Fundamenta Krestomatio

Part 22

Chapter 22 3,697 words Public domain Markdown

(Tie cxi la auxtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj transiras al la priskribo de la sistemo Volapuek, de kiu li en tiu tempo estis ankoraux varmega partiano, trovante gxin la plej bona el cxiuj tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de "La Esperantisto" 1890], kiel post la apero de la sistemo "Esperanto" la auxtoro forlasis Volapuekon kaj transiris kun plena entuziasmo al "Esperanto", de kiu gxis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto.--Ni devas ankoraux aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de cxiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon kaj ne dikan detalan verkon, la auxtoro parolis nur pri parto de la proponitaj sistemoj, kaj ankaux pri cxiuj el tiuj cxi li diris nur kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150).

* * * * *

ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

Raporte-verkita de anonima auxtoro kaj legita (en formo iom sxangxita kaj mallongigita) de s-ro L. de BEAUFRONT en la kongreso de l'Association Francaise pour l'Avancement des Sciences (Parizo, 1900).

I

Cxiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas cxiam tiun saman egalan sorton : kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed ecx kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj cxi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsagxajn, aux fine ecx rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je cxia plej sencela kaj senutila sensencajxo, se gxi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, gxuas ne sole cxiujn bonojn de la vivo, sed ankaux la honoran nomon de "instruituloj" aux "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsagxajxoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaux iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu cxiam iras kiel anaro da sxafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj ecx por unu minuto ne faras al si la demandon, cxu ekzistas ecx guto da senco kaj logiko en cxiuj tiuj cxi "spritaj" mokoj. Pri tiuj cxi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaux A kaj B kaj C, kaj cxiu el ili timas enpensigxi serioze ecx unu minuton pri la mokata ideo, cxar li "scias antauxe", ke "gxi krom malsagxajxo enhavas ja nenion", kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj malsagxuloj", se li ecx en la dauxro de unu minuto provos rilati serioze al tiu cxi malsagxajxo. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsagxaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj".

Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro farigxis pli ricxa per unu nova grava akiro kaj eltiras el gxi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj sxangxigxas. La jam fortigxinta nova afero sxajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen gxi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraux la dirita ideo la samtempuloj de gxia naskigxo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke cxion tion cxi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. "Cxu efektive", ili diras, "la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Cxu efektive ekzistis homoj, kiuj elpasxadis kontraux la pioniroj kun tiaj sensencaj kontrauxparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj : "sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencajxon, kies rebato sin trovas ja tuj antaux via nazo!" ? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!"

Legu la historion de naskigxo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t. p. k. t. p. Cxie tute tio sama. "Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu". La lumo aperas kiel necesa bezonatajxo al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj gxi trancxas la okulojn kaj ili penas estingi gxin. La ideo de Kolumbo, ke "devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon", sxajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al cxia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaux de okcidento, kaj ke en tiu cxi ne esplorita okcidento povas eble trovigxi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontrauxparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Euxropo veturis, sekve gxi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion cxi fari, ke la sxipoj mallevigxados malsupren kaj ne povos returne levigxadi supren . . . k. t. p.,--ni kontrauxvole demandas nin, kiamaniere homoj maturagxaj povis paroli tiajn sensencajxojn, pro kiuj en nia tempo rugxigxus cxia infano. Kaj tamen en tiu tempo gxuste tiuj cxi naivaj kontrauxparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanajxo, kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj gxian uzeblecon, sxajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontrauxparoli kontraux gxi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj ecx tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Euxropo instruitaj homoj kaj ecx tutaj instruitaj korporacioj, anstataux simple ekrigardi kaj konvinkigxi, skribadis ankoraux profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke gxi estas ne ebla, ke gxi estas malutila k. t. p. Kio tio cxi estas? ni demandas nin; cxu tio cxi estis ia cxiuhoma epidemia idioteco? cxu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Cxiuj tiuj cxi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontrauxparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble sxajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank' al la natura spirita inercio de cxiu el ni, ili aux tute ne volis prijugxi la naskigxantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, aux alpasxadis al la prijugxado kun antauxe jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj cxiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu autauxe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj cxi argumentoj, kaj kontraux la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj cxi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, devis sxajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun sxajnas iliaj tiamaj kontrauxparoloj.

Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj sxajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj sxajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen gxi,--al tiaj ideoj apartenas ankaux la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikigxoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj cxi regxoj de la tero, tiuj cxi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj cxi duon-dioj, en la dauxro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos kredi. "Por tio cxi oni ja bezonis nenian supernaturan forton, ili diros; cxiu el tiuj cxi homoj posedis ja kolekton da kondicxaj sonoj, per kiuj li tute precize komprenigxadis kun siaj plej proksimaj najbaroj,--kiel do ne venis al ili en la kapon konsentigxi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondicxaj sonoj estu enkondukita por la reciproka komprenigxado inter _cxiuj_, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondicxa kolekto da mezuroj, unu kondicxa alfabeto, unuj kondicxaj muzikaj signoj k. t. p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj cxi homoj cxiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj trovigxis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj : "vi povas trovi tiujn cxi ideojn plenumeblaj aux ne plenumeblaj,--sed moki ilin, ecx ne konatigxinte kun ili, estas honte, sinjoroj!" Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili auxdos tiujn naivajn kontrauxparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontraux la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaux kelke da miljaroj eble protestis kontraux la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnajxoj) kaj ne povanta "esti kreita en kabineto",--tiel niaj posteuloj, mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreigxis blinde per si mem, auxtoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. "Gxis nun ne estis, sekve ne povas esti!"--"Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaux ilia nazo tia lingvo jam _ekzistis_, havis jam ricxan literaturon kaj bonege _plenumadis jam en la praktiko_ cxiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj cxi sinjoroj, anstataux babiladi cxiam teorian sensencajxon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj _ekrigardi_! Cxu estas eble, ke homoj maturagxaj parolus cxiam frazistan sensencajxon pri ia diferenco de la vocxaj organoj cxe la popoloj, kiam cxiu infano vidis sur cxiu pasxo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!" Kaj la instruanto respondos : "gxi estas efektive nekredebla, kaj tamen gxi tiel estis!"

Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie aux aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por gxiaj batalantoj. Sed tiuj cxi artikoloj estas ankoraux senkuragxaj, kvazaux la auxtoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj cxi senkuragxaj vocxoj perdigxas en la lauxtega hxoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej lauxte, kaj opiniadi cxiun mokanton sagxulo, cxiun atakanton bravulo kaj cxiun atakaton kulpulo, cxiam ankoraux rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun cxi publikon konvinki ni ne entreprenas, cxar cxiuj niaj vortoj pereus vane. Gxin konvinkos nur la tempo. Morgaux gxi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu gxi hodiaux superjxetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun jugxo memstara, sed sub la influo de diversaj auxditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentigxas per konstantaj duboj. Por ili ni tie cxi analizos la demandon, cxu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj cxu minacas al ni la dangxero, ke cxiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontrauxuloj, aux cxu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.

Ni scias, estimataj auxskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da lauxtaj auxtoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaux-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke cxion tion cxi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun lauxtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj auxtoritataj scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie cxi forlasos cxian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda _logiko_. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aux Johano, sed pripensu _mem_. Se niaj argumentoj estas gxustaj, akceptu ilin,--se ili estas malgxustaj, forjxetu ilin, se ecx miloj da lauxtaj nomoj starus post ili.

Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn : 1) cxu lingvo internacia estas bezona; 2) cxu gxi estas ebla en principo; 3) cxu ekzistas espero, ke gxi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj kiamaniere tio cxi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) cxu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aux ni agas ankoraux blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraux sin teni flanke de ni, gxis "la afero klarigxos".

II

Cxu lingvo internacia estas bezona? Tiu cxi demando per sia naiveco elvokos ridon cxe la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple cxe la demando "cxu posxto estas bezona"? La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun cxi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun cxi demandon dank'al tio, ke ekzistas ankoraux multe da homoj, kiuj respondas je tiu cxi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj cxi homoj elmetas, estas sekvanta : "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicxo por la homaro, se en unu bela tago montrigxus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu cxiuhoma familio kun unu cxiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio cxi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn cxi sinjorojn. Lingvo intornacia deziras nur doni al la homoj de _malsamaj_ popoloj, kiuj staras unu antaux alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed gxi neniel intencas enmiksigxi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la posxto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikigxadi, minacas neniigi la busxajn interparoladojn inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke farigxus iam kunfluigxo de la homoj en unu cxiuhoman popolon, en tiu cxi "malfelicxo" (kiel nomos gxin la naciaj sxovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliigxintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. _Tiam_ efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antauxe estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluigxo ne naskigxos cxe la homoj _memstare_, la lingvo internacia per si mem certe ne volos _altrudi_ al la homoj tian unuigxon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco aux nedezirindeco de nacia sxovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti ecx la plej varmega blinda sxovinismo; cxar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia sxovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio : cxu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikigxoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado _patriota_) minacas per io al la amo _familia_? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontrauxe, gxi sendube devas konduki al ilia granda fortigxado kaj plena ekflorado : dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpusxigxante unuj kun la aliaj, cxiam pli kaj pli konfuzigxas, kripligxas kaj perdas sian naturan ricxecon kaj cxarmon; sed kiam cxiu el ni devos ellernadi nur _unu_ fremdan lingvon (kaj ankoraux tre facilan), cxiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj cxiu lingvo, liberigxinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola cxiujn fortojn de sia popolo, disvolvigxos baldaux plej potence kaj brile.

La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj _naciaj_ kaj ke tiam la homoj ne _alproksimigxos_ al si reciproke, sed simple ia unu popolo _dispremos_ kaj _englutos_ cxiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiujn gxi ricevos super cxiuj aliaj popoloj. Tiu cxi motivo estas ne tute senfundamenta; sed gxi povas esti elmetita nur kontraux tia aux alia nepripensita kaj malgxusta _formo_ de lingvo internacia. Tiu cxi motivo kompreneble perdas cxian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia _neuxtrala_ lingvo, kiel ni malsupre montros.

Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aux neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu cxi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia _deziro_, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpasxon en la _elekto_ de la lingvo, cxiu devas konsenti, ke pri _malutilo_ de lingvo internacia neniel povas esti ecx la plej malgranda parolo. Sed la _utilo_, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por cxiu, ke pri tio cxi ni propre ne bezonus paroli. Tamen _kelke_ da vortoj ni diros pri tio cxi, se ecx simple pro pleneco de nia analizo.

Cxu vi ekpensis iam pri tio, _kio_ propre levis la homaron tiel neatingeble alte super cxiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laux tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto : al la _posedado de lingvo_, kiu ebligis al ni la _intersxangxadon de pensoj_. Kio estus kun ni, fieraj regxoj de la mondo, se ni ne povus _lingve komunikigxadi_ unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon cxiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataux faradi uzon --dank' al intersxangxo de pensoj--de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitajxoj? Ni tiam ecx per unu plej malgranda sxtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin cxirkauxas kaj kiuj estas tiel sensagxaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon intersxangxadi la pensojn,--kaj ni restos tiuj samaj regxoj de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektigxados; sed donu al cxiu el ni ecx centon da manoj, donu al ni ecx centon da diversaj gxis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de intersxangxado de pensoj--kaj ni restos sensagxaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de intersxangxo de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la intersxangxadon de pensoj _plena_, kaj dank' al kiu ne sole A havus la eblon komprenigxadi kun B, C kun D, E kun F, sed _cxiu_ el ili povus komprenigxadi kun _cxiu_ el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de cxiu nacio en la lingvojn de cxiuj aliaj nacioj; sed tio cxi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj tamen malgraux cxio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun ricxaj provizoj da diversaj pensoj por cxiu el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam cxio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun cxi _unu_ neuxtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu cxi lingvo, kaj cxiuj produktoj de la homa spirito farigxus akireblaj por cxiu el ni. Por la perfektigado de tiu aux alia brancxo de la homaj scioj ni arangxas sur cxiu pasxo internaciajn kongresojn,--sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion auxdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas dedicxi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu cxi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dedicxatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dedicxi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj _sciencoj_! Kiel alte tiam levigxus la homaro! . . .

Sed ni ne parolos plu pri tiu cxi punkto, cxar kiel ajn cxiu el niaj auxskultantoj rilatus al tiu aux alia _formo_ de lingvo internacia, ni dubas, cxu trovigxos inter ili ecx unu, kiu dubus la _utilecon mem_ de tia lingvo. Sed cxar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare sxajnas, ke se ili ne aprobas tiun aux alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute,--tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas cxiun el la estimataj auxskultantoj antaux cxio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia _entute_--se tia estus enkondukita--li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu cxi konkludo vi konsentas, nome :

La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus komprenigxadi inter si la homoj de cxiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.

III