Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua
Part 1
VERKARO DE V. N. DEVJATNIN
(RUSA ESPERANTISTO)
LIBRO UNUA
PARIS LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie 79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
1906
Tous droits réservés.
ANTAŬPAROLO DE AŬTORO
En unu feliĉa Maja tago de 1892a jaro mi iris sur «Granda» strato de Vilno kaj tute okaze ekvidis en fenestro de unu librovendejo tre modestan malgrandan libreton sub titolo «lernolibro de lingvo internacia «Esperanto». Ankoraŭ pli frue mi sciis pri ekzistado de lingvo internacia (?) «Volapük», kiu estis senfine malfacila por ellernado,--tial mi estis interesigita je nova provo de artefarita lingvo internacia, kaj aĉetis tiun-ĉi libreton, kiu kostis nur 10 kop.--Libreto estis skribita ruse, ĉar aŭtoro difinis ĝin escepte por rusoj. Traleginte tre atente malgrandetan lernolibron, mi estis tute frapita per simpleco kaj komprenebleco de ĝia enhavo, kaj tuj mem komencis ellernadi novan lingvon internacian. Post kelkaj tagoj mi jam sufiĉe bone konatiĝis kun «Esperanto», tiom bone, ke mi jam povis skribi al ĝia genia aŭtoro leteron, kiun li baldaŭ respondis, kaj inter ni de tiu tempo komenciĝis tre viva korespondado. Poste S-ro Zamenhof elsendis al mi plenan vortaron ruse-esperantan, «Duan libron», gazeton «Esperantisto» (ĝi eliradis en Nurenbergo) kaj ankoraŭ kelkajn libretojn esperantajn. (Literaturo esperanta tiam estis ankoraŭ tre malriĉa!) Ankoraŭ post kelka tempo mi estis enskribita en nombron de esperantistoj (en «adresaro» de D-ro Zamenhof), kaj de tiam mi komencis tre fervore laboradi pro nia karega lingvo. Tiun-ĉi laboradon multe helpis mia konatiĝo--proksimume en tiu sama tempo--kun kelkaj esperantistoj, kiuj loĝis tiam en Vilno; unuaj samideanoj, kiujn mi ekkonis, estis sinjoroj Lojko, Nauman kaj Zambrĵickij, kiuj konatiĝis kun Esperanto iom pli frue, ol mi. (S-ro Lojko estis iam varmega Volapükisto kaj eĉ havis de ĝia aŭtoro ian diplomon, por kiu li pagis, ŝajnas al mi, 15. rublojn!). Kune kun tiuj-ĉi miaj unuaj amikoj--esperantistoj ni laboradis pro utilo de nia sankta afero sufiĉe fruktoporte kaj varbis kelkajn novajn adeptojn de Esperanto. Dank' al senĉesa influo de tiuj-ĉi miaj amikoj, mi estis en tiu tempo plej laborema kaj, krom propagando de Esperanto, mi komencis mian verkadon: plej frue mi tradukadis rakontojn de grafo Tolstoj (unuaj estis: «Per kio homoj estas vivaj» kaj «Du maljunuloj»), poste mi provis poezion, kaj en Junio de 1892a jaro tradukis unuan versaĵan--«Anĝelo» (el Lermontov), kiu estis presita en n-o 9a de «Esperantisto» por 1892 j.; tio-ĉi estis mia unua provo, kiu, afable akceptita de nia estimata majstro, estis komenco de tuta mia postea verkado.
Proksimume en tiu sama tempo mi konatiĝis per korespondado kun S-ro Grabovskij, kun fraŭlino Manjkovskaja (ĉu ŝi memoras ankoraŭ tiun someron, kiam ŝi gastadis ĉe mi en Gedrojci?), kun D-ro Ostrovskij, kun S-ro L. de Beaufront, L. Lemaire kaj kun multaj aliaj geesperantistoj rusaj kaj alilandaj (el tiuj-ĉi lastaj mi aparte longe korespondadis kun S-ro Riĉard Geoghegan el «Ist Zound de nord-amerikaj unuigitaj ŝtatoj», kiu eĉ ellernadis lingvon rusan). Ĉiuj tiuj-ĉi amikoj miaj ankaŭ bone min influis,--kaj mi tradukadis kaj verkadis senhalte: unu post alia aperis miaj originalaj kaj tradukitaj verkoj: «Ludilo de Sorto», «Nevola mortiginto», «Demono», «Boris Godunow», «Arturo», «Edziĝo» kaj multe da diversaj malgrandaj versaĵoj...
Sed post granda bruado ĉiam venas silento,--tiel same fariĝis ankaŭ kun mi: ĉiuj miaj amikoj forveturis el Vilno en diversajn lokojn de nia Grandega Rusujo, mi mem, laŭ volo de sorto, estis transmetita ian sovaĝan vilaĝon, kie preskaŭ tute forestis eĉ ia similaĵo je civilizita homaro, kaj mi restis tute sola; mia familio pligrandiĝis, miaj infanoj jam bezonis edukadon, kaj mi devis pli multe pensi pri miaj devoj familiaj kaj servaj, ol pri Esperanto,--tial mi preskaŭ tute forlasis mian laboradon sur kampo de nia kara afero, aliaj interesoj de vivo min okupis, iom post iom mi komencis tute nerimarkeble forgesadi eĉ pri ekzistado mem de lingvo Esperanto, kaj, fine, mi preskaŭ tute ekdormis...
El tiuj-ĉi teruraj brakoj de bruta dormado min elŝiris mia malnova amiko-esperantisto D-ro A. G. Naŭman: per sia laŭta, kuraĝa kaj bonfavora voĉo li vekigis min kaj igis ree laboradi!... Tielan efektive amikan agon oni neniam forgesas!... Kaj jen mi vekiĝis, renaskiĝis por Esperanto,--kaj nun mi volas ree labori, ree batali kaj aŭ venki aŭ morti kun batalilo en manoj, por ke oni min pardonu por mia kontraŭvola perfido je nia sankta afero!...
Por komenco mi decidis eldoni unuan libron de mia plena verkaro, en kiu mi lokigas preskaŭ trionon da tio, kion mi skribis esperante en daŭro de lastaj 13 jaroj.
Eldonon de mia plena verkaro afable prenis sur sin estimata Pariza firmo «Hachette et Cie», kiun mi korege dankas por tio-ĉi, ĉar alie, dank' al multaj malfacilaj cirkonstancoj, mondo esperantista neniam ekvidus miajn verkojn.
Post kelka tempo, se nur nenio min malhelpos, mi intencas eldoni duan libron, en kiu multaj el miaj malnovaj amikoj inter aliaj trovos kelkajn konatajn por ili verkojn.
Kun komprenebla sento de timemo mi prezentas nun al juĝo de tutmonda esperantistaro unuan libron de mia plena verkaro: ĝi ja estas unua provo en tiu-ĉi direkto, ĝis nun en nia ankoraŭ juna literaturo esperanta forestis tielaj kolektoj,--kaj mi deziras el tuta mia koro, ke tiu-ĉi mia laboro estu feliĉa komenco (_nur komenco!_), ke aliaj geesperantistoj sekvu min kaj en plej mallonga tempo riĉigu nian junan literaturon, por ke ni ĉiuj povu diri, ke nia kara Esperanto havas propran literaturon eĉ pli grandan, ol ia nacia lingvo... Donu, Dio, ke tiu-ĉi deziro plej baldaŭ efektiviĝu!
Oni min kritiku, oni min insultu, aŭ laŭdu,--por mi persone ĝi estas tute egala: komenco estas farita, kaj mi el tuta mia animo invitas ĉiujn geesperantistojn sekvi mian ekzemplon! Ni laboru kaj esperu! Vivu nia karega Esperanto kaj ĝia genia kreinto!...
V. Devjatnin.
VERKARO
VERSAĴOJ
1. ESPERO
(El Ŝiller.)
Tre multe homar' kun espero en koro Pri vivo estonta revadas, Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora Aliri ĝi baldaŭ voladas. Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,-- Sed homo esperon senĉese odoras.
Espero kun ni senaparte vivadas: Ĝi knabon dorlotas, junulon Per sorĉa radio ĝi gaje logadas, Konsolas ĉe tomb' maljunulon: Li, trolacigita per vojo de tero, Foriras en tombon kun dolĉa espero.
Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera, Per revoj malsaĝaj naskita! Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, Ke estos esper' plenumita. Kaj tiu-ĉi sento ĉu estas kapabla Nin trompi en nia revaĵo agrabla?
2. KVAR JARTEMPOJ
I. Ridetas gajege kaj hele naturo: Ĝin vestas smeralda verdaĵo, Ĉirkaŭe vidiĝas de vivo plezuro Kaj ĝojo en ĉiu kreskaĵo.
Kaj suno favore, amike etendas Al ĉio brilantan radion, Al ĉio feliĉon, konsolon ĝi sendas, Vivigas, varmigas ĝi ĉion.
II. Naturo jam estas en luksa disfloro, Je vivo matura pleniĝas, Kaj suno simila je globo de oro En blua ĉielo ruliĝas.
Sed ĝi tro varmege bruligas aeron: Arbaroj jam pluvon avidas, Kaj herbo flaviĝas kaj falas sur teron, De suno sin kaŝi rapidas...
III. Ĉesiĝis jam tute varmego somera, Naturo malgaje forfloras,-- Kaj ofte en sia malĝojo sincera Per pluvo senhalta ĝi ploras!
Nur vento ribela, trapike fajfante, Ŝancelas foliojn kun bruo, Kaj ilin forpelas, de arboj ŝirante... Ĉagreno, sopiro, enuo!...
IV. Blankiĝas naturo, en neĝo vestita, Kaj kiel arĝento ĝi brilas; Per prujno lanuga kaj griza kovrita, Ĝi je maljunulo similas.
Sed morto severa vidiĝas en ĉio,-- Ĝin forta eĉ frost' ne forigas... Malvarmo, silento... Kaj suna radio Nur lumas, sed jam ne vivigas!...
3. ŜI ESTAS GAJA
Ŝi estas ankoraŭ malgranda infano, Ŝin ĉiuj dorlotas kaj amas; En ŝia vizaĝo, floranta per sano Gajeco senzorga nur flamas.
Jen jaroj forpasas. Ŝi lukse disfloras, Ŝin sorto renkontas afable; Ŝi estas tre gaja, neniam ŝi ploras, Kaj vivon pasigas agrable.
Rigardu: jen rajdas en cirka areno Konata al vi belulino,-- Ŝi saltas, ŝi dancas sen deva konveno, Ĉar estas ŝi gaja fraŭlino!
Kaj ĉiuj laŭtege kriante ŝin laŭdas, Je ŝia talio admiras, Ŝin multe elvokas, senfine aplaŭdas, Al ŝi ornamejon eniras...
Jen domo gajega. En ĝia salono Belegaj virinoj promenas... En tiun-ĉi domon pro vino kaj mono Tre multaj fraŭlinoj alvenas...
Jen vidu: ekfalas sur molan kanapon, En brakoj de iu sinjoro, Belega fraŭlino... Jen levis ŝi kapon Kaj ridas en bona humoro....
Ĉu vi ŝin ekkonis? Tre gaja fraŭlino!... Pasie ŝin kisas sinjoro, Karesas kaj donas pokalon da vino,-- Ŝi trinkas kaj... ridas el koro!...
Post tio forflugas apenaŭ nur jaro, Kaj ŝin mi denove ekvidis,-- Sed kie? Sur kota drinkeja ŝtuparo Ĝi staris malsobra kaj ridis....
Foriĝis jam ŝia beleco vizaĝa, Nenio antaŭa jam restis... Ŝi min ekrigardis kun vido malsaĝa Kaj kvazaŭ kontenta ŝi estis.
«Vi eble per brando regali min volas?» Demandis ŝi min arogante: «Ĉar vidu... hodiaŭ... mi... iom petolas!...» Kaj ŝi ŝanceliĝis ridante...
Kaj ĉiam ridanta, kaj ĉiam kontenta, Vivanta pro mono kaj vino, Senzorga, senhonta, sensaĝa, sensenta,-- Jen vivo de gaja virino!...
4. MALLIBERULO
Ne besto sovaĝa, fermita en kaĝo, De ĉeno fortika sin ŝiras, Ne gaja birdeto, kaptita per reto, Pri freŝa aero sopiras,--
De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras Junulo tre bela, tre brava!... Predikis li veron, justecon, liberon, Kaj pensis, ke estas li prava....
Revanto ne vidis, ke ĉiuj nur ridis Je lia parolo sovaĝa: Sin amo inspiris, sed ĉiuj rediris, Ke estas li homo malsaĝa!...
Li multe suferis, li multe esperis, Li kredis, ke venos libero,-- Kaj ree kun flamo predikis pri amo, Pri paco tutmonda, pri vero....
Ho, kia eraro! Neniam homaro Resonos al voko predika: Homaro--prudenta, kaj estas sensenta Al voko malforta amika!
Sed li ne silentis: li pensis, li sentis, Ke homoj lin fine komprenos, Ke liaj amikoj al liaj predikoj De ĉie kun ĝojo alvenos....
Kaj jen rezultato: li en kazemato En ŝarĝaj katenoj nun sidas, De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras, Kaj vane liberon avidas.--
5. PRINTEMPO
Printempo venas! Vivon donas Al ĉio belulina veno: Varmega suno jam proponas Radiojn siajn, kaj mateno Vizaĝon belan kun rideto Al ĉiuj montras; jam de montoj Kun bruo fluas rivereto, Kaj detruataj estas pontoj....
Denove ĉio reviviĝas, Kantadas venon de printempo.... Por mi nur daŭras, ne finiĝas Malbona, malvarmega tempo! Por mi forestas suna lumo, Kaj de printempo bela veno Nenion donas... Nur mallumo, Mallumo sola kaj ĉagreno!...
6. AL LABORISTO
(El Foss.)
Ho, frato! Dum vi laboradi Ankoraŭ povas sen ripozo, Ne volu manon etendadi Al bonaj homoj pro almozo.
Sed kiam de kruela sorto, Ho, mia mizerega frato, Foriĝas tuta via forto,-- Vi vin mortigu per malsato.
7. INFANO DE ZORGO
(El Gerder.)
Finiĝis varmega jam tago, Kaj nokto agrabla fariĝis, Sub ombra cipreso, ĉe lago Diino de Zorgo sidiĝis.
El ruĝa argilo Diino Malgaje figuron skulptadis,-- Kaj luno, de nokto reĝino, De blua ĉiel' rigardadis.
Jen Zeŭso al bela Diino Parolis kun dia favoro: «Rakontu, malgaja knabino, Pri via doloro en koro.»
«Ho, Zeŭso, Diino rediras: Alportu al mi vi plezuron! De vi mi nur solan deziras: Vivigu vi mian figuron!»
--Volonte! Mi vin kontentigos: Viviĝas figuro jam via!... Sed tamen de nun mi devigos, Ke estu eterne ĝi mia!--
«Ho, ne! Al li Zorgo parolas: Figuron mi longe skulptadis, Al vi mi ĝin cedi ne volas, Ĉar ĝin mi por mi preparadis!
Por mi ĝin restigu!» korege Ŝi Zeŭson potencan admonis. --Ho, ne! mi ĝin amas varmege, Al ĝi ĉar animon mi donis!--
«Pro kio disputon vi tenas?» Subite la Ter' al li diras: «Al mi ĝi sen dub' apartenas, Ĉar tera en teron foriras!»
Kaj dioj disputis senfine, Ĉar cedi neniu deziris Figuron argilan,--sed fine Al Kron' ili ĉiuj ekiris.
«Ĉar unu al dua ne volis Figuron vi tiun-ĉi cedi,--» Grizhara Saturn' elparolis: «Vi kune ĝin povas posedi.»
«Aŭskultu-do, dioj: nur kiam Ĝi mortos, anim' apartenos Al Zeŭso potenca,--kaj tiam Jam Ter' ĝian korpon alprenos.
Kaj vi, ho, de Zorgo Diino, Ĝin povas posedi ĝis morto!...» Mi pensas, ke tia difino Similas al homa la sorto?...
8. DEKTRIA NUMERO
Li estas krimulo!... Mallevis li kapon, Pri vivo pasinta pensante, Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon, Kaj iras, per ĉenoj sonante....
Vi pensas, kredeble, ke estas li homo? Ho, vane! ĝi estas malvero: Li estas nur ia vivaĵo sen nomo, Cifero, «dektria numero»...
Piedojn kaj manojn katenoj turmentas, Animon plenigas doloro, En korpo malsana malvarmon li sentas, Sopiron grandegan en koro.
Li forte laciĝis, ripozi li volas, Kaj jen li sidiĝas sur tero... «He, vi!... sonas krio: vi ree petolas?!... Vin levu, «dektria numero»!
Kaj ree li paŝas, per ĉenoj sonante, Kaj ree sopiras sen fino, Pri celo de sia vojaĝo pensante, Pri domo, infanoj, edzino....
Rapide traflugas en lia memoro Pentraĵoj de vivo mizera... Kaj ree en korpon penetras doloro, En koron--turmenta infera!...
En malliberejo malluma, malpura, Senkulpe ŝlosita li estis,-- Kaj tie en stato malbona, terura Kvin jarojn longegajn li restis!
Li jam humiliĝis al juĝo malvera, Kaj nur liberiĝon avidis,-- Sed vane: subite lin sorto severa Denove kruele jeridis...
En malliberejo fariĝis ribelo,-- Al ĝi ankaŭ lin oni igis... Sed oni neniom aliris ol celo, Por ĉiam nur sin pereigis....
Kaj jen rezultato!... Mallevis li kapon, Pri vivo pasinta pensante, Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon, Kaj paŝas, per ĉenoj sonante.
Vi kredas sendube, ke estas li homo? Ne kredu,--ĝi estas malvero: Li estas nur ia vivaĵo sen nomo, Cifero, «dektria numero»...
9. HETMANO (suĵeto estas pruntita).
(Poemo.)
En senviva arbaro vivas brava anaro Da rabistoj kun sia hetmano. Li, ankoraŭ junulo, estas glora bravulo Kaj jam tenas potencon en mano.
Ĉiuj multe lin timas, lian saĝon estimas, Lian vivon zorgeme prigardas, Li-do estas severa, malkontenta, kolera, Kaj rabistojn fiere rigardas.
En pasinta somero li kun muta kolero Patran domon forlasis por ĉiam, Kredi veron li ĉesis, sanktan Dion forgesis, Kaj rabisto fariĝis de tiam.
Li el mondo forkuris kaj solene li ĵuris Senkompate forvenĝi homaron, Kaj kun tiu-ĉi ĵuro kruelega, terura, Li foriris senvivan arbaron.
En arbaro sur fundo de kavego profunda Lin okaze rabistoj renkontis: Forkurinto mizera kun konfido sincera Lian sorton al ili rakontis.
Lin rabistoj komprenis kaj tuj mem lin alprenis, Kiel membron de bando ilia, Sed tre baldaŭ bandano mem fariĝis hetmano, Komandanto de aro malpia.
Li, kruela, kuraĝa, kvazaŭ besto sovaĝa, Al pasantoj kuradis renkonte, Kaj, kaptante oferon, ĝin ĵetadis sur teron Senkompate, senkore, senhonte.
Eĉ rabistoj malvarmaj iafoje kun larmoj Kruelecon hetmanan rigardis, Sed, ĉe vido de brilo sur lakita tranĉilo, Ion diri al estro sin gardis.
Foje unu bandano pri senkulpa infano Senkompatan hetmanon ekpetis, Sed per propra lin mano tuj mortigis hetmano Kaj al hundoj por manĝo forĵetis...
Lin jam serĉis polico, kaj kun lerta malico, Grandan monon promesis al tiu, Kiu vivan lin trovos, aŭ mortigi nur povos, Sed lin trovis, mortigis neniu.
Longe vagis sen baroj en senvivaj arbaroj Nekaptebla hetmano kuraĝa, Kaj mokeme nur ridis, kiam aŭdis aŭ vidis, Ke lin serĉas polico sensaĝa.
Unu fojon lin trovis kaj mortigi eĉ provis Du tro lertaj, kuraĝaj soldatoj, Sed hetman' ilin ligis kaj kun si veturigis En tendaron de siaj kunfratoj.
Malfeliĉaj kaptitoj estis forte vergitaj De hetmano en densa arbaro, Kaj post tiam bandanoj kun katenoj sur manoj Ilin sendis kun rid' al estraro.
Kaj estraro kolora en indigno sincera Nepre kapti krimulon intencis: Kun decido tiela kontraŭ bando ribela Ĝi regulan militon komencis.
Kaj subite arbaro, ĉirkaŭita per baro El soldatoj tre bone armitaj, Estis tute simila je grandega kaptilo Kun bestegoj en ĝi enŝlositaj.
Al rabistoj kaptitaj venis spertaj senditoj Kun propono de plena pardono, Se nur ili sen vorto humiliĝos al sorto Kaj hetmanon fordonos pro mono....
--Nu, amikoj-kunfratoj, nin ĉirkaŭis soldatoj, Diris brava hetmano fiera: --Humiliĝu al sorto, ĉar minacas vin morto,-- Mi ĝin diras el koro sincera!
--Mi konsilas vin cedi, ĉar ne povas mi kredi, Ke vi estas kapablaj al grando... Ekrigardu, kunfratoj: en arbaro soldatoj Nin ĉirkaŭis de rando ĝis rando.
--Vin soldatoj mortigos, aŭ po unu kunligos Kaj eltrenos el via arbaro, Sed se vi nur deziros, vi liberaj eliros Kaj kun mono el tiu-ĉi baro....
--Nu, malpiaj bandanoj, jen al vi miaj manoj Senarmitaj kaj jam sendanĝeraj: Ligu ilin sen timo, kaj kun gaja animo Iru for el arbaro liberaj!...
Lin respondis neniu,--sed en brusto de ĉiu Frapis koro per sento kolera.... --Vi obstine silentas? Ĉu kun mi vi konsentas?-- Diris ree hetmano fiera.
Kaj tuj mem sonis krio: «nin devigos nenio De hetmano foriri perfide! Ni hetmanon estimas, ni danĝeron ne timas! Ni batalon deziras avide!...»
Kaj senditoj kaptitaj estis tuj disŝiritaj De rabistoj kun krio sovaĝa... Tiam juna hetmano kun tranĉilo en mano Proksimiĝis al bando kuraĝa.
Jen li ĉapon formetis, ĝin sur teron li ĵetis Kaj per brusto ondanta enspiris: Kaj memfide, kun vido de kuraĝa decido, Al rabistoj solene li diris:
--Venis tempo fatala de kruela batalo: Ni atendas aŭ venkon, aŭ morton, Nin danĝero minacas, kaj al vi mi donacas Mian kapon, kaj koron, kaj forton!
--Sed mi kredas, kolegoj, ke eĉ grandaj nubegoj Da soldatoj kun trafaj pafiloj Nun disflugos por ĉiam kaj batalos neniam Kontraŭ niaj brilantaj tranĉiloj!...
Kun konfido anima kaj kun ĝojo senlima Lin salutis rabistoj--kunfratoj: «Vivu estr' estiminda! Vivu frato aminda! Forpereu malnoblaj soldatoj!...»
Kaj en nokto senstela tuta bando ribela Sian neston malluman forlasas.... Rampas ventre kunfratoj, kaj simile je katoj Ili mute, senbrue trapasas....
Jen ekpafo trasonis... bando tuj ĝin ekkonis: Por komenco ĝi estas signalo... Kaj rabistoj atakas: pafas, tranĉas kaj hakas... Komenciĝis kruela batalo!..
Kiel iaj demonoj saltas lertaj friponoj, Eksvingante per akraj tranĉiloj.... Kaj batalon bruantan, homan sangon fluantan Kaŝas nokto sub nigraj flugiloj...
En mateno-do frua estis ĉio senbrua, Hele suno suriris brilanta... Sed ĝi sangon ekvidis, kaj foriri rapidis Sin kovrinte per nubo fluganta...
Kaj en tuta ĉielo tuj fariĝis ribelo: Fulmotondro eksonis kolere, Nigraj nuboj ekbruis kaj pluvego ekfluis, Pri mortintoj plorante sincere...
Kaj per larmoj naturaj homaj agoj teruraj Estas iom post iom lavataj... Nur sur loko fatala, kie estis batalo, Restos longe skeletoj soldataj....
* * * * * * * * * * * * * *
Multaj jaroj forpasis. Jam hetmano forlasis Sian bandon kaj sian metion. Li senfine sopiris, en dezerton foriris, Kaj en ĝi rememoris li Dion.
Lia vivo sencela, malprudenta, ribela Elpentriĝis en lia memoro: Ĉiam vivis li krima kun malpura animo, Sen espero, sen kredo en koro.
Nun malpia krimulo jam ne estas junulo,-- Baldaŭ venos jam morto severa, Poste--juĝo de Dio... Lin pravigos nenio, Ĉar ne kredis li, vermo fiera!...
En senlima sopiro lin vizitis deziro Formortigi sin mem, kiel hundon... Kun decido tiela en animo ribela Li eniris kavegon profundan.
Lia mano tremanta kun tranĉilo brilanta, Jam sin levis al gorĝo sulkita... Unu movo de mano--kaj por brava hetmano Estus ĉio por ĉiam finita!...
Sed subite formetis li tranĉilon kaj ĵetis Ĝin rapide kun forto sur teron: Li eksentis kun ĝojo je unua nur fojo En mizera animo esperon...
Li de ĝojo ekploris, ĉar li tuj rememoris, Ke li povas formorti kun gloro: Lia vivo rompita estas alte taksita De estraro per multo da oro...
Li ekĝemis facile, al ĉielo humile Siajn manojn li pie etendis, Kaj kun kredo kreskanta al Potenca Juĝanto Sian preĝon unuan li sendis.
Tiu preĝo sincera por hetmano fiera Estis ĝusta saniga balzamo: Nun, anstataŭ sopiro, lin vizitis deziro De reveno al bono, al amo...
Kaj terura rabisto al malriĉa botisto Venas nokte kun stranga propono: «Vi fortike min ligu kaj en urbon venigu, Kaj ricevos vi multe da mono.»
Malriĉulo ekmiris: «ĉu ne estas, li diris, Vi freneza, amiko amata?!» --Ne, mi estas en sano,--sed mi estas hetmano De rabistoj, krimulo sciata....
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
.... Jen en mezo de placo, kiel morta minaco Por senkoraj scivolaj vidantoj, Staras alta Pendingo, ĉirkaŭita per ringo De senmovaj policaj gardantoj.
Kaj subite murmuro de nevola teruro Sonis brue en popolamaso: Sur pendinga submeto kun feliĉa rideto Maljunulo aperis malgrasa....
Jen per mano tremanta kun kateno sonanta Sanktan signon de kruco li faris, Kaj kun vido trankvila en vizaĝo humila Sin al morto kruela preparis.
Oni donis signalon... Kaj en maŝon fatalan Estas kapo grizhara metita.... Kelkaj movoj malfortaj, konvulsioj postmortaj, Kaj spektaklo jam estas finita!...
El bluaĵo ĉiela lumas suno tre hela Per radioj varmegaj brilantaj... Ĉio estas silenta, ĉio estas kontenta, Kaj senbrue disiras vidantoj...
10. SUR STRATO
(Sceno el efektiva vivo.)
Sur strato promenas gravega sinjoro: Li ĵus fortagmanĝis, kaj iras kontenta, Kun plena ventrego, kun ĝojo en koro, Senzorga, trankvila, fiera, sensenta.
Subite al li knabineto aliras. Malgrasa ŝi estas, en vesto malriĉa,-- Plorante, ŝi manon etendas kaj diras: «Ho, donu almozon al mi, malfeliĉa!»
--For, for, abomena, senhonta knabino! Labori vi devas, almozon ne petu!... Vin sendis, kredeble, malĉasta patrino Por ke je almozo vi brandon aĉetu?
«Ho, ne, estimata, aminda sinjoro! Patrino... ho, mia karega patrino! Ŝi, eble, jam mortis en tiu-ĉi horo,... Malsana ŝi estas... --Ne, truda knabino,
Foriru, foriru! Al via rakonto Ne kredas mi tute: ĝi estas malvera. For, for! ne mensogu! Al vi estas honto Pasantojn trompadi per vido mizera!...»
Kaj ree promenas gravega sinjoro Kun plena ventrego, kun vido kontenta, Kun nigra animo, kun ĝojo en koro, Feliĉa, trankvila, fiera, sensenta....
11. NAJTINGALO
(Malgrandrusa kanto.)
Ne pepadu, najtingalo, En mateno frue, Ne pepadu, malgrandeta, Sub fenestr' proksime...
Via kanto estas bela, Vi bone kantadas, Vi, feliĉa, jepariĝis Kaj nesteton havas.
Mi, mizera, malfeliĉa, Sen nesto, sen paro,-- Kaj ne povis mi en mondo Kun ĝojo kantadi.
Flugu, kantu vi al tiuj, Kiuj bone vivas: Ili de kantado via Multe amuziĝus.
Sed al mi kantado via Bruston nur disŝiras. Koron pikas, kaj animon Turmentas senfine!...
Strigo--birdo por mi restu: Ĝi ploras, ne kantas.... Ploru, strigo, kaj ĝemegu, Morton al mi voku!...
12. FROSTETO
(Rusa kanteto.)
Ho, frosteto kara, Rusa vi bravulo! Iras vi en gantoj Kaj en fela ĉapo! Ho, frosteto kara Kun vangetoj ruĝaj! Korpon vi frostigas, Sed anim' varmiĝas! Ĉu frostet' memoras, Kiam kun knabino Sur glitveturilo, Kvazaŭ birdo, flugis Mi en nokt' malluma? Kaj al mi mallaŭte Ŝi kun am' murmuris: «Vi frostiĝis, kara? Apud mi kuŝiĝu, Mi vin tuj varmigos!...» Pelton ŝi malfermas,-- Kaj ĉe blanka brusto Bone mi varmiĝas!... Ŝiaj okuletoj Fajreretojn ŝutas, Kaj vangetoj ŝiaj Kvazaŭ flamo brulas,-- Mia fajra koro Ankaŭ ekbruliĝas.... Ho, frosteto kara, Rusa vi bravulo, Ja por mi vi ĉiam Estis frat' aminda!
13. FASTANTOJ
(Fablo.)
Profite en urbo sekalon vendinte Kaj monon por ĝi ricevinte, Antono reiris kun ĝojo Al hejmo. Subite sur vojo