Part 2
Marsilon petas la Ĉefsarazenoj Ĝis fine li sidiĝas sur la tronon. Kalifo diras: «Vi malprava estis, «Volinte ekataki tiun francon! «Pli taŭge, vi lin aŭdu kaj aŭskultu.» Kaj Geno: «Reĝo, tion mi elportos! «Ne volus mi, eĉ por la oro tuta «De Di' kreita, aŭ riĉaĵoj ĉiuj «De land' ĉi-tiu (se nur vi permesos «Al mi paroli), ne plenumi sendon 460 «De glora Karlo al vi malamiko!» Demetas Geno la zibelmantelon Je silk' Aleksandria ornamitan; Ĝin ĵetas teren; Blankandrin' ĝin levas. Sed Gen' ne volas lasi sian glavon, Per dekstra mano prenas l' orprenilon. Kaj Idolanoj: «Jen barono nobla!» Aŭdu.
39
Al Reĝo nun alproksimiĝas Geno; Li diras: «Vi malprave koleregas! «Jen kion al vi diras Karl' Francestro: 470 «Kristanan leĝon vi alpreni devas, «Al vi li donos duonhispanujon, «L' alia estos al Roland' la nevo, «Kolego tre fiera por vi tie. «Ĉu vi ne volos interkonsentiĝi, «Li iros por sieĝi Saraguson, «Vi estos ekkaptita, katenita, «En Ajkson la ĉefurbon kondukita, «Ĉevalon por batali, por vojiri, «Aŭ mulon, aŭ mulinon vi ne rajdos; 480 «Vin oni ĵetos sur portilan bruton; «Per juĝo tie vi elperdos kapon... «Jen la letero de l' Imperiestro.» En dekstran manon li ĝin donas al li. Aŭdu.
40
Marsil' _lertulo estas kaj klerulo,_ _La idolanan leĝon li ellernis._ Sigelon li disrompas, sigelvakson Li ĵetas, kaj leteron tuj tralegas... _Li ploras, tiras sian blankan barbon,_ _Sin levas, kaj per laŭta voĉ' ekkrias:_ «_Sinjoroj, vidu!_ kia _malsaĝaĵo!_ «Francestro Karlo ĵus alskribis al mi, «Ke mi memoru pri kolero _grava_,-- «Ĝi pri Basanz' kaj Basilio, kiujn 490 «Mi senkapigis apud montoj Haltoj. «Ĉu mi mem volos vivon deaĉeti, «Kalifon, onklon, mi alsendi devas; «Alie, Karl' kun mi ne konsentiĝos!» _Ne diras unu vorton Idolanoj_, Krom Marsilido. Tiu ĉi respondas Al Reĝo: «Geno tiel malprudente «_Al vi parolis_, ke li devas morti. «Fordonu lin al mi, kaj mi lin punos.» Aŭdinte tion, Geno svingas glavon Kaj alflankiĝas al abia trunko. Aŭdu.
41 (?)
_Saragusanoj maltrankviliĝadas._ _Ĉeestas tie batalanto nobla,_ _Potenca, filo de Mahometano._ _Prudente li parolas al la Reĝo:_ _«Ja, trankviliĝu, Via Reĝa Moŝto,_ _«Jen perfidulo!... kiel li paliĝis!...»_ Aŭdu.
Konsentiĝo.
42
Nun, en fruktoĝardenon iras Reĝo; Plej bonajn el la viroj kun si prenas. Blankhara Blankandrino venas tien, Ĵurfalo ankaŭ, heredonta fil', kaj Kalifo, lia onklo kaj amiko. «La francon voku», diras Blankandrino. «Li ĵuris al mi por afero nia.» La Reĝo diras: «Lin konduku al mi!» Lin prenas Blankandrin' per dekstra mano. Al Reĝ' irante en fruktoĝardenon, 510 Parolas ili pri perfid' hontiga. Aŭdu.
43
«Sinjoro Geno», diras Reĝ' Marsilo, «Mi agis kontraŭ vi malprave, kiam «Mi volis bati vin pro kolerego; «Kompensu vin per tiuj zibelfeloj, «_Hodiaŭ kunkudritaj, pretigitaj_, «Je pli ol kvincent funtoj orvalore. «Tuj prenu ilin, bela kompensaĵo!» _Al lia kol' Marsilo ligas ilin._ «Mi tute ne rifuzas», diras Geno, «Kaj Dio volu Mem vin rekompenci.» Aŭdu.
44
Marsilo diras: «Geno _sciu_ vere, 520 «Ke mi deziras vin tre kore ami; «_Sekreta restos nia konsiliĝo_, «Mi tre dezirus aŭdi vin pri Karlo «Grandaĝa, vivotempon li transpasis, «Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; «Li tiom da fremdlandoj trapaŝadis, «Da _batoj_ sentis sur la bulan ŝildon, «Da gloraj reĝoj igis mizeruloj! «Nu! Kiam ĉesos li batali tiel? «_Francujen, Ajksen, trovus li ripozon!_» Respondas Geno: «Karl' ne estas tia; «Ja, ĉiuj kiuj lin ekvidas, konas, 530 «Ripetas, ke la Reĝo estas nobla. «Ne povus mi lin inde ŝati, laŭdi; «Pli nobla kaj pli bona ne troviĝas; «Valoron lian kiu povus diri? «Lin Dio faris tiom superulo! «Mi volus morti pli ol lin forlasi!» Aŭdu.
45
«Mi multe miras», diras l' Idolano, «Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa; «Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; «Sur tiom da fremdlandoj klopodadis, 540 «Da batoj per pikstangoj ricevadis, «Da gloraj reĝoj igis mizeruloj! «Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?» Kaj Gen': «Ne, certe, dum la nevo vivas, «La plej kuraĝa sub Ĉielarkaĵo; «L' amiko Oliviro estas brava, «La dek du konsilistoj, la amataj, «Antaŭgvardias kun dudek mil anoj. «Konfidu Karlo, li neniun timas!» Aŭdu.
46
Rediras l' Idolano: «Mi miregas 550 «Pri Karlo tiel blanka kaj grandaĝa, «Li estas, ŝajne, pli ol ducentjara; «Li tiom da fremdlandoj almilitis, «Da batoj per tranĉegaj lancoj sentis, «Da gloraj reĝoj venkis kaj mortigis; «Nu! Kiam ĉesos li batali tiel?» Kaj Gen': «Ne, certe, dum Rolando vivas «La plej kuraĝa ĝis la Oriento; «L' amiko Oliviro estas brava, «La dek du konsilistoj, la amataj, 560 «Antaŭgvardias kun dudek mil Francoj. «Konfidu Karlo, li neniun timas!» Aŭdu.
47
--«Sinjoro Geno», diras Reĝ' Marsilo, «Ne estas gento bela pli ol mia. «Mi povas per kvarcent mil kavaliroj «Elbataladi Karlon, ankaŭ Francojn.» --Respondas Geno: «Vi ne kredu tion; «Multegajn Idolanojn vi nur perdos! «Ne malsaĝaĵon, sed saĝaĵon faru! «Al Karlo donu tiom da riĉaĵoj, 570 «Ke Francoj estu tute mirigitaj. «Preninte dudek el garantiuloj, «La Reĝo iros al Francujo dolĉa, «Kaj malantaŭe lasos postgvardion, «En kiu estos graf' Roland', mi kredas, «Kaj Oliviro brava kaj nobela. «Du grafoj mortos, mi certigas tion; «Kaj tiel malfieriĝinta Karlo «Plu ne kuraĝos iam vin batali.» Aŭdu.
Montroj.
48
«Sinjoro Geno», _diras Reĝ' Marsilo,_ 580 «Rolandon kiel povos mi mortigi?» --Kaj Gen': «Mi scios tion al vi diri. «Trairos Karlo Sizrajn intermontojn; «Li, malantaŭe, lasos postgvardion. «Kun nevo graf' Rolando, potenculo, «Kaj Oliviro, tiel konfidinda; «Dudek mil Francoj ankaŭ estos tie. «_Sed vi, kunigu vian belan genton,_ «Al Francoj sendu centmil Idolanojn «Por batalegi je l' unua fojo; «La francan genton ili forte vundos; 590 «Jes, viaj, eble, estos disĵetitaj; «Sed, duan fojon, bataladu same; «El tiuj du, Roland' ne elturniĝos. «Vi tiel faros belan elmiliton, «Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!» Aŭdu.
49
«Rolandon, kiu povus pereigi «Senigus Karlon je la dekstra brako! «Jes! Plu ne estos la belegaj aroj! «Anarojn tiajn Karl' ne kunigante, _«Ne portos plu sur frunto oran kronon,_ _«Kaj tuta Hispanujo_ trankviliĝos!» 600 Aŭdinte, Reĝo kisas lin sur kolo. Kaj tuj trezorojn siajn ekmalfermas. Aŭdu.
Ĵuroj.
50
Marsilo diras: «Kial paroladi? «Ne estas konsilant' _se ne_ fidinda! «_Tuj_ ĵuru al mi, ke Rolando _mortos,_ _«Ke mi lin trovos en la postgvardio;_ _«Sur mia leĝo mi promesos al vi,_ _«Ke mi batalos lin, se mi lin trovos.»_ --Respondas Gen': «Laŭ via volo estu!» Sur sanktrestaĵoj en Murglejso glavo Li ĵuras!... Perfidaĵo plenumiĝis!... Aŭdu.
51
Ĉi-tie staras tron' elefantosta _Sub olivujo kaj sur blanka ŝildo_. Marsilo tien alportigas libron 610 Sur kiu estas leĝ' Tervaga, Maha; Sur ĝi l' hispana Sarazeno ĵuras: «Se mi Rolandon trovos postgvardie, «Mi lin batalos per la tuta gento; «Rolandon mi mortigos se mi povos, «_La dek du konsilistoj juĝe mortos!_» --Kaj Gen': «_Traktaĵo nia_ bonsukcesu!» Aŭdu.
52
Jen venas idolano Valdabruno, _En majstr' ordeno patro_ de Marsilo, Li afablege diras: «Gen', Sinjoro, «Ĉi-glavon prenu, la plej el efikaj, 620 «Valoras la prenil' pli ol mil skudojn; «Pro amikec' mi ĝin donacas al vi; «Sed helpu kontraŭ la baron' Rolando, «Ke ni lin trovu en la postgvardio.» --«Tiele estos», diras grafo Geno, «_Jes, mi certigas, ni lin ekbatalos,_ «_Kaj mi promesas, ke ni lin mortigos._» Kaj ili kisas sur menton' kaj vango. Aŭdu.
Donacoj.
53
Jen venas idolano Klimborino; Li afablege diras: «Gen', Sinjoro, «Ĉi-kaskon prenu, la plej el fortikaj, «_Sur nazŝirmilo brilas karbunkolo;_ «Nin helpu kontraŭ la markiz' Rolando, 630 «Kaj diru, kiel ni lin malglorigos.» --«Tiele estos», diras _al li_ Geno. Sur buŝ' kaj vango interkisas ili. Aŭdu.
54
Alvenas nun Reĝino Bramimundo. «Sinjoro, diras ŝi, mi vin amegas. «Ĉar l' edzo, ĉiuj anoj, vin tre ŝatas. «Mi donas al vi, por edzino via, «Du ĉirkaŭmanojn, oro kaj juveloj «Valoras pli ol la trezor' de Romo. «Neniam via Estro vidis tiajn, 640 _«Kaj ĉiutage al vi mi donacos.»_ _--Nun Geno: «Ni plenumos vian servon.»_ Li metas ĉirkaŭmanojn en la boton. Aŭdu.
55
Alvokas Reĝ' Maldujton, la kasiston: «Nu? Ĉu pretigis vi por Karl' donacojn?» --Kasisto diras: «Via Reĝa Moŝto, «Jen l' or', l' arĝento, sur sepcent kameloj; «Garantiuloj dudek el plej noblaj.» _Marsil' al Geno ĵus alproksimiĝis,_ _Sur sia kor' lin dolĉe ĉirkaŭpremis,_ _Kaj diris: «Mi ja devas vin tre ami,_ _«Kaj ĉiutage al vi mi donacos,_ _«Se, por Rolandon frapi, vi kunhelpos.»_ _Respondas Geno: «Jes! mi ne prokrastos!»_ Aŭdu.
56
Marsilo tuŝas Genon sur la ŝultro, Dirante: «Vi tre brava, saĝa, estas; «Sed pro la leĝo (laŭ vi) la plej bona, «Vin gardu, ke vi aliiĝu pri ni. 650 «Mi malavaros por vi mian havon, «Dek mulojn per araba or' ŝarĝitajn, «Kaj ĉiujare tiel mi donacos. «Ŝlosilojn prenu de l' urbego nia, «Al Karlo donu, je mi, riĉegaĵojn, «_Kaj ankaŭ dudek ĉi-garantiulojn_. «Sed igu, ke Rolando postgvardiu. «Se mi lin trovos intermontirantan, «Mi kontraŭ li batalos ĝis la morto.» --Kaj Gen': «Mi pensas, ke mi tro prokrastas!» Ekrajdas li, kaj iras sian vojon. Aŭdu.
Reveno de Geno.
57
La Reĝo proksimiĝas sian Regnon, Li ĵus alvenis al _Valterno_, urbo Ekokupita iam de Rolando, Ruinigita ankaŭ de cent jaroj. Pri Gen' novaĵojn Reĝ' atendas tie. Ĉu submetiĝos granda Hispanujo? Tagiĝe, je l' unua matenruĝo, Jen Grafo Geno venas al tendaro. Aŭdu.
58
_Belega tago kaj brilega suno._ Sin levis Reĝo Karlo frumatene; Al meso kaj matinoj li ĉeestis; 670 Sur verda herbo, apud tendo, sidas Rolando; brava Olivir' alestas, Kaj duk' Naimo, kaj grandnombraj anoj Kaj Geno, perfidulo, ĵurrompinto. Li perfidege alparolas Reĝon: «Salut' je Dio, Via Reĝa Moŝto, «De Saragus' ŝlosilojn mi alportas; «Jen grandaj trezoraĵoj, kaj jen dudek «Garantiuloj; bone gardu ilin. «Marsilo Reĝo petas vin, ke vi ne 680 «Riproĉu lin pri manko de l' kalifo; «Ĉar mi mem vidis tricent mil soldatojn, «(Kaj la kirasojn, kaj la _ŝtalajn_ kaskojn, «Kaj oregravuritajn glavprenilojn), «Kun la kalifo ili enŝipiĝis; «Foriris ili, tute malvolinte «Ricevi kaj konservi nian kredon. «Ne marveturis ili tra kvar mejloj, «Jen ekbruegas fulmotondr' ventego... «Vi ilin plu ne vidos... ili dronis... 690 «_Pro tio nun kalifo ne ĉeestas_. «Se li postvivis, mi lin kunkondukus. «Sed, l' idolana Reĝo vin certigas, «Ke, antaŭ ol finiĝas ĉi-monato, «Li sekvos vin al franca Reĝolando; «Al leĝ' kristana tiam li aliĝos, «Manplekte, li fariĝos ano via, «Per vi, li estos Reĝ' de Hispanujo.» --Kaj Reĝo diras: «Ni al Dio danku; «Vi agis bone, Gen', mi ŝuldas al vi.» --Nun, mil trumpetoj tra kampar' sonoras... 700 Deloĝas Francoj; ili ŝarĝas brutojn; Jen ĉiuj iras al Francujo dolĉa... Aŭdu.
Malamikoj.
59
Nun Reĝo Karlo venkis Hispanujon, Kastelojn _ruinigis_, urbojn prenis; Li diras: «Mi ja finis militadon!», Kaj li rajdadas al Francujo dolĉa. _Jam tago malheliĝas, krepuskiĝas;_ Rolando graf' starigis la standardon Sur altaĵeton, rekte al ĉielo; Ripozas Francoj sur kamparo vasta. Jen, tra la valoj, Idolanoj rajdas, 710 Vestitaj per kirasoj, _ferkiteloj_, Sur kapo kaskoj, kaj ĉe flanko glavoj, Je kolo ŝildoj kaj pikstangoj akraj... Sur monto, en arbaro ili haltas; Kvarcent mil viroj staras ĝis tagiĝo! Ho Dio, ve! ne scias tion Francoj! Aŭdu.
Unuaj sonĝoj de Karlo.
60
La tago malheliĝis, nun noktiĝas; Ekdormas tie glora Estro Karlo; Li sonĝas: En la Sizraj intermontoj Li tenas sian fraksenlignan lancon. 720 Jen grafo Geno ĝin forprenas de li, Svingante ĝin kaj skuadante tiel, _Ke li ĝin rompas, kaj eĉ ĝin frakasas;_ Ĝis la ĉielo flugas la rompaĵoj... Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis... Aŭdu.
61
Sonĝinte tiel, li denove sonĝas. Jen en Francujo, en kapel' de Ajkso La dekstran brakon urso mordis tiel, _Ke tranĉis ĝi la karnon ĝis la osto:_ Jen, el Ardeno, kuras leopardo; Ĝi ankaŭ kruelege lin atakos... Sed jen, el ĉambro, tuj ĉashundo kuras 730 Al Karl' per galopegoj, risortiĝoj; Elmordas hundo dekstran ursorelon, Kaj brave ekatakas leopardon. --«Batalo granda--diras Francoj; ili «Ne scias, kiu estas la venkonto...» Dormadas Karlo, ĉar li ne vekiĝis. Aŭdu.
Ordono.
62
Post nokto, la tagiĝo hele venas. Imperiestro tre fiere rajdas; _Nun mil trumpetoj_ tra la _gent' sonoras_. «Baronoj noblaj, diras Estro Karlo, 740 «Rigardu tien, intermontvojetojn... «Decidu, kiu marŝos postgvardie.» Sed Gen': «Rolando, mia duonfilo; «Neniu estas pli kuraĝa ol li; «_Li estas la savonto de la gento._» Aŭdinte, Reĝ' fiere lin rigardas, Kaj diras: «Vi ja estas mem Diablo; «Ekscit' mortiga prenis vian korpon; «Sed kiu do por mi antaŭgvardios?» Respondas Gen': «Ogiro de Danujo Plej bona estas por plenumi tion.» Aŭdu.
63
Aŭdinte, ke lin oni nomas, Grafo Rolando ekparolas kiel Estro: «Mi, duonpatro, devas vin tre ami, «Mi, ŝuldos al vi, ke mi postgvardios. «Francestro Karlo, ja, nenion perdos, «Ĉar mi zorgeme gardos pri ĉevaloj «Pri muloj kaj mulinoj surrajd_eblaj_, «Kaj pri portilaj brutoj. Kiu ilin «Forprenus, ilin pagos per glavbato.» --Gen': «Vi ja veron diris, mi vin konas.» Aŭdu.
64
Roland' aŭdinte, ke li postgvardios, Parolas kun koler' al duonpatro: «Perfido kaj malbon' de via sango «Kredigis vin, ke mi ellasos ganton, «Ĉar antaŭ Karl' faligis vi bastonon!» Aŭdu.
65
Rolando grafo alparolas Karlon: «El via mano, donu la pafarkon; «Mi kredas, mi riproĉon ne meritos. «Ĝi, ja, ne falos de mi, kiel falis «De Geno dekstra _ganto_ kaj bastono.» 770 La Reĝo staras, kapon mallevinte, Li elkaresas barbon kaj lipharojn, Kaj li ne povas sin deteni plori. Aŭdu.
66
Alvenas siavice Duk' Naimo, _Barbulo kaj harulo heleblanka_. Li estas plej ŝatinda kortegano; Li diras al la Reĝo: «Vi lin aŭdis; «Rolando grafo estas kolerega, «_Kaj furioza, ankaŭ terurega;_ «Al li vi komisiis postgvardion; «Baronon tian vi neniam trovos. «Streĉitan de vi, donu la pafarkon 780 «Al li, kaj li kunprenu bonhelpantojn.» Pafarkon donas Reĝ'--Roland' ĝin prenas. Aŭdu.
67
Kaj Reĝo Karlo diras al Rolando: «Sinjoro nevo, ja, vi scias, al vi «Duonon de l' anaro mi fordonos; «Ĝin gardu, ĉar ĝi estas la savonto.» --Sed Grafo: «Ne! Mi tion ĉi ne faros; «Pro Di' je mia gent' mi restos inda. «Nur restu dudek mil kuraĝaj Francoj; «Senriske, vi trairu intermontojn; 790 «Neniun timu, dum mi estas viva!» Aŭdu.
68
_Rolando grafo staras sur altaĵo;_ _Li vestis sin per la kiras' plej bela,_ _Surmetis kaskon indan je barono,_ _Ĉe l' flanko orprenilan Durendalon,_ _Al kolo sian ŝildon florpentritan;_ _Li volas rajdi nur sur Vejlantifo;_ _En man' pikstango; la standardo blanka_ _Per oraj franĝoj tuŝas glavprenilon._ _Montriĝos kiu lin amegas aŭ ne!_ _Ekkrias Francoj: «Ni vin sekvos tien!»_ Aŭdu.
Postgvardio.
69
Rolando graf' ekrajdas sur ĉevalo; Ĉe lia flank', kolego Oliviro, Gerin' kaj Gerier' la nobla grafo, Otuno ankaŭ, kaj Berengiero Kaj duk' Sansuno, kaj Ansejs' _fiera,_ _Ivono, Ivori' de Reĝ' amataj,_ Girard' de Rusiluno, la _grandaĝa_ _Engeliero Gaskujano._ Diras Ĉefepiskop': «Pro mia kap'! mi iros!» Kaj Galtiero: «Ankaŭ mi kuniros, 800 «Mi Rolandano, mi lin ne _forlasu_!» Jen estas tuj dudek mil kavaliroj. Aŭdu.
70
Roland' alvokas Human[2] Galtieron: «Vi, kun mil Francoj de Francujo nia, «Okupu intermontojn kaj altaĵojn, «Por ke Imperiestr' neniun perdu.» --Kaj Galtier': «Pro vi, mi faros tion!» Kun tiuj ĉi mil Francoj de Francujo Li iras tra altaĵojn, intermontojn. De tie, kiaj ajn novaĵoj estos, 810 Li ne revenos, antaŭ ol vidvigi[3] Sepcent glavingojn. Reĝo Almariso Belferna lin hodiaŭ batalegos[4]. Aŭdu.
[2] De urbo «Humo».
[3] Senigi je glavo.
[4] Sekvo de tiu epizodo post versoj 1411-a kaj 2040-a.
Foriro de Karlo.
71
_Jen Estro Karl' trairas Rencesvalon._ _Barono Duk' Ogir' antaŭgvardias;_ _El tie do, nenio timeginda._ _Rolando malantaŭe postgvardias_ _Kun Oliviro, dek du konsilistoj,_ _Dudek mil anoj, Francoj de Francujo._ _Al ili helpu Dio dum batalo_ _Proksima. Tion scias Gen' perfida;_ _Sed li ricevis oron, kaj silentas!_ Aŭdu.
72
Montaro estas alta! Val' malluma! Ŝtonego nigra! intermont' terura! Jen Francoj iras, ne sen dolorego! Ĝis dek kvin mejloj sonas forirado! Sed, alveninte Teron Altan, ili Je vido de Gaskuja patrolando Rememoriĝas pri propraĵo, hejmo, 820 Pri junulinoj, pri edzinoj ĉastaj; Je kortuŝeco ili ĉiuj ploras! La plej sentema estas Karlo, lasis Li nevon en Hispanaj intermontoj! Dolore, li ne sin detenas plori! Aŭdu.
73
En Hispanujo restis Konsilistoj, Dudek mil Francoj ankaŭ estas tie. Ne tremas ili, kaj ne timas morton. Imperiestro iras al Francujo, _Li ploras, tiras sian blankan barbon_, Malĝojan frunton kaŝas per mantelo, 830 Ĉe lia flanko rajdas Duk' Naimo Dirante: «Reĝo, kia pens' vin premas?» Respondas Karlo: «Ve! Demand' ofenda! «Mi estas kortuŝita ĝis la larmoj! «De Gen' Francujo estos detruita! «Ĉi-tiun nokton sonĝis mi, ke Geno «En miaj manoj rompas mian lancon. «Al postgvardio li irigis _nevon_ «Rolandon, mi lin lasis en fremdlando! «Ve! se li mortos, kiu helpos al mi?» Aŭdu.
Kunveno ĉe Marsilo.
74
Ne povas Karlo sin deteni plori; Kunkompatadas kun li cent mil Francoj Timante terurege pri Rolando Danĝerigita de perfida Geno... De fremda Reĝ' ricevis li donacojn, Arĝenton, oron, silkvestaĵojn, mulojn, Ĉevalojn, kaj kamelojn, kaj leonojn... Marsil' alvokas de l' anar' baronojn, Vicgrafojn, grafojn, dukojn, almasurojn, Emirojn, kaj la filojn de la grafoj, 850 Kvarcent mil li kunigis post tri tagoj, Urbanojn alvokinte per tamburoj. Mahomstatuon starigitan alten Sur turo ĉiuj preĝas kaj adoras. Furiozege tiam ili rajdas Tra la kampar', la valoj kaj la montoj. Jen ili vidas la standardojn francajn, Kun postgvardio, dek du konsilistojn... Ho! nepre batalado ekfariĝos! Aŭdu.
Paroladoj.
75
Jen nevo de Marsil' antaŭe rajdas 860 Sur mulo; li ĝin per bastono pikas. Al l' onklo afablege li parolas: «Por mia serv' al Via Reĝa Moŝto, «Elportis mi dolorojn kaj klopodojn, «Batalis, kaj, venkinto, mi revenis; «Permesu, ke Rolandon mi ataku; «Mi lin mortigos per tranĉega lanco; «Se Mahomet' bonvolos helpi al mi, «Mi liberigos tutan Hispanujon, «De Aspraj intermontoj ĝis Duresto. 870 «For Karlo, Francoj tuj kapitulacos, «Kaj vi plu ne batalos vivodaŭre!» Marsilo Reĝo donas al li ganton. Aŭdu.
76
La ganton tenas nevo de Marsilo, Li fierege diras al la Onklo: «Ĵus min honoris Via Reĝa Moŝto! «Elektu nun dek unu estrojn, por ke «Ni ekataku dek du konsilistojn.» L' unua ekparolas Falsaruno; (Ĉi-tiu estas frato de Marsilo), 880 «Sinjoro nevo, mi kaj vi kuniros. «Ni ambaŭ certe, tie, batalados «La postgvardion de anar' de Karlo. «Ni ĝin mortigos; tio certa estas!» Aŭdu.
77
Jen siavice Korsablino, Reĝo De Barbarujo; kvankam malvirtulo, Li ekparolas kiel kuraĝulo: «Por tuta Dia or', mi ne forkuros. «_Roland' ĉeestu, tuj mi lin atakos._ «_Mi estas tria, vi elektu kvaran._» Sed vidu, jen Malprimo de Brigalo; Li kuras, pli rapide ol ĉevalo, 890 Kaj per laŭtvoĉo krias al Marsilo: «Al Rencesvalo, jes, mi tien iros! «Roland' ĉeestu, tuj mi lin mortigos!» Aŭdu.
78
Ĉeestas la Emir' de Balagero, Belkorpa kaj vizaĝ' fiera, hela, Kaj kiam sur ĉevalo li rajdadas, Nobele, brave, li armilojn portas. Famulo pro kuraĝo, se li estus Kristan', barono estus fariĝinta. Li venas al Marsil' kaj laŭte diras: 900 «Al Rencesvalo, jes, mi iros tien; «Roland' ĉeestu, morte li finiĝos, «Kaj Oliviro, dek du konsilistoj, «Kaj Francoj mortos kun doloro, honto! «Pri Karlo, li, grandaĝa, babiladas; «De nun li ĉesos nin kontraŭbatali; «Libera Hispanujo restos al ni.» Marsilo Reĝo lin tre multe dankas. Aŭdu.
79
Ĉeestas tie Estr' de Moriano, Plej perfidulo en Hispanolando; 910 Li al Marsilo fanfaronas jenajn: «Al Rencesvalo mi kondukos genton, «Dudek mil virojn kun pikstangoj, ŝildoj. «Roland' ĉeestu, li certege mortos, «_Kaj Francoj mortos, kun doloro, honto._ «Pri ili ĉiutage Karlo ploros!» Aŭdu.
80
Kaj ankaŭ jen Turgiz' de Turteluso. Li estas grafo, Estro de la urbo; Kristanojn ruinigi li volegas. Al la aliaj li alproksimiĝas, Kaj diras: «Reĝ' ne timu; Maho estas 920 «Pli forta, ol, en Romo, Sankta Petro; «Se vi lin servos, _ni akiros_ venkon; «Al Rencesval' mi iros al Rolando; «Neniu povos savi lin de morto. «Rigardu mian glavon, bonan, longan, «Mi ĝin prezentos kontraŭ Durendalo; «Vi scios, kiu estos la venkinto. «Se Francoj ekbatalos, ili mortos. «Maljuna Karl' dolore, honte vivos, «Neniam plu _sur kap'_ portante kronon!» Aŭdu.
81
Jen ankaŭ Eskremizo de Valterno; Li, idolana Estro de ĉi-lando, Al Reĝo diras, meze de l' anaro: «En Rencesval' mi humiligos Francojn. «Roland' ĉeestu, li la kapon perdos; «Kaj Oliviro, l' Estro de l' aliaj, «Konsilistaro _iros_ al la morto; «Francujo dezertiĝos, Francoj mortos, «Anaron Karlo havos plu neniam!» Aŭdu.
82
Jen ankaŭ idolano Esturganto, 940 Kun li, Estramarin' kolego lia; Plej perfiduloj ili ambaŭ estas: «Sinjoroj, diras Reĝ', antaŭenrajdu, «Al Rencesvalaj intermontoj iru, «Kaj helpu al irad' de mia gento.» --Kaj ili: «Ni plenumos la ordonon; «Al Oliviro kaj Roland' ni iros, «Neniu savos dek du Konsilistojn. «Ĉar niaj glavoj estas bonaj, tranĉaj, «Ruĝiĝos ili per varmega sango; 950 «Kaj Francoj mortos, Karl' pri ili ploros, «Kaj grandan Landon ni donacos al vi; «Vi ĝin posedos, jes, Sinjoro, venu; «Imperiestron al vi _ni submetos_!» Aŭdu.
83
Alkuras Margariz' de Sebilio, Li superregas landon ĝis _la_ maro. Virinoj amindumas ĉi-belulon. Se _sinjorino_ vidas lin, ŝi ĝojas, Kaj, _vole aŭ nevole_, dolĉridetas. Nenia idolano lin egalas. 960 En mezo de l' anaro, li, pli laŭte Ol la aliaj diras: «Reĝ', ne timu; «En Rencesval' Rolandon mi mortigos, «Kaj Oliviro ne eliros viva, «Kaj dek du Konsilistoj ankaŭ mortos. «Jen vidu mian orprenilan glavon, «Emir' de Primo ĝin donacis al mi. «Mi, ja, enigos ĝin en ruĝan sangon! «Al Francoj morto! Al Francujo honto! «Maljuna Reĝo Karlo, florbarbulo, 970 «Kun larmoj kaj koler' travivos tagojn! «Ĉi-jaron, ni, venkintoj de Francujo, «En urbo San Deniz' kviete dormos!» Pripense, idolana Reĝ' sin klinas. Aŭdu.
84