Part 6
Ĉiuj rigardis lin kun scivolo, li mem atendis tujan morton kaj tre estis mirigita, ne sentante efikon de veneno. Anstataŭ antaŭmorta malvarmo agrabla varmeco trakuris lian korpon kaj malaperigis nevolan palecon de lia vizaĝo. La vino, donacita de la caro, estis pura malnova bastro. Serèbrjanij divenis, ke la caro aŭ pardonis al li la kulpon, aŭ eble ankoraŭ nenion scias.
Jam pli ol kvar horojn daŭris la tagmanĝo, tamen finiĝis nur la unua duono. La kuiristoj de l' caro multe penadis en ĉi tiu tago. Neniam antaŭe ili kuiris tiajn bonajn turnrostitajn renojn kaj karasojn kun ŝafidviando. Apartan miregon vekis gigantaj fiŝoj, kaptitaj en Blanka Maro kaj alsenditaj al la caro el la monaĥejo de Solovkì. La fiŝoj estis alvenigitaj vivantaj, en grandegaj bareloj, la vojaĝo daŭris kelkajn semajnojn. Ĉi tiuj fiŝoj kuŝis en grandegaj arĝentaj kaj oraj pelvoj, kaj ĉiun portis po kelkaj servistoj. Jen kie la kuiristoj aperigis sian tutan artecon! La sturgoj kaj sevrugoj estis tiel mirinde preparitaj, ke ili similis je kokoj kun disetenditaj flugiloj, je flugilhavaj serpentoj kun malfermitaj buŝegoj. Bongustaj estis ankaŭ leporoj kun vermiĉelo, kaj la gastoj, kvankam treege sataj, ne preterpasigis koturnojn kun bulba saŭco nek alaŭdojn kun ajlo kaj safrano.
Fine, laŭ mansigno de l' stolniko, oni deprenis de l' tabloj salon, pipron kaj vinagron, ĉiujn viandojn kaj fiŝojn. La servistoj foriris kaj revenis en novaj vestoj. La orŝtofajn kaftanojn ili anstataŭigis per someraj kuntuŝoj[47] el blanka veluro, arĝentbroditaj kaj borderitaj per zibelfelo. Ĉi tiu vestaro estis ankoraŭ pli riĉa kaj pli bela ol la du unuaj. La servistoj alportis en la ĉambregon figuron de Kremlo, faritan el sukero, kvin pudojn pezan, kaj starigis ĝin antaŭ la caro. La figuro estis tre arte farita. Dentohavaj muroj, turetoj kaj eĉ homoj piedirantaj aŭ rajdantaj estis zorge ellaboritaj. Similaj figuroj, nur pli malgrandaj, du-tri pudojn pezaj, ornamis aliajn tablojn. Poste oni alportis preskaŭ cent oritajn kaj kolorigitajn arbojn, kies branĉoj, anstataŭ fruktoj, estis ŝarĝitaj per mielkukoj kaj dolĉaj kukoj. Samtempe aperis sur la tabloj leonoj, agloj kaj aliaj birdoj, elfanditaj el sukero. Inter la urbfiguroj kaj la birdoj kuŝis montoj da pomoj, beroj kaj nuksoj. Sed neniu jam manĝis fruktojn, ĉiuj estis plensatigitaj. Kelkaj gastoj trinkis ankoraŭ siajn pokalojn da vino pli pro etiketo ol pro soifo; aliaj dormetis, sin apogante sur la tablon; multaj jam kuŝis sub la benkoj, ĉiuj senescepte jam demetis la zonojn kaj malbutonumis la kaftanojn. La karaktero de ĉiu gasto vidiĝis pli bone.
La caro preskaŭ nenion manĝis. Dum tagmanĝo li multe ŝercis kaj bonkore parolis kun siaj najbaroj. Lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis ĉe la fino de l' tagmanĝo. La samon oni povas diri pri Godunòv. Boriso, ŝajne, ne preterpasigis bongustan manĝaĵon, nek pokalon da forta vino, li estis gaja, amuzis la caron kaj liajn favoratojn per saĝaj paroloj, sed ĉiam restis sindetenema. La trajtoj de lia vizaĝo, same kiel en komenco de l' tagmanĝo, aperigis miksaĵon de saĝeco, konscia humileco kaj memfido. Boriso nerimarkite ekridetis, ĵetante rapidan rigardon sur la aron da ebriaj kaj dormantaj korteganoj, kaj malestimo trakuris liajn lipojn.
La kronprinco Ivano multe manĝis, silentis, aŭskultis kaj de tempo al tempo interrompis la parolanton per maldeca aŭ ofenda ŝerco. Plej multe li atakis Maluton Skuratov, kvankam Skuratov ne similis la homon, kiu tolerus ofendon. Lia eksteraĵo teruris eĉ la plej maltimajn. Lia frunto estis mallarĝa kaj kunpremita, la kapharoj komenciĝis de super la brovoj, male--la makzeloj kaj vangostoj estis nekonforme grandaj; la kapo havis malgrandan vizaĝon, kaj la nuko similis larĝan kaldronon, ankaŭ post la oreloj troviĝis tiaj grandaj elstaraĵoj, ke la oreloj ŝajnis enfalintaj. La okuloj de nedifinebla koloro neniun rigardis rekte, sed teruro ekposedis tiun, kiu okaze renkontis ĉi tiun malhelan rigardon! Ŝajne, neniu grandanima sento, neniu penso, superanta la sferon de brutaj instinktoj, povis penetri en ĉi tiun malgrandan cerbon, kovritan de dika kranio kaj densaj haregoj. La vizaĝo esprimis ion senesperigan kaj nekortuŝeblan. Rigardante Maluton, oni klare vidis, ke senrezultate estus serĉi en li iun homsenton. Efektive, morale li vivis aparte de ĉiuj homoj, en ilia medio li vivis izolita, sen ies amikeco aŭ intimeco; li ne estis plu homo, sed vera cara hundo, preta disŝiri ĉiun, kiun montros al li Ivano.
La sola homa sento de Maluto estis, ŝajne, lia amo al la filo, la juna Maksimo Skuratov. Sed kia amo? Amo de sovaĝa besto, amo senkonscia, kvankam preta al sinoferado. Ĝin pligrandigis la ambicio de Maluto. Devenante mem el popolamaso, li multege enviis nobelojn kaj altrangulojn, kaj lia celo estis plialtigi almenaŭ siajn posteulojn, antaŭ ĉio la amatan sian solan filon. La penso, ke lia Maksimo ĉiam restos en okuloj de l' popolo pli malalta ol la fieraj bojaroj, milojn da kiuj li, Maluto, jam estis ekzekutinta, ĉi tiu penso lin frenezigis. Per oro li penadis atingi honorojn, je kiuj li estis senigita pro sia deveno, kaj apartan plezuregon li sentis dum ekzekutoj: li sin venĝis al la malamegataj bojaroj, li riĉiĝis per ilia havaĵo kaj li sin plialtigis en cara favoro, alcelante ankaŭ plialtigi sian amatan filon. Sed, krom ĉi tiuj motivoj, la sango mem estis por li necesaĵo kaj fonto de plezuro. Multajn li mortigis propramane, kaj la kroniko rakontas, ke iufoje, post la ekzekutoj, li propramane dishakadis la kadavrojn, ĵetante pecojn al hundoj. Por plenigi la bildon de ĉi tiu persono, oni devas aldoni, ke, malgraŭ lia tre limigita intelekto, li, kvazaŭ sovaĝa besto, estis treege ruza, dum milito li distingiĝis per eksterordinara braveco, en interrilatoj li estis tre suspektema, kiel ĉiu sklavo, atinginta ne merititan honoron, kaj neniu tiel longe memoris ofendon, kiel Maluto Skuratov.
Tia estis la viro, kiun tiel nesingarde ofendadis la kronprinco.
Specialan kaŭzon havis Ivano Ivànoviĉ por moki Maluton. Maluto, turmentata de envio kaj ambicio, de longe soifis bojaran rangon; sed la caro, kiu iufoje ankaŭ respektis antikvajn kutimojn, ne deziris malhonori la plej altan rusan rangon per la persono de sia malaltranga favoratulo kaj ne atentis liajn klopodojn. Tiam Maluto kuraĝis rememorigi al Ivano sian deziron. La saman matenon, ĉe la eliro de la caro el lia dormoĉambro, Maluto falis teren antaŭ li, elkalkulis ĉiujn siajn meritojn kaj petis kiel rekompencon donaci al li bojaran ĉapon. Ivano kun pacienco aŭskultis lin ĝis la fino, ekridis kaj nomis lin hundo. Kaj nun, dum tagmanĝo, la kronprinco rememorigis al Maluto lian nesukcesintan peton. Ne devus li tion fari, se li pli bone konus Maluton! Maluto eksilentis kaj fariĝis pli kaj pli pala. Kun granda malplezuro la caro konstatis la malamikajn rilatojn inter Maluto kaj la kronprinco. Por ŝanĝi la temon, li sin turnis al Vjàzemskij.
--Afonĉjo,--li diris duonvoĉe: ĉu longe ankoraŭ vi estos malgaja? Mi ne rekonas mian bonan opriĉnikon! Ĉu vin tute formanĝis la amo, la malbonega serpento?
--Vjàzemskij ne estas opriĉniko,--rimarkigis la kronprinco.--Li sopiras, kvazaŭ juna knabino. Via cara moŝto, ordonu vesti lin per sarafano[48] kaj razigi lian barbon, por ke li similu je Teòdoro Basmanov, aŭ ordonu, ke li kantu kune kun harpistoj. Harpo estos por li pli konvena ol sabro!
--Via kronprinca moŝto!--ekkriis Vjàzemskij: se vi estus kvin jarojn pli aĝa kaj ne estus filo de l' caro, mi vin elvokus pro tia malhonorigo sur placon de Triunuo en Moskvo,--tie ni mezurus niajn fortojn, kaj Dio mem decidus, al kiu konvenas manumi batalilojn, al kiu ludi la harpon!
--Afonĉjo,--severe ekkriis la caro:--ne forgesu, antaŭ kiu vi parolas!
--Granda caro Ivano,--arogante respondis Vjàzemskij. Se mi ŝajnas al vi kulpa, ordonu, ke oni min senkapigu, sed mi ne permesos, ke la kronprinco min ofendu!
--Ne,--diris per pli mola tono la caro, kiu ĉiam pardonis al Vjàzemskij ĉiujn liajn strangaĵojn, ŝatante lian bravecon:--ne venis ankoraŭ tempo dehaki la kapon de Afonĉjo. Li ankoraŭ servu al la caro! Aŭskultu, Afonĉjo, mi rakontos al vi fabelon, la saman, kiun la pasintan nokton rakontis al mi la blinda Filĉjo. En la glora urbo Rostovo, la bela urbo, loĝis brava junulo, Aleĉjo Popoviĉ. Pli ol sian vivon li ekamis junan princinon, kies nomon mi forgesis. Sed ŝi estis edzino de la maljuna Tugarin Zmejeviĉ kaj, kiom ajn klopodis Aleĉjo, ĉiam li ricevis de ŝi rifuzon:--"mi ne amas vin, junulo, mi amas sole mian edzon, mian karan maljunan Zmejeviĉ'n".--"Bone!"--diris Aleĉjo: "vi ankaŭ min estos amanta, mia blanka cignineto". Kun dekdu fidelaj servistoj li penetris en la palacon de Zmejeviĉ kaj forportis lian junan edzinon.--"Gloro al vi, bravulo!"--diris la virino: "ke vi povis ne nur min ami, sed ankaŭ min akiri per glavo; kaj pro tio mi vin amas pli ol mian vivon, pli ol la lumon, pli ol mian abomenan maljunan edzon Zmejeviĉ!"--Nu, diru, Afonĉjo,--aldonis la caro, fikse rigardante Vjàzemskij'n:--kiel plaĉas al vi la fabelo de l' blinda Filĉjo?
Avide aŭskultis la princo Vjàzemskij la rakonton de l' caro. Enfalis ĝi en lian animon, kvazaŭ fajreroj en sekajn garbojn,--ekflamis pasio en lia brusto, ekbrilis la okuloj.
--Afonĉjo,--daŭrigis la caro: nun mi forveturas al pilgrimado Suzdalon, kaj vi iru Moskvon al bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov, demandu lin pri lia farto, diru, ke mi vin sendis por depreni mian malfavoron... Kaj ne forgesu,--li aldonis plensignife: ne forgesu kunpreni, por pli granda honoro, pli multe da opriĉnikoj!
Serèbrjanij bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de Vjàzemskij, kia sovaĝa ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, sed li ne estis aŭdinta la interparoladon de la caro kun princo Vjàzemskij.
Se divenus Nikito Romànoviĉ, kio ĝojigas la princon-opriĉnikon, li forgesus pri la ĉeesto de l' caro, li deŝirus akran sabron de la muro, li dehakus la kapon al Vjàzemskij; pereigus li sendube sian kapon, sed ĉi tiun fojon lin savis sonoj de l' harpoj, de l' preĝejaj sonoriloj kaj laŭta interparolado de opriĉnikoj. Li ne sciis, pri kio ĝojis Vjàzemskij!
Fine Ivano leviĝis. Ĉiuj korteganoj ekmoviĝis, kvazaŭ abeloj, maltrankviligitaj en la abelujo. Kiu nur povis, leviĝis ankaŭ, kaj ĉiuj laŭvice aliradis la caron por ricevi de li sekigitajn prunojn, kiujn li propramane disdonis al la frataro. En la sama momento tra la aro traŝoviĝis opriĉniko, ne partopreninta la festenon, kaj ion murmuretis al Maluto Skuratov. Maluto ruĝiĝis, kaj koleron esprimis lia vizaĝo. Ĉion rimarkis la akravida caro! Ivano postulis klarigon.
--Via cara moŝto!--ekkriis Maluto: neniam aŭdita ago! Perfido, ribelo kontraŭ via cara moŝto!
Ĉe la vorto "perfido" la caro paliĝis, kaj liaj okuloj ekbrilis.
--Via cara moŝto!--daŭrigis Skuratov: antaŭ kelkaj tagoj mi sendis revizion en ĉirkaŭaĵon de Moskvo por ekscii, ĉu apudmoskva loĝantaro bone gardas vian caran regularon. Subite iu nekonata bojaro kun siaj servistoj atakis la reviziistojn. Multajn ili mortigis, kaj mian ĉevalserviston ili tute kripligis. Jen li staras post la pordo, kruele batita! Ĉu li povas eniri?
Ivano ĉirkaŭrigardis ĉiujn siajn opriĉnikojn kaj sur ĉiuj vizaĝoj legis koleron kaj indignon. Tiam liaj trajtoj akceptis esprimon de ia stranga plezuro kaj li diris per trankvila voĉo:
--Li eniru!
Baldaŭ la aro disiĝis, kaj en la ĉambregon eniris Mateo Ĥomjàk kun bandaĝita kapo.
ĈAPITRO IX.
Juĝa esploro.
Ĥomjàk eĉ ne estis lavinta la vizaĝon, male, li intence makulis per sango sian bandaĝon kaj siajn vestojn, por ke la caro vidu, kiel kruele oni lin batis.
Proksimiĝinte al Ivano, li falis teren kaj surgenue atendis la permeson paroli.
Ĉiuj scivole rigardis Ĥomjàk'n. Caro la unua rompis la silenton.
--Kontraŭ kiu vi plendas?--li demandis: kiel okazis la afero? Rakontu de l' komenco!
--Mi mem ne scias, via cara moŝto, kontraŭ kiu mi plendas. La hundo ne diris al mi sian nomon! Kaj mi surgenue plendas nun al via cara moŝto, ke mi estas batita kaj kripligita de nekonata viro!
La komuna atento plialtiĝis; oni eĉ ne kuraĝis spiri. Ĥomjàk daŭrigis:
--Ni venis, via cara moŝto, kiel reviziistoj, en vilaĝon Medvedevka, kaj subite atakis nin malbenitaj nekonatoj. Ili falis sur nin, kiel neĝo sur la kapon, trapikis, dishakis unu dekon da viroj, la aliajn ligis; kaj ilia bojaro, kanajlo, jam volis nin ĉiujn pendigi, kaj la du rabistojn, kiujn ni estis kaptintaj dum revizio, li liberigis.
Eksilentis Ĥomjàk kaj ordigis sian sangmakulitan bandaĝon sur la kapo. Nekredema surda murmuro ekaŭdiĝis inter la opriĉnikoj. La rakonto ŝajnis nekredinda. La caro ankaŭ dubis.
--Ĉu la veron vi parolas, amiko?--li diris, trapikante Ĥomjàk'n per sia agla rigardo.--Eble vi estis ebria? Eble bona kruĉo da "brago"[49] sekvigis tiun kripligon?
--Mi estas preta ĵuri antaŭ kruco, ke mi diras la veron; aŭ, pli bone, mi ĵuras per mia kapo!
--Sed diru do, amiko, kial la nekonata bojaro vin ne pendigis?
--Kredeble, li ŝanĝis sian intencon, li neniun pendigis, li nur ordonis vipi nin ĉiujn.
Murmuro ree trakuris inter la aŭdantaro.
--Ĉu vi estis multaj en la taĉmento?
--Kvindek viroj, mi la kvindekunua.
--Kaj la liaj?
--Mi ne volas mensogi,--ili estis pli malmultenombraj, ĉirkaŭ dudek aŭ tridek...
--Kaj vi permesis, ke oni vin ligu kaj vipu, kvazaŭ vi estus virinaĉoj! De kie venis tia timegeco? Ĉu viaj brakoj estis paralizitaj? He, vi, bravulo en via angulo, veran ridindaĵon vi rakontas! Kiu do estas la bojaro, kiu dum plena tago kuraĝas ataki la opriĉnikojn? Neeblaĵo!.. Certe, la bojaroj deziras neniigi la opriĉnikojn, sed ili ne kuraĝas! Min ili ankaŭ volonte formanĝus, tamen--okulo vidas, sed lango ne trafas! Aŭskultu, se vi deziras, ke mi kredu al vi, diru la nomon de la bojaro, alie konfesu vian mensogon. Kaj se vi ne povas ĝin nomi kaj ne konfesos,--malbone al vi estos, amiko!
--Via cara moŝto!--diris la ĉevalservisto tre firme: Dio scias, ke mi diras la veron. Vi povas min ekzekutigi, mi ne timas la morton, mi timas la mensogon, estu ĉiuj viaj homoj miaj atestantoj!
Kaj li montris la opriĉnikojn, kvazaŭ alvokante ilin esti atestantoj. Subite lia rigardo falis sur Serèbijanij'n.
Ne facile estas priskribi, kio fariĝis en la koro de Ĥomjàk. Miregon, dubon kaj fine ĝojon, malican ĝojon revidigis en si liaj trajtoj.
--Via cara moŝto!--li ekkriis: se vi deziras scii, kiu nin atakis, kiu mortigis la kamaradojn kaj ordonis nin vipi, diru, ke ĉi tiu bojaro deklaru sian nomon!
Ĉies okuloj sin turnis al Serèbrjanij. La caro kuntiris siajn senharajn brovojn kaj fikse observadis la princon tute senparole. Nikito Romànoviĉ staris senmova, trankvila, sed pala.
--Nikito!--fine diris la caro, malrapide eldirante ĉiun vorton: venu ĉi tien, respondu, ĉu vi konas ĉi tiun homon?
--Jes, via cara moŝto!
--Ĉu vere vi estis atakinta lin kaj liajn kunulojn?
--Via cara moŝto! Ĉi tiu homo kaj liaj kunuloj mem atakis la vilaĝanojn...
Ĥomjàk interrompis la princon. Por pereigi la malamikon, li decidis ne indulgi sin mem.
--Via cara moŝto!--li diris: bonvolu ne fidi al la bojaro! Li mensogas! Li volas min kalumnii, ĉar mi estas servisto, ĉar mi ne estas altrangulo, kaj tiamaniere vi ne ekkonos la veron. Ordonu, via cara moŝto, juĝe esplori la aferon, bonvolu demandi miajn kamaradojn aŭ, prefere, ordonu nin ambaŭ turmente esplori, kaj vi vidos la veron!
Serèbrjanij rigardis Ĥomjàk'n kun malestimo.
--Via cara moŝto,--li diris: mi ne malkonfesas mian agon. Mi atakis ĉi tiun homon kaj liajn kamaradojn, mi ordonis ilin vipi...
--Sufiĉas!--severe interrompis la caro.--Respondu: kiam vi ilin atakis, ĉu vi sciis, ke ili estas miaj opriĉnikoj?
--Ne, via cara moŝto!
--Kaj kiam vi volis ilin pendigi, ili diris al vi, kiu ili estas?
--Jes, via cara moŝto!
--Kial do vi ilin ne pendigis?
--Ĉar mi preferis, ke viaj juĝistoj ilin juĝe esploru!
--Kial do vi tuj de komenco ne sendis ilin al miaj juĝistoj?
La princo ne sciis, kion diri.
La caro ekzamenis lin per rigardo, penetranta ĝis en la fundon de lia animo.
--Ne pro tio vi ilin ne pendigis, ke vi ekdeziris ilin sendi al miaj juĝistoj, sed pro tio, ke ili sin nomis caraj servistoj! Kaj vi,--daŭrigis la caro kun ĉiam kreskanta kolero,--vi, sciante, ke ili estas miaj servistoj, vi ordonis ilin vipi?
--Via cara moŝto...
--Sufiĉe!--ektondris Ivano.--La esploro estas finita. Frataro!--li sin turnis al siaj favoratoj: diru, kion meritas la bojaro Nikito? Konigu viajn pensojn, mi deziras scii, kion pensas ĉiu el vi!
La voĉo de la caro estis firma, sed lia rigardo diris, ke li jam estis decidinta en sia koro la sorton de l' princo, kaj ke malfeliĉo atendas tiun, kies verdikto estos pli malsevera, ol lia.
--Nu, diru, homoj!--li ripetis, plilaŭtigante la voĉon,--kion meritas Nikito?
--Morton!--diris la kronprinco.
--Morton!--ripetis Maluto, Grjaznòj, pastro Levkij kaj ambaŭ Basmanov'j.
--Li do ricevu la morton!--diris Ivano trankvile,--ĉar skribite estas: kiu levis la glavon, per glavo pereos! Prenu lin!
La princo silente salutis la caron. Kelkaj viroj tuj ĉirkaŭis lin kaj elirigis lin el la ĉambrego. Multaj sekvis ilin por vidi la ekzekuton, aliaj restis. Malsonora murmuro aŭdiĝis en la ĉambrego. La caro sin turnis al la opriĉnikoj. Lia mieno estis solena.
--Frataro!--li demandis: ĉu justa estis mia juĝo?
--Justa, justa! ekaŭdiĝis inter la plej proksimaj opriĉnikoj.
--Justa, justa!--ripetadis la pli malproksimaj.
--Ne justa!--diris unu sola voĉo.
La opriĉnikoj ekscitiĝis.
--Kiu diris? Kiu eldiris la vorton? Ne justa estas la juĝo de l' caro?--aŭdiĝis ĉie.
Ĉies vizaĝoj esprimis miron, ĉies okuloj ekbrilis per indigno. Nur unu, la plej kruela, ne montris koleron. Maluto fariĝis pala, kiel morto.
--Kiu diras, ke ne justa estas mia juĝo?--demandis Ivano, penante doni al siaj trajtoj plej trankvilan esprimon.--Kiu diris ĉi tion, elpaŝu antaŭen!
--Via cara moŝto!--diris Maluto, treege ekscitita: inter viaj fidelaj servistoj nun estas multe da ebriaj, multe da tiuj, kiuj parolas, ne demandinte sian prudenton! Ne serĉu ĉi tiun drinkulon, via cara moŝto! Kiam li estos sobra, li mem ne kredos, ke li tion eldiris en ebria stato.
La caro nefideme rigardis Maluton.
--Sankta paraklisiarĥo!--li diris, ridetante: de kiam vi fariĝis tiel bonkora?
--Via cara moŝto!--daŭrigis Maluto: ne ordonu...
Sed estis jam tro malfrue.
La filo de Maluto jam elpaŝis antaŭen kaj respektplene staris antaŭ la caro. Maksimo Skuratov estis la sama opriĉniko, kiu ĵus savis Serèbrjanij'n de l' urso.
--Ha, Makĉjo, do estas vi, kiu mallaŭdas mian juĝon,--diris Ivano, rigardante kun malbona rideto jen la patron, jen la filon.--Nu, diru, Makĉjo, kial do ne plaĉis al vi mia juĝo?
--Via cara moŝto, vi ne ĝis fino aŭskultis la princon Serèbrjanij, vi ne permesis al li sin pravigi, vi eĉ ne demandis lin, pro kio li volis pendigi Ĥomjàk'n.
--Via cara moŝto, ne aŭskultu lin,--petegis Maluto,--li estas ebria. Ĉu vi ne vidas, li estas ebria. Bonvolu lin ne aŭskulti! For, drinkulo, jen kiom multe vi drinkis! For, for de ĉi tie!
--Maksimo drinkis nek vinon, nek mieltrinkaĵon,--malice rimarkis la kronprinco.--Mi lin observadis la tutan tagmanĝon, li eĉ ne trempis la lipharojn!
Maluto ĵetis sur la kronprincon rigardon, kiu estus tremiginta ĉiun alian. Sed la kronprinco opiniis sin neatingebla por la venĝo de Maluto. La dua filo de Ivano la Terura, la kronprinco Ivano Ivànoviĉ posedis preskaŭ ĉiujn malvirtojn de sia patro, kaj la malbonaj ekzemploj ĉiam pli kaj pli malaperigis la bonajn trajtojn de lia karaktero. La kronprinco jam ne konis kompaton.
--Jes,--li ripetis, ridetante: Maksimo nenion drinkis nek manĝis hodiaŭ. Li ne ŝatas nian vivmanieron. Abomena estas por li via opriĉnino, patro!
Dum li parolis, Boriso Godunòv fikse lin rigardis. Ŝajne, li studis lian vizaĝon kaj poste senbrue, ne rimarkite li eliris el la manĝoĉambro.
Maluto falis teren antaŭ la caro.
--Via cara moŝto! Patro nia, Ivano Vasìljeviĉ!--li balbutis, kaptante la baskojn de l' cara supervesto. Hodiaŭ matene mi, malsaĝulo, sovaĝa kamparanaĉo, petis vin donaci al mi bojaran rangon. Kie estis mia prudento? Kie estis mia homa konscio? Ĉu mi, sklavo malbonodora, indas porti bojaran ĉapon? Forgesu, via cara moŝto, pri miaj malsaĝaj paroloj, ordonu demeti de mi ĉi-tiun orkovritan kaftanon, ordonu, ke mi surmetu bastaĵon,--nur pardonu al Maksimo lian kulpon! Juna li estas, via cara moŝto, juna kaj malsaĝa, li mem ne scias, kion li parolas. Sed se vi iun ajn volas ekzekuti, ekzekutu min, por ke mi, malsaĝulo, ne permesu al mia filo drinki tiel multe! Permesu, via cara moŝto, ke mi suriru la eŝafodon, aŭ ordonu, ke mi mem min tuj mortigu?
Kompatinda fariĝis lia vizaĝo, malesperegon esprimis la trajtoj, kiuj ĝis nun nenion rebriligis, krom sentoj de sovaĝa besto.
La caro ekridis.
--Por kio mi ekzekutos vin aŭ vian filon!--li diris: Maksimo estas prava!
--Kion vi diras, via cara moŝto?--ekkriis Maluto.--Kiel Maksimo povas esti prava?--Kaj pro ĝojo kaj mirego li komencis stulte rideti, sed baldaŭ ree nebuliĝis lia vizaĝo, ĉar ekŝajnis al li, ke la caro lin mokas. Ĉi tiuj rapidaj ŝanĝoj de lia vizaĝo estis tiel ridindaj, ke la caro, lin rigardante, ree komencis ridi.
--Maksimo estas prava,--li ripetis fine kun tute serioza mieno: mi tro rapidis. Neeble estas, ke Serèbrjanij propravole ion entreprenu kontraŭ mi. Mi rememoras Nikiton ankoraŭ antaŭ la litova milito. Mi ĉiam lin amis, li estis mia bona servisto. Vi, malbenitoj, daŭrigis la caro, sin turnante al Grjaznòj kaj Basmanov'j,--vi ĉiam estas kulpaj pri tio, ke mi verŝigas la sangon! Ĉu ne sufiĉas por vi niaj mortigoj? Nun vi ekdeziris, ke mi pereigu mian fidelan bojaron! Kial vi staras tie, sovaĝaj bestoj? Kuru, ĉesigu la ekzekuton! Ne, ne iru, estas jam malfrue... Sendube, lia kapo jam estas forhakita. Vi, vi ĉiuj pagos al mi por lia sango!
--Ne estas malfrue, via cara moŝto,--diris Godunòv, ree enirante la ĉambregon.--Mi ordonis haltigi la ekzekuton. Kompato estas via eco; mi scias, ke vi pli ol unu fojon kondamnis la krimulon kaj poste lin pardonis. Sed la princo jam metis sian kapon sur la ŝtipon, kaj la ekzekutisto sen kaftano staras, suprenvolvinte la manikojn, kaj atendas vian caran ordonon.
Sereniĝis la vizaĝo de Ivano.
--Boriso, li diris,--iru al mi, mia kara servisto! Vi sola konas mian koron. Vi sola scias, ke mi verŝigas la sangon ne pro amuzo, sed por ekstermi la perfidon. Vi min ne opinias sangavida! Iru al mi, Boriso Teodòroviĉ, mi vin kisos!
Godunòv klinis la kapon. La caro kisis lin.
--Alproksimiĝu ankaŭ vi, Maksimo, mi donos al vi mian caran manon por kisi. Ĉiam diru la veron! Faru same en estonteco! Mi donacas al vi zibelajn felojn por pelto!
Maksimo falis teren kaj kisis la manon de l' caro.
--Kiun salajron vi ricevas?--demandis Ivano.
--Kutiman salajron de ordinara opriĉniko, via cara moŝto!
--Mi vin egaligos kun ĉefaj opriĉnikoj. Vi ricevos salajron kaj provizon, kiel ĉiuj estroj! Sed, ŝajnas al mi, vi havas ankoraŭ ion por diri; diru senĝene, petu, kion vi bezonas!
--Via cara moŝto, mi ne meritas vian grandan donacon, mi ne indas riĉan vestaron, donu al aliaj, pli altrangaj ol mi! Pri unu nur mi petas vin, via cara moŝto! Permesu al mi militiri Litovujon aŭ Livonujon, aŭ Rjazanon por batali kontraŭ tataroj!
Io simila je suspekto ekaperis en la okuloj de l' caro.
--Kial vi ekdeziris militiri, bravulo? Ĉu tedis al vi nia vivmaniero?
--Jes, via cara moŝto!
--Kial do, bravulo?--demandis Ivano, fikse rigardante Maksimon.
Maluto ne permesis al li respondi.
--Via cara moŝto,--li diris,--vi vidas, li deziras servi al via cara moŝto. Li volonte meritus grivnon[50] sur ora ĉeneto el la manoj de via cara moŝto. Tial li ekdeziris militiri kontraŭ tataroj aŭ litovoj! Varmega estas lia sango!
--Ne por tio li deziras esti forsendita,--diris la kronprinco: sed por ke ĉio fariĝu laŭ lia kaprico, por ke li povu diri al si mem: mi ne deziras esti opriĉniko kaj mi ne estos opriĉniko. Estu tiel, kiel mi volas, sed ne tiel, kiel volas la caro!