Fundamenta Krestomatio

Part 21

Chapter 21 3,928 words Public domain Markdown

15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen sxangxo, ricevante nur la ortografion de tiu cxi lingvo; sed cxe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu cxi lasta laux la reguloj de la lingvo Esperanto.

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauxigata de apostrofo.

* * * * *

AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ GXIS LA NUNA TEMPO

Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la "Bayerische Lehrer- Zeitung" No. 11 kaj 12 1885.)

Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por cxiuj homoj estis esprimita ecx jam antaux pli ol 2000 jaroj de la profeto Zefaniah. Tiu cxi deziro havas ankaux tre gravan fundamenton; cxar de cxiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikigxo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la interkomunikigxo de la popoloj per la telegrafoj, vaporsxipoj kaj fervojoj grandigxis en maniero neniam supozita, ankaux la ellernado de la lingvoj de cxiuj tiuj cxi popoloj farigxis bezono de la bone edukitaj kaj precipe de la komercistoj; sed tiu cxi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta, ke gxi pleje devas esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna, akceptita de cxiuj edukitaj homoj, anstatauxanta cxiujn aliajn fremdajn lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu cxi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel gxi devus esti, kontrauxe, ni renkontas, ecx en sferoj, kie ni devus gxin atendi la plej malmulte, antaux cxio la antauxjugxon, ke enkonduki unu lingvon por cxiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontraux tio cxi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laux la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan "elekton de la plej bona". Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu cxi objekto nur tiam povas esti atingita kun utilo, kiam ni antauxe okupos nin iom je la preparaj laboroj, kiuj antauxiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda.

Tie cxi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj cxi cxirkaux 60 provoj; estas suficxe, se ni nur enkomune vidos, kio cxio estis farita en tiu cxi rilato, kaj kiajn rimedojn oni cxiufoje volis uzi, por cxiujn homojn lingve unuigi. Dume el cxiuj tiuj cxi penoj montrigxas la instruo, kiu ankaux en aliaj aferoj pruvigxas, ke la grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, kion oni fine konfesas kiel "mirinde simpla", oni proksimigxis cxiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj pasxo post pasxo.

Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la "ideo de lingvo tutmonda"; tiu cxi publikigis sian ideon pri la "Pazigrafio aux la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al cxiuj nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn cxi komunajn signojn" la unuan fojon en la jaro 1666 en latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu cxi ideo ankaux okupis la grandan pensanton gxis la fino de lia vivo, kvankam li en tio cxi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel ankaux la hxinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro, malgraux iliaj preskaux nevenkeblaj malfacilajxoj. Cxar tiu cxi idea skribado, konsistanta el cxirkaux 40 000 signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aux komprenajxo, kiu, estante elparolata, en cxiu lingvo sonus alie, povas tial esti legata en cxiu lingvo, kaj la Hxino tial ankaux legas siajn skribajn signojn cxiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj cxi popoloj reciproke sin tiel ne komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus diri, per la Azia pazigrafio. [Piednoto: V. D-ro Albert Wild : "Ueber Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit". Muenchen 1861. (Aparta represo el la "Chronik der Gegenwart".)]

Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Mueller en la 2a volumo de siaj "Lekcioj pri la scienco de la lingvo", el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laux specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie cxi per cxiam pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni volis esprimi en tia maniero. [Piednoto: John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language, 1898.]

Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri gxi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj Max Mueller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaux kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al "lingvo vorta", kaj tiun cxi vojon oni devus nur iri plu, por sxpari al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia.

Sed kiel ecx tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraux en mallumaj antauxsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraux ecx ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; cxar li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la cxefa afero, kiu tie cxi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por cxiu objekto kaj cxiu ideo, al ili ankoraux ne prosperis. Tiaj signoj laux lia opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj sxajnis al li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio cxi jam pensis "fonetikan lingvon vortan". [Piednoto: D. S. Chofrin, amusements liter. vol. I p. 28.--En aparta traktato : "Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen Schriftzeichensprache" (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol II p. 615-653). Leibnitz ecx klare komprenigas, ke por cxiuj ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.]

Jam antaux Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn cxi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu cxi celo, kaj ankoraux en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio.

Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaux Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aux Joh. Upperdorf (1679-80), ankaux Andreas Mueller (1681), kiu havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la hxina lingvo kaj gxiaj signoj de skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz (1687), kiel ankaux al lia antauxiranto la jezuito Besuier (1684), aux al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al cxirkaux 500 fundamentaj kaj komunaj, cxe kio li uzis skribajn signojn de cxiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu cxi universala signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon "pazigrafio", estis tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis gxin tute ekposedi.

Post tiu cxi verko sekvis ankoraux multaj, kiel ekzemple de Chr. G. Berger "Plan zu einer allgemeinen Rede--und Schriftsprache fuer alle Nationen" (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieux (Paris 1797), kiu ankaux estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaux en tiu sama tempo M. Budet kaj M. Chambry.

Cxiuj tiuj cxi havis nenian sukceson, gxis en la jaro 1796 la glora instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antauxanoncis oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana kaj franca du jarojn post gxia antauxanonco. Kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn "gamoj", li tamen uzis da ili multe pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn, kiujn li dividis en 3 cxefajn apartajxojn kaj poste ankoraux en klasojn kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraux bezonaj diversaj linioj kaj punktoj. La vortaro servas al cxiu en lia propra lingvo, sed estas en sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas--cxar nenia havis tian difinitecon--, ankaux tie cxi la ellernado kostis multan kaj grandan laboradon.

Post tio cxi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke, profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro 1797 en Dessaux sian propran elpenson de interkomunikigxa skriba lingvo, kiu konsistis en tio, ke cxiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu devis enhavi cxiun vorton kun gxiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj; la vortoj sur cxiu pagxo estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al cxiuj sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la pagxoj kaj numeroj, sub kiuj tiu sama vorto estas trovebla en cxiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataux per literoj skribi per nombroj de pagxoj kaj numeroj de la vortoj, tiam cxiu, kiu volis legi la skribitan en alia lingvo, devis sercxi la enhavon en la vortaroj de tiu aux alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile kaj multekoste tio cxi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn. Cxar se oni volus pretigi vortarojn de nur cxirkaux 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud cxiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu cxi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro siaj aliaj laboroj. Al tio cxi li ecx ne pensis pri la sintakso de la lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis cxirkaux la fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la "Jahrbuch des Fortschrittes der Wissenschaften", kiel ankaux de Grotenfeld en Goettingen, la verko "Pasigraphie und Antipasigraphie" de J. S. Vater (Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; cxar la auxtoro jam esprimas en gxi la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikigxo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio cxi estas la plej bona parto, kiun la pazigrafio povas atingi. [Piednoto: C. H. Wolke, Erklaerung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Voelkern des Erdkreises oder die Pasigraphie moeglich und ausueblich sei, ohne Erlernug irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort-- oder Zeichensprache. Dessau 1797.]

En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaux cxio Naether'on en Goerlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon, en kiu li faras la proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la naturo. Sed cxar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj signoj, tial tiu cxi simbola skribado, tute malegala je la gxistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas kontraux tiu cxi, kiel ankaux kontraux cxiuj aliaj gxistiamaj sistemoj, en bonege skribita kritika polemiko, la tiama regxa Bavara centra konsilano de instruado cxe la sekreta ministrajxo de internajxoj en Munhxeno, Friedr. Immanuel Niethammer [Piednoto: F. J. Niethammer : Ueber Pasigraphik und Ideographik, Nuernberg, bei Karl Felssonecker, 1808.], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, cxu gxi estos signoj hieroglifaj aux nombraj aux signoj de sonoj (literoj), uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed tute ne intencante forjxeti la penson de norma lingvo, li fine venas al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj "fonetika vorta lingvo" povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankaux pli : tiu cxi natura iro de ideoj alkondukas lin ecx al la penso, ke devas esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, "pensadi sur la papero", t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado,--sekve "temposxparantan ideoskribadon aux pensodesegnadon", kiun li nomis "Ideografiko". Kiel oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu cxi ideografiko devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio cxi tuj farigxi ideolaliko, tamen ankaux lia idealo sxajnas iri pli malproksimen, ol nia nuna stenografio kaj la Volapuek de Schleyer; sed estas sendube, ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni batalas. [Piednoto: J. Zach. Naether, Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, dass es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen. Goerlitz 1805.]

Cxiuj tiuj cxi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) gxis la nuna (esceptinte : "Le polyglotte improvise ou l'art d'ecrire les langues sans les apprendre" de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall en Svedujo kaj la "New universal cipher language" 1874 de unu ne nomita auxtoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome : barono de Gablenz, Moses Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankaux Albert Walter--staras pli alte, ol iliaj antauxirantoj, aux en rilato de la konstruo, aux en rilato de facileco de la metodo.

La konstruo de la "Gablenzographia kaj Gablenzolalia" de barono de Gablenz estas grandioza. Antaux cxio li penis per aparta alfabeto laux 33 diversaj lingvoj en tiom same da sxlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn sxlosilojn. Al tio cxi li tamen ne turnis atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la euxropajn konsonantojn, nome, la "r", kiun li precipe multe uzas en siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne tauxgas, li tamen montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro 1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaux estas iom parolite en la jam diritaj lekcioj de Max Mueller; gxi aperis samtempe en Londono, Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la difino, kiun li donas al ni pri ideografio : "L'ideographie est l'art d'ecrire avec des signes qui representent des idees et non avec des mots (sons) d'une langue quelconque" ankoraux unu fojon montras, ke oni cxiam ankoraux sin movadis sur la malvera vojo, kiu gxis nun ne kondukis al la celo kaj ankaux neniam al gxi kondukos. Elirante el la penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Kohxinhxinanoj, Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas gxin cxiutage. Kaj kio gxi estas alia, ol signoj ideografiaj? Cxu oni tiel povos ankoraux dubi la eblecon de tiu cxi sistemo? Cxu ni estus nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni staras multe pli alte, ol ili?--La eblecon de la uzado ankaux ni ne dubas, sed ni ankaux ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La Hxinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun gxiaj 40000 diversaj signoj--ni okcidentuloj jam de antauxe havas nian hereditan de la feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj, estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj difinitaj ideoj (komprenajxoj). Sed el tio cxi almenaux sekvas, ke ni povas krei al ni neniajn pli ricxajn kaj pli praktikajn reprezentantojn por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj cxiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aux hxinaj signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankoraux sur la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilajxoj permesas la prezentadon de abstraktajxo! --Don Sinibaldo de Mas prenas por cxiu "ideo" unu signon, pruntitan el la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn notojn en cxiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto kvarono, kaj laux tio, cxu gxi staras sur tiu aux alia linio, gxi sxangxas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en simila maniero estas esprimataj cxiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn facila tiu cxi sistemo sxajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaux montrigas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj.

Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li uzis sole ciferojn, por esprimi cxiujn vortojn laux iliaj elementaj ideoj, tiel ke difinita vorto aperas cxiam esprimata per difinita cifero. Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 gxis 999 por cxiuj gramatikaj fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de ideoj. La apudaj komprenajxoj de komuna ideo, la vortaj aliformajxoj kaj devenajxoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al la nombroj de la ideoj per signoj de aldonado aux deprenado. Tiel ekzemple 3243 signifas la komunan ideon de acxetado, kaj tiam 3243 + 10 = acxetanto, 3243 + 13 = la acxetanto, 3243 + 101 = la acxetantoj k. c. El sia pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la apartaj nombroj metas literojn kaj por "+" = "m", por "--" = "n"; ekzemple : 3243 + 10 = acxetanto = "fegimanos", 3243 + 20 = acxetantino = "fegimenos" , 3243 + 40 = acxeto = "fegimonos" k. c. k. c.

Oni tiel vidas, ke ankaux Paic fine en simila maniero kiel Wilkins venus al la gxusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li ankaux pensis, ke por la ordinaroj aferoj de la vivo estas suficxa la ellernado de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco per helpo de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000. Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu cxi sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikigxon kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaux, ke se la pazigrafio estus enkondukebla cxe la Aziaj popoloj, oni devus preni por fundamento ne la ellaboritajn lingvojn Euxropajn, sed ni devus por tio cxi krei pazigrafion multe pli facilan, ol ecx la hxina; kaj, apogante sin sur tiun cxi principon, la lasta partiano de la ideo pazigrafia, Anton Bachmaier en Munhxeno, cxefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la antauxe nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco.

Bachmaier ankaux fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj, cxar cxiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de nombroj, kvankam iliaj formoj ecx estas malegalaj. Ankaux tiuj cxi signoj povas esti skribataj laux cxiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel cxe la Euxropanoj, sed ankaux de dekstre al maldekstre, kiel cxe la Mahometanoj, aux de supre al malsupre, kiel cxe la Orientazianoj, kaj al tio cxi ili estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas cxiun komprenajxon per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj de komparo estas distingataj per unu aux du punktoj metitaj super la nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio cxi formigxis en Munhxeno centra societo por pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj, kiel ankaux la barono von Gablenz en Dresdeno, Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de gxi.

Malgraux ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj ecx jam turnis sur sin la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdigxis sen rezultato. Kaj kial?--Se gxin ankaux sonoraj kauxzoj, la elsekigxo de materialaj fontoj, antaux cxio pereigis, tamen la veran kauxzon oni devas sercxi pli profunde, gxi kusxas en la sistemo mem. Gxi nome estis konstruita sur sablo, kiel la sistomoj de cxiuj antauxirantoj de 200 jaroj, cxar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile trovas.

Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita, kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam gxi ne portis en si la fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antauxparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj : "Estas kompreneble, ke tiu cxi skriba maniero de komunikigxo neniam estos egala al la bonajxoj de lingvo; tamen por la komunikigxo kun tiuj, kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas cxiujn lingvojn!) gxi estas ekstreme grava helpo". Efektive tiu cxi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al cxiuj landoj de la mondo montrigxis uzebla. La "Sistemo cxifrada kaj telegrafada de A. Walter en Winterthur", kiu en trimembraj kunigoj de literoj de "aaa" gxis "zzz" kune kun kelkaj ciferoj por la plej necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas cxiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en cxiu okazo por cxifraj telegramoj sxparon de kostoj gxis 40 0/0 en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo germana; sed por lingvo tutmonda, kiel por parolado tiel ankaux por skribado, ankaux al gxi mankas la natura fundamento, cxar ecx Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn cxi kunligojn de literoj, kiuj ankaux tie cxi devas servi anstataux vortoj. Al tio cxi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la busxa interkomprenigxado tute ne uzeblaj. Ankaux la verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilajxoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj.