._ Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu cxi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas : "Hodiaux matene sepa filino naskita. Poste pli."
_La pafanto._ _Leuxtenanto_ : Ni supozu, ke la malamiko staras tie cxi antaux la arbo. Laux la komando "tri" vi ekpafos sur la arbon. Sekve atentu : unu--du--tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis ja _preter_ la arbon!--_Rekruto_ : Nu, kion do gxi malutilas, sinjoro leuxtenanto? Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne cxiuj staros _antaux_ la arbo, kelkaj staros ankaux _apud_ la arbo!
_Verkistino_ :--Ha, kara Julio, se mia artikolo "Kontraux la ornamigxamo de la virinoj" estos presita, tiam mi por la honorario tuj acxetos al mi plusxan matenveston kun pelta cxirkauxkudro.
_Juna mastrino_ (arangxante kun la kuiristino la mangxotabelon por vespera kolektigxo) : Por la dua mangxo ni prenos angilon!-- _Kuiristino_ : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino?--_Mastrino_ : Mi pensas, ke estos suficxe cxirkaux dek metroj!
_Mastrino_ (invitante la gaston mangxi) :--Mi petas, prenu! Estu tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome!
_Frauxlino_ : Vidu, estimata sinjorino, tio cxi estas cxio, kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina demando?--_Sinjorino_ : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu cxi estas : cxu li jam estas edzigita?
_Raporto._ En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antaux sia morto li malsanigxis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post unu semajno la cxefa kuracisto skribis al la jugxejo : "La arestito N. sanigxis, kaj oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano." [S. B-n.]
_La sxuldo._ La malgranda Nikocxjo, promenante kun sia patrino sur la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte tion cxi, kuragxe sin jxetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La patrino dankas la savinton :--Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin danki! . . . vi savis mian fileton! . . .--Ho, sinjorino, li rediris, gxi ne estas inda je danko, gxi estas sxuldo de cxiu.--Ha, kion vi diras! . . . Cxu vi estos tiel bona ankaux eltiri lian pajlan cxapon? Jen gxi nagxas. [Malgranda poeteto.]
_Konjektemeco_. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun riprocxo, diras :--Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas. Paf! . . . maltrafo.--Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon-- paf! . . . denove maltrafo.--Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la trian fojon--paf! li trafis.--Tiel oni devas pafi, diras la oficiro, redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.]
_Advokato kaj kuracisto_ disputis pri tio, kiu el ili staras pli alte. Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la disputon.--La fripono iras cxiam antauxe, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo.
_Jonathan Swift kaj la servanto_. La glora auxtoro de la "Vojagxoj de Gullivero" estis granda amanto de pleuxronektoj (speco de fisxoj = germana "Steinbutte"). Tion cxi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fisxojn de tiu cxi speco. La satiristo cxiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio cxi kolerigis la servanton, kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li grandan pleuxronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate. Tuj Swift levigxis, sidigis la servanton sur sian segxon kaj diris : --Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros gxin al vi. Swift prenis la pleuxronekton kaj alpasxis malrapide kaj respektege al la servanto.--Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun cxi malgrandan donacon. Nun la servanto sin levis kaj respondis :--Mi petas tre kore danki vian sinjoron. Kun tiuj cxi vortoj li metis la manon en la posxon, eltiris duonon da krono kaj premis gxin al Jonathan Swift en la manon.-- Goddam! ekkriis tiu cxi, vi estas pli sagxa, ol mi pensis. Mi rimarkos al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono.
_Kiam Swift_ prenadis novajn servantinojn, li cxiam diradis al ili, ke ili en lia domo devas antaux cxio observadi du aferojn : unue, fermi post si la pordon, kiam ili venas en cxambron, kaj due--denove fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de li la permeson iri al la festo de edzigxo de sxia fratino.--Tre volonte, diris Swift, mi ecx donos al vi cxevalon kaj servanton por akompani, kaj vi povas ambaux kune veturi. Tute ekster si de gxojo, la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian cxevalon kaj sendis sur gxi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu cxi trovis ilin en la mezo de vojo, kaj cxu ili volis aux ne--ili devis veturi returne. Tute depremita, la knabino eniris en la cxambron de sia sinjoro kaj demandis, kion li ordonos.--Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon, li diris kaj lasis sxin post tio cxi denove forveturi.
_Cxe tagmangxo_.--Mirinde! mi neniam povas mangxi bonan pecon da meleagro . . .--Kial do? cxu vi havas tian strangan stomakon?--Ne, sed cxar mia edzino gxin cxiam formangxas.
_En klubo_.--Pardonu, sinjoro, cxu ne kun sinjoro Fredo mi havas la honoron paroli?--Ne.--Mi tiel ankaux tuj pensis al mi! Vi ne estas ecx simila je sinjoro Fredo.
_Instruita mimikisto_. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la cxiutaga vivo, sed ecx pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, ke neniu povos kun li ecx iom interparoli. En tiu sama tempo en S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton, al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis.--Cxu vi efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilagxanon. --Mi ecx ne scias, kio gxi estas "per mimiko", li respondis. Je tiu cxi respondo cxiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilagxano, ke "paroli per mimiko" estas tio sama, kio "paroli per signoj de manoj".-- Ha, mi komprenas! diris la vilagxano, per manoj . . . per manoj mi povas paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, cxar mi havas mutan fraton. --Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, li forte ekridis kaj antaux atestantoj promesis doni al la vilagxano tricent rublojn, se li efektive povos klarigxadi per mimiko aux almenaux ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun cxi promeson la instruitulo konsentis ecx doni per skribo. La bienhavanto, al kiu apartenis la nova mimikisto, ankaux promesis doni al li plenan liberon kaj dudek orajn monerojn, se li komprenigxos kun la instruitulo per mimiko.--Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin bastonojn, aldonis la bienhavanto, cxu vi volas aux ne?--Jes, mi konsentas kun plezuro, respondis la vilagxano. Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidigxis unu kontraux la dua. Tie cxi ankaux sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante provi la scion de la vilagxano, li montris al li unu fingron (tio cxi en la mimiko de la instruitulo devis signifi : "Dio estas unu"). La vilagxano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed li pensis, ke tio cxi estas simpla okazeco. Li montris al la vilagxano manplaton (signo de regno); la vilagxano tuj montris al li pugnon. La instruitulo kaj cxiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la instruitulo. Li rugxigxis de cxagreno kaj kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio cxi signifas : "Dio estas en la cxielo kaj sur la tero"). Cxiuj ekrigardis la vilagxanon. Li en tiu sama minuto eltiris antauxen la manojn kaj faris signon, kvazaux li ion trenas. Cxiuj estis senfine mirigitaj, la instruitulo ecx eksaltis; li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el la posxo monujon kaj tuj elkalkulis al la vilagxano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kasxis en sian posxon. Neniu komprenis, pri kio parolis la mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la vilagxanon, pri kio ili interparolis. Antauxe estis forigita la vilagxano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu cxi rapidis trankviligi ilian malpaciencon :--Mi neniam ankoraux renkontis homon, kiu povus tiel libere klarigxi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaux ol mi ion diras, kvankam mi lernis tiun cxi malfacilan sciencon preskaux tridek jarojn! Tio cxi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilagxano, kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn! Tre mirinde, tre mirinde!--Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi interparolis?--Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de la parolado, mi diris al la vilagxano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, cxar Li estas samtempe Dio kaj homo. Tiun cxi ideon la vilagxano esprimis per signo de du fingroj. Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi sxangxis la temon de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu cxi signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno,--kaj li respondis al mi, ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro (pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu cxi signo, ke Dio estas en la cxielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio estas cxie. Cxio tio cxi min konvinkis, ke tiu cxi simpla vilagxano, tiu cxi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antaux li min klinas.--Oni vokis la vilagxanon kaj ankaux lin petis rakonti, pri kio li parolis kun la instruitulo. "Ni preskaux nenion parolis, diris la vilagxano; ni nur minacis unu al la dua : li al mi, kaj mi al li. Mi, estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, cxar mi havas mutan fraton, kun kiu mi cxiam tiel interparolas. Tiu cxi sinjoro (li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li ecx ambaux okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu cxi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon (manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste jxetos al la tero. Mi respondis al li, ke se li provus tion cxi fari, mi prenus lin per la haroj kaj trenus sur la planko. Tio cxi estas cxio, pri kio ni parolis". En la salono eksonis lauxta ridego de cxiuj alestantoj, kaj la malfelicxa instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu cxi sama tago li forveturis el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.]