Part 24
Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa figuro altiris lian atenton.
En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la caro, penadis atingi Serèbrjanij'n. Jam pli ol unu fojon li etendis sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon de l' princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l' rabistoj.
--Kiu estas tiu rato?--demandis la caro.
Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro.
--Deflankiĝu, homoj!--komandis la caro.--Montru al mi tiun, kiu sin kaŝas tie!
Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon.
--Kiu vi estas?--demandis la caro kun suspektplena mieno.
--Li estas mia ĉevalservisto!--rapide diris Serèbrjanij, rekoninte sian maljunan Miĥeiĉ'n: li min ne vidis, de kiam...
--Jes, jes, via cara moŝto!--jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam revidi!
--Kion vi deziris diri al li?--demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por kio vi vin kaŝis post la dorsoj?
--Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj...
Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon.
--Kiaj!--demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do, maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj?
Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis.
--Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ la litova militiro!--li tuj diris, kuraĝigita de l' bonkora mieno de l' caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe, nefidindaj, via cara moŝto!
La caro fikse rigardis Miĥeiĉ'n, mirante vidi la serviston same sincera, kiel lia mastro.
--Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn?--ree enmiksiĝis Onùfrievna: Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando?
Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon.
--Jes, avinjo, vi estas tute prava!--li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando.
Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos!--li kvazaŭ deziris diri.
Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La enmiksiĝo de l' nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de Serèbrjanij.
--Do vi ne ŝatas la opriĉninon?--li demandis Miĥeiĉ'n kun bonkora mieno.
--Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando, ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe, via favorato.
Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro!
--Bonegan serviston vi havas!--diris la caro al Serèbrjanij.--Mi estus kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi?
--Via cara moŝto,--enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita de la cara laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se mi ilin havus, servus al liaj infanoj!
--Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo?--demandis Ivano ankoraŭ pli bonkore.
--Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ. Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la maldekstra mampinto.
Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano havis la vundon.
--Domaĝe!--diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis Miĥeiĉ'n kaj liajn filojn.--Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis ilin, oni devas ricevi aliajn.
--Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko mi ricevos infanojn?
--Nu!--respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia volo, novan edzinon oni povas trovi!
--Sendube, oni povas, se oni deziras,--diris Miĥeiĉ, kontente ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj!
--Estas virinaĉo kaj virinaĉo!--diris Ivano kaj prenante Onùfrievna'n je ŝia talivesto: jen edzino por vi!--li diris kaj antaŭenŝovis la nutristinon.
--Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn!
La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l' caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo, sed Ivano restis serioza.
La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis.
--Senhontulo!--ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku! Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca!
La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis.
--Ne koleru, avino,--diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino, maljunulo?
--Indulgu, via cara moŝto!--ekkriis Miĥeiĉ, postenirante.
--Amo venos kun la tempo,--diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan doton!
Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis je la talivesto.
--Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ,--li ekkriis genuante: ekzekutigu min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol edziĝos kun ŝi!
La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis.
--Nu, bone!--li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro'n, al gvardia regimento. Se ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi,--li daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon sur la ŝultron de Serèbrjanij:--vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj; ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj forbalai per balailo!
Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro.
--Nikito!--li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia ŝultro:--vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos!
Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij'n, ili jam antaŭvidis novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn, starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio.
Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano.
--Via cara moŝto,--li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj fortoj sufiĉos!
--Jen kiel?--diris Ivano kaj demetis sian manon de l' ŝultro de Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol fariĝi mia batalilestro? Bone,--li daŭrigis sarkasme:--mi ne deziras kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune! Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo!
Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la dorson kaj eniris en sian palacon.
ĈAPITRO XXXVIII.
Elmarŝo el la antaŭurbo.
Godunòv proponis al Serèbrjanij loĝi en lia domo ĝis la elmarŝo. Nun la propono estis farita tutkore, ĉar Godunòv, kiu bone observis ĉiujn parolojn, ĉiujn gestojn de l' caro, konkludis, ke la ventego preterpasis kaj ke la caro kontentiĝos per malvarmeco kontraŭ la princo.
Plenumante la promeson, donitan de li al Maksimo, Serèbrjanij tuj el la cara palaco iris al lia patrino por redoni al ŝi la krucon. Maluto ne estis hejme. La maljunulino jam sciis pri la morto de la filo kaj akceptis Serèbrjanij'n kiel parencon; sed kiam li, fininte la komision, adiaŭis ŝin, ŝi ne kuraĝis lin deteni, timante la revenontan edzon, kaj ŝi kun benoj akompanis la gaston ĝis la dompordo.
Vespere, kiam Godunòv lasis Serèbrjanij'n solan en dormoĉambro, dirinte al li "bonan nokton", Miĥeiĉ donis plenan liberecon al sia ĝojo.
--Nu, bojaro kara,--li diris: fine mi havas feliĉan tagon post tiom da malfeliĉaj! De kiam vi estis malliberigita, mi, kara princo, kvazaŭ ne vidis la Dian mondon! Ĉiam mi vagadis en Moskvo kaj en la antaŭurbo, por aŭdi ion pri vi! Kiam hodiaŭ mi ekaŭdis, ke vi kun rabistoj estas reveninta, mi flugkuris en la caran korton, kaj la caro jam staras sur la perono! Tiam mi komencis klopodi por vin atingi el post la dorsoj de l' rabistoj, mi ne povis min deteni kaj kaptis vin je la basko, kaj tiam la caro min rimarkis. Jes, kiom multe mi ektimis! Kion mi travivis! Neniam mi tion forgesos! Du dankpreĝojn mi mendos morgaŭ: la unuan--por via sano, la duan--pro tio, ke Dio min liberigis de tiu cara sorĉistino kaj deturnis tiun malfeliĉon.
Kaj Miĥeiĉ komencis detale rakonti ĉion, kion li travivis post la ruinigo de l' domo de Morozov, kiel li, sciiginte Ringon kaj reveninte al la muelisto, trovis tie Helenon kaj konsentis ŝin akompani ĝis la bieno de Morozov, kien la servistoj de tiu lasta lin alportis dum la brulo.
Serèbrjanij senpacience aŭskultis senĉesajn deflankiĝojn de Miĥeiĉ.
--Kara princo,--parolis la maljunulo: mi ja ne estas blinda, mi ĉion vidas, kvankam mi silentas. Mi devas konfesi, karulo, al mi treege ne plaĉis viaj vizitoj al bojaro Druĵino. Neniu bono sekvos,--mi pensis,--kaj mi eĉ hontis pro vi, kiam vi sidis kun li ĉe la sama tablo kaj trinkis el la sama pokalo. Vi min komprenas, karulo? Kvankam, verdire, neniu estas kulpa en tiaj aferoj,--Dio scias, de kie ĝi venas al la homo,--tamen kontraŭ la edzo ĝi estis peko. Nun, certe, estas alia afero; nun ŝi dependas de neniu, estu li en Dia regno! Kaj tro juna ŝi estas por resti vidvino!
--Ne riproĉu min, Miĥeiĉ,--diris Serèbrjanij malkontente,--sed diru al mi, kie ŝi estas nun kaj kion vi scias pri ŝi?
--Atendu, karulo, atendu, mi ĉion diros laŭorde. Jen, kiam mi revenis de ĉe la rabistoj, la muelisto diras: "venis al mi fajrobirdo, akompanu ŝin al reĝo Dalmato!" Komence mi ne povis kompreni, kiu birdo, kiu Dalmato? Sed kiam li montris al mi la bojarinon, mi komprenis, ke li parolas pri ŝi. Kaj ni ekvojaĝis ambaŭ kune al la bieno de Druĵino Andrèeviĉ. Komence ŝi silentis kaj sidis kun mallevitaj okuloj; poste ŝi komencis demandi pri sia edzo, pri tio kaj ĉi tio, fine pri vi; ŝi ne rekte demandis, sed ĉirkaŭfraze, kvazaŭ kontraŭvole deturninte la okulojn. Kompreneble, virina modo! Mi ĉion rakontis al ŝi, kion mi estis scianta, kaj ŝi, malfeliĉulino, ankoraŭ pli multe ekmalĝojis, mallevis la okulojn kaj la reston de l' vojaĝo ŝi ne diris eĉ unu vorton plu! Kiam ni estis jam proksime al la bieno, ŝi, videble, malkvietiĝis. "Kial vi malkvietiĝas, bojarino?" mi demandis. Ŝi ekploregis. Mi devis ŝin konsoli: "ne malĝoju, mia karulino, bojaro Druĵino ja estas sana!" Ĉe la nomo de Druĵino ŝi ankoraŭ pli maldolĉe ploris. Mi tiam ekrigardis ŝin kaj vere mi ne sciis, kion paroli plu. "Kaj princo Nikito Romànoviĉ"--mi fine diris--"estas kvankam en malliberejo, tamen sendube ankaŭ sana". Mi vere ne sciis, karulo, kion diri al ŝi, mi sentis, ke mi ne tion diras, kio decas, sed ion ajn mi ja devis paroli! Kaj kiam mi nomis vin, karulo, ŝi tuj haltigis la ĉevalon kaj diris: "ne, mi ne povas veturi en la bienon de l' bojaro!"--"Kion vi diras, via bojarina moŝto, kien do vi veturos?"--"Ĉu vi vidas oritajn krucojn tie post la arbaro?"--"Jes, bojarina moŝto, mi vidas."--"Tie estas monaĥinejo",--ŝi diris,--"mi rekonas la krucojn: akompanu min tien!" Mi komence rifuzis, sed ŝi insistis kaj insistis: "Akompanu! Mi tie pasigos unu semajnon aŭ du, mi preĝos Dion, kaj poste mi sciigos al bojaro Druĵino, kie mi estas, li sendos iun por min akompani!" Nenio estis farebla, mi ŝin akompanis, karulo, mi ŝin tie restigis ĉe la abatino!
--Kiom da verstoj estas ĝis la monaĥinejo?--demandis Serèbrjanij.
--De la muelejo restas ĉirkaŭ kvardek verstoj, de Moskvo iom pli ol kvardek. Kiam ni iros Ĵizdro'n, la monaĥinejo estos preskaŭ survoje.
--Miĥeiĉ,--diris Serèbrjanij:--faru al mi servon. Pli frue ol matene mi ne povas ekmarŝi kun mia regimento: miaj homoj devas ĵuri al la caro per kruckisado. Sed vi tuj prenu du ĉevalojn kaj rajdu rapide, ne kompatante la ĉevalojn; vizitu la bojarinon, rakontu al ŝi ĉion, petegu ŝin, ke ŝi min akceptu, petegu ke ŝi nenion decidu antaŭ ol ŝi min revidos!
--Bone, karulo, bone! Ŝajne vi supozas, ke ŝi povas fariĝi monaĥino? Tio ne okazos, karulo. Pasos unu jaro, certe, ŝi sufiĉe ploros, afero neevitebla, ĉu oni povas ne plori pri Druĵino? Estu li en Dia regno! Kaj poste ni havos edziĝan feston! Mi diras la veron, ĉu ne, princo? Ne ĉiam ni ja havos malĝojon kaj malfeliĉon!
Miĥeiĉ tuj ekrajdis al la monaĥinejo, kaj Serèbrjanij tuj post tagiĝo iris adiaŭi Godunòv'n.
Boriso jam estis reveninta de l' matena preĝo, kiun li ĉeestis, laŭkutime, kune kun la caro.
--Kial vi tiel frue leviĝis, princo?--demandis lin Godunòv: ni, kiuj loĝas en la antaŭurbo, estas devigataj tion fari, sed vi povus iomete ripozi post la hieraŭa tago. Aŭ ĉu vi ne havis komforton en mia domo?
Sed la ruzeta rigardo de Godunòv montris, ke li bone sciis la kaŭzon de l' sendormeco de l' princo.
La afableco de Godunòv, lia sincera simpatio al Serèbrjanij, la servoj, kiujn li jam pli ol unu fojon estis farinta al la princo, kaj, kio estis plej grava, lia plena malsimileco al aliaj korteganoj, allogis la princon. Li konfesis antaŭ li sian amon al Heleno.
--Ĉion ĉi jam de longe mi scias!--diris Godunòv, ridetante.--Mi divenis ĝin ankoraŭ dum via unua vizito en la antaŭurbon laŭ viaj rigardoj, ĵetitaj al Vjàzemskij. Kaj krom tio, kiam mi intence ekparolis kun vi pri Morozov, vi ne volonte parolis pri li, kvankam vi estis lia amiko. Vi, princo, nenion scias kaŝi: kion vi pensas, tio estas videbla sur via vizaĝo. Kaj tro verema vi estas en viaj paroloj, princo! Vi ne ofendiĝu! Hieraŭ mi ektimis pro vi kaj eĉ koleris kontraŭ vi, princo, kiam vi tute malkaŝe respondis al la caro, ke vi ne deziras fariĝi lia opriĉniko.
--Ĉu mi povis respondi ion alian, Boriso Teodòroviĉ?
--Vi devus danki la caron kaj akcepti lian favoron.
--Vi ŝercas, bojaro? Ĉu mi povus danki la caron por tio? Vi ja mem ne estas opriĉniko!
--Mi estas io alia, princo. Mi scias, kion mi faras. Mi ne kontraŭdiras al la caro, li mem ne deziras, ke mi fariĝu opriĉniko. Tia estas mia situacio. Sed vi, ricevinte la oficon de Vjàzemskij, fariĝinte batalilestro de l' caro, lia plej intima servisto, vi povus bone servi al la tuta lando. Ni estas samideanoj kaj kune ni eble sukcesus faligi la opriĉninon.
--Ne, ne, bojaro, ĉi tion mi ne povus! Vi ja mem diras, ke mia vizaĝo aperigas ĉiujn miajn pensojn.
--La kaŭzo estas, ke vi ne volas vin devigi, princo. Se vi fine decidus venki vian veremon kaj fariĝus opriĉniko, almenaŭ laŭaspekte, kiom multe ni farus duope! Nun, vi scias, mi multe suferas: mi estas tute sola, tute izolita, ĉiun homon mi devas timi, ĉiun vorton pripensi; iafoje turniĝas al mi la kapo! Kaj se ni duope starus apud la cara trono, niaj fortoj duobliĝus! Ne multe ekzistas da tiaj homoj, kiel vi, princo. Se diri la veron, de post nia unua renkontiĝo mi esperis je vi!
--Mi ne taŭgas por tia rolo, Boriso Teodòroviĉ. Kiom da fojoj mi penadis ludi fremdan rolon, ĉiam mi malsukcesis. Vi, efektive, estas majstro en tiaj aferoj. Verdire, komence ne tre plaĉis al mi, ke vi iafoje parolas ne tion, kion vi pensas, sed nun mi komprenas, kien vi celas, kaj mi vidas, ke vi bone faras. Mi volonte farus same, sed mi ne povas: Dio ne donis al mi tian kapablon. Tamen, ne penvaloras nun ĉi tion pritrakti. Vi ja scias, ke la caro konsentis sendi min al la gvardia regimento.
--Tio ne malhelpas, princo. Vi ree venkos tatarojn, la caro ree ekdeziros vin vidi. Certe, li vin ne faros batalilestro, sed, se vi lin petos, li faros vin opriĉniko. Sed, se vi ne havos la okazon venki la tatarojn, vi ja nepre venos Moskvon, kiam finiĝos la vidvintempo por Heleno Dmìtrievna. Vi ne timu, princo, ke ŝi fariĝos monaĥino, tio ne okazos: la homan koron mi pli bone konas, ol vi. Ne pro amo ŝi edziniĝis kun Morozov, nun ŝi ne havas la kaŭzon fariĝi monaĥino. Atendu, ĝis kiam la larmoj sekiĝos, kaj, se vi deziras, mi vin svatos.
--Dankon, bojaro, dankon, Boriso Teodòroviĉ. Mi hontas, ke vi tiom multe jam por mi estas farinta, per nenio mi povus al vi pagi. Se mi havus okazon suferi turmentegon por vi, morti por vi, mi volonte tion farus. Sed ne admonu min fariĝi opriĉniko aŭ kortegano. Pro tio mi devas aŭ tute perdi konsciencon, aŭ esti simila je vi. La laston mi ne povas. Ĉiu havas sian propran agadmanieron, destinitan de Dio: falko flugas laŭ sia maniero, cigno laŭ alia,--nur ĉiu gardu sian veron!..
--Do vi min plu ne kulpigas, princo, ke mi iras flankan vojon?
--Mi pekus, se mi vin kulpigus, bojaro. Ni ne parolu pri mi, sed kiom da bonaĵo vi faris al aliaj! Ankaŭ al miaj kamaradoj ne bone estus sen via helpo! Ne senkaŭze oni vin tre ŝatas en Ruslando, precipe la popolamaso. Ĉiuj esperas je vi, la tuta lando rigardas vin.
La bruna vizaĝo de Godunòv iom ruĝiĝis, liaj okuloj ekbrilis pro plezuro. Akceptigi sian agadmanieron al Serèbrjanij por li estis grava afero kaj atestis pri lia alloganta forto.
--Miavice dankon al vi, princo,--li diris.--Pri unu mi vin petas: se vi ne volas min helpi, bonvolu ne kredi almenaŭ, se vi aŭdos malbonan parolon pri mi; diru al la kalumniantoj ĉion, kion vi pri mi scias!
--Estu senzorga, Boriso Teodòroviĉ! Al neniu mi permesos pensi pri vi malbone, tiom malpli paroli. Miaj rabistoj jam preĝas por via sano, kaj reveninte hejmen ili preĝigos ankaŭ siajn parencojn. Ke nur Dio gardu vin!
--Dio gardas tiujn, kiuj ne faras malbonaĵon!--diris Godunòv, modeste mallevante la okulojn,--tamen ĉio estas en Lia sankta volo! Do, adiaŭ, princo, ĝis baldaŭa revido! Ne forgesu, ke mi deziras esti invitota al via edziĝa festo!
Ili amike ĉirkaŭbrakis unu la alian, kaj la koro de Serèbrjanij ĝojis. Li kutimis kredi, ke Godunòv ne faras falsajn supozojn, kaj lia antaŭa timo pro Heleno malaperis.
Baldaŭ li forlasis la antaŭurbon kun sia infanteria taĉmento. Sed antaŭe okazis io, kio, laŭ tiama opinio, estis malbona antaŭsigno.
Apud unu preĝejo la taĉmento devis halti pro amaso da almozuloj, okupantaj la tutan straton antaŭ la preĝejo, atendante donacojn de iu riĉa persono.
Malrapide rajdante kun sia taĉmento tra la homamaso, Serèbrjanij ekaŭdis rekviemon kaj demandis, por kiu oni preĝas? Oni respondis, ke ĝi estis meso por la filo de Maluto, de la tataroj mortigita Maksimo. Samtempe ekaŭdiĝis laŭta plorego, kaj el la preĝejo oni elportis maljunulinon svenintan: ŝia malgrasiĝinta vizaĝo estis larme-malseka, kaj ŝiaj grizaj haroj senorde falis de sub velura ĉapeto. Tio estis patrino de Maksimo.
Maluto en funebraj vestoj aperis sur la perono, kaj liaj okuloj renkontiĝis kun tiuj de Serèbrjanij, sed la trajtoj de Maluto ne havis ĉi tiun fojon esprimon de kutima krueleco, ili estis rigidaj, kvazaŭ sen esprimo. Li ordonis kuŝigi la maljunulinon sur la peronon, revenis mem en la preĝejon por aŭskulti ĝis fino la meson, kaj la rabistoj kun la princo, sen ĉapoj kaj sin signante kruce, preterpasis la preĝejon, de kie aŭdiĝis solena kaj malrapide kantata preĝo: "kun sanktuloj Viaj lin en paco metu!"
Tiu malĝoja kantado kaj la rememoroj pri Maksimo ne bone impresis la princon, sed li ankoraŭ ne forgesis la trankviligan parolon de Godunòv, kaj la impresoj de l' rekviemo baldaŭ malaperis. Ĉe la vojturniĝo, enirante la malluman arbaron, li ĵetis la lastan rigardon al la Aleksandra antaŭurbo, kaj kiam la oritaj kupoloj de l' cara palaco jam ne estis plu videblaj, li eksentis, kvazaŭ lia koro senpeziĝis.
La mateno estis suna kaj malvarmeta. La iamaj rabistoj, bone vestitaj kaj armitaj, regulpaŝe sekvis la princon kaj la rajdistojn lin akompanantajn. Verda mallumo ĉirkaŭis ilin de ĉiuflanke. La ĉevalo de Serèbrjanij, plena de malpacienca kuraĝo, deŝiradis preterpasante foliojn de l' pendantaj branĉoj, kaj Bujano, kiu, post la morto de Maksimo, ne forlasis plu la princon, kuris antaŭe, de tempo al tempo levante sian vilan buŝegon, por flari la aeron, aŭ kliniĝante la orelon, se iu malproksima sono aŭdiĝis en la arbaro.
ĈAPITRO XXXIX.
La lasta revido.
Dum kelkaj tagoj jam vojaĝis Serèbrjanij kun sia taĉmento. Foje ili haltis por pasigi nokton ĉe vojkruciĝo, de kie flanka vojo kondukis al la monaĥinejo. La princo lasis siajn militistojn kaj sola ekrajdis renkonte al Miĥeiĉ, kiu devis alporti al li respondon de Heleno.
La tutan nokton li rajdis seninterrompe. Ĉe tagiĝo li rimarkis sian Miĥeiĉ'n, sidantan apud estingiĝanta fajro. Liaj du selitaj ĉevaloj sin paŝtis ne malproksime.
Ekaŭdinte la ĉevalan piedfrapadon, Miĥeiĉ salte leviĝis.
--Mia kara princo!--li ekkriis, rekonante Serèbrjanij'n:--ne rajdu pluen! Revenu, nenio jam estas farebla!
--Kio okazis?--demandis Serèbrjanij, kaj lia koro preskaŭ ĉesis bati.
--Ĉio estas finita, karulo! Dio ne donis al ni feliĉon!
Serèbrjanij desaltis teren.
--Diru,--li ekkriis: kio okazis?
La maljunulo silentis.
--Kio okazis al Heleno Dmìtrievna?--ripetis la princo konsternita.
--Ne ekzistas plu Heleno Dmìtrievna, karulo!--severe respondis Miĥeiĉ:--ekzistas nur fratino Eŭdoksio!
Serèbrjanij ŝanceliĝis kaj sin apogis sur arbon.
Miĥeiĉ malgaje lin rigardis.
--Kion fari, kara princo? Videble, tia estis Dia volo. Ne feliĉa estas nia sorto!
--Rakontu!--diris Serèbrjanij, rekonsciiĝinte.--Rakontu ĉion, ne indulgu min. Kiam la bojarino monaĥiniĝis?
--Post kiam ŝi eksciis pri la ekzekutigo de Druĵino Andrèeviĉ, post kiam en la monaĥinejo estis ricevita la cara ordono kun la nomoj de ĉiuj ekzekutitoj, por kiuj oni devas preĝi; ŝi monaĥiniĝis unu tagon antaŭ mia alveturo!
--Ĉu vi ŝin vidis?
--Jes, karulo.
Serèbrjanij estis ion dironta, sed ne povis.
--Mi ŝin vidis por unu momento; komence ŝi ne volis min akcepti.
--Kion ŝi ordonis diri al mi?--demandis Serèbrjanij kun peno.
--Ke vi preĝu por ŝi, karulo.
--Kaj nenion plu?
--Nenion, karulo.
--Miĥeiĉ!--diris la princo post mallonga silento: akompanu min en la monaĥinejon, mi deziras adiaŭi ŝin!
La maljunulo balancis la kapon.