Eta Eyolf

Part 3

Chapter 3 3,934 words Public domain Markdown

Sxi iom promenadas supre en la gxardeno, mi kredas. Borghejm estas kun sxi.

ALLMERS

(iom surprizita) Cxu? Borghejm estas cxi tie ankaux hodiaux?

ASTA

Jes. Li venis per la meztaga trajno.

ALLMERS

Tion mi ne atendis.

ASTA

(kudras) Li tiom kore sxatis Eyolf.

ALLMERS

Borghejm estas fidela ulo, Asta.

ASTA

(kun silenta varmo) Jes, fidela _li_ vere estas. _Tio_ certas.

ALLMERS

(fiksas la rigardon sur sxin) Funde vi vere sxatas lin.

ASTA

Jes, mi sxatas.

ALLMERS

Sed tamen vi ne povas decidigi vin --?

ASTA

(interrompante) Ho, kara Alfred, ne parolu pri _tio_!

ALLMERS

Jes, jes, -- diru al mi nur kial vi ne povas --?

ASTA

Ho ne, ne! Mi petas vin sincere. Ne demandu min. Cxar estas malagrable por mi. -- Jen. Nun la cxapelo estas preta.

ALLMERS

Dankon.

ASTA

Kaj jen estas la maldekstra brako.

ALLMERS

Cxu ankaux tiu havu krepon?

ASTA

Jes, tio estas konveneco.

ALLMERS

Nu, -- do faru kion vi volas.

(Sxi proksimigxas kaj komencas kudri.)

ASTA

Tenu la brakon trankvila. Por ke mi ne piku vin.

ALLMERS

(kun duona rideto) Tio estas kiel frue en antauxaj tagoj.

ASTA

Jes, sxajnas al vi, cxu?

ALLMERS

Kiam vi estis malgranda knabino, vi ankaux sidis tiel pretigante miajn vestajxojn.

ASTA

Kiom eble bone, jes.

ALLMERS

La unua ajxo, kiun vi kudris por mi, -- ankaux gxi estis nigra krepo.

ASTA

Cxu?

ALLMERS

Cxirkaux la studentan cxapon. Kiam patro formortis de ni.

ASTA

Cxu mi tiam kudris? Imagu, tion mi ne memoras.

ALLMERS

Ho ne; tiam vi ja estis malgranda.

ASTA

Jes, tiam mi estis malgranda.

ALLMERS

Kaj du jarojn poste, -- kiam ni perdis vian patrinon, -- vi kudris grandan brakkrepon ankaux por mi.

ASTA

Mi opiniis ke tiel estu.

ALLMERS

(frapetas sxian manon) Jes, jes, estus ja ankaux tiel, Asta. -- Kaj kiam ni jen staris solaj en la mondo, ni du --. Cxu vi jam finis?

ASTA

Jes. (kunmetas la kudrajxojn) Estis tamen felicxa tempo por ni, Alfred. Ni du solaj.

ALLMERS

Jes, estis. Ecx se severe ni penegis.

ASTA

Vi penegis.

ALLMERS

(pli vivece) Ho, vi vere penegis viamaniere, ankaux vi, -- (ridetas) vi, mia kara fidela -- Eyolf.

ASTA

Hu, -- ne memorigu al mi tiun stultajxon pri tiu nomo.

ALLMERS

Nu, se vi naskigxus knabo, vi nomigxus Eyolf.

ASTA

Jes, okaze se, jes. Sed kiam vi farigxis studento --. (ridetas senpere) Imagu ke vi tamen povis esti tiel infaneca.

ALLMERS

Cxu estis mi, kiu estis infaneca!

ASTA

Jes, vere sxajnas al mi tiel nun, kiam mi rememoras. Cxar vi hontis cxar vi ne havis fraton. Nur fratinon.

ALLMERS

Ne; vere estis vi, kara. Vi hontis.

ASTA

Nu ja, iom, ankaux mi, eble. Kaj mi kvazaux bedauxris vin --

ALLMERS

Jes, vi certe faris. Kaj jen vi retrovis miajn malnovajn knabovestajxojn --

ASTA

La belajn dimancxvestajxojn, jes. Cxu vi memoras la bluan bluzon kaj la genupantalonojn?

ALLMERS

(liaj okuloj ripozas sur sxi) Kiom bone mi memoras, kiam vi surtiris kaj portis ilin.

ASTA

Jes, sed tion mi nur faris, kiam ni estis solaj hejme.

ALLMERS

Kaj kiom seriozaj kaj gravaj ni estis, Asta. Kaj mi cxiam nomis vin Eyolf.

ASTA

Tamen Alfred, tion cxi vi neniam rakontis al Rita, cxu?

ALLMERS

Jes, mi opinias, ke iam mi rakontis.

ASTA

Ne do, Alfred, kiel povis vi fari!

ALLMERS

Ho, jen vidu, -- oni ja rakontas cxion al sia edzino -- preskaux.

ASTA

Jes, oni ja eble tion faras, mi komprenas.

ALLMERS

(kvazaux vekigxanta, premas sian frunton kaj eksaltas) Ha, -- ke mi povas sidi kaj --

ASTA

(ekstaras, rigardas lin maltrankvile) Kio estas al vi?

ALLMERS

Li preskaux malaperis de mi. Li tute forigxis.

ASTA

Eyolf!

ALLMERS

Jen mi sidis vivante en la memoroj. Kaj li ne kunestis.

ASTA

Jes do, Alfred, -- eta Eyolf estis malantaux cxio.

ALLMERS

Li ne estis. Li forglitis el mia animo. El miaj pensoj. Mi vidis lin ecx ne momenton dum ni kunparolis. Tute forgesis lin tiun longan tempon.

ASTA

Ho, vi tamen devas iom ripozi el la funebro.

ALLMERS

Ne, ne, ne, -- gxuste tion mi ne devas. Mi ne rajtas. -- Ne rajtas. -- Kaj ecx ne koron por tio mi havas. (iras ekscitita dekstren) Al _mi_ estu nur vizie vidi lin tie, kie li kusxas drivanta en la profundo!

ASTA

(post lin, lin kaptanta) Alfred, -- Alfred! Ne al la fjordo!

ALLMERS

Mi nepras al li! Lasu min, Asta! Mi prenos la boaton.

ASTA

(terurigxita) Ne al la fjordo, mi diras!

ALLMERS

(cedante) Ne, ne, -- mi ne iros. Lasu min nur.

ASTA

(kondukas lin al la tablo) Vi _devas_ lasi vian menson ripozi, Alfred. Jen venu, kaj sidigxu.

ALLMERS

(volas sidigi sin sur la benkon) Jes, jes, -- kiel vi do volas.

ASTA

Ne, vi ne sidu _tie_.

ALLMERS

Jes, lasu min.

ASTA

Ne; ne faru! Cxar jen vi sidas nur rigardante sur la fjordon -- (devigas lin sidi sur segxo kun la dorso dekstren) Jen vidu. Nun vi sidas bone. (Sxi mem sidigas sin sur la benkon.) Kaj nun ni dauxrigu iom kunparoli.

ALLMERS

(spiras auxdeble) Mildigxis iom la sento de perdo kaj funebro momenton.

ASTA

Vi devas, Alfred.

ALLMERS

Sed cxu ne sxajnas al vi, ke mi estas terure laca kaj apatia, -- _povante_ forgesi?

ASTA

Ho ne do. Cxar certe neeblas cxiam turnadi cxirkaux unu sola penso.

ALLMERS

Jes, por mi neeblas. Antaux ol vi venis malsupren al mi, mi sidis lamentante tiom nepriskribeble en cxi pelanta, rongxanta funebro --

ASTA

Jes?

ALLMERS

Kaj cxu vi kapablas kredi, Asta -- Hm --?

ASTA

Nu?

ALLMERS

Meze en la angoro mi kaptis min mem en la penso diveni kion ni havu por tagmangxo hodiaux.

ASTA

(trankviligante) Jes, jes, se nur estas ripozo en gxi, do --

ALLMERS

Jes, pensu kara, -- mi trovis, ke estas kvazaux ripozo en gxi. (etendas al sxi la manon trans la tablon) Kiom bone estas, ke mi havas vin, Asta. Pri tio mi gxojas, gxojas -- meze en la funebro.

ASTA

(rigardas lin serioze) Unue vi estu gxoja pro tio, ke vi havas Rita.

ALLMERS

Jes, memkompreneble. Sed Rita ne estas parenca al mi. Ne estas kiel havi fratinon.

ASTA

(atenta) Cxu tion vi diras, Alfred?

ALLMERS

Jes, nia parencaro estas io aparta. (duone sxerce) Cxiam ni elektis helajn antauxliterojn en niaj nomoj. Cxu vi memoras, kiom ofte ni parolis pri tio antauxe? Kaj cxiuj parencoj, -- cxiuj ili estas same malricxaj. Kaj cxiuj havas ni egalajn okulojn.

ASTA

Cxu vi trovas, ke ankaux mi havas --?

ALLMERS

Ne, vi parencas ja tute al via patrino, vi. Tute ne similas al ni aliaj. Ecx ne al patro. Sed tamen --

ASTA

Tamen --?

ALLMERS

Jes, mi kredas ke la kuna vivo tamen premis nin ambaux reciproke laux niaj bildoj. En la menso, mi sugestas.

ASTA

(varme emocia) Ho, tion vi neniam diru, Alfred. Estas mi, kiu stampigxis laux vi. Kaj estas al vi, ke mi cxion sxuldas, cxion bonan en la mondo.

ALLMERS

(skuas la kapon) Vi sxuldas al mi nenion, Asta. Kontrauxe --

ASTA

Cxion mi sxuldas al vi! Tion vi ja povas diri al vi mem. Neniu ofero estis tro peza por vi --

ALLMERS

(interrompante) Cxu do -- ofero! Ne prezentu tiajxon. -- Mi nur amis vin, Asta. Ekde kiam vi estis infaneto. (post mallonga pauxzo) Kaj mi cxiam pensadis, ke estas tiom da maljusteco, kiom mi devis kompensi.

ASTA

(surprizita) Maljusteco! Vi?

ALLMERS

Ne precize pro mi. Sed --

ASTA

(atente) Sed --?

ALLMERS

Pro patro.

ASTA

(duone ekstaras de la benko) Pro -- patro! (ree eksidas) Al kio vi aludas, Alfred?

ALLMERS

Patro neniam estis vere bonvola kontraux vi.

ASTA

(ekscitita) Ho, tion do ne diru!

ALLMERS

Jes, cxar estas vero. Li ne amis vin. Ne tiel kiel li devus.

ASTA

(evitante) Ne, eble ne tiel, kiel li amis vin. Estis ja tute kompreneble.

ALLMERS

(dauxrigas) Kaj severa li ofte estis ankaux kontraux via patrino. Almenaux la lastajn jarojn.

ASTA

(kviete) Patrino estis ja multege pli juna ol li. Memoru tion.

ALLMERS

Vi ne kredas, ke ili interharmoniis, cxu?

ASTA

Eble ili ne tion faris.

ALLMERS

Jes, sed tamen --. Patro, kiu alie estis tiel milda kaj molkora --. Tiel afabla al cxiuj homoj --

ASTA

(silente) Ecx patrino ne cxiam estis tia, kia sxi devus.

ALLMERS

Cxu via patrino ne estis!

ASTA

Eble ne cxiam.

ALLMERS

Kontraux patro, vi aludas?

ASTA

Jes.

ALLMERS

Tion mi ja neniam rimarkis.

ASTA

(batalante kontraux la ploro, ekstaras) Ho, kara Alfred, -- lasu ilin ripozi, tiuj, kiuj estas for. (Sxi iras dekstren.)

ALLMERS

(ekstaras) Jes, lasu ilin ripozi. (tordas la manojn) Sed tiuj kiuj estas for, -- ili ne lasas nin ripozi, Asta. Nek tagon nek nokton.

ASTA

(rigardas lin varme) Post dauxro de la tempo cxio sentigxos pli milde, Alfred.

ALLMERS

(rigardas sxin senhelpe) Jes, ankaux vi kredas tion, cxu ne? -- Sed kiel mi supervenku tiujn terurajn, unuajn tagojn --. (rauxke) Ne, tion mi ne komprenas.

ASTA

(petante, metas la manojn sur liajn sxultrojn) Iru al Rita. Ho, mi petegas vin --

ALLMERS

(ekscitita, formovigxas) Ne, ne, ne, -- ne parolu al mi pri tio! Cxar mi ne povas, komprenu. (pli trankvila) Lasu min resti cxi tie kune kun vi.

ASTA

Jes, mi ne foriros de vi.

ALLMERS

(prenas sxian manon kaj tenas gxin firme) Dankon! (rigardas momenton sur la fjordon) Kie estas nun mia eta Eyolf? (ridetas al sxi peze) Cxu tion vi povas diri al mi, -- vi, mia granda, sagxa Eyolf? (agitas la kapon) Neniu en la tuta mondo povas tion al mi diri. Al mi la nura scio estas, ke mi ne plu havas lin.

ASTA

(rigardas supren maldekstren kaj retiras sian manon) Nun ili venas.

(_Sinjorino Allmers_ kaj _ingxeniero Borghejm_ venas promenante malsupren la arbaran vojeton; sxi antauxe; li malantaux sxi. Sxi estas nigre vestita, kun nigra vualo super la kapo. Li portas pluvsxirmilon sub la brako.)

ALLMERS

(iras sxin renkonte) Kiel statas pri vi, Rita?

RITA

(preterpasas lin) Ho, ne demandu.

ALLMERS

Kion jen vi volas?

RITA

Nur sercxi vin. Pri kio vi okupetadas?

ALLMERS

Nenio. Asta venis al mi.

RITA

Jes, sed antaux ol Asta venis? Vi forestis de mi la tutan antauxtagmezon.

ALLMERS

Mi sidis rigardante eksteren sur la akvon.

RITA

Hu, -- cxu vi eltenas!

ALLMERS

(senpacience) Prefere mi nun estu sola!

RITA

(maltrankvila pasxadas cxirkauxe) Kaj jen sidi trankvile! Sur unu kaj la sama loko!

ALLMERS

Mi havas ja nenion en la mondo kion postsopiri.

RITA

_Mi_ eltenas nenie. Precipe ne cxi tie, -- kun la fjordo gxuste antauxe.

ALLMERS

Gxuste pro tio, ke la fjordo estas tiom proksima.

RITA

(al _Borghejm_) Cxu ne ankaux vi trovas, ke li supreniru kun ni aliaj?

BORGHEJM

(al _Allmers_) Mi opinias, ke estus pli bone por vi.

ALLMERS

Ne, ne, -- lasu min do sidi, kie mi estas.

RITA

Do mi restu cxe vi, Alfred.

ALLMERS

Nu ja, do faru tion. -- Restu ankaux vi, Asta.

ASTA

(flustras al _Borghejm_) Lasu ilin solaj!

BORGHEJM

(kun komprenema rigardo) Frauxlino Allmers, -- cxu promenadon -- laux la marbordo? La finan fojon?

ASTA

(prenas sian pluvsxirmilon) Jes, venu. Ni iru iom pluen.

(Asta kaj Borghejm iras kune malantaux la boatejon.)

(Allmers iom pasxadas cxirkauxe. Poste li sidigas sin sur sxtono sub la arboj antauxe maldekstre.)

RITA

(proksimigxas kaj staras antaux li kun interplektitaj, pendantaj manoj) Cxu vi eblas imagi, Alfred, -- ke ni perdis Eyolf?

ALLMERS

(rigardas peze malsupren antaux si) Al la penso ni kutimigxu.

RITA

Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidajxon, kiu staros antaux mi tra mia tuta vivo.

ALLMERS

(suprenrigardas) Kiun vidajxon? Kion vi vidis?

RITA

Mi mem nenion vidis. Nur auxdis la rakonton. Ho --!

ALLMERS

Diru do prefere tuj.

RITA

Mi iris kun Borghejm al la kajo --

ALLMERS

Kion vi tie volis?

RITA

Demandi al la knaboj, kiel tio okazis.

ALLMERS

Tion ni ja scias.

RITA

Ni eksciis pli.

ALLMERS

Nu!

RITA

Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis.

ALLMERS

Cxu nun ili _tion_ diras?

RITA

Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kusxanta sur la fundo. Profunde malsupre en la klara akvo.

ALLMERS

(dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin!

RITA

Eble ili ne povis.

ALLMERS

Ili scipovas nagxi -- cxiuj --. Cxu ili diris kiel li kusxas, dum ili vidis lin?

RITA

Jes. Ili diris, ke li kusxas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj okuloj.

ALLMERS

Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila?

RITA

Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis gxin marfluo.

ALLMERS

(kapsignas malrapide) _Tio_ do estis la lasta vido de li.

RITA

(plorsufokite) Jes.

ALLMERS

(kun apatia vocxo) Kaj neniam, -- neniam ni plu vidos lin.

RITA

(lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaux mi tiel, kiel li kusxis tie sube.

ALLMERS

Kun la grandaj, malfermitaj okuloj.

RITA

(sxokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin! Mi vidas ilin antaux mi!

ALLMERS

(starigxas malrapide kaj rigardas sxin silente minace) La okuloj, cxu ili estis malicaj, Rita?

RITA

(paligxas) Malicaj --!

ALLMERS

(tute proksime al sxi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, cxu ili estis malicaj? De tie profunde?

RITA

(sin retirante) Alfred --!

ALLMERS

(sekvas) Respondu al mi! cxu estis malicaj infanokuloj?

RITA

(krias) Alfred! Alfred --!

ALLMERS

Nun estas por ni, -- kiel vi deziris, Rita.

RITA

_Mi_! Kiel deziris _mi_?

ALLMERS

Ke Eyolf ne estus cxi tie.

RITA

Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du, -- _tion_ mi deziris.

ALLMERS

Nu ja, -- de nun li ja tion ne faros.

RITA

(malrapide, rigardante antauxen) Eble de nun ankoraux pli. (skuigxas) Ho, tiu terura vidajxo!

ALLMERS

(kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes.

RITA

(timigita, retirigxas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam vidis vin antauxe.

ALLMERS

(rigardas sxin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena.

RITA

(timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaux mi sentas.

(_Allmers_ iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. _Rita_ sidigas sin cxe la tablo. Mallonga pauxzo.)

ALLMERS

(turnas la kapon al sxi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin. Neniam!

RITA

(malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj komplete.

ALLMERS

Cxar vi ne volis.

RITA

Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Ecx de la komenco.

ALLMERS

(turnas sin tute) _Mi_, mi staris bare, vi sugestas?

RITA

Nu ne. Ne de la komenco.

ALLMERS

(proksimigxas) Kiu do?

RITA

La onklino.

ALLMERS

Asta.

RITA

Jes. Asta, -- sxi kaptis lin -- tuj post kiam okazis -- la malfelicxa falo.

ALLMERS

Se sxi lin kaptis, sxi faris el amo.

RITA

(impete) Gxuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo! Ne en amo.

ALLMERS

Ni du devus dividi lin inter ni en amo.

RITA

(rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, ecx ne vi.

ALLMERS

(rigardas sxin surprizite) _Mi_ ne, cxu!

RITA

Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro -- pri la respondeco.

ALLMERS

(forte) Jes, mi estis. Sed gxuste gxin, Rita, -- gxin mi oferis pro Eyolf.

RITA

Ne pro amo al li.

ALLMERS

Kial do, vi pensas?

RITA

Cxar vi vagis cxi tie kaj mordigxis de malfido al vi mem. Cxar vi komencis dubi, cxu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en la mondo.

ALLMERS

(esplorante) Cxu vi observis ion tian sur mi?

RITA

Jes ja, -- iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus plenigi vin. -- _Mi_, mi versxajne ne plu estis por vi suficxe.

ALLMERS

Estas la legxo de transformo, Rita.

RITA

_Tial_ do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf.

ALLMERS

Tion mi ne volis. Mi volis fari el li felicxan kreajxon. Sole tion mi volis.

RITA

Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun gxenataj okuloj) Kaj esploru cxion, kio kusxas sube -- kaj malantauxe.

ALLMERS

(evitas sxiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori.

RITA

Ankaux vi.

ALLMERS

(rigardas sxin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam posedis nian propran infanon.

RITA

Ne. Ne en profunda amo.

ALLMERS

Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare.

RITA

(amare) Jes, cxu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri eta, fremda knabo.

ALLMERS

(ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda!

RITA

(peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne mi. Nek vi.

ALLMERS

(tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue!

RITA

Kaj komplete malkonsolebla -- cxio.

ALLMERS

(subite ekkolerema) Jen _vi_ kulpas!

RITA

(ekstaras) Mi!

ALLMERS

Jes, vi! Estas _via_ kulpo, ke li farigxis, -- tia kia li farigxis! Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo.

RITA

(deturnante) Alfred, -- ne jxetu la kulpon sur _min_!

ALLMERS

(pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis la bebon kusxi sur la tablo sen atento.

RITA

Li kusxis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja promesis varti la infanon.

ALLMERS

Jes, mi promesis. (malaltigas la vocxon) Sed jen vi venis, vi, vi, -- kaj logis min enen al vi.

RITA

(rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon kaj cxion alian.

ALLMERS

(en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon -- inter viaj brakoj!

RITA

(ekscitita) Alfred! Alfred, -- estas abomene de vi!

ALLMERS

(mallauxte, pugnigas la manojn kontraux sxi) En tiu momento vi kondamnis al morto la etan Eyolf.

RITA

(sovagxe) Ankaux vi! Ankaux vi; -- se tiel estas!

ALLMERS

Nu jes, -- postulu ankaux de mi respondecon, -- se vi jen volas. Ambaux ni krimis. -- Kaj tial tamen vere _estis_ vengxo en la morto de Eyolf.

RITA

Vengxo?

ALLMERS

(pli sinrega) Jes. Jugxo super vi kaj mi. Nun ni iras cxi tie laux merito. En kasxita, malkuragxa pento ni lasis nin fortimigi de li, dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, -- tiun, kiun li devis kuntreni --

RITA

(mallauxte) La lambastonon.

ALLMERS

Jes, gxuste gxin. -- Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj aflikto, -- tio estas rongxanta konscienco, Rita. Nenio alia.

RITA

(rigardas lin konfuzite) Sxajnas al mi ke tio portos nin en malesperon, -- rekte en frenezon por ni ambaux. Cxar ni povas ja neniam, -- neniam ripari.

ALLMERS

(kaptita de silenta animstato) Mi songxis pri Eyolf cxinokte. Sxajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta realo do estas nur songxo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj benis -- (haltas) hm --

RITA

(rigardas lin) Kiun?

ALLMERS

(eviteme) Kiun --?

RITA

Jes; kiun vi dankis kaj benis?

ALLMERS

(repusxante) Mi kusxis dormante, vi auxdas --

RITA

Iun, je kiu vi mem ne kredas?

ALLMERS

Gxi tamen hantis min. Mi ja dormis --

RITA

(riprocxante) Vi ne devus igi min dubema, Alfred.

ALLMERS

Cxu estus gxuste de mi se mi lasus vin travivi kun malplenaj iluzioj?

RITA

Estus pli bone por mi. Cxar jen mi havus ion por konsolo. Nun mi vagas nesciante cxu elen cxu enen.

ALLMERS

(rigardas sxin akre) Se vi nun povus elekti --. Se vi povus sekvi Eyolf tien, kie li nun estas --?

RITA

Jes. Jen kio?

ALLMERS

Se vi estus tute konvinkita, ke vi retrovus lin, -- konus lin, -- komprenus lin --?

RITA

Jes, jes; jen kio?

ALLMERS

Cxu vi libervole volus fari la salton transen al li? Libervole forlasi cxion jenan? Rezigni pri la tuta tera vivo? Cxu vi tion volus, Rita?

RITA

(silente) Nun tuj?

ALLMERS

Jes; hodiaux. En cxi horo. Respondu al mi. Cxu vi volus?

RITA

(hezitante) Ho, mi ne scias Alfred. -- Ne; mi kredas, ke unue mi volus resti iom da tempo cxi tie cxe vi.

ALLMERS

Pro mi?

RITA

Jes, nur pro vi.

ALLMERS

Sed jen poste? Cxu tiam --? Respondu!

RITA

Ho, kion mi respondu al tiajxo? Mi ja ne _povus_ foriri de vi. Neniam! Neniam!

ALLMERS

Sed okaze ke mi irus al Eyolf? Kaj vi estus plene konvinkita, ke tie vi renkontus kaj lin kaj min. Cxu jen vi volus transiri al ni?

RITA

Mi certe volus. Ho, volonte! Volonte! Sed --

ALLMERS

Nu?

RITA

(gxemas mallauxte) Mi ne povus, -- mi sentas. Ne, ne; mi tute ne povus! Ne por cxiuj gloroj de la cxielo!

ALLMERS

Ecx mi ne.

RITA

Ne, cxu ne vere, Alfred! Ecx vi ne povus!

ALLMERS

Ne, cxar cxi tie, en la tera vivo, ni vivantaj havas hejmon.

RITA

Jes, cxi tie estas tia felicxo, kian ni komprenas.

ALLMERS

(sombre) Ho, la felicxo, -- la felicxo, Rita --

RITA

Vi do sugestas, ke la felicxo -- gxin ni neniam plu retrovos. (rigardas lin demande) Sed okaze --? (impete) Ne, ne; mi ne kuragxas tion diri! Ecx ne pensi.

ALLMERS

Jen diru. Diru do, Rita.

RITA

(hezitante) Cxu ni provu --? Cxu eblus lin forgesi?

ALLMERS

Forgesi Eyolf.

RITA

Forgesi la penton kaj la riprocxon, mi sugestas.

ALLMERS

Cxu tion vi dezirus?

RITA

Jes. Se estus eble. (ekkrie) Cxar cxi tiun staton, -- mi gxin ne longe eltenos! Ho, cxu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso?

ALLMERS

(skuas la kapon) Kio tio do estus?

RITA

Cxu eblus provi vojagxante tre foren?

ALLMERS

De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie cxi.

RITA

Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Jxeti nin en ion, kio mildigus kaj kvietigus.

ALLMERS

Tia vivo ne konvenas al mi. -- Ne, -- mi prefere provus rekomenci mian laboron.

RITA

(akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni?

ALLMERS

(malrapide, rigardas sxin fikse) De nun cxiam estu vando kaj muro inter ni du.

RITA

Kial estu --?

ALLMERS

Kiu scias cxu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte kaj tage.

RITA

(silente; timotremanta) Alfred, -- estas terure tion imagi!

ALLMERS

Nia amo estis kiel konsumanta fajro. _Nun_ gxi estu estingita --

RITA

(kontraux lin) Estingita!

ALLMERS

(malmole) Gxi jam _estas_ estingita, -- en unu el ni.

RITA

(kiel sxtonigita) Kaj _tion_ vi kuragxas diri al mi!

ALLMERS

(pli milde) Gxi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, -- en tio mi kvazaux videtas relevigxon --

RITA

(impete) Ho, mi ne interesigxas pri iu relevigxo!

ALLMERS

Rita!

RITA

Mi estas varmkora homo, mi! Ne cxirkauxvagas dormetante, -- kun fisxsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita tutvive -- en pento kaj riprocxo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas mia, mia, mia!

ALLMERS

_Tiel_ devis ja foje finigxi, Rita.

RITA

Cxu _tiel_ devus finigxi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune akceptanta amo!

ALLMERS

Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco.

RITA

Kion vi do sentis por mi unue?

ALLMERS

Timo.

RITA

Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin?

ALLMERS

(mallauxte) Vi estis tiom rave delikata, Rita.

RITA

(rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio?

ALLMERS

(sindevige) Ne; flanke estis ankaux io alia.

RITA

(ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis "oro kaj verdaj arbaroj", kiel vi diradas. Jen, cxu estis, Alfred?

ALLMERS

Jes.

RITA

(rigardas lin profunde riprocxe) Kiel vi povis -- kiel vi tion povis!

ALLMERS

Mi devis pensi pri Asta.

RITA

Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du.

ALLMERS

Sxi nenion sciis. Ecx ne hodiaux sxi suspektas.

RITA

(repusxante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okuljxeto flanken) Aux ne, -- estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi!

ALLMERS

Eyolf --?

RITA

Jes, cxu vi ne nomis sxin Eyolf antauxe? Sxajnas al mi, ke vi iam tion diris, en intima momento. (proksimigxas) Cxu vi memoras gxin -- la tentantan, ravan momenton, Alfred?

ALLMERS

(retiras sin kvazaux en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion memori!

RITA

(sekvas lin) Estis en la momento, -- kiam via alia Eyolf farigxis kriplulo!

ALLMERS

(obtuze, apogas sin al la tablo) La vengxo.

RITA

(minacante) Jes, la vengxo!

(_Asta_ kaj _Borghejm_ revenas cxe la boatejo. Sxi portas kelkajn nimfeojn en la mano.)

RITA

(sinrege) Nu, Asta, -- jen, cxu vi kaj sinjoro Borgstrom ekhavis okazon funde kunparoli?

ASTA

Nu jes, -- certagrade.

(Sxi formetas la pluvsxirmilon kaj metas la florojn sur segxon.)

BORGHEJM

Frauxlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado.

RITA

Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke suficxas --

ASTA

(rigardas ambaux strecxite) Kio estas --?

RITA

-- ke suficxas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante) Sed jen venu, kaj ni iru supren, cxiuj kvar. De nun ni devas havi homojn cxirkaux ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj.

ALLMERS

Jes, nur iru antauxe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue intersxangxi kelkajn vortojn, Asta.

RITA

(rigardas lin) Nu? -- Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm.

(_Rita_ kaj _Borghejm_ iras supren laux la arbara vojeto.)

ASTA

(timeme) Alfred, kio okazis!

ALLMERS