The Esperantist, Vol. 2, No. 6
Part 2
Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj, tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj--ĉe la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed multe malpli varma ekstera gastaro.
Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj de _Croquet_ kaj _Snake_ (kiun lastan ludon mi jam priskribis en la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas _la nun_. Ili obeas al la vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:--
La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo estonta ne estas; Ekkaptu _Vi_,--kion vi trovas.
Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas _Surprise Parties_ (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la sekvanta maniero:--
Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu _Surprise Party_, oni interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj la interkonsentantoj.
Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn.
Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado. Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion _ne_ faris, sed, malgraŭ la ligna dometo, la pastro ne estis malriĉulo.
Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe edzigita, kaj kies idolo estis ŝia _Baby_ (infaneto). La etulo portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi havis oran ringon.
Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi neniel deziris pligrandigi tiun _pezon_ de amo.
Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto.
"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino.
"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla."
Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi karakterizon.
Instruisto demandis de sia klaso:--"Kiu estis la unua homo?" Kaj malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la instruisto estis mirigita.
"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?"
"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn."
Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam Italianino demandis al ŝi:--"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la urbo Firenze (Florence)?"
Jen kion diris al mi juna Amerikano:--"Kial vi ne parolas al mi, sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis vian kapon."
Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu de malgranda samlandano.
Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?"
Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon.
"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe vidis?"
"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, _tre_ malgranda. Ho! for, for de tie ĉi. Ĉe G----. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin _tuj_."
"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G---- sed mi vin ne memoras."
"Sed, sed,--vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino; mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi."
"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?"
"Vi diris, vi diris: 'For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.' Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis _vin_ tuj, kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus _min_." Kaj la larmegoj formiĝis en la grandaj bluaj okuloj.
Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima fragmento mi revenos al mia priskribo.
MIKSAĴO.
Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn novajn librojn:--
_La Norda Stelo_, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia eldonmaniero kaj enhavo.
_Esperanto_, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary.
Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an Marton, 1905.
_Union Internationale_, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga Sonorilo.
_Do you know Esperanto?_ utilega broŝuro de la London Esperanto Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto, kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro.
_La langue internationale, peut-elle être le latin?_ (eltirita el _L'Esperantiste_) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c.
_L'Esperanto, langue internationale auxiliaire_, par Edgar Sacré. Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle, Bruxelles, Belgium.
_Esperanta Svensk Ordbok_ (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg, granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50, Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden.
_La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains_, de D-ro Jean Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de l'École de Medicine, Paris. 23 pp.
_La langue internationale auxiliaire_, congrés de Grenoble, 1904. Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c.
_La kolorigisto aer-veturanto_, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe Hachette, 24 pp.
Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton, _Esperanto_, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj.
Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn. Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj, altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de progreso.
Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la korespondado, estas nur eble citi malmultajn.
Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia Sekretario, S-ro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte novan Sekretarion en S-ro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton--honoron pro kiu ni kore dankas lin.
La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso.
Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos D-ro Zamenhof mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan paroladon ĉe la ceremonio! Bonege!
Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la 5-an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama propaganda laborado.
S-ro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo, verkis, por la Kunveno, novan himnon al D-ro Zamenhof.
La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn, kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière, apud la Reĝa Teatro.
S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. S-ro Lambert jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin de la Universitato de Dijon.
S-ro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala Kongreso:--
_Grava Alvoko._--La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de D-ro Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu celo ke D-ro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn regulojn de la lingvo.--Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la definitivan triumfon de nia kara afero.
_Kunvenoj._--La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.--La 10an, okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn havenojn, Anglajn kaj Francajn.--La sekvantajn tagojn, variaj distraĵoj.--Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj vestaĵoj.--Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion, skribu tuj al ni.
_Ekspozicio._--Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn al S-ro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France).
_Aliĝoj._--Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos (krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso.
Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al ni sendi.
Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "S-ro Michaux, advokato--Boulogne-sur-Mer (France)."
P.S.--_Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la tirkesto ne bone kreskis!_
DONI AŬ NE DONI!
E.W.
Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente, rigardante surtere.
Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon.
La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu."
Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la tutan vintron?"
Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj.
De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti poŝtmarkojn.
En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin."
Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino, diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi."
"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo kiu ĝin bezonas."
"Fraŭlino, neniam mi _ne_ faris tion, diru al mi tamen vian nomon, por ke mi ĵuru je ĝi!"
Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun manpremo, ni disigis.
Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon, li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur merituloj ricevu helpon.
Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al rimarko tiel nerespektoplena.
Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne en biero kaj alkoholo.
Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la venonta monato mi ne havus monon.
La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje plibonigis bonaĵo."
Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo.
Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis: "Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel saĝaj kaj sindonemaj!"
Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: _Kion vi atendas de porko, se ne blekon_, kio signifas: _Kion vi atendas de tre maljuna virino se ne sentimentalan malsaĝecon._
MEMOROJ PRI IRLANDO.
Originale verkita de Florence A. Meigh.
Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas, kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro.
La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis _Kial_? Viro diris al mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ.
La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "_Neceseco estas la patrino de elpenso_" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la defluilon.
Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus al ŝi: "La anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis, ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn benadojn por plenigi malgrandan libron.
Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano "Kiom da mejloj malproksime estas B--?" La policano respondis "Nu! estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15-1/2 mejloj." Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke estas "nur unu mejlo kaj peco al X--," la peco estas multe pli longa ol la mejlo!!
Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto.
FREMDULO EN FREMDALANDO.
De C. W. T. Reeve.
(Muziko jam verkita presiĝos kiam sufiĉe da mendoj riceviĝis de S-ro Reeve).
Vojaĝinte tra la mondo, Mi alvenis al Londono; Aŭdis fremdan babilaĵon, Mi ne sciis eĉ la sencon. Sed sufiĉe, pantomime, Mi divenis facilege. Tie fraŭlo renkontante, Fianĉinon kaj vidante Ke la bopatrin' estonta, Estas eble ne venonta, Li ĝojiĝas, ŝin salutas. Ĝoj'-esprimojn li elŝutas:
_Aj se Gud De! Haŭ du ju du? Baj Ĵov ju du luk fajn!_ _Pre tek e sit, maj ledi fer, Jur lajk e roz divajn._ _Naŭ tek e kek bisajd jur plet. Ajl por aŭt jur ti._ _Ju ĉarm mi, dir, Ho du ste hir. Haŭ kud ju se Gud Baj?_
Alveninte al Hindujo: Ŝajnis al mi Varmegujo! Sed agrabla estas ŝanĝo, En la land' kaj dum vojaĝo. Ve, mi estis malkontenta, Ke la besto hommanĝanta Ne troviĝas sur la strato: Nur en kaĝo je la ĉirko. Iris mi Kortegon Raĵan, Kaj la festsaluton lernis, Kiun aminduma Hindo, Diras al kort' danculino:
_Ram ram o meri pijari, Tu bare naĉti haj;_ _Aŭr tere hi ĥub gane se, Muĝe kuŝ ata haj._ _Asman se aji ho? Bolo! Aŭr devi pajdi ho_ _Ja dunja ki ho? Ganne do, To mera aram ho._
_Traduko_:
Saluto ho mia karulino, Vi bone dancadas Via bonega al mi kantado, Plezuron tre donas Ĉu vi estas de ĉielo? diru! Diino naskiĝis Aŭ al mond' apertenas? Sciigu! Tiam mi gojiĝos.
(_Ĥoro de_ S-ro Parsons).
Post alveno en Francujo, Mi rapidis al Parizo, Granda bruo tie regis, Kaj pro tio mi tre miris Parizanoj gajaj estas, Sinjorinoj min tre ĉarmas. Veturiloj grandanombre, Forkuradas tre rapide, Tuj mi vokas kondukiston, Mi veturas la bulvardon Kondukisto al mi krias, Ĉar kvin frankojn nur mi donas:
_Alor vun done pad purbuar. Ah, vre! vu net pa riŝ;_ _L' koŝen travaj pa pur la gluar, Il nem pa lez hom ŝiŝ._ _La proŝen fua, si vu vule, j've vu prete ma burs_ _E kom sa alor vu pure Akitel prid la kurs!_
(S-ro Legoffre, _du Havre_).
Pri belega Italujo Poste mia kor' sopiris, Fama land' de muzikistoj, De poetoj, de pentristoj Kaj Napoli min altiris, Kies anoj tre feliĉaj Estas se makaronion Ili povas ĉiam manĝi. Tie brunan boatiston Mi renkontis, kaj subite Li ekkantis la kanteton, Karan al Napola koro
_Amata Celestina, vjen! al mare a peskar;_ _La luna alta e in ĉjel; perke in tera star?_ _La barka mia vita e; la rete e amor,_ _Affida ti a me, e vjen, e da il tuo kor._
(Clarence Bicknell, _Bordighera_).
Tiam havis mi plezuron Formigradi Hispanujon, Kie polvo, bruo, suno, Hejto, ŝvito ŝajnas puno; Kaj malbonaj registaroj Estas oftaj kiel gitaroj. Sed mi tie gaj' vivadis, Trinkis, dancis kaj kantadis Kun ĝojegaj gejunuloj. Kaj ni ŝajnis frenezuloj Kiam bovojn salutante, Ni foriris ekkantante:
_Vívan tóros i toréros, Sol i alegría!_ _Ole por las morenítas D' esta kompaníja!_ _Abanikos i mantíljas, Flóres en la peĉo,--_ _Mi pobre korasón está Róto i deséĉo!_
(Norman Maclean, _Aguilas_).
LA ORA HORO (ELFED).
Tradukita el la Kimra Esperanten de Pastro T. Eli Evans.
Ar ganol dyddiau trymaidd Daw ambell awr, mor euraidd! Nid hafddydd goreu'r ddaear All fagu awr mor hawddgar. Daw'n wyn o dragwyddolfyd, Gan hedfan drwy ein hadfyd. Bu'r gwlith sydd ar ei haden, Un waith ar winwydd Eden. Dros Fryn y Cariad hedodd, Ar fraich y Groes disgyhodd Cyffyrddodd gwaed a'i gwenfron A daeth yn nes at ddynion. Ar ganol dyddiau trymaidd Mae'n d'od--yr awr nefolaidd.
Meze de malĝoja tago Jen venas la ora horo! La plej bela somer-tago Ne povas doni tian horon! Ĝi venas blank' el l' eterno Kaj flugas tra mizero nia La roso sur ĝia flugilo Ja venis el Paradizo Super la montet' da Amo Kaj ripozis sur la Kruco. Ĝian bruston sango tuŝis, Ĉe la homaro ĝi venis. Meze de malĝoja tago Venas--la ĉiela horo.
Dio ofte punas sekretajn pekojn per publika honto.