Eta Eyolf

Part 1

Chapter 1 3,852 words Public domain Markdown

Produced by Andrew Sly with thanks to Odd Tangerud for his continuing assistance in preparing his Ibsen translations for Project Gutenberg

HENRIK IBSEN

ETA EYOLF

(LILLE EYOLF)

(1894)

Dramo en tri aktoj

Tradukis Odd Tangerud

Eldono 1997

Jec Scandinavia a/s

Postboks 28, N - 3401 Lier

Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ISBN 82-91707-58-8

ETA EYOLF

ROLOJ:

ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto. Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino. EYOLF, ilia infano; naux jarojn agxa. Frauxlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred. Ingxeniero BORGHEJM. RATO-FRAUxLINO.

(La okazajxoj trovas lokon en la bieno de _Allmers_ cxe la fjordo, kelkajn mejlojn de la urbo.)

UNUA AKTO

(Bela, ricxe ekipita gxardena cxambro. Multaj mebloj, floroj, plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaux flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom pli malantauxa. Antauxe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj kovriloj. Segxoj kaj malgranda tablo cxe la sofoangulo. Antauxe maldekstre estas pli granda tablo kun apogsegxoj cxirkauxe. Sur la tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.)

(_Sinjorino Rita Allmers_ staras apud la tablo, kun la dorso dekstren, elprenante el la kofreto. Sxi estas bela, iom granda, sxvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela matenrobo.)

(Iom poste _frauxlino Asta Allmers_ envenas tra la pordo dekstre, vestita en helbruna somerkostumo kun cxapelo, jako kaj sunsxirmilo. Sub la brako sxi havas suficxe grandan, sxlositan tekon. Sxi estas svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj. 25 jara.)

ASTA

(enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita.

RITA

(turnas la kapon kaj kapsignas al sxi) Jen, -- cxu estas vi, Asta! Cxu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni?

ASTA

(metas la vestajxojn sur segxon apud la pordo) Jes, mi havis ecx ne momentan kvieton. Sxajnis al mi, ke mi nepre _devis_ iri cxi tien kaj vidi etan Eyolf hodiaux. Kaj ankaux vin. (metas la tekon sur la tablon cxe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporsxipo.

RITA

(ridetas al sxi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aux alian bonan amikon? Tiel hazarde, mi pensas.

ASTA

(trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la kofreton) Sed, Rita, -- kio do tio estas?

RITA

(dauxre elpakas) La valizo de Alfred. Cxu vi ne rekonas gxin?

ASTA

(gxoja, proksimigxas) Cxu! Alfred revenis hejmen?

RITA

Jes, imagu, -- li venis tute neatendite per la nokta trajno.

ASTA

Ho, do estis _tio_, kion mi sentis! Estis _tio_, kio tiris min cxi tien! -- Kaj li nenion skribis antauxe? Ecx ne posxtkarton?

RITA

Ecx ne unu vorton.

ASTA

Ecx ne telegrafis?

RITA

Jes, horon antaux ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas) Cxu ne kutimas al li, Asta?

ASTA

Jes ja. Cxion li faras tiel senemocie.

RITA

Sed des pli gxuinde estis, kiam mi havis lin reen.

ASTA

Jes, mi ja komprenas.

RITA

Ecx dek kvar tagojn antaux ol mi atendis lin!

ASTA

Kaj li fartas bone? Ne deprimata?

RITA

(fermas la kofreton kaj ridetas al sxi) Li aspektis kvazaux transformita, kiam li envenis tra la pordo.

ASTA

Kaj ecx ne laca, cxu?

RITA

Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Suficxe laca, jes. Sed, la kompatindulo, li ja iris piede preskaux la tutan vojon.

ASTA

Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li.

RITA

Ne, tion mi vere ne opinias. Mi auxdis lin tusi ecx ne unu fojon.

ASTA

Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari tiun ekskurson.

RITA

Jes, nun, kiam gxi fine estas finita, jen --. Sed komprenu, ke estis terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja malofte vizitis min --

ASTA

Jes, eble ne estis juste de mi. Sed --

RITA

Nu, nu, nu, -- vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas) Kaj nia vojkonstruisto -- li estis ja forvojagxinta, ankaux li.

ASTA

Ho, lasu nun tion, Rita!

RITA

Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. -- Sed kiom mi sopiris por Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaux iu estus enterigxinta en la domo --!

ASTA

Nu, bona Dio, -- nur ses aux sep semajnojn --

RITA

Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antauxe estis for de mi. Ecx ne tagnokton. Neniam en cxiuj tiuj dek jaroj --

ASTA

Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li cxi-jare iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson cxiun someron. Tion li estus devinta.

RITA

(duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom -- tiom sagxa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue -- eble. Sed sxajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaux mi neniam plu revidus lin. Cxu vi _tion_ ne komprenas?

ASTA

Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi.

RITA

(kun sxercema rideto) Vere neniun -- cxu?

ASTA

Ne laux mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, -- kie estas Alfred? cxu li ankoraux dormas?

RITA

Ho, ne. Li ellitigxis same frue hodiaux, kiel li kutimas.

ASTA

Nu, kaj do li versxajne ne estis tro laca.

RITA

Jes, cxi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene cxe si pli ol unu horon.

ASTA

La kompatinda, eta, pala knabo! Cxu li nun denove komencu lernadi kaj lernadi?

RITA

(levante la sxultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras.

ASTA

Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontrauxstari, Rita.

RITA

(iom senpacienca) Ne, -- kiel do vi pensas, -- en tio mi vere ne povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol mi. -- Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas cxirkauxkuri kaj ludi, li, -- kiel aliaj infanoj.

ASTA

(decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio cxi.

RITA

Jes, kara, tion faru. -- Nu, jen vidu --

(_Alfred Allmers_, en somerkostumo, permane kondukante _Eyolf_, envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de 36-37 jaroj, kun placxaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia vizagxo aspektas serioze kaj penseme. -- _Eyolf_ havas vestajxon de fasono kiel uniformo kun oraj sxnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, sagxajn okulojn.)

ALLMERS

(lasas _Eyolf_; gxoja aliras kaj donas al _Asta_ ambaux manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi cxi tie en nia forejo! Kaj ke mi baldauxe vin vidus!

ASTA

Sxajnis al mi ke mi devus --. Bonvenon ree hejmen!

ALLMERS

(agitas sxiajn manojn) Dankon.

RITA

Cxu li ne aspektas admirinde?

ASTA

(fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi certe multe skribis dumvoje. (gxoje ekkriante) Cxu eble la tuta libro estas preta, Alfred?

ALLMERS

(sxultrotiras) La libro --? Ho, _gxi_ --

ASTA

Jes, mi imagis, ke por vi pli facile farigxus, kiam vi elvenus.

ALLMERS

Tion ankaux mi opiniis. Sed vidu, -- farigxis tute alie, kara. Mi vere ecx ne skribis linion en la libro.

ASTA

Vi ne skribis --!

RITA

Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kusxas netusxita en la valizo.

ASTA

Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupigxis dum tiu longa tempo?

ALLMERS

(ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis.

RITA

(metas sian brakon cxirkaux lian sxultron) Iomete pensis pri tiuj, kiuj hejme sidis?

ALLMERS

Jes, kompreneble. Ecx multe. Cxiun opan tagon.

RITA

(lasas lin) Nu, do cxio estas ja en bona ordo.

ASTA

Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom gxoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro estas peza, mi opinias.

ALLMERS

Jen vi pravas. Cxar mi vere estis stulta antauxe, komprenu. La pensado, _gxi_ entenas la plej bonan en la homo. Kio skribigxas sur la paperon, ne multe tauxgas.

ASTA

(ekkriante) Ne multe tauxgas!

RITA

(ridas) Sed cxu vi frenezigxus, Alfred!

EYOLF

(fideme suprenrigardas al li) Ho jes, pacxjo, -- kion _vi_ skribas, tio tauxgas.

ALLMERS

(ridetas kaj glittusxas liajn harojn) Ja, ja, cxar _vi_ tion diras, do --. Sed kredu min, -- iu venos poste, kiu ecx pli tauxgos.

EYOLF

Kaj kiu li do estus? Ho, diru!

ALLMERS

Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin.

EYOLF

Kaj kion do vi jen faros?

ALLMERS

(serioze) Tiam mi denove iros en la montaron --

RITA

Fi, hontu, Alfred!

ALLMERS

-- supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn.

EYOLF

Pacxjo, cxu vi ne kredas, ke mi baldaux estos tiom forta, ke mi povos akompani vin?

ALLMERS

(dolorige tusxata) Ho jes, eble, mia knabeto.

EYOLF

Cxar al mi aspektas tiom grande, ke ankaux mi povus grimpi la montojn.

ASTA

(deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaux, Eyolf!

EYOLF

Jes, cxu ne, onklino?

ASTA

Jes ja. Cxu estas pro pacxjo, ke vi metis la novajn vestajxojn?

EYOLF

Jes, mi petis panjon pri tio. Cxar mi volis ke pacxjo vidu min tia.

ALLMERS

(mallauxte al _Rita_) Vi ne devus doni al li tian kostumon.

RITA

(mallauxte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis min en paco.

EYOLF

Kaj auxdu, pacxjo, -- Borghejm acxetis al mi pafarkon. Kaj ankaux trejnigis min pafi.

ALLMERS

Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf.

EYOLF

Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaux petos lin instrui al mi nagxi.

ALLMERS

Nagxi! Ho, sed kial vi do tion volas!

EYOLF

Jes, cxar cxiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas nagxi. Estas nur mi, kiu ne scipovas.

ALLMERS

(kortusxita, metas la brakojn cxirkaux lin) Estas permesite lerni cxion kion vi volas! Cxion kion vi mem deziras lerni.

EYOLF

Jes, cxu vi scias kion mi pleje deziras, pacxjo?

ALLMERS

Nu? Diru?

EYOLF

Pleje mi deziras lerni farigxi soldato.

ALLMERS

Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol tiu.

EYOLF

Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. Tion vi ja scias.

ALLMERS

(premegas la manojn) Jes, jes, jes; ni vidos --

ASTA

(eksidas cxe la tablo dekstre) Eyolf! Venu al mi, kaj mi ion al vi rakontos.

EYOLF

(iras al sxi) Kio estas, onklino?

ASTA

Imagu, Eyolf, mi vidis la Rato-frauxlinon.

EYOLF

Cxu! Vi vidis la Rato-frauxlinon! Ho, vi nur sxerctrompas min!

ASTA

Ne, estas vero. Mi vidis sxin hieraux.

EYOLF

Kie vi do vidis sxin?

ASTA

Mi vidis sxin sur la vojo, ekster la urbo.

ALLMERS

Ankaux mi vidis sxin ie en la kamparo.

RITA

(kiu sidas en la sofo) Eble ankaux ni vidos sxin, Eyolf.

EYOLF

Onklino, cxu ne estas strange, ke sxi estas nomita Rato-frauxlino?

ASTA

La homoj nur nomas sxin tiel, cxar sxi iras tra kamparo kaj laux bordoj forpelante cxiujn ratojn.

ALLMERS

Efektive sxi lauxdire estas nomita frauxlino Lup, mi kredas.

EYOLF

Lup? Tio ja signifas lupo.

ALLMERS

(Frapetas lin sur la kapon) Jen, ankaux _tion_ vi scias, Eyolf!

EYOLF

(pensema) Do eble estas vero, ke sxi estas lup-fantomo dum la nokto. Cxu vi tion kredas, pacxjo?

ALLMERS

Ho ne, tion mi ne kredas. -- Sed nun vi devus iri eksteren kaj iom ludi en la gxardeno.

EYOLF

Cxu vi ne opinias, ke estas pli bone ke mi kunportu kelkajn librojn?

ALLMERS

Ne, de nun neniujn librojn. Prefere iru malsupren al la aliaj knaboj sur la bordo.

EYOLF

(gxenata) Ne, pacxjo, mi ne volas malsupreniri al la knaboj hodiaux.

ALLMERS

Kaj kial ne?

EYOLF

Ne, cxar mi surhavas cxi tiujn vestajxojn.

ALLMERS

(sulkas la frunton) Cxu ili mokridas -- mokridas viajn belajn vestajxojn!

EYOLF

(eviteme) Ne, tion ili ne kuragxas. Cxar tiam mi batus ilin.

ALLMERS

Nu ja, -- kion do --?

EYOLF

Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi neniam povos farigxi soldato.

ALLMERS

(kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras?

EYOLF

Eble ili estas enviemaj. Cxar, pacxjo, ili estas ja tiom malricxaj, ke ili devas iri nudpiede.

ALLMERS

(mallauxte, kun sufokata vocxo) Ho, Rita, -- kiom jeno turmentas mian koron!

RITA

(trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu!

ALLMERS

(minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie malsupre sur la bordo!

ASTA

(auxskultante) Iu frapas.

EYOLF

Certe estas Borghejm!

RITA

Envenu!

(La _Rato-frauxlino_ envenas silente kaj trankvile tra la dekstra pordo. Sxi estas malalta, maldika, kurba estajxo, maljuna, grizhara, kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo kun kufo kaj manteleto. Per la mano sxi tenas grandan, rugxan pluvsxirmilon, kaj sur la brako, en sxnuro, nigran saketon.)

EYOLF

(mallauxte, tenante la robon de _Asta_) Onklino! Eble estas sxi!

RATO-FRAUxLINO

(genufleksas cxe la pordo) Mi humile petas permeson, -- cxu la gesinjoroj havas ion rongxantan en la domo?

ALLMERS

Ni? Ne, mi ne kredas.

RATO-FRAUxLINO

Jes, cxar alie mi volonte sxatus helpi la gesinjorojn senigi sin de tio.

RITA

Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn.

RATO-FRAUxLINO

Estas vere malfelicxe. Cxar gxuste nun mi faras rondvojagxon. Kaj neniu scias, kiam mi revenos en tiu cxi regiono. -- Ho, kiom laca mi estas!

ALLMERS

(montras al segxo) Jes, vi tiel aspektas.

RATO-FRAUxLINO

Oni devus ja neniam farigxi laca bonfarante al la malfelicxaj etuloj, kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj elcxerpigxas.

RITA

Eble vi volas sidi kaj iom ripozi?

RATO-FRAUxLINO

Multajn dankojn. (eksidas sur segxon inter la pordo kaj la sofo) Cxar la tutan nokton mi okupigxis en aferoj.

ALLMERS

Nu tiel?

RATO-FRAUxLINO

Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi. Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis rongxi la acidan pomon. (rigardas _Eyolf_ kaj kapsignas) Acidan pomon, sinjoreto. Acidan pomon.

EYOLF

(senpere, iom timigita) Kial devis ili --?

RATO-FRAUxLINO

Kion?

EYOLF

Rongxi gxin?

RATO-FRAUxLINO

Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj cxiuj iliaj ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas.

RITA

Hu! La kompatinduloj, cxu ili havas tiom da _ili_?

RATO-FRAUxLINO

Jes, svarmegis. (ridas silente kaj kontente) En la litoj ili svarmadis kaj cxirkauxkuris la tutan nokton. En la laktujojn ili falis. Kaj trans la plankojn ili siblante kuradis cxiudirekten.

EYOLF

(mallauxte, al _Asta_) Tien mi neniam volas vojagxi, onklino.

RATO-FRAUxLINO

Kaj jen _mi_ venis -- kaj krome iu alia. Kaj ni kunprenis ilin, cxiujn. La dolcxajn etulojn! Al ili cxiuj ni du metis finon.

EYOLF

(kriante) Pacxjo, -- jen, jen!

RITA

Bona Dio, Eyolf do!

ALLMERS

Kio okazas?

EYOLF

(montras) Estas io baraktanta en la saketo!

RITA

(maldekstren; krias) Hu do! Elpelu sxin, Alfred!

RATO-FRAUxLINO

Ho, karega sinjorino, ne timu tian etan figuracxon.

ALLMERS

Sed kio do tio estas?

RATO-FRAUxLINO

Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi karega amiko mia.

(_Hundeto_ kun largxa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.)

RATO-FRAUxLINO

(kape kaj mane signas al _Eyolf_) Proksimigxu nur fide, vi eta vundita batalanto! Gxi ne mordas. Alvenu! Alvenu!

EYOLF

(tenas sin al _Asta_) Ne, mi ne kuragxas.

RATO-FRAUxLINO

Cxu ne sxajnas al la juna sinjoro, ke gxi havas mildan kaj sxatindan aspekton?

EYOLF

(surprizita, montras) Tiu _jena_?

RATO-FRAUxLINO

Jes, gxuste gxi.

EYOLF

(duonlauxte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Sxajnas al mi ke gxi havas la plej teruran -- aspekton kiun mi iam vidis.

RATO-FRAUxLINO

(fermas la saketon) Ho, sxangxigxos, sxangxigxos.

EYOLF

(senpere proksimigxas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la saketon.) Delikata, -- delikata gxi tamen estas.

RATO-FRAUxLINO

(kun konsiderema vocxo) Sed nun gxi estas tiom laca kaj elcxerpita, la kompatindulo. Tiom ege laca gxi estas. (rigardas al _Allmers_) Cxar estas fortostrecxa, -- tia ludo, sinjoro komprenu.

ALLMERS

Kian ludon vi sugestas?

RATO-FRAUxLINO

La allogado.

ALLMERS

Aha, estas eble la hundo, kiu logas la ratojn.

RATO-FRAUxLINO

(kapsignas) Mopsulo kaj mi. Ni du kunlaboras. Kaj tio iras glate. Almenaux _aspekte_. Gxi ekhavas sxnuron ligitan al la kolringo. Kaj jen mi kondukas gxin tri fojojn cxirkaux la domon. Kaj ludas busxharmonikon. Kaj kiam _tion_ ili auxdas, tiam ili trudigxas supren el la keloj kaj malsupren de la subtegmentejoj kaj el le truoj, -- cxiuj tiuj benindaj, etaj kreajxoj.

EYOLF

Cxu tiam gxi mortmordas ilin?

RATO-FRAUxLINO

Ho, fore de tio! Ne, ni iras en la boaton, li kaj mi. Kaj ili sekvas post ni. La grandaj kaj iliaj etuloj.

EYOLF

(strecxita) Kaj jen kio --? Rakontu!

RATO-FRAUxLINO

Jen ni debordigxas. Kaj mi julas kaj ludas busxharmonikon. Kaj Mopsulo, gxi nagxas malantauxe (kun fajrer-sxutantaj okuloj) Kaj cxiuj tiuj kiuj svarmadis kaj cxirkauxkuris, ili sekvas, sekvas nin sur la profundan akvon. Jes, cxar tion ili devas!

EYOLF

Kial ili devas?

RATO-FRAUxLINO

Gxuste cxar ili ne _volas_. Cxar ili tiom timotremas antaux la akvo, -- tial ili trudigxas en gxin.

EYOLF

Cxu tiam ili dronas?

RATO-FRAUxLINO

Cxiu kreita opulo. (pli mallauxte) Kaj jen cxio estas tiom trankvila kaj bona kaj malluma por la sxatindaj etuloj, kiom ili nur povas deziri. Dormas tie malsupre en tia dolcxa kaj longa dormo. Cxiuj tiuj kiujn la homoj malamas kaj persekutas. (ekstaras) Nu, en pli fruaj tempoj mi ne bezonis Mopsulon. Tiam mi mem allogis. Mi sola.

EYOLF

Kion vi allogis?

RATO-FRAUxLINO

Homojn. Precipe unu.

EYOLF

(strecxita) Ho, diru al mi, kiu li estis!

RATO-FRAUxLINO

(ridas) Estis mia amato, tiu, vi eta cxarmulo!

EYOLF

Kie li do nun estas?

RATO-FRAUxLINO

(malmole) Malsupre cxe cxiuj tiuj ratoj. (denove milde) Sed nun mi devas denove eliri al la aferoj. Cxiam survoje. (al _Rita_) Cxu la gesinjoroj tute ne bezonas min hodiaux? Cxar tial mi povus finfari samtempe.

RITA

Dankon ne; mi opinias, ke ne estas bezonata.

RATO-FRAUxLINO

Nu-ja, plej kara sinjorino, oni neniam scias --. Se la gesinjoroj rimarkus, ke estas io kio rongxadas, -- kaj svarmas kaj cxirkauxkuras. -- jen sendu por mi kaj Mopsulo. -- Adiaux, adiaux milfoje. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.)

EYOLF

(mallauxte triumfe al _Asta_) Onklino, jen pensu, ke ankaux _mi_ vidis la Rato-frauxlinon!

(_Rita_ eliras sur la verandon kaj ventumas sin per posxtuko. Iom poste _Eyolf_ gardeme kaj nerimarkite eliras dekstren.)

ALLMERS

(prenas la tekon de la tablo cxe la sofo) Cxu estas _via_ teko, tiu cxi, Asta?

ASTA

Jes, mi havas kelkajn malnovajn leterojn en gxi.

ALLMERS

Nu, la familiajn leterojn --

ASTA

Cxar vi ja petis min ordigi ilin por vi dum via foresto.

ALLMERS

(frapetas sxian kapon) Kaj jen por _tio_ vi trovis tempon, vi!

ASTA

Ho jes. Mi faris tion parte cxi tie kaj parte en la urbo cxe mi mem.

ALLMERS

Dankon, kara --. Cxu vi trovis ion apartan en ili?

ASTA

(suprajxe aludante) Nu, -- ion aux alian oni ja cxiam trovas en tiaj malnovaj paperoj, vi scias. (mallauxte, sincere) Tio en la teko, tio estas la leteroj de patrino.

ALLMERS

Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos.

ASTA

(kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaux vi tralegu ilin, Alfred. Iam, -- pli malfrue en la vivo. -- Sed hodiaux mi ne kunprenis la sxlosilon de la teko.

ALLMERS

Ne estas bezonata, kara Asta. Cxar mi tamen neniam legos la leterojn de via patrino.

ASTA

(fiksrigardas lin) Do mi iam, -- tiel en hejmeca vespera horo, rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita.

ALLMERS

Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino. Vi ne havas tro da memorajxoj post sxi.

(Li donas la tekon al _Asta_. Sxi prenas gxin kaj metas gxin sur la segxon sub la supervestajxojn.)

(_Rita_ reen venas en la cxambron.)

RITA

Hu, sxajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinacxo kvazaux kunportis kadavran odoron.

ALLMERS

Jes, iom timiginda sxi ja estis.

RITA

Mi preskaux sentis min malsana, dum sxi estis en la cxambro.

ALLMERS

Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu sxi parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj altebenajxoj havas ion de la sama.

ASTA

(rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred?

ALLMERS

(ridetas) En mi?

ASTA

Jes, io estas. Kvazaux metamorfozo. Ankaux Rita rimarkis tion.

RITA

Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por bono, tio, Alfred?

ALLMERS

_Devas_ esti por bono. Kaj estu kaj farigxu por bono.

RITA

(ekkrie) Vi ion spertis dum la vojagxo! Ne neu! Cxar mi vidas laux via aspekto!

ALLMERS

(skuas la kapon) Ecx nenion -- ekstere. Sed --

RITA

(strecxita) Sed --?

ALLMERS

Interne en mi vere okazis eta metamorfozo.

RITA

Ho Dio --!

ALLMERS

(trankviligante, frapetas sxian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri tio vi senzorge fidu.

RITA

(eksidas sur la sofon) Tion cxi vi nepre al ni tuj rakontu. Cxion!

ALLMERS

(turnas sin al _Asta_) Jes, ni eksidu, ankaux ni. Jen mi provos rakonti. Plej eble bone.

(Li eksidas sur la sofon apud _Rita_. _Asta_ antauxentiras segxon kaj eksidas proksime apud li. Mallonga pauxzo.)

RITA

(rigardas lin kvazaux esperante) Jen do --?

ALLMERS

(rigardas antauxen) Kiam mi pripensas mian antauxan vivon -- kaj mian sorton -- dum la lastaj dek -- dekunu jaroj, gxi aspektas por mi kvazaux fabelo aux kvazaux revo. Cxu ne ankaux al vi tiel aspektas, Asta?

ASTA

Jes, multmaniere ankaux mi tion trovas.

ALLMERS

(dauxrigante) Kiam mi pensas pri tio, kion ni du estis pli frue, Asta. Ni du kompatindaj, malricxaj, orfoj --

RITA

(senpacience) Nu do, tio okazis ja antaux longe.

ALLMERS

(sen sxin auxskultante) Kaj nun mi sidas cxi tie en ricxeco kaj pompo. Povis plenumi mian vivotaskon. Povis labori kaj studi, -- cxio laux propra emo. (etendas la manon) Kaj tiun tutan, nekompreneblan felicxon -- gxin ni sxuldas al vi, kara Rita.

RITA

(duone sxerce, duone senvole, ekfrapetas lin sur la manon) Nun vi bonvole cxesu pri tiu babilado.

ALLMERS

Mi ja nur tion mencias kiel ia enkonduko --

RITA

Ho, transsaltu do tiun enkondukon!

ALLMERS

Rita, -- ne kredu, ke estis la konsilo de la kuracisto, kiu pelis min supren en la montaron.

ASTA

Vere ne, Alfred?

RITA

Kio do pelis vin?

ALLMERS

Estis tio, ke mi ne plu trovis trankvilon cxe mia labortablo.

RITA

Ne trankvilon! Kara, kiu do gxenis vin!

ALLMERS

(skuas la kapon) Neniu de ekstere. Sed mi havis senton en mi, ke mi rekte misuzis -- aux -- neglektis miajn plej bonajn talentojn. Ke mi malsxparis la tempon.

ASTA

(grandokule) Dum vi skribis la libron?

ALLMERS

(kapjesas) Cxar mi havas ja ne nur por tio talentojn. Mi eble povus fari ankaux ion alian.

RITA

Cxu pri tio vi sidis cerbumante?

ALLMERS

Jes, pleje tio.

RITA

Kaj tial vi laste farigxis nekontenta pri vi mem. Kaj ankaux pri ni aliuloj. Jes, cxar tia vi estis, Alfred!

ALLMERS

(rigardas antauxen) Tie mi sidis kurbigita super la tablo kaj skribis tagon post tago. Multfoje ankaux duonan nokton. Skribis kaj skribis sur la granda, dika libro pri "La homa respondeco". Hm!

ASTA

(metas sian manon sur lian brakon) Sed, kara, -- tiu libro estu ja la verko de via vivo.

RITA

Jes, tion vi ja suficxe ofte diris.

ALLMERS

Tiel mi pensis. Gxuste de la tempo kiam mi komencis farigxi plenkreska. (kun varma esprimo en la okuloj) Kaj jen vi igis min kapabla ekkomenci gxin, vi, kara Rita --

RITA

Ho, bla, bla!

ALLMERS

(ridetas al sxi) -- vi kun via oro kaj viaj verdaj arbaroj --

RITA

(duone ridante, duone cxagrenita) Se ankorauxfoje vi elbusxigas tiun stultajxon, mi batos vin.

ASTA

(rigardas lin maltrankvile) Sed la libro, Alfred?

ALLMERS

Gxi kvazaux komencigxis forigxi. Sed pli kaj pli altigxis la penso pri pli superaj devoj, kiuj prezentis postulojn al mi.

RITA

(radia, prenas lian manon) Alfred!

ALLMERS

La penso pri Eyolf, kara Rita.

RITA

(seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, -- pri Eyolf!

ALLMERS

Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala falo de la tablo --. Kaj pleje post kiam ni certigxis, ke estas nekuraceble --

RITA

(insiste) Sed vi ja zorgas pri li laux cxiuj povoj, Alfred.

ALLMERS

Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio mi de nun volas esti por Eyolf.

RITA

(rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin.

ALLMERS

Mi celas, ke mi el cxiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble.

RITA

Ho, sed, vi, -- dank' al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom profunde.

ASTA