Part 5
"En ĉi tiu teruriga amuzo-palaco Ivano dediĉis plej grandan parton de sia tempo al diservoj, celante per fervora preĝado pacigi sian animon. Li eĉ intencis el la palaco fari monaĥejon kaj el opriĉnikoj--monaĥojn. Li elektis tri cent siajn favoratojn plej kruelajn, nomis ilin "frataro" kaj sin mem abato, la princon Afonasjo Vjàzemskij--kelaro[39], Maluton Skuratov--paraklisiarĥo, li ordonis, ke ili surmetu skufja'jn[40] kaj nigrajn pastrajn vestojn, sub kiuj ili portis riĉajn, orbroditajn kaftanojn kun zibelfela randaĵo; li verkis por ili monaĥejan regularon kaj mem sekvis ĝin. Tiele oni priskribas la monaĥejan vivmanieron de Ivano. Je la kvara matene li kun siaj du filoj kaj kun Maluto Skuratov supreniris sonorilejon por sonorigi al matena preĝo; la frataro devis rapidi preĝejon: kiu ne ĉeestis, estis punata per oktaga malliberigo. La diservo daŭris ĝis la sesa aŭ la sepa horo. La caro kantis, laŭte legis kaj preĝis tiel fervore, ke sur lia frunto ĉiam restis postsignoj de fortaj ĝisteraj salutoj. Je la oka komenciĝis la meso, post la deka ĉiuj, krom Ivano, altabliĝis por komuna tagmanĝo, dume la caro staris kaj laŭte legis iun edifan libron. La frataro manĝis kaj trinkis ĝis plena satiĝo; ĉiu tago similis festtagon; oni malavare donis vinon, mieltrinkaĵon; la resto de manĝaĵo estis manĝata de almozuloj sur la placo antaŭ la cara domo. La abato, t.e., la caro tagmanĝis poste kaj post tagmanĝo li interparoladis kun siaj favoratoj pri la leĝo, dormetis iomete aŭ iris malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron de iu malfeliĉulo. Ŝajne, ĉi tiu terura spektaklo lin amuzis: li ĉiam revenis kontentigita, li ŝercis, babilis pli gaje ol ordinare. Je la oka oni ĉeestis vesperan preĝon; je la deka Ivano reiris sian dormoĉambron, kie tri blinduloj rakontis al li fabelojn; li atente aŭskultis ilin ĝis kiam venis la dormo; sed ne longe daŭris lia dormo: noktomeze li jam vekiĝis kaj komencis sian tagon per preĝado. Iufoje oni raportis al li pri ŝtataj aferoj, dume li preĝis en preĝejo; kelkajn plej kruelajn ordonojn Ivano donis dum maten- aŭ vesperpreĝo. La unutoneco de tia vivmaniero estis interrompata dum tiel nomataj revizioj, kiam li vizitis pli-malpli proksimajn monaĥejojn, apudlimajn fortikaĵojn, ĉasis sovaĝajn bestojn en arbaroj kaj dezertaĵoj. Speciale li ŝatis ĉasi ursojn kaj samtempe ĉie li sin okupadis je ŝtataj aferoj, ĉar la bojaroj, pseŭdo-rajtigitaj regantoj de l' ŝtato, ne kuraĝis ion ajn decidi sen li".
En la antaŭurbo Serèbrjanij ekvidis, ke la palaco aŭ la monaĥejo de l' caro estis apartigita de aliaj konstruaĵoj per profunda fosaĵo kun remparo. Malfacile estas priskribi ĉi tiun luksan, belegan palacon. Neniu fenestro similis je alia, ankaŭ neniu kolono similis je alia per koloro aŭ ornamo. La konstruaĵo havis multajn kupolojn. Ili ĉiuj amase elstariĝis en la ĉielon, unu apud la alia kaj unu pli alta ol alia, kelkaj--mallarĝaj kaj provizitaj je fenestroj, aliaj--larĝaj kaj dikaj, similaj je grandaj vezikegoj. Oro, arĝento, multkoloraj kaheloj, kvazaŭ brilanta skvamo, kovris la palacon de supre ĝis malsupre. Ĉe sunlumo oni ne povis distingi, ĉu tio estas palaco aŭ granda bukedo el gigantaj floroj, ĉu eble fajrobirdoj venis grandamase, disetendante ĉe la suno siajn flamantajn plumojn.
Proksime de la palaco staris presejo kaj literfandejo kun loĝejo de kompostistoj kaj aparta domo por eksterlandaj laboristoj, kiujn Ivano venigis el Anglujo kaj Germanujo. Apude staris sennombraj mastrumaj konstruaĵoj, kie loĝis ekonomoj, subekonomoj, kuiristoj, mielfaristoj, bakistoj, veturigistoj, hundgardistoj, falkgardistoj kaj ĉiuspecaj servistoj.
Ne malpli riĉaj estis preĝejoj en la antaŭurbo. Granda preĝejo de Dipatrino estis ekstere multkolore kolorigita; kruco brilis sur ĉiu briko, kaj la preĝejo estis kvazaŭ tegita per ora reto.
La beleco de la antaŭurbo dispelis por iom da tempo la malgajajn pensojn, kiuj posedis la princon Serèbrjanij dum la tuta vojaĝo. Sed baldaŭ malagrablega spektaklo rememorigis al la princo lian situacion. Ili preterrajdis kelkajn pendigilojn, vice starantajn. Apude estis eŝafodoj kun hakiloj. La pendigiloj kaj eŝafodoj, nigre kolorigitaj, ŝajne, estis konstruitaj fortike, ne por unu tago nek unu jaro, sed por multaj jaroj.
Kiom ajn sentima estus la homo, li ne povas resti indiferenta ĉe la penso pri proksima morto, precipe se tio estas ne glorplena morto meze de glavsonorado aŭ tondro de pafilegoj, sed malbrila kaj humiliga morto el la manoj de malestiminda ekzekutisto! Kredeble Serèbrjanij, preterrajdante apud ekzekutejo, ne povis kaŝi sian ekscitiĝon, kaj ĝi malgraŭvole rebrilis sur lia reagema vizaĝo. La kondukantoj rigardis la princon kaj diris ridetante:
--Jen niaj balanciloj, via princa moŝto! Ŝajne, ili plaĉas al vi, ĉar vi ne povas deturni la okulojn!
Miĥeiĉ, kiu rajdis malantaŭ la princo, nenion diris, sed nur ekfajfis kaj ekskuis la kapon.
Proksimiĝinte al la remparo, la princo kaj liaj kunvojaĝantoj deĉevaliĝis kaj alligis la ĉevalojn al speciale destinitaj kolonoj. Ili eniris grandegan korton, plenplenan je almozuloj. Ili ĉiuj laŭte preĝis, kantis psalmojn kaj vidigis siajn abomenajn ulcerojn. Dvoreckij[41] de l' caro disdonadis al ili manĝaĵon kaj monon, je la nomo de l' caro Ivano. De tempo al tempo opriĉnikoj promenis en la korto, aliaj sidis surbenke kaj ludis ŝakojn aŭ ĵetostojn. Kelkaj opriĉnikoj en angulo de l' korto ludis svajko'n[42] kaj laŭte mokridis la malgajninton. La vestoj de l' opriĉnikoj kontrastis la ĉifonojn de l' almozuloj. La caraj servistoj brilis je oro. Ĉiu el ili surhavis veluran aŭ orŝtofan kaftanon, ornamitan per perloj kaj multekostaj ŝtonoj, kaj ili ĉiuj prezentis vivantajn ornamaĵojn de l' mirinda palaco, kvazaŭ kunfandiĝante kun ĝi.
Unu juna opriĉniko altiris atenton de Serèbrjanij. Li estis ĉirkaŭ dudekjara viro, eksterordinare bela, sed lia vizaĝo esprimis malagrablan arogantecon. Li estis vestita pli riĉe ol aliaj, havis, spite kutimo, longajn harojn, neniun barbon kaj virinsimilajn manierojn. Stranga ankaŭ estis la sintenado de liaj kunuloj rilate al li. Ili interparoladis kun li kiel kun egalulo kaj elmontris neniun respekton, sed, kiam li aliradis iun grupon da opriĉnikoj, la rondo disiĝis, kaj ĉiam oni donis al li lokon sur la benko. Oni lin ĉu gardis kontraŭ io, ĉu timis. Ekvidinte Serèbrjanij'n kaj Miĥeiĉ'n, li arogante kaj fikse rigardis ilin, vokis la kondukantojn kaj ŝajne demandis pri la nomoj de l' alvenintoj. Poste li ree ekrigardis la princon, ekridetis kaj diris ion al siaj kunuloj. Ili same ekridetis kaj komencis disiĝi. La junulo supreniris ŝtuparon, sin apogis al balustrado kaj daŭre moke rigardis la princon Serèbrjanij. Subite granda tumulto fariĝis inter almozuloj. Ili grandamase sin ĵetis flanken kaj preskaŭ faligis la princon. Ili kriadis kaj kuris for el la palaco kun teruregitaj mienoj! La princo miris, sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de l' komuna teruro. Grandega urso salte persekutadis la almozulojn. En unu momento la korto malpleniĝis, kaj la princo restis sola kontraŭ la urso. Pri la forkuro li ne pensis eĉ unu momenton. Pli ol unu fojon Serèbrjanij sola ĉasis urson. Tia ĉaso estis lia amuziĝo. Li haltis kaj en la sama momento, kiam la urso, premante siajn orelojn al la kapo, proksimiĝis al li, volante lin ekkapti per siaj manegoj, li faris movon por eltiri sian sabron. Sed la sabron li ne havis! Li forgesis, ke ĝi estis fordonita al opriĉnikoj ĉe la trabbariero. La junulo, kiu lin observis de l' supro de la ŝtuparo, ekridegis: jes, jes, serĉu la sabron!--li mokis.
Per unu bato la urso faligis la princon teren, la dua bato forŝirus lian kapon, sed, al lia mirego, la princo ne ricevis la duan baton kaj eksentis fluon de varma sango lin superverŝanta.
--Leviĝu, bojaro!--diris al li iu, etendante la manon.
La princo leviĝis kaj ekvidis junan deksepjaran opriĉnikon kun sangkovrita sabro en la mano. La urso kun dishakita kapo kuŝis surdorse kaj, movetante siajn manegojn, estis mortanta ĉe liaj piedoj. La opriĉniko, ŝajne, ne estis fiera pri sia venko. Lia dolĉa vizaĝo esprimis profundan malĝojon. Konvinkita, ke la urso ne rompis la membrojn de l' princo, li volis foriri, ne atendante lian dankon.
--Junulo! diris Serèbrjanij: bonvolu diri vian nomon, por ke mi sciu, pri kiu mi devas preĝi!
--Por kio vi bezonas mian nomon, bojaro? respondis la junulo.--Mi ne ŝatas mian nomon, je Dio!
Ĉi tiu stranga respondo mirigis Serèbrjanij'n, sed lia savinto jam estis for.
--Nu, kara princo! diris Miĥeiĉ, viŝante per la basko de sia kaftano la ursan sangon, kiu kovris la princon:--kiel multe mi estis timeganta! Mi eĉ kriis al la urso, ke ĝi vin lasu kaj min ataku, sed samtempe tiu bravulo--Dio lin gardu--dispecigis al la besto la kapon. Ĉio estas aranĝita de tiu senbarbulo, kiu jen staras sur la ŝtuparo. Kara princo,--li aldonis murmurete: kien ni alvenis? Ĉu estas eble, ke oni deĉenigu ursojn en la korto de l' cara palaco?
Miĥeiĉ estis tute prava, sed la antaŭurbo havis siajn proprajn kutimojn, kaj ĉi tie nenio okazis kiel ordinare.
En la cara kortego oni ĉiam havis kelkajn ursojn en feraj kaĝegoj kaj de tempo al tempo la caro aŭ liaj opriĉnikoj deĉenigis la bestojn kaj amuziĝis per popola teruro. Se la urso iun kripligis, la caro malavare rekompencis lin per mono. Kaj se la urso iun mortigis, la caro pagis al la parencoj de l' malfeliĉulo kaj la nomon de l' mortigita li enskribigis en sian preĝlibron, por preĝi pri li dum diservoj, same kiel pri aliaj viktimoj de l' cara amuziĝo aŭ de l' cara kolero.
Baldaŭ du stolnikoj[43] malsupreniris la ŝtuparon kaj diris al la princo Serèbrjanij, ke la caro lin ekvidis el sia fenestro kaj deziris scii, kiu li estas. Ekkoninte lian nomon, la caro ordonis demandi pri lia sano kaj ekdeziris vidi lin la saman tagon ĉe sia manĝotablo.
Ĉi tiu favoro ne multe ĝojigis la princon. Eble Ivano ankoraŭ ne aŭdis pri lia malpaco kun opriĉnikoj en la vilaĝo Medvedevka? Sed oni ankaŭ povis supozi, kiel tio ne malofte okazis, ke la caro por iom da tempo kaŝis sian koleron sub la masko de favoro, por ke neatendita puno dum festeno kaj ĝojado aperu pli terura por la krimulo. Ĉiuokaze la princo sin preparis al ĉio kaj fervore li preĝis pri sia savo.
Hodiaŭ estis escepta tago en Aleksandra antaŭurbo. Ĉar la caro intencis pilgrimi Sùzdalon, li ekdeziris partopreni en la tagmanĝo de sia frataro kaj ordonis inviti al sia tablo, krom ordinare kune manĝantaj tricent membroj de la frataro, ankaŭ kvarcent opriĉnikojn, tiel ke entute li havis sepcent invititojn.
ĈAPITRO VIII.
Festeno.
En granda duluma ĉambrego, ornamita per bele pentritaj kolonoj, staris tri vicoj da longaj tabloj, po dek tabloj en ĉiu vico, ĉiu tablo destinita por dudek personoj. Apartaj tabloj por la caro, la kronprinco kaj plej intimaj favoratoj staris en la fundo de la ĉambrego. La gastoj estas sidontaj sur longaj benkoj, tegitaj per orŝtofo kaj veluro; por la caro estis preparita alta skulptita apogseĝo, ornamita per perlaj penikoj kaj havanta du leonojn anstataŭ piedetoj kaj oritan dukapan aglon kun disetenditaj flugiloj anstataŭ dorsapogilo. Meze de la ĉambrego staris forta kvarangula kverkligna tablo kun same fortaj tornitaj piedoj: tutan monton da ora kaj arĝenta vazaro ĝi estis subtenanta. Tie staris fandefaritaj pelvoj kun skulptitaj teniloj, tiel pezaj, ke kvar viroj apenaŭ povus levi ĉiun el ili; pezaj ĉerpiloj, pokaloj, ornamitaj per multo da perloj, kaj diversgrandaj pladoj kun presitaj desegnaĵoj. Tie staris pokaloj kaj kruĉoj el multekostaj ŝtonoj kaj bovkornoj, ore kadrigitaj. Inter pladoj kaj ĉerpiloj staris strangformaj oraj pokaloj, prezentantaj ursojn, leonojn, kokojn, pavojn, gruojn, unukornulojn kaj t. p. Ĉiuj ĉi pezaj pladoj, ĉerpiloj, pokaloj, birdoj kaj bestoj staris unuj super la aliaj, formante piramidon, kies supro preskaŭ atingis la plafonon.
Etikete eniris la ĉambregon brilanta aro da korteganoj kaj dislokiĝis sur la benkoj. Tiam sur la tabloj ankoraŭ staris neniu vazaro krom salujoj, piprujoj kaj vinagrujoj, kaj neniuj manĝaĵoj krom malvarma viando kun oleo, peklitaj kukumoj, prunoj kaj acida lakto en lignaj vazoj.
La opriĉnikoj altabliĝis, sed ne komencis la tagmanĝon, atendante la caron.
Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo, ilin sekvis dvoreckij'j kaj kravĉij'j.
Fine ektondris trumpetoj, eksonoris multaj sonoriloj sur preĝejaj turoj, kaj malrapide eniris la ĉambregon la caro Ivano mem.
Ivano IV estis altkreska, belstatura kaj larĝŝultra. Li surhavis longan orŝtofan superveston, borderitan per perloj kaj juveloj. Longa kaj peza ĉirkaŭkolo estis ornamita per emajlitaj pentraĵoj, prezentantaj Dipatrinon, Kriston, apostolojn kaj profetojn. Ĉirkaŭ la kolo li havis ankaŭ oran ĉenon kun granda desegnita kruco. Liaj piedoj estis vestitaj per ruĝaj marokenaj botoj kun altaj kalkanumoj, ornamitaj per arĝentaj krampoj. Grandan ŝanĝon ekvidis Serèbrjanij en la caro Ivano. Lia regulforma vizaĝo restis ankoraŭ bela, sed la trajtoj fariĝis pli akraj, lia agla nazo pliĝibiĝis, liaj okuloj flamis per malhela fajro, kaj sulkoj vidiĝis sur lia frunto. Plej multe mirigis la princon la maldensaj lipharoj kaj la barbo de l' caro. Ivano estis nur tridekkvinjara, sed li ŝajnis pli maljuna ol kvardekjarulo. Lia vizaĝo havis tute novan esprimon. Tiel ŝanĝiĝas konstruaĵo post brulo: ĝi staras ankoraŭ, oni vidas ĉambrojn, sed la ornamo pereis, malhelaj fenestroj rigardas iom malice, kaj kvazaŭ io malbona ekloĝis en malplenaj ĉambroj!
Tamen, kiam Ivano rigardis afable, ankoraŭ ĉarma estis lia rigardo. Lia rideto allogis eĉ tiujn, kiuj lin bone konis kaj malaprobis liajn krimojn. Krom sia bela eksteraĵo Ivano posedis ankoraŭ talenton de oratoro. Okazis, ke homoj bonkoraj, aŭdante lin, estis konvinkataj pri neceseco kaj justeco de liaj teruraj ekzekutoj.
Kiam Ivano eniris, ĉiuj leviĝis kaj profunde salutis la caron. La caro malrapide trapaŝis inter la tabloj ĝis sia apogseĝo, haltis kaj salutis ĉiuflanken; poste li laŭte tralegis longan preĝon, faris signon de kruco, benis la manĝaĵon kaj sidiĝis en sian apogseĝon. Krom unu kravĉij kaj ses stolnikoj ĉiuj sekvis lian ekzemplon.
Aro da servistoj, vestitaj per veluraj violkoloraj orbroditaj kaftanoj, laŭvice stariĝis antaŭ la caro, salutis lin kaj popare eliris el la ĉambrego por alporti manĝaĵon. Baldaŭ ili revenis, portante du cent rostitajn cignojn sur oraj pladoj.
La tagmanĝo komenciĝis.
La princo Serèbrjanij havis lokon proksime de la cara tablo kune kun bojaroj de zèmŝĉino, kiuj, kvankam ne apartenante al opriĉnino, ricevis ĉi tiun fojon, dank' al sia alta rango, la honoran inviton tagmanĝi kun la caro. Kelkajn el ili la princo estis konanta antaŭ sia forveturo Litovujon. De sur sia loko li bone povis vidi la caron mem kaj ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo de la caro. Malĝoje sin sentis la princo, kiam li komparis Ivanon, tian, kian li konis antaŭ kvin jaroj, kun nuntempa Ivano, sidanta ĉi tie meze de siaj novaj favoratoj.
Serèbrjanij demandis sian najbaron, unu el tiuj bojaroj, kiujn li iam konis:
--Kiu sidas dekstre de la caro, tiu junulo pala kaj malgaja?
--Kronprinco Ivano Ivànoviĉ,--respondis la bojaro kaj, ĉirkaŭrigardinte singarde, li ekmurmuretis:--Dio gardu nin! Li ne similas al sia avo, sed al la patro, kruela estas la koro de la junulo, kaj ŝajne ni ne havos feliĉon dum lia regado.
--Kaj ĉi tiu junulo kun nigraj okuloj kaj afabla vizaĝo, kiu sidas je l' ekstremaĵo de la tablo? Liaj trajtoj ion rememorigas al mi, sed mi ne scias, kie mi lin estis vidanta.
--Vi verŝajne vidis lin, princo, antaŭ kvin jaroj, kiel rindo'n[44] ĉe la cara kortego; de tiam li multe sukcesis kaj pli multe li ankoraŭ sukcesos. Li estas Boriso Teodòroviĉ Godunòv, plej amata cara konsilanto. Rigardu,--daŭrigis la bojaro per mallaŭtigita voĉo:--vi vidas apud li tiun flavruĝan larĝŝultrulon, kiu neniun rigardas kaj avide manĝas cignoviandon, sulkigante la brovojn. Ĉu vi lin ne konas? Li estas Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij, nomata Maluto: amiko, konsilanto kaj ekzekutisto de nia caro. Ĉi tie, en la monaĥejo, oni lin nomas paraklisiarĥo. Sendube li estas plej intima persono ĉe la caro, sed, se Boriso Godunòv eldiros eĉ unu vorton, ĉio fariĝos laŭ la deziro de Godunòv! Rigardu tiun tute junan viron,--jen, li verŝas vinon al la caro,--li estas Teòdoro Alekseiĉ Basmanov.
--Basmanov?--demandis Serèbrjanij, rekonante la belan virinosimilan junulon, kies eksteraĵo lin frapis en la cara korto kaj kies neatendita ŝerco apenaŭ lin ne pereigis.
--Jes, Basmanov. La caro tre amas lin, ŝajne li ne povas vivi sen li. Tamen, en ĉiuj gravaj okazoj ne lian konsilon deziras ricevi la caro, ne, ne lian,--Boriso'n li demandas!
--Jes, jes,--diris Serèbrjanij, fikse rigardante Godunòv'n.--Nun mi lin rememoras. Li estis gardanto de l' cara saadako?[45]
--Jes, vi estas prava, princo. Ne tre alta ofico, ĉu ne vere? Ne facile estas tie plirangiĝi. Sed foje okazis dum ĉasado jen kio: la caro proponis vetan arkpafadon. Sendito de l' tatara ĥano Devlèt-Murzà partoprenis. Ĉiun fojon, kiam li ekpafadis, la sago trafis la caran ĉapon, pendigitan sur stango, cent paŝojn de l' cara tendaro. Dum tagmanĝo ne malmulte da pokaloj estis malplenigitaj! Tiam leviĝas la caro Ivano kaj diras: donu al mi mian pafarkon, mi trafos ne malpli bone ol la tataro! Ekĝojis la tataro: "trafu, via cara moŝto, trafu; mi vetas per mil ĉevaloj, kaj vi, via cara moŝto, per kio?"--Mi vetas per la urbo Rjazanjo! diris la caro kaj aldonis: donu al mi mian pafarkon. Boriso sin ĵetis al la ĉevalo, kiu portis la saadakon, surĉevaliĝis, sed subite ni vidas: la ĉevalo batas per la hufoj, stariĝas sur la postaj piedoj kaj ekgalopas tiel rapide, ke tuj ĝi malaperas kune kun Boriso. Post kvarono da horo Boriso revenas,--la sagujo kaj la sagoj rompitaj, parte disŝutitaj, la pafarko ankaŭ disrompita. Boriso--kun vundo sur la frunto--tuj deĉevaliĝas, sin ĵetas al la piedoj de l' caro: "pardonu, via cara moŝto, mi ne povis deteni la ĉevalon, mi rompis vian saadakon!" Sed la caro tiam jam duone malebriiĝis.--Bone! li diris: vi ne estos plu, malsaĝulo, ĉe mia saadako, sed mi nun ne deziras pafi el alia pafarko!--De tiam Boriso komencis plialtiĝi, kaj malfacile estas diveni, kiun rangon ankoraŭ li atingos. Kia viro!--daŭrigis la bojaro:--neniam li sin ŝovas antaŭen kaj ĉiam li estas proksime, neniam li diras la veron aŭ kontraŭdiras al la caro, li iras sian apartan vojon, ne havante rilaton kun iu sanga ago aŭ ekzekuto. Ĉirkaŭ li fluas rivero da sango, kaj li estas pura kaj blanka kiel infano, li eĉ ne estas enskribita kiel opriĉniko. Jen rigardu!--li montris viron kun malbona rideto:--jen patro de Teòdoro Basmanov, Aleksiso Basmanov, jen Bazilo Grjaznòj, jen pastro Levkij, abato de monaĥejo de Ĉùdovo. Dio gardu nin! Ne pastro li estas, sed granda pekulo!
Serèbrjanij aŭskultis scivole, sed malĝoje.
--Diru, bojaro!--li demandis: diru, mi petas, kiu estas ĉi tiu altkreska tridekjarulo kun nigraj okuloj kaj buklaj haroj? Li drinkas jam kvaran grandegan pokalon! Bonege li drinkas, sed ŝajne ne pro ĝojo! Kiel li sulkigas la brovojn! Liaj okuloj ĵetas fulmojn! Ĉu li freneziĝis? Rigardu, kiel li tranĉas tablotukon per tranĉilo!
--Ĉu vi lin ne rekonas, princo? Li estas el la niaj. Verdire li multe ŝanĝiĝis, de kiam li fariĝis opriĉniko por malhonoro de ĉiuj bojaroj. Li estas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Vera bravulo, sed ne longe daŭros lia gloro! Kiam li enamiĝis, li fariĝis kvazaŭ frenezulo. Nenion li vidas, nenion aŭdas, li parolas kun si mem, kiel frenezulo, kaj en ĉeesto de la caro li parolas tion, ke terure fariĝas lin aŭdi. Sed ĝis nun ĉion pardonas al li la caro: li lin amas kaj kompatas. Oni diras, ke eĉ opriĉniko li fariĝis pro amo.
Kaj la bojaro sin klinis al la princo Serèbrjanij, volante rakonti al li kelkajn detalaĵojn pri Vjàzemskij, sed en la sama momento proksimiĝis al ili stolniko kaj diris al la princo, starigante antaŭ li pladon kun rostaĵo:
--Princo Nikito, la granda caro donacas al vi pladon de sia propra tablo!
La princo leviĝis kaj laŭkutime profunde salutis la caron.
Tiam ĉiuj sidantaj ĉe la sama tablo kun Serèbrjanij ankaŭ leviĝis kaj salutis lin, gratulante lin okaze de la cara favoro. Serèbrjanij devis ĉiun danki per aparta saluto.
Dume la stolniko revenis al la caro kaj diris al li kun saluto:
--Granda caro! Princo Nikito akceptis la pladon kaj profunde salutas vian caran moŝton!
Kiam la cignoviando estis manĝita, la servistoj popare eliris el la ĉambrego kaj revenis kun tricent rostitaj pavoj, kies disetenditaj vostoj balanciĝis super ĉiu plado, kvazaŭ ventumilo. Poste oni alportis grandajn kukojn kun farĉaĵo el kokviando kaj fromaĝo, ĉiuspecajn flanojn, malgrandajn kuketojn kaj platajn kukojn. Dum la gastoj manĝis, la servistoj disdonadis ĉerpilojn kaj pokalojn, plenajn je mieltrinkaĵo--ĉeriza, junipera kaj frangola. Aliaj alportis diversajn eksterlandajn vinojn--roman, rejnan kaj muskatan. Apartaj stolnikoj iradis tien kaj reen inter la tabloj, montrante al servistoj, kies pokalon oni devas plenigi.
Kontraŭ Serèbrjanij sidis maljuna bojaro, kiu ial estis ekscitinta la caran koleron. La bojaro antaŭvidis nenion bonan por si, ne sciante nur, kiel li estos punita, kaj trankvile atendis sian sorton. Ĉiuj miregis, kiam la kravĉij[32] Teòdoro Basmanov mem alportis al li pokalon da vino.
--Bazilo! diris Basmanov: la granda caro donacas al vi vinon!
La maljunulo leviĝis, salutis la caron kaj eltrinkis la vinon, kaj Basmanov, reveninte al la caro, raportis:
--Bojaro Bazilo eltrinkis la pokalon kaj salutas vian caran moŝton!
Ĉiuj leviĝis kaj salutis la maljunulon, li ankaŭ devus ĉiujn resaluti, sed la bojaro staris senmova. Li kun peno spiris, li tremis per sia tuta korpo. Subite liaj okuloj fariĝis sangruĝaj, lia vizaĝo bluiĝis, kaj li falis teren.
--La bojaro estas ebria!--diris la caro: oni lin forportu!
Murmureto trakuris la kunvenon, kaj la bojaroj de zèmŝĉino interrigardadis kaj sidis kun mallevitaj okuloj super siaj teleroj, ne kuraĝante eĉ eldiri vorton.
Ektremis Serèbrjanij. Antaŭ nelonge li ne volis kredi, aŭdante pri la cara krueleco, nuntempe li mem fariĝis atestanto de ĉi tiu terura venĝo.
--Eble min ankaŭ atendas la sama sorto?--li pensis.
Dume oni forportis la mortinton, kaj la tagmanĝo daŭris, kvazaŭ nenio okazis. La harpistoj ludis, la sonoriloj sonoris, la korteganoj laŭte interparolis kaj ridis. La servistoj, kiuj ĝis nun surhavis velurajn vestojn, nun ekaperis en orŝtofaj kaftanoj. Ĉi tiu ŝanĝado de l' vesto estis unu el luksaĵoj de l' cara tagmanĝo. Oni alportis diversajn gelatenojn, plue--gruojn spicitajn, kokojn peklitajn kun zingibro, kokinojn kaj anasinojn senostigitajn, kukumojn. Poste sekvis diversaj supoj kaj interalie tri specoj da kokina supo--blanka, nigra kaj safrana. Fine oni alportis tetraojn kun prunoj, anserojn kun milia kaĉo kaj tetrojn kun safrano.
Tiam venis tempo de intermanĝo, kaj oni disdonis al la gastoj mieltrinkaĵojn--riban kaj tiel nomatajn princan kaj bojaran--kaj vinojn: alikanton, bastron kaj malvazion[46].
La interparolado fariĝis pli laŭta, la ridego aŭdiĝis pli ofte, kelkaj jam fariĝis iom ebriaj. Serèbrjanij inter opriĉnikoj ekvidis ĉe malproksime staranta tablo la junulon, kiu antaŭ kelkaj horoj estis lin savinta. La princo demandis pri li siajn najbarojn, sed la bojaroj de zèmŝĉino ne konis la junulon. La juna opriĉniko, kubutapoginte sur la tablon, sidis en profunda medito kaj ne partoprenis la komunan ĝojadon. La princo jam volis demandi pri lia nomo la preterpasantan serviston, sed subite li aŭdis post sia dorso:
--Princo Nikito! La granda caro donacas al vi vinon!
Serèbrjanij ektremis. Post li staris, kun aroganta rideto sur la lipoj, Teòdoro Basmanov, etendante al li pokalon, plenan je vino.
Ne hezitante eĉ unu momenton, la princo salutis la caron kaj eltrinkis la tutan vinon.