Rolandkanto

Part 5

Chapter 5 3,258 words Public domain Markdown

Nenian savon atendante, viro Kuraĝe sin defendas en batalo. Pro tio, Francoj fieriĝas kvazaŭ Leonoj. Jen Marsil' je nobla ŝajno! Li rajdas sur ĉevalo Gainuno, 1890 _(Ĝi estas rapidmova pli ol falko)_, Per spronoj pikas kaj Bevunon frapas, (Ĉi estas Estr' de Belno kaj Diguno). Li ŝildon rompas kaj kirason ŝiras, _Majstrece_ lin senvivan ĵetas teren; Ivonon, Ivorion kaj Girardon De Rusiluno ankaŭ li mortigas. Ne malproksime estas Graf' Rolando; Li tiam diras: «Dio vin malbenu! «Ĉar vi malrajte mortigadis miajn «Amikojn, tuj per bato vi elpagos; 1900 «Kun mia glavo vi ekkonatiĝos!» Li kuraĝege ekatakas Reĝon, Distranĉas lian dekstran manradikon, Distranĉas ankaŭ kapon de la blonda Ĵurfalo, propra filo de Marsilo. Kaj Idolanoj: «Helpu al ni, Maho! «Ho! Dioj niaj! Venĝu nin al Karlo! «Li lasis ĉe ni tiajn anojn, kiuj, «Eĉ antaŭ morto, kampon ne fordonos!» Kaj ankaŭ diras: «He! Ni kuru for!» Jen 1910 Forkuras cent mil viroj... kiu povus Haltigi ilin?... Ili ne revenos...

169

_Marsil' seniĝis je la dekstra mano._ _Li tiam teren ĵetas sian ŝildon,_ _Per akraj spronoj li ĉevalon pikas,_ _Forlasas bridon, kaj al Hispanujo_ _Forkuras kun dudek mil Idolanoj_ _Vunditaj; ili ĉiuj diras unu_ _Al la alia: «Nev' de Karlo venkis!»_ Aŭdu.

170

Por kio servas? Jes, Marsil' forkuras; Sed restas lia onklo, _la Kalifo_. Li, Estro de Kartaĝ', Alfern', Garmajo, Etiopujo malbenita tero, Kaj ankaŭ Estro de la nigra gento Je naz' dikega kaj orelo larĝa. Jes! pli ol kvindek mil el ili, tie Rajdadas fierege, kolerege, 1920 Kaj krias idolanan kunvenvorton. --Rolando diras: «Tuj ni oferiĝos! «Mi scias... ni ne longe plu vivados... «Malben' al _kiu_ vivon ne pagigos «Karege!... Estroj, frapu per la glavoj, «Defendu viajn morton, vivon, por ke «Ne estu honto al Francujo dolĉa. «Se Karlo venos sur la batalejon, «Se vidos li mortintajn Sarazenojn, «Po unu el la niaj ... dek kvin ilin, 1930 «Imperiestro povos nin nur beni!» Aŭdu.

Morto de Oliviro.

171

Rolando vidas malbenitan genton, Pli nigran ol la inko, kaj montrantan Blankaĵon ian nur sur la dentaro. Li tiam diras: «Mi ja estas certa, «Kaj vidas mi, ke ni hodiaŭ mortos! «Refrapu, Francoj, mi frapegas ree!» --Kaj Olivir': «Malben' al prokrastantoj!» Jen Francoj interĵetas sin antaŭen. Aŭdu.

172

Je vido de malmulto da Francaro 1940 Hispanoj kuraĝigas sin, ĝojegas, Kaj diras: «Karlo estas malpravega!» _Kalifo_ rajdas sur ĉeval' flavruĝa; Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj. El malantaŭe, mezen de la dorso, Li frapas Oliviron, rompas blankan Kirason, kaj trans korpon puŝas haston. Li diras: «Por vi, jen mortiga bato! «Malprava Karlo lasis vin ĉi-tie; «Li malutilis al vi, sed li pentos, 1950 «Ĉar mi la miajn plene venĝis al vi!» Aŭdu.

173

Eksentas Olivir', ke vundo estas Mortiga; _li sin venĝi ne prokrastas_; Per hela ŝtala Haltekler', kalifon Li frapas sur la oran pintan kaskon; El ĝi dissemas _ŝtonojn_ kaj kristalojn, Distranĉas kapon ĝis la dentoj; glavon Svinginte, li faligas lin senvivan, Kaj diras: «Idolan' al vi malbeno! «Eblege Karlo iomete perdis, «Sed al l' edzino, al virino ia, 1960 «En via lando, vi ne fanfaronos, «Ke vi al _Karlo_ prenis _eĉ_ moneron, «Aŭ lin senigis je mi aŭ alia!» --Kaj ankaŭ diras li: «Rolando, helpu!» Aŭdu.

174

Eksentas Olivir', ke vundo estas Mortiga; li ne haltas por venĝado. _Per Haltekler', li forte bataladas_, En la amaso li kuraĝe frapas, Distranĉas bulajn ŝildojn, kaj pikstangojn, Piedojn, manojn, _ŝultrojn_ kaj brustkestoj. Lin kiu vidus Sarazenojn tranĉi, 1970 Mortinton sur mortinton ĵeti _teren_, Nur povus pensi pri kuraĝo vera! Li memoriĝas pri deviz' de Karlo: «Munĝojo!» krias li per forta voĉo; Rolandon, fraton kaj amikon vokas: «Kolego, venu pli proksimen je mi! «Hodiaŭ dolorege ni disiĝos!» _Kaj ambaŭ ploras unu pri l' alia!_ Aŭdu.

175

Roland' rigardas Oliviron, kies Vizaĝ' paliĝis kaj senkoloriĝis; Elfluas _el la_ brusto ruĝa sango 1980 Falanta teren kvazaŭ per riveroj! Rolando diras: «Dio! Kion fari! «Amiko! Ve, pri via grandanimo! «Neniam estos iu samvalora! «Francujo dolĉa! Vi tuj vidviniĝos «Je kuraĝuloj, kaj vi honte _falos!_ «Imperiestro grande domaĝiĝos!» Rolando tiam svenas sur ĉevalo! Aŭdu.

176

Rolando tie svenas sur ĉevalo, Kaj Olivir' sangadas el la vundo 1990 Mortiga, ĝis vidado konfuziĝas; Proksime, malproksime, li ne povas Plu eldistingi _kiun ajn_ vivantan. Jen, kun Rolando li ekrenkontiĝas. Li frapas oran kaj juvelan kaskon, Kaj ĝin distranĉas ĝis la nazŝirmilo. Feliĉe, glavo ne eniras kapon. Roland' je tiu bato, lin rigardas, Kaj dolĉe, kvietege, al li diras: «Amik', ĉu vi intence faris tion? 2000 «Roland' mi _estas_, kaj vin mi amegas. «Vi ne elvokis min al dubatalo!» --Kaj Olivir': «Mi aŭdas, sed ne vidas «Vin parolantan! Dio vin rigardu! «Mi frapis vin! Pardonu tion al mi!» --Roland': «Negrava bato! jes, mi al vi «Pardonas nun, kaj antaŭ Dio ankaŭ!» Salutas ambaŭ unu la alian; Kun tia amo ili sin disigas. Aŭdu.

177

Eksentas Olivir' ke mort' lin premas; 2010 Okuloj vidturniĝas en la kapo! Li plu ne aŭdas kaj li plu ne vidas! Li piediras, kaj kuŝiĝas teren, Kaj laŭte petas pri pardon' de pekoj, Manplektas al ĉiel', al Dio preĝas, Por ke li donu al li Paradizon, Li benu Karlon kaj Francujon dolĉan, Rolandon karan al li pli ol ĉiujn... Sed haltas koro, kaj kliniĝas kapo; Li falas teren tute sterniĝinta... 2020 Jen grafo mortis!... Jen finiĝis ĉio!... Rolando ploras kaj sopiras pri li! Pli plendan homon vi neniam vidos! Aŭdu.

178

Rolando, _kiam li_ amikon _vidas_ Senvivan, kun vizaĝ' _al Oriento,_ _Ne povas sin deteni je plorado_ _Kaj ĝemo_; dolĉe li sopiras pri li: «Amiko, ve, pro via kuraĝeco! «Ni jarojn, tagojn, kune kunvivadis! «Ne malutilis unu al l' alia! «Vi mortis!... Mi dolore vin postvivas!» 2030 Je tiuj vortoj, la markizo svenas Sur la ĉeval' nomata Vejlantifo; Sed oraj piedingoj lin subtenas, Kaj ĉiuflanken li ne povas fali. Aŭdu.

179

Sed jen, apenaŭ li rekonsciiĝis El sveno, maldolĉege li revivas, Ĉar li ekvidas grandan malfeliĉon! Li perdis ĉiujn Francojn, mortiĝintajn Krom du: Ĉefepiskop' kaj Galtiero De Humo. Ĉi malsupreniris monton[7] 2040 Sur kiu li Hispanojn bataladis. Anaro mortis, Idolanoj venkis; Li vole aŭ nevole reen venis, _Kaj_ krias al Roland': «Sinjoro nobla! «Ĝentila! Kie estas vi, bravulo? «Vi ĉeestante, mi neniam timis; «Mi Galtier' akiris Maelguton, «Mi nevo de grandaĝa blanka Druo, «Mi kunhelpint' al viaj heroaĵoj, «_Mi bataladis Sarazenojn tiel_, «Ke hasto ekrompiĝis, ankaŭ ŝildo 2050 «Peciĝis kaj kiraso disŝiriĝis! «Vundita _estas_ mi per lancoj, mi tuj «Mortiĝos, sed terure vendis vivon!» Je tiu vort' Rolando lin _rekonis_, Per spronoj pikas kaj galopas al li. Aŭdu.

[7] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a kaj post verso 1411.

180

Rolando diras: «_Nobla Galtiero,_ _«Vi bataladis idolanan genton,_ _«Sed ĉar vi estas brava kaj kuraĝa,_ _«Mil anojn el plej bonaj vi alprenis;_ _«Redonu ilin al mi; ili estis_ _«La miaj, kaj nun mi bezonas ilin!»_ _--Sed Galtier': «Vi plu ne vidos ilin_ _«Lasintajn sur terura kampo, kie_ _«Ni trovis tiel multajn Sarazenojn,_ _«Erminojn, Turkojn, Gajojn, Kanananojn,_ _«Kaj bravajn Balisanojn sur arabaj_ _«Ĉevaloj rapidmovaj rajdadantajn!_ _«Ni bataladis tiel, ke pri tio_ _«Nenia idolano fanfaronos;_ _«Sesdek mil mortis; ili kuŝas tere..._ _«Ha! ni nin venĝis per tranĉegaj glavoj!_ _«Sed, ve, ni perdis ĉiujn niajn Francojn!_ _«Kiraso mia disrompiĝis! Vundoj_ _«De brusto kaj de ventro ruĝan sangon_ _«Ŝprucigas el mi kvazaŭ per riveroj!_ _«Jen tuta mia korpo malfortiĝas!_ _«Mi vere sentas, ke mi tuj mortiĝos!..._ _«Mi estas via, ĉar vi estas l' Estro..._ _«Se mi forkuris, min vi ne mallaŭdu!»_ _--Rolando diras: «Tion mi ne faros!_ _«Sed al mi helpu, tiel longe kiel_ _«Vi vivas!» Li kolere ŝvitas, ĝemas,_ _Eltranĉas de si veŝtopecon; per ĝi_ _Al Galtiero li bandaĝas bruston._ Aŭdu.

181

Rolando dolorege koleradas, Kaj forte frapas en interpuŝego. Hispanojn dudek kvin li mem mortigas; Ses, Galtiero; kvin Ĉefepiskopo. Kaj Idolanoj: «Tiuj teruregaj! 2060 «Ni gardu nin, ke ili elturniĝu. «Al forkuranto estu honto! Honto «Precipe al preterlasonta ilin!» Hispanoj rekomencas kriadadi, Kaj ĉiuflanke ĉirkaŭstaras Francojn. _Al ili helpu Dio, Li Memvero!_ Aŭdu.

Karlo alvojiras.

182

Rolando estas _brava kaj fiera,_ Kaj Galtiero Huma, nobla estro, Ĉefepiskopo ankaŭ kuraĝulo. Ja, ne forlasus unu la alian. Ĉirkaŭe, ili frapas Idolanojn. 2070 Mil Sarazenoj de nun piediras, Kaj kvardek mil rajdadas por batali; Sed ili ne kuraĝas proksimiĝi; El malproksime ĵetas lancojn, hastojn, Sagegojn, hokajn sagojn, ponardegojn. En la komenc' mortiĝis Galtiero, Turpin' de Rejms' vundiĝis sur la kapo Ĉar lia ŝildo disŝiriĝis, kasko Rompiĝis kaj kiraso disfendiĝis; Eniĝis en la bruston kvar pikstangoj; 2080 Ĉevalo lia mortas sub rajdanto. Ĉefepiskopo falas! Malfeliĉe!... _Al ili helpu Di', Ĉielglorulo!_ Aŭdu.

183

Turpin' eksentas, ke li malfortiĝas Pro kvar pikstangobatoj tra la brusto; Li brave iom releviĝas, serĉas Rolandon per rigard', al li alkuras, Kaj diras nur: «Ne estas mi venkita! «Bravul' fordonas vivon, sed ne glavon!» Almason, sian ŝtalan glavon, tiras, En la amas' pli ol mil fojojn frapas. 2090 Atestis Karl': «Turpin' senĉese frapis, «Ĉar kuŝis ĉirkaŭ li kvarcent mortintoj; «El ili estis jen vunditaj, jen dis- «tranĉitaj, jen je kapo senigitaj!» Ĉi-tion diras Gest', kaj ĉeestinto Barono _Sankta_ Gilo, miraklisto, En Laŭna monaĥejo priskribinte. Nur malklerulo tion ĉi ne scias. Aŭdu.

184

Rolando graf' kuraĝe bataladas, Ŝvitadas sur varmega tuta korpo, 2100 Suferas teruregan kapdoloron. (Tempio _krevis_ dum sonorigado). Li volus scii ĉu alvenos Karlo; Reprenas Olifanton, sed malforte Ĝin sonorigas... Karlo, tie, haltas, Aŭskultas, kaj: «Sinjoroj, malfeliĉo! «Hodiaŭ nev' Rolando mankos al ni! «Laŭ sonorig', li ne longtempe vivos! «Al li ni rapidrajdu sur ĉevaloj; «Nun, ĉiuj kornoj de anar' sonoru!» 2110 Sesdek mil kornojn ili sonorigas; Tiele, ke ripetas montoj, valoj... Ekaŭdas Idolanoj, kaj malĝojas, Kaj diras: «Reĝo Karlo nun alvenas!» Aŭdu.

185

Kaj ankaŭ: «Jen Imperiestr' reiras! «Ĉar aŭdas ni sonorajn francajn kornojn. «Se Karl' alvenos, ni la venkon perdos, «Kaj se Roland' postvivos, la milito «Rekomenciĝos! Ve, por Hispanlando!» Kuniĝas kvarcent armiĝintaj viroj 2120 El la anaro plej bonegaj; ili Rolandon ekatakas terurege. Ho! _kiom_ grafo devas klopodadi! Aŭdu.

186

Ilian alproksimiĝadon vidas Roland'; li fieriĝas, kuraĝiĝas; Li preta por ĝis morto _kontraŭstari;_ _Ĉar mort' pli bona estas ol forkuro_. Li rajdas sur ĉevalo Vejlantifo, Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj, Kaj meze de anaro batalegas. Turpin' ĉefepiskopo kun li iras; 2130 --Kaj Sarazenoj: «Kuru for, _amikoj,_ «De franca gent' ni aŭdis sonorkornojn! «Potenca Reĝo Karlo ree venas!» Aŭdu.

187

Rolando graf' ne ŝatas malbravulojn, Nek malbonulojn, nek _fanfaronulojn_, Malŝatas ankaŭ estrojn ne fidelajn. Li diras al Turpin' ĉefepiskopo: «Sinjor' mi rajdas kaj vi piediras! «Pro amo al vi, mi piedestaros; «Ni, kune prenos bonon kaj malbonon; 2140 «Por kiu ajn, ja, mi vin ne forlasos! «Ni ambaŭ reataku Idolanojn; «Plej bonajn batojn frapas Durendalo!» Ĉefepiskopo: «Jen batala veto! «_Ci-tio estos por ni, certe, lasta!_ «Ĉar Karlo venas, li nin plene venĝos!» Aŭdu.

188

Nun Idolanoj diras: «Ni naskiĝis «Por malfeliĉo! Ve! En tiu tago «Malĝoja, ni Sinjorojn, Estrojn perdis! «Jen glora Karlo venas kun anaro! «Ni aŭdas sonorantajn francajn kornojn, 2150 «Kaj grandan krian bruon de «Munĝojo»! «Rolandon, pli ol kiu ajn fieran «Neniu povas venki; ni frapadu «El malproksime, kaj lin lasu tere!» Alĵetas ili hastojn, ponardegojn, Pikstangojn, lancojn kaj barbulajn sagojn; Pecigas, fendas ŝildon de Rolando, Disrompas, _senornamas_ la kirason Ne povas ili vundi lian korpon; Sed Vejlantif' ricevis tridek vundojn, 2160 Kaj ĝi sub grafo _falas_ mortigita!.. Forkuras Idolanoj kaj forlasas Rolandon solan kaj piedirantan! Aŭdu.

189

_Forkuras tremegantaj Idolanoj,_ _Kaj al si diras: «Nin Rolando venkis!_ _«Imperiestro iras malantaŭen!_ _«De franca gento aŭdu sonorkornojn!_ _«Ĉar venas Karlo, li alportas morton!_ _«Li venkis tiom da potencaj Reĝoj!_ _«Marsil' ne povos certe nin defendi,_ _«Ni perdos gloran Hispanujon, se ne_ _«Emir' mem venos ĝin defendi por ni!»_ Aŭdu.

Lasta beno de Ĉefepiskopo.

190

Forkuras Idolanoj kun kolero, Kaj rapidiras al Hispanolando. Rolando graf' ne persekutas ilin, Ĉar li ĉevalon Vejlantifon perdis, Kaj vole aŭ nevole piediras. Li helpos al Turpin' Ĉefepiskopo. Sur lia kap' deligas oran kaskon, 2170 Detiras blankan subkirason, ŝiras Ĉemizon por _bandaĝi_ larĝajn vundojn; Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas, Lin dolĉe sternas sur la verdan herbon, Kaj, kortuŝite, diras al li jenajn: «Nobela! Donu al mi forpermeson; «Kolegoj, kiujn ni tre amis, estas «Mortintaj! Ni ne lasu ilin tie! «Mi volus serĉi kaj rekoni ilin, «Kaj meti ilin antaŭ vin, laŭ vico!» 2180 Ĉefepiskopo: «Iru kaj revenu! «Pro Dio! kampo estas via... mia!» Aŭdu.

191

Roland' trairas sola batalejon, Li serĉas jen sur valo, jen sur monto; _Li trovas Ivorion kaj Ivonon_, Gerinon kaj amikon Gerieron, _Engelieron grafon de Gaskujo_. Otunon ankaŭ, kaj Berengieron, Ansejson ankaŭ kune kun Sansun', kaj Girard' la grandaĝul' de Rusiluno. Ĉi-tiujn dek baronojn li forportas, 2190 Returnen iras al ĉefepiskopo; Kaj antaŭ li, laŭ vico, sternas ilin! Ĉefepiskopo sin deteni plori Ne povas, levas manon por benadi, Kaj diras: «Malfeliĉaj Estroj! Viajn «Animojn Glora Dio benu, ilin «Ricevu en ĉielajn sanktajn florojn! «Min malĝojigas propra morto, ĉar mi «Imperiestron grandan plu ne vidos!» Aŭdu.

192

Roland' returnen iras en la kampon 2200 _Jen, apud roz' sovaĝa, sub abio_, Amikon Oliviron li retrovas, Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas. Laŭ povo, li revenas, kaj l' amikon Sur ŝildon metas apud la aliaj. Ĉefepiskopo benas, senpekigas! Ho ve! la larmoj! Ho ve! la korŝiro! Rolando diras: «Olivir'! Karulo! «Vi filo de _bonega graf'_ Reniro, «Limlandoestro _ĝis river' de Ĝenno!_ «Por rompi lancon kaj pecigi ŝildon, 2210 «_Por trapenetri, ŝiri ferajn vestojn_, «Por prave konsiliĝi kun bonuloj, «Por venki, neniigi perfidulojn, «Neniu estis, ja, pli taŭga ol vi!» Aŭdu.

193

Rolando Graf' vidinte ĉiujn estrojn Mortintajn, ankaŭ karan Oliviron, En koro ekpremiĝas kaj ekploras, Senkoloriĝas; tia estas lia Doloro, ke li plu ne povas stari, Kaj vole aŭ nevole svenefalas! 2220 --Ĉefepiskop': «Barono malfeliĉa!» Aŭdu.

194

Ĉefepiskop' vidinte lian svenon, Ŝiriĝas tiel kiel iam eble! Etendas manon, prenas Olifanton. El Rencesvala rivereto akvon Li volas ĉerpi, por ke l' grafo trinku. _Penege li sin levas_, per paŝetoj Ŝanceliĝante li sin ŝovas tien... Sed li malforte tiel... li ne povas Antaŭeniri... li tro perdis sangon!... Ve! antaŭ ol li faros tridek paŝojn, 2230 La koro haltas!... li antaŭen falas!... Ve! Jen maldolĉegaĵoj de la morto!... Aŭdu.

195

Rolando Graf' rekonsciiĝas tiam; Li sin levetas!... Ho, doloro tranĉa! Antaŭen, malantaŭen li rigardas, Trans la amikojn sur la verda herbo... Li vidas tere noblan la baronon, Ĉefepiskopon, Dian rajtigiton! Ĉi-tiu sin kulpigas, suprenlevas Okulojn, kaj manplektas al ĉielo; 2240 Li preĝas: «Dio donu Paradizon!»... Turpino mortis _por la serv'_ al Karlo; Per glavfrapegoj, belaj predikadoj, Li ĉiam bataladis Idolanojn! Al li redonu Dio sanktan benon! Aŭdu.

196

_Roland' vidinte, ke li mortis, se ne_ _Pro Olivir' neniam pli sopiris!_ _Li tiam diras korŝirantan vorton:_ _«Ho! Karlo de Francujo! kiel eble_ _«Rajdadu plej rapide! Ĉar el niaj_ _«En Rencesval' fariĝis granda perdo!_ _«Sed Reĝ' Marsilo perdis siajn anojn..._ _«Po unu el ni, ili mortis kvardek...»_ Aŭdu.

197

Roland' Ĉefepiskopon vidas tere! Sur lia ventr' intestoj malvolviĝas, Cerbaĵo moviĝetas sur la frunto! Roland' sur bruston, meze inter ŝultroj, Plektigas la du blankajn, belajn _manojn_, 2250 Kaj, laŭ kutimo de la land', ekplendas: «Nobela Estro! Nun mi vin fordonas «En manojn de Glorulo de Ĉielo! «Neniu pli fervore servis al Li, «_Neniam_, de la apostolaj tempoj, «Profeto tia leĝon gardis, homojn «Konvertis! Kvietiĝu la animo «Fluganta tra la Paradizajn pordojn!» Aŭdu.

Morto de Rolando.

198

Ĉeestas morto! Ĝin Rolando sentas! Elfluas la cerbaĵo tra oreloj! 2260 Por samgentuloj li alpreĝas Dion Kaj por si mem Anĝelon Gabrielon. Li prenas Olifanton (ne riproĉu) Kaj ankaŭ tenas glavon Durendalon. Pli longe ol forĵeto per pafarko, Sur fremda kampo li antaŭenkuras; Monteton li suriras; sub du arboj Belkreskaj kuŝas kvar marmoraj ŝtonoj; Sur verdan herbon li renverse falas; Li svenas _tie_, ĉar alvenas morto! Aŭdu.

199

Montaro estas alta, arboj altaj; Ĉi-tie brilas kvar marmoraj ŝtonoj; Sur verda herbo Graf' Rolando svenas. Lin tamen observadas Sarazeno Mortŝajniĝanta tere inter ĉiuj, Vizaĝ' kaj korpo sangomakulataj. Ĉi-tiu ekleviĝas kaj alkuras. Li estas bela, forta kaj tre brava, Fiera, kaj mortige furioza. Armaĵon, korpon de Roland' li prenas, 2280 Kaj krias: «Jen venkita nev' de Karlo; «Jen glavo, mi ĝin portos Arabujon!» _Li prenas ĝin kaj tiras lian barbon._ Tirite tiel, Graf' rekonsciiĝas. Aŭdu.

200

Rolando Grafo sentas ŝtelan movon; Okulojn li malfermas kaj nur diras: «Mi scias... vi ne estas el la niaj!» Per Olifanto, ĉiam prigardata, Li frapas sur juvelan oran kaskon, Li rompas ŝtalon, kapon, ankaŭ ostojn El kap' la du okulojn elsaltigas, 2290 Faligas mortigiton sur la teron, Kaj: «Senkorulo! kiel vi kuraĝis «Min, prave aŭ malprave, ekataki? «Pri tio ĉiuj juĝos vin malsaĝa; «Fendita estas Olifantrandaĵo, «Belŝtonoj kaj oraĵoj falis el ĝi?» Aŭdu.

201

Eksentas nun Roland', ke mort' lin premas! Li staras sur piedoj, kaj plej eble Penadas; (Ve! vizaĝ' senkoloriĝis;). Li elingigas glavon Durendalon, Starantan antaŭ li ŝtonegon _brunan_ 2300 Dekfoje frapas kun kolero tranĉa; Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita. Li diras: «Sankta Manjo, helpu al mi! «Vi, Durendalo mia! Malfeliĉo! «Foriras mi! Ve! kio vi fariĝos! «Per vi, mi, tiom batalinte venkis, «Akiris tiom da reĝlandoj vastaj, «Regataj nun de blankabarba Karlo, «Vin ne heredoprenu forkuranto! «_Neniu de mi viva vin forprenos!_ «Mi brave vin portadis; similulo 2310 «Libera en Francujo plu ne vivos!» Aŭdu.

202

Rolando frapas _Sardanian_ ŝtonon; Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita. Vidinte glavon ne rompeblan, Grafo En propra koro pri ĝi ekkompatas: «Ho Durendalo! kiel hela, blanka! «Ho! kiel vi je sun' flamiĝas, _brilas!_ «En Moriana valo estis Karlo; «Anĝel' de Dio de Ĉiel' ordonas, «Ke li vin donu al kuraĝa grafo; 2320 «Kaj nobla, glora Reĝ' vin donis al mi, «Per vi, mi venkis _Anĵon_, Britanujon, «Per vi mi venkis Pejton kaj Mainon, «Kaj per vi, la liberan Normandujon, «Per vi, Provencon kaj Akitanujon, «Lombardon, ankaŭ tutan Romanujon, «Per vi, Flandrujon tutan, Bajerlandon, «Kaj _Bugerion_, kaj Polujon tutan, «Kostentinnoblon submetiĝan al li, «Saksujon sklavan laŭ bontrovo lia, 2330 «Per vi, Eskujon, Galon kaj Irlandon, «Anglujon, kie estas lia hejmo; «Kaj kiom da prenitaj landoj, teroj, «De mi al Karl' blankhara akiritaj! «Pri tiu glavo mi dolore ĝemas! «Mi mortu, ĝi ne restu al fremdulo! «De tia hont' Francujon Dio gardu!» Aŭdu.

203

Rolando frapas dubebrunan ŝtonon; Pli ol mi povus diri, ĝin disrompas; Tuj glavo sonas forta, ne rompebla, 2340 El ŝton', aeron tranĉas al ĉielo. Vidinte Grafo, ke li ĝin ne rompos, Dolĉege, kore, pri ĝi li plendadas: «Ho, Durendalo! tiel bela, sankta! «En bulo kuŝas sanktrestaĵoj: dento «De Sankta Petro, sang' de Sankta Baĉjo, «Harar' de Lia Moŝto San Denizo, «Peceto de vestaĵ' de Sankta Manjo; «Malrajte vin posedus Idolanoj! «Ĉar nur Kristano estas inda je vi! 2350 «_Per vi mi finis tiom da bataloj!_ «Per vi mi prenis tiom da vastlandoj «Tenataj nun de florbarbulo Karlo, «Per kiuj l' Estro estas forta, riĉa! «Neniam tenu vin malkuraĝulo! «_De tia hont' Francujon Dio gardu!_» Aŭdu.

204

Rolando sentas, ke alestas morto; _De_ l' kapo en la koron ĝi penetras! Li kuras, sub abion li sin ĵetas; Sur verdan herbon li sin ventresternas, Sub sin li metas Olifanton, glavon. Vizaĝon turnas al la fremda gento. 2360 Li faris tion, ĉar li volas vere Sciigi al Francaro kaj al Karlo, Ke li, kuraĝa grafo, mortis brave. Pri siaj kulpoj li repetas Dion, Pri pekoj al ĉiel' li montras ganton... _Anĝeloj venas al renkonto de li._ Aŭdu.

205

Rolando sentas, ke finiĝas vivo; Li _kuŝas_ sur altaĵ' al Hispanujo, Kaj per la mano frapas al si bruston: «El mia kulpo, Dio, Potenculo! «Pri miaj grandaj kaj malgrandaj pekoj! 2370 «Pri ĉiuj, kiuj estas de naskiĝo «Ĝis tiu tago de mortiĝo mia!» Al Dio li prezentas dekstran ganton... Anĝeloj de ĉiel', malsupreniris. Aŭdu.

206

Rolando Grafo kuŝas sub abio, Al Hispanujo li direktis frunton. Li ekmemoras pri la pasintaĵoj, Pri ĉiuj landoj, _kiujn_ li akiris, Pri parencaro, pri Francujo dolĉa, Pri Karlo, Reĝo kiu zorgis pri li, 2380 _Pri Francoj, al li tiel sindonemaj!_ Deteni larmojn, ĝemojn, li ne povas; Sed sin mem li ne volas pli forgesi, Kulpigas sin, de Di' pardonon petas: «Ho! Vera Patr'! Neniam mensoginta! «Per kiu San Lazaro reviviĝis, «Kaj Daniel' saviĝis el leonoj, «Animon mian savu el danĝeroj «Pro pekoj, kiujn mi dum vivo faris!» Al Dio li prezentas dekstran ganton... Ĝin prenas de li Sankta Gabrielo. 2390 Kliniĝas lia kapo sur la brakon, Manplekte, li foriris al finiĝo!... _Al_sendas Dio unu el keruboj, Kaj sanktajn _Rafaelon_, Gabrielon, Kaj Miĉjon de l' danĝer' sur maro. Grafan Animon ili portas Paradizen. Aŭdu.

REVENĜOJ

Reveno de Karlo.

207