Fundamenta Krestomatio

Part 23

Chapter 23 3,818 words Public domain Markdown

Nun ni transiros al la dua demando : "cxu lingvo internacia estas ebla?" Ankaux pri tio cxi nenia senantauxjugxa homo ecx unu minuton povas dubi, cxar ne sole ne ekzistas ecx la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus _kontraux_ tia ebleco, sed ne ekzistas ecx la plej malgrandaj kauxzoj, kiuj devigus ecx unu minuton _dubi_ pri tia obleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaux lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de cxiu popolo, de la klimato, heredeco, krucigxado de rasoj, historiaj kondicxoj k. t. p. Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en suficxa mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj tehxnikaj. Sed homo klera, kiu kuragxas havi propran jugxon, scias ja tre bone, ke cxio tio cxi estas nur senenhava pseuxdo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El la cxiutaga sperto ni cxiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aux nacio kaj de la tago de gxia naskigxo edukados gxin inter personoj de nacio tute fremda kaj ecx antipoda por gxi, gxi parolados en la lingvo de tiu cxi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel cxiu natura filo de tiu cxi nacio. Se por homo _maturagxa_ estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio cxi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k. t. p. Tiu cxi sama maturagxulo renkontus ja tiujn cxi samajn malfacilajxojn cxe la ellernado de sia _hejma_ lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu cxi lingvo, sed devus ellernadi gxin per helpo de lecionoj. Fine cxiu klera homo ja ankaux nun _devas_ ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaux estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li _bezonas_; estas sekve nenio neebla en tio, ke anstataux ke cxiu lernas _diversajn_ lingvojn, cxiuj ellernadu _unu saman_ lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se ecx cxiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, ecx tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la homoj cxesus staradi unu antaux alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se cxie estus sciate, ke por komunikigxoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur _unu_ lingvon--cxie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu cxi lingvo, da specialaj lernejoj, cxiu ellernadus tiun cxi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine cxiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu cxi lingvo en _la infaneco_, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, cxu la homoj _volos_ elekti ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj cxu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu cxi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el cxio, kion ni diris supre, nome, ke la _ekzistado mem_ de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis gxis nun, nome :

1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;

2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla.

IV

Cxu lingvo internacia _estos_ iam enkondukita? Se ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke gxia ekzistado estas ebla, el tiuj cxi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli aux malpli frue nepre estos enkondukita, cxar alie ni devus nei cxe la homaro la ekzistadon de cxia ecx plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, gxis nun ankoraux ne ekzistus, sed devus ankoraux esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu cxi cxapitro estus duba, cxar estus nesciate ankoraux, cxu oni povos krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke _cxiu_ el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili _pli_ tauxgus por tiu cxi celo kaj alia _malpli_. Ni havas sekve cxion pretan kaj ni bezonas nur _ekdeziri_ kaj _elekti_,--kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj sencxese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aux alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke gxi estas por ili atingebla, ni cxiam kun plena certeco povas antauxdiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu cxi afero, ili jam obstine celados al gxi cxiam pli kaj pli kaj ne cxesos en sia celado tiel longe, gxis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre utile komunikigxadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaux bordoj kusxas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antauxvidi kun plena certeco, ke pli aux malpli frue tabulo estos transjxetita trans la rivereto kaj komunikigxado estos arangxita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en sxanceligxado, kaj tiu cxi sxanceligxado estas ordinare kauxzata de la plej sensencaj pretekstoj : sagxaj homoj diras, ke celado al arangxo de komunikigxo estas infanajxo, cxar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto kaj tiu cxi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj diras, ke la antauxuloj ne metadis tubulojn trans riveveto, sekve gxi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikigxado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, k. t. p. Tamen pli aux malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikigxado estas arangxata. Tiel estis kun cxiu utila ideo, tiel estis kun cxiu utila elpenso; apenaux la senantauxjugxaj homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis cxiam scii antauxe kun plena certeco, ke pli aux malpli frue la afero _nepre_ estos akceptita, malgraux cxia batalado de la flanko de la rutinuloj; cxar tion cxi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankaux gxia celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankaux kun la lingvo internacia. En la dauxro de multaj centjaroj la homoj, ankoraux ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensigxadis pri tiu cxi demando; sed nun, kiam la fortigxintaj komunikigxoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu cxi demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkigxadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados al gxi cxiam pli kaj pli, gxia neceseco farigxados por ili kun cxiu tago cxiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankviligxos tiel longe, gxis la demando estos solvita. Cxu vi povas tion cxi dubi? Certe ne! _Kiam_ tio cxi venos--ni ne intencas nun antauxdiri : povas esti, ke gxi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aux ecx post kelkaj centoj da jaroj,--sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu cxi ideo, kaj se ecx tiu cxi ideo multajn fojojn endormigxadus je tutaj dekjaroj, gxi jam neniam mortos : cxiam pli ofte kaj pli obstine eksonados vocxoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aux malpli frue--se la demando ne estos solvita de la societo mem--la registaroj de cxiuj landoj _devos_ cedi, arangxi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian. Tie cxi povas esti nur demando pri la _tempo_ : unuj el vi diros, ke tio cxi venos tre baldaux, aliaj diros, ke gxi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu cxi fakto entute iam _venos_ kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu cxi afero kaj senhelpa anaro da ekzistajxoj, ne komprenantaj unu alian--pri tio cxi certo neniu el vi dubas ecx minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro ia trian konkludon, al kiu ni venis, nome :

"Pli aux malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita."

Tie cxi ni faros malgrandan pauxzon kaj diros kelke da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El cxio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj enigxadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli aux malpli frue _nepre_ estos atingita. Cxiu prudenta homo povas sekve kuragxe aligxi al ni, ne timante la mokojn de la malsagxa kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco apartenas al _ni_. Ni supozu ecx, ke tiu _formo_ de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montrigxos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis,--sed tio cxi ja tute nin ne devas konfuzi, cxar ni batalas ne pro la _formo_, sed pro la _ideo_, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke cxia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre ni pruvos, ke ecx ankaux tiu konkreta _formo_ de la lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi ecx tion cxi dubus, la formo ja neniom nin ligas : se tiu cxi formo montrigxos erara, ni morgaux gxin sxangxos, kaj en okazo de bezono ni gxin post-morgaux ankoraux unu fojon sxangxos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, gxis gxi pli aux malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante la vocxon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio cxi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikigxado, aux rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. Nun ni estas ankoraux malfortaj kaj cxia bubo povas ankoraux mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj : sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de ni ne gxisvivos tiun momenton, kiam montrigxos la fruktoj de nia agado kaj gxis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke gxi morti _neniam povas_, ke pli aux malpli frue gxi _devas_ atingi la celon. Kaj se ecx, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn,--tute egale, la afero ne mortos : anstataux la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; cxar ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke gxi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke gxi pli aux malpli frue nepre _estos_ atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, gxis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj sagxaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la sagxaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k. t. p.

V

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo internacia pli aux malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando : _kiam_ kaj _kiamaniere_ gxi venos? Povas esti, ke tio cxi venos nur post centoj aux eble ecx post miloj da jaroj? Cxu por tio cxi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj do cxiuj landoj? Por doni pli malpli kontentigajn respondojn je tiuj cxi demandoj, ni devas antauxe analizi alian demandon, nome : "cxu oni povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos internacia?" Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligitceo : se oni ne povas antauxvidi, _kia_ lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio cxi pli-malpli egalajn sxancojn, tiam oni devas atendi gxis la registaroj de cxiuj (almenaux la plej gravaj) regnoj decidos arangxi por tiu cxi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidigxas por cxia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraux tre kaj tre multe da jaroj, antaux ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia suficxe maturigxinta kaj inda je ilia enmiksigxo, kaj poste pasos kredeble ankoraux vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaux ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie cxi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksigxo de la registaroj ili ne povus. Gxis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraux tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montrigxus, ke oni povas antauxe _antauxvidi_ kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia : tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam cxia societo, cxia aparta persono povus laux sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu cxi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu cxi lingvo kreskadus kun cxiu horo, gxia literaturo rapido ricxigxadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi gin por la reciproka komprenigxado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu cxi lingvo tiom fortikigxus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumigxinta. Cxu ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia? Felicxe ni povas respondi tiun cxi demandon tute pozitive : "jes, ni povas antauxvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion cxi antauxvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo".

Por konvinki pri tio cxi niajn auxskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektivigxis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur _unu sola_ lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke cxia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte _ne ebla_, se ili ecx _volus_ gxin elekti, kaj ke se ili kontraux cxiu atendo kaj spite cxiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraux tio cxi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero.

Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturigxis kaj ke ili alpasxas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antauxstarus la sekvanta : 1) aux elekti ian el la ekzistantaj lingvoj _vivantaj_, 2) aux elekti ian el la lingvoj _mortintaj_ (ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aux elekti ian el la ekzistantaj lingvoj _artaj_, 4) aux difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute _nova_, ankoraux ne ekzistanta. Por ke niaj auxskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antauxe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la auxskultantoj pli aux malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj _artaj_, kiuj por la plimulto de niaj auxskultantoj prezentas kredeble absolutan "terra incognita."

Kiamaniere cxe la homoj naskigxis la ideo de lingvo arta, kiel tiu cxi ideo disvolvigxadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj gxis la plej perfekta tipo de plena kaj ricxa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu cxi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu cxi ideo en la dauxro de la lastaj du centjaroj,--pri cxio tio cxi ni ne parolos, cxar por elauxskulti cxion tion cxi vi ne havus suficxe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj _ecoj_ de la artaj lingvoj, cxe kio ni kompreneble havos antaux la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antauxajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.

Krom plena neuxtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingigxas per la sekvantaj ecoj :

1) Gxi estas mireginde kaj nekredeble _facila por ellernado_ : sen trograndigo oni povas diri, ke gxi estas almenaux _kvindek_ fojojn pli facila, ol cxia lingvo natura. Kiu ne konatigxis kun lingvo arta, ne povas ecx kredi, gxis kia grado atingas gxia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuragxos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon : "La facileco de gxia ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu cxi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu cxi lingvo. En cxia okazo, la oferoj, kiujn alportos cxiu homo de nia Euxropa mondo, dedicxinte kelkan tempon al la ellernado de tiu cxi lingvo, estas tiel _sensignifaj_, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se cxiuj, almenaux la Euxropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun cxi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun cxi provon". Komprenu, sinjoroj, kion tio cxi signifas : "_post ne pli ol du horoj da sinokupado_". Kaj en tiu cxi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto cxiuj tiuj senantauxjugxaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataux filozofadi pri gxi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatigxi kun gxi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaux la lastaj ellernas gxin treege kaj mireginde facile, cxar por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antauxaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili gxis nun en sia _propra, patra_ lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tuto senerare,--kaj ili ellernis tiun cxi lingvon en la dauxro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de la lingvo natura cxe tiuj samaj personoj devus okupi almenaux 4 aux 5 jarojn.

Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu jxurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron Esperantan kaj vespero en tiu sama tago li povis jam suficxe bone paroli kun la svedoj.

De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Cxiu lingvo natura konstruigxis _blinde_, per la vojo de amasigxado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo : tian vorton estas _akceptite_ uzi tiel, kaj tial ni devas gxin uzi tiel,--tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas gxin uzi alie. Jam antauxe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa _inteligenteco_ konscie kaj laux severe difinitaj kaj logikaj legxoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruigxis okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie cxi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la auxtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale cxiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, cxar tio cxi postulus tutan vastan traktaton,--ni prenos tial nur simple kelkajn _ekzemplojn_. Tiel ekzemple preskaux en cxiuj lingvoj cxiu substantivo ial apartenas al tia aux alia _sekso_, ekzemple en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neuxtralan; cxu ekzistas en tio cxi ia ecx plej malgranda senco aux celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de cxiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas ekzercigxadi, ekzercigxadi kaj denove ekzercigxadi, antaux ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuzigxados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataux "la fin" aux "das Strick" anstataux "der Strick"! En lingvo arta tiu cxi sekso de la substantivoj estas _tute eljxetita_, cxar montrigxis, ke gxi ne havas en la lingvo ecx la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por cxiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en cxiu el ili ankoraux tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por cxiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en cxiu el tiuj cxi tempoj kaj modoj ankoraux apartajn formojn por cxiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio cxi estas ankoraux nur komenco : al tio cxi aligxas multego da deklinacioj kaj konjugacioj _neregulaj_, cxiu kun aparta serio da formoj, kaj cxion tion cxi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto sxangxigxas laux la regulaj deklinacioj aux konjugacioj kaj kia laux la malregulaj kaj laux kia nome de tiuj cxi regulaj aux malregulaj tabeloj la donita vorto sxangxigxas. La ekposedo de cxio tio cxi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan sencxesan ekzercigxadon. Dume lingvo arta anstataux tiu cxi tuta hxaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la dauxro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego demandas : "Kiel tio cxi estas ebla?" Jen, tre simple : Esperanto diras al vi, ke deklinacioj _tute_ estas bezonaj _neniaj_, cxar ili plene anstatauxigxas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole suficxas _unu_ tabelo por _cxiuj_ verboj, sed ecx por tiu cxi tabelo tute suficxas, se gxi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finigxojn, nome : por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondicxa kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu cxi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel : konatigxu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke gxia konjugacio esprimas cxiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, cxar la arta lingvo forjxetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en gxi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bozonas apartan serion da finigxoj por cxiu persono kaj nombro, kaj al tio cxi en cxiu tempo kaj en cxiu modo apartan _novan_ serion da tiuj cxi finigxoj, se cxiuj tiuj cxi finigxoj estas ja tute superfluaj, cxar la pronomo, kiu staras antaux la verbo, jam tute suficxe montras gxian personon kaj nombron?