Fundamenta Krestomatio

Part 4

Chapter 4 4,147 words Public domain Markdown

Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, cxiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun sxi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandagxaj knabinoj havis la permeson supreniri cxiufoje laux sia volo, gxi farigxis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.

Ofte en vespera horo la kvin fratinoj cxirkauxprenadis unua la alian per la manoj kaj suprennagxadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn vocxojn, pli belajn ol la vocxo de homo, kaj kiam ventego komencigxis kaj ili povis supozi, ke rompigxos sxipoj, ili nagxadis antaux la sxipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la sxipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj cxi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke gxi estas la ventego; kaj ili ankaux ne povis vidi la belajxojn de malsupre, cxar se la sxipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la regxo de la maro.

Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al sxi, kiel sxi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial sxi suferas multe pli multe.

--Ho, se mi jam havus la agxon de dekkvin jaroj! sxi diris. Mi scias, ke gxuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie logxas kaj konstruas!

Fine sxi atingis la agxon de dekkvin jaroj.

--Jen vi elkreskis, diris sxia avino, la maljuna regxino-vidvino. Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Sxi metis al sxi kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed cxiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordigxi al la vosto de la regxidino ok grandajn ostrojn, por montri sxian altan staton.

--Tio cxi doloras! diris la virineto de maro.

--Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino.

Ho, sxi fordonus kun plezuro cxiun cxi belegajxon kaj dejxetus la multepezan kronon! Sxiaj rugxaj gxardenaj floroj staris al sxi multe pli bone, sed nenio helpis. "Adiaux!" sxi diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo.

Antaux momento subiris la suno, kiam sxi levis la kapon super la suprajxo de la maro; sed cxiuj nuboj brilis ankoraux kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palrugxa aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila kaj fresxa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta sxipo, nur unu velo estis levita, cxar estis nenia bloveto, kaj inter la sxnuregaro sidis cxie sxipanoj. Oni auxdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero farigxis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; gxi elrigardis, kvazaux la flagoj de cxiuj nacioj blovigxas en la aero. La virineto de maro alnagxis gxis la fenestro de la kajuto, kaj cxiufoje, kiam la akvo sxin levis, sxi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la agxon de dekses jaroj, lia tago de naskigxo gxuste nun estis festata, kaj pro tio cxi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La sxipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la regxido al ili eliris, pli ol cent raketoj levigxis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subigxis sub la akvon. Sed baldaux sxi denove ellevis la kapon kaj tiam sxajnis al sxi, kvazaux cxiuj steloj de la cxielo defalas al sxi. Neniam ankoraux sxi vidis tian fajrajxon. Grandaj sunoj mugxante sin turnadis, belegaj fajraj fisxoj sin levadis en la bluan aeron kaj de cxio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la sxipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi ecx la plej malgrandan sxnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna regxido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.

Jam farigxis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la sxipo kaj de la bela regxido. La koloraj lanternoj estingigxis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balancigxis supren kaj malsupren, tiel ke sxi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la sxipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego baldaux komencigxis. Tial la sxipanoj demetis la velojn. La granda sxipo balancigxis en rapidega kurado sur la sovagxa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la sxauxmanta akvo, minacante sin transjxeti super la mastoj, sed la sxipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro gxi sxajnis kiel veturo de plezuro, sed la sxipanoj tute alie tion cxi rigardis; la sxipo gxemegis kaj krakis, la cxefa masto rompigxis en la mezo kiel kano, kaj la sxipo kusxigxis sur flanko kaj la akvo eniris en la internajxon de la sxipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la sxipanoj estas en dangxero, sxi devis sin mem gardi antaux la traboj kaj rompajxoj de la sxipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke sxi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj farigxis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis cxiujn sur la sxipo. Cxiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe sxi observadis la junan regxidon kaj sxi vidis, kiam la sxipo rompigxis, ke li falis en la profundan maron. En la unua momento sxi estis tre gxoja, cxar nun li ja venos al sxi, sed baldaux venis al sxi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la regxo de la maro.

Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknagxis inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran dangxeron, subnagxis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj. Fine sxi atingis la junan regxidon, kiu jam apenaux sin tenis sur la suprajxo de la sovagxa maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam lacigxi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se sxi ne alvenus. Sxi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis.

Cxirkaux la mateno la ventego finigxis. De la sxipo ne restis ecx unu ligneto. Rugxa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj sxajnis, ke per tio cxi la vangoj de la regxido ricevis vivon, tamen liaj okulaj restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn. Sxajnis al sxi, ke li estas simila je la marmora statuo en sxia malgranda gxardeno. Sxi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva.

Jen montrigxis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka negxo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaux ili staris pregxejo aux monahxejo, estis ankoraux malfacile bone gxin diferencigi, sed konstruo gxi estis. Citronaj kaj orangxaj arboj kreskis en la gxardeno kaj antaux la eniro staris altaj palmoj. La maro faris tie cxi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj sxtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien cxi alnagxis la virineto de maro kun la bela princo, kusxigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kusxu alte en la varma lumo de la suno.

Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la gxardeno. Tiam la virineto de maro fornagxis kaj kasxis sin post kelkaj altaj sxtonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per sxauxmo de la maro, tiel ke neniu povis vidi sxian belan vizagxon, kaj sxi nun observadis, kiu venos al la malfelicxa regxido.

Ne longe dauxris kaj alvenis juna knabino. Sxi videble forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldaux sxi vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la regxido denove ricevis la konscion kaj ridetis al cxiuj cxirkauxstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja ecx ne sciis, ke al sxi li devas danki la vivon. Sxi sentis sin tiel malgxoja, ke sxi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subnagxis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro.

Sxi estis cxiam silenta kaj enpensa, sed nun gxi farigxis ankoraux pli multe. La fratinoj sxin demandis, kion sxi vidis la unuan fojon tie supre, sed sxi nenion al ili rakontis.

Ofte en vespero kaj mateno sxi levadis sin al la loko, kie sxi forlasis la regxidon. Sxi vidis, kiel la fruktoj de la gxardeno farigxis maturaj kaj estis desxiritaj, sxi vidis, kiel la negxo fluidigxis sur la altaj montoj, sed la regxidon sxi ne vidis, kaj cxiam pli malgxoja sxi tial revenadis hejmen. Sxia sola plezuro estis sidi en sia gxardeneto kaj cxirkauxpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis simila je la regxido; sed siajn florojn sxi ne flegis, kaj sovagxe ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la brancxoj de la arboj tiel, ke tie farigxis tute mallume.

Fine sxi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj baldaux tiam sciigxis cxiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis gxin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciajxon pri la regxido, sxi ankaux vidis la feston naskotagan sur la sxipo, sciis, de kie la regxido estas kaj kie sin trovas lia regno.

"Venu, fratineto!" diris la aliaj regxidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la sxultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la regxido.

Tiu cxi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de sxtono, kun grandaj marmoraj sxtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj cxirkauxis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistajxoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapisxoj kaj cxiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentrajxoj, ke estis efektiva plezuro cxion tion cxi vidi.

En la mezo de la granda salono batis alta fontano, gxiaj radioj sin levadis gxis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskajxoj, kiuj sin trovis en la granda baseno.

Nun sxi sciis, kie li logxas, kaj tie sxi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; sxi alnagxadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuragxus ia alia, sxi ecx sin levadis tra la tuta mallargxa kanalo, gxis sub la belega marmora balkono. Tie sxi sidadis kaj rigardis la junan regxidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno.

Ofte en vespero sxi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega sxipeto ornamita per flagoj; sxi rigardadis tra la verdaj kanoj, kaj se la vento kaptadis sxian longan blankan vualon kaj iu sxin vidis, li pensis, ke gxi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn.

Ofte en la nokto, kiam la fisxistoj kaptadis fisxojn sur la maro cxe lumo de torcxoj, sxi auxdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna regxido, kaj sxi gxojadis, ke sxi savis al li la vivon, kiam li preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj sxi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur sxia brusto kaj kiel kore sxi lin kisis. Pri tio cxi li nenion sciis, li ne povis ecx songxi pri sxi.

Cxiam pli kaj pli kreskis sxia amo al la homoj, cxiam pli sxi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo sxajnis al sxi multe pli granda ol sxia. Ili ja povas flugi sur sxipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol sxi povas atingi per sia rigardo. Multon sxi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al sxi respondon je cxio, kaj tial sxi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel sxi nomadis la landojn super la maro.

--Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, cxu ili tiam povas vivi eterne, cxu ili ne mortas, kiel ni tie cxi sur la fundo de la maro?

--Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaux devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraux pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la agxon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo cxesigxas, ni turnigxas en sxauxmon kaj ni ne havas tie cxi ecx tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekigxas al vivo, ni similas je la verda kreskajxo, kiu, unu fojon detrancxita, jam neniam pli povas revivigxi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refarigxis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaux ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.

--Kial ni ne ricevis senmortan animon? malgxoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus cxiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la cxiela mondo!

--Pri tio cxi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli felicxa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!

--Sekve mi mortos kaj disfluigxos kiel sxauxmo sur la maro, mi jam ne auxdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Cxu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?

--Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligigxus al vi per cxiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie cxi kaj cxie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaux ricevus parton en la felicxo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaux sian propran. Sed tio cxi neniam povas farigxi! Gxuste tion, kio tie cxi en la maro estas nomata bela, vian voston de fisxo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Cxar mankas al ili la gxusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!

La virineto de maro ekgxemis kaj rigardis malgxoje sian fisxan voston.

--Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; gxi estas certe suficxa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaux vespere ni havos balon de kortego!

Kaj gxi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, rugxaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur cxiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis ecx tra la muroj, tiel ke la maro cxirkauxe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi cxiujn la sennombrajn fisxojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnagxadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj sxajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj argxento.

En la mezo tra la salono fluis largxa kvieta rivero, kaj sur gxi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laux sia propra dolcxa kantado. Tiel belajn vocxojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna regxidino kantis la plej bele, oni aplauxdadis al sxi, kaj por unu momento sxi sentis gxojon en la koro, cxar sxi sciis, ke sxi havas la plej belan vocxon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaux sxi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Sxi ne povis forgesi la belan regxidon kaj sian doloron, ke sxi ne havas senmortan animon kiel li. Tial sxi elsxteligxis el la palaco de sia patro, kaj dum interne cxio kantadis kaj gxojadis, sxi sidis malgaja en sia gxardeneto. Tiam subite sxi ekauxdis la sonon de korno penetrantan al sxi tra la akvo, kaj sxi ekpensis : "nun li kredeble sxipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per cxiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la felicxon de mia vivo. Cxion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorcxistino. Gxis hodiaux mi cxiam sentis teruron antaux sxi, sed eble sxi povas doni al mi konsilon kaj helpon".

La regxidino eliris el sia gxardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu logxis la sorcxistino. Sur tiu cxi vojo sxi antauxe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis gxis la akvoturnejo, kie la akvo sxauxme batadis, turnigxante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj cxion, kion gxi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj cxi cxion ruinigantaj akvaj turnajxoj la regxidino devis trapasxi, por atingi la terajxon de la sorcxistino, kaj tie sxi devis ankoraux longe iri sur varma sxanceligxanta sxlimo, kiun la sorcxistino nomadis sia torfajxo. Post tiu staris sxia domo en la mezo de stranga arbaro. Cxiuj arboj kaj arbetajxoj estis polipoj, duone besto duone kreskajxo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; cxiuj brancxoj estis longaj sxlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj cxiu membro sin movadis, de la radiko gxis la plej alta supro. Cxion, kion ili povis en la maro kapti, ili cxirkauxvolvadis fortike, por jam neniam gxin ellasi. La malgranda regxidino kun teruro haltis antaux tiu cxi arbaro; sxia koro batis de timego; sxi jam estis preta iri returne, sed sxi ekpensis pri la regxido kaj pri la akirota homa animo kaj farigxis denove kuragxa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn sxi alligis fortike cxirkaux la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio cxi sxin ekkapti, la ambaux manojn sxi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antauxen, kiel fisxo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post sxi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Sxi rimarkis, kiel cxiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de sxipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio sxajnis al la regxidino la plej terura--virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.

Jen sxi venis al granda, preskaux cxie kovrita de sxlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorcxistino de la maro kaj mangxigadis testudon el sia busxo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro sxi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto.

--Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorcxistino, tre malsagxe! Tamen via volo estos plenumita, cxar gxi jxetos vin en malfelicxon, mia bela regxidineto. Vi volus liberigxi de via fisxa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna regxido enamigxu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Cxe tio cxi la sorcxistino ridis tiel lauxte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaux post la levigxo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, gxis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkajxon, kun kiu vi ankoraux antaux la levigxo de la suno devas nagxi al la tero, sidigxi sur la bordo kaj eltrinki la trinkajxon; tiam via fisxa vosto turnigxos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed gxi doloros, gxi estos al vi, kiel se akra glavo vin trancxus. Cxiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estajxo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed cxe cxiu pasxo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi pasxus sur akran trancxilon. Se vi volas cxion cxi elteni, tiam mi al vi helpos!

--Jes! diris la virineto de maro kun tremanta vocxo kaj pensis pri la regxido kaj pri la ricevota animo.

--Sed memoru, diris la sorcxistino, se vi unu fojon farigxis homo, vi jam neniam pli povas refarigxi virineto de maro! vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligigxu al vi per cxiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi farigxu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edzigxo kun alia via koro dissxirigxos kaj farigxos sxauxmo sur la maro.

--Mi gxin volas! diris la virineto de maro kaj sxi estis pala kiel la morto.

--Sed vi devas ankaux pagi al mi! diris la sorcxistino, kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan vocxon el cxiuj tie cxi sur la fundo de la maro, per gxi vi esperas tie ensorcxi la regxidon, sed la vocxon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkajxo! Mian propran sangon mi ja devas doni por gxi, por ke la trinkajxo farigxu akra, kiel glavo ambauxflanke trancxanta!

--Sed se vi prenos de mi mian vocxon, diris la virineto de maro, kio do tiam restos al mi?

--Via bela eksterajxo, diris la sorcxistino, via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsagxigi homan koron. Nu, cxu vi perdis la kuragxon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detrancxos gxin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkajxon!

--Gxi farigxu! diris la virineto de maro, kaj la sorcxistino metis la kaldronon, por kuiri la sorcxan trinkajxon. Pureco estas duono de vivo! sxi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn sxi kunligis en unu tuberon. Poste sxi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Cxiun momenton la sorcxistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam gxi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkajxo estis preta; sxi elrigardis kiel la plej klara akvo.

--Jen ricevu gxin! diris la sorcxistino kaj detrancxis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli.

--Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro, diris la sorcxistino, sxprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu cxi trinkajxo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn! Sed tion cxi la regxidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de sxi, kiam ili vidis la brilantan trinkajxon, kiu lumis en sxia mano kiel radianta stelo. Tiel sxi baldaux pasis la arbaron, la marcxon kaj la akvoturnejon.

Sxi povis vidi la palacon de sia patro; la torcxoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam cxiuj dormis, tamen sxi ne kuragxis iri al ili nun, kiam sxi estis muta kaj la koro volis dissxirigxi al sxi de malgxojo; sxi ensxteligxis en la gxardenon, derompis floron de la bedoj de cxiuj siaj fratinoj, jxetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj levigxis tra la mallume-blua maro supren.