Part 3
KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO?
Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT.
La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en la lauxdinda intenco lin kapti kaj formangxi. Okaze tion cxi rimarkis malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, cxu pro tio, ke la malgrand'ruso ne povas vivi sen la diablo, aux cxu pro ia alia kauxzo --suficxe, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per fortega "tju!". La diablo, gxojante, ke li liberigxis de la lupo, dankis la malgrand'ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon en tian kaj tian profundajxon, kie li ankaux estos kaj montros sin al li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. La malgrand'ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al la signita loko, la diablo ankoraux ne estis tie kaj, por iel pasigi la tempon, la malgrand'ruso kusxigis sian kapon sur la bruston de sia edzino, kaj, dum sxi gxin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li dolcxe ekdormis. Kiam li jxus ekdormis, tiam la diablo, aliformigxinte en belegan junan viron, proksimigxis al la edzino, amindumis kun sxi per la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute sxin gajnis tiel, ke sxi volonte ekkaptis la altiritan al sxi trancxilon, por tratrancxi la gorgxon de sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam sxi tion cxi volis fari, la diablo, repreninte sian veran eksterajxon, lauxte ekkriis, "tju!" tiel, ke la malgrand'ruso vekigxis kaj gxustatempe ankoraux povis eviti la dangxeron, kiu lin minacis.
En sekvo de tiu cxi okazo la diablo, farante al li fortan predikon pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsagxigi, delogi; sxi ofte forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun li cxiujn dangxerojn, cxiun mizeron kaj, kiam mortas gxia mastro, gxi pli sincere malgxojas je li, ol kiu ajn el liaj parencoj.
--Tion cxi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo, kiun vi alportis al mi.
* * * * *
LA DEVENO DE LA VIRINO
(Hinda legendo.)
Kiam la cxiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur la teron, por gxin admiri. De lia flugo eklevis sin varma, bonodora vento. La fieraj palmoj klinis antaux Mahadeva siajn suprojn, kaj ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj, aromaj lilioj. Mahadeva desxiris unu el la lilioj kaj jxetis gxin en la lazuran maron. La vento eksxancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion per blanka sxauxmo. Minuto--kaj el tiu cxi bukedo de sxauxmo ekfloris la virino--delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel la vento, sxangxa kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel la sxauxmo mara, kaj rapide pasanta, kiel tiu cxi sxauxmo.
La virino antaux cxio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj ekkriis :
--Kiel mi estas belega!
Poste sxi ekrigardis cxirkauxen kaj diris :
--Kiel la mondo estas bela!
La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu cxi tempo la virinoj cxiam eliras sekaj el la akvo).
Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la cxielo sur sxin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj cxi okuloj ekbrulis per ekstazo. De tiu cxi tempo lumas la steloj. La stelo Venus ekbrulis per envio--pro tio sxi lumas pli forte ol multaj aliaj.
La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj cxio silente estis ravita de sxi. Tio cxi ekenuigis la virinon. La virino ekkriis :
--Ho, cxiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Cxio estas ravita de mi, sed mi ne auxdas, ne scias pri tiuj cxi ravoj, cxio estas ravita silente!
Ekauxdinte tiun cxi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega virino. La virino auxskultis kaj ridetis. Sed post unu tago tio cxi sxin tedis. La virino ekenuis.
--Ho, cxiopova Mahadeva! ekkriis sxi, al mi oni kantas ravantajn kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia beleco tio cxi estas, se neniu volas min cirkauxpreni kaj karese sin alpremi al mi!
Tiam la cxiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton. Gxi cxirkauxprenadis la belegan virinon kaj rampis apud sxiaj piedoj. Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis kaj ekkriis :
--Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La najtingalo kantas belege, kaj la kardelo gxin imitas. Kredeble mi ne estas jam tiel bela!
La cxiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion. La simio imitis cxiun movon de la virino, kaj la virino ses horojn estis kontenta, sed poste kun larmoj sxi ekkriis :
--Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min cxirkauxprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni min admiras kaj min envias, tiel ke mi ecx komencas timi. Kio do min defendos, se oni ekvolos fari al mi de envio malbonon?
Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj sxi ekkriis :
--Mi estas belega! Oni min karesas, mi--neniun! Oni min amas, mi --neniun! Mi ne povas ja ami tiun cxi grandegan, teruran leonon, por kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu cxi sama minuto antaux la virino, laux la volo de Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto.
--Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la hundeton. Kiel mi gxin amas!
Nun la virino havis cxion, sxi pri nenio povis peti. Tio cxi sxin ekkolerigis. Por ellasi la koleron, sxi ekbatis la hundeton, la hundeto ekbojis kaj forkuris, sxi ekbatis la leonon--la leono ekmurmuregis kaj foriris--sxi surpasxis per piedo sur la serpenton,--la serpento eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam la virino ekkriis je ili. . .
--Ho, mi malfelicxa!--ekkriis la virino, rompante la manojn, --oni min karesas, lauxdas, kiam mi estas en bona humoro, kaj cxiuj forkuras, kiam mi farigxas kolera! Mi sola! Ho, cxiopova Mahadeva! Je la lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistajxon, sur kiun mi povus ellasi la koleron, kiu ne havus la kuragxon forkuri de mi, kiam mi estas kolera, kiu estus devigita pacience elportadi cxiujn batojn!--
Mahadeva enpensigxis kaj--kreis al sxi. . . la edzon!
Tradukis A. GRABOWSKI.
* * * * *
LA NASKIGXO DE LA TABAKO
ARABA LEGENDO.
Laux la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA.
En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon, por skribi, kaj kiu cxiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne scias, auxskultu :
Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la angxeloj kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj guvernas la masxinon de la mondoj. La bloveto de Lia busxo estas la vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Auxskultu :
Gxi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri la sultano de Kandahxoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek unu el la dolcxegaj popolrakontoj kaj sorcxorakontoj, kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo [Piednoto: Orienta unukorda ludinstrumento.], sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado aux antaux la bazaroj de la ricxega Djxedo. Gxi ne estas unu el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la "Puto de Beno" dum la plenigado de la krucxoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la vespero, aux kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la "Sxtonegoj koloritaj", kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj la luno levigxas sur la horizonto.
Gxi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj cxiam ripetas kun la okuloj turnitaj al la "Sankta Kiblo" [Piednoto: Mekko.] kaj kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento "Beni el Vedaroj" unu matenon, kiam ni promenadis ambaux sur la bordo de la maro.
Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapisxon de pregxo, falis sur la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia pregxo estis finita, li sin levis kaj proponis al mi la "pipon de amikeco". Ni sidigxis kaj komencis fumi.
--Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskigxo de tiu cxi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras gxis la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj?
--Mahometano, mi ne konas, mi respondis.
--Lauxdata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la busxo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda!
Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan.
Unu fojon vojagxis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la bestoj-rampajxoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La cxevalo, sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis la rampajxon, deiris de la cxevalo, prenis la serpenteton kaj metis gxin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo gxin revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al gxi la vivon. Baldaux gxi ekmovigxis, poste gxi elmetis la kapon el la maniko kaj diris :
--Profeto, mi volas mordi vian manon.
--Ne estu maldanka, respondis la profeto.
--Mi tiel volas.
--Kiam vi montros al mi la kauxzon, kiu vin igas fari malbonon al mi, tiam mi permesos al vi mordi min.
--Via gento, murmuris la serpento, cxiam militas kontraux nia : la piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj cxevaloj venkas cxiam la niajn, kaj mi nun volas vengxi al vi.
--Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al vi faris? Cxu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la varmo de mia korpo?
--Malgraux tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon al miaj filoj nek al aliaj de mia gento.
--Tio cxi, malbona rampajxo, estos maldanko : vi pagos malbonon por bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonajxon, kion oni faras al vi!
--Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi jxuras al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin!
Auxdinte la nomon de Allah, la profeto ne kuragxis pli respondi. Li klinis la kapon kaj diris :
--Lia nomo estu lauxdata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la vivon!
Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento mordis la sanktan manon de Mahometo.
Tiu cxi tiam, eksentinte la doloron, eljxetis la serpenton malproksimen kaj malbenis gxin en la nomo de Allah, cxar gxi estis maldanka, kaj kun gxi li malbenis ankaux cxiujn, kiuj pagas malbonon por bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili.
Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksucxis kaj eltiris la venenon, kiun la rampajxo tie lasis. Kaj li kracxis sur la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis la kracxajxo, naskigxis kreskajxo, rapide disvolvigxante kaj donante foliojn.
La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu cxi kreskajxo donas, estante bruligata.
De tiu tago cxiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas gxin en la oazoj kaj flaras gxian odoron kun respekto kaj gxojo, cxar gxia gusto enhavas la maldolcxecon de la veneno serpenta kaj la dolcxecon de la sankta kracxajxo de la profeto.
De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadjxioj, kiuj vojagxas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la sagxecon apud la sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la "filoj de la blanka tendo", kiuj estas la regxoj de la dezerto.
Ankaux de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub lia tendo, la "salon de gastameco", devas ami lin kaj defendi lin gxis la morto, se estus bezone, cxar la malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en la nokto de sia morto.
Tio cxi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas granda!
* * * * *
KARAGARA
Hinda fabelo. Rakontis F. V. L.
En la urbo Vataman vivis sagxa, sed malricxa bramano Kecava. Lia edzino Karagara estis malbona al cxiu; ecx la diablo, kiu logxis en arbo apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris. En la vojo vidis lin la diablo kaj diris : "Hodiaux mi regalos vin. Ne timu! Mi logxis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigalocxana'n kaj lasos min elirigi nur per vi".
Tiel estis farita. La diablo eniris en la regxidinon, la bramano venis kaj faris cxion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne eliris. Fine la bramano diris : "En la nomo de Karagara, eliru!" kaj la diablo obeis.
La regxo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio cxi ankaux duonon de la regno.--La diablo iris en la urbon Karnavati kaj eniris en la regxinon Sulocxana'n. La regxo sendis al Madana kaj petis pri la magiisto Kecava. Tiu cxi venis al la turmentata regxino, sed la diablo, vidinte lin, diris : "Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu vin." La bramano alpasxis pli proksime kaj ekmurmuretis al la regxino en la orelon : "Karagara venis; mi volis nur diri gxin al vi." La diablo, auxdinte tion cxi, ektimis kaj eliris. La bramano, riceviate grandajn honorojn de la regxo, reiris en la urbon Mrigavati.
* * * * *
LA VIRINETO DE MARO
Fabelo de Andersen.
Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed gxi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo gxis super la akvo. Tie logxas la popolo de maro.
Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskajxoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili cxe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estajxoj. Cxiuj fisxoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la brancxoj, tute tiel, kiel tie cxi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la regxo de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laux la fluo de la akvo. Tio cxi estas belega vido, cxar en cxiu konko kusxas brilantaj perloj, el kiuj cxiu sola jam estus efektiva beligajxo en la krono de regxino.
La regxo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastrajxon de la domo. Sxi estis sagxa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial sxi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere sxi meritis cxian lauxdon, la plej multe cxar sxi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj regxidinoj, sxiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el cxiuj; sxia hauxto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, sxiaj okuloj bluaj kiel, la profunda maro; sed, kiel cxiuj aliaj, sxi ne havis piedojn, la korpo finigxis per fisxa vosto.
La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fisxoj ennagxadis al ili, tute kiel cxe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fisxoj alnagxadis al la malgrandaj regxidinoj, mangxadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi.
Antaux la palaco sin trovis granda gxardeno kun rugxaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis sencxese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super cxio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur cxielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo cxirkauxen.
Cxiu el la malgrandaj regxidinoj havis en la gxardeno sian apartan loketon, kie sxi povis laux sia placxo kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke sxia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn rugxe brilantajn, kiel tiu. Sxi estis en cxio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de sxipoj, venintaj al la fundo, sxi volis havi, krom la rugxaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Gxi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro cxe la rompigxo de la sxipo. Sxi plantis apud la statuo rozarugxan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn brancxojn super la statuo, gxis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis koloron nigra-bluan kaj movadis sin sencxese, kiel la brancxoj. Gxi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.
Ne estis pli granda plezuro por la juna regxidino, ol auxdi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi cxion, kion sxi sciis pri sxipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por sxi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fisxoj, kiujn oni vidas tie inter la brancxoj, tiel lauxte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin auxdi. Gxi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fisxoj, cxar alie sxiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraux birdojn, ne povus sxin kompreni.
--Kiam vi atingos la agxon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj sxtonegoj kaj rigardi la grandajn sxipojn, kiuj veturos antaux vi; vi vidos ankaux arbarojn kaj urbojn! Baldaux unu el la fratinoj devis atingi la agxon de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . cxiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraux plenaj kvin jaroj, gxis sxi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al sxi, kion sxi vidis kaj kio la plej multe placxis al sxi en la unua tago; cxar ilia avino ne suficxe ankoraux rakontis al ili, estis ankoraux multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.
Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, gxuste sxi, kiu devis ankoraux la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto sxi staris antaux la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fisxoj per siaj nagxiloj kaj vostoj gxin batis. La lunon kaj stelojn sxi povis vidi; ili sxajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaux niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, sxi sciis, ke tio cxi estas aux baleno nagxanta super sxi, aux ecx sxipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraux la sxipo.
Jen la plej maljuna regxidino atingis la agxon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la suprajxon de la maro. Kiam sxi revenis, sxi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, sxi diris, kusxi en la lumo de la luno sur supermara sablajxo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, auxdi la muzikon kaj la bruon de kalesxoj kaj homoj, vidi la multajn pregxejojn kaj turojn kaj auxskulti la sonadon de la pregxejaj sonoriloj. Gxuste cxar al la plej juna estis ankoraux longe malpermesite sin levi, sxi la plej multe sentis grandan deziregon je cxio cxi. Kun kia atento sxi auxskultis tiujn cxi rakontojn! Kaj kiam sxi poste je la vespero staris antaux la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo, cxiuj sxiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun gxia bruado, kaj sxajnis al sxi, ke la sonado de la pregxejaj sonoriloj trapenetras malsupren al sxi.
Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj nagxi kien sxi volas. Sxi suprennagxis cxe la subiro de la suno, kaj tiu cxi vido laux sxia opinio estis la plej bela. La tuta cxielo elrigardis kiel oro, sxi diris, kaj la nuboj--ha, ilian belecon sxi ne povus suficxe bone priskribi! Rugxaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super sxi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovagxaj cignoj super la akvo al la forigxanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu cxi mallevigxis kaj la roza brilo estingigxis sur la maro kaj la nuboj.
En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; sxi estis la plej kuragxa el cxiuj kaj nagxis tial supren en unu largxan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilagxaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj : Sxi auxdis kiel cxiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke sxi ofte devis nagxi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizagxon. En unu malgranda golfo sxi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed sxi antauxe neniam vidis hundon; tiu cxi komencis tiel furioze sxin boji, ke sxi tute ektimigxis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam sxi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis nagxi, kvankam ili ne havis fisxan voston.
La kvara fratino ne estis tiel kuragxa; sxi restis en la mezo de la sovagxa maro kaj rakontis, ke gxuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime cxirkauxe, kaj la cxielo staras kiel vitra klosxo super la maro. Sxipojn sxi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj sxprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke gxi elrigardis cxirkauxe kiel centoj da fontanoj.
Nun venis la tempo por la kvina fratino. Sxia naskotago estis gxuste en la mezo de vintro, kaj tial sxi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaux tute verda, kaj cxirkauxe nagxis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laux sxia rakonto, cxiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Sxi sidigxis sur unu el la plej grandaj, kaj cxiuj sxipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie sxi sidis kaj lasis la venton ludi kun sxiaj longaj haroj. Sed je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj, gxi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur cxiuj sxipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed sxi sidis trankvile sur sia nagxanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin jxetadis en la sxauxman maron.