Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

Part 2

Chapter 2 3,631 words Public domain Markdown

Rabistoj duope al li alŝteliĝis... De ili forkuri rapide li penis, Sed ili lin kaptis, kaj monon deprenis, Kaj poste, lin mem mortiginte, foriĝis.

Lasinte arbaran densejon, Rabistoj eniris drinkejon. Al ili mastro brandon donas, Kolbason, ŝinkon li proponas...

Sed unu rabisto al mastro rediras: «Vi estas sendube tre granda pekulo,-- Je via propono senfine mi miras!... Forgesis pri tio vi, senprudentulo,

Ke fasto hodiaŭ ja estas,-- Ĝi sankta por ni ĉiam restas....» * * * * * * * Ĉu ne ekkonas vi, legantoj, Vin mem en tiuj-ĉi fastantoj?

14. HUSARO

(El Puŝkin.)

Ĉevalon sian li purigis, Estante forte kolerega, Kaj diris: «min diabl' devigis En loko loĝi malbonega!

Ni ĉiam tie-ĉi restadas En turka kvazaŭ batalado: Nur solan supon ni manĝadas Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.

Kaj mastro tie-ĉi malbona, Malbonan havas li edzinon... Nek via skurĝ', nek vorto bona Admonas tie-ĉi virinon!..

Jen urbo Kiev! lando kia! En buŝon falas mem buletoj, Kaj vinon havas domo ĉia,-- Kaj kiaj tie virinetoj!...

Ne estas eĉ domaĝ', je Dio, Sin mem pro ili pereigi!... Malbone estas nur per tio....» --Per kio? Volu min sciigi!--

Kaj li komencis plibonigi Lipharon. «Eble ne timulo-- Li diris--estas vi, sed igi Vin miri povas mi--spertulo.»

«Aŭskultu: regimento nia Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis. Mastrino estis bona mia, Kaj tombon ŝia edz' foriĝis.

Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis; Ni vivis pace, tute bone, Al mi Mario humiliĝis, Ne diris vorton eĉ malbone.

Se mi malsobra estis tute, Ŝi mem min zorge kuŝigadis; Ŝi ĉiam pace, sendispute Je ĉio tuj mem konsentadis

Feliĉan vivon mi pasigis, Kaj longe tiel vivus eble,-- Sed jen subite ĵaluzigis Min io,--mem diabl' kredeble.

Mi pensis: kial baptanino Sin levas nokte? Kiu volas? Tre juna estas ŝi virino Kaj tial, eble, ŝi petolas!...

Mi observadi ŝin intencis. Jen foj' ne dormis mi (en korto Jam estis nokto, kaj komencis Bruegi vent' kun granda forto).

Kaj vidas mi: ŝi forrampetis De forno, prenis ŝi karbeton, Min tre facile pripalpetis Disblovis apud forn' fajreton;

Ŝi ekbruligis kandeleton, Kun ĝi angulon ŝi foriĝis, De tie prenis boteleton, Sur balailon ŝi sidiĝis,

Ŝi senvestiĝis, kaj sorbinte El boteleto, ŝi tra tubo, Sur balailo sidiĝinte, Tuj malaperis, kvazaŭ nubo!

«Ŝi eble estas sorĉistino», Mi pensis, kaj de forn' rapidas, Por vidi sorĉon de virino; Kaj jen mi boteleton vidas.

Mi flaris: ia acidaĵo... Mi plankon verŝis el botelo: Forflugis--kia mirindaĵo!-- Kaj forna forko kaj sitelo!

Sub benko katon mi ekvidis, Sur ĝin mi ŝprucis el botelo: Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis Subite fornon post sitelo.

Sur ĉion ŝprucis sen kompato Jam mi per tuta forto mia,-- Kaj ĉio: tablo, benko, pato Forflugis unu post alia.

Al ili mi ne volis cedi,-- Kaj trinkis mem per unu fojo Restaĵon... Ĉu vi povas kredi? Mi ekaperis tuj en vojo:

Mi flugis,--kien? mem ne sciis, Kun forto tranĉis nur aeron, Al steloj mi: «pli dekstren» kriis... Kaj jen ekfalis mi sur teron.

Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas. Kaj oni faras ian ludon: Kantadas, fajfas kaj petolas, Kun granda ran' edzigas judon.

Mi kraĉis... Flugas jen Mario: «For! hejmen kuru, petolulo! Vin oni tuj formanĝos!..»--Kio?! --Nu, mi ne estas timemulo:

Vi ne kriegu! Kie vojo Al hejmo estas?--«Jen sidiĝu Sur fornan feron,--kun malĝojo Respondis ŝi,--kaj tuj foriĝu!...»

--Vi volas, ke husar' sidiĝu Sur fornan feron?! Baptanino, Mi petas vin, ne freneziĝu, Ne estu vi malsaĝulino!...

--Ĉevalon!... «Prenu, malsaĝulo!» Ŝi efektive diris veron: Jen antaŭ mi ĉeval'-bravulo Per hufo forte batas teron.

Sidiĝas mi kun brava vido Sur ĝin kaj trovi bridon penas, Sed vane! Rajdas mi sen brido-- Kaj tuj.. al forno mi alvenas.

Kaj jen mi tion saman vidas... Ĉevalo tute jam forestas, Kaj mi sur benko rajde sidas: Jen kia strang' okazo estas!»

Kaj li daŭrigis plibonigi Lipharon. «Eble ne timulo,-- Li diris,--estas vi, sed igi Vin miri povas mi--spertulo.»

15. GARANTIO

(El Ŝiller.)

Damon' unu fojon mallaŭte trairis Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano-- Al Dionisio,--sed unu gardano Lin kaptis subite. Tiran' al li diris: «Pro kio al mi vi, bastardo, aliris?» --Mi sanktan promeson ekvolis plenumi...-- «Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!»

--Jam longe al morto mi estas pretita, Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton Pro mia pardono, ĉar havas mi forton, Por morti sur kruco; sed se inklinita Vi estas al bono,--ho, estu donita Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,-- Ĉe vi--do mi povas amikon restigi.--

Kruele ekbrilis tirana rigardo, Kaj jen li eldiris post kelka silento: «Tre bone, kun tio mi estas konsenta; Sed bone vi tamen memoru, bastardo, Ke vian amikon mi tenos sub gardo Ne pli, ol tri tagojn,--kaj poste li mortos, Al vi li per tio pardonon alportos.»

Al sia amiko Damono alvenis Kaj diris: «tiran' min aljuĝis krucumi, Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi... Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis Por fraton edzigi...» Kaj li ĉirkaŭprenis Amikon kaj petas: «Ho, restu, karulo, Vi por garantio ĉe malbonegulo!»

Amiko volonte konsentis, kaj restis En malliberejo li por garantio, Kaj tuj liberigis Damonon per tio.... Damono edziĝon de frato forfestis, En tria mateno tre frue sin vestis Kaj vojon rapidas, malfrui timante Kaj ĉiam pri sia amiko pensante...

Subite tre forta ventego fariĝis, Kaj tondro, kaj fulmo, kaj granda pluvego; Pli forte, pli brue koleras ventego,-- Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis, Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis.... Damono al ponto rapidas de monto,-- Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.

Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero, Kaj tre malproksime li vidas dometon; Li krias, li vokas, li petas ŝipeton, Sed vane,--neniu ĉar kun malespero Ekvolos batali kun brua rivero.... Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis: Je maro ĝi larĝa simila fariĝis.

Kaj jen lian koron plenigis doloro-- Li ploras, antaŭen li manojn etendas, Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas: «Kompatu!--li petas kun granda fervoro-- Kaj min ekrigardu kun dia favoro! Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, Ho! mia amiko senkulpe ja mortos!»

Sed vane kompaton de Zeŭso li petas: Ventego, kaj ondoj, kaj pluv' ne ĉesiĝas, Sed ĉiam pli fortaj, teruraj fariĝas,-- Kaj tempo forpasas... Damono formetas De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante Per brusto nur ondon, kun mort' batalante...

Kaj jen li jam estas sur bordo,--elŝiris Sin mem li el brakoj teruraj de morto, Kaj multe dankem' al favoro de sorto Rapidas li plu.... Sed subite eliris El granda arbaro rabistoj. Aliris Al ili Damono,--kaj ili malpace Ĉirkaŭis lin tute, rigardas minace.

«Ho, kion vi volas, krimuloj?--li diris-- Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion, Ke, krom ŝarĝa vivo, mi havas nenion,-- Sed vivo ne estas jam mia!» Li iris Al ili, de unu bastonon elŝiris, Per ĝi li eksvingis, kaj tri formortigis, Aliajn--do ĉiujn facile forigis.

Sed suno post pluvo varmege bruligis Migranton, kaj tute li perdis jam forton, Kun granda teruro atendis li morton,-- Kaj preĝis li Zeŭson: «vi min liberigis El ondoj bruegaj, de mi vi forigis Rabistojn,--ĉu tie-ĉi devas suferi Mi vane kaj morti, amikon oferi?!...»

Kaj--kio-do?--ŝajnas al li, murmuretas Ne tre malproksime malgranda rivero: Rapide sin turnas al ĝi kun espero Damono--kaj vidas, ke fonto fluetas. Al ĝi superforte li tuje vagetas, Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas Kaj korpon malsanan en ĝi refreŝigas

Jam suno varmega majeste subiras Kaj ombroj longegaj kuŝiĝas sur tero: Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero. Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras, Damono--do ilin sur voj' preteriras. Migrantoj parolas, Damono aŭskultas Kaj aŭdas: «nun lin oni jam ekzekutas!...»

Tumulto piedojn al li flugiligas,-- En lia animo--senfinaj teruroj.... Kaj jen Sirakuzoj! Nur suprojn de turoj Malalta jam suno facile origas: Jam estas vespero!... Kaj li rapidigas Ankoraŭ pli paŝojn,--kaj vidas--en strato Renkontas lin lia servant' Filostrato.

--Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! Li diris malgaje:--en urbon ne iru, Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! Li estas jam al ekzekuto metita. Li kredis ĝis fin', ke li estos trompita Neniam de sia amik', kaj nenio Lin povis devigi ne kredi je tio...--

«Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, Kaj se mi ne povas de mort' liberigi Amikon, mi devas min ankaŭ mortigi: Tirano ne diru, ke kuris de morto Mi nur dank' al mia anima malforto! Al vi mian vivon volonte mi cedas, Sed sciu, ke homoj kaj amas, kaj kredas!...»

Vespere Damon' Sirakuzojn eniras Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, Kaj oni jam tute amikon preparas, Por lin ekzekuti... Kun forto traŝiras Amason popolan Damono kaj diras: «Mi morton deziris de Dionisio,-- Mi estas krimulo, li--nur garantio!»

En granda mirego popol' silentiĝas... En ĝojo amikoj tuj sin ĉirkaŭprenas, Kaj ploras,--pri kio--neniu komprenas, Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝas.... ... Minaca tirano pri ĉio sciiĝas; Li je amikeco tiela tre miras Kaj verajn amikojn li vidi deziras.

Kaj jen ili venas. Kun vido afabla Tirano renkontas amikojn kaj diras: «Vi tute min venkis, senfine mi miras!... Mi estas ankoraŭ por amo kapabla, Kaj se mi ne tute al vi malagrabla, Permesu al mi, ke en ligo mi via, Amikoj varmegaj, por vi estu tria!»

NEVOLA MORTIGINTO

(Rakonto.)

I. Varmega tago jam finiĝis, Tre bela sun' adiaŭ diris Al tero, kaj alproksimiĝis Trankvila nokto. Mi reiris Al domo mia kaj koleris, Ĉar tutan tagon mi ĉasadis, Kaj mia ĉaso ne prosperis: Mi eĉ ĉasaĵon ne vidadis. Sur mia voj' en unu loko Al lago venis mi, kaj vidas Sur ĝia bordo kun fiŝhoko Konata maljunulo sidas. Mi lin salutis: «helpu Dio!» --Mi dankas,--maljunulo diras. «Nu, eble, vi, pro kompanio, Kun mi jam hejmen kune iras?» --Ho, ne, sinjoro! mi intencas Tre longe sidi,--dankas kore; Vi finis ĉason, mi komencas,-- Nenion kaptis mi ankoraŭ. Sed eble vi malmulte provos Fiŝetojn kapti? Mi fiŝhokon Provizan havas, tial povos Al vi mi servi,--prenu lokon.--

Mi tuj konsentis, ĉar laciĝis Mi kaj apenaŭ mi iradis,-- Fiŝhokon prenis kaj sidiĝis Sur laga bord'. Ni paroladis Pri mia ĉaso malprospera. Al maljunulo mi rakontis Kun fajro forta kaj sincera Pri tio, kion mi renkontis En ĉaso, li do tre atente Rakonton mian aŭskultadis Kaj nur korkaĵon diligente Sur akvsupraĵo observadis.--

II. Mi eksilentis. Maljunulo Fiŝhokon sian plibonigis Kaj diris: «kiam mi junulo Ankoraŭ estis, mi pasigis En ĉaso tutan tempon mian. Sed nun mi ĉasi tute ĉesis, Forĵetis eĉ pafilon mian, Kaj kiel teni ĝin--forgesis.» Je tio miris mi kaj petis, Ke li sciigu min, pro kio Pafilon, ĉason li forĵetis? «Tre longa estas historio!» Al mi malgaje li rediris, Per griza kapo balancante, Kaj li subite eksopiris, Rakonti, ŝajne, ne volante. Sed jen silenton li ĉesigas Kaj, cigareton ekfumante, Komencis: «eble vi devigas Min rakontadi, atendante Ekaŭdi ĝojan historion? Se tiel estas, mi certigi Vin devas, ke al vi nenion Tre gajan povas mi sciigi!» --Vi vane tiel opinias,-- Rediris mi al maljunulo. «Ne vane, ĉar mi bone scias, Pri kio pensas eĉ junulo!» Kaj ree li eksilentinte, Fiŝhokon sian plibonigis; Sed post momento, ekĝeminte, Li jam sen halto ekdaŭrigis.

III. «Aŭskultu. Antaŭ dudek jaroj Mi ofte kun pafil' ĉasadis, Kaj jen en tiuj ĉi arbaroj Mi multajn tagojn pasigadis. Ankoraŭ tiam troviĝadis Multego da sovaĝaj kaproj, Kaj en arbar' sin renkontadis Eĉ ursoj kaj teruraj aproj.

Jen iam vintre en mateno Sur kampo, apud mem arbaro Ĉasistoj estis en kunveno. Mi ankaŭ estis. Jam hundaro De ĉeno forte sin ŝiradis Kaj, ne havante paciencon, Aeron frostan nur flaradis, Sentante baldaŭ jam komencon. Ni ankaŭ, ĉason atendante, Malpaciencaj jam fariĝis, Kaj, tre mallaŭte parolante, En ĉeno ĉiuj ni stariĝis...

IV. Subite en densejo sonis Trumpeto forta,--mi ektremis: Per tio ĝi signalon donis, Ke estas ursoj... Mi ekpremis Pafilon mian kaj instinkte Nevole ĉirkaŭ ekrigardis: De mi proksime, sin arminte Tre bone, oficiro staris. En manoj tenis li pafilon, Ĉe zono larĝa kaj lakita Pistolon havis kaj tranĉilon. Mi estis tute konvinkita, Ke tiel brava militisto Sendube estas kuraĝulo, Ke vera estas li ĉasisto Kaj tial estos ne timulo; Sed bedaŭrinde mi eraris!... Mi tamen devas plu rakonti... ... Mi ĉe arbara rando staris Kaj urson tie ĉi renkonti Mi tre esperis, ĉar mi scias Kutimojn ursajn... Jen mi aŭdas,-- Al mi «vin gardu» iu krias... Antaŭen bone mi rigardas Kaj,--kia granda mirindaĵo!-- Subite mi proksime vidas Ursegon: ĝi en arbetaĵo Senmove kaj silente sidas Kaj kvazaŭ pensas, kien devas Ĝi kuri? ĉie estas baro... Jen multepeze ĝi sin levas Kaj tuj eliras el arbaro.

V. Mi kelkajn paŝojn posten faris, Min al pafilo jam almetis, Kaj urson pafi min preparis, Sed... ho, teruro! mi faletis Je ŝtipo kaj subite teron Mi tute falis kaj... ekpafis... Por mi ekvidis mi danĝeron Grandegan: urson mi ne trafis! Ĝi tre rapide kun kriego Sur min sin ĵetis kaj kun forto Min premis, ŝiris per ungego... Jam tre proksime estis morto!... Mi oficiron ekrigardis-- Kaj kun teruro mi ekvidis, Ke li sin mem nur bone gardis, Ĉar li jam kuri for rapidis... Tranĉilon preni mi intencis,-- Ne povis, ĉar min urso premis... Mi fortojn perdi jam komencis Kaj de doloro mi nur ĝemis...

VI. Subite pafo!... Urso saltis De mi tuj, tute min lasinte, Kaj ĝi de mi proksime haltis.-- Jen liberecon eksentinte, Min levis mi kun malfacilo, Al urso mem mi alŝteliĝis Kaj ĝin ekbatis per tranĉilo: En gorĝon rekte ĝi eniĝis... Mi bone trafis,--urso mortis. Ĉasistoj ĉiuj tuj kunvenis,-- Sed mi malforton ne elportis Kaj falis... Ili min subtenis Kaj portis al glitveturilo... Subite vidas mi--aliris Kun sia bela batalilo Jen oficiro; li ekmiris: «Ho, kio tie ĉi fariĝis? Mi estas tute ekfrapita! Sinjoro, vi ekmalsaniĝis?» Per tio ĉi indignigita, Ekkriis mi: «arogantulo! Vi ĉion tute bone vidis, Sed vi, malnobla timemulo, De mi forkuri ekrapidis!» Kaj en incito mi minuta Min levis el glitveturilo Kaj lin kun mia forto tuta Mi tuj ekbatis per tranĉilo... Mi vidis sangon, aŭdis krion, Sed mi nenion jam komprenis, Ĉar tute perdis mi konscion... Mi falis.--iu min subtenis....

VII. Mi sen konscio longe restis, Kaj kiam mi ekkonsciiĝis,-- En malsanejo mi jam estis. Vespero jam alproksimiĝis... Nenion tute mi komprenis... Tre longe kuŝis mi silente Kaj ion rememori penis... Jen venis iu. Tre atente Li ekrigardis min kaj diris: «Nu, ĉu pli bone vi vin sentas?» Li tute ĝis mi mem aliris, Murmuris: «bone, mi kontentas...» Proksime li de mi sidiĝis Kaj ekparolis: «nu, ĉasisto, Vi eble jam ekprudentiĝis? Respondos jam al esploristo?» Je tio ĉi mi tre ekmiris Kaj ne respondis; li daŭrigis: «Al mi pli frue vi ja diris, Ke lin sendube vi mortigis...» Subite ĉion mi komprenis... Ekkriis laŭte mi, ekpenis Min levi,--kaj denove svenis: Malsana korpo ne eltenis!...

VIII. Terure tempon mi pasigis! Kaj mia korpo kaj animo Suferis... ho, de viv' senigis Mi homon!... Kun senfina timo, Malpacience mi atendis Severan juĝon,--mi ploradis, Al Dio mi petegojn sendis, Mi ĝemis, mi freneziĝadis! Sed baldaŭ tute mi saniĝis, Suferojn parte mi eltenis Kaj nun pli forta mi fariĝis. Kaj jen terura tago venis: Nun mi, anstataŭ malsanejo, Kun malmodera tremo vidis, Ke en majesta mi juĝejo Sur benko de juĝatoj sidis. Min puno tute ne timigus, Mi ĝin eĉ volis en animo, Ĉar sole ĝi min liberigus De min preminta ŝarĝa krimo... Sed mi timegis, ke ĵurintoj Min sen bedaŭro ekkulpigos Kaj de aliaj mortigintoj Min tute ne diferencigos. Ho, Dio! mi, honesta homo, Eterne estos kondamnita Kaj mia senmakula nomo De ĉiuj estos mallaŭdita!...

IX. Jen ekparolis prokuroro; Mi tre atente aŭskultadis,-- Sed frapis forte mia koro, Kaj mi nenion komprenadis... Li finis; advokat' komencis Pravigi min,--li multe penis; Kaj lin kompreni mi intencis, Sed vane: ree ne komprenis!... Nur tion bone mi sciiĝis, Ke nun mi estas en juĝejo, Ke malbonulo mi fariĝis Kaj estos en malliberejo...

X. Ĵurintoj iris konsiliĝi, Post ili ankaŭ nun juĝantoj Eliris,--eble por nutriĝi... Mi restis sola kun gardantoj. Duono pasis nur da horo, Ĵurintoj dum konsiliĝadis, Sed mia malfeliĉa koro Centjaron kvazaŭ suferadis! Priskribi, kio min turmentis En tiu temp'--ne estas eble, Kaj kion tiam mi trasentis, Por mi eĉ mem ne kompreneble! Se povas vi vin mem prezenti Starantan antaŭ pafilego, Ekpafi preta,--kion senti Vi devus,--mia jam timego, Kredeble, estos komprenita; Alie--tute kun nenio Ĝi povas esti komparita! Esperis sole mi je Dio... Subite pordo malfermiĝis: Ĵurintoj kaj juĝantoj venis... Al mi kapturno komenciĝis, Mi ŝanceliĝis kaj eksvenis...

XI. Konsciiĝinte, mi min trovis Sur lito, hejme; min domanoj Ĉirkaŭis,--mi do movi povis Nek per piedoj, nek per manoj, Ĉar tute mi ekmalfortiĝis... De ŝarĝa krimo pravigita, Honesta ree mi fariĝis, Sed longe estis mi premita Per tio, ke animo mia De krimo estas pravigita Per juĝo homa, sed ne Dia! De tiu tempo mi forlasis Jam tute ĉason kun pafilo, Kaj, krom fiŝhoko nur, mi ĉasis Jam kun nenia batalilo...» Li eksilentis. Jam finiĝis. Malluma nokto, kun rideto Mateno roza proksimiĝis, Nebulo flugis sur lageto.... Kaj jen, levinte nin, de lago Ni kun akiro nun foriris. Nur kiam venis hela tago, Al domo mia mi aliris.

BORIS GODUNOV

(Dramo de A. Puŝkin.)

Ĉambro en Kremlo (20 Februaro 1598).

Princoj ŜUJSKIJ kaj VOROTINSKIJ.

Vorotinskij. Ni estas rajtigitaj urbon gardi, Sed, ŝajne, ni nenion havas fari: Malplena--Moskvo, ĉar post patriarko Al monaĥejo eĉ popol' ekiris. Per kio, pensas vi, finiĝos ĉio?

Ŝujskij. Per kio? Tre facile estas scii: Popolo krios kaj ankoraŭ ploros, Boris ankoraŭ, kvazaŭ malsobrulo Ĉe brando, eksulkiĝos tre malmulte, Kaj, fine, dank' nur al favoro sia, Humile preni kronon li konsentos, Kaj poste--poste li komencos regi Denove, ree.

Vorotinskij. Sed monat' jam pasis, Dum li en monaĥejo kun fratino Forlasis tute, ŝajne, mondan vivon. Nek patriarko, nek bojaroj noblaj Ĝis nun lin kun sukceso konvinkadis; Aŭskultas li nek larmajn admonadojn, Nek varmajn petojn, nek ploregojn Moskvajn, Nek voĉon eĉ de Granda Konsiliĝo. Fratinon lian oni vane petis, Ke ŝi Boris'on benu por reĝado; Je li simile, monaĥin'-reĝino Fortika estas kaj neelpetebla. Boris, videble, ŝin al tio igis. Nu, kio estos, se reganto vere, De zorgoj regnaj forte lacigita, Ne prenos tute tronon senpotencan? Vi kion diros?

Ŝujskij. Diros mi, ke vane Verŝiĝis sango de infan'-reĝido,-- Kaj diros, ke Dimitrij povus vivi.

Vorotinskij. Terura estas krimo!... Sed ĉu vere Boriso pereigis lin?

Ŝujskij. Sed kiu? Sed kiu Ĉepĉugov'on subaĉetis? Kaj kiu ankaŭ sendis Bitjagovskij'n Kun Kaĉalov? Ugliĉon tuj sendita Sur lok' esplori tiun ĉi aferon, Postsignojn freŝajn tie mi eltrovis: Ja, tuta urbo estis atestanto, Urbanoj ĉiuj tre konsente diris; Kaj, reveninte, mi per unu vorto Krimulon povus tute pereigi.

Vorotinskij. Kaj kial do vi lin ne pereigis?

Ŝujskij. Li, mi konfesas, tiam min konfuzis Per sia aroganta trankvileco; Li min rigardis tiam kvazaŭ prava: Min pri detaloj multe li demandis,-- Kaj jen al li ripetis sensencaĵon Mi tiun saman, kiun li deziris.

Vorotinskij. Malbone, princo.

Ŝujskij. Kion do mi farus? Al Teodoro ĉion dirus eble? Sed ĉiam ĉion aŭdis li kaj vidis Per aŭdo kaj rigardo Godunova: Se tute mi certigus lin je ĉio,-- Boriso lin je mala ekcertigus, Kaj poste oni, eble, min forsendus Kaj tiam, kiel ankaŭ mian onklon, Min eĉ sufokus en malliberejo. Ne fanfaronas mi, sed se okazus, Nenia ekzekuto min timigus; Mi--ne timulo, sed--ne malsaĝulo, Kaj mi ne volas vane preni maŝon.

Vorotinskij. Terura estis krimo!... Sed kredeble Jam pento turmentadas mortiginton,-- Kaj certe sango de infan' senkulpa Malhelpas lin, ke tronon li alprenu.

Ŝujskij. Transpaŝos; li ne estas tre timema!... Honoro granda estos por Rusujo! Tataro, sklav', bofrato de Maluto, Krimulo, en anim' ekzekutisto, Akceptos kronon, sceptron Monomaĥan!...

Vorotinskij. Ne glora estas li,--ni--multe pli!...

Ŝujskij. Mi pensas, jes.

Vorotinskij. Ja Ŝujskij, Vorotinskij.... Ĉu scias vi? naturaj estas princoj.

Ŝujskij. Naturaj, kaj devenas de Rjuriko.

Vorotinskij. Aŭskultu, princo,--ni ja havas rajton Heredi Teodoron.

Ŝujskij. Eĉ pli multe, Ol Godunov.

Vorotinskij. Ja efektive!

Ŝujskij. Vidu: Se Godunov ruzadi ne forlasos, Komencu ni popolon ekscitigi, Foriru ili tute de Boriso: Da princoj propraj ili multe havas Kaj tial povas kiun ajn elekti.

Vorotinskij. Ni estas multaj, idoj de Rjuriko, Sed estas van' batali kun Boriso! De ni popolo tute malkutimis, Forgesis, ke ni estas Rjurikidoj, Ĉar longe ni jam restas sen provincoj Kaj longe nur al reĝoj ni servadas,-- Sed li popolon tutan jam ensorĉis Per amo, per timigo kaj per gloro.

Ŝujskij (rigardas fenestron). Kuraĝos li, sed ni... Silentu! Vidu: Popolo iras reen en senordo,-- Ni kuru, kaj sciiĝu, ĉu jam fino?...

Ruĝa Placo.

Popolo.

Unua. Neelpetebla! Li de si forpelis Bojarojn ĉiujn, pastrojn, patriarkon. Malsupren ili tute vane falis; Brilanta trono forte lin timigas.

Dua. Ho, Dio mia! Kiu nin regados? Malĝojo estas!

Tria. Jen sekretario, Eldiros li decidon magistratan.

Popolo. Silentu! Jen sekretario diras; Aŭskultu!...

Ŝĉelkalov (sur Ruĝa perono). Granda Konsiliĝ' decidis Ankoraŭ lastan fojon sin returni Al malĝojega koro de reganto: Denove morgaŭ sankta patriarko, En Kreml' farinte plej solenan preĝon, Antaŭirata per standardoj sanktaj, Kun ĉiuj sanktfiguroj Dipatrinaj, Ekiros,--kaj kun li bojaroj ĉiuj, Nobeloj multaj, elektitaj homoj Kaj loĝantaro Moskva ortodoksa,-- Ni ĉiuj iros kaj reĝinon petos, Ke ŝi kompatu nian orfan Moskvon Kaj ŝi Borison benu por reĝado. Vi iru nun kun Dio viajn domojn Kaj preĝu,--flugu al ĉielo sankta Fervora preĝo de ortodoksuloj.--

(Popolo disiras.)

Knabina Kampo.

Nova-Knabina Monaĥejo. Popolo.

Unua. Eniris ili de reĝin' ĉambreton; Boris eniris kaj bojaroj noblaj Kun patriarko.

Dua. Kio do?

Tria. Ankoraŭ Obstinas li; espero tamen estas.

Virino (kun infano). Ne ploru! Nu, silentu, ĉar vin lupo Tuj prenos kaj formanĝos! Nu, silentu!

Unua. Ĉu ni ne povas trans barilon rampi?

Dua. Ho, ne! Malvaste estas eĉ en kampo, Ne sole tie! Baroj kaj tegmentoj, Etaĝoj ĉiuj de preĝeja turo, Kupoloj ĉiuj kaj eĉ ĉiuj krucoj Pleniĝis je popolo.

Tria. Estas bone!

Unua. Sed kia bruo estas!

Dua. Jes... Aŭskultu! Popol' ekkriis; kvazaŭ ondoj falas Popolaj vicoj.... jen ankoraŭ! Frato, Jam nia estas vico: nu, genuu!...

Popolo (sur genuoj; krio kaj ploro). Kompatu, nia patro! Nin potencu! Ho, reĝu, patro!

Unua (mallaŭte). Kial oni ploras?

Dua. Ne scias mi! Bojaroj, eble, scias Nur bone tion.