Part 3
La bojaro silentis kaj rigardis la kompatindulinon.
--Heleno! li diris post pripenso: ekzistas rimedo por vin helpi. Aŭskultu! Mi estas maljuna kaj grizhara, sed mi vin amas kiel mian propran filinon. Diru, Heleno, ĉu vi konsentus edziniĝi kun mi, maljunulo?
--Ho jes, bojaro, mi konsentas! ekkriis Heleno ĝojigite kaj falis teren antaŭ Morozov.
Neatendita konsento kortuŝis la bojaron; en sia feliĉo li ne divenis, malfeliĉulo, ke la ĝojo de Heleno estis ĝojo de iu, kiu dronante alkroĉiĝas al prunelo.
Karese li levis Helenon kaj kisis ŝian frunton.
--Infano!--li diris,--ĵuru al mi antaŭ ĉi tiu krucifikso, ke vi ne senhonorigos mian grizan kapon!
--Mi ĵuras, mi ĵuras!--murmuretis Heleno.
La bojaro tuj venigis la pastron, la ceremonio de fianĉiĝo estis plenumita, kaj ĉe la alveno de caraj svatistinoj Heleno jam estis fianĉino de Morozov.
Ne pro amo Heleno edziniĝis kun Druĵino Andrèeviĉ! Sed ĉar ŝi estis ĵurinta al li, ke ŝi restos fidela, ŝi firme decidiĝis plenumi sian ĵuron, ne peki kontraŭ sia edzo per vortoj, nek eĉ per pensoj.
Kial do ne ami la bojaron Druĵino? Vere, la bojaro ne estis juna, sed Dio donis al li sanon kaj fortojn, gloron militistan kaj firman karakteron; krom tio li estis riĉa, posedis multajn vilaĝojn, multajn bienojn trans Moskvo-rivero kaj multajn provizejojn superplenajn je oro, orŝtofo kaj multekostaj feloj. Nur unu mankis al Druĵino: li ne havis caran favoron. Eksciinte, ke malfruiĝis liaj svatistinoj, la caro Ivano ekkoleris kontraŭ la bojaro, ekdeziris puni lin, invitis lin al sia manĝotablo kaj sidigis lin ne nur pli malsupren ol Vjàzemskij'n, sed eĉ pli malsupren ol Borìs Fèodoroviĉ Godunòv'n, kiu tiam ankoraŭ ne estis multe honorata kaj havis neniun rangon[19].
Ne ektoleris la bojaro tian malhonoron, fortabliĝis: ne konvenas al Morozov esti pli malsupre ol Godunòv! Tiam ankoraŭ pli multe ekkoleris la caro kaj promesis al Godunòv la kapon de Morozov[20]. La bojaro estis devigata peti pardonon de sia malamiko, sed anstataŭ tio li insultis Godunòv'n, nominte lin "hundido".
Tiam la caro eksentis grandan koleregon kontraŭ Morozov, malpermesis al li sin montri en la palaco kaj ordonis, ke li ne tondigu siajn grizajn harojn, ĝis kiam la caro deprenos de li sian malfavoron. Kaj la bojaro ne sin montris plu inter la korteganoj. De tiam li ĉiam surhavis modestan vestaron, ne kombis la barbon, kaj lian larĝan frunton kovris longaj grizaj haroj. Malfeliĉa li estis, ne vidante tiel longe sian caron, sed tamen li ne senhonorigis sian genton, li ne sidiĝis pli malsupre ol Godunòv!
La domo de Morozov estis riĉega. La servistoj timis kaj amis la mastron. Ĉiun alvenantan li akceptis gastame. Konatoj kaj nekonatoj ĝuadis lian afablecon: al ĉiuj li disdonadis bonkorajn vortojn, riĉajn vestojn kaj saĝajn konsilojn. Sed plej multe li karesis, plej multe superŝutis per donacoj sian junan edzinon Heleno'n, kaj la edzino ŝajne sincere amis lin; ĉiumatene kaj ĉiuvespere ŝi longtempe preĝis surgenue en sia preĝeja ĉambro, fervore preĝis por lia sano kaj feliĉo.
Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke meze de afabla interparolado kun la edzo, meze de fervora preĝado antaŭ la sanktaj pentraĵoj subite kaj nevole ŝia imago prezentis al ŝi figuron de la juna heroo, algalopanta kun levita ŝestopro[21] kaj pelanta antaŭ si disordigitajn litovajn regimentojn? Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke la sama figuro persekutis ŝin ĉie, hejme kaj en preĝejo, tage kaj nokte, ŝin riproĉante: "Heleno! Vi rompis vian vorton, vi ne ĝisatendis mian revenon, vi trompis min!"
La 24-an de junio de la jaro 1565-a, en la tago de Ivano la Banisto, ĉiuj sonoriloj en Moskvo de l' mateno komencis sonori kaj ne ĉesis dum la tuta tago. La preĝejoj estis plenplenaj. Post la meso la popolo plenigis la stratojn. Junuloj kaj maljunuloj, riĉaj kaj malriĉaj, ĉiuj alportadis hejmen verdajn branĉojn, florojn, freŝajn betuletojn, ornamitajn per rubandoj. Ĉio estis gaja, vivoplena, multkolora.
Sed tagmeze la stratoj senhomiĝis: iom post iom la popolo disiĝis, kaj baldaŭ oni ne povus en Moskvo renkonti eĉ unu homon en la stratoj. Ekregis morta silento. La bonaj kristanoj dormis en siaj ĉambroj, kaj neniun oni povus trovi, kiu kolerigus Dion, promenante en la stratoj, ĉar Dia ordono estas, ke homo same kiel besto ripozu dum tagmezo, kaj estas do peko malobei Dion, se ne urĝas iu afero. Tiel ĉiuj dormis, Moskvo aspektis kiel neloĝata urbo. Nur en Bàlĉugo[22], en ĵus konstruita drinkejo, aŭdiĝis krioj kaj kantoj. Tie, malgraŭ tagmezo, diboĉfestenis militistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, riĉe vestitaj. Ili sidis ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ ekstere, sur la korto, en la strato. Ĉiuj estis ebriaj; iu junulo, kuŝante tere, verŝis pokalon da vino sur sian veston, alia per raŭka voĉo penadis kunkanti, sed eligis nur malklarajn, nekompreneblajn sonojn. Selitaj ĉevaloj staris ĉe la pordego. Al ĉiu selo estis alligita balailo kaj hunda kapo.
Samtempe du rajdantoj ekaperis sur la strato. Unu el ili, kiu surhavis karmezinan kaftanon kun oraj penikoj kaj blankan orŝtofan ĉapon, el sub kiu falis ondantaj densaj blondaj bukloj, sin turnis al sia kunvojaĝanto:
--Ĉu vi vidas la drinkulojn, Miĥeiĉ?
--Jes, bojaro kara, mi vidas. Ha, kiel ili bruegas!
--Sed atentu iliajn selojn!
--Jes, jes, bojaro: balailojn kaj hundajn kapojn ili kunportas, simile al tiu rabisto Ĥomjàk. Do ili efektive estas caraj viroj. Kion ni faris, bojaro? Kaj nun?
Serèbrjanij sulkigis la brovojn.
--Iru, demandu ilin, kie loĝas bojaro Morozov?
--He, bonuloj, honestuloj! ekkriis Miĥeiĉ, algalopante la aron: kie loĝas lia bojara moŝto Druĵino Andrèeviĉ Morozov?
--Por kio scii, kie loĝas ĉi tiu hundo?
--Mia bojaro princo Serèbrjanij havas leteron al Morozov de vojevodo princo Pronskij el la granda regimento.
--Donu la leteron!
--Ne eble, ne eble! Ĉu vi freneziĝis? Kial mi donos al vi la princan leteron?
--Donu la leteron, maljunulaĉo, tuj donu! Ni rigardu, ĉu tiu ĉi Morozov ne elpensis perfidon, ĉu li ne intencas pereigi la caron!
--Kanajloj!--ekkriis Miĥeiĉ, forgesante ĝisnunan singardemon: ĉu mia mastro povas esti perfidulo aŭ interrilati kun perfiduloj?
--Ha, vi volas insulti? For de ĉevalo! Kamaradoj, ni vipu lin!
En la sama momento Serèbrjanij algalopis.
--Haltu!--li ordonis per tiel severega voĉo, ke ili obeis malgraŭvole.
--Se iu el vi,--daŭrigis la princo: se iu ektuŝos ĉi tiun viron eĉ per fingro, mi dishakos la kapon al li, kaj vi ĉiuj respondos pro tio antaŭ la caro!
La opriĉnikoj konfuziĝis. Sed novaj iliaj kunuloj aliris el apudaj stratoj kaj ĉirkaŭis la princon. Arogantaj paroloj aŭdiĝis; kelkaj opriĉnikoj jam elingigis la sabrojn, kaj granda malfeliĉo trafus la princon, se en la sama momento tute proksime ne eksonus voĉo, kantanta psalmon, voĉo, kiu haltigis la opriĉnikojn iom mirakle. Ĉiuj ekrigardis al la direkto, de kie estis aŭdata la voĉo. Laŭlonge de la strato iris viro ĉirkaŭ kvardekjara, vestita nur per tola ĉemizo. Sur lia brusto tintadis feraj krucoj kaj ĉenoj, en la manoj li tenis lignan rozarion. Lia pala vizaĝo, kun maldensa barbo, esprimis eksterordinaran bonkorecon, sur la lipoj vagis rideto, sed la okuloj havis malhelan kaj distritan rigardon.
Ekvidinte Serèbrjanij'n, li interrompis la kanton, rapidege aliris lin kaj ekrigardis lin rekte en la vizaĝon.
--Vi ĉi tie?--li demandis, kvazaŭ mirante: por kio vi estas ĉi tie, inter ili?..
Kaj, ne atendante respondon, li rekomencis la psalmon:
"Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj!.."
La opriĉnikoj deflankiĝis kun respekto, sed la viro, ne atentante ilin, daŭre rigardis la princon.
--Nikĉjo, Nikĉjo,--li diris, skuante la kapon: kien vi venis?
Serèbrjanij, kiu vidis la viron por la unua fojo, ekmiregis, ke li konas lian nomon.
--Ĉu vi min konas?--li demandis.
La frenezulo ekridis.
--Vi estas mia frato!--li respondis: mi tuj vin ekkonis. Vi estas same freneza, kiel mi... Kaj ne pli saĝa, alie vi ne venus ĉi tien. Vian tutan koron mi bone vidas. Pura ĝi estas, nenion ol puran veron ĝi enhavas,--ni ambaŭ estas frenezuloj. Kaj tiuj homoj,--li daŭrigis, montrante la opriĉnikojn,--tiuj homoj estas por ni fremduloj. Fi!..
--Bazĉjo,--demandis unu el la opriĉnikoj: kion vi bezonas? Eble monon?
--Ne, ne, ne,--respondis la frenezulo: de vi mi nenion prenos. Bazĉjo nenion prenos de vi, sed vi donu al Nikĉjo, pri kio li petas.
--Homo Dia,--rediris Serèbrjanij: mi deziras ekscii, kie loĝas bojaro Morozov?
--Druĵino? Nia Druĵino? Piulo! Sed fierega... tiom fierega! Li ne ŝatas klini sian kapon... Tamen baldaŭ li devos klini, kaj ĝi plu ne releviĝos...
--Kie li loĝas, Bazĉjo?--bonkore ripetis Serèbrjanij sian demandon.
--Mi ne diros,--respondis la frenezulo, kvazaŭ kolera: aliaj diru! Mi ne volas vin sendi por fari nebonan agon!
Kaj li tuj foriris, kantante sian psalmon.
Ne penante kompreni la strangajn parolojn, Serèbrjanij ree sin turnis al la opriĉnikoj.
--Nu, li demandis: ĉu vi fine diros al mi, kie mi trovos la domon de Morozov?
--Iru ĉiam rekten,--malafable respondis unu el ili: jen tie turnu maldekstren, kaj vi trafos en la neston de l' maljuna korvo!
Dume la princo pli kaj pli malproksimiĝis, la opriĉnikoj, kiujn la apero de l' frenezulo silentigis, ree ekbruegis.
--He, he! ekkriis unu: salutu niaflanke Morozov'n kaj diru, ke li sin preparu por esti pendigita: tro longe li vivas!
--Kaj ankaŭ por vi mem preparu la ŝnuron!--aldonis alia.
Sed la princo tute ne atentis iliajn parolojn.
--Kion volis diri la frenezulo? li meditadis, rajdante kun mallevita kapo.--Kial li ne volis montri al mi la domon de Morozov, aldoninte, ke li ne volas min sendi por fari nebonan agon?
Voje la princo kaj Miĥeiĉ renkontis ankoraŭ multe da opriĉnikoj. Kelkaj jam estis ebriaj, aliaj nur iris drinkejon. Ili ĉiuj aspektis arogante, kaj kelkaj el ili permesis al si tiajn maldelikatajn parolojn koncerne la preterrajdantoj, ke videble estis, ke ili jam alkutimiĝis al senpuneco.
ĈAPITRO V.
Renkontiĝo.
Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan ĝardenon de Morozov.
Florantaj tilioj ĉirkaŭis la klarakvan lageton, kiu liveradis abundan manĝaĵon al la bojaro dum fasttagoj. Malantaŭ la lageto kreskis verdaj pom-, ĉeriz- kaj prunarboj. Mallarĝaj vojetoj zigzage iris tra nefalĉita herbo. Varmega estis la tago. Orflugilaj skaraboj rondflugis super bonodorantaj floroj de ruĝaj nekulturitaj rozoj; abeloj zumis en foliaro de tilioj; griloj ĉirpis en densa herbaĵo; el super la ruĝaj ribarbetoj estis vidataj larĝaj kapoj de grandaj sunfloroj, kiuj ŝajnis ĝui la tagmezan sunon.
Bojaro Morozov jam de unu horo ripozis en sia dormoĉambro. Heleno kun siaj servistinoj sidis sub la tilioj sur herba benko, apud palisaro. Ŝi surhavis helbluan veluran ljetnikon[23] kun rubenaj butonoj. Larĝaj muslinaj manikoj, delikate falditaj, estis ĉirkaŭligitaj super la kubutoj per perlaj ĉirkaŭmanoj. Perlaj orelringoj malsuprenpendis ĝis la ŝultroj; la kapon kovris kokoŝniko[24], ankaŭ ornamita per perloj; sur la piedoj ŝi havis marokenajn ŝuetojn orbroditajn.
Heleno ŝajnis esti gaja. Ŝi ridis kaj ŝercis kun knabinoj.
--Via bojarina moŝto,--diris unu el ili: provu ankoraŭ unu fojon ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn, ili estas plej belaj.
--Sufiĉe, sufiĉe, knabinoj--respondis Heleno per afabla voĉo.--Jam de pli ol unu horo vi ĉiam min ornamas; sufiĉas por hodiaŭ!
--Surmetu nur ĉi tiun ĉirkaŭkolon! Tiam vi estos vera sankta pentraĵo, ore enkadrigita!
--Ĉesu, Pranjo, granda peko estas tiel paroli!
--Nu, bone, se vi ne volas vin ornami, via bojarina moŝto, ni ludu ŝtonetojn aŭ eble gorjelki![25] Aŭ ĉu vi ne volas nutri fiŝojn en lageto aŭ balanciĝi sur balancilo? Eble vi deziras, ke ni kantu ion?
--Kantu, karulino, kantu por mi, Pranjo, tiun kanton, kiun vi kantis antaŭnelonge, ŝirkolektante berojn!
--Ne, via bojarina moŝto, ne ĝojiga estas tiu kanto. Ĝi ne taŭgas por festtago!
--Sed mi deziras nepre ĝin aŭdi, kantu do, Pranjo, mia karulino!
--Bone, bone, via bojarina moŝto: mi ĝin volonte kantos, se vi tion nepre deziras; sed ne mi estos kulpa, se vi poste malĝojiĝos! Nu, kamaradinoj, kunkantu!
La knabinoj sidiĝis ronde, kaj Pranjo per plenda voĉo ekkantis:
Ho, ve, ve, se vintre ne estus malvarmege, Estus ankaŭ vintre florantaj la floretoj! Ho, ve, ve, se nuntempe ne havus mi ĉagrenon, Estus ankaŭ nun mi gaja kaj senzorga, Mi nun ne ploregus, sidante ĉe fenestro, Vane rigardante kamparon kaj herbejon...
* * * * *
Kiam mi trapaŝis hejman pordon, Zorge mi sublevis la vestaron, Por ke mia pelto zibelfela Per butonoj helaj ne ekbruu: Min ne devas vidi do bopatro mia, Min ne devas aŭdi edzo, lia fil'!
Pranjo ekrigardis la bojarinon: du larmoj ruliĝis el la okuloj de Heleno.
--Malsaĝulino mi estas! ekkriis Pranjo: kion mi faris? Obeis mi al la bojarino por mia malfeliĉo! Ĉu bone estas kantigi tiajn kantojn, kara nia bojarino?
--Ne bone estas koni kaj kanti tiajn kantojn!--aldonis Dunjo, knabino kun gajaj, vivecaj, nigraj okuloj.--Jen, aŭskultu, kian kanton mi tuj ekkantos. Mi ĵuras, ke mi ĝojigos ŝian bojarinan moŝton!
Kaj Dunjo tuj eksaltis, apogis unu brakon al la kokso, la alian levis supren, kliniĝis iom flanken kaj lerte kaj gracie dancante ŝi ekkantis:
"Panteleo Kuzmìĉ nun ornamas sin Kaj promenas li en belega kort'. Mustelpelton li havas ĝis la ter', Per zibela ĉap' li kapkovris sin. Ĉiam estas al li Dipatrina favor', Bela, bela estas fianĉino ĉe li. La bojaroj ĉiuj admiradas lin, Same kiel la bojarinoj; La bojaroj diras: "kiu estas li?" Bojarinoj diras: "kies fianĉo li?" Fianĉino diras: "mia kara kor'!"
Finis Dunjo kaj ekridis. Sed Heleno ankoraŭ pli malĝojiĝis. Ŝi longe detenis la larmojn, sed subite ŝi kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj kaj eksplodis per ploregoj.
--Jen kion kaŭzis nia kantado!--ekkriis Pranjo: kion fari nun? Se Druĵino Andrèeviĉ ekvidos la postplorajn okulojn de l' bojarino, li ekkoleros, ke ni ne sukcesis ŝin amuzi!
--Miaj karaj kamaradinoj!--subite ekkriis Heleno, ĉirkaŭprenante Pranjon: ni ploru kune! Ne malhelpu min!
--Kio estas al vi, kara bojarino? Kial vi tiel malĝojas?
--Ne tuj ĝi fariĝis, karulinoj! De mateno mi sentas min malgaje. Kiam komenciĝis sonorado en preĝejoj, kiam mi ekvidis el la fenestro arojn da viroj kaj virinoj, gaje rapidantajn al preĝejo, tuj mi eksentis tian grandan malĝojon... Kaj ĝis nun doloras mia koro! Krome, la tago estas tiel hela, sunbrila, kaj vi komencis min ornami... Rapide demetu de mi ĉiujn ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn, rapide, karulinoj, demetu mian kokoŝnikon, plektu mian harligon laŭ knabina kutimo!
--Ne, ne! estas peko ĉi tion fari, via bojarina moŝto! Ĉu estas permesite plekti viajn harojn laŭ nia knabina kutimo? Dio nin gardu! Druĵino Andrèeviĉ povus ekscii...
--Ne, karulinoj, kiel li ekscios? Poste mi ree surmetos la kokoŝnikon!
--Ne, ni tion ne faros, ni ne volas peki, via bojarina moŝto, eĉ se vi koleros!
--Ĉu estas peko,--meditis Heleno, eĉ rememorigi al si pasintan tempon?--Nu, bone,--ŝi diris al la knabinoj: mi ne demetos la kokoŝnikon, sed permesu, Pranjo, ke mi plektu vian harligon same, kiel antaŭnelonge estis plektata la mia!
Pranjo, ruĝa pro plezuro, ekgenuis antaŭ la bojarino. Heleno displektis ŝiajn harojn, dividis ilin je multaj egalaj faskoj kaj komencis plekti larĝan rusan harligon, enhavantan naŭdek harfaskojn. Ne facila estis ĉi tiu laboro. Plekti oni devis plej malforte, por ke la harligo, kvazaŭ krado, kovru la tutan nukon kaj poste malsuprenfalante iom post iom mallarĝiĝu. Heleno plektis diligente, intermiksante kelkajn harfaskojn kun perlaj fadenoj.
Jen, la harligo estas finplektita! Heleno alligis al ĝia pinto triangulan kosnikon[26] kun multekostaj ringoj.
--Mi finis, Pranjo,--ŝi ekkriis, admirante sian verkon.--Nun ekstaru, preterpaŝu antaŭ ni! Ĉu ne vere, knabinoj, tia harligo do estas pli bela ol kokoŝniko?
--Ĉio siatempe, via bojarina moŝto,--ridante respondis la knabinoj: sed sciu, ke Dunjo volonte surhavus kokoŝnikon, ĉu ne vere?
--Nu vi, mokantulinoj!--respondis Dunjo.--Mi volonte neniam forlasus mian harligon! Sed mi konas knabinojn, kiuj ne sen plezuro renkontas bojaran ekonomon...
La knabinoj laŭte ekridegis kaj kelkaj el ili konfuzite ruĝiĝis. Bela do devis esti la bojara ekonomo!
--Kliniĝu iomete, Pranjo, mi volas meti ankoraŭ rubandon kun pòdnizi[27]. Vi scias, knabinoj, hodiaŭ ni havas feston de Ivano la Banisto, hodiaŭ eĉ nimfoj plektas siajn harojn.
--Ne, ne, vi eraras, kara bojarino, ne hodiaŭ, sed je Semiko[28] kaj je Pentekosta tago la nimfoj plektas siajn harojn. Sed hodiaŭ la nimfoj vagas kun displektitaj haroj, forlogante la homojn for de la filiko, por ke neniu deŝiru ĝian floreton[8].
--Gardu nin Dio,--diris Pranjo: kiom multe da strangaĵoj okazas en ĉi tiu tago! Mi tute ne dezirus ion vidi!
--Ĉu vi timas la nimfojn, Pranjo?
--Sendube! Kial ne? Dum hodiaŭa nokto mi ne konsentus iri en arbaron, same kiel je Pentekosto kaj dum semajno de l' nimfoj: tiam la knabinojn ili morttiklas, la junulojn per amo pereigas!
--Nu, Pranjo, vi rakontas tion, kion vi mem ne scias! interrompis alia knabino.--Ĉu ekzistas nimfoj ĉi tie, apud Moskvo? Ili tute forestas ĉe ni. En Malgrandrusujo estas alia afero, tie svarmas nimfoj. Pli ol unu junulon ili jam frenezigis. Junulo, kiu ekvidos nimfon, sopiras al ŝi dum la tuta vivo, ĝis la morto; edziĝinta--li forrifuzas sian edzinon, siajn infanojn, fraŭlo--li forgesas sian amatinon!
Heleno ekmeditis.
--Knabinoj!--ŝi subite demandis: ĉu ekzistas nimfoj en Litovujo?
--Ho, jes, via bojarina moŝto, ĝuste tie estas ilia patrujo: en Litovujo kaj en Malgrandrusujo...
Heleno profunde ekspiris. Sammomente aŭdiĝis ĉevala piedfrapado, kaj el super la palisaro ekaperis la blanka ĉapo de Serèbrjanij.
Ekvidinte viran figuron, Heleno volis forkuri, sed ŝi ekkonis lin kaj kvazaŭ rigidiĝis. La princo haltigis la ĉevalon. Li ne fidis al siaj okuloj. Mil malsamaj pensoj en unu momento trakuris lian kapon. Li vidis antaŭ si Helenon, filinon de Pleŝĉeev-Oĉin, Helenon, kiu lin amis, kiu antaŭ kvin jaroj estis ĵurinta al li resti fidela. Sed kial do ŝi troviĝas en la ĝardeno de l' bojaro Morozov?
Nur tiam Serèbrjanij rimarkis la perlornamitan kokoŝnikon sur ŝia kapo. Li paliĝis...
Ŝi estis edziniĝinta!
--Ĉu mi sonĝas? li pensis, rigardante ŝin per senmovaj, preskaŭ teruritaj okuloj.
--Knabinoj!--petis Heleno: foriru, mi vin petas, lasu min por iom da tempo, mi vin vokos. Mia Dio, mia Dio! Sankta Dipatrino! Kion fari? Kion diri al li?
Dume Serèbrjanij retrovis la vortojn.
--Heleno Dmìtrievna!--li diris per decidoplena voĉo.--Bonvolu respondi al mi unu vorton: vi estas edziniĝinta? Ne trompo, ne ŝerco estas ĉi tio? Ĉu vere vi estas edziniĝinta?
Plena je malespero, Heleno ne tuj trovis la vortojn.
--Respondu, Heleno Dmìtrievna, ne moku min plue,--ni ne havas do Kristnaskan semajnon?[29].
--Aŭskultu min! murmuretis Heleno.
La princo ektremis.
--Mi havas nenion por aŭskulti!--li diris: mi ĉion komprenas. Ne perdu la vortojn senbezone, adiaŭ, via bojarina moŝto!
Kaj li ektiregis la bridon de sia ĉevalo.
--Nikito Romànoviĉ!--ekkriis Heleno: pro Jezuo Kristo, pro Sankta Virgulino,--aŭskultu min! Poste mortigu min, sed nun aŭskultu...
Ŝi ne povis paroli plu, ŝia voĉo rompiĝis, ŝiaj genuoj fleksiĝis, ŝi falis sur la herban benkon kaj petegante etendis al la princo siajn brakojn.
Konvulsio trakuris lian tutan korpon: kun kompato en la koro, li haltis.
Heleno, perdante la spiron pro larmoj, komencis rakonti, kiel ŝin persekutadis Vjàzemskij, kiel fine la caro intencis ŝin edzinigi kun sia favorato kaj kiel ŝi, malesperinte, fariĝis edzino de l' maljuna bojaro. Interrompante la rakonton per ploro, ŝi kulpigadis sin pri nevola perfido, ŝi konsentis, ke ŝi devus sin mortigi, sed ne edziniĝi kun alia viro, ŝi malbenadis sian kuraĝmankon...
--Vi min ne povas nun ami, kara princo,--ŝi parolis: la sorto ne volis, ke ni nin amu reciproke! Nur promesu al mi, ke vi min ne malbenos; diru, ke vi pardonas al mi mian grandegan kulpon!
La princo aŭskultis kun sulkigitaj brovoj, sed ne diris eĉ unu vorton.
--Nikito Romànoviĉ!--timeme ekmurmuretis Heleno: pro Dio, parolu ion ajn!
Kaj ŝi direktis al li la okulojn, plenajn je timo kaj atendo, kaj ŝia tuta animo alcentriĝis en ĉi tiu peteganta kaj elokventa rigardo.
Fortege bataladis Serèbrjanij kun si mem.
--Via bojarina moŝto!--li fine diris per tremanta voĉo: sendube tia estis volo de Dio... kaj vi ne estas tiel multe kulpa... jes, certe, vi tute ne estas kulpa... mi havas nenion por pardoni al vi, Heleno Dmìtrievna, mi ne malbenas vin, ne, tute kontraŭe, je Dio--mi, mi vin amas, amas kiel antaŭe...
Ĉi tiuj vortoj senkonscie elglitis el lia buŝo.
Heleno ekkriis, ekploregis kaj sin ĵetis al la palisaro. Samtempe la princo sin levis en piedingoj kaj ekkaptis la trabojn de l' palisaro. En la ĝardeno Heleno jam staris sur la benko. Ne meditante, preskaŭ senkonscie ili sin ĵetis unu al alia, kaj iliaj lipoj kuniĝis...
Kison donis Heleno al la juna bojaro! Edzino ruzega trompis sian maljunan edzon! Ŝi forgesis la ĵuron, kiun ŝi faris en la tago de edziĝo! Kiel nun ŝi ekaperos antaŭ sia Druĵino Andrèeviĉ? Li ĉion ekscios, rigardinte nur ŝiajn okulojn. Kaj ne tia homo li estas, ke li indulgos ŝin! Malpli multe Druĵino ŝatas la vivon, ol sian honoron! Mortigos la maljunulo sian edzinon, mortigos li ankaŭ la princon Nikito'n Romànoviĉ...
ĈAPITRO VI.
La gasto.
Morozov estis koninta la princon Serèbrjanij kiel knabon, kaj poste ili dum longa tempo ne vidis unu la alian. Kiam Serèbrjanij forveturis Litovujon, Morozov estis vojevodo de iu malproksima provinco; pli ol dek jaroj pasis de post ilia lasta sinvido. Sed Druĵino Andrèeviĉ ne multe ŝanĝiĝis: li estis vigla, kiel antaŭe, kaj la princo ĉiam tuj ekkonus lin, ĉar la persono de l' maljuna bojaro estis de tia speco, kiu firme engravuriĝas en la memoro. Eĉ lia altkreska kaj korpulenta figuro imponis. Li estis unu kapon pli alta ol Serèbrjanij. Malpale blondaj haroj, inter kiuj aperis jam multe da grizaj, senorde malsuprenfalis sur lian saĝan frunton, markitan per kelkaj profundaj cikatroj. Larĝa barbo, preskaŭ tute griza, duonkovris lian bruston. El sub malhelaj densaj brovoj brilis penetremaj okuloj kaj ĉirkaŭ la buŝo ludis afabla rideto kun nuanco de ia ruzeco. Liaj manieroj, lia gracia sinteniĝo esprimis ion similan al leono, ian eksterordinare kvietan, gravan trankvilecon, memestimon kaj altan memfidon. Lin vidante, ĉiu ekpensus: "bone estas ne malpaci kun ĉi tiu viro!" Kaj samtempe ĉiu dirus al si mem: "ne bone estus havi tian malamikon!" Efektive, liaj trajtoj, atente rigardataj, divenigis, ke lia kvieta vizaĝo devos fariĝi teruriga en momentoj de kolero! Sed afabla rideto kaj sincera, ne ŝajnigata bonkoreco baldaŭ malaperigis ĉi tiun impreson.
--Bonan tagon, mia princo, bonan tagon, mia kara gasto! Estu la bonvenanto!--parolis Morozov, enirigante la princon en vastan ĉambron kun kahela kuŝbenko apud la forno, kun longaj kverklignaj benkoj, kun multekostaj bataliloj sur la muroj kaj kun amaso da bela ora kaj arĝenta vazaro sur larĝaj murbretoj.
--Bonan tagon, princo! Jen kian gaston sendis al mi Dio! Mi memoras vin, Nikĉjo, kiam vi estis ankoraŭ tute malgranda knabeto. Brava knabeto, vera bravulo! Kiam vi, knaboj, ludis gorodkì[30], ne bone sin sentis, Nikĉjo, viaj kontraŭuloj. Vi tiam fariĝis kiel juna falko, ekbolis via juna sango, ekkoleregis vi, kvazaŭ malgranda ursido,--ne riproĉu al mi, Nikito Romànoviĉ, ĉi tiun ne tre delikatan komparon! Kaj poste vi komencadis faligi iujn dekstren, aliajn maldekstren, tiel ke la koro ĝojis. Kaj nun kiel belega, kiel brava vi estas, verdire, mia princo! Pri viaj faroj en Litovujo mi ankaŭ aŭdis! Bone, bone vi ilin renversis, same kiel iam viajn ludkamaradojn!
Gaje ridetis Morozov, kaj brilis lia leonsimila vizaĝo.