The Esperantist, Vol. 2, No. 6

Part 3

Chapter 3 3,875 words Public domain Markdown

Ĉio en Dio estas mirinda, kaj Dio estas mirinda en ĉio.

La Sanktulo preferas havi Dion sen ĉielo, ol Ĉielon sen Dio.

Kelkaj trompas siajn korojn, kaj, ĉe aliaj, la koroj trompas ilin mem.

Meriti honoron sen ricevi ĝin estas pli bone ol ricevi honoron sen meriti ĝin.

La vero ne estas en tiu, kiu ne estas en la vero.

Li, kiu ne prenos ekzemplon de aliaj, estos farata ekzemplon por aliaj.

Peko estas en ĉiu sankta homo, sed ĉiu sankta homo ne estas en peko.

KRESPO[1] PUNTA.

(Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires").

Tradukita A. Vuillaume (Stenay).

_Materialo._

Tri ovoj. Sama pezo da sukero. Sama pezo da tritika faruno. Sama pezo da freŝa butero. Da lakto sufiĉa kvanto.

_Metodo._

Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo. Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon.

Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin en ladan keston.

PIEDNOTO:

[1] Krespo (_France_, _crêpe_; _Angle_, _Pancake_) speco de kukaĵo, kiun oni manĝas ordinare dum la Grasa Mardo, t.e., la tago kiu finigas la karnavalon.

SAĜA HUNDO!

Viro, kiu zorgis grandan hundon por amiko kiu vojaĝis eksterlande, malplaĉiĝis ĉar la besto ĉiam sidis en la plej bona seĝego.

Unu tagon ideo frapis lin. Li eniris la ĉambron kaj trovis la hundon en lia kutima loko, tial li marŝis fenestron kaj kriis "Katoj! Katoj!"

La hundo supersaltis kaj kuris al la fenestro, dum la viro sidis seĝegon.

Post kelkaj tagoj la hundo eniris la ĉambron kaj trovis ke lia mastro sidis seĝegon.

Irinte al la fenestro li bojis laŭte.

La viro leviĝis por vidi tion kio okazas kaj la hundo saltis en la seĝegon.

F. E. Bearne (8225).

LA SINAPSEMERO.

El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold.

Versigita de A. Motteau.

... Kaj kiam ili trafis riverbordon, Klinante sin, per manlevad' salutis Virino juna, dolĉokula; plore Ŝi diris al la Majstro:--Ĉefsinjoro, En figarbejo loĝas mi, kaj nutris Fileton mian; lude, tra florejo Kuranta li eltrovis serpenteton; Ĉi-tiu ĉirkaŭ lia manradiko Sin volvis, dum la knabo ride tuŝis La buŝon kaj forklangon de l' rampaĵo. Sed baldaŭ li paliĝis kaj subite Ne movis. Mi la kaŭzon nek komprenis, Nek kial liaj lipoj lasis mamon.

--"Li veneniĝis!" al mi diris iu; Alia eĉ aldonis: "Tuj li mortos."

La karan idon mi ne volas perdi; Mi petis do el ili kuracilon Por lumredoni al okuloj liaj; Ĉar estas tre malgranda la kismarko, Kaj serpenteto povus nek malami, Nek suferigi mian etan filon!

Sed, iu diris: "Estas jen sanktulo; Sur la monteton nun li ĵus alvenis. Demandu al la flavrobvesta viro Ĉu kuracil' ekzistas por malsano De via filo." Tial mi tremanta Tuj venis al vi, diefrunta Majstro, Kaj plore malteginta la vizaĝon De l' kara infaneto, mi vin petis Sciigi al mi ĉu ekzistas herboj Por resanigi lin. Vi, Ĉefsinjoro, Ne min forpuŝis; dolĉe vi rigardis Kaj ame palpis la idetajn vangojn; Sed lin vi revualis kaj tuj diris: "Jes, fratineto, estas io taŭga Por resanigi vin kaj vian idon, Se baldaŭ ĝin vi povos al mi doni. Mi petas, trovu da sinapo nigra Nur eron, sed ne ĝin akceptu El domo kie patro aŭ patrino, Infano aŭ servisto iam mortis. Bonege estos se tielan grenon Vi povos trovi." Tiel vi parolis, Ho, Ĉefsinjoro! Diris nun la Majstro Kompate: "Jes, precize miajn vortojn Vi ĵus ripetis, ho, Kisagotami! Sed, ĉu vi trovis la sinapsemeron?"

Mi iris, Majstro, kun l' infan' malvarma, Al brusto lin premante, mi petegis En ĉiun homloĝejon, tra la ĵunglo, Kaj tra la urbo:--"Al mi ĉu bonvole Vi donos eron da sinapo nigra?" Kaj kiu tion havis al mi donis, (Ĉar helpas malriĉulojn malriĉuloj). Sed kiam mi demandis ĉu en domo De tiaj geamikoj iu mortis, Aŭ patro aŭ patrin', infan', servisto? Tuj ili diris:--"Ho, fratino kara! Demando via tute stranga ŝajnas: Mortintoj tre superas la vivantoj!"

Dolore do mi tuj redonis eron, Por aliloken iri. Sed mi aŭdis: "Jen estas grajno, sed ni perdis sklavon; Jen estas ero, sed la mastro mortis; Jen estas semo, sed semisto mortis Dum l' intertemp' de pluvoj al rikolto."

Nenian domon trovis mi grenhavan En kiu, Majstro, jam neniu mortis.

La senridetan idon malvarmegan Sub river-vinberlaŭbo mi kuŝigis, Por veni ree al vi piedkisi, Kaj peti por _sinapa sem' sen morto_: Sed mi tre timas ke l' infano mia Hieraŭ mortis, kiel iu diris.

Fratino mia, diris nun la Majstro, Vi trovis, dum vi serĉis neeblaĵon, Balzamon laŭan, kaj gravegan scion. Mortinta jam sur via brust' hieraŭ Ripozis via ido. Karulino, Vi scias nun ke la homar' tutmonda Kortuŝe vian perdon vere ploras: Dolor' de ĉiuj malgrandigu via! Ho ve! volonte mi la sangon mian Elverŝus por haltigi viajn larmojn, Se povus tio de l' malbeno homa La kaŭzon trovi. Kial amo sankta Fariĝas agonio? Kial milionojn Da homoj, tra la floroj, oni trenas Al oferado sanga, kiel brutojn?

La knabon enterigu--dum mi serĉas.

LA FRATOJ DE BIRCHINGTON'.

(Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando).

Originale verkita de Sydney H. Emptage.

De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento, oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj--kiujn oni nomas "Reculvers'"--estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo, konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154).

Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo. Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la rakontanto--unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo--due, ke konstruis ilin la "Fratoj de Birchington'," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj.

Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de Birchington', saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa homo--laŭ sia idealo--oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de Birchington'." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo--ekstere, tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo--kaj el tiu simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton, aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo--"Ho jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris.

Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la flamskribita nomo de "R---- de Birchington'" grandegan nombron da pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:--

"Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!"

La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis malaperinta.

Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis. Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la ĉefabaton en la kamparo mortinta.

Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena: sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian perdon.

Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett. Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis.

La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris:

"Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?"

Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato."

Sankt' Thomas' alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis, kaj fine rimarkis:

"Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin."

Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la brakon kaj dirante:--

"Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi mian fraton, Rikardon."

Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano, grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis--ne pro kolero--ĉar la Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt' Thomas' eĉ ne paliĝis.

"Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras, serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo, kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn."

Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li tamen respondis kun respekto.

"Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo. Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon jen aperas la nomo--"R---- de Birchington', kavaliro, loĝanto en Reculvers." Nu, _li_ estis Rikardo--aŭ R---- de Birchington', _li_ loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian profesion. Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la kolekton da pekoj."

Sankt' Thomas' sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis la Diablon, samtempe kriante:--

"Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li estas malbonulo kiel vi--sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!"

Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:--

"Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...."

"Rapidu!" interrompis S. Thomas'. "Aŭ mi batos vin denove."

Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li, gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore dankegis Sankt' Thomas'on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere, eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li ekdiris:--

"Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon, tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn, kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia dua malapero.

Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt' Thomas' hokis lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj.

"Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu, revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...."

"Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...."

"Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas'. "Ĉar vi mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min, perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton."

Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn.

De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema. Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La Dunaskitojn."

Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike elstaradis la frataj turoj, kaj--al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas la legendon--sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la "Fratoj de Birchington'."

LA PATRUJO DE LA ROZESENCO.

Ilarion Raytcheff (Burgas).

En la naturo ekzistas unu forta odoro al la homo kontentiga, ĝojiga. Mi priparolas la roz-esencon, kies patrujo estas la Bulgaraj roz-valoj.

La parfumistoj scias ke du-trionoj da la rozesenco en la tuta mondo eliras el Bulgarujo, ĝi estas pura, natura kaj forta.

Dum la jaro 1903 Bulgarujo sendis kilogramojn da rozesencon kiel sekvas: Al Anglujo 1,054, Aŭstrujo 64, Belgujo 4, Germanujo 1,027, Italujo 36, Rusujo 272, Unuigitaj Ŝtatoj 1,467, Turkujo 393, Francujo 1,870, kaj alien 22.

Do 6,210 kilogramoj entute estis forsenditaj.

Tiu ĉi cirkonstanco min devigas rekomendi tiun ĉi komercaĵon de nia patrujo.

Eksterlandaj fabrikistoj aĉetas ĝin por fari diversajn parfumojn.

Rozesencon oni enmetas en ujojn da diversaj mezuroj, kaj vendas ĝin proksimume je unu franko po gramo. Se oni volas aĉeti iom da la esenco, oni skribu tien ĉi pri la dezirata kvanto, sendante poŝtan mandaton aŭ poŝt markojn laŭ la dirita kosto. Oni plezure plenumos mendojn de dek gramoj ĝis cent kilogramoj.

_Avizo de la Redaktoro._--Mi ricevis de S-ro Raytcheff, kiu estas la Limpagej-estro ĉe Burgas, specimenon de tiu ĉi roz-esenco, kaj tute senŝancele mi konsilas ke parfumamantoj mendu kelkajn gramojn da la bonodora komercaĵo kaj tiel ne nur profitu pro Esperanto, ricevante la veran parfumon, sed ankaŭ tiel montru al niaj Bulgaraj amikoj ke Esperanto plifaciligas komercajn interrilatojn.

H.B.M.

MIA LIBERTEMPO.

La Redaktoro.

En kupeon, se plaĉos!

Kaj, post la multenombraj trompet-blovoj, fajfoj kaj ekkrioj kiuj akompanas la forveturon de Franca vagonaro, mi ektraveturis tiun parton da Esperantujo kiu kuŝas inter Parizo kaj Marseille.

Jam frumatene mi renkontis niajn bonajn amikojn S-rojn Ducros (patro kaj filo) kaj Legoffre en Havro, kaj poste, en tiu malgranda oficejo kiu baldaŭ plilarĝiĝos, mi havis la plezuron paroladi por la unua fojo kun Hungaroj. Efektive la Akcia Societo, kies estroj estas D-ro Fruictier kaj S-ro Lengyel Pal estas ja internacia oficejo. S-ro Lengyel kaj lia helpanto nur parolas Esperante kaj Hungare, S-ro Mann estas Anglo, kaj D-ro Fruictier kompreneble estas Franco. Oni do aŭdas nur Esperanton, dum oni aranĝas la tipliterojn por niaj progresemaj samtempaĵoj, la _Lingvo Internacia_ kaj la _Internacia Scienca Revuo_.

Nu, revenante al la skuiga vagonaro, ni estas kvazaŭ en Anglujo, ĉar ĉiuj kupeanoj estas Angloj.

Pri la mirinda vojaĝo sur la Mediteranea maro ne estas mia nuna intenco verki. Estas tute neeble vorte pritrakti tiun temon. Mi nur skribu ke, post trankvilega vojaĝo, simila al la naĝado de cigno sur spegula lageto, ni trovas nin ĉe Palma, ĉefurbo de la Hispana insulo Majorca. Mi kredas, ke tie ne ankoraŭ troviĝas Esperantistoj. Pro tio mi devis akompani la aliajn ŝipanojn kaj atendi ĝis la morgaŭ antaŭ ekĝui la specialan privilegion de la Esperantisto.

Sed vere, kiam miaj estimataj amikoj Sinjorino kaj Kapitano Cape-Montrosier kaj ankaŭ S-ro Bresson renkontis min en Alĝero, kaj kondukis min ĉiam kaj ĉie, la kunvojaĝantoj ja volus ĝui la saman afablan kondukadon!

Efektive, se mi ne estus havinta tiajn gegvidantojn, mi estus timinta eniri la misteran antikvan urbon, kie troviĝas la ĉarmego de la loko. Sed, post interesega promenado kun Sinjorino Cape, kaj post neforgesinda matenmanĝo ĉe Araba restoracio, mi sentis min tute sentima en la novaj ĉirkaŭaĵoj.

Tiu transiro de Eŭropo en Afrikon ja postulas tutan volumon da priskribo.

Mi povus doni la menuon de tiu impresiga festo, mi eĉ povus desegni la grandan lignan kuleron, kiu estis nia sola ilo por manĝo, sed esprimi la senton esti en tia miksaĵo da nigruloj kaj diversaj vestoj, mi tute ne povas.

Kaj kia kontrasto! Matene manĝante ĉe Araba domo, kaj vespere dinante kun la Esperantistoj ĉe bela salono aŭskultante aron da kleraj muzikistoj.

En tiu tago, pli ol iam antaŭe, mi komprenis kiom mi gajnis, lerninte Esperanton. Miaj kunvojaĝintoj nepre ne povas havi tiajn plezurajn memorojn de la bela "Diamanto de la maro," kiel oni poete nomas la blankan kaj verdan Alĝeron.

Estis malĝoja momento kiam mi devis forlasi mian unuan Afrikan urbon!

La sekvantan tagon ni naĝis laŭlonge la interesan marbordon, kaj posttagmeze granda plimulto da la ŝipanoj tre interese aŭskultis pro-Esperantan paroladan en la salono. Vespere oni vidis multajn Unufoliegojn sur la ferdeko.

Estis signifa fakto ke almenaŭ du jam aĉetis lernolibrojn, kaj la plej granda nombro jam konis iom pri la lingvo.

Mia Alĝera sperto tute kuraĝigis min kiam mi alvenis en tiun ĉarmegan urbon, Tunis. Kvankam mi ne renkontis la tie loĝantajn Esperantistojn, mi neniel ŝanceliĝis eniri la antikvan urbon, restoraciojn kaj mond-famajn bazarojn tute tiel, kiel mi estis de longaj jaroj Tunisano.

Sed, por miaj nunaj legantoj, ne estos konvene, ke mi detale priskribu tiun urbon, sed estos pli bone ke mi tuj rapidu al bela Maltujo, la fruktodona insulo kies estinta historio estas tiel sanga kaj interesplena.

Eĉ antaŭ la ŝipo haltis en la haveno mi rekonis niajn energiajn kunbatalantojn, D-ron Busuttil & S-rojn Agius kaj Dominic Chiantar.

Tiuj ĉi tri sindonemaj amikoj afable veturigis min tra la belaj ĉirkaŭaĵoj, kaj kondukis min en la luksegan ĉambregon de la antikvaj Kavaliroj de S. Johano, kaj en diversajn preĝejojn. Ili volu denove akceptu miajn dankojn!

Kaj ĉiam kaj ĉie la sama lingvo, sen malfacileco komprenebla!

Sed ne al Maltujo mi finigis mian Esperantan vagadon, ĉar, post varmega vizito al la interesa Syracuse, mi trovis ĉe Palermo la afablan Doktoron Nalli, Sekretario de la Sicilia Societo. Li sindoneme dediĉis al mi tutan tagon, kaj pruvis al mi ke tiu kiu ne vizitis Palermon mankis tute ĉarman urbegon.

Tie ankaŭ mi havis bonegan matenmanĝon laŭ Palerma maniero, dum miaj kunvojaĝantoj perdis pli ol du horojn ĉe granda hotelo Franca.

Kiam en Romo, faru kiel faras Romo!

Ja saĝa proverbo, kaj tiu kiu ne sekvas ĝian konsilon neniel povos plene ĝui alilandan vojaĝon. Sed por ĝin plene efektivigi estas kompreneble necese paroli aŭ la nacian aŭ la internacian lingvon, kaj mi persone trovis tiun ĉi la pli facilan kaj plezurigan el la du!

Tiun vesperon la menuo de la dinero sur la ŝipo presiĝis Esperante.

Kaj nun, rilate la Esperantistoj, mia vojaĝo finiĝis. De komenco ĝis fino unu longa senmakula plezurplena transiro de unu paradizo ĝis alia.

Ajaccio kaj Villefranche ne estas ĝis nun notindaj Esperantaj luliloj.

Efektive, miaj legantoj ne devas malkontentiĝi kiam ili eklernas ke mi ne plu vizitis Esperantistojn. Krom apud Ajaccio, kie mi hazarde renkontis nian eminentan botaniston kaj kunverkanton, S-ro Clarence Bicknell, kiu, portante la verdan stelon en la butontruo, serĉis kreskaĵojn en kampeto, mi ne vidis konatan samideanon ĝis mia reveno en Londonon.

Tiel mi trafis mian deziron, kaj ĝuis la tutan ŝanĝon kiun postulis la sano. Kaj, vere, kiam mi forlasis la belajn artoplenajn urbojn de Italujo, kaj ĝiajn sonĝindajn lagojn, kaj diris "Ĝis la revido" al la turist-plena Svisujo, mi ektimis ke mi ja estis forgesinta Esperanton!

Tia devas esti tuta ŝanĝo, ne vere?

Sed mi nun ĝoje trovas ke la fingroj kuras sur la klavoj de la skribmaŝino preskaŭ tiel facile kiel antaŭe, kaj ke la monta neĝo ne sukcesis malfluidigi la fluon de Esperantaj pensoj.

Je konkludo, mi konsilas ĉiujn kiuj povas fari tian vojaĝon: ne ŝanceliĝu, sed iru morgaŭ, kaj _ankaŭ_, se eble, postmorgaŭ. Kaj oni estas permesita bedaŭri ke oni ne ankaŭ iris hieraŭ--sed tiu lasta estas eble iom nesaĝa!

_En voiture, s'il vous plaît!_

And, after the innumerable trumpet squeaks, whistles and cries which accompany the departure of a French railway train, I commenced to traverse that section of Esperantoland which lies between Paris and Marseilles.

Already, early, I had met our good friends Messrs. Ducros (father and son) and Legoffre in Havre, and later on, in that little office about to be enlarged, had had the pleasure of speaking for the first time with Magyars. In fact, the Limited Company, of which Dr. Fruictier and Mr. Paul Lengyel are the mainstays, is indeed an international office. Mr. Lengyel and his assistant speak only Esperanto and Magyar, Mr. Mann is an Englishman, and Dr. Fruictier is, of course, a Frenchman. One therefore only hears the Esperanto tongue, while the type is set for our progressive contemporaries, the _Lingvo Internacia_ and _Internacia Scienca Revuo_.

Well, returning to the joggley railway train, we are as it were once again in England, for all the travellers are English.

Of the wonderful voyage in the Mediterranean it is not my present intention to write. It is quite impossible to treat of such a subject verbally. Let me but say that, after a most tranquil journey, resembling the passage of a swan over a mirror-like lake, we find ourselves at Palma, the capital of the Spanish island of Majorca. I believe no Esperantists are yet to be found there. On this account I had to accompany my fellow travellers and wait till the morrow before commencing to enjoy the special privilege of the Esperantist.

But, indeed, when my esteemed friends Mme. and Captain Cape-Montrosier and M. Bresson met me in Algiers and conducted me everywhere and always, my fellow travellers would indeed have liked to enjoy the same kind guidance!

In fact, had I not had such cicerones I should have feared to enter that mysterious native town, in which the charm of the locality is to be found. But, after a most interesting walk with Mme. Cape, and after an unforgettable lunch in an Arab restaurant, I felt quite fearless in my new surroundings.

This transit from Europe into Africa demands a volume for description.

I could give the menu of this impressive meal, I could even depict the large wooden spoon, which was our only aid, but as for expressing the feeling of being in such a medley of black folk and varied garments, I am quite incapable.

And what a contrast! In the morning eating in an Arab house, and in the evening dining with Esperantists in a fine hall, listening to a band of able musicians!

That day, more than ever before, did I understand how much I had gained through having learned Esperanto. My fellow voyagers can certainly not have the same pleasing memories of the "Diamond of the sea," as the white and verdante Algiers is poetically called.

It was a sad moment when I had to depart from my first African city!

Next day we glided along the interesting coastline, and in the afternoon the majority of the passengers listened with interest to a pro-Esperanto talk in the saloon. In the evening many Broadsheets were to be seen on the deck.

It is a significant fact that at least two had already got textbooks, and most knew something of the language.