Part 4
_Ĉar_ Francoj vidas Idolanojn tiom Amasiĝintajn sur kamparo, ili Alvokas Oliviron kaj Rolandon, Kaj dek du konsilistojn por la helpo, 1470 Ĉefepiskopo diras taŭgajn vortojn: «Sinjoroj kaj baronoj, vi ne timu; «Je Dio! Ne forkuru, por ke pri vi «Koruloj ne kantadu malbonaĵojn! «Pli bone estas en batalo morti! «Jes! Certe estas, ke ni tuj mortiĝos! «Post tiu tago ni ne restos vivaj! «Mi tamen povas certe diri al vi, «Ke Sankta Paradizo vin ricevos, «Ke morgaŭ vi sidiĝos ĉe Sanktuloj!»... 1480 Aŭdinte, Francoj viglaj kaj fieraj _Per spronoj pikas, kaj antaŭenrajdas_, Kaj ĉiuj ekkriegas: «Je Munĝojo!» Aŭdu.
128
_Marsilo Reĝo estas Reĝ' malbona;_ _Li diras: «Idolanoj, vi min aŭdu;_ _«Rolando grafo estas potenculo,_ _«Ni povus venki lin nur malfacile,_ _«Kaj du bataloj, ŝajne, ne sufiĉos;_ _«Trifoje ni batalos, ĉu vi volos._ _«Unue, dek korpusoj atakados,_ _«La dek aliaj restos tie kun mi._ _«Hodiaŭ Karlo iom perdos povon,_ _«Kaj vidos malgloregon de Francujo!»_ _Li donas al Grandojn' standardon oran,_ _Por ke li gvidu genton kontraŭ Francoj,_ _Kaj al li donas altestrecon reĝan._ Aŭdu.
129
_Marsilo Reĝo restis sur monteto._ _Grandojn' malsupreniras en la valon;_ _Tri oraj najloj fiksas la standardon;_ _Li laŭte krias: «Nun, baronoj, rajdu!»_ _Mil kornoj tiam hele sonoradas;_ _Kaj Francoj diras: «Patra Dio! kion_ _«Ni faros? Ve al ni! pro Grafo Geno!_ _«Ĉar certe li nin perfidege vendis,_ _«Por helpo venu dek du konsilistoj!»_ _--Ĉefepiskop' unua ekrespondas:_ _«Hodiaŭ kuraĝuloj honoriĝos;_ _«Al vi disdonos Dio kronojn, florojn,_ _«En Paradizo, inter la Gloruloj;_ _«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»_ _--Kaj Francoj diras: «Ni kuniru kune!_ _«Ni ne perfidos Dion, malgraŭ morto!»_ _Jen ili pikas per oritaj spronoj,_ _Kaj kuras al malnoblaj perfiduloj._ Aŭdu.
Dubataloj.
130
_Marsil' dividas genton en du partojn;_ _Ordonas dek korpusoj restu kun li,_ _Kaj dek aliaj rajdu por batali._ _Kaj Francoj: «Dio! Nepre ni tuj mortos!_ _«Ĉu eksaviĝos dek du konsilistoj?»_ _Ĉefepiskop' Turpin' unua diras:_ _«Vi kuraĝuloj, kiuj amas Dion,_ _«Hodiaŭ vi ricevos kronojn, florojn,_ _«Vi sidos en ĉielaj sanktaj floroj,_ _«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»_ _--Respondas Francoj: «Ni kuraĝaj estos!_ _«Al Dia Volo ni ne kontraŭstaros!_ _«Ni batalados kontraŭ malamikoj!_ _«Malmultaj estas ni, jes, sed kuraĝaj!»_ _Per spronoj ili pikas por ataki._ _Jen Francoj, Sarazenoj, brust' ĉe brusto!_ Aŭdu.
131
En Saraguso, ia Idolano Posedas la duonon de la urbo Li estas Klimborin', _neniel_ nobla. De grafo Geno li ricevis ĵuron, Pro amikeco kisis lin sur buŝo, Al li donacis glavon, karbunkolon. Ekdiras li: «Mi volas malhonori «Francujon kaj de kron' senigi Karlon!» 1490 Li rajdas sur ĉevalo Barbamuŝo, Rapida pli ol nizo aŭ hirundo; Per spronoj pikas kaj forlasas bridon; Engelieron de Gaskuj' atakas, Kaj malŝatante ŝildon kaj kirason, Trapikas lian korpon per pikstango, Kaj tiel forte, ke ferpint' transiras, Faligas lin senvivan unubate, Kaj diras: «Ĉiuj estas elvenkeblaj, «Por rompi vicojn, Idolanoj frapu!» 1500 --Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri bravulo! Aŭdu.
132
Al Oliviro, graf' Rolando diras: «Amik', Engeliero ja mortiĝis! «Pli brava kavaliro ne troviĝis!» --Kaj Olivir': «Pro Dio, mi lin venĝos!» Per oraj spronoj li ĉevalon pikas; Li tenas sangoruĝan Haltekleron, Atakas kuraĝege l' idolanon; _Ĉevalon li mortigas per glavbato_, Kaj svingas glavon... Sarazeno falas... Demonoj prenu for animon lian! 1510 Kaj li mortigas dukon Alfainon, Eltranĉas kapon de Eskababio, Kaj elseligas sep Arabojn, kiuj Neniam plu ekrajdos por batali! --Rolando: «Jen, l' amiko ekscitiĝas, «Kaj apud mi batalas laŭdeginde! «Pro tiaj batoj Karlo nin pli amos!» --Kaj, laŭte: «Nu! frapadu, kavaliroj!» Aŭdu.
133
Jen estas idolano Valdabruno, En majstr' ordeno patro de Marsilo. 1520 Sur maro, li posedas kvarcent ŝipojn, Maristoj rekomendas sin nur de li; Jerusalemon li perfide prenis, Eniris malrespekte Sliman templon, Mortigis Patriarkon apud fontoj; De grafo Geno li ricevis ĵuron, Al li donacis glavon kaj mil skudojn. Li rajdas sur ĉevalo Gramimundo, (Ĝi estas rapidmova pli ol falko), Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj; 1530 Sansunon gravan dukon li atakas, Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Trapikas lin per pinto de standardo, Faligas lin de selo unubate, _Kaj diras: «Vi, malnoblaj, ĉiuj mortos,_ «Frapadu, Idolanoj, ni ja venkos!» --Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri barono!» Aŭdu.
134
Rolando vidas, ke Sansuno mortis, Dolore li premiĝas, (kompreneble), Per spronoj pikas, kontraŭ Valdabruno Sin ĵetas, frapas tiel forte kiel 1540 Li povas (per multkosta Durendalo), Sur oran kaj belŝtonan lian kaskon; Li tranĉas kapon, bruston kaj kirason, Kaj ankaŭ oran kaj juvelan selon, Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo; Mortigas ambaŭ (lin aprobu aŭ ne). Kaj Idolanoj: «Terurega bato!» --Rolando diras: «Mi ja vin malamas, Ĉar vi malsaĝaj estas, kaj malpravaj!» Aŭdu.
135
Alvenis de Afriko, afrikano, 1550 Li Malkvidido (fil' de Reĝ' Malkvido) El oro estas lia armilaro, Pli ol aliaj ĝi je sun' rebrilas. Li rajdas sur ĉevalo Saltperduto, (Rapida pli ol ĝi ne estas, certe). _Li pikas ĝin per siaj akraj spronoj_, Ansejson li ekfrapas sur la ŝildon, Eltranĉas ruĝajn, bluajn ornamaĵojn, Disŝiras la flankaĵon de kiraso, Trapikas lian korpon per pikstango. Ansejs' mortiĝas... li la vivon finis! 1560 Kaj Francoj: Ve, barono malfeliĉa!» Aŭdu.
136
Ĉefepiskop' Turpin' trairas ĉien. Neniam tia pastro kantis meson, Kaj faris tiajn mirindaĵojn. Jen li Al l' Idolano: «Dio vin malbenu! «Vi ĵus mortigis, kiun mi amegis!» Li ekgalopas sur ĉevalo vigla, Frapegas lin sur ŝildon de Toledo, Faligas lin senvivan sur herbejon. _--Kaj Francoj: «Brave al ĉefepiskopo!»_ Aŭdu.
137
Kaj jen Grandojno, idolano, filo 1570 De Kapuelo, reĝ' de Kapadoco. Li rajdas sur ĉevalo Marmorio, (Pli rapidmova ol fluganta birdo), Forlasas bridon kaj per spronoj pikas, Gerinon furioze ekatakas, _Mirindan_ baton frapas, ŝildon rompas, Sambate _tutan_ la kirason ŝiras, Kaj lin trapikas per standardo blua, Lin faligante apud alta ŝtono. Kaj li mortigas ankaŭ Gerieron, 1580 Berengieron, Gion, Antonion; Ekfrapas gravan dukon Aŭstorion, De Rono _kaj Valenco estron_, kaj lin Mortigas. Idolanoj ĝojegadas; Sed Francoj: «Granda nia defalaĵo!» Aŭdu.
138
Rolando tenas sangoruĝan glavon, _Ĝin suprenlevas, ĉiuflanken montras._ Sed, ĉar li aŭdis Francojn ploregantajn, Premiĝas pro doloro lia koro. Li diras al Grandojno: «Dio venĝu! «Vi kare pagos kiun vi mortigis!» 1590 Per spronoj pikas kaj antaŭenkuras. Jen ambaŭ ĉeestantaj por duelo. Aŭdu.
139
Grandojno estas saĝa kaj kuraĝa, Kaj maltimema en batalo. Jen li Tra vojo renkontiĝas kun Rolando; Neniam lin vidinte, li lin konas Pro lia fiereco, korpbeleco, Kaj pro rigard' kaj nobla eksteraĵo. _Li vidas sangoruĝan Durendalon_, Ne povas sin deteni ektimegi, Kaj volus kuri for. Sed li ne povas. 1600 Roland' atakas tiel forte, ke li Ekrompas kaskon ĝis nazŝirmileto, Disrompas nazon, buŝon kaj makzelon, Kaj tutan korpon, kaj kirason retan, El ora selo du arĝentajn pletojn, Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo; Kaj li mortigas ambaŭ senespere.... Dolorokrias la Hispanujanoj; --Kaj Francoj: «Nia estro brave frapas!» Aŭdu.
Batala kampo.
140
Mirinda la batalo kaj rapida. 1610 Varmege, kolerege Francoj frapas, Eltranĉas manradikojn, ripojn, spinojn, Vestaĵojn ĝis la karno sangoruĝa! _Ho Dio! Kiom da tranĉitaj kapoj!_ _Kaj kiom da kirasoj disŝiritaj!_ Sur verdan herbon sango defluadas! _--Kaj Idolanoj: «Ni ne povas resti!_ «Ho Tero Granda! Maho vin malbenu! «Ĉar viaj filoj estas plej kuraĝaj!» --Kaj ĉiuj ekkriadas: «Ho, Marsilo, «Ekrajdu, Reĝo, ni bezonas helpon!» Aŭdu.
141
Mirinda kaj grandega batalado! 1620 Per ŝtalaj hastoj Francoj ekfrapegas! Vi povus vidi multojn suferantajn, Vunditajn, sangadantajn kaj mortintajn, Sur ĉiuj flankoj, unu sur l' alia! _Kaj kiom da ĉevaloj tra kamparo_ _Kun bridoj ellasitaj antaŭ brusto!_ Nun Idolanoj plu ne povas resti, Kaj vole aŭ nevole forkuradas. Sed Francoj varme persekutas ilin; _Ĝis ĉe Marsilo ilin mortigadas!_ Aŭdu.
142
_Rolando frapas forte, kuraĝege;_ _Ne haltas nek ripozas lia gento,_ _Ĉar Francoj rapidrajdas sur ĉevaloj,_ _Galope, trote, sekvas Idolanojn_ _Per sango ruĝiĝintaj ĝis la zono,_ _Ĉar glavoj malrektiĝis aŭ rompiĝis,_ _Armiloj nun malestas por sin gardi!_ _Sed ili memoriĝas pri trumpetoj,_ _Pri kornoj, kaj pli fortaj refariĝas_ _--Jen Idolanoj: «Ni malprave venis_ _«En intermontojn por domaĝo nia!»_ _Kaj turniĝante, ili forkuradas..._ _Frapegas ilin Francoj. De mortintoj_ _Puŝado iras ĝis la Reĝ' Marsilo!_ Aŭdu.
143
Vidinte tian mortiĝadon, Reĝo Ordonas sonorigi ĉiujn kornojn. Li mem ekrajdas kun anaro tuta. 1630 Abismo, Sarazen', unue rajdas; Pli perfidulo ol li ne troviĝas Nek pli krimulo. Li neniel kredas En Dio, fil' de Sankta Manjo. Nigra Li estas, kiel peĉ' fluidiĝinta; Perfidon _kaj mensogon_ li preferas Pli ol riĉaĵojn de Galico; kaj lin Neniu iam vidis ridi, ŝerci! Li estas kuraĝega kaj bravega; Pro tio amas lin Marsil' perfida. 1640 Li portas standarddrakon, kunvensignon. Ĉefepiskopo lin ne povus ami, Ĉar lin vidinte, li lin volas frapi. En sia koro li kviete pensas: «Ĉi-tiu al mi ŝajnas herezulo! «Mi ŝatas nek timulojn nek timecon, «Mi mortu, se mi mem lin ne mortigos!» Aŭdu.
Daŭrigo de batalego.
144
Ĉefepiskop' atakas. Li rajdadas Sur la ĉeval' prenita jam al Reĝo Grosajo, mortigita en Danujo. 1650 Ĉevalo estas vigla kaj rapida; Al ĝi piedoj belaj, kruroj plataj, Femur' mallonga kaj postaĵo larĝa, Riparo longa kaj dorsspino alta, _Belforma ĝia kol', de kap' ĝis brusto_, Kaj vosto blanka, kolhararo flava, Orel' malgranda kaj brunruĝa kapo. Nenia besto kun ĝi komparebla. Ĉefepiskopo ĝin per spronoj pikas, _Forlasas oran bridon kaj gvidilojn_. Bravege li alkuras al Abismo; Ekfrapas sur la miregindan ŝildon 1660 Brilantan per belŝtonoj, ametistoj, Topazoj, karbunkoloj kaj kristaloj, Donacon de Emir' Galafr', al kiu El Valmetaso ĝin Diablo donis. Turpin' ĝin frapas (post fortega bato Ne unu groŝon plu valoras ŝildo); Li tranĉas korpon, transpuŝante lancon, Kaj teren faligante lin senvivan, _Li krias: «Je Munĝoj', deviz' de Karlo!»_ --Kaj Francoj: «Jen bravulo, la bastono «Ĉefepiskopa estas bontenita, 1670 «_Al Karlo donu Dio multon tiajn!_» Aŭdu.
145
Rolando graf' alvokas Oliviron: «Sinjor' amiko, ĉu ne pensas vi, ke «Ĉefepiskopo estas vera majstro! «Pli nobla ol li ne troviĝas, tiom «Li frapas per pikstango kaj per hasto!» --Kaj Olivir': «Ni iru helpi al li!» Jen tiam Francoj ree bataladas; Fortega estas bata interpuŝo! Kristanoj dolorege suferadas! Aŭdu.
146
_Armilojn perdis Francoj de Francujo;_ _Sed restas tricent tranĉaj glavoj; ili_ _Ankoraŭ povas frapi brilajn kaskojn._ _Ho Dio! Kiom da rompitaj kapoj,_ _Kirasoj, kaj fervestoj, kaj piedoj,_ _Kaj pugnoj, kaj vizaĝoj disŝiritaj!_ _--Jen Idolanoj: «Francoj nin difektas,_ _«Kontraŭstaranto nur prokrastas morton!_ _Aliras ili rekte al Marsilo,_ _Kaj diras: «Bona Reĝa Moŝto, helpu!»_ _Marsilo aŭdas ilin kaj respondas:_ _«Ho Granda Tero! Maho vin detruu,_ _«Ĉar via gento venkis mian genton,_ _«Preninte tiel multajn urbojn, kiujn_ _«Hodiaŭ tenas blankabarba Karlo!_ _«Akiris li Kalabron, Pujlon, Romon,_ _«Kostentinnoblon kaj Saksujon fortan!_ _«Mi mortu pli ol kuri for de Francoj!..._ _«Ne pripensante vian savon, frapu;_ _«Ni venkos Karlon se Rolando mortis;_ _«Sed, se li vivas, estos ni venkitaj!»_ Aŭdu.
147
_Perfidaj Sarazenoj, per pikstangoj_ _Frapegas ŝildojn, rebrilantajn kaskojn._ _Nur feran, ŝtalan bruon oni aŭdas;_ _Fajreroj elflugadas ĝis ĉielo!_ _Jen cerboj, sango, kvazaŭ per riveroj!_ _Roland' en sia koro ekpremiĝas_ _Vidante morti tiom da bravuloj;_ _Sed ĉar li memoriĝas pri Francujo,_ _Pri sia Onklo, bona Reĝo Karlo,_ _Li, vole aŭ nevole, elreviĝas._ Aŭdu.
148
_Rolando kuras en la interpuŝo._ _Kaj tie li ne ĉesas batalegi._ _Li tenas Durendalon, eltiritan_ _El ingo, rompas kaskojn kaj kirasojn,_ _Distranĉas korpojn, manradikojn, kapojn,_ _Mortigas Idolanojn, kiuj falas_ _Po centoj, ĉiuj sin juĝinte bravaj!_ Aŭdu.
149
_Jen aliflanke staras Oliviro;_ _Por atakado li antaŭenkuras,_ _El ingo tiras karan Haltekleron,_ _(Krom Durendal' ne estas pli efika)._ _Ĝin tenas grafo; li varmege frapas;_ _Je ruĝa sang' kovriĝis liaj brakoj._ _--Rolando diras: «Dio! Jen bravulo!_ _«He! Nobla grafo, tiel prava, brava!_ _«Hodiaŭ nia amikec' finiĝos!_ _«Disiĝo dolorega ekfariĝos!_ _«Imperiestro nin plu ne revidos!_ _«Neniam estos en Francujo dolĉa_ _«Doloro tia! Kaj nenia Franco_ _«Por ni preĝados plu en monaĥejoj!_ _«Animoj niaj estos en ĉielo!»_ _Aŭdinte, Olivir' per spronoj pikas,_ _Aliras al Roland' tra interpuŝo:_ _«Ĉi-tien venu, diras ambaŭ, Dio_ _«Permesu, ni ne mortu, se ne kune!»_ Aŭdu.
150
Ho! vidu Oliviron kaj Rolandon 1680 Batadi per tranĉrando de glavegoj! Ĉefepiskopo frapas per pikstango. La kvanton da mortintoj oni scias: Ilia nombro estas sur nomaroj; Sur Gesto enskribiĝis pli ol kvar mil. Jam kvar unuaj puŝoj bonsukcesis, Sed kvina terurege malprosperas! Mortiĝis tiam ĉiuj francaj estroj, Krom sesdek, kiujn Dio gardis; antaŭ Ol morti, ili bondefendos vivon! Aŭdu.
Sonora korno.
151
Rolando vidas francan defalaĵon! Li diras al kolego Oliviro: «Sinjor' amik', vin benu Dio! Vidu «Falintajn teren ĉiujn kuraĝulojn! «Ni ploru pri Francujo dolĉa, bela, «De nun vidvinigita je bravuloj! «Ho! Reĝ' amiko, se nur vi ĉeestus! «Ho! Frato Oliviro! Kion fari «Por sendi al li pri novaĵoj niaj?» --Kaj Olivir': «Mi tion ĉi ne scias! 1700 «Sed mort' pli bona ol malhonoriĝo!» Aŭdu.
152
Rolando: «Mi tuj sonorigos kornon, «Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta, «Kaj kun li Francoj, ja, returnen, iros!» --Sed Olivir': «Hontiga tio estus! «Kaj hont' al tuta via parencaro «Malhonorigus ĝin dum tuta vivo! «Pli frue mi konsilis vin, nenion «Vi faris; sed nun, mi vin ne aprobas, «Ĉar sonorigi nun ne estus brave! 1710 «Rigardu viajn brakojn sangoruĝajn!» --Rolando: «Jes! fervore mi batalis!» Aŭdu.
153
Rolando diras: «Varma batalego! «Mi sonorigos kornon, Karl' ĝin aŭdos!» --Sed Olivir': «Ne estus kuraĝaĵo! «Ve! kiam mi konsilis, vi ne volis! «Se Karl' ĉi-tie estus ĉeestinta, «Nun ni ne estus tiel domaĝitaj! «Al ili tie oni ne riproĉu!» «Pro mia barb', rediras Oliviro, «Se mi fratinon, belan Aldon vidos, 1720 «En ŝiajn brakojn _vi_ neniam iros!» Aŭdu.
154
Rolando: «Kial pri mi vi koleras?» --Kaj Oliviro: «Vi mem estas kulpa; «Kuraĝo saĝa pelas malprudenton; «Deteno pli valoras ol kolero; «Pro via malsingardo Francoj mortis! «Neniam Karl' de ni ricevos servon! «Neniel vi min kredis! Reĝo estus «Estinta kun ni, kaj ni... elvenkintoj, «Kaj Reĝ' Marsil' kaptita, mortigita! 1730 «Braveco via ĵus malhelpis al ni! «Vi mem ne helpos plu al Karlo glora, «(Plej glora kiel eble ĝis finjuĝo) «Francuj' malhonoriĝos, vi mortiĝos, «Tuj nia nobla amikec' finiĝos! «Ni estos dolorege disigitaj!» _Jen ili ploras unu pri l' alia!_ Aŭdu.
155
Ĉefepiskopo aŭdas inter ili Disputon; li per oraj spronoj pikas, Alproksimiĝas ilin por riproĉi. «Rolando kaj vi Oliviro, mi vin 1740 «Petegas, tiel vi ne _ekscitiĝu!_ «_Sed vidu Francojn nepre mortiĝontajn!_ «Sonora korn' nin ne sendanĝerigos, «_Ĉar Karlo tro forestas, tro prokrastos!_ «Pli bone tamen estas sonorigi, «Ĉar alveninte, Reĝ' nin venĝi povos, «Kaj Idolanoj ne foriros ĝoje! «Piedirante de ĉevaloj, Francoj «Nin trovos mortigitajn, disŝiritajn, «_Kunigos niajn brustojn, niajn kapojn,_ «Nin mortdrapiros sur portilaj bestoj, «Plorados pro doloro kaj kompato, «Nin enterigos en preĝejajn sojlojn;... 1750 «Nin ne manĝados lupoj, aproj, hundoj!» --Roland': «Sinjor', vi estas tute prava!» Aŭdu.
156
_«Roland' amiko, sonorigu kornon,_ _«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,_ _«Mirinda anareg' returnen iros:_ _«Ĝi trovos nin mortintajn, disŝirintajn;_ _«Sed Francoj povos venĝi mortigitojn_ _«De Hispananoj en la batalado!_ _«Forportos ili kune niajn korpojn;_ _«Ne manĝos ilin hundoj, lupoj, aproj!»_ _--Roland': «Jen estas, ja, parolo prava!»_ Aŭdu.
Franca anaro.
157
Rolando prenas sian Olifanton Al buŝo, kaj fortege sonorigas. Tra altaj montoj flugas sonorado; Je tridek mejloj oni ĝin aŭdadas. Ĝin aŭdas Karlo kaj anaro tuta. Kaj Reĝo: «Jen batalas niaj anoj!» --Sed Geno: «Se alia tion estus «Dirinta, oni kredus, li mensogis!» Aŭdu.
158
Rolando graf', dolore, malfacile Kaj pene sonorigas Olifanton; El lia buŝo ŝprucas ruĝa sango, Tempio ekfendiĝas, sed el korno Trairas sonorado malproksimen... Ĝin aŭdas Karlo intermontiranta, Naimo aŭdas, Francoj aŭskultadas; --Kaj Reĝ': «Mi aŭdas vokon de Rolando! «Ne sonorigus li, se ne batalus!» --Sed Geno: «Ne, ne estas eĉ batalo! 1770 «Grandaĝa estas _vi_ kaj heleblanka «Kaj viaj vortoj indaj je infano! «Vi konas memestimon de Rolando, «_Li, forta, brava, granda kaj mirinda_; «Plej strange estas, ke Di' lin toleru! «Li prenis Noplon sen ordono via! «Ĉar, post forir' de urbo, Sarazenoj «Rolandon la bravulon ekbatalis, «_Per Durendalo li mortigis ilin_, «Lavigis kvazaŭ per riveroj sangon «Sur tero por forigi eĉ postsignojn. «Nur pro leporo li sonorigadus! 1780 «Kun konsilistoj eble li ŝercadas! «Neniu, ja, kuraĝus lin ataki! «Rajdadu, Via Reĝa Moŝto, kial «Nun halti, malproksime de Francujo?» Aŭdu.
159
Rolando graf' kun buŝo sangadanta, Tempio sur la frunto ekfendita, Dolore, pene, prenas Olifanton. Ĝin aŭdas Karlo, ĝin aŭskultas Francoj! --Kaj Reĝo: «Tiu korno longspiradas!» --Naimo: «_Tie, ja, Roland'_ suferas! 1790 «Li bataladas ... tio certa ... jes, lin «Perfidis tiu ĉi hipokritulo!... «Armilojn prenu, kriu kunvenvorton, «Kaj helpu al nobela via gento! «Vi aŭdis ja ĝemadon de Rolando!» Aŭdu.
160
Ordonas Karlo sonorigi kornojn. Malsupreniris Francoj, kaj sin armas Per kaskoj kaj kirasoj, oraj glavoj, Kaj belaj ŝildoj, grandaj, fortaj hastoj, Kaj per standardoj blankaj, ruĝaj, bluaj. 1800 Ekrajdas ĉiuj estroj de anaro, Per spronoj pikas; dum intermontiro, Diradas ĉiuj unu al l' alia: «Se ni alvenos al Rolando viva «Kun li mirindajn batojn ni frapados!» Por kio servas?... Ili tro prokrastis!... Aŭdu.
Unua puno al Geno.
161
Foriĝis noktmallumo, nun tagiĝas. Je suno armilaĵoj rebrilegas, Kaj kaskoj kaj fervestoj ekfajriĝas, Kaj ankaŭ brilas flordesegnaj ŝildoj, 1810 Kaj ankaŭ hastoj kaj standardoj oraj. Imperiestro rajdas kolerege; Malĝojas, korpremiĝas ĉiuj Francoj, Jen ĉiuj varme, dolorege ploras! Jen ĉiuj _mult_timegas pri Rolando!
* * * * * * *
Nun Reĝo ekkaptigas grafon Genon, Fordonas lin al kuirejservistoj, Kaj diras al Besgun' ilia estro: «Vi zorge gardu tiun perfidulon, «Ĉar li perfidis tutan mian genton!» 1820 Besgun' ekkaptas Genon, kontraŭmetas Al li cent malhumanajn kuiristojn. Eltiras ili barbon kaj lipharojn, Kvarfoje ĉiu batas lin per pugno, Frapegas lin per vergoj kaj bastono, Ŝnuregon volvas ĉirkaŭ lia kolo, Lin ligas per katenoj kvazaŭ urson; Lin hontan metas sur portilan bruton. Lin ili gardos ĝis redon' al Karlo. Aŭdu.
Reiro de Karlo.
162
Mallumaj, longaj, altaj estas montoj! 1830 Profundaj valoj! fortaj akvofaloj! Antaŭe, malantaŭe sonoradas Ripetas kornoj Olifantan vokon. Imperiestro rajdas kolerege, Kun furiozaj kaj malĝojaj Francoj; Kaj ĉiuj senescepte ploras, ĝemas, Al Dio preĝas por Roland', ĝis kiam Alvenos ili sur batalan kampon, Kaj kun Rolando fierege frapos... Por kio servas tio?... Por nenio! 1840 Ĉar ili ne alvenos ĝustatempe! Aŭdu.
163
_Nun Reĝo Karlo_ kolerege rajdas. Ho! kiel blanka barbo sur kiraso! Baronoj de Francuj' per spronoj pikas, Kaj ĉiuj malĝojegas kaj bedaŭras Ne esti ĉe Rolando, l' Estro, kiu Batalas nun hispanajn Sarazenojn! Se estos li vundita, ĉiuj mortos! Kun li nur sesdek restas! jes, sed kiaj? Neniam Reĝ' aŭ Estro havis tiajn! Aŭdu.
164
_Tra longaj intermontoj Karlo rajdas,_ _Dolore kaj kolere premegita!_ _Li diras: «Sankta Manjo, helpu al ni!_ _«Per Geno, mi en malĝojegon falis!_ _«Malnova historio diras jenajn:_ _«De Gen' prapatroj estis perfiduloj;_ _«Je perfidaĵoj ili nur kutimis._ _«En Roma Kapitol' eĉ ili kaŭzis_ _«Mortigon de Cesaro grandaĝulo!_ _«Sed ili terurege estingiĝis!_ _«Dolore ili mortis per fajrpuno._ _«El sang' ilia estas vere Geno._ _«Mortigis li Rolandon, mian genton,_ _«De mia kapo li fortiras kronon!_ _«Ne restas defendonto por Francujo!»_ _Li ploras, tiras sian blankan barbon._ _«Ve! diras Francoj, malfeliĉo sur nin!»_ _Spronpikas ili; dum intermontiro_ _Neniu de ĉeval' retiras bridon._ _Sed antaŭ ol alvenos Francoj tien,_ _Rolando estos akirinta venkon,_ _Marsilon, lian genton elvenkinte._ Aŭdu.
Malvenkego.
165
Roland' sur montojn, stepojn, trarigardas Mortintajn Francojn! Kiom kuŝas tie! Pri ili grandanime li ploradas: «Baronoj noblaj, Dio al vi estu «Favora, kaj en Paradizon metu «Animojn viajn, inter sanktajn florojn! «Pli bonajn ol vi, mi neniam vidis; «Ĉar vi utilis al mi ĉiam, ĉiel, «Por almiliti tiom al la Reĝo! «Ve! Li malprave vin alprenis al si! 1860 «Ho, Franca Tero, dolĉa lando! Vi nun «_Je la plej bonaj estroj_ vidviniĝas! «Baronoj, mi vin vidas morti por mi! «Ve! mi ne povas vin defendi, savi! «Ho! helpu al mi Dio, Li Memvero! «Mi restos kun vi, Oliviro, Frato! «Doloro (se ne malamika bato,) «Mortigos min! Ni iru rebatali!» Aŭdu.
166
_Roland' sur montojn, valojn, trarigardas._ _Vidinte Idolanojn tiel multajn,_ _Al Oliviro noble li parolas:_ _«Belfrato, ni kun Francoj devas tie_ _«Mortiĝi!» Tiam Graf' Roland' paliĝas,_ _Kvarfoje laŭte krias: «Je Munĝojo!»_ _Per korno sonorigas: «Por atako:»_ _Per spronoj forte pikas Vejlantifon._ _Li tuj ekfrapos per tranĉega glavo._ Aŭdu.
167
Roland' revenas sur batalan kampon; Per Durendalo li kuraĝe frapas. 1870 Distranĉas li Faldrunon de la Pujlo, Kaj dudek kvar plej glorajn Idolanojn. Neniam estos tia batalanto! Kiele cervoj saltas antaŭ hundoj Tiele Idolanoj kuras de li. Ĉefepiskopo diras: «Mirindaĵo! «Ĉi-tio estas inda je bravulo «Bonarmiĝinta kaj rajdanta noble! «Li estu en batal' fiera, forta; «Alie, ja, nenion li valoras; 1880 «Fariĝu li monaĥ' en monaĥejo, «Pro niaj pekoj ĉiam li preĝadu!» --Rolando diras: «Frapu; ne indulgu!» Aŭdinte tion, Francoj rebatalas. Kristanoj multe domaĝiĝis tie! Aŭdu.
168