Part 4
(sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas cxi tie.
ASTA
Cxi tie! Kune kun Rita, vi sugestas?
ALLMERS
Jes. Rita kaj mi ne povas dauxrigi la kunan vivon.
ASTA
(agitas lian brakon) Sed, Alfred, -- ne diru do ion tiel teruran!
ALLMERS
Estas vero, kion mi diras. Ni iradas cxi tie kaj igas unu la alian malicaj kaj fiaj.
ASTA
(vunde tusxita) Ho, neniam, -- neniam mi suspektus ion tian!
ALLMERS
Ecx mi ne tion vidis antaux hodiaux.
ASTA
Kaj nun vi volas --! Jen, kion vi vere volas, Alfred?
ALLMERS
Mi volas forvojagxi de cxio jena. Forege de cxio.
ASTA
Kaj jen stari tute sola en la mondo?
ALLMERS
(kapsignas) Kiel iam antauxe, jes.
ASTA
Sed vi ne tauxgas por stari sola!
ALLMERS
Ho jes. Antauxe mi almenaux tauxgis.
ASTA
Jes, antauxe, jes. Tiam vi ja havis min cxe vi.
ALLMERS
(volas preni sxian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi nun rifugxas.
ASTA
(evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas.
ALLMERS
(rigardas sxin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo?
ASTA
(fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas.
ALLMERS
Bone. Do mi venos al vi, -- vi kara, kara fratino. Mi _devas_ reveni al vi. Hejmen al vi por purigxi kaj nobligxi de la kunvivo kun --
ASTA
(ekscitita) Alfred, -- vi pekas kontraux Rita!
ALLMERS
Mi _estas_ pekinta kontraux sxi. Sed ne en tio cxi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Cxu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco gxis fino?
ASTA
Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla.
ALLMERS
(amare) Cxu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min?
ASTA
(trankvile) Ne, tion mi ne opinias.
ALLMERS
Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon.
ASTA
(decide) Ni ne _povas_, Alfred.
ALLMERS
Jes, ni povas. Cxar amo de frato kaj fratino --
ASTA
(strecxita) Kio pri _gxi_?
ALLMERS
Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la legxo de transformo.
ASTA
(malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne --
ALLMERS
Ne --?
ASTA
-- ne estas _nia_ rilato?
ALLMERS
(rigardas sxin fikse kaj surprizita) Ne _nia_? Kara, kion vi per tio sugestas?
ASTA
Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred.
ALLMERS
Jes, jes, jen diru!
ASTA
La leteroj de patrino --. Tiuj kiuj kusxas en la teko --.
ALLMERS
Nu jes?
ASTA
Tiujn vi legu -- kiam mi estos forvojagxinta.
ALLMERS
Kial mi faru?
ASTA
(batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke --
ALLMERS
Nu!
ASTA
-- ke mi ne rajtas porti -- la nomon de via patro.
ALLMERS
(sxanceligxante malantauxen) Asta! Kion vi diras!
ASTA
Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. -- Kaj eble havu pardonon -- por patrino, ankaux.
ALLMERS
(manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la penson. Vi, Asta, -- ne estus --
ASTA
Vi ne estas mia frato, Alfred.
ALLMERS
(rapide, duone obstine, rigardas sxin) Nu, sed kion do vere tio sxangxas en la rilato inter ni du? Funde nenion.
ASTA
(agitas la kapon) _Cxion_ gxi sxangxas, Alfred. Nia rilato ne estas tia de frato kaj fratino.
ALLMERS
Ne-ne. Sed _tamen_ same sankta. Restos cxiam same sankta.
ASTA
Ne forgesu, -- ke gxi estas sub la legxo de transformo, -- kiel vi jxus diris.
ALLMERS
(rigardas sxin esplore) Cxu per tio vi sugestas, ke --?
ASTA
(kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, -- vi kara, kara Alfred. -- (prenas la florojn de la segxo) Jen vidu tiujn nimfeojn!
ALLMERS
(kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren strecxas sin, -- de la profundo.
ASTA
Mi plukis ilin en la lago. Tie kie gxi fluas en la fjordon. (strecxigas ilin antauxen) Cxu vi ilin volas, Alfred?
ALLMERS
(prenas ilin) Dankon.
ALLMERS
(rigardas sxin) De Eyolf tie fore? Aux de vi?
ASTA
(kviete) De ambaux. (prenas la pluvombrelon) Jen do venu supren al Rita. (Sxi iras supren laux la arbara vojeto.)
ALLMERS
(prenas sian cxapelon de la tablo kaj flustras peze) Asta. Eyolf. Eta Eyolf --! (Li sekvas supren laux la vojeto.)
TRIA AKTO
(Arbetajxaro sur altajxeto en la gxardeno de Allmers. Kruta deklivo kun barajxo kontraux la fono; sxtuparo suben maldekstre. Vasta elvidajxo super la fjordo, kiu kusxas profunde sube. Flagstango kun sxnuroj, sed sen flago staras cxe la barajxo. Antauxe dekstre estas pavilono, kovrata de grimpantaj plantoj kaj ampelopsoj. Benko ekstere. Estas malfrua somervespero kun klara cxielo. Kreskanta krepusko.)
(_Asta_ sidas sur benko kun la manoj sur la genuoj. Sxi portas supervestojn kaj cxapelon, havas sian sunsxirmilon apud si kaj malgrandan vojagxsakon pendanta per rimeno de la sxultro.)
(_Borghejm_ suprenvenas de la fono maldekstre. Ankaux li havas vojagxsakon pendanta de la sxultro. Sur la brako li portas kunruligitan flagon.)
BORGHEJM
(ekvidas _Asta_) Ho, cxi supre vi do sidadas.
ASTA
Mi sidas rigardante fjorden la lastan fojon.
BORGHEJM
Do estas bone, ke mi vizitetis ankaux _cxi tie_.
ASTA
Cxu vi min sercxadis?
BORGHEJM
Jes, mi faris. Mi volis adiauxi vin -- cxi tiun fojon. Ne la lastan, mi esperas.
ASTA
(ridetas preskaux nevideble) Vi estas fervora, vi.
BORGHEJM
Vojkonstruisto tia devas esti.
ASTA
Cxu vi vidis Alfred? Aux Rita?
BORGHEJM
Jes, ambaux mi vidis.
ASTA
Kune?
BORGHEJM
Ne. Ili ambaux iris sian apartan flankon.
ASTA
Kion vi faros pri tiu flago?
BORGHEJM
Sinjorino Rita petis min suprenlevi gxin.
ASTA
Suprenlevi flagon nun?
BORGHEJM
Duonstange. Gxi flirtu noktojn kaj tagojn, sxi diris.
ASTA
(ekgxemas) Kompatinda Rita. Kaj kompatinda Alfred.
BORGHEJM
(okupata pri la flago) Cxu via koro permesas al vi forvojagxi de ili? Jes, mi demandas. Cxar mi vidas, ke vi estas vojagxvestita.
ASTA
(kun malforta vocxo) Mi devas forvojagxi.
BORGHEJM
Nu ja, cxar vi devas, do --
ASTA
Kaj ankaux vi ja forvojagxos cxi-nokte.
BORGHEJM
Ankaux mi devas? Mi iros per la trajno. Cxu ankaux vi?
ASTA
Ne, mi iros per la vaporsxipo.
BORGHEJM
(ekrigardas al sxi) Cxiu sian apartan vojon do.
ASTA
Jes.
(Sxi sidas rigardante, dum li suprenlevas la flagon duone sur la stangon. Fininte li iras al sxi.)
BORGHEJM
Frauxlino Asta, -- Vi ne povas imagi kiom mi funebras pro eta Eyolf.
ASTA
(suprenrigardas al li) Jes, mi certigxas, ke vi faras.
BORGHEJM
Sentigxas dolorige. Cxar funde ne konvenas por mi funebri.
ASTA
(rigardas al la flago) Kun la tempo cxio fordrivas, -- cxio. Cxiuj sentoj de funebro.
BORGHEJM
Cxiuj? Jenon vi opinias?
ASTA
Kiel pluvondo. Kiam vi nur estas suficxe foren veninta, tiam --
BORGHEJM
Devus esti ege fora, jeno.
ASTA
Kaj vi ja ankaux ja havas la grandan, novan vojkonstruadon.
BORGHEJM
Sed neniun por helpi min en gxi.
ASTA
Nu jes, certe vi havas.
BORGHEJM
(agitas la kapon) Neniun. Neniun kun kiu dividi la gxojon. Cxar plej ofte temas pri gxojo.
ASTA
Kaj ne la peno kaj embarasoj?
BORGHEJM
Pa, -- el tiajxoj oni verdire eltiras sin sola.
ASTA
Sed la gxojo, -- tiun oni devas dividi kun iu, vi opinias?
BORGHEJM
Jes, kia felicxo alie estus en tio esti gxoja?
ASTA
Nu ja, povas esti iu senco en tio.
BORGHEJM
Kompreneble oni povas iradi dum tempo kaj esti gxoja interne en si mem. Sed ne tauxgas longtempe. Ne, la gxojo, gxi estas por du kune.
ASTA
Cxiam nur du? Neniam pluraj? Neniam multaj?
BORGHEJM
Nu, vidu, -- jen kio estas alia afero. -- Frauxlino Asta, -- cxu vi do vere ne povas decidigi vin dividi felicxon kaj gxojon kaj -- kaj penon kaj embarasojn kun unu, -- sole unu sola?
ASTA
Mi provis -- fojon.
BORGHEJM
Cxu provis _vi_?
ASTA
Jes, dum tiu tempo, kiam mia frato, -- kiam Alfred kaj mi logxis kune.
BORGHEJM
Nu, kun via frato, jes. Tio estas ja io tute alia. Aspektas al mi pli kiel paco ol kiel felicxo.
ASTA
Gxuinda tio tamen do estis.
BORGHEJM
Jen vidu, -- ecx tio aspektis por vi gxuinda. Sed jen imagu, -- se li nun ne estus via frato!
ASTA
(volas ekstari, sed restas sidanta) En tiu kazo ni neniam vivus kune. Cxar tiam mi estis nur infano. Kaj ankaux li, preskaux.
BORGHEJM
(iom poste) Cxu gxi vere estis tiom gxuinda, tiu tempo?
ASTA
Jes, kredu, gxi estis.
BORGHEJM
Cxu vi do tiam travivis ion vere serenan kaj felicxan?
ASTA
Ho jes, multege. Nekredeble multege.
BORGHEJM
Rakontu al mi iom pri tio, frauxlino Asta.
ASTA
Vere nur etaj okazajxoj.
BORGHEJM
Kiaj --? Nu?
ASTA
Kiel tiam kiam Alfred plenumis sian ekzamenon. Kaj bone sukcesis. Kaj kiam li iom poste ricevis postenon en iu lernejo. Aux kiam li sidis skribante artikolon. Kaj lauxtlegis gxin por mi. Kaj poste sukcesis presigi gxin en periodajxo.
BORGHEJM
Jes, mi bone komprenas, ke estis bonega, paca vivo. Du gefratoj, kiuj dividas la gxojon, (agitas la kapon) Kompreni mi ne kapablas, ke via frato rezignis pri vi, Asta!
ASTA
(en subpremita emocio) Alfred ja edzigis sin.
BORGHEJM
Cxu ne estis dolorige por vi?
ASTA
Jes; en la komenco. Sxajnis al mi, ke mi tute perdis lin samtempe.
BORGHEJM
Nu, felicxe, tiel ja ne okazis.
ASTA
Ne.
BORGHEJM
Sed tamen. Sed ke li _povis_. Edzigi sin, mi sugestas. Cxar li ja povus havi vin sola cxe si!
ASTA
(rigardas antauxen) Li eble estis sub la legxo de transformo, mi pensas.
BORGHEJM
La legxo de transformo?
ASTA
Alfred nomas gxin tiel.
BORGHEJM
Pa, -- kia stulta legxo tiu estus! Tiun legxon mi neniel fidas.
ASTA
(ekstaras) Post tempo povos okazi ke vi fidos gxin.
BORGHEJM
Neniam en la mondo! (insiste) Sed jen auxskultu, frauxlino Asta! Estu sagxa -- almenaux unu fojon. En tiu rilato, mi celas --
ASTA
(interrompante) Ho ne, ne -- ni ne rekomencu _jenon_!
BORGHEJM
(dauxrigas kiel antauxe) Ja, Asta, -- mi nepre ne lasas vin tiel facile. Nun via frato ja havas por si cxion kiel li pleje sxatas. Vivas sian vivon suficxe kontenta sen vi. Tute ne bezonas vin. -- Kaj krome _tio_ -- _tio_, kio eksxangxas vian tutan situacion cxi tie fore --
ASTA
(skuigxas) Kion vi sugestas pri tio?
BORGHEJM
La infano, kiu fortirigxis. Kio alie?
ASTA
(sinregas) Eta Eyolf estas for, jes.
BORGHEJM
Kaj kio pli estas por vi cxi tie farenda? Vi ne plu povas zorgi pri la kompatinda knabeto. Neniujn devojn, -- neniujn taskojn cxi tie en iu rilato --
ASTA
Ho, mi petas vin, kara Borghejm, -- ne insistu al mi tiom impete!
BORGHEJM
Ja; mi estus freneza, se mi ne provis gxis la ekstremo. Unu tagon mi forvojagxos de la urbo. Eble ne renkontos vin tie. Eble ne revidos vin dum longa, longa tempo. Kaj kiu scias, kio povos okazi intertempe?
ASTA
(ridetas serioze) Cxu eble vi tamen timas la legxon de transformo?
BORGHEJM
Ne, certe ne. (ridas amare) Kaj estas ja ankaux nenio sxangxinda. Ne en vi, mi pensas. Cxar vi ja ne suficxe sxatas min, mi komprenas.
ASTA
Vi bone scias, ke mi faras.
BORGHEJM
Jes, sed mankas multe por esti _suficxe_. Ne tiel, kiel mi jenon deziras. (pli impete) Pro Dio, Asta, -- frauxlino Asta, -- estas ja tiom malprudente de vi, ke ne eblas kompreni! Trans hodiaux kaj morgaux eble kusxas la plena vivfelicxo atendanta. Kaj jen vi lasas gxin kusxi! Cxu ni ne _tion_ pentos, Asta?
ASTA
(silente) Ne scias. Sed ni tamen devas lasi kusxantaj cxiujn helajn eblecojn.
BORGHEJM
(rigardas sxin sinrege) Mi do konstruu miajn vojojn sola?
ASTA
(varme) Ho, se mi vere povus sekvi vin en tio! Helpi vin en la peno. Dividi la plezuron kun vi --
BORGHEJM
Cxu vi volus, -- se vi povus?
ASTA
Jes. Tiam mi volus.
BORGHEJM
Sed vi ne povas?
ASTA
(rigardas malsupren antaux si) Cxu vi kontentigxus havi min duone?
BORGHEJM
Ne. Tute kaj komplete mi volas vin.
ASTA
(rigardas lin kaj diras kviete) Do mi ne povas.
BORGHEJM
Adiaux do, frauxlino Asta.
(Li volas foriri. _Allmers_ supren venas al la altajxeto de maldekstre el la fono. _Borghejm_ haltas.)
ALLMERS
(ankoraux cxe la suprenirejo; mallauxte; montras) Rita, cxu sxi sidas tie en la pavilono?
BORGHEJM
Ne; neniu alia ol frauxlino Asta cxeestas.
(_Allmers_ proksimigxas.)
ASTA
(al li renkonte) Mi malsupreniru por sercxi sxin, cxu? Eble kunpreni sxin cxi tien?
ALLMERS
(deturnante) Ne, ne, ne, -- ne faru. (al _Borghejm_) Cxu estas vi, kiu suprenlevis tiun flagon?
BORGHEJM
Jes. Sinjorino Rita petis min fari. Tial mi cxi tien supreniris.
ALLMERS
Kaj cxi-nokte vi ja forvojagxos?
BORGHEJM
Jes. Cxi-nokte mi definitive forvojagxos.
ALLMERS
(kun ekrigardo al _Asta_) Kaj akiris al vi bonan kunvojagxanton, mi komprenas.
BORGHEJM
(agitas la kapon) Mi vojagxos sola.
ALLMERS
(ekmire) Sola!
BORGHEJM
Tiom komplete sola.
ALLMERS
(distrite) Jen tiel?
BORGHEJM
Kaj ankaux _restos_ sola.
ALLMERS
Estas io terura en tio, resti sola. Kvazaux frostas tra mi --
ASTA
Ho sed, Alfred, vi ja ne estas sola, vi!
ALLMERS
Povas esti io terura ankaux en _tio_, Asta.
ASTA
(timeteme) Ho, ne parolu tiel! Ne pensu tiel!
ALLMERS
(sen sxin auxskulti) Sed cxar vi ja ne vojagxos kun --? Cxar estas nenio, kio ligas vin, kial vi do ne restos cxi tie cxe mi -- kaj cxe Rita?
ASTA
(maltrankvila) Ne, cxar tion mi ne povas. Mi nepre devas al la urbo nun.
ALLMERS
Sed nur al la urbo, Asta. cxu?
ASTA
Jes.
ALLMERS
Kaj vi promesas al mi baldaux reveni.
ASTA
(rapide) Ne, ne, tion mi ne kuragxas promesi nun.
ALLMERS
Bone. Kiel vi volas. Do ni renkontigxos en la urbo.
ASTA
(petante) Tamen, Alfred, vi ja devas resti hejme cxe Rita nun!
ALLMERS
(sen respondi, turnas sin al _Borghejm_) Estus eble pli bone por vi, ke vi ankoraux ne havas kunvojagxanton.
BORGHEJM
(malema) Ho, kial vi povas diri tiajxon!
ALLMERS
Ja, cxar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje.
ASTA
(senpere) Alfred!
ALLMERS
La gxusta vojagxkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue.
ASTA
(silente, tremante) Alfred! Alfred!
BORGHEJM
(rigardas ilin lauxvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas --
(_Rita_ suprenvenas de maldekstre de la fono.)
RITA
(plende) Ho, ne foriru de mi, cxiuj!
ASTA
(al sxi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris --
RITA
Jes, tamen mi ne kuragxas. Komencas tiom malbele malheligxi. Sxajnas al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min!
ASTA
(mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne timu.
RITA
Ke vi tion povas diri! Ne timu!
ALLMERS
(petege) Asta, mi petas vin, -- por cxio en la mondo, -- restu -- cxe Rita!
RITA
Jes! Kaj ankaux cxe Alfred! Restu! Restu, Asta!
ASTA
(batalante) Ho, mi dezirus ege volonte --
RITA
Nu, do jen tion faru! Cxar Alfred kaj mi _ne povas_ solaj travivi la funebron kaj aflikton.
ALLMERS
(sombre) Prefere diru -- tra la riprocxo kaj turmento.
RITA
Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, -- ni ne portas gxin solaj, ni du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni en la loko de Eyolf --
ASTA
(retiras sin) De Eyolf --!
RITA
Jes, cxu ne, sxi povas, Alfred?
ALLMERS
Se sxi volas kaj povas.
RITA
Antauxe vi ja nomis sxin via eta Eyolf. (prenas sxian manon) De nun vi estu _nia_ Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antauxe estis.
ALLMERS
(en kasxata emocio) Restu -- kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun Rita. Kun mi. Kun mi, via frato!
ASTA
(decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin) Borghejm, -- kiam ekveturos la vaporsxipo?
BORGHEJM
Nun baldaux.
ASTA
Jen mi devas preni la sxipon. Vi volas kuniri, cxu?
BORGHEJM
(mallauxta gxojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes!
ASTA
Jen do venu.
RITA
(malrapide) Ha, tiel. Jes, _do_ vi ja ne povas resti cxe ni.
ASTA
(jxetas sin cxirkaux sxian kolon) Dankon pro cxio, Rita! (aliras kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaux! Mil, mil fojojn adiaux!
ALLMERS
(Mallauxte, strecxite) Kio estas tio cxi, Asta? Aspektas ja kiel forkuro.
ASTA
(en silenta timo) Jes, Alfred, -- ja estas ankaux forkuro.
ALLMERS
Forkuro de -- _mi_!
ASTA
(flustre) Forkuro de vi -- kaj de mi mem.
ALLMERS
(sin retirante) Ha --!
(_Asta_ rapidas malsupren en la fono. _Borghejm_ svingas la cxapelon kaj sekvas sxin.)
(_Rita_ apogas sin al la enirejo de la pavilono. _Allmers_ iras en forta ekscito al la barajxo kaj staras tie rigardante malsupren. Pauxzo.)
ALLMERS
(turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporsxipo. _Jen_ rigardu, Rita.
RITA
Mi ne kuragxas rigardi gxin.
ALLMERS
Vi ne kuragxas?
RITA
Ne. Cxar gxi havas unu rugxan okulon. Kaj ankaux unu verdan. Grandajn ardantajn okulojn.
ALLMERS
Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias.
RITA
De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo. -- Kaj ankaux enen en la mallumon.
ALLMERS
Nun gxi albordigxas.
RITA
Kie gxi albordigxas cxi-vespere?
ALLMERS
(pli proksime) Cxe la kajo, kiel kutime, kara --
RITA
(rektigas sin) Ho, kiel gxi do _povas_ albordigxi _tie_!
ALLMERS
Gxi ja devas.
RITA
Sed estas ja _tie_, ke Eyolf --! Kiel do _povas_ tiuj homoj albordigxi tie?
ALLMERS
Jes, la vivo estas senkora, Rita.
RITA
La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj.
ALLMERS
Jen vi pravas. La vivo, gxi antauxen marsxadas, gxuste kvazaux nenio okazis.
RITA
(rigardas antauxen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por ni du.
ALLMERS
(en vekigxanta doloro) Jes, Rita, -- tiel senutile estis, ke vi naskis lin en doloro kaj plendo. Cxar nun li ree estas for -- sen postsigno.
RITA
Nur la lambastono savigxis.
ALLMERS
(impete) Silentu do! Ne auxdigu al mi tiun vorton?
RITA
(Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas.
ALLMERS
(malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis. Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaux viaj okuloj.
RITA
Ne, cxar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris.
ALLMERS
Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf.
RITA
(auxskultas, timeme) Cxu vi auxdas, Alfred! Denove sonoras!
ALLMERS
(rigardas foren) Estas la vaporsxipo, kiu sonorigas. Gxi debordigxos.
RITA
Ho, ne estas pri _tiu_ sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi auxdis sonoradon cxe la oreloj. -- Nun denove sonoradas!
ALLMERS
(al sxi) Vi misauxdas, Rita.
RITA
Ne, mi auxdas gxin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj. Malrapide. Malrapide. Kaj cxiam la samajn vortojn.
ALLMERS
Vortojn? Kiujn vortojn?
RITA
(kapsignas la takton) "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-to-no flo-sas." Ho, sxajnas al mi, ke ankaux vi povus tion auxdi.
ALLMERS
(agitas la kapon) Mi auxdas nenion. Kaj ecx nenio estas.
RITA
Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion auxdas tre klare.
ALLMERS
(rigardas trans la barajxon) Nun ili estas sursxipe, Rita. Cxar nun la sxipo veturas enen al la urbo.
RITA
Cxu vere, ke vi ne tion auxdas! "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-ton-- --".
ALLMERS
(iras antauxen) Ne staru auxskultante ion, kio ne ekzistas. Mi diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas sursxipe. Jam survoje. -- Asta estas for.
RITA
(rigardas lin eviteme) Jen do ankaux vi baldaux estos for, Alfred?
ALLMERS
(rapide) Al _kio_ vi aludas?
RITA
Ke vi sekvos vian fratinon.
ALLMERS
Cxu sxi ion diris?
RITA
Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke -- ke ni du trovis unu la alian.
ALLMERS
Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado.
RITA
Ho, por via animo mi ne plu estas -- ne plu tia -- rave delikata.
ALLMERS
La legxo de la transformo tamen povus eble kunteni nin.
RITA
(kapsignas malrapide) _Okazas_ transformo en mi nun. Tion mi dolorige sentas.
ALLMERS
Dolorige?
RITA
Jes, cxar estas kvazaux ia nasko ankaux en _tio_.
ALLMERS
Jes estas. Aux relevigxo. Transiro al pli supera vivo.
RITA
(rigardas senkuragxe antaux si) Jes, -- sed pereo de la tuta, tuta felicxo de la vivo.
ALLMERS
Tiu pereo, gxi estas ja vere la gajno.
RITA
(impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj.
ALLMERS
Ni iom parencas ankaux al maro kaj cxielo, Rita.
RITA
Eble vi. Ne mi.
ALLMERS
Ho jes. _Vi_ pli ol vi mem scietas.
RITA
(pasxon pli proksimen) Auxskultu, Alfred, -- cxu vi ne volus pensi rekomenci vian laboron?
ALLMERS
Tiun laboron, kiun vi malamis?
RITA
Mi farigxis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun la libro.
ALLMERS
Kial?
RITA
Nur por reteni vin cxi tie cxe mi. Proksime.
ALLMERS
Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita.
RITA
Sed eble mi povus helpi vin.
ALLMERS
Pri la laboro, vi celas?
RITA
Ne. Pri la vivado.
ALLMERS
(agitas la kapon) Sxajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan.
RITA
Nu, do por subporti la vivon.
ALLMERS
(sombre, antauxen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaux, ke ni rompus la geedzecon.
RITA
(rigardas lin esplore) Kien vi rifugxus? Eble tamen al Asta?
ALLMERS
Ne. De nun neniam al Asta.
RITA
Kien do?
ALLMERS
Supren en la solecon.
RITA
Supren inter la montojn? Cxu _tion_ vi sugestas?
ALLMERS
Jes.
RITA
Sed jeno estas ja nur fantaziajxoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas vivi.
ALLMERS
Tamen tien mi nun tirigxas.
RITA
Kial? Diru al mi!
ALLMERS
Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi.
RITA
Ion, kio okazis al vi tie supre?
ALLMERS
Jes.
RITA
Kaj pri kio vi silentis antaux Asta kaj mi?
ALLMERS
Jes.
RITA
Ho, vi silentas pri cxio. Vi ne devus.
ALLMERS
Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi.
RITA
Jes, jes, -- mi auxskultos! (Sxi sidigas sin sur la benkon cxe la pavilono.)
ALLMERS
Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi ne povis. Cxar trovigxis nek boato nek homoj.
RITA
Nu? Kaj sekve kio?
ALLMERS
Jen mi iris sola en flankan valon. Cxar tie, mi opiniis, ke mi venus trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la alia bordo de la lago.
RITA
Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred!
ALLMERS
Jes; mi misprenis pri la direkto. Cxar vojo aux vojeto tie ne trovigxis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaux la tutan sekvantan nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj.
RITA
Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni.
ALLMERS
Ne, -- ili tion ne faris.
RITA
Cxu ne?
ALLMERS
Ne. Estis strange. Sxajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaux farigxis tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaux Asta.
RITA
Sed pri kio vi do pensis?
ALLMERS
Mi ne pensis. Mi tiradis min laux la deklivoj, -- kaj gxuis la pacon kaj placxan senton de la percepto de morto.
RITA
(eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu terurajxo!
ALLMERS
Tiel mi sentis. Tute ne timo. Sxajnis al mi, ke mi kaj la morto kuniris kvazaux du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, -- tiom simple, cxio, sxajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne kutimas farigxi maljunaj --
RITA
Ho, silentu pri tiajxoj, Alfred! Cxar vi ja tamen sekure elvenis.
ALLMERS
Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago.
RITA
Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem.
ALLMERS
Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf.
RITA
(mallauxte) Tro malfrue.
ALLMERS
Jes. Kaj kiam jen -- la kamarado venis kaj prenis lin --. Jen blovacxis teruro de li. De la tuto. De _cxio_, -- kion ni tamen ne kuragxas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaux estas, Rita.
RITA
(kun brileto de gxojo) Jes, cxu ne vere! Ankaux vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe!
ALLMERS
(levas la sxultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj ecx nenion havi por gxin plenigi. Dezerto kaj malpleneco cxio. Kien ajn mi rigardas.
RITA
(timigita) Ho, frue aux malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaux vidas laux via aspekto! Vi foriros de mi!
ALLMERS
Kun la vojkamarado, vi aludas?
RITA
Ne, mi aludas tion, kio ankoraux pli acxa estas. Libervole vi foriros de mi. Cxar estas nur cxi tie, cxe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Cxu ne tiel vi pensas?
ALLMERS
(rigardas sxin firme) Kaj se nun mi pensis --?
(Bruo kaj kriado kvazaux de koleraj, ekscititaj vocxoj auxdigxas de fore malsupre. _Allmers_ iras al la barajxo.)
RITA
Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis!
ALLMERS
Li neniam estos trovata.
RITA
Sed kio do estas?
ALLMERS
(antauxeniras) Nur interbatado, -- kiel kutime.
RITA
Malsupre sur la marbordo?
ALLMERS
Jes. La tuta marborda vilagxo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Drasxas la infanojn. Auxdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriacxas pri helpo por ili --
RITA