Part 2
(kortusxita) Ho jes, Rita, li sentas.
ALLMERS
Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde.
RITA
(senpacience) Sed, kara, -- kion pli povas vi do por li fari?
ALLMERS
Mi volas provi lumigi cxiujn tiujn ricxajn eblecojn, kiuj aperas en lia infana animo. Cxio kion li havas en si de noblaj gxermoj, mi volas instigi al kresko, -- porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol _tio_! Mi volas helpi lin harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kusxas atingebla antaux li. Cxar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de felicxo en lia animo.
(Li pasxas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. _Asta_ kaj _Rita_ sekvas lin per la okuloj.)
RITA
Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred!
ALLMERS
(haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf dauxrigu la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aux li povas elekti ion, kio estas plene lia propra. Plej eble tio. -- Do, cxiuokaze mi lasas mian resti.
RITA
(ekstaras) Sed, plej kara Alfred, -- cxu vi ne povas labori por vi ambaux, vi kaj Eyolf?
ALLMERS
Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros _tion_ la verko de mia vivo fari lin la superulo.
ASTA
(ekstaris kaj iras al li) Tio cxi kostis por vi terure severan batalon, Alfred.
ALLMERS
Jes, efektive. Cxi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta min mem al rezigno. Neniam cxi-hejme.
RITA
Tial vi do faris vojagxon cxi-somere?
ALLMERS
(kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan solecon. Vidis la sunlevigxon lumi sur la pintojn. Sentis min pli proksima al la steloj. Kvazaux en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj jen mi kapablis.
ASTA
(malgxoje) Sed neniam plu vi dauxrigos skribi la libron pri "La respondeco de la homo"?
ALLMERS
Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja diras. -- Sed mi volas realigi la respondecon de la homo -- en mia vivo.
RITA
(kun rideto) Cxu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn intencojn cxi-hejme?
ALLMERS
(prenas sxian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon) Kaj lige ankaux kun vi, Asta.
RITA
(retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi.
ALLMERS
Sed plej kara Rita --!
(_Rita_ foriras de li kaj haltas cxe la pordo de la gxardeno.)
(Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. _Ingxeniero Borghejm_ rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj. Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.)
BORGHEJM
Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas gxoja je la vido de _Allmers_.) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers?
ALLMERS
(skuas lian manon) Jes, mi revenis cxi-nokte.
RITA
(gaje) Li ne plu havis forpermeson, sinjoro Borghejm.
ALLMERS
Ho ne, tio do ne estas vero, Rita --
RITA
(venas pli proksimen) Jes, certe estas vero. Lia forpermeso finigxis.
BORGHEJM
Nu, vi tenas vian edzon per strecxaj bridoj, sinjorino?
RITA
Mi subtenas miajn rajtojn. Kaj cxio devas ja havi finon.
BORGHEJM
Ho, ne cxio, -- mi esperas. -- Bonan matenon, frauxlino Allmers!
ASTA
(eviteme) Bonan matenon.
RITA
(rigardas al _Borghejm_) Ne cxio, vi diras?
BORGHEJM
Jes, mi plene kaj fide kredas, ke almenaux _io_ en cxi tiu mondo ne havas finon.
RITA
Nun vi certe pensas pri amo -- aux tiajxo.
BORGHEJM
(varme) Mi pensas pri cxio tio, kio estas inda.
RITA
Kaj kio neniam finigxas. Jes, ke ni pensu pri tio. Ni cxiuj esperu pri tio.
ALLMERS
(proksimigxas al ili) Nun vi baldaux finfaris la vojlaboron cxi tie?
BORGHEJM
Mi _jam_ finfaris. Finfaris hieraux. Gxi dauxris suficxe longe. Sed, dank' al Dio, _tio_ do finigxis.
RITA
Kaj pri tio vi estas gxojega?
BORGHEJM
Jes, efektive mi estas!
RITA
Nu, tion mi diru --
BORGHEJM
Kion, sinjorino?
RITA
Ne estas tute afable de vi, sinjoro Borghejm.
BORGHEJM
Cxu? Kial ne?
RITA
Ne, cxar tial vi poste ne ofte venos en niajn regionojn.
BORGHEJM
Ne, tio estas vero. Pri tio mi ne pensis.
RITA
Nu, foje kaj foje vi do certe povos tamen viziti nin.
BORGHEJM
Ne, bedauxrinde, tio neeblos por mi dum longa tempo.
ALLMERS
Cxu? Kial do?
BORGHEJM
Jes, cxar nun mi ricevis grandan, novan laboron, kiun mi devas tuj komenci.
ALLMERS
Cxu vere? (premas lian manon) Gxojigas min kore.
RITA
Gratulon, gratulon, sinjoro Borghejm!
BORGHEJM
Tsx, tsx, -- vere mi ne havas permeson paroli lauxte pri tio ankoraux! Sed mi ne povas reteni min! -- Estas granda vojlaboro -- supre en la nordo. Kun montaraj transpasejoj -- kaj kun la plej nekredeblaj malfacilajxoj por supervenki! (ekdire) Ho, vi granda, bela mondo, -- kia felicxo tio estas esti vojkonstruisto!
RITA
(ridetas kaj rigardas lin sxerce) Cxu estas nur por tiu vojlaboro, ke vi venas cxi tien tiel senrega pro gxojo hodiaux?
BORGHEJM
Ne, ne por tio sole. Sed por cxiuj la helaj promesplenaj esperoj, kiuj malfermas sin por mi.
RITA
(kiel antauxe) Aha, eble estas io pli delikata malantauxe!
BORGHEJM
(ekrigardas al _Asta_) Kiu scias! Kiam la felicxo unue alvenas, gxi kutimas veni kiel printempa inundo. (turnas sin al _Asta_) Frauxlino Allmers, cxu ni du faru etan promenadon kune? Kiel ni kutimas?
ASTA
(rapide) Ne, ne, dankon. Ne nun. Ne hodiaux.
BORGHEJM
Ho, venu do! Nur etan promenadon! Mi pensas, ke mi havas multon por priparoli kun vi, antaux ol mi forvojagxos.
RITA
Eble estas io pri kio vi ankoraux ne povas paroli lauxte.
BORGHEJM
Hm, nu dependas de --
RITA
Jes, cxar vi povas ja ankaux flustri (duone mallauxte) Asta, kompreneble vi devas iri kun li.
ASTA
Sed kara Rita --
BORGHEJM
(petante) Frauxlino Asta, -- memoru, ke tio cxi estus adiauxa promenado -- por longaj, longaj tempoj.
ASTA
(prenas sian cxapelon kaj sunsxirmilon) Nu do, ni iomete cxirkauxiru malsupre en la gxardeno.
BORGHEJM
Ho dankon, dankon por tio!
ALLMERS
Kaj samtempe iomete atentu pri Eyolf.
BORGHEJM
Jes, Eyolf, vere! Kie estas Eyolf hodiaux? Mi kunportis ion por li.
ALLMERS
Li estas ludanta ie malsupre.
BORGHEJM
Cxu vere! Li do nun komencis ludi? Alie li kutimas nur sidi interne legante.
ALLMERS
Tio havu finon. Vera liberaera knabo li farigxu.
BORGHEJM
_Jen_ gxuste! Elen en la liberan naturon ankaux _li_, la kompatindulo! Bona Dio, oni ne povas ja ion pli bonan fari ol ludi en cxi tiu benita mondo. Sxajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel ludo! -- Do venu, frauxlino Asta!
(_Borghejm_ kaj _Asta_ eliras sur la verandon kaj malsupren tra la gxardeno.)
ALLMERS
(staras postrigardante ilin) Vi, Rita, -- cxu vi kredas, ke estas io inter la du?
RITA
Mi ne scias kion diri. Antauxe mi tion kredis. Sed Asta farigxis tiel neklarigebla, -- tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo.
ALLMERS
Nu? Cxu tiel? Dum mi estis for?
RITA
Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas.
ALLMERS
Kaj vi kredas, ke sxi ne plu iome pensas pri li?
RITA
Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas. (rigardas lin esplore) Cxu al vi estus kontrauxdezire, se sxi farus?
ALLMERS
Ne vere kontrauxdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso --
RITA
Maltrankviliganta?
ALLMERS
Jes, cxar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por sxia felicxo en la vivo.
RITA
Ho kion -- respondeco! Asta do estas matura? Sxi certe komprenas elekti mem, mi opinias.
ALLMERS
Jes, tion ni esperu, Rita.
RITA
Mi almenaux ne havas iun malfidon al Borghejm.
ALLMERS
Ne, kara, -- tion ankaux mi ne havas. Kontrauxe. Sed tamen --
RITA
(dauxrige) Kaj mi volonte vidus, ke farigxus paro de li kaj Asta.
ALLMERS
(malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio?
RITA
(en kreskanta animskuo) Jes, cxar tiam sxi devis longe foren vojagxi kun li! Kaj tiam sxi ne povus veni cxi tien al ni kiel nun!
ALLMERS
(rigardas sxin surprize) Kion! Cxu vi dezirus kvitigxi de Asta!
RITA
Jes, jes, Alfred!
ALLMERS
Sed kial je la mondo --?
RITA
(pasie jxetas la brakojn cxirkaux lian kolon) Jes, cxar tiam mi fine havus vin sola por mi mem! Tamen -- ecx ne tiam! Ne tute por mi! (ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, -- mi ne povas malkapti vin.
ALLMERS
(milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, -- estu do prudenta!
RITA
Ne, mi tute ne sxatas esti prudenta! Mi nur sxatas vin! Nur sole vin en la tuta mondo! (denove cxirkauxbrakas lian kolon) Vin, vin, vin!
ALLMERS
Lasu, lasu, -- vi sufokas min --!
RITA
(malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi scius, kiom mi estas vin malaminta --!
ALLMERS
Malaminta --!
RITA
Jes, -- kiam vi sidis tie ene cxe vi mem. Kovante sur via laboro. Gxis longe -- longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, -- tiel malfrue, Alfred. -- Ho, kiel mi malamis vian laboron!
ALLMERS
Sed nun estas ja finite pri tio.
RITA
(ridas trancxe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio estas pli malinda.
ALLMERS
(ekscite) Pli malinda! Cxu vi nomas la infanon tio, kio estas pli malinda?
RITA
(impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi gxin tiel nomas. Cxar la infano, -- la infano, gxi aldone estas viva homo, gxi. (en kreskanta ekscitigxo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne toleras, -- mi jenon diras al vi!
ALLMERS
(rigardas sxin fikse kaj diras mallauxtete) Multajn fojojn mi preskaux timas vin, Rita.
RITA
(sombre) Mi foje ankaux timas min mem. Kaj gxuste tial vi ne devas veki la malicon en mi.
ALLMERS
Jes, sed je la nomo de Dio, -- cxu tion mi faras?
RITA
Jes, vi faras, -- kiam vi pecen sxiras la plej sanktan inter ni du.
ALLMERS
(emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, -- nia sola infano pri kiu temas.
RITA
La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed _vi_ estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi!
ALLMERS
(ektiras la sxultrojn) Ho kara Rita, -- ne utilas ion postuli. Cxio devas esti donata libervole.
RITA
(rigardas lin strecxe) Kaj tion vi de nun eble ne povas?
ALLMERS
Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi.
RITA
Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze?
ALLMERS
(cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami.
RITA
(malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin naskinta.
ALLMERS
(eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras!
RITA
(skuigxas de eksciteco) Mi naskis lin en la mondon sub nedirebla turmento. Sed mi portis cxion kun gxojego pro vi.
ALLMERS
(varme) Ho jes, jes, tion mi ja scias.
RITA
(decide) Sed per tio gxi havu finon. Mi volas vivi la vivon. Kune kun vi. Tute kun vi. Mi ne povas ekzisti nur kiel la patrino de Eyolf. Nur tio. Nenio pli. Mi ne _volas_, mi diras! Mi _ne povas_! _Mi_ volas esti _cxio_ por vi! Por vi, Alfred!
ALLMERS
Sed tio vi ja _estas_, Rita. Tra nia infano --
RITA
Ho, nauxzigaj, tepidaj parolturnigxoj --. Nenio alia. Ne do, tiajxo ne estas por _mi_. Mi estis tauxga por _farigxi_ patrino al la infano, sed ne por _esti_ patrino de gxi. Vi devas preni min kiel mi estas, Alfred.
ALLMERS
Vi tamen kore sxatis Eyolf antauxe.
RITA
Mi kompatis lin. Cxar vi malzorgis lin. Nur igis lin legi kaj muele lerni. Preskaux neniam vidis lin.
ALLMERS
(kapsignas malrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi alveninta --
RITA
(rigardas lin) Sed _nun_ gxi do estas veninta?
ALLMERS
Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf.
RITA
Kaj por _mi_? Kion vi volas esti por _mi_?
ALLMERS
(milde) Vin mi dauxrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti sxiajn manojn.)
RITA
(evitas lin) Mi ne sxatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj, sxvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas min regali per restajxoj kaj postlasajxoj, Alfred!
ALLMERS
(kvietanima) Sxajnas al mi, ke povus esti suficxe ricxe da felicxo cxi tie por cxiuj tri, Rita.
RITA
(moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas cxe la tablo maldekstre) Auxskultu nun jenon.
ALLMERS
(alproksimigxas) Nu? Kio estas?
RITA
(rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian telegramon hieraux vespere --
ALLMERS
Jes? Kaj kion?
RITA
-- mi vestis min blanke --
ALLMERS
Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis.
RITA
Libere faligis la harojn --
ALLMERS
Vian ricxe odorantan hararon --
RITA
-- tiel ke gxi ondis malsupren laux la nuko kaj la dorso --
ALLMERS
Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita.
RITA
Estis rozkoloraj sxirmiloj super ambaux lampoj. Kaj ni estis solaj, ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis cxampana vino sur la tablo.
ALLMERS
El gxi mi nenion trinkis.
RITA
(rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre) "_Vi havis cxampanon, ecx ne tusxis gxin_", -- kiel estas skribite.
(Sxi ekstaras de la apogsegxo kaj iras kvazaux laca al la sofo, kaj eksidas duone kusxanta.)
ALLMERS
(iras trans la planko kaj haltas antaux sxi) Mi estis tiel plena de sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta vivo, Rita. Kaj unue kaj cxefe pri Eyolf.
RITA
(ridetas) Tion vi ja ankaux faris, kara --
ALLMERS
Ne, mi ne atingis. Cxar vi komencis malvesti vin.
RITA
Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Cxu vi ne memoras tion? Vi demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf.
ALLMERS
(rigardas sxin riprocxe) Rita --?
RITA
Kaj vi kusxigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone.
ALLMERS
(skuas la kapon) Rita, -- Rita!
RITA
(kusxigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred?
ALLMERS
Jes?
RITA
"_Vi havis cxampanon, ecx ne tusxis gxin_".
ALLMERS
(preskaux malmole) Ne, mi ne tusxis gxin.
(Li foriras de sxi kaj starigas sin cxe la gxardena pordo. _Rita_ dum tempeto kusxas senmova kun fermitaj okuloj.)
RITA
(subite eksaltas) Sed unu aferon mi volas diri al vi, Alfred.
ALLMERS
(turnas sin cxe la pordo) Nu?
RITA
Vi ne sentus vin tiel sekura, vi!
ALLMERS
Ne sekura?
RITA
Ne, vi ne devus esti tiel senzorga! Ne tiel sekura, ke vi _havas_ min!
ALLMERS
(proksimigxas) Kion vi aludas per _tio_?
RITA
(kun tremantaj lipoj) Neniam per penseto mi estis malfidela al vi, Alfred! Neniam momenton.
ALLMERS
Ne, Rita, tion mi ja scias. Mi, kiu konas vin tiel bone.
RITA
(kun fulmantaj okuloj) Sed se vi rifuzas min --!
ALLMERS
Rifuzas --! Mi ne komprenas kien vi celas!
RITA
Ho, vi ne scikonas cxion tion, kio elmergus en mi, se --
ALLMERS
Se --?
RITA
Se mi iam observis, ke vi ne plu sxatus min. Ne plu sxatus min kiel antauxe.
ALLMERS
Sed, vi mia karega Rita, -- la homa sxangxigxo tra la jaroj, -- gxi devas ja iam okazi ankaux en _nia_ kunvivo. Kiel en tiu de aliuloj.
RITA
Neniam en mi! Kaj mi ne akceptas iun sxangxon ecx en vi. Mi tion ne eltenus, Alfred. Mi volas havi vin por mi mem sola.
ALLMERS
(rigardas sxin zorgoplene) Vi havas terure jxaluzan animon --
RITA
Mi ne povas krei min alia ol mi estas. (minacante) Se vi pecigas vin inter mi kaj iu alia --
ALLMERS
Kio jen --?
RITA
Tiam mi vengxas min kontraux vi, Alfred!
ALLMERS
Per kio vi vengxus vin?
RITA
Mi ne scias. -- Ho jes, mi tamen scias!
ALLMERS
Nu?
RITA
Mi iros forjxeti min --
ALLMERS
Vi iros forjxeti vin, vi diras!
RITA
Jes, mi tiel faros. Mi jxetos min rekte inter la brakojn de -- de la unua venanta!
ALLMERS
(rigardas sxin varme kaj skuas la kapon) Tion vi neniam faros, -- vi mia sincera, fiera, fidela Rita.
RITA
(metas la brakojn cxirkaux lian kolon) Ho, vi ne scias, kion mi povus farigxi, se vi, -- se vi ne plu sxatus min.
ALLMERS
Ne plu sxatus vin, Rita? Imagu ke vi povus diri tiajxon!
RITA
(duone en rido malkaptas lin) Mi povus ja eljxeti miajn retojn por li, -- tiu vojkonstruisto, kiu vagas cxi tie.
ALLMERS
(malpezigita) Ah, dank' al Dio, -- vi do sxercas.
RITA
Tute ne. Kial ne same bone li, kiel kiu ajn alia?
ALLMERS
Ne, cxar li jam estas suficxe ligita!
RITA
Des pli bone! Cxar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la sama kion Eyolf faris kontraux mi.
ALLMERS
Cxu vi diras, ke nia eta Eyolf _tion_ faris?
RITA
(kun la montrofingro strecxita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi farigxas mola, kaj vibras la vocxon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaux tentigxus deziri ke -- nu!
ALLMERS
(rigardas sxin time) Kion vi dezirus, Rita --
RITA
(impete foriras de li) Ne, ne, ne, -- tion mi ne diras al vi! Neniam!
ALLMERS
(proksimigxas al sxi) Rita, mi petegas al vi, -- pro vi kaj pro mi, ne lasu vin tenti al io malbona.
(_Borghejm_ kaj _Asta_ venas de la gxardeno. Ambaux estas en regata animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, _Asta_ restas staranta ekstere sur la verando. _Borghejm_ eniras la cxambron.)
BORGHEJM
Jen vidu. Nun frauxlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon kune.
RITA
(ekmire) Ah! -- Kaj ne sekvas iu pli longa vojagxo post la promenado?
BORGHEJM
Jes, por mi.
RITA
Por vi sola?
BORGHEJM
Jes, por mi sola.
RITA
(ekrigardas sombre al _Allmers_) Cxu vi auxdas tion, Alfred? (turnas sin al _Borghejm_) Mi kuragxas veti, ke estas malicaj okuloj, kiuj ludis ruze pri vi.
BORGHEJM
(rigardas sxin) Malicaj okuloj?
RITA
(kapsignas) Malicaj okuloj, jes.
BORGHEJM
Cxu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers?
RITA
Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj infanokuloj.
ALLMERS
(agitigita, flustras) Rita, -- kiel povas vi, --!
RITA
(duonlauxte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred.
(Fora, eturdita kriado auxdigxas de malsupre cxe la maro.)
BORGHEJM
(iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio --?
ASTA
(cxe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo!
ALLMERS
Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj, kiuj petolas.
BORGHEJM
(vokas elen trans la barilon) Auxdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas?
(Pluraj auxdigxas respondi malklare samtempe.)
RITA
Kion ili diras?
BORGHEJM
Ili diras ke estas infano, kiu dronis.
ALLMERS
Infano dronis?
ASTA
Eta knabo, ili diras.
ALLMERS
Ho, ili povas ja cxiuj nagxi.
RITA
(krias en timo) Kie estas Eyolf!
ALLMERS
Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la gxardeno.
ASTA
Ne, en la gxardeno li ne estas --
RITA
(kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas _li_!
BORGHEJM
(auxskultas kaj vokas malsupren) Kies infano estas, vi diras?
(Malklaraj vocxoj auxdigxas. _Borghejm_ kaj _Asta_ eligas sufokitan krion, kaj ekkuras malsupren tra la gxardeno.)
ALLMERS
(en anima timo) _Ne estas_ Eyolf! _Ne estas_ Eyolf, Rita!
RITA
(sur la verando, auxskultante) Tsx; silentu! Lasu min auxdi kion ili diras! (Rita fugxas kun trancxanta krio enen en la cxambron.)
ALLMERS
(post sxin) Kion ili diris?
RITA
(glitfalas apud la apogsegxo) Ili diris: La lambastono flosas!
ALLMERS
(preskaux lamigita) Ne! Ne! Ne!
RITA
(rauxke) Eyolf! Eyolf! Ho, ili _devas_ savi lin!
ALLMERS
(duone freneza) Aliajxo ne eblas! Tia kara vivo! Tia kara vivo!
(Li kuregas malsupren tra la gxardeno.)
DUA AKTO
(Malgranda, malvasta valo en la arbaro de _Allmers_ malsupre cxe la marbordo. Altaj, maljunaj arboj maldekstre klinas sin super la loko. Malsupren laux la deklivo en la fono fluegas rivereto, kiu malaperas inter la sxtonoj cxe la rando de la arbaro. Vojeto serpentumas apude laux la rivereto. Dekstre staras nur kelkaj opaj arboj, inter kiuj videtigxas la fjordo. Antauxe vidigxas la angulo de boatejo kun surteren tirita boato. Sub la maljunaj arboj maldekstre staras tablo kun benko kaj kelkaj segxoj, cxio farita el maldikaj betultrunkoj. Estas peza, pluvema tago kun drivantaj nebulnuboj.)
(_Alfred Allmers_, vestita kiel antauxe, sidas sur la benko apogante la brakojn sur la tablo. Lia cxapelo kusxas antaux li. Li fiksrigardas senmove kaj spirite forestante rekte antauxen super la akvon.)
(Iom poste venas _Asta Allmers_ malsupren laux la arbara vojeto. Sxi portas malfalditan pluvsxirmilon.)
ASTA
(proksimigxas al li silente kaj gardeme) Vi ne devus sidi cxi tie malsupre en la nuba vetero, Alfred.
ALLMERS
(kapsignas malrapide sen respondo)
ASTA
(kunfaldas la pluvsxirmilon) Mi iris longe por sercxi vin.
ALLMERS
(senesprime) Dankon.
ASTA
(translokigas segxon kaj sidigas sin apud li) Cxu vi longe sidis cxi tie? La tutan tempon?
ALLMERS
(ne respondas; post iom li diras:) Ne, mi ne povas tion imagi. Sxajnas al mi, ke estas tute neebla, -- tio cxi.
ASTA
(konsolante metas la manon sur lian brakon) Vi malfelicxa Alfred.
ALLMERS
(fiksrigardas sxin) Estas do vero, cxu, Asta? Aux cxu mi farigxis freneza? Aux mi nur songxas? Ho, se estus nur songxo! Imagu kiom felicxege, se mi nun vekigxus!
ASTA
Ho, se mi vere povus vin veki.
ALLMERS
(rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaux. Kusxas peza kaj dormema. Plumbogriza, -- kun flavaj ekflagroj, kaj spegulas la pluvnubojn.
ASTA
(petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon!
ALLMERS
(sen sxin auxskultante) La suprajxon, jes. Sed en la profundo, -- tie fluas la forta subfluo --
ASTA
(timeme) Ho, pro Dio en la cxielo, -- ne pensu pri la profundo!
ALLMERS
(rigardas sxin milde) Vi certe kredas, ke li kusxas tie gxuste eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru, kiel cxi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron.
ASTA
(jxetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaux la vizagxo) Ho, Dio, -- ho Dio!
ALLMERS
(peze) Tial nun eta Eyolf forigxis tiom longe -- longe for de ni, la liaj.
ASTA
(rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiajxon!
ALLMERS
Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta --. En dudek ok -- dudek naux -- horoj. Konsideru --! Konsideru --!
ASTA
(krias kaj kovras la orelojn) Alfred --!
ALLMERS
(premegas la manon forte kontraux la tablon) Sed cxu vi komprenas la sencon en io tia?
ASTA
(rigardas lin) En kio?
ALLMERS
En tio cxi, farita kontraux mi kaj Rita.
ASTA
La sencon en tio?
ALLMERS
(senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Cxar senco devas ja trovigxi en gxi. La vivo, la ekzistado, -- la sorto estu do ne tiel tute sensenca.
ASTA
Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred?
ALLMERS
(ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble cxio iras tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita sxipo sen stirilo. Vere povas esti tiel. -- Almenaux tiel aspektas.
ASTA
(pensema) Se nur aspektis --?
ALLMERS
(impete) Nu? Cxu vi povas klarigi por mi? Cxar _mi_ ne povas. (pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas en si senfinajn eblecojn. Ricxajn eblecojn, eble. Plenumus mian ekzistadon kun gxojo kaj fiero. Kaj jen bezonigxas nur freneza, maljuna virinacxo venanta -- montranta hundon en saketo --
ASTA
Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis.
ALLMERS
Jes, ni scias. La knaboj vidis sxin remanta foren sur la fjordo. Ili vidis Eyolf staranta sola sur la egxo de la kajo. Vidis lin fiksrigardi post sxin -- kaj kvazaux sveni. (tremetanta) Kaj jen li ekfalis malsupren, -- kaj malaperis.
ASTA
Jes, jes. Sed tamen --
ALLMERS
Sxi tiris lin en la profundon. Pri tio estu certe, Asta.
ASTA
Sed, kara, kial sxi tion farus?
ALLMERS
Jes, -- _jen_ estas la afero! Kial sxi faris? Estas neniu vengxo kasxita. Neniu pentofaro, mi pensas. Eyolf neniam faris al sxi malbonon. Neniam fikriis post sxin. Neniam jxetis sxtonon al sxia hundo. Li ecx ne vidis sxin aux sxia hundo antaux siaj okuloj antaux hieraux. Neniu vengxo do. Tiel senkauxza cxio. Tiel tute sensenca, Asta. -- Kaj tamen la monda ordo tion bezonas.
ASTA
Cxu vi parolis kun Rita pri tiuj pensoj?
ALLMERS
(skuas la kapon) Sxajnas al mi ke mi pli facile povas paroli kun _vi_ pri tiajxoj. (spiras pene) Kaj ankaux pri cxio alia.
(_Asta_ prenas kudrajxojn kaj paketon en papero el la posxo. _Allmers_ sidas spiritforesta kaj rigardas sxin.)
ALLMERS
Kion jen vi havas, Asta?
ASTA
(prenas lian cxapelon) Pecon da nigra krepo.
ALLMERS
Ho, pro kio tiajxo?
ASTA
Rita petis min. Permesu?
ALLMERS
Ho jes; volonte por mi. (Sxi kudras la krepon sur la cxapelon.)
ALLMERS
(sidas sxin rigardante) Kie estas Rita?
ASTA