Part 25
--Por kio, karulo? Ne maltrankviligu ŝin plu! Nun ŝi estas kvazaŭ sanktulino. Prefere ni revenu al la taĉmento kaj ni iru rekte Ĵizdro'n.
--Mi ne povas,--respondis Serèbrjanij.
Miĥeiĉ ree balancis la kapon, sed poste montris al la princo unu el siaj ĉevaloj.
--Prenu ĉi tiun,--li ekspiris: la via tro laciĝis!
Silente ili ekrajdis al la monaĥinejo.
La vojo iris la tutan tempon tra arbaro. Baldaŭ aŭdiĝis murmuro de akvo, kaj malgranda rivereto ekbrilis tra densa verdaĵo de kanaro.
--Ĉu vi rekonas la lokon?--malgaje demandis Miĥeiĉ.
Serèbrjanij levis la kapon kaj ekvidis lokon, antaŭ nelonge bruligitan. Tie kaj ĉi tie la tero estis elfosita; la ruinoj de konstruaĵoj kaj la rompita rado montris, ke ĉi tie iam estis muelejo.
--Kiam ili arestis la sorĉiston,--diris Miĥeiĉ,--ili ankaŭ lian loĝejon forbruligis, esperante tie trovi trezoron.
Serèbrjanij distrite ekrigardis la lokon, kaj ili daŭrigis la vojon, ne parolante plu eĉ unu vorton.
Kelke da horoj poste la arbaro maldensiĝis. Inter la arboj ili rimarkis blankan ŝtonan ĉirkaŭbaron kaj konstruaĵojn de la monaĥinejo, staranta meze de arbaro. La monaĥinejo ne okupis, kiel ordinare, iun altaĵon. Tra mallarĝaj kradfenestroj oni ne vidis vastajn stalojn, ĉevalejojn, bovinejojn kaj aliajn mastrumajn konstruaĵojn, kiel en aliaj monaĥejoj; la rigardo ĉie renkontis nur la nudajn trunkojn kaj la malgajan pinglaĵon de pinoj, kiuj per mallarĝa ringo ĉirkaŭis la barilon. La lokaĵo estis malgaja kaj senhoma; la monaĥinejo ne ŝajnis esti riĉa.
La rajdantoj deĉevaliĝis kaj ekfrapis ĉe la pordeto. Pasis kelkaj minutoj; ektintis la ŝlosiloj.
--Gloro al nia Sinjoro Jesuo Kristo!--mallaŭte diris Miĥeiĉ.
--Por eterne, amen!--respondis la fratino-pordistino, malŝlosante la pordeton.--Kiun vi deziras vidi, sinjoroj?
--La fratinon Eŭdoksion,--duonvoĉe diris Miĥeiĉ, timante per tiu nomo dolorigi la korvundon de sia bojaro.--Vi min konas, patrino, mi estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.
--Ne, mi ne konas, sinjoro: mi nur de hodiaŭ estas pordistino, pli frue estis fratino Agnio.
Kaj la pordistino timeme ekrigardis la alvenintojn.
--Tute egale, patrino,--daŭrigis Miĥeiĉ: bonvolu nin enlasi kaj diri al via abatino, ke venis princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.
La pordistino ĵetis sur la princon timoplenan rigardon, posteniris kaj fermis post si la pordeton.
Estis aŭdeble, kiel rapide ŝi malproksimiĝis, ĉiam balbutante: Dio Sinjoro nia, savu nin!
--Kio okazis?--pensis la ĉevalservisto: por kio do ŝi timas mian princon?
Li ekrigardis la princon kaj komprenis, ke lia polvokovrita armaĵo, liaj vestoj, disŝiritaj en pikanta dornarbetaro kaj lia konsternita mieno fortimigis la pordistinon. Efektive, la trajtoj de l' princa vizaĝo tiel multe ŝanĝiĝis, ke Miĥeiĉ mem povus lin ne rekoni, se li ne estus kune alveninta.
Post iom da tempo ree aŭdiĝis la paŝoj de l' pordistino.
--Ne koleru, sinjoroj,--ŝi diris per iom tremanta voĉo tra la pordeto: nun la abatino ne povas vin akcepti; bonvolu veni morgaŭ post matenpreĝo!
--Mi ne povas atendi!--ekkriis Serèbrjanij kaj, frapinte la pordeton per la piedo, li elbatis ĝin kaj eniris la korton.
Antaŭ li staris la abatino, preskaŭ same pala, kiel li.
--Je la nomo de Jesuo Kristo,--ŝi diris per tremanta voĉo,--haltu! Mi scias, kion vi deziras... sed Dio punas la krimulon, kaj senkulpa sango falos sur vian kapon!
--Honorinda patrino!--respondis Serèbrjanij, ne komprenante la kaŭzon de ŝia timo kaj tro ekscitita: honorinda patrino, permesu al mi vidi fratinon Eŭdoksion! Nur por unu momento. Mi deziras adiaŭi ŝin.
--Adiaŭi?--demandis la abatino: vi deziras nur adiaŭi ŝin?
--Jes, respektinda patrino; kaj mian tutan havon mi donacos al via monaĥinejo.
La abatino ekrigardis lin, ne fidante.
--Vi venas perforte,--ŝi diris: vi vin nomas princo, sed Dio scias, kiu vi estas kaj kiuj estas viaj intencoj... Mi scias, ke nuntempe la opriĉnikoj venas en sanktajn monaĥinejojn por mortigi edzinojn kaj filinojn de l' sanktuloj, kiuj ĵus estis ekzekutitaj en Moskvo... Fratino Eŭdoksio estis edzino de l' ekzekutita bojaro...
--Sed mi ne estas opriĉniko!--ekkriis Serèbrjanij: mi mem donus mian tutan sangon pro bojaro Morozov! Permesu, ke mi vidu la bojarinon, ho, respektinda patrino!
Kredeble, veron kaj sincerecon esprimis la trajtoj de Serèbrjanij. La abatino trankviliĝis kaj ekrigardis lin kun simpatio.
--Mi pekis kontraŭ vi!--ŝi diris: sed dank' al Dio kaj Sankta Dipatrino nun mi vidas, ke mi eraris. Gloro al Kristo, Sankta Triunuo kaj al ĉiuj Diaj sanktuloj, ke vi ne estas opriĉniko! La pordistino min timigis, mi intencis nur gajni tempon, por kaŝi la fratinon Eŭdoksion. Malfacilan tempon ni nun travivas, bojaro! Eĉ la sanktaj rifuĝejoj ne estas bona kaŝejo por malfavoratoj! Dank' al Dio, ke mi eraris! Se vi estas amiko aŭ parenco de Morozov, mi venigos vin al Eŭdoksio. Sekvu min, bojaro, ĉi tien, en la ĝardenon: tie troviĝas ŝia ĉelo.
La abatino kondukis la princon tra la ĝardeno al izolita ĉelo, dronanta en loniceroj kaj sovaĝaj rozujoj. Tie, surbenke, antaŭ la pordo, sidis Heleno, nigre vestita, kun vualo antaŭ la vizaĝo. La malrektaj radioj de l' subiranta suno lumigis ŝin tra la densaj aceroj kaj oris super ŝi iliajn velkantajn branĉojn. La somero proksimiĝis al fino. La lastaj sovaĝaj rozoj estis velkantaj; la nigraj vestoj de l' monaĥino estis superŝutitaj de iliaj rozkoloraj folietoj. Malgaje observis Heleno malrapide kaj unutone falantajn sekajn kaj flavajn acerajn foliojn, kaj nur la bruo de alproksimiĝantaj paŝoj rompis ŝian meditadon. Ŝi levis la kapon, rekonis la abatinon kaj leviĝis por iri renkonte al ŝi. Sed, subite rimarkinte la princon, ŝi ekkriis, premis la manojn al la koro kaj tute senforta falis sur benkon.
--Ne timu, infano!--diris karese la abatino: li estas via konata bojaro, amiko de via mortinta edzo, li venis por adiaŭi vin.
Heleno ne povis respondi. Ŝi nur tremis kaj kun teruro rigardis la princon. Longe ili ambaŭ silentis.
--Jen kiel ni revidis unu la alian!--fine diris Serèbrjanij.
--Alie estis neeble,--diris Heleno apenaŭ aŭdeble.
--Kial vi min ne atendis, Heleno Dmìtrievna?--demandis Serèbrjanij.
--Se mi vin atendus,--murmuretis ŝi,--tiam al mi mankus la fortoj... vi ne permesus al mi... sufiĉe da pekoj mi jam havas...
Ekreĝis ree silento. La koro de Serèbrjanij forte batis.
--Heleno Dmìtrievna!--li diris per interrompita voĉo: mi por ĉiam vin adiaŭas, por ĉiam... Permesu do, Heleno Dmìtrievna, ke mi vin rigardu la lastan fojon, senvualigu vin, Heleno...
Heleno per maldikiĝinta mano levis la nigran teksaĵon, kovrantan ŝian vizaĝon, kaj la princo ekvidis ŝiajn karajn plorruĝajn okulojn, ekvidis la multe konatan karan rigardon, nebulitan per sendormaj noktoj kaj animaj suferoj...
--Adiaŭ, ho, Heleno!--li ekkriis, falante teren antaŭ ŝi: adiaŭ por ĉiam! Dio helpu min forgesi, ke ni povus esti feliĉaj!
--Ne, Nikito Romànoviĉ,--malgaje diris Heleno: feliĉo ne estas por ni destinita. La sango de Druĵino Andrèeviĉ kuŝus inter ni kaj la feliĉo. Pro mi li ricevis malfavoron de l' caro, kaj mi pekis kontraŭ li, mi estas kulpa pri lia morto! Ne, princo, ni ne povus esti feliĉaj. Kaj ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj?
--Jes,--ripetis Serèbrjanij: ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj? Dio ne havas favoron por nia sankta Ruslando; tamen mi neniam estis supozanta, ke ni devos disiĝi por ĉiam!
--Ne por ĉiam, ne,--ekridetis Heleno malgaje: nur por ĉi tiu tera vivo! Ĝi devis okazi. Ne dece estus, se ni ĝojus, kiam la tuta patrolando suferas malfeliĉon.
--Kial,--diris Serèbrjanij malgajege: kial mi ne estis mortinta dum la tatara milito? Kial la caro min ne estis ekzekutinta, kiam mi alportis al li mian kulpan kapon? Kio nun restas por mi en la mondo?
--Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ, same kiel mi--la mian! Via sorto estas pli facila ol la mia. Vi povas defendi la patrolandon, kaj mi povas nur preĝi por vi kaj priplori mian pekon!
--Kiun patrolandon? Kie estas nia patrolando?--ekkriis la princo.--Kontraŭ kiu defendi la patrolandon? Ne tataroj, sed nia caro pereigas Ruslandon! Miaj pensoj konfuziĝas, Heleno... Vi sola povus ankoraŭ subteni mian prudenton; nun ĉio mallumiĝas antaŭ mi, mi plu ne vidas, kie estas vero, kie malvero! Ĉiu bono pereas, ĉiu malbono triumfas. Ofte, ho, Heleno, pri princo Kurbskij mi ekmemoris, kaj mi forpelis de mi tiujn malbonajn pensojn, sed tiam mi havis ankoraŭ antaŭ mi la celon de mia vivo, mi estis forta,--nun mi plu ne havas la celon kaj miaj fortoj malaperas... mia prudento konfuziĝas...
--Helpu al vi Dio, princo! Ĉu pro tio, ke via propra feliĉo pereis, vi fariĝos cara malamiko, vi kontraŭstaros al la tuta popolo, kiu kliniĝis antaŭ sia caro? Ekmemoru, ke Dio sendas al ni pruvojn, por ke ni povu renkonti unu la alian en la venonta vivo! Rememorigu al vi vian tutan vivon, ne mensogu antaŭ vi mem, princo!
La princo mallevis la kapon. La eksplodinta indigno cedis al severaj ideoj de l' devo, en kiuj li estis edukita kaj kiujn li ĝis nun portis kiel sanktaĵon en sia koro, kvankam ne ĉiam li sukcesis agi laŭ ili.
--Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ!--ripetis Heleno,--iru, kien la caro vin sendas. Vi forrifuzis fariĝi opriĉniko, kaj via konscienco devas esti pura! Batalu kontraŭ la malamikoj de Ruslando, kaj mi ne ĉesos preĝi por ni ambaŭ ĝis mia lasta horo!
--Adiaŭ, Heleno, adiaŭ, mia fratino!--ekkriis Serèbrjanij, sin ĵetante al ŝi.
Heleno trankvile renkontis lian malesperan rigardon, ĉirkaŭbrakis lin kvazaŭ fraton kaj kisis lin trifoje, sen iu timo aŭ konfuzo; ĉar en tiu adiaŭa kiso jam forestis la sento, kiu antaŭ du monatoj, apud la palisaro de l' ĝardeno de Morozov, ŝin nevole kaj senkonscie ĵetis en la brakojn de Serèbrjanij.
--Adiaŭ!--ŝi ripetis kaj, mallevinte la vualon, ŝi rapide foriris en sian ĉelon.
Oni sonorigis por vesperpreĝo. La princo longe postsekvis Helenon per sia rigardo. Li ne aŭdis, kion diris al li la abatino, li ne sentis, kiel ŝi prenis lian manon kaj akompanis lin ĝis la pordeto. Silente li surĉevaliĝis, silente li rajdis kun Miĥeiĉ tra la pina arbaro sur konata vojeto. La sonoj de l' monaĥineja sonorilo fine lin elrigidigis. Nur tiam li komprenis sian tutan malfeliĉon. Lia koro disfendiĝis ĉe tiuj sonoj, sed li tamen ameme aŭskultis ilin, kvazaŭ ili enhavis la lastan adiaŭon de Heleno. Kaj kiam la kupraj sonoj, kunfluante, fine tute malaperis en la vespera aero, ekŝajnis al li, ke ĉio parenca forlasis lian vivon kaj ke de ĉiuflanke lin ĉirkaŭkaptas malvarma, senesperiga soleco.
La sekvintan tagon la taĉmento de Serèbrjanij daŭrigis sian vojon, Ĉiam pli kaj pli enprofundiĝante en mallumajn densajn arbarojn, kiuj post iu interspaco aliĝis al la fama Brjanska densejo. La princo rajdis fronte de l' taĉmento, kaj Miĥeiĉ sekvis lin de malproksime, ne kuraĝante rompi lian silenton.
Serèbrjanij rajdis, mallevinte la kapon, kaj meze de liaj malgajaj pensoj, meze de lia malespero brilis al li, kvazaŭ matenruĝo, sento konsolanta. Tio estis la konscio, ke li laŭforte plenumis sian devon, ke li iris rektan vojon, ke intence li ne deflankiĝis eĉ por unu momento. Netaksebla sento, kiu meze de malfeliĉoj kaj ĉagrenoj ĉiuspecaj, kvazaŭ neforprenebla trezoro, vivas en la homa koro kaj antaŭ kiu ĉiuj trezoroj de l' mondo, ĉio, kio estas celo de l' homa penado, ĉio estas polvo...
Sole ĉi tiu konscio ebligis la princon ne morti, kaj rememorante ĉiujn cirkonstancojn de sia adiaŭa revido kun Heleno, ĉiujn ŝiajn parolojn, li trovis malgajan plezuron en la penso, ke efektive estus ne dece ĝoji nuntempe, kaj ke li ne sin apartigas de ĉiuj, sed portas sian parton de komuna malfeliĉo.
Ankaŭ la dirojn de Godunòv li ekmemoris, kaj li maldolĉe ridetis pri la certeco, kun kiu Godunòv parolis pri sia scio de l' homa koro.--"Kredeble",--li pensis: "ne ĉion povas diveni Boriso Teodòroviĉ? La ŝtataj aferoj kaj la koro de l' caro estas por li bone konataj; li antaŭvidas, kion diros Maluto, kion faros tiu aŭ alia opriĉniko; sed kion sentas tiuj, kiuj ne serĉas sian profiton, por li estas tute nekonata!"
Kaj kontraŭvole Serèbrjanij ekmemoris Maksimon kaj meditis, ke li juĝus alie. Li ne dirus: "ŝi ne pro amo edziniĝis kun Morozov, do ŝi vin atendas". Li dirus: "rapidu, mia frato! Ne perdu eĉ momenton, lacpelu la ĉevalon, sed haltigu ŝin, dum estas ankoraŭ tempo!"
Kaj nun, la soleco ŝajnis al Serèbrjanij ankoraŭ pli senespera, ĉar li sciis, ke neniu jam estos tia amiko por li, kiel Maksimo, neniu plenigos lian animon per sia animo, neniu helpos al li kompreni tion, kion li bone sentis per sia honesta koro, sed kion li ankoraŭ ne sukcesis klare respeguligi en sia konscio...
Kaj de nun iros lia vivo sian vojon, ne demandante, ĉu liaj plej bonaj deziroj koincidas kun ĝiaj severaj reguloj, kaj dum longe ankoraŭ estos disetenditaj ĝiaj multkoloraj desegnaĵoj, en kiuj ĉiu detalo, aparte prenita, havas, eble, neniun sencon, sed en kiuj ĉiuj partoj estas interligitaj per unu seninterrompa ĉeno, sekvante unu la alian kun severa interna logikeco...
Serèbrjanij mallevis la kapon kaj malstreĉis la kondukilojn, malrapide rajdante tra densa arbaro, same mallumega, kiel liaj pensoj. Egalpaŝa marŝado de l' rabistoj interrompis la ĉirkaŭantan trankvilecon. La sovaĝa loĝantaro de l' densejo, sciuroj kaj aliaj bestoj, ne havinte ĝis nun kaŭzon timi homon, ne sin kaŝis ĉe la apero de l' rajdantoj, sed nur suprenrampis la suprajn branĉojn, de kie ili scivole observis la preterpaŝantajn. Multkoloraj pegoj, alkroĉiĝinte al muskokovrita ŝelo de l' arbaj trunkoj, direktis siajn ruĝajn kapetojn al la gastoj kaj poste ree frapis kaj frapis la sekan arbon.
Unu militisto duonvoĉe ekkantis tirtone sonantan melodion; aliaj alkantis, kaj baldaŭ ĉiuj voĉoj formis komunan ĥoron, kiu potence plenigis la aeron sub la densa arbara tegmento...
Ni povus fini nian malgajan rakonton, sed restas al ni ankoraŭ diri, kio okazis al aliaj personoj, kiuj, eble, same kiel princo Serèbrjanij, ĝuas la simpation de l' legantaro. Pri la princo mem ni ankoraŭ aŭdos ĉe la fino de nia rakonto. Nun ni devas forĵeti deksep malgajajn jarojn kaj veni Moskvon en la glora jaro de l' almilito de Siberio.
ĈAPITRO XL.
La senditaro de Jermako.
Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn kaptitajn germanojn kaj svedojn.
Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon.
Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano komprenis la malutilon de l' dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi la malamegatan opriĉninon. Li revenis Moskvon, kaj la teruriga palaco en la Aleksandra antaŭurbo por ĉiam restis neloĝata.
Dume, multe da malfeliĉoj frapis nian patrolandon. Malsato kaj epidemioj dezertigis urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol unu fojon la tatara ĥano invadis Ruslandon, kaj li eĉ sukcesis forbruligi ĉiujn antaŭurbojn de Moskvo kaj grandan parton de la urbo mem. Svedoj atakis nin de Nordo, Stefano Batorio, kiun la litova deputitaro elektis post Ĝigimondo, rekomencis la militon kaj, spite la kuraĝo de niaj regimentoj, li nin venkis per sia sperto kaj forprenis ĉiujn niajn okcidentajn regionojn.
La kronprinco Ivano, kvankam aprobanta ĉiujn krimojn de sia patro, tiun fojon eksentis humiligon de l' regno kaj deziris iri kontraŭ Stefano Batorio. Ivano la Terura suspektis, ke li intencas detronigi lin, kaj la kronprinco, kiu iam estis savita de Serèbrjanij apud Malbenita Ŝlimakvo, nun ne evitis kruelan morton. Dum eksplodo de frenezeco, la patro mortfrapis lin per sia akrapinta bastono. Oni rakontas, ke Godunòv, kiu sin ĵetis inter la patro kaj la filo, ricevis multe da vundoj kaj ne mortis nur dank' al kuracarto de l' Perma komercisto Stroganov.
Post tiu mortigo Ivano en sia malespero kunvokis la bojaran Duma'n, proklamis sian deziron monaĥiĝi kaj ordonis elekti alian caron. Nur cedante al insista petegado de l' bojaroj, li fine konsentis resti caro kaj kontentiĝis per pento kaj riĉaj donacoj al preĝejoj. Sed baldaŭ ree komenciĝis la mortekzekutoj. Laŭ atesto de Oderborn, li mortigis du mil tri cent siajn militistojn pro tio, ke ili kapitulacis al la malamiko kelkajn fortikaĵojn, kvankam Batorio mem miris pri ilia grandega kuraĝo en milito.
Perdante siajn posedaĵojn unu post alia, ĉiuflanke ĉirkaŭita de malamikoj, vidante plenan malorganizadon en la regno, Ivano terure suferis, kaj tio montriĝis en liaj manieroj, en liaj vizaĝtrajtoj. Li malzorgis siajn vestojn, lia altkreska figuro fleksiĝis, liaj okuloj estingiĝis, la malsupra makzelo pendis kvazaŭ ĉe maljunulo kaj nur dum kunvenoj li penadis sidi rekte, rigardi fiere kaj suspektplene, ĉu oni ne rimarkas lian malfortecon. En ĉi tiuj momentoj li estis ankoraŭ pli teruriga, ol dum la tagoj de lia iama majesteco. Neniam ankoraŭ Moskvo estis suferinta tian premegon de malĝojo kaj de teruro!
Dum ĉi tiu epoko tute neatenditaj sciigoj venis de l' oriento kaj ĉiujn kuraĝigis, aliformigante komunan malĝojon en ĝojon.
De la bordoj de l' malproksima riverego Kamo alvenis Moskvon riĉaj komercistoj Stroganov'j. Ili posedis oficialajn leterojn de l' caro, permesantajn al ili proprigi al si neloĝatan teritorion de l' Perma lando, kaj tie ili loĝis kvazaŭ princoj-posedantoj, sendependaj de l' caraj vojevodoj, havante propran administracion kaj propran militistaron, kondiĉe ke ili devis defendi la limojn kontraŭ sovaĝaj popoloj de Siberio, kiuj antaŭ kelkaj jaroj promesis pagi al ni tributon, sed ne estis plene fidindaj. Ĉar la ĥano Kuĉumo pli ol unu fojon atakis iliajn lignajn fortikaĵojn, ili fine decidis penetri trans la Ŝtona Zono[95] kaj siavice ataki la tatarojn. Por havi pli da sukceso, ili sin turnis al kelkaj rabistaj aŭ tiel nomataj kozakaj hetmanoj, kiuj tiutempe ofte dezertigis la bordojn de Volgo kaj de Dono. La plej ĉefaj el ili estis Jermako Timofèeviĉ kaj Ivano Ringo, kiu iam estis kondamnita al mortpuno, sed prosperis forkuri de l' caraj militistoj kaj longatempe vagadis. Jermako kaj Ringo, ricevinte de l' komercistoj Stroganov'j donacojn kaj leterojn, alvokantajn ilin al glora kaj honora faro, unuiĝis apud Volgo kun tri aliaj kozakaj hetmanoj, kaj kun granda militistaro, varbita el liberamaj junaj bravuloj, ili venis al Stroganov'j. Kvardek flosoj tuj estis provizitaj de armaĵo kaj manĝprovizo. La malgranda taĉmento, kun Jermako kiel estro, aŭskultinte la meson, kun gaja kantado ŝipveturis kontraŭ la fluo de l' rivero Ĉusovaja[96] al sovaĝaj Uralaj montoj. Ĉie venkante la malamikon, ili transportis siajn ŝipojn el unu rivero en alian kaj fine atingis la bordojn de Irtìŝ, kie ili venkis kaj malliberigis la ĉefan tataran vojevodon de Siberio, nomatan Mametkulo, kaj okupis la urbon "Siberio", starantan sur kruta monto super Irtìŝ. Post ĉi tiu almilito Jermako marŝis pluen, venkis la tataran landon ĝis la rivero Obj kaj igis la venkitajn popolojn kisi lian sangmakulitan sabron je l' nomo de Ivano Vasìljeviĉ, la caro de l' tuta Ruslando. Nur tiam li sciigis la komercistojn Stroganov'j pri sia venko kaj samtempe sendis sian amatan hetmanon Ivanon Ringon en Moskvon, por saluti la grandan caron kaj prezenti al li nove almilititan landon. Kun ĉi tiu ĝojiga sciigo Stroganov'j alvenis al Ivano, kaj baldaŭ poste alveturis ankaŭ la senditaro de Jermako.
Granda triumfo ekregis en Moskvo. En ĉiuj preĝejoj estis legataj specialaj dankpreĝoj, ĉiuj sonoriloj sonoris kvazaŭ dum Paska semajno. La caro, favore akceptinte Stroganov'jn, destinis la tagon por triumfa akcepto de la senditaro.
En granda salono de l' Kremla palaco Ivano, brilante per ĉiuj signoj de sia cara majesteco, sidis sur sia trono en granda, Monomaĥa ĉapo, en larĝa orŝtofa talaro, ornamita per sanktaj pentraĵoj kaj multekostaj ŝtonoj.
Dekstre staris kronprinco Teodoro, maldekstre Boriso Godunòv. Ĉirkaŭ la trono kaj ĉe la pordo staris la caraj korpogardistoj en blankaj atlasaj kaftanoj, arĝente broditaj, kun ornamitaj hakiloj surŝultre. La tuta salono estis plena de princoj kaj bojaroj.
Rekuraĝigita per la sciigo, alportita de Stroganov'j, Ivano jam ne havis tian malgajan aspekton, kaj eĉ rideto de tempo al tempo aperis sur liaj lipoj, kiam li sin turnis al Godunòv kun afablaj vortoj. Sed lia vizaĝo multe maljuniĝis, la sulkoj pliprofundiĝis, la kapo perdis preskaŭ ĉiujn harojn, same kiel la barbo.
Boriso Godunòv en la lastaj jaroj ĉiam pli kaj pli rangiĝis: li fariĝis bofrato de l' kronprinco, ĉar lia fratino Ireno edziniĝis kun Teodoro, kaj nun Boriso havis altan bojaran rangon de l' cara ĉevalejestro. Oni rakontis, ke foje Ivano Vasìljeviĉ, por montri sian grandan amon al Godunòv, levis supren siajn tri fingrojn kaj diris, kalkulante ilin: "tio estas Teodoro, tio--Ireno, tio--Boriso: egalan doloron mi sentus, se oni dehakus al mi iun ajn el tiuj tri fingroj; same estus al mi dolorige perdi iun el miaj tri karaj infanoj!"
Tia eksterordinara favoro vekis en Godunòv nek ambicion, nek arogantecon. Kiel antaŭe, li restis modesta, por ĉiu afabla, ne multe kaj saĝe parolis, nur liaj manieroj ricevis pli da seriozeco kaj da kvieta graveco, kio konvenis al lia alta rango.
Ne sen kompromisoj kun sia konscienco Godunòv atingis tian influon, tiajn honorojn. Ne ĉiam li sukcesis per sia ruzeco sin liberigi de l' faroj, kiujn lia konscienco ne aprobis. Tiel ekzemple li, vidante en Maluto tro fortan kontraŭulon kaj perdinte la esperon diskreditigi lin antaŭ la caro, fariĝis lia intima amiko kaj, por plimultigi iliajn reciprokajn profitojn, edziĝis kun lia filino. La dudek jaroj, pasigitaj de li ĉe la trono de l' caro Ivano, ne restis sen efiko por lia naturo, kaj en Boriso Godunòv jam okazis tiu granda metamorfozo, kiu, laŭ atesto de samtempuloj, faris krimulon el ĉi tiu diversflanke talenta viro.
Rigardante la junan kronprincon Teodoron, oni tuj komprenis, ke malfortaj estis la brakoj, kiuj post la morto de Ivano IV estis subtenontaj la regnon. Lia bonkora, sed kvazaŭ senviva vizaĝo montris neniun trajton de inteligenteco aŭ de spirita forto. Jam du jarojn li estis edzigita, sed la esprimo de lia vizaĝo restis infana. Li estis malaltkreska, malbonstatura, havis palan, kvazaŭ ŝvelintan, vizaĝon. Li ofte ridetis kaj havis timeman rigardon. Ne senkaŭze oni diris pri la caro, ke li, rememorante sian plej aĝan filon, parolis al Teodoro: "preĝeja sonorigisto vi devus naskiĝi, Teodoĉjo, sed ne kronprinco!"
--Sed Dio estas favora,--pensis multaj: bone estas, ke la malforta kronprinco similas nek patron, nek sian plej aĝan fraton! Lia bofrato, Boriso Godunòv, povas ja lin helpi. Ĉi tiu viro ne pereigos la regnon!
Murmuro inter la korteganoj subite estis interrompita per trumpetado kaj sonorigado. Eniris la ĉambregon antaŭirataj de ses stolnikoj la senditoj de Jermako, post ili Maksimo kaj Nikito Stroganov'j kun sia onklo Simeono. Post ili oni enportis multekostajn felojn, strangajn vazojn kaj ilojn kun multe da neordinara, nenie vidata armaĵo.
Ivano Ringo, kiu iris en la fronto de l' senditaro, estis viro proksimume kvindekjara, mezkreska, staturfortika, kun rapidaj traigaj okuloj, kun densa nigra iom griziĝanta mallonga barbo.