Rolandkanto

Part 3

Chapter 3 3,186 words Public domain Markdown

Kaj jen Ŝernublo de la _Nigra Valo_. Ĝis tero pendas lia kaphararo. Pli pezan ŝarĝon portas li, ludante, Ol tiu por kvar muloj ŝarĝegitaj. _Ĉi-brava graf' forlasis landon, kie_ Ne brilas suno, kaj ne kreskas greno, 980 Ne pluvas, roso ne akvumas teron, Kaj ne troviĝas ŝtono, se ne nigra. Ĝi ŝajnas esti Hejmo de Diablo! Kaj li: «Mi zonis mian bonan glavon, «Mi ja ruĝiĝos ĝin en Rencesvalo! «Roland' bravul' ĉeestu, mi lin frapos; «Alie, oni kredu min neniam! «Per glavo, mi akiros Durendalon! «Francujo _ruiniĝos_, Francoj mortos!» Kunvenas dek du fremdaj _Konsilistoj_, 990 Alprenas al si cent mil Sarazenojn, Kaj rapidege kuras al batalo. Sub abiaro ili sin pretigas. Aŭdu.

Pretiĝado por la batalo.

85

Nun ili vestas sin per sarazenaj Kirasoj, (ofte je subaĵ' triobla). Jen ili metas Saragusajn kaskojn, Kaj zonas glavojn el Viena ŝtalo; Jen ŝildoj belaj, lancoj de Valenco, Kaj jen standardoj blankaj, bluaj, ruĝaj! Ŝarĝilajn brutojn, mulojn ili lasas, 1000 Kaj rajdas sur ĉevaloj, flank' ĉe flanko... La tago estas hela, suno bela, Armaĵoj ĉie brilas kaj flamiĝas, Mil kornoj miriginde trumpetadas. Grandega _estas_ bru'! Ĝin aŭdas Francoj. Jen Olivir': «Sinjor', koleg', mi kredas, «Ke Sarazenoj eble nin batalos!» --Roland': «Per tio, Dio nin favoru! «Ni devas kontraŭstari por la Reĝo, «Suferi oni devas por la Estro, 1010 «Por li, elporti varmon kaj malvarmon, «Kaj perdi ankaŭ haŭton kaj hararon! «Bategi estas ĉiuhoma devo; «Ne oni kantu pri ni malbonaĵon! «Ni estas pravaj kontraŭ Idolanoj; «Ekzemplo kulpa ja ne estos de mi!» Aŭdu.

MORTO DE ROLANDO

Komenco de batalego.

86

Altaĵon Olivir' suprenirinte Rigardas dekstren tra la herba valo; Li vidas Idolanan tutan genton. Rolandon la amikon li alvokas: 1020 «El Hispanujo, kiom da bruado! «Da kaskoj brilaj, kaj kirasoj helaj! «Tuj nepre Francoj multe batalegos! «_Ĉi-tio estas perfidaĵ' de_ Geno. «Deĵoriginte tie nin de l' Estro!» Rolando diras: «Vi, la buŝon bridu, «Al mi li estas duonpatr'... silentu!» Aŭdu.

87

Altaĵon supreniris Oliviro, El tie li rigardas Hispanujon. Kaj Sarazenan densan anaregon. 1030 Jen brilas oraj, juvelhavaj kaskoj, Kaj ŝildoj, kaj broditaj subkirasoj, Pikstangoj, kaj standardoj sur la hastoj! La rotojn li ne povas kunkalkuli! Ilian nombron kiu povus diri? Li mem fariĝas tute miriĝinta. Penade de monteto li revenis; Al Francoj li raportas pri l' vidaĵo! Aŭdu.

88

Li diras: «Ili estas tiom kiom «Ne eble estas dungi pli ol ilin. 1040 «Ĉeestas _ja pli ol_ cent mil, kun ŝildoj, «Kaj kaskoj kaj kirasoj brilegantaj, «Pikstangoj rektaj, kaj brunhelaj hastoj! «Vi nepre miriginde batalegos. «Sinjoroj francaj, Dio helpu al vi! «Ni ĉiuj kontraŭstaru por la venko!» --«Malben' al forkuranto, diras Francoj, «Ni ĉiuj estas pretaj, eĉ por morti!» Aŭdu.

Fiereco de Rolando.

89

Jen Olivir': «Grandnombraj Idolanoj, «Kaj nur malmultaj Francoj, al mi ŝajnas! 1050 «Roland' amiko, sonorigu kornon; «Ĝin aŭdos Karlo, kaj reiros gento.» Roland' respondas: «Mi malsaĝa estus, «Kaj perdus gloron en Francujo dolĉa! «Per Durendalo mi fortege batos; «Ruĝiĝos ĝia plat' ĝis l' orprenilo, «_Kaj ankaŭ Francoj frapos kuraĝege!_ «Jes! pentos Idolanoj intermontojn «Irinte; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.

90

«Roland' amiko, prenu Olifanton; «Aŭdinte, Karlo reirigos genton. 1060 «La Reĝo kaj baronoj helpos al ni!» --Rolando: «Dio gardu, ke mi estu «Al parencaro kaŭzo de mallaŭdo «Pro malhonoro al Francujo dolĉa! «Fortege batos mi per Durendalo, «La bona glavo, tie ĉi je l' flanko. «Ruĝiĝos ĝia ŝtala plat' per sango «De Idolanoj tien ĉi malprave «Venintaj; ili ĉiuj nepre mortos!» Aŭdu.

91

«Roland' amiko, prenu Olifanton; 1070 «Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta, «Kaj kun li Francoj ja returnen iros!» --Rolando: «Dio gardu! kaj neniam, «Tra mondo, iu povu diri, _ke mi_ «Pro Idolanoj sonorigis kornon! «Mi tiel ne hontigos parencaron! «Sed kiam estos mi en batalego «Mi tranĉefrapos mil kaj sepcent foje! «Ruĝiĝos ŝtala Durendal' per sango! «Kuraĝe batalegos bravaj Francoj; 1080 «Kaj Sarazenoj ne evitos morton!» Aŭdu.

92

Kaj Olivir': «Ne estus hontindaĵo! «Mi vidis la hispanajn Sarazenojn; «De ili plenaj estas valoj, montoj, «Kaj ankaŭ stepoj, ĉiuj ebenaĵoj! «Potenca estas fremda anarego, «Kaj nur malmultenombra nia gento!» --Roland': «El tio la fervoro kreskas! «Min gardu Dio kaj Anĝeloj _sanktaj_, «Ke iam mi Francujon malaltigu! 1090 «Pli bona morto ol malhonoriĝo! «Ni frapu, Karlo ŝatas kuraĝulojn!» Aŭdu.

93

Rolando estas nobla, Oliviro Prudenta; ambaŭ miriginde bravaj, Rajdante, armiĝinte, multplivolus Mortiĝi ol seniĝi je batalo! Belkoraj grafoj noble ekparolas... Ĉar Idolanoj fervorege rajdas, Ekkrias Olivir': «Rolando, vidu, «Ĉeestas ili, tro malestas Karlo! 1100 «Ho! Kial vi ne sonorigis kornon? «Alestus Reĝo, kaj ni estus fortaj! «_Al ili, tie, oni ne riproĉu!_ «Rigardu supren, _Asprajn_ intermontojn, «Vi vidos plendan postgvardion!... kiu «Nun estas tie, estos plu nenie!» --«He, babilaĵo! diras graf' Rolando, «Malbeno estu al malkuraĝulo! «Sur kampo ni fortege kontraŭstaros; «De ni devenos batoj kaj batalo!» Aŭdu.

94

Roland' vidante bataladon certan, 1110 Pli ol leon' aŭ leopard' fiera, Al Francoj kaj al Oliviro diras: «Koleg' amiko, ne parolu tiel; «Ĉar Karlo kiu lasis al ni Francojn «Kunigis tiujn dudek mil el ili. «Li scias, ke ni ĉiuj estas bravaj. «Por l' Estro multe ni suferi devas, «Elporti varmon ankaŭ la malvarmon, «Kaj malavari sangon kaj eĉ karnon! «Al vi _la_ hasto, al mi Durendalo 1120 «La bona glavo, de la Reĝ' donaco; «Post mi la posedanto povos diri, «Ke ĝi al nobla grafo apartenis!» Aŭdu.

95

Turpin' ĉefepiskopo estas tie, Ĉevalon pikas, monton supreniras, Alvokas Francojn kaj predikas tiel: «Baronoj noblaj, Karl' ĉi-tie lasis «Nin; por li ni bravege morti devas, «Por helpi al defend' de Kristanaro! «Vi tuj batalos, tio certa estas; 1130 «Vi vidas, tie estas Sarazenoj. «Pri pekoj, petu Dion por pardono! «Animojn viajn mi tuj senpekigos; «Kaj se vi mortos, vi, martiroj sanktaj, «Sidiĝos en altaĵoj Paradizaj.» --Nun Francoj piediras, genufleksas; Ĉefepiskop', je Dio, ilin benas: «Vi pentofaru per fortegaj batoj!» Aŭdu.

96

Nun Francoj releviĝas _sur_ piedoj, Senkulpigitaj, kvitaj je la pekoj; 1140 Ĉefepiskop' je Dio benis ilin. Ekrajdas ili sur ĉevaloj viglaj, Armaĵojn portas, kiel kavaliroj Por la batalo tute pretiĝintaj. Rolando graf' alvokas Oliviron: «Sinjor' kolego, vi pravege _diris_, «Ke grafo Geno ĉiujn nin _perfidis_! «Li prenis donojn, oron kaj arĝenton! «Imperiestro prave nin venĝegus! «Marsilo Reĝo, komercinte pri ni, 1150 «Per niaj glavoj nur ricevos pagon!» Aŭdu.

97

Roland' trairas hispanintermontojn Sur Vejlantif' ĉevalo sia bona. Plej taŭga estas lia armilaro, Li noble tenas per la pugn' pikstangon Al la ĉielo direktatan; pendas, Je supr', standardo tute blanka, kies Franĝaĵoj oraj _kovras_ lian _manon_, Rolando estas vigla, ĝoja, gaja. Amiko Oliviro sekvas lin, kaj 1160 Francanoj krias: «Li savonto estas!» Li tiam fierege Sarazenojn Rigardas ... sed pasie, dolĉe, Francojn; Ĝentilan vorton li al ili diras: «Baronoj noblaj, paŝu malrapide; «Al sia perdo iras Idolanoj! «Hodiaŭ ni akiron prenos ... riĉan «Pli ol akiris iam franca reĝo!» De tiam la anaroj renkontiĝas. Aŭdu.

98

Jen Oliviro: «Mi ne parolados!... 1170 «Ĉar vi ne volis sonorigi kornon, «Neniam helpon Reĝo donos al vi. «Ne scias Karlo, li do estas prava! «Al ili tie oni ne riproĉu! «Baronoj noblaj, laŭ la povo rajdu; «De nun, neniu iru malantaŭen! «Pro Dio! Pensu nur pri du aferoj: «Kaj doni, kaj ricevi fortajn batojn! «Nu, ni memoru pri deviz' de Karlo!» Je tiu vorto, Francoj ekkriadas: 1180 «Munĝojo!»--Kiu aŭdus ilin, povus Nur pensi pri plej alta kuraĝeco! Ho Dio! Kiel bela la rajdado! Rapidigante marŝon per spronbatoj Tuj ekfrapegos ili ... (Ĉu ne pravaj?), Sed Sarazenoj pro nenio timas... Jen Francoj, Idolanoj, brust' ĉe brusto. Aŭdu.

Interpuŝo.

99

La nevo de Marsilo, Aelroto, Unue rajdas antaŭ la anaro. _(Armiloj bonaj kaj ĉevalo forta)._ Li tiel ekinsultas niajn Francojn: 1190 «Perfidaj Francoj, tuj vin ni batalos! «Perfidis, kiu devus vin defendi! «Malsaĝa Reĝo vin ĉi-tie lasis! «Francujo dolĉa perdos tuj la gloron, «Kaj granda Karl' de korpo dekstran brakon! «_Hispanaj montoj fine kvietiĝos!_» Roland' lin aŭdas; Dio! kia bato! Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Furiozege frapas l' Idolanon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, _Tra l' korpo puŝas sian grandan glavon_, Distranĉas bruston, kaj disrompas ostojn, 1200 Disigas tutan spinon de la dorso; Per hasto li forpelas la animon, Kaj tiel li ŝanceliĝintan korpon Faligas de ĉeval' per unu bato. La kolo distranĉiĝas en du pecoj! Ne lasas lin Roland', sed al li diras: «For, malŝatinda! Karlo ne malsaĝa, «Ĉar li neniam amis perfidaĵon! «En Intermontoj prave li nin lasis! «Francujo dolĉa tuj ne perdos gloron! 1210 «Frapadu, Francoj, jen komenco estas! «Ni pravaj, malsatuloj-ĉi malpravaj!» Aŭdu.

100

Jen estas tie Duko Falsaruno. Ĉi-tiu estas frato de Marsilo, Kaj Estro super Dato, Abiruno; El ĉiuj plej malnobla kaj perfida. Tro larĝa lia frunto inter la du Okuloj almezuras duon futon. Je vido de mortinta nev', dolore Li ĝemas, el amas' antaŭenkuras, 1220 Ekkrias idolanan signaldiron, Kaj kolerege kontraŭ Francoj, diras: «Francujo dolĉa perdos tuj honoron!» Lin aŭdas Olivir' kun kora bato! Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Kaj tuj majstrece frapas Falsarunon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Trapikas lin per pinto de standardo, Faligas lin de selo unubate, Kaj al sternita tere malsatulo 1230 Li fierege alparolas tiel: «Malnobla! mi ne zorgas pri minacoj! «Frapadu, Francoj, ĉar ni certe venkos! «Munĝojo» krias li, «Deviz' de Karlo!» Aŭdu.

101

Jen estas tie Korsablino, Reĝo De Barbarujo, malproksima lando. Aliajn Sarazenojn li alvokas: «En la batalo, ni ja povas venki, «Ĉar Francoj estas nur malmultenombraj, «Kaj ĉiuj ĉeestantoj malŝatindaj! 1240 «Neniam unu eĉ al Karl' eliros, «Dum tiu tago, ili nepre mortos!» Turpin' ĉefepiskop' lin aŭdas, kaj lin Malamas _pli ol_ kiun ajn sur tero. Per oraj spronoj li ĉevalon pikas, Kaj terurege frapas Korsablinon; Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Trapikas lian bruston per pikstango, Kaj tiel forte, ke ŝancelas teren La korpon mortigitan unubate! 1250 Nun al sternita tere malsatulo, Turpin' ne povas sin deteni diri: «Malnobla idolano, vi mensogis! «Sinjoro Karlo ĉiam nin defendas! «Neniam Francoj volos forkuradi! «Anaron vian ni haltigos tie! «Vi ankaŭ devos suferadi morton! «Frapadu, Francoj, jes, sen interrompo! «Jen nia komencaĵ', ni danku Dion! «Munĝojo!» krias li, «Deviz' de venko!» Aŭdu.

102

Malprimon de Brigal' Gerin' ekfrapas. Ne unu groŝon bona ŝild' valoras, Ĉar disrompiĝis ĝia centra bulo Kristala, kies peco falas teren. Kiraso ekfendiĝas ĝis sur karno, Jen la pikstango akra ĝin trapikas, Jen l' Idolano teren, unubate! Satano prenu for animon lian! Aŭdu.

103

Kaj Gerier' ekfrapas Amuraflon, Kirason rompas, ŝildon dispecigas, 1270 En koron li enigas akran haston, Trapikas korpon per fortega bato. Jen mortigito teren, unubate. Jen Olivir': «Batalo nia bela!» Aŭdu.

104

Ekfrapas Almasuron Duk' Sansuno. Li rompas oran kaj floretan ŝildon. Kiraso servas por nenio. Koro, Hepato, pulmo estas distranĉitaj! _Mortinto_ teren! (Pri li ploru aŭ ne!). Ĉefepiskopo diras: «Jen majstraĵo!» Aŭdu.

105

Ansejs' forlasas bridon al ĉevalo, Kaj kuras al Turgiz' de Turteluso. Li rompas ŝildon sub orita bulo, Kaj, sub kiras', duoblan ŝtofon fendas. Eniĝas bona hasto tra la korpon, Tiele, ke feraĵo ĝin trapikas! Jen mortigito teren, unubate. Rolando diras: «Jen kuraĝulaĵo!» Aŭdu.

106

Engelier', Burdela Gaskujano, Per spronoj pikas, kaj forlasas bridon; 1290 Atakas Eskremizon de Valterno. Sur lia kol' disrompas lian ŝildon, Disŝiras mentonumon de kiraso, Kaj frapas tra la brusto, inter ŝultroj; Faligas lin de selo, unubate, Kaj diras: «Ĉiuj vi al morto iros!» Aŭdu.

107

Otun' ekfrapas fremdan Esturganton Sur ledon de antaŭa ŝildsupraĵo, Fortranĉas ruĝajn, blankajn ornamaĵojn, Kaj disrompinte pecojn de kiraso, 1300 Tra lian bruston puŝas fortan haston; Faligas lin senvivan de ĉevalo, Kaj ankaŭ diras: «Vin neniu savos!» Aŭdu.

108

Berengier' Estramarinon frapas, Kirason rompas, ŝildon dispecigas, Tra lian korpon puŝas fortan haston, Kaj lin mortigas ĉe mil Sarazenoj... El dek du Konsilistoj, jam dek mortis, El ili du vivantoj nur postrestas: Ŝernublo, ankaŭ grafo Margarizo. Aŭdu.

109

Jen Margariz' tre nobla kavaliro, Rapida, vigla, forta, bela, pikas Per spronoj. Li atakas Oliviron; Sub ora bulo li disrompas ŝildon, Kaj frapas lin laŭlonge de la ripoj. Sed Dio gardas ... bato ne efikas... Kaj hast' tuŝetas sed ne tranĉas karnon!... _Ne malhelpite_, Margariz' foriras; Por voki anojn, sonorigas kornon. Aŭdu.

110

Batalo estas ĉie miriginda! 1320 Rolando graf' ne timas riski morton. Li frapas dum en mano restas hasto. Ĝin dek kvin batoj _rompis_ kaj frakasis! Li elingigas bonan Durendalon, Per spronoj pikas, kuras al Ŝernublo, Pecigas karbunkole brilan kaskon, Disigas same ĉapon kaj hararon, Detranĉas la okulojn kaj vizaĝon, Kirason blankan lerte laboritan, Kaj tutan korpon ĝis tra la femuroj, 1330 Ĝis selo ornamita per oraĵoj; Tra dorson de ĉevalo glavon puŝas, Disigas spinon, malgraŭ interosto; Faligas ambaŭ sur la densan herbon, Kaj diras: «Vi, malnobla, eraregis! «Al vi ne helpos Mahometo via! «Neniam tia malsatulo venkos!» Aŭdu.

111

Rolando graf' trarajdas batalejon. En mano, Durendalon akran, tranĉan, Mortigan ĉie, inter Sarazenoj. 1340 Mortintoj amasiĝas sur mortintojn; Sur teron disverŝiĝas varma sango! Ruĝiĝas brakoj kaj kiras' de l' Estro, Ruĝiĝas kol' kaj ŝultroj de l' ĉevalo! Jen Oliviro ne prokrastas frapi, Jen dek du konsilistoj laŭdindegaj, Jen ĉiuj Francoj frapas kaj mortigas, Jen Idolanoj svenas aŭ mortiĝas! Ĉefepiskopo: «Brave por baronoj! «Munĝojo!» diras li, «Deviz' de Karlo!» Aŭdu.

112

Trarajdas Oliviro batalejon, (En mano restas nur rompaĵ' de hasto!), Atakas Idolanon Malsarunon, Disrompas oran kaj floretan ŝildon, Elĵetas el la kapo du okulojn, (Cerbaĵo defaladas sur piedojn), Mortigas lin kun sepcent samgentulojn, El kiuj Estorguzon kaj Turgizon. Proksime de la man' rompiĝas hasto! --Rolando: «Kion faras vi, kolego? 1360 «Batali per bastono vi ne povas! «Per fer' kaj ŝtalo vi pli bone agas! «Ĉu vi forgesis glavon Haltekleron Je orprenilo kaj kristala bulo? --Kaj Olivir': «Ĝin kiel elingigi? «Ne povas mi, ĉar mi ne ĉesas frapi!» Aŭdu.

113

Eltiras Oliviro bonan glavon Pri kiu tiom petis lin Rolando, Kaj montras ĝin al li per nobla gesto. Ĵustinon de Fervalo li ekfrapas, De lia kapo faras du pecaĵojn, Distranĉas korpon kaj kirason flavan, Kaj selon, kie brilas or', belŝtonoj; Samtempe spinon de ĉeval' _distranĉas_, Kaj ekfaligas ilin ambaŭ teren. --Rolando: «_Nun_, en vi mi vidas fraton, «Ĉar tiaj batoj plezurigas Karlon!» «Munĝojo!», oni krias ĉiuflanke. Aŭdu.

114

Gerino rajdas sur ĉeval' Sorelo, Kaj Gerier', l' amik', sur Pasacervo; 1380 Forlasas bridojn kaj per spronoj pikas, Atakas idolanon Timozelon; Unua ŝildon, dua la kirason Ekrompas; ambaŭ tranĉas bruston, Faligas lin senvivan sur la kampon. (Ĉar mi ne aŭdis, mi ne scias, kiu El ili tiam estis pli rapida). _Engeliero de_ Burdel' _mortigas_ Esperverinon, filon _de Borelo_, Ĉefepiskopo same Siglorelon, 1390 Sorĉiston revenintan de Infero, Ĉar Ĉefdiabl' lin alkondukis tien. --Turpin': «Ĉi-tiu _estis perfidulo_!» --Roland': «Venkita estas malnoblulo! «Frat' Olivir' mi ŝatas tiajn batojn!» Aŭdu.

Interpuŝego.

115

Batalo de nun pligrandiĝas, Francoj Kaj Idolanoj frapas per glavbatoj; Atakas aŭ kontraŭbatalas ĉiuj! Ho! Kiom da standardoj, lancoj, hastoj, Per sango makulitaj aŭ rompitaj! 1400 Kaj kiom da bonegaj Francoj mortas, Ne vidos plu patrinojn nek edzinojn, Nek francanaron tie sopirantan! Pri ili, glora Karlo ploras, ĝemas! Por kio? Ve! Nenia helpo venos! Ĉar Gen' al ili malutilis, kiam En Saragus' li vendis patronomon! De nun, li perdos membrojn, ankaŭ vivon, En Ajks' li juĝe estos disŝirata, Kaj kun li tridek el parencoj liaj, 1410 Al kiuj morto estos devigata! Aŭdu.

116 (??)

_Kun la korpuso, Reĝo Almariso_[5] _Per flanka kaj mirinda trairejo,_ _Aliras Galtieron, kiu monton_ _Gvardias en hispanaj intermontoj._ _Ekdiras Galtier': «Perfida Geno_ _«Nin interŝanĝis por domaĝo nia!»_ Aŭdu.

[5] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a.

117 (??)

_Sur monton iras Reĝo Almariso;_ _Sesdek mil Idolanoj ĉeestantaj_ _Atakas forte, furioze Francojn,_ _Kolere frapas ilin, kaj mortigas_ _Aŭ forkurigas ĉiujn ilin. Pli ol_ _Aliaj, Galtiero koleregas._ _Li tiras glavon, kaj kunpremas ŝildon,_ _Antaŭan vicon malrapidirante,_ _Malbone li salutas, kaj stariĝas._ Aŭdu.

118 (??)

_Apenaŭ Galtier' ĉi-tie staras,_ _Sur ĉiujn flankojn ili lin atakas;_ _Fortegan ŝildon ili ekdisrompas,_ _Kirason blankan ŝiras, senornamas._ _Li, de kvar hastoj trapikita, resti_ _Ne povas; li kvarfoje ŝanceliĝas,_ _Kaj, vole aŭ nevole, li foriras!_ _Laŭ povo, li malsupreniras monton,_ _Kaj krias al Roland': «Baron'! Por helpo!»_[6] Aŭdu.

[6] Sekvo de tiu epizodo ĉe verso 2040.

Fulmotondro.

119

Batalo estas granda, mireginda! Roland' kaj Olivir' fervore frapas, Ĉefepiskop' pli ol milfoje batas, Kaj dek du konsilistoj rapidegas, Kaj Francoj kontraŭbatas ĉiuflanken... Po cent kaj po mil, Idolanoj mortas. Jes! kiu ne forkuras ne evitos La morton! Nepre ili ĉiuj mortas. Sed Francoj perdas la plej bonajn ilojn, 1420 _La hastojn fortajn kaj la lancojn tranĉajn,_ _Kaj la standardojn bluajn, ruĝajn, blankajn!_ _De glavoj ekrompiĝis ŝtala plato!_ _Da bravaj kavaliroj kiom mortis!_ Ne vidos ili plu parencojn, patrojn, Nek Karlon atendantan ilin tie!...

* * * * * * *

Renverso stranga regas sur Francujo. Jen estas fulmotondroj, turnoventoj, Pluvegoj, kaj hajladoj eksterordaj! Jen estas akraj, oftaj fulmotondroj! Kaj (tio tute certa) jen tertremo! De Sankta Miĉjo de l' danĝer' ĝis Kölno, De Besancuno ĝis Gitsand' _haveno_, En ĉiuj _urboj_, muroj disĵetiĝas, 1430 Je la tagmezo, mallumiĝas. Oni Ekvidas nur se _nubo_ ekfendiĝas! Tremegas ĉiuj kiuj vidas tion! Kaj kelkaj diras: «Jen finiĝ' de mondo! «Konsumo de centjaroj plenumiĝas!» Eraro! ĉar neniel scias ili Funebron pro la morto de Rolando! Aŭdu.

120

_Teruraj mirindaĵoj, fulmotondroj_ _Aperas antaŭsignoj en Francujo:_ _De la tagmez' ĝis horo de la Vesproj,_ _Densega, mallumega nokto regas;_ _Ne brilas suno kaj ne lumas luno._ _Je tia vido, oni nur ekpensas_ _Pri mort'; kaj tute prave, ĉar mortiĝas_ _Rolando, kondukinto de l' aliaj!..._ _Neniam egalulo Idolanojn_ _Batalis kaj Reĝlandojn almilitis!_ Aŭdu.

Daŭrigo de Interpuŝego.

121

_Grandega, terurega batalado!_ _Per tranĉaj glavoj ĉiuj Francoj frapas._ _Per sango ruĝiginte glavojn, ĉiuj_ _Ekkrias: «Je Munĝoj', devizo glora!»_ _Forkuras Sarazenoj tra kamparo._ _El batalejo Francoj sekvas ilin._ _Jes, certe, estis batalad' terura!_ Aŭdu.

122

_Malgaje kaj kolere, Idolanoj_ _Eliras el batalo kaj forkuras..._ _Sed viglaj Francoj persekutas ilin._ _Vi kredus, ke kamparo drapiriĝis;_ _Ĉar tere kuŝas multaj Sarazenoj,_ _Fervestoj helaj kaj kirasoj brilaj,_ _Rompitaj hastoj, kaj standardaj pecoj._ _En la batalo, Francoj certe venkis,_ _Sed, ve! penad' ankoraŭ pligrandiĝos!_ _Kaj Karlo iom perdos forton, gloron!_ _Francujo dolorege ekfrapiĝos!_ Aŭdu.

123

Kuraĝe kaj fervore Francoj _frapas_; Po mil, po masoj Idolanoj mortis. El cent mil, nun apenaŭ du mil vivas. 1440 _Ĉefepiskop'_: «Bravuloj estas niaj, «Nenie ia _Reĝo_ havas tiajn! «En franca Gesto estas priskribite: --«_Estiĝas plena rajt' en Franca Tero_, «Ke niaj estroj _havu bravajn_ anojn.»-- Tra kampo ili iras, serĉas fratojn, Dolore, kortuŝite, ploras larmojn Pro kora amo al parencoj. Baldaŭ Marsil' al ili venos kun anaro! Aŭdu.

124

_Rolando estas brava kavaliro,_ _Kaj Olivir' kaj dek du konsilistoj,_ _Kaj ankaŭ Francoj estas laŭdegindaj._ _Jes, ili mortigadis Idolanojn,_ _El cent mil ne nur unu mil postvivas,_ _Kun Margarizo ... sed jen li forkuras..._ _Vi ne riproĉu lin pri tio, ĉar li_ _Sur korpo povas montri noblajn vundojn._ _Li estas trapikata de kvar batoj..._ _Al Hispanujo li returnen iras;_ _Al Reĝ' Marsilo li rakontos ĉion._ Aŭdu.

125

_Forkuris sola Reĝo Margarizo._ _Rompiĝis hasto; ŝildo, traborita,_ _Sub centr' nur almezuras duonfuton,_ _Per sang' ruĝiĝis ŝtalo de la glavo,_ _Fervesto disŝiriĝis, disrompiĝis._ _Li estas trapikita de kvar batoj,_ _Kaj brave batalinte, li revenas!_ _Ho! Kiel nobla se Kristan' li estus!_ _Al Reĝ' Marsilo li rakontas ĉion._ _Subite, antaŭ Reĝ' li genufleksas,_ _Kaj diras: «Via Reĝa Moŝto, rajdu,_ _«Vi trovos Francojn de Francujo lacajn;_ _«Ĉar ili nin frapadis kaj batadis;_ _«Iliaj hastoj estas disrompitaj,_ _«El ili pli ol la duono mortis,_ _«Kaj nunvivantoj estas nur malfortaj._ _«Ruĝiĝis la plimulto per vundsango;_ _«De nun malestas helpaj armilaĵoj,_ _«Kaj vi facile venĝos niajn. Francoj_ _«Venkeblaj estas, Via Reĝa Moŝto!»_

* * * * * * *

_Sed Francoj krias: «Olivir', Rolando,_ _«Kaj dek du konsilistoj, donu helpon!»_ _Ĉefepiskop' unua ekparolas:_ _«Dianoj! Estu viglaj kaj fieraj;_ _«Hodiaŭ vi kroniĝos per glorlaŭroj,_ _«Kaj Sankta Paradizo vin ricevos!»_ _En korkuneco kaj doloro, ili_ _Pro amikeco ploras reciproke,_ _Kompate kisas nun la alian!_ _--Rolando diras: «Vi, baronoj, rajdu_ _«Ĉar jen Marsilo kun cent mil rajdantoj!»_ Aŭdu.

Alveno de Marsilo.

126

Marsilo Reĝo trairadas valon. Armeon multenombran li kunigis; Korpusojn dudek dispartigis de ĝi. Rebrilas oraj kaj belŝtonaj kaskoj, _Pikstangoj, hastoj kaj standardoj rektaj_, Kaj ŝildoj kaj fervestoj ornamitaj. Sep mil trumpetoj «Por atak'» sonoras. Tra la kamparo, kia granda bruo! --Rolando: «Olivir', kolego, frato, «Perfida Geno ĵuris, ke ni mortu; «Videbla estas lia perfidaĵo; «Imperiestro nin venĝegos al li. «Hodiaŭ ni fortege batos; oni 1460 «Neniam vidis tian renkontiĝon! «Ni frapu, mi per glavo Durendalo, «Kaj vi, koleg', per via Halteklero. «(Ni ilin tiom portis tra fremdlandoj, «Per ili tiom venkis en bataloj!) «Ne oni kantu pri ni malbonaĵon!» Aŭdu.

127