The Esperantist, Vol. 2, No. 10

Part 4

Chapter 4 947 words Public domain Markdown

De l' oriento mondon lumo vekas; Je disiĝantaj fajraj garboj strekas L' aeron klaran. Supre, altaĵaro Per neĝ' kovrita hele lumas; maro, Malsupre, kuŝas, kvazaŭ kurbiĝinte, Kun la senfina spaco kuniĝinte. Simile ambaŭ ora je rivero, Senlime fluas blua en aero. Ĉe l' okcidento nebuleg' foriĝas; Arĝenta stelo kiel larm' ruliĝas El la okuloj noktaj elirante, Tremetas super akvoj pendiĝante. L' antikva Supro, reĝo de l' montaro, Ĉiela gasto, mastro de l' akvaro, Krutegajn flankojn alte malkaŝante Senmove staras, tempon malŝatante. Ĝi silentegas, kiam ektagiĝas: Pepantaj birdoj tie ne aŭdiĝas, Neniam blovas sur ĝi la ventetoj Parfumaj, kiuj flirtas en valetoj, Nek murmuradas maro, karesante Koralajn rifojn, kvazaŭ revadante. Ĝi, nesciante teran la bruadon, Nenion nian, homan nek vivadon, L' eternan vekon sole rigardadas, Je neĝ' vestita Sunon atendadas.

J. Parisot.

KAMPARAJ AMUZAĴOJ.

Originale verkita de F. A. Meigh.

Ofte estas enigme je multaj homoj kiel obteni monon por bonfaradaj celoj, sed la vikaro de malgranda Angla vilaĝo elpensis sukcesan metodon antaŭ ne longe. La preĝejo bezonis renovigon, kaj la malgrandaj monaj kolektadoj kiujn oni semajne kolektis ne sufiĉis pagi por la necesaj riparaĵoj. Post multa pensado li decidis organizi teo-manĝon kaj sportojn en kampo pruntedonita je la okazo de farma mastro, kaj demandi po unu ŝilingo por ĉiu persono kiu eniris.

Anoncoj laŭe estis alsenditaj al la proksimaj vilaĝoj kaj urbetoj, kaj la premioj kiujn oni oferis al la gajnistoj de la sportoj altiris grandan amason da homoj.

Frue je la nomita tago kelkaj virinoj sin okupis tranĉi kukojn kaj buteritan panon, ĝis ŝajnis ke ili havis sufiĉan nutraĵon kontraŭstari dekdumonatan sieĝon. Sed kelkaj el la gastoj ŝajnis posedi nesatigeblan apetiton kaj peceto post peceto da kuko malaperiĝis kvazaŭ magie; dum la tasoj da teo estis trinkataj ne malpli rapide.

Iu rimarkis ke eble kelkaj el la viroj ne estis matenmanĝintaj, sed alia voĉo ridinde respondis "Ne! kaj mi pensas ke ili ankaŭ ne bezonos matenmanĝon morgaŭ."

Ĉiu estis tre bonhumora kaj multa gajeco okazis kiam kelkaj malbonemaj junuloj subite duonlevigis la finon de benko sur kiu (ĉe la alia fino) sidis dika farma mastro kaj lia edzino. Tiu ĉi malfeliĉa paro ekrulis teren, kaj ne trovante la epizodon tiel ridinda kiel la ĉirkaŭstarantoj tuj komencis riproĉi unu la alian por la okazo. Suprenrigardante la farma mastro subite ekvidis la verajn kulpulojn kaj penis ilin kapti, sed lia dikeco malfeliĉe malhelpis lian progreson kaj li baldaŭ revenis ruĝavizaĝa kaj senspira, sed samtempe promesante estontan venĝon al la ofendintoj.

Post mallonga tempo la sportoj komencis kaj la manĝantoj baldaŭ forlasis la te-tablojn. El la konkuroj por geknaboj inter la aĝoj de dekdu kaj dekkvar jaroj estis la jena.

Oni alligis ŝnuregon al du arboj kaj pendante de ĝi estis fadenoj kun bunoj je la finoj. Tiam geinfanoj kun la manoj kunligitaj malantaŭe staris apude kaj je signalo ili devis komenci manĝi la bunojn. Sed tiu ĉi ŝajnis esti malfacila tasko ĉar la malplej movado de la ŝnurego balancigis kaj saltigis la bunojn kaj la infanoj ilin sekvantaj malfermbuŝe ne povis ilin mordi. Anstataŭ, la bunoj frotadis la vizaĝojn kaj surmetis multe da sukero kaj glueco sur la vangoj. Subite unu buno falis teren kaj la konkuranto genufleksante, faris multan progreson mordante kaj englutante pecegojn kiel malsata hundo. Sed la ridado de la rigardantoj infektiĝis, ĝis eĉ la geknaboj mem apenaŭ povis manĝi.

Tamen la knabo kiu manĝis genuflekse finiĝis unue sed juĝante per la vizaĝo li ne estis gajninta la premion sen iom da nekonveneco al si mem. Post du-tri kuroj por la malgrandaj geknaboj unu sekvis por la edzinoj (junaj aŭ maljunaj) kiu estis vere amuziga.

Oni desegnis grandan rondon sur la tero sur kiu staris la edzinoj (blindigitaj bandaĝe per naztukoj). Meze de rondo estis viro, kaj kiu ajn marŝis tien kaj lin tuŝis unue estis la gajnistino.

Antaŭ ol ekiri ĉiu virino devis sin turniĝi unufoje kaj tiu ĉi tiel konfuzigis kelkajn ke ili vagis ĉie.

Post mallonga tempo la viro estis tuŝita de unu el la edzinoj, tiam alia kaj alia ĝis baldaŭ li ŝajnis kompatindan objekton. Kvin virinoj lin tenis kvazaŭ iliaj vivoj dependis sur la ago. Li estis preskaŭ senvestigita de sia vesto kaj ne povis movi. Ĉiu virino kredante ke ŝi estis la unua alvokis ĝojege al ŝiaj amikoj.

Sinjoro kiu malatente tro proksime marŝis al tiu ĉi interesa vidaĵo subite ĉirkaŭpreniĝis ĉirkaŭ la kolo de virino kaj malgraŭ la ripetadaj certigoj ke li ne estis la prava viro ŝi daŭris lin teni ĝis per rapida movo li forkuris.

El aliaj eroj sur la programo estis "Barela Kuro."

La bareloj estis tre malgrandaj kaj oni devis ilin ruli 300 futojn per la manoj. Ĉiuj la viroj komencis vice sed la bareloj nemanregiĝis kaj malrekte ruliĝis. Jen ili kune ruliĝis pinĉante multajn fingrojn kaj jen ili ruliĝis kontraŭ la kruroj de viro faligante lin teren. Sed kiam tere, viro ne havis baldaŭ la okazon sin releviĝi ĉar tiuj kiuj estis malantaŭ ankaŭ falis sur lin kaj viroj kaj bareloj tre konfuziĝis.

Post la daŭrigo de tiuj ĉi viglaj okazoj dum kelkaj horoj la dancarto komencis.

Oni ne ofte kreditas homojn je timemo sed mi rimarkis ke kelkaj kamparaj junuloj kune dancis ĉar ili estis tro timemaj por inviti la fraŭlinojn. Ĉiu persono dancis malsimile. Iuj sin turniĝis rapide kiel "teetotum" aliaj sin movis kun la gracio de la minueto. Iuj dancis sur la tero sed multaj ŝajnis paŝi pleje sur la piedfingroj de iliaj kunuloj!!

Ĉiu zorgo forgesiĝis kaj eĉ la maljunuloj penis remontri la facilmovojn de juneco. Sed ĉio finiĝas kaj antaŭ ol la amaso disiris ili donis tri korajn aplaŭdegojn por la vikaro kiu estis tiom farinta.

End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 10, by Various