The Esperantist, Vol. 2, No. 10
Part 3
Li kapitulacis. Unu tagon kiam ni ĵus estis finontaj la tagmanĝon subite li demandis: "Ĉu vi ludas la ŝakludon, sinjoro?"
"Jes, sinjoro, mi ĝin ludas."
"Bone! Mi pensis tion; vi tre scias silenti. Se vi konsentos ni ĝin ludos kune."
Kaj ni faris tion, ludante ne unu solan ludon sed multajn ludojn. Mian iam silentan kunsidanton mi trovis tre lerta, tre informplena kaj tre aminda.
_El plenega karafo oni malfacile elverŝas la akvon._
Inter tiu aminda silentemulo kaj la Amerika babilulo, kia kontrasto!
Okcidenten rapidas la vagonaro. La Amerikano dum kelka tempo rigardadas al mi. Subite li diras:
"Diru, fremdulo; vi estas _Britisher_, ĉu ne?"
"Pro kio vi pensas tion?"
"Ho, kredeble vi estas la sola viro en tiu ĉi vagonaro, kiu portas flanelan ĉemizon."
[Memorante la varmegecon de la vetero mi mem miras pri tiu vestaĵo].
"De kie vi venas?"
"Vi diras ke mi estas Anglo; tial kredeble mi venas de Anglujo."
Anglon tia respondo estus tuj kaj tute silentigita. Ŝajne ĝi nur vekis la sciamon de Amerikano.
"Ho, jes, ĝuste; sed de kie vi _nun_ venas?"
Tia direkta demando ŝajnis al mi neĝentila. Mi memoris la infanan ludon "Direkta demandaro kaj malrektaj respondoj." Kaj ekkaptis min spirito de kontraŭeco.
"Ĉar la vagonaro iras okcidenten," mi respondis per voĉo malvarma kiel glacio, "mi supozas ke mi venas de la oriento."
Mi admiris lian persistecon. Neniel hontigita li senŝancele daŭrigis la demandaron.
"Kien vi iris?"
"Okcidenten."
"Sed, sed--vi _Britishers_ neniam ŝajnas kompreni simplan demandon. Mi intencis demandi, "Al kiu urbo vi _nun_ iras?"
"Jes; mi supozis tion. Ĉu estas multaj interesindaj urboj sur tiu ĉi fervojo?"
"Ho, jes." Kaj li komencis longan, kaj (mi devas ĝin konfesi) tre interesan priskribon pri sia lando kaj tute forgesis demandi kion mi manĝis je la matenmanĝo.
Poste mi bedaŭris mian rezervemon. Mi rakontis al Amerikano pri la scivolulo. "Ne," ŝi diris, "li ne estis scivolema. Li estis nur bonkora, kaj vidante ke vi estas fremdulo li deziris helpi al vi. Se vi estus dirinta al li viajn intencojn vi de li estus ricevinta tre utilajn konsilojn. En la ŝtatoj ni havas multajn tiajn personojn."
Tiam mi hontiĝis pri mia malboneco kontraŭ li. Tamen ne estas ago de saĝulo malŝtopi botelon per tranĉilego. La korktirilo agas iom malpli direkte sed multe pli efike.
Tra la vagono konstante trapasas kolportistoj kiuj vendas la plej diversajn objektojn. Mi jam antaŭe aĉetis libron. Kaj nun, kiam sur tiun malmolan benkon mi vane serĉas lokon sur kiun mi povos restigi la kapon, mi vidas vendiston de kapsubportiloj. Al li mi signalas, kaj sur la postan parton de la benko li surfiksas ilon kiu laŭ formo similas al treege malgrandigita dormĉambra spegulo. Al si per aksoj alfiksita kvazaŭ duonkadro entenas la iom kurbitan subportilon sur kiun, restiginte la kapon, mi sentas tiel kiel se mi ĝin metis sur la kusenon de luksa seĝego.
Nun la kondukisto eniras por ekzameni la biletojn, kaj tie ĉi mi diros parenteze ke Amerikano ofte aĉetas duone uzitan bileton. Ni supozu ke vojaĝanto aĉetas de la fervoja kompanio bileton rajtigantan veturi de A ĝis C, sed, pro ia kaŭzo li ĉesigas sian vojaĝon ĉe B. Ĉu li, pro tio, devas perdi sian _rajton_ daŭrigi la vojaĝon de B ĝis C? Neniel!
Li vendas la bileton (kompreneble ĉe tre malkara prezo) al (ni diru), la plej proksima tabakvendisto, kiu siavice faras sian profiton vendante ĝin al iu vojaĝonta ĝis C. Tiamaniere aĉetante bileton Amerikano ofte vojaĝas tre malkare. Mi citas tabakvendiston kiel ebla aĉetinto, ĉar ofte mi vidis anoncojn pri duoneuzitaj biletoj en la fenestroj de tabakvendejoj, sed kredeble ili ne estas la solaj personoj kiuj aĉetas kaj vendas tiajn biletojn.
Eble la sekvanta rakonteto lumigos sur tiun kutimon. Ĉar la onklino kaj mi mem ofte interrompis la vojaĝadon por vidi la diversajn urbojn kiuj troviĝas sur la vojo, mi komencis timi ke ni atingus la templimon de niaj biletoj antaŭ ol atingi la finon de nia vojaĝo.
Mi, tial, iris al la stacidomo kaj trovinte biletiston montris al li la biletojn kaj demandis: "Ĉu vi bonvolos diri al mi ĝis kiam mi povos uzi ĉi tiujn biletojn?"
Jen lia respondo: "Nu, fremdulo, mi kalkulas ke vi povos ilin uzi ĉe iu ajn tago dum la venontaj centjaroj."
Mi pensas ke tio plene klarigas la aferon. Biletoj estas (aŭ tiam estis) transporteblaj kaj ne havas templimon.
Laŭ formo la biletoj estas longaj. Tiujn kiujn mi aĉetis estis strioj de papero kiuj tre utilus por montri la pagon en libro. La ekzameno de ili estas afero tre facila, ĉar ĉiu vojaĝanto portas la sian en la bando de sia ĉapelo. La kondukisto ne bezonas demandi la biletojn, sed foje li rektigas unu kiu estas kurbiĝinta aŭ kies surskribon li ne povas facile legi. Se la vojaĝanto estas metinta sian ĉapelon sur la retbreton li nur montras sur ĝin per la fingro, sed plej ofte la kondukisto ne bezonas tiun montron. Ŝajnas al mi ke li scias al kiu apartenas ĉiu ĉapelo.
Dum kelka tempo la fumo de la lokomotivo eniras la vagonon, sed la tago estas tiel varmega ke oni ne kuraĝas fermi la fenestrojn. Sur la paĝojn de mia libro fummakuloj kolektiĝas pli rapide ol mi povas ilin forbrosi. Ili ankaŭ kolektiĝas sur la palajn vestojn de nigrulo, kiu estas tre bele, eĉ elegante vestita. Subite li sin levas, el iu loko eltiras broseton kaj zorgege sin brosas.
Tiun zorgan brosadon li refaras ĉiu kvarono da horo, ankaŭ donante al si kelkajn intertempajn brosetojn, tiel ke, kiam finas la vojaĝo, oni vidas multajn fumenigritajn blankulojn kaj unu belege kaj pure vestitan nigrulon. Sur lia vizaĝo fummakuloj ne vidiĝas.
Mi dubas ĉu en la Sudaj Statoj estus permesite eĉ al tiel eligante vestita nigrulo veturi en tiu sama vagono kun blankuloj. Ĉe unu suda stacidomo mi vidis la avizon: "Salono de atendo por koloritaj virinoj."
_Klang!_ Sur la bolilego de ĉiu Amerika lokomotivo troviĝas granda flavkupra sonorilo de kiu ŝnuro eniras en la lokomotivestrejon. Mi ofte aŭdas tiun sonorilon ĉar se eĉ bovino eraras sur la rejlojn oni tiras la ŝnuron.
_Klang, klang, klang!_ Ni trapasas negrandan urbon. Ĉevalojn, veturilojn, virojn, virinojn, geinfanojn mi vidas, kiujn neniu barilo apartigas de la ega kaj rapida vagonaro.
Kiel en Anglujo tramveturilo trakuras stratojn tiel tie ĉi la vagonaro trakuras ilin. Nur la sonorilo, per laŭtega voĉo, kriegas: _Klang!_ Jen la vagonaro! _Klang!_ Flanken ĉiuj! _Klang!_ Mi rapidas! Mi ne povas halti! Flanken! Flanken! _Klang, klang, klang!_
Mi ne diros ke mia koro estis en la buŝo sed certe mi pli trankvile spiradis kiam ni estis ankoraŭ en kamparo.
Eĉ tiuj ĉi ordinaraj vagonoj enhavas lavejon kaj ujon de glaciigita akvo, k.t.p. En la proksima fragmento mi esperas ion diri pri la _Pulman'a_-vagono.
EL LERMONTOV.
Tradukite de R. Frenkel (Siberia).
Ĉe sanktoloĝeja la pordeg' Almozon petis la staranto, Senforta kaj de malsateg', De la soifo suferanto.
Peceton nur ja da la pan' Tremanta kun rigard' li petis, Kaj ŝtonon iu en la man' De la petanto tiu metis!
Petegis tiel ankaŭ mi Kun larmoj kaj kun la turmento La amon vian--kaj de vi Trompita estis mia sento.
LA PAPO MORTIS.
Alphonse Daudet.--Esperantigis A. Baissac (Constantine).
Mi vivis dum mia infaneco en granda Franca urbo dividita en du partojn de tre obstrukcata, tre movema rivero kiu junfrue naskis en mi emon por la vojaĝoj kaj pasion por la marveturo. Precipe estis surbordangulo apud ponteto St. Vincent kiu neniam mi memoras eĉ hodiaŭ senekscite. Mi revidas la surskribon najlitan pinte de stango: "Cornet: Ŝipoj por lui" kaj la ŝtupareton kiu atingis la akvon, tute glitigan kaj nigrigitan de akvumaĵo, la aron da ŝipetoj freŝe pentritaj de helaj koloroj, ordigitaj malsupre de la ŝtupareto, kviete balanciĝantaj bordo kontraŭ bordo, kvazaŭ malpezigitaj de la beletaj nomoj blanke desegnitaj sur lia posto "La Muŝbirdo," "La Hirundo." ...
Poste, inter la longaj remiloj ankaŭ tutblanke pentritaj kiuj sekiĝis kontraŭ la deklivo, la nomitan patron Cornet kun lia pentrujo, liaj grandaj penikoj, lia vizaĝo tanita, fendetita, sulkigita de mil sulketoj kiel la rivero dum blovas malvarmeta vespera vento. Ho, tiu patro Cornet! Li estis la Satano de mia infaneco, mia dolora pasio, mia peko, mia riproĉo de konscienco. Kiom da krimoj liaj ŝipetoj incitis min por fari! Mi forlasis la lernejon, mi vendis miajn librojn. Kion mi ne estus vendinta por surakvoveturi posttagmezon.
Ĉiuj miaj lernokajeroj funde de la ŝipo, mia jako demetita, mia ĉapelo kapmalantaŭe kaj tra la haroj la bona ventumilbato de la akva venteto, firme mi tiris miajn remilojn sulkigante la brovojn por tute ŝajni maljunan marlupon.
Dum la tuta tempo kiam mi estis en urbo mi restis meze de la rivero, samspace de la du bordoj kie la maljuna marlupo povis esti rekonata.
Kia triumfo partopreni al tiu granda movado de barkoj, flosaĵoj, vaporŝipmuŝoj kiuj ĉiuflanken moviĝis kaj ne tuŝiĝis unuj la aliajn, nur malkunigitaj de mallarĝa ŝaumobanderolo. Tie estis pezaj boatoj kiuj turniĝis por eniri la fluon, kaj tio delokigis multajn aliajn. Subite vaporŝipaj radoj batis la akvon apud mi; aŭ dika ombro alvenis min, tio estis la antaŭo de boato ŝarĝita de pomoj. "Atentu do, muŝido!" ekkriis al mi raŭka voĉo; kaj mi ŝvitis, mi baraktis, implikita en la iro--deiro de tiu rivera vivo kiun la strata vivo trasuperis senĉese, per ĉiuj tiuj pontoj aŭ pontetoj kiuj aperigis omnibusojn en la spegulan akvon sub miaj remiloj. Kaj la fluo tiel forta ĉe la pinto de la pontarkaĵoj, kaj la akvoturniĝoj, la fama truo de la "Morto-kiu-trompas!"
Pensu ke tio ne estis malgranda afero por gvidi sin meze de ĉio tio per dekdujaraj brakoj kaj neniu por teni la direktilon.
Kelkafoje, feliĉe, mi renkontis la _ĉenon_. Rapide mi alkroĉiĝis post tiuj longaj ŝiparoj kiujn ĝi posttiris kaj, la remiloj senmovaj, sternitaj kiel flugiloj alte flugante, mi lasis min veturi je tiu silenta rapideco kiu ŝajnis tranĉi la riveron per longaj ŝaŭmorubandoj kaj malaperigis ĉiuflanke la surbordajn domojn. Antaŭ mi, malproksime, tre malproksime mi aŭdis la unutonajn batojn de la ŝipŝraŭbego; hundo kiu bojas sur unu el la ŝipoj kie forflugas el malalta kamentubo, iom da fumo, kaj ĉio kredigis al mi kvazaŭ grandan vojaĝon kun la mara ŝipvivado.
Bedaŭrinde tiuj renkontoj maloftaj estis. Plej ofte estis necese ke mi remu kaj remu dum la sunaj horoj. Ho tiuj tagmezoj kun la suno alfalante rekte sur la riveron; ŝajnas al mi ankoraŭ ke ili min bruligas. Ĉio flamis, ĉio rebrilis. En tiu atmosfero blindiganta kaj suna kiu flosas super la ondoj kaj vibras je ĉiuj iliaj movoj, la mallongaj subakvigoj de miaj remiloj, la ŝnuraĵo de la ŝiptiristoj eltiritaj el akvo tute disfluantaj, pasigis helajn polurarĝentajn lumojn. Kaj mi remis fermante la okulojn. Iafoje pro miaj energiaj penadoj, pro la antaŭensalto de la akvo sub mia barko, mi imagis ke rapidege antaŭen mi iris; sed levante la kapon, ĉiam mi vidis la saman arbon, la saman muron kontraŭ mi.
Fine post multaj fortuzoj, tute ŝvita kaj ruĝa pro varmeco mi sukcesis foriri el la urbo.
La bruego de la malvarmaj banejoj, lavŝipejoj, enŝipigejoj malpligrandiĝis. La pontoj maloftiĝis sur la bordoj plilarĝigitaj. Kelkajn posturbajn ĝardenojn, fabrikejajn kamentubegojn nur oni vidis de tempo al tempo. Sur la horizonto verdaj insuloj ŝajnis tremi. Tiam konsumita de laciĝo, mi rifuĝis apud la bordo, meze de la kankreskaĵoj tute zumaj, kaj tie, duonesveniĝinta de la suno, la laceco, tiu multepeza varmeco kiu supreniris el akvo stelumita de larĝaj flavaj floroj, la maljuna marlupo eksangadis el la nazo kaj longe tio daŭris. Neniam miaj vojaĝoj havis alian finiĝon. Sed kion vi volas! mi trovis ilin ĉarmegaj.
Io terura estis la realveno, la reeniro. Kvankam mi revenis per rapidegaj remilbatoj mi alvenis ĉiam tro malfrue, post la eliro el lernejoj. La impreso de la tago krepuskiĝanta, la unuaj flamingoj en la nebulo, la militaj trumpetaj sonoj por reeniri en soldatejojn, ĉio pligrandigis miajn timojn, miajn bedaŭrojn. Mi enviis la homojn kiuj pasis, trankvile reenirante en sian hejmon; kaj mi kuris havante mian kapon pezan kvazaŭ ĝi estas plena je suno kaj akvo kun konkaj ronkoj en la oreloj, kaj jam sur mia vizaĝo la ruĝigo pro mensogo kiun mi tuj diros.
Ĉar tio estis necesa por ĉiufoje respondi al tiu terura "El kie vi venas?" kiu atendis min ĉe la pordo. Estis tiu demando, tuj je mia apero, kiu plej min timigis. Mi devis respondi tie, sur la sojlo, ne atendante, ĉiam havi ian historion pretan, ion por diri, kaj tiel mirigan, tiel mirigegan ke, pro surprizo oni forgesu demandi aliaĵojn.
Tio al mi donis tempon por eniri, retrovi spiradon, kaj por tiun celon atingi, ĉion mi estus farinta. Mi elpensis malfeliĉegojn, revoluciojn, terurajn fariĝojn; tuta urba kvartalo kiu brulas, la fervoja ponto elfalinte en la riveron ... Sed jen tio kion plej forte mi trovis.
Tiun ĉi vesperon mi alvenis tre malfrue. Mia patrino kiu min atendis de unu longa horo, staris supre de la ŝtuparo. "El kie vi venas," ŝi ekkriis.
Diru al mi kiaj diablaĵoj povas naskiĝi en infana kapo. Nenion mi trovis, nenion mi preparis; tro rapide mi estis alveninta. Subite min alvenis ideo freneza. Mi sciis ke la kara virino estis tre pia, katolikino enradikita kiel Romanino kaj mi respondis al ŝi, spiregante kvazaŭ pro granda eksciteco: "Ho patrineto ... se vi scius!..." "Kion do?... Kio okazas ankoraŭ?..." "La Papo mortis." "La Papo mortis!..." rediris la kompatinda patrino, kaj tre pala ŝi apogis sin kontraŭ la muro. Rapide mi alpaŝis en mian ĉambron, iom timigita de mia sukceso kaj la grandegeco de mia mensogo, tamen mi maltimis subteni ĝin ĝis fino.
Mi memoras vesperon funebran kaj kvietan, la patro kun malĝoja seriozeco, la patrino premegita.... Mallaŭte oni parolis ĉirkaŭ la tablo. Mi mallevis la okulojn, sed mia aventuro estis tiel forgesita pro la ĝenerala ĉagrenego ke iu ne pensis plu pri ĝi.
Ĉiu, vice, citis ian virtagon de tiu kompatinda Pio IXa; kaj iom post iom la interparolado perdiĝis en la historio de la Papoj. Mia onklino Rozo parolis pri Pio VIIa kiun ŝi tre memoris esti vidinta, trairante la Sudfrancujo en tiama veturilo inter ĝendarmaro. Oni memorigis la faman scenon kun la Franca Imperiestro: "_Komediante_!... _traĝediante_!..."
Eble estis la centa fojo kiam oni rakontis tiun teruran scenon; ĉiam per la samaj tonaĵoj, la samaj gestoj, kaj tiu neŝanĝebleco de familiaj tradicioj kiuj, alprenitaj de la posteularo tiaj kiajn ĝi aŭdis ilin, restas tie, infanaj kaj lokaj kiel monaĥaj historioj.
Malgraŭ ĉio, iam ĝi ne ŝajnis al mi tiel interesa.
Mi ĝin aŭskultis kun hipokritaj ekĝemoj, demandoj, ŝajno de malvera intereso, kaj konstante mi diris al mi: "Morgaŭ matene, sciiĝante ke la Papo ne mortis, ili estos tiel kontentaj ke iu ne kuraĝos min riproĉi."
Tion pensante, malgraŭ mi, miaj okuloj fermiĝis kaj mi vidis, duondorme, blukolorajn ŝipetojn kun angulo de Saonorivero varmegigita de la suno, kaj grandajn akvaraneajn piedegojn ĉien kurantajn kaj sulkigantajn la vitran akvon kiel diamantaj pintoj.
LA KVERKO KAJ LA KANO.
Fablo de La Fontaine.--Esperantigita de A. Motteau.
En tago, kverko diris al kaneto: "Vi estus prava pri naturo plendi; Eĉ peza estas por vi regoleto. Simpla blovo de ventet' Aŭ sur lag' aŭ sur laget' Malsupren vian kapon povas sendi; Dum mia supro, simil' al Kaŭkazo, Ne nur haltigas la sunradiegojn Sed (se por mi prezentas sin l' okazo) Kontraŭbatalas grandajn la ventegojn. Nordblovado tio ŝajnas al vi, Kion mi apenaŭ sentas blovi. Almenaŭ se vi kreskus sub l' ombraĵo Streĉata de mi sur la najbaraĵo, Ne tiel certe tiam vi suferus: Vento ŝirmilon al vi mi oferus. Sed vi naskiĝas sur malseka bordo Aŭ de river', aŭ de torentmalordo, Al vi maljusta ŝajnas la naturo."
L' arbeto diris:--"Estas ne teruro En mia sorto; nobla kamarado, Bonvolu pri mi de nun zorgi ne tro. Malpli ol por vi estas la ventado Por mi timinda. Vento, mia mastro, Min certe fleksas, sed neniam rompas: Vi baldaŭ vidos ke mi vin ne trompas. Jam ventoj ne kurbigis vian spinon: Atendu ni la finon." Ĵus kiam kano tiel paroladis, Plej terura venta blovo, Kiun naskis norda kavo, El horizontekstremo alflugadis. La kverko staras, la kanet' kurbiĝas: Ventblovego duobliĝas, Atakas kverkon longe por faligi, Kaj fine povas ĝin elradikigi! Ĝin, kies kapo preskaŭ trafis nubojn, Dum ĝi piedojn sendis en la tombojn!
AUTHORITATIVE TEACHING IN ESPERANTO.
Those who teach Esperanto to English-speaking students often find themselves called upon to _explain_ certain generally-accepted modes of expression in the international language. There is no doubt that a student is perfectly justified in expecting, and should be encouraged to ask for, a logical explanation and a justification of anything which his teacher tells him is "good Esperanto." The principles and rules which Dr. Zamenhof has given us in the _Fundamento de Esperanto_ form the whole of the _essentials of the language_. No one is entitled to call himself an Esperantist until he has carefully studied those few grammatical rules and exercises, and has resolved never wilfully to disobey them. The excellent _Sintakso_ of Dr. Paul Fruictier and the widely read _Commentaire_ of the Marquis de Beaufront are _aprobitaj_ by Dr. Zamenhof, and are now generally accepted as standard works in the Esperanto Language. There are others, of course; but he who _knows_ the three books named knows Esperanto well.
But the _Commentaire_ is in French, and useful only to those who can read French easily; the _Sintakso_ is in Esperanto, and does not treat of Esperanto from an English point of view; and the _Fundamento_ is merely "law-giving" and not explanatory. We need a good Commentary very badly in England, for a very large number of our students know too little of French to derive full advantage from the _Commentaire_.
To write and speak Esperanto really well one should have a knowledge of French, or, failing that, should be ever on the alert for the occasional contributions to the magazines of English commentators. Doubtless a time will come when the English student will be as well off as the French one for really reliable and well-written commentaries and dictionaries; at present he must do the best he can.
No student need suppose, then, that if he comes across some Esperanto construction, even in a book which is _aprobita_, that he is compelled to accept it, if it appear to him to be either illogical, insufficient, or idiomatic. He must study the books mentioned above, and then use his critical judgment. This doctrine is not the writer's own; it emanates from Dr. Zamenhof himself.
The English student may find, for example, the clumsy expression _li rompis al si la kruron_, which means to most foreigners "he broke his leg," but which to the young English student means "he broke to him the leg," and which is, after all, _idiomatic_. No foreign Esperantist could misunderstand _li rompis sian kruron_, and there is no reason whatever why that form of expression should not be good, nay excellent, Esperanto. _It is clear, and it is logical, and the best Esperanto style is that which best fulfils these requirements._ The phrase _kiel eble plej baldaŭ_ (or _plej baldaŭ kiel eble_) at first sight looks idiomatic, but is in reality not so. It does require explanation, however.
We are accustomed, in English, to say "as soon as possible" when we mean "the soonest possible." Careful thought will enable anyone to arrive at the slight difference in meaning between the two expressions. In "_as_ soon _as_ possible" we use the same form of words as in an ordinary comparison--_e.g._, "she is _as_ good _as_ she is beautiful"--but we are speaking of something in the superlative, and not in the comparative, degree all the time. Thus "_tiel_ baldaŭ _kiel_ eble" is not bad Esperanto; it means literally "_as_ soon _as_ possible"; but whenever we really mean "the soonest possible" we ought to write "_plej_ baldaŭ _kiel_ eble."
Martyn Westcott, F.B.E.A.
VERA RAKONTETO.
De P. Chalmers Taylor (9929).
Knabeto, kiu havis nur kvin jarojn, estis staranta apud sia patrino, kiu faras pasteĉon. La patrino diris al li: "Zorgu, Perĉjo, ke vi ne petu por iom da tiu ĉi pasteĉo, ĉe la noktomanĝo, ĝi estas sole por la gevizitantoj." "Jes, patrineto mia," respondis la fileto, "mi zorgos."
Je la vespero, la patro revenis de sia oficejo, la gastoj alvenis, kaj ĉiuj sidiĝis por partopreni el la manĝaĵoj kiuj estis pretigitaj por ili. Post la viandaĵoj, la pasteĉo aperis, kaj la fileto per avidaj okuloj rigardadis ĝin, sed memorante la matenajn vortojn de sia patrino, li ne kuraĝiĝis peti por iom. La patro iom post iom disdonis la pasteĉon; fine, turnante sin al sia fileto li diris, "Perĉjo, ĉu mi donos al vi porcion da tiu ĉi pasteĉo?"
La kompatinda filo rigardis, unue la patron, poste la patrinon, nesciante tion, kion li devas diri. La patro ree demandis, "Perĉjo, kial vi ne respondas? Ĉu vi deziras porcion da tiu ĉi pasteĉo?"
Tiam la fileto ekplorante diris, "Se vi plaĉos,--patreto,--patrineto diris,--ke ĝi estas,--sole por la--gevizitantoj!!"
DIVERSAĴOJ PRI LA ARTOJ.
De Walter Dexter, R.B.A.
Ke la plej granda nombro de niaj nuntempaj konstruaĵoj estas ordinaraj, kaj eĉ vulgaraj, ne estas neigeble. Pasos multaj jaroj, eble, antaŭ la stratoj en niaj urboj fariĝos tiel pentrindaj kiel la _Chester Vicoj_, aŭ la domoj de la negocistoj, kiuj staras laŭborde de la _Amsterdam_ kanaloj. Ĝis tia tempo alvenos, ni devas fari ĉion kion ni povas, por montri al aliaj homoj la belecojn de la konstruaĵoj mezepokaj, kaj de la _Renaskiĝo_, kaj tiel ni helpos fari amason de opinio publika, kiu ne volos permesi ke oni detruu tiujn memorigojn de tempo pli pentrinda ol la nia.
Estus bone, en multe da ekzemploj por la urbkonsilantaroj (konsilata de komitatoj de lokaj historiskribantoj, artistoj, arĥeologiantoj kaj aliaj kapabluloj) aĉeti la malnovajn konstruaĵojn kiuj staras interne de la urbaj limoj. Jam tiaj konstruaĵoj estas la solaj vizitindaĵoj por la tuta mondo, kiujn havas multe da malgrandaj urboj. Kaj, en la venontaj tagoj, "la viro sur la strato" lernos ami la artajn arĥitekturaĵojn kiuj estis produktataj de liaj praavoj, kaj ne restos kontenta ĝis lia propra domo ankaŭ estas interesa kaj bela.
* * *
S-ro Harry Quilter diras, en sia ensorĉa verko _Sententiæ Artis_:--"Granda lernejo de pentrarto estas neebla en la nuntempo, esceptinte ke ni povos aliigi, _unue_, la spiritajn kutimojn de la artistoj, _due_, la spiritajn kutimojn de la societo, _trie_, esceptinte ke ni povos provizi la popolon kun instinkto kiun ili ne posedas, _kvare_, esceptinte ke ni povos ŝanĝi la kondiĉojn de la moderna vivo."
* * *
Skizanta en la "lando de Nelson" mi estas surprizita je la beleco kaj diverseco de la pejzaĝo apud la marbordo, inter _Hunstanton_ kaj _Cromer_. Al multaj homoj _Norfolk_ estas sinonima kun plateco, sed ĝia norda bordo estas tute neplata. Inter la imposa perpendikulara markrutaĵo de Hunstanton kun siaj multkolora tavoloj, kaj la verdvestitaj montetoj de Cromer estas vastaj regionoj de sablo, kaj ŝlimaj platoj kuŝantaj je la piedoj de malgrandaj montetoj. Tie ĉi kaj tie estas ĉarmaj malnovaj urbetoj kaj vilaĝoj--memorigoj de la marhavenoj kiuj franĝis la bordon en la estinta tempo.
Burnham-Thorpe, la naskiĝloko de nia plej granda admiralo, estas lokata en valo ĉirkaŭ ses mejloj for de la marbordo. La tradicio diras ke ĝi foje estis haveno, kaj loko estas montrata al vizitantoj kie, oni diras, ŝipoj ricevis kaj senŝarĝis siajn ŝarĝojn je la urba bordmarŝejo. Sed, nuntempe, Burnham-Thorpe estas vilaĝo kvieta kaj stranga, kie la kredo en sorĉo tamen daŭriĝis, kaj kies loĝantoj nomas la loĝantojn de vilaĝoj apudaj--"alilanduloj!"
NEĜA SUPRO.
El Leconte de Lisle, Derniers Poemes (Le Piton des Neiges).
Verso kvinakcenta, dekunusilaba.