Princo Serebrjanij

Part 2

Chapter 2 3,864 words Public domain Markdown

Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn. Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis.

ĈAPITRO II.

La novaj konatuloj.

Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj, sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj.

--Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.--Strangaj homoj ili estas... kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas inter la fingroj!

Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo.

--Kara princo!--li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne estas ili ankaŭ rabistoj?

--Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,--senzorge respondis Serèbrjanij,--ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn opriĉnikojn.

--Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn ne elpikas,--kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ lupo timas!

La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka spirblovado.

Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante akompanis.

Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la princon post ĉiuj aventuroj de l' tago: malĝoje fariĝis al li! Li ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo, antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo, kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l' popolo, li bone distingis delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l' glavoj nek tondro de l' litovaj pafiloj:--"adiaŭ, princo, mi preĝos por vi!"

Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne estis konformaj al la pensoj de l' bojaro. La kanto rakontis pri liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri diboĉa vivmaniero de burlakoj[5]. La voĉo jen kuniĝis, jen disiĝis, jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis, kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten, ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj...

Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon fatalan de l' sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate kantata dum somera nokto en silenta arbaro!

Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l' princo. Du viroj elsaltis el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla.

--Kanajloj!--ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj viroj.--Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj!

--Kiu rajdas?--demandis maldelikata voĉo.

--Ŝpinilo de avino!--respondis la pli juna kunvojaĝanto de l' princo.

--En bastŝuo de l' avo!--diris la antaŭa voĉo.

--De kie vi venas, samlandanoj?

--Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona! daŭrigis la kunulo de l' princo.

La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj.

--Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,--diris la fremdulo, galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima.

--Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas!

--Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon, kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto!

--Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn!

--Mi havas multajn nomojn, bojaro,--respondis la pli juna. Nun mi estas nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie...

Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,--venis muelisto. Lia vizaĝo ne estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna.

--Karulo mia!--li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon.

Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis:

--Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun mi tre timas.

--Kaj en apuda ĉambro?

--La ĉambro estas plenplena je sakoj.

--Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne superruzos!

La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie, krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko.

Dume li forestis, serĉante kenon[6], Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la bojaron.

--Diru do, bravuloj,--demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro?

--Demandu la venton,--respondis Ringo,--de kie ĝi venas; demandu fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj, trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon Ringo'n.

--Kiaj sagacaj paroloj!--murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu, sagaculoj!

--Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.--Kredu al mi, vi ne devas rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis!

--Ĉiam li diras la samon,--ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston, ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam la samaj paroloj,--sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu, amiko,--li aldonis laŭte: nia princa moŝto neniun timas kaj vian Skuratov'n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas!

La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon de l' trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon da "brago"[7]. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj okuloj--helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj.

Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis ilin, estingis la kenon kaj foriris.

--Kara princo!--diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon ĝis al Moskvo!

--Por timigi bonajn kristanojn meze de l' nokto, sur ĉiu strato desaltante de l' ĉevaloj kaj malfermante barilojn?

--Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto![8]. Pereu la diabla forto, pereu!

--Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie?

--Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni, aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto!

--Nu, do?

--Kial vi demandas?--diris Miĥeiĉ pasie.--Ĉu vi ne scias, ke ĉiu muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon, sen helpo de diablo! Ne, certe ne!

--Mi aŭdis pri tio,--jesis la princo:--sed ne ĉio estas vera, kion oni diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas!

Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj ree demandis jam per dorma voĉo:

--Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la selo?

--Rabisto, kompreneble!

--Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo?

--Ankaŭ rabisto, ŝajne.

--Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ, ol Ĥomjàk! Konsentite?

La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo.

ĈAPITRO III.

Sorĉaĵo.

La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj.

Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud la muelejo.

--He, sorĉisto!

Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:

--He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos!

Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto.

--Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston!

--Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie!

--Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur ilin ne estas vekinta.

--Nu, bone, maljunulaĉo;--sed se vi volas min trompi, pli bone estus, ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton, kiun neniu ankoraŭ iam elpensis!

--Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion, kion mi vidos, sed kio poste okazos,--estas en la manoj de Dio. Sed se via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon.

--Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas!

La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia ĉapo pendis ĝis la dorso.

--Nu, karulo,--demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn?

--Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas ĉirkaŭ la kolo.

--Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas?

--Ne,--respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj forkuris en la domon.

--Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon, permesu al mi diri la veron!

--Bone, maljunulo!

--Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed--mi timas paroli...

--Parolu!--ripetis la princo, piedfrapante la teron.

--Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian?

--Kiun alian? Edzon? Maljunan?

--Kaj se ŝi--daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la edzon, sed...

--Ha, arbara koboldo!--ekkriis la princo:--kiel vi kuraĝas eĉ pensi pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de ili ambaŭ!

La muelisto posteniris terurita.

--Sorĉisto!--daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian voĉon:--helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,--mi ne elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi, vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,--sed ne dronis mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara manĝotablo kun Basmanov'j, kun Grjaznij'j kaj t. p. Mi estis pli kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l' princo Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l' infero ne povas esti pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas!

La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman koleron, li timis pro sia vivo.

--Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi havas? Nu, nu, sorĉisto!

--Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas, ekzemple, dornohava-herbo[9], oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto: ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,--la sago nepre trafos. Ekzistas tirliĉ-herbo[10], kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ plakùn-herbo[11]: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron!

Vjàzemskij maldolĉe ekridis.

--Mi jam estas sufiĉe timata,--li diris: mi ne bezonas vian plakùn-herbon. Nomu aliajn!

--Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc[12]: se vi volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas!

--Ĉu ne ekzistas aliaj herboj?

--Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron, oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario"[13]. Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo.

--Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron malamatan?

La muelisto ŝanceliĝis.

--Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,--vere, mi ne scias, je Dio, ne!

--Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon!

--Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas razrìv-herbon[14]: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas.

--For kun viaj malbenitaj herboj!--kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis sian severegan rigardon sur la mueliston.

Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis.

--Maljunulo!--subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la kolumo:--donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi, sorĉisto! Tuj donu!

Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo.

Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li.

--Kompatu min!--li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo!

La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe.

--Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi, Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto!

--Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos.

--Via princa moŝto, kara princo!--per tremanta voĉo petis la muelisto: ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu! Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu!

La princo leviĝis.

--Komencu!--li diris: mi estas preta.

Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado, lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la marĉoj kriis krekso[15]. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa arbaro.

La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo.

--Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon!

La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro, ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la rado. Pasis kelkaj minutoj.

--Kion vi vidas, via princa moŝto?

--Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn monerojn...

--Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo.

Ekĝemis Vjàzemskij.

--Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas?

--Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn...

--Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas?

--Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas, kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio?

La maljunulo ne respondis.

--Kion signifas, he, maljunulo?

--Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan tempon, ni iru!

--Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj; jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen...

--Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe!

--Atendu,--diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango ŝprucas...

La muelisto volis perforte fortiri la princon.

--Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras...

La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon...

Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris:

--Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun?

--Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon?

--Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo!

La princo montris helbluan rubandon.

--Ĵetu ĝin sub la radon!

La princo obeis.

La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta sur la brusto, sub la vesto.

--Trinku!--li diris.

La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la okuloj.

--Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas?

--Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin...

--Ĉu ŝi estas sola?

--Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu malbenita, sorĉisto, malbenita...

La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa bruego turniĝadis en la nokta silento.

ĈAPITRO IV.

Bojaro Morozov kaj lia edzino.

Se la leganto povus esti transportita en epokon antaŭ 300 jaroj kaj de l' supro de sonorilejo ekrigardus la tiaman Moskvon, li trovus malmulte da simileco kun la nuna ĉefurbo.

La bordoj de l' riveroj Moskvo, Jaŭzo kaj Neglinko estis kovritaj de aro da lignaj dometoj kun lignaj kaj eĉ pajlaj tegmentoj, plejparte nigraj pro tempo. Inter ĉi tiuj nigraj tegmentoj akre konturiĝis blankaj kaj ruĝaj muroj de Kremlo, Kitàj-urbo kaj aliaj fortikaĵoj, konstruitaj dum la lastaj jarcentoj. Multaj preĝejoj kaj sonorilejoj levis al ĉielo siajn orumitajn kupolojn. Kvazaŭ grandegaj verdaj kaj flavaj makuloj, vidiĝis inter la domoj densaj arbaretoj kaj grenkampoj. Trans Moskvo-rivero kondukis ŝanceliĝaj pontoj, tre malaltaj, kiuj tremadis kaj estis kovrataj de akvo, kiam ĉevaloj aŭ rajdantoj ilin transpasis. Sur Jaŭzo kaj sur Neglinko turniĝadis dekoj da muelejaj radoj, starantaj unu preskaŭ apud la alia. Ĉi tiuj arbaretoj, grenkampoj kaj muelejoj meze de la urbo faris tiaman Moskvon tre pentrinda. Plej gajigan aspekton prezentis la monaĥejoj, kiuj kun siaj blankaj muroj kaj multaj oraj kaj multkoloraj kupoloj ŝajnis esti apartaj urboj. Super la tuta labirinto de preĝejoj, de domoj, de arbaretoj kaj de monaĥejoj fiere suprenleviĝis la preĝejoj de Kremlo kaj la antaŭ nelonge konstruita preĝejo je honoro do Propeto de Sankta Virgulino, komencita de l' caro Ivano antaŭ kelkaj jaroj, kiel memoraĵo pri almilito de Kazanjo kaj nuntempe konata sub la nomo de preĝejo de Bazilo la Sankta. Multe ĝojis la moskvanoj, kiam fine estis forprenita la alta trabaro, ŝirminta ĉi tiun preĝejon, kaj kiam ĝi fine sin prezentis al ĉiuj okuloj en sia tuta iom stranga beleco, brilante per oro kaj multkoloraj ornamaĵoj! Dum longe ankoraŭ la popolo laŭdegis la lertan arĥitekturiston, dankis Dion kaj gloris la caron, kiu donis al la popolo vidindaĵon ĝis nun ne viditan. Belaj estis ankaŭ aliaj moskvaj preĝejoj. La moskvanoj malavare donacis monon kaj laboron por ornami la domojn de Dio. Ĉie oni vidis multekostan koloritaĵon, oron kaj grandajn sanktajn pentraĵojn sur la ekstera supraĵo de l' preĝejoj. La rusoj, volonte ornamante siajn preĝejojn, tute malzorgis siajn proprajn dometojn: ĉiuj domoj estis konstruitaj firme sed simple, el pinaj aŭ kverkaj traboj, eĉ ne kovritaj de rabotitaj tabuloj, laŭ antikva rusa proverbo: domon ornamas ne tukoj, sed kukoj!

Nur la domo de bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov sur la bordo de Moskvo-rivero distingiĝis per neordinara beleco. La kverkaj traboj estis bele-rektaj kaj egale-rondaj; la domo havis tri etaĝojn, krom subtegmenta ĉambreto. Larĝa tegmento, bele ĉizita, kovris eĉ la peronon kaj sin apogis sur dikaj ornamitaj kolonoj. La fenestraj kovriloj estis bele pentritaj, montrante florojn kaj birdojn, kaj en la fenestroj oni vidis ne malklaran bovan vezikon, kiel ordinare, sed puran travideblan glimon. Sur la vasta korto troviĝis mastrumaj konstruaĵoj, provizejoj, fojnejoj, kolombejoj kaj somera dormoĉambro de l' bojaro. Al la domo aliĝis de unu flanko hejma masonita preĝejo, de alia--vasta ĝardeno, ĉirkaŭita de kverkligna palisaro, apud kiu staris alta, bele pentrita kaj ornamita balancilo. Unuvorte la domo estis perfekte konstruita. Kaj la homoj, tie loĝintaj, ne estis ne indaj por tia domo!

La bojaro Druĵino, kvankam maljuna, estis ankoraŭ forta kaj sana kaj antaŭ nelonge li edziĝis kun plej rimarkinda moskva belulino. Ĉiuj miris, ke la dudekjara Heleno Dmìtrievna, filino de okòlniĉij[16] Pleŝĉeef-Oĉin, mortigita dum Kazanja militiro, konsentis fariĝi edzino de ĉi tiu severa maljunulo. Ne tian fianĉon deziris por ŝi moskvaj svatistinoj! Sed Heleno havis jam poredziĝan aĝon, estis orfino, kaj ŝia beleco, ĉe malĉastaj moroj de novaj caraj favoratuloj, povis pli ofte malutili al ŝi, ol doni feliĉon. Morozov, kiel edzo, fariĝis ankaŭ ŝia protektanto, kaj en Moskvo ĉiu bone sciis, ke malpermesite estas ofendi la fraŭlinon, kiun protektas bojaro Morozov.

Multaj caraj favoratoj aspiris la amon de fraŭlino Heleno, plejmulte la princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Multekostajn donacojn li sendis al ŝi, en preĝejoj li ĉiam serĉis la okazon stari proksime de ŝi, kelkfoje li pretergalopis, por plaĉi al ŝi, sur furioza ĉevalo kaj dum pugnobatalo[17] li montris grandegan kuraĝon. Sed ne havis sukceson la princo Vjàzemskij! La svatistinoj redonis al li liajn donacojn, kaj Heleno, renkontante lin, deturnadis sin. Kia estis la kaŭzo? Ĉu ne plaĉis al ŝi Afonasjo Ivànoviĉ aŭ eble ŝi jam amis iun alian, sed spite ĉiuj penadoj de l' princo Vjàzemskij lia amindumado ne estis akceptata. Fine li ekkoleris kaj decidiĝis sciigi la caron pri sia malsukceso kaj peti lin pri helpo. La caro promesis sendi siaparte svatistinojn al Heleno. Eksciinte ĉi tion, Heleno ekploregis. Ŝi kun sia nutristino iris preĝejon, ekgenuis antaŭ sankta pentraĵo de Dipatrino, ploregis kaj preĝis. La preĝejo estis malplena; sed kiam Heleno ekstaris kaj rigardis posten, ŝi ekvidis bojaron Morozov, vestitan per nebutonumita orŝtofa terliko[18], sub kiu oni vidis verdan veluran kaftanon.

--Pro kio vi ploras, Heleno? demandis la bojaro. Heleno ekĝojis, rekoninte lin. Li estis iam amiko do ŝiaj gepatroj kaj post ilia morto li iufoje vizitis ŝin kaj estis kvazaŭ ŝia parenco. Heleno respektis lin kiel patron kaj konfidadis al li siajn pensojn: nur unu sekreton ŝi malkonfesis al li por sia malfeliĉo, por lia pereo!

Kaj nun ree, respondante al la bojaro, ŝi ne malkovris al li sian sekreton. Ŝi nur rakontis, ke ŝin plorigas la sciigo pri la intenco de la caro edzinigi ŝin kun princo Vjàzemskij.

--Heleno! diris Morozov: ĉu vere, vi ne amas la princon Vjàzemskij? Pripensu bonege! Mi scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ lin ne amas, sed kredeble vi neniun ankoraŭ amas, kaj ĝis tiam fraŭlina koro similas je mola vakso; poste vi alkutimiĝos kaj ekamos lin!

--Neniam! pasie respondis Heleno: neniam mi lin ekamos. Prefere mi mortos!