Princo Serebrjanij

Part 22

Chapter 22 3,830 words Public domain Markdown

--Via cara moŝto! reprenu viajn parolojn! Ordonu mortigi min! Vi povas disponi mian kapon, sed ne mian honoron!

La caro ekrigardis siajn opriĉnikojn.

--Ĉu mi ne estis prava, dirante, ke Druĵino ŝatas ŝercojn? Ĉu vi aŭdis? Mi ne havas la rajton donaci al li la kaftanon!

--Via cara moŝto,--daŭrigis Morozov: mi petegas vin per la nomo de Sinjoro nia Dio, reprenu viajn parolojn! Via cara moŝto ankoraŭ ne ekzistis, kiam via bonmemorinda patro min honoris. Tiam mi kun Ĥabàr Simskij venkis ĉuvaŝojn kaj ĉeremisojn[92] apud la rivero Sviago, tiam mi kun princoj Odojevskij kaj Mstislavskij forpelis for de Oka-rivero la krimean reĝidon kaj savis Moskvon de l' tataroj. Multajn vundojn mi ricevis, multe da sango mi perdis dum la servado al via patro kaj ankaŭ al via cara moŝto! Mi ne ŝparis miajn fortojn en milito, same kiel en bojara Duma mi disputadis, kiam vi estis infano, kun princoj Ŝujskij kaj Bjelskij, defendante vin kaj patrinon vian! Unu solan trezoron mi havis dum mia tuta vivo,--mian honoron, kaj al neniu mi permesos ĝin makuli! Kaj nun, ĉu vere vi deziras senhonorigi mian grizan kapon? Ĉu vere vi deziras ofendi la serviston de via patro? Mortigu min, via cara moŝto, ordonu, ke mi supreniru eŝafodon, kaj mi gaje iros al turmentego, kiel iam mi iradis al milito!

Ĉiuj silentis, frapitaj de l' fiera kaj majesta parolado de Morozov; sed meze de profunda silento subite eksonis la minaca voĉo de Ivano:

--Sufiĉe vi babilaĉis!--li diris, kaj kolerego aŭdiĝis en lia ĝis nun ironia voĉo: viaj malsaĝaj paroloj, maljunulo, montras, ke vi estos bonega arlekeno. Surmetu la kaftanon!

--Nu!--daŭrigis la caro, sin turnante al opriĉnikoj: helpu al la bojaro, li estas alkutiminta, ke oni lin helpu!

Se Morozov obeus aŭ, falinte teren antaŭ la caro, humilege petus lian pardonon, eble Ivano cedus al lia peto. Sed Morozov havis tro fieran aspekton, tro decidplenan voĉon; eĉ en lia peto aŭdiĝis nefleksebleco, kaj tion Ivano ne povis toleri. Li ĉiam sentis nevenkeblan malamon kontraŭ la fortaj karakteroj, kaj la ĉefa kaŭzo, kial li, kvankam senkonscie, deturnis sian koron de Vjàzemskij, estis la konata sendependeco de l' princo.

En unu momento la opriĉnikoj deŝiris de Morozov lian superveston kaj surmetis la arlekenan kaftanon.

Post la lastaj vortoj de l' caro Morozov plu ne kontraŭparolis. Li ne malhelpis, ke oni lin vestu, kaj silente staris dum la opriĉnikoj ridante ordigis lian kaftanon. Liaj pensoj ŝajnis esti ie profunde, lia koro estis okupita de ia interna laboro.

--Kaj la ĉapon ni forgesis,--diris Grjaznòj, kapkovrante Morozov'n per multkolora kloŝo, kaj poste li posteniris kaj salutis la bojaron ĝisteren.

--Druĵino Andrèeviĉ,--li diris: ni salutas vin okaze de via nova ofico! Amuzu nin, kiel nin amuzis la mortinta Nogtev!

Tiam Morozov levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis.

--Bone!--li diris laŭte kaj firme: mi akceptas la novan caran favoron. Ne konvenis al bojaro Morozov sidi apud Godunòv, sed konvenas al la cara arlekeno sidi ĉe la cara tablo apud Grjaznòj kaj Basmanov. Deflankiĝu, sklavoj, donu lokon al la nova arlekeno! Donu al li lokon kaj aŭskultu vi ĉiuj, kiel li estos amuzanta la caron Ivanon!

Morozov faris ordonantan geston, kaj la opriĉnikoj kontraŭvole deflankiĝis.

Tintante la sonoriletojn, la bojaro aliris la tablon kaj sidiĝis sur benkon antaŭ la caro kun tiel majestaj manieroj, kvazaŭ li surhavus ne arlekenan kaftanon, sed caran veston.

--Kiamaniere mi vin amuzos, via cara moŝto?--li demandis, apogante siajn kubutojn sur la tablon kaj rigardante rekte en la okulojn de l' caro.--Strangaj fariĝis viaj amuzaĵoj, ne facile estas vin per io mirigi! Multe da ŝercoj oni ŝercis en Ruslando, de kiam vi fariĝis caro! Kiel junulo, vi amuziĝis en la stratoj de Moskvo, piedpremante la popolon per via ĉevalo; vi amuziĝis kiam vi ĉasante ordonis, ke viaj hundgardistoj mortigu la princon Ŝujskij; vi amuziĝis, kiam la deputitaro el Pskovo venis plendi al vi kontraŭ via vojevodo, kaj vi ordonis ŝmiri iliajn barbojn per varmega peĉo!

La opriĉnikoj volis salte leviĝi kaj sin ĵeti sur Morozov'n, sed la caro per kapmovo detenis ilin.

--Sed,--daŭrigis Morozov: tio estis amuzo de infano, ĝi baldaŭ tedis vin. Vi komencis perforte monaĥigi la famekonatajn virojn, prenante iliajn edzinojn kaj filinojn por via plezuro. Sed ankaŭ tio vin tedis! Tiam vi komencis kapti viajn plej fidelajn servistojn kaj turmentegi ilin. Jen estis plej gajiga amuziĝo! Sed ne longedaŭra! Ne ĉiam oni povas moki kaj malhonori la bojarojn kaj la popolon! Ankaŭ la Dian preĝejon oni povas senhonorigi! Kaj vi kunvokis ĉiajn drinkulojn, sentaŭgulojn, ĉiajn malindajn kanajlojn, vi igis ilin sin vesti monaĥe, vi mem surmetis monaĥan veston, vi komencis tage mortigi kaj nokte kanti preĝojn. Vi mem, sangkovrita, kantis, sonorigis kaj, ŝajne, mem diradis la meson, kvazaŭ pastro. Ĉi tiu amuziĝo estis plej gaja, krom vi neniu povus elpensi ion similan!

--Kion plu mi diros al via cara moŝto? Kiamaniere mi ankoraŭ amuzos vin? Jen kion mi ankaŭ rakontos al vi. Dum vi kun viaj opriĉnikoj amuziĝas, sonorigante en preĝejoj kaj sattrinkante la homan sangon, venos la litova Ĝigimondo el okcidento, venos germanoj el nordo, kaj de sudo kaj de oriento leviĝos la tataroj. La ĥano tatara kun sia militistaro atakos Moskvon, kaj mankos la vojevodoj por defendi la Diajn sanktaĵojn! Ekflamos la rusaj preĝejoj kun sanktrestaĵoj, revenos la tempoj de la unua tatara invado de Batìj. Kaj vi, la caro de l' tuta Ruslando, falos teren antaŭ la ĥano kaj surgenue kisos lian piedingon!

Morozov eksilentis.

Neniu interrompis lin; la ĉeestantoj apenaŭ spiris. La caro aŭskultis, sin klininte antaŭen, pala, kun brulantaj okuloj, kun ŝaŭmantaj lipoj. Konvulsie li premadis per la manoj la apogilojn de sia seĝo kaj, ŝajne, ne preterlasis eĉ unu vorton el la parolado de Morozov, ĉion engravurante en sian memoron, por ke poste li elpagu ĉiun sian vorton per aparta turmentego.

Ĉiuj opriĉnikoj estis palaj; neniu kuraĝis ekrigardi la caron. Godunòv mallevis la okulojn kaj preskaŭ ne spiris, por ne altiri ies atenton. Eĉ Maluto sin sentis ĝenata.

Subite Grjaznòj eligis sian tranĉilon, alkuris al la caro kaj demandis, montrante Morozov'n.

--Permesu, via cara moŝto, ke mi ŝtopu lian gorĝon!

--Silentu!--respondis la caro, preskaŭ murmurete kaj sufokiĝante pro ekscitiĝo: lia moŝto bonvolu fini sian paroladon!

Morozov fiere ĉirkaŭrigardis.

--Vi atendas ankoraŭ miajn ŝercojn, via cara moŝto? Bone, mi vin ankoraŭ amuzos! Restis ĉe vi unu fidela servisto, bojaro altranga, el bona malnova familio; lian ekzekuton vi prokrastis, eble timante la Dian koleron, eble, ĉar vi ankoraŭ ne elpensis por li indan ekzekuton. Li vivis en izoliteco, en malfavoro, kaj vi povus forgesi pri li, sed via cara moŝto neniun forgesas... Vi sendis al li vian malbenitan Vjàzemskij'n, por bruligi lian domon kaj forrabi lian edzinon. Kaj kiam la bojaro venis al vi plendi kontraŭ Vjàzemskij kaj peti justan juĝon, vi ordonis al ili interbatali en via ĉeesto, por amuzi vin... Vi esperis, ke la juna Vjàzemskij mortigos vian maljunan serviston. Sed Dio ne permesis, ke li pereu, Dio aperigis la veron.

--Tiam, kion vi faris, via cara moŝto? Tiam,--daŭrigis Morozov, kaj lia voĉo ektremis, kaj la sonoriletoj de lia vesto ektintis: tiam vi trovis, ke tro da honoro restas ĉe via servisto, kaj vi decidis lin senhonorigi per maniero ankoraŭ ne aŭdita...

--Tiam,--ektondris Morozov, forpuŝante la tablon kaj rektiĝante,--tiam via cara moŝto surmetis arlekenan kaftanon sur la bojaron Morozov kaj ordonis, ke li, kiu estis defendinta Moskvon kaj Tulon, amuzu vin kune kun viaj sklavoj kaj krimaj servistoj!

Minaca estis la aspekto de l' maljuna vojevodo meze de silentantaj opriĉnikoj. Lia arlekena vesto ricevis tute alian sencon. El sub la densaj brovoj brilis fulmoj. La blanka barbo majeste kovris la bruston, kiu iam akceptis multe da malamikaj ekbatoj kaj nun estis kovrita per multkoloraj flikaĵoj; kaj lia indignanta rigardo esprimis tiom da indeco, tiom da nobleco, ke, kompare kun li, la caro Ivano montriĝis malŝatinda.

--Via cara moŝto!--daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: via nova arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo la buŝo de l' rusa popolo estas sigelita de timo; sed finiĝos via bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis fine venos la terura Lasta Juĝo! Kaj tiam centoj kaj miloj da viroj kaj virinoj, da infanoj kaj maljunuloj, ĉiuj, kiujn vi pereigis kaj mortigis, ĉiuj stariĝos antaŭ Sinjoro Dio, plendante kontraŭ vi, ilia turmentinto. Kaj en tiu terura tago venos ankaŭ mi antaŭ la Eterna Juĝisto, mi venos en la nunaj vestoj kaj mi repostulos de vi mian honoron, kiun vi prenis hodiaŭ de mi! Kaj vi ne havos plu viajn opriĉnikojn, por silentigi la plendantojn. Kaj la Sinjoro Juĝisto ekaŭdos ilin, kaj ĵetita vi estos en eternan flamon, preparitan por la diablo kaj por liaj servistoj!

Morozov eksilentis kaj kun malestimega rigardo por la caraj favoratoj li turnis al ĉiuj la dorson kaj malrapide foriris.

Neniu lin haltigis. Majeste li iris inter la vicoj de tabloj, kaj nur kiam ne aŭdiĝis plu la tintado de liaj sonoriletoj, la opriĉnikoj kvazaŭ elrigidiĝis, kaj Maluto, leviĝante, demandis la caron:

--Ĉu via cara moŝto ordonas tuj mortigi lin aŭ lin malliberigi?

--Malliberigi!--diris Ivano, kun peno spirante.--Gardu lin! Ke li manĝu kaj vivu! Ne turmentegu lin, ke li ne mortu antaŭtempe: vi respondos per via kapo!

Vespere la caro havis kun Maluto specialan interkonsiliĝon.

La bojaroj Kòliĉev'j, kiuj jam de longe sidis en malliberejo kaj estis turmentegitaj de Maluto, parte konfesis sian kulpon, parte estis sufiĉe kulpigitaj per atestoj de siaj amikoj kaj servistoj, kiuj ne povis suferi la turmentegojn kaj ilin denuncis. Ankaŭ multaj aliaj personoj estis enmiksitaj en la sama afero. Kaptitaj laŭ la ordono de l' caro kaj kruele elturmentitaj ĉu en Moskvo, ĉu en la antaŭurbo, tiuj personoj siavice nomis multajn aliajn, kaj la nombro de turmentataj kaj turmentotaj kreskis ĉiutage kaj fine atingis tri cent.

Ivano, ŝatante la opinion de alilandaj reĝoj, decidis atendi la forveturon de la litovaj senditoj, kiuj tiam gastis en Moskvo, kaj poste aranĝi por ĉiuj kondamnitaj komunan ekzekuton; kaj por ke ĝia efiko estu pli frapanta kaj teruriga por la estontaj ribeluloj, la ekzekuto estis plenumota en Moskvo publike.

En la sama tago estis ekzekutotaj Vjàzemskij kaj Basmanov. La muelisto, kiel sorĉisto, estis bruligota sur lignaro, kaj por Vulturo, kiu havis trobravecon enŝteliĝi en la caran dormoĉambron kaj kiun oni gardis por solena spektaklo, Ivano destinis specialan, tute novan turmentegon. La sama sorto atendis la bojaron Morozov.

Pri la detaloj de tiu komuna ekzekuto la caro interparolis kun Maluto ĝis malfrua nokto, kaj la kokoj jam dufoje kantis, kiam li adiaŭis Maluton kaj foriris en sian dormoĉambron.

ĈAPITRO XXXV.

Ekzekuto.

Post la forveturo de la litovaj senditoj la moskvanoj kun teruro ekvidis rapide preparatajn aranĝojn por la morgaŭa ekzekutado.

Sur la granda bazara placo, en la centro de Kitàj-gorod[93], oni konstruis multe da pendigiloj kaj kelkajn eŝafodojn. Aparte sur horizontala trabo, apogita sur du palisoj, pendis grandega fera kaldrono. Aliflanke staris izolita paliso kun kelkaj ĉenoj, ĉirkaŭ ĝi kuŝis amaso da sekaj branĉoj kaj da ligno por lignaro. Inter la pendigiloj troviĝis nekonataj iloj, kies destinon la moskvanoj kun teruro penadis diveni.

Iom post iom ĉiuj kutimaj vizitantoj de l' bazaro disiĝis teruritaj. Senhomiĝis ne nur la placo, sed ankaŭ la apudaj stratoj. La loĝantoj fermis pordojn de siaj domoj kaj murmurete parolis pri la okazontaĵo. La sciigo pri la terura ekzekutado, okazonta morgaŭ, disvastiĝis en la tuta Moskvo, kaj ĉie ekregis mortsimila silento. La butikoj estis fermitaj, neniu eliris sur la straton, nur de tempo al tempo pretergalopis kurieroj de l' caro Ivano, kiu, alveninte el la antaŭurbo, loĝis en sia amata palaco ĉe la strato Arbàt. En Kitàj-gorod oni ne aŭdis aliajn sonojn, krom frapado de hakiloj kaj interparolado de opriĉnikoj, observantaj la laboron de ĉarpentistoj.

Kiam venis la nokto, silentiĝis ankaŭ ĉi tiuj sonoj, kaj la luno, staranta super la dentohavaj muroj de Kitàj-gorod, lumigis la tute senhoman placon kun palisoj kaj pendigiloj. Neniu lumo brilis en la domoj; ĉiuj fenestraj kovriloj estis fermitaj, nur tie kaj ĉi tie briletis lampetoj ĉe la eksteraj pordoj de preĝejoj, antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Sed neniu dormis en ĉi tiu nokto, ĉiuj preĝis, atendante la tagiĝon.

Fine la fatala mateno venis, kaj en la ĉielo oni ekvidis multege da korvoj kaj da monedoj, kiuj, antaŭsentante sangon, de ĉiuflanke rapidis al Kremlo, kun laŭtaj krioj amase rondflugis super la placo kaj per nigra tavolo kovris la domajn tegmentojn, la krucojn de preĝejoj kaj eĉ la trabojn de pendigiloj.

La silenton rompis malproksimaj sonoj de tamburinoj kaj tulumbasoj[94], pli kaj pli laŭtiĝantaj kaj alproksimiĝantaj. Montriĝis taĉmento da rajdantaj opriĉnikoj po kvin en la vico. Fronte rajdis tamburinistoj, por dispeli la homamason kaj fari vojon al la caro, sed senbezone ili batis iliajn tamburinojn kaj tulumbasojn: neniun homan estaĵon ili renkontis.

Ilin sekvis la caro Ivano surĉevale, en parada vesto, kun sagujo ĉe la selo, kun orita pafarko sur la dorso. Lian kaskon ornamis tiel nomata Dejesuo, t. e. kolorigita sur arĝento pentraĵo de Jesuo Kristo kun Dipatrino, Ivano la Baptisto kaj aliaj sanktuloj. La ĉevalkovrilo brilis per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉirkaŭ la kolo de lia nigra ĉevalo estis alligita hunda kapo.

Apud la caro rajdis lia filo, Ivano Ivànoviĉ, kaj ilin sekvis aro da korteganoj, po tri en la vico. Poste iris pli ol tricent kondamnitoj al mortpuno. Kun katenoj ĉe la piedoj kaj manoj, elturmentitaj per malsato kaj doloro, ili apenaŭ moviĝis, pelataj de akompanantaj opriĉnikoj.

La procesion finis nova kavaleria taĉmento.

Kiam la procesio atingis la placon, kaj la tuta militistaro deĉevaliĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ la pendigiloj, Ivano, ankoraŭ surĉevale, ĉirkaŭrigardis kaj kun mirego ekvidis, ke sur la placo forestis la popolo.

--Kunvoku la popolon!--li ordonis al siaj opriĉnikoj: ke oni nenion timu! Diru al moskvanoj, ke la caro ekzekutigas krimulojn, sed al senkulpuloj li promesas sian favoron.

Iom post iom la placo pleniĝis je popolamaso, la fenestraj kovriloj malfermiĝis, kaj ĉe la fenestroj aperis palaj timemaj vizaĝoj.

Dume la fajro sub la fera kaldrono ekflamis, kaj ekzekutistoj supreniris eŝafodon.

Ivano ordonis apartigi el la aro da kondamnitoj dekkelkajn malpli kulpajn.

--Homoj!--li ekkriis laŭtvoĉe, por ke ĉiu lin aŭdu en la placo: kiel amikoj kaj kunuloj de ribeluloj, al kiuj vi montradis gastamecon, vi meritas la saman ekzekuton, kiel ili; sed, malĝojante pri viaj pereontaj animoj, mi pardonas vin kaj donacas al vi la vivon, por ke vi pentofarante elpagu viajn kulpojn kaj preĝu pri mi, neinda!

Laŭ la signo de l' caro, la pardonitaj deiris flanken.

--Moskvanoj!--tiam diris Ivano: hodiaŭ vi vidos ekzekutojn kaj turmentegojn; sed mi punas krimulojn, kiuj volis perfidi Ruslandon al malamikoj! Ploregante, mi donas iliajn korpojn al turmentegoj, ĉar mi estas juĝisto, destinita de Dio mem, por juĝi mian popolon! Senpartia estas mia juĝo, ĉar mi, kiel Abrahamo, levinta tranĉilon super sia propra filo, oferdonas miajn plej intimajn favoratojn! Ilia sango falu sur la kapojn de miaj malamikoj!

Tiam el la aro da kondamnitaj oni elkondukis la bojaron Druĵino Andrèeviĉ Morozov.

La caro, en la unua eksplodo de kolerego, destinis por li plej terurajn turmentojn, sed, laŭ nekomprenebla ŝanĝemeco de sia karaktero, eble pro komuna amo de moskvanoj al la bojaro Morozov, Ivano hieraŭ forprenis sian ordonon kaj destinis al li malpli kruelan mortpunon.

La diako[52], staranta ĉe la eŝafodo, malvolvis longan rulpaperon kaj legis per laŭta voĉo:

--Estinta bojaro Morozov! Vi intencis ribeligi la regnon, venigi la ĥanon el Krimeo kaj la litovan reĝon Ĝigimondon kaj fari aliajn malfeliĉojn al sankta Ruslando! Vi kuraĝis per malbonaj akraj paroloj insulti la caron de l' tuta Ruslando kaj ribeligi kontraŭ li liajn bonajn regatojn. Pro tio vi meritis ne nur la mortpunon, sed kruelajn turmentegojn; sed la granda caro, memorante viajn antaŭajn meritojn, ekkompatis vin kaj ordonis ne turmentegi vin kiel la aliajn, sed mortpuni per forhako de l' kapo, kaj vian havaĵon ankaŭ ne konfiski.

Morozov, jam staranta sur la eŝafodo, faris krucsignon.

--Mi estas pura antaŭ Dio kaj antaŭ la caro,--li diris tute trankvile: mian animon mi fordonas al Jesuo Kristo, kaj la caron mi petas pri unu sola favoro. Ĉion, kio restas post mi el mia havaĵo, oni dividu je tri partoj: la unuan mi destinas por preĝejoj kaj por mesoj pro mia peka animo; la duan--por almozuloj; la trian--por miaj fidelaj servistoj; al ĉiuj miaj sklavoj mi donas liberecon! Mian vidvinon mi pardonas, kaj ŝi bonvolu edziniĝi laŭ bontrovo...

Post ĉi tiuj vortoj Morozov ree faris krucsignon kaj metis la kapon sur eŝafodon.

Eksonis surda sono, la kapo de Druĵino Andrèeviĉ ruliĝis, kaj lia nobla sango ruĝigis la tabulojn de l' eŝafodo.

Post li la opriĉnikoj, ĉe mirego de l' popolo, elkondukis la caran batalilestron, princon Vjàzemskij, la opriĉnikon Teodoron Basmanov kaj lian patron Aleksison Basmanov, kiun Teodoro denuncis dum turmentegoj.

--Moskvanoj!--diris Ivano, montrante la kondamnitajn: jen estas viaj kaj miaj malamikoj! Forgesinte sian ĵuron, ili vin premegis je mia nomo; malŝatante la Dian juĝon, ili prirabis vin, pereigis vin, kiujn mi komisiis al ilia gardado. Kaj nun ili akceptos turmentojn, indajn je iliaj krimoj.

Vjàzemskij kaj ambaŭ Basmanov'j estis kondamnitaj al kruela morto.

La diako legis la verdikton, per kiu ili estis kulpigataj pri intenco pereigi la caron per sorĉaĵo, pri rilatoj kun malamikoj de l' regno kaj pri premegado de popolo je la nomo de l' caro.

Kiam la ekzekutistoj kun Teodoro Basmanov supreniris la eŝafodon, li sin turnis al la popolo kaj ekkriis laŭtvoĉe:

--Homoj! antaŭ ol morti, mi volas pentofari antaŭ vi! Mi volas, ke vi aŭdu pri miaj ĉiuj pekoj! Aŭskultu, homoj!

Sed Maluto, staranta post li, malhelpis lin daŭrigi. Per lerta sabrobato li forhakis lian kapon en la sama momento, kiam li volis komenci sian konfeson.

Lia sangokovrita kadavro falis sur eŝafodon, kaj la forhakita kapo ruliĝis, tintante per orelringoj, sub la piedojn de l' cara ĉevalo, kiu desaltis flanken, ronkante kaj timeme ĝin strabe rigardante. Per sia lasta aroganteco Basmanov sukcesis eviti la turmentojn.

Lia patro kaj Vjàzemskij ne estis tiel feliĉaj. Ilin kune kun la rabisto Vulturo oni suprenirigis sur eŝafodon, kie estis preparitaj terurigaj iloj. Samtempe oni metis la maljunan mueliston sur lignaron kaj alĉenigis lin al la paliso.

Vjàzemskij, elturmentita kaj senforta, kun peno staris, subtenata sub la brakoj per ekzekutistoj, kaj promenigis ĉirkaŭe frenezajn rigardojn. En liaj okuloj vidiĝis nek timo, nek pento. Ekvidinte la alĉenigitan mueliston kaj la fumon, ĉirkaŭantan lin sur la lignaro, la princo rememoris liajn lastajn parolojn, kiam la maljunulo, ensorĉinte lian sabron, rigardis en sitelon da akvo; li ekmemoris ankaŭ, ke li mem, dum luna nokto, observis la akvon sub la bruanta muelrado, penante vidi sian estontecon, kaj ekvidis nur la akvon ruĝan, kiel sango, kaj dentohavajn grandegajn segilojn, fermatajn kaj malfermatajn ferajn prenilojn...

La muelisto ne vidis Vjàzemskij'n. Ensorbita en si mem, li murmuris ion mallaŭte kaj kiel frenezulo dancis sur lignaro, tintante per la ĉenoj.

--Ŝikalu! Likalu!--li murmuris: alflugis korvoj por riĉa festeno! Ekturniĝis la rado, ekturniĝis! Kio estis supre, fariĝis malsupre! Ŝahadam! Vento, alflugu el mia muelejo, ataku miajn malamikojn! Kulla! Kulla! Disventumu la flamon, estingu la fajron!

Kaj efektive, kvazaŭ respondante al lia sorĉado, vento leviĝis sur la placo, sed, anstataŭ estingi la fajron, ĝi fortigis la flamon, kiu ĉirkaŭkaptis la sekan lignon kaj kaŝis la figuron de la muelisto.

--Ŝahadam! Kulla! Kulla!--aŭdiĝis ankoraŭ el post la fuma nubo, sed baldaŭ la krakado de l' flamanta ligno kovris la voĉon...

Vulturo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis sekve de longa malliberigo kaj kruelaj turmentoj. Lia forta naturo kontraŭstaris al ĉio, nur lia mieno ŝanĝiĝis, fariĝis pli mola, la okuloj rigardis pli trankvile.

De post la sama nokto, kiam li estis kaptita en la cara dormoĉambro kaj ĵetita en malliberejon, la konsciencriproĉoj lin plu ne turmentis. Li akceptis la venontan ekzekuton kiel elpagon de liaj pasintaj krimoj, kaj sur la putra pajlo de l' malliberejo li ekdormis trankvile, kiel li jam de longe ne dormis.

La diako legis por la popolo pri la krimo de Vulturo kaj la destinita al li ekzekuto.

Vulturo, starante sur la eŝafodo, sin signadis kruce, rigardante la kupolojn de l' preĝejoj, kaj poste kvarfoje falis teren antaŭ la popolo, salutante al ĉiuj kvar flankoj.

--Pardonu, homoj!--li ekkriis: ho, pardonu al mi miajn pekojn, pardonu min, rabiston, ŝteliston, mortigiston! Pardonu al mi ĉion, kion mi pekis kontraŭ vi! Mi meritas la mortpunon, pardonu miajn kulpojn vi, homoj!

Kaj sin turninte al ekzekutistoj, li mem metis siajn brakojn en destinitajn ingojn.

--Nu, alligu!--li ordonis, ordigante sian grizan krispan barbon, kaj ne diris unu vorton plu...

Tiam, laŭ signo de Ivano, la diako sin turnis al aliaj kondamnitaj kaj legis iliajn verdiktojn, laŭ kiuj ili ĉiuj estis kulpigataj pri komploto kontraŭ la caro, pri intenco fordoni Novgorod'n kaj Pskov'n al litova reĝo kaj pri krimaj rilatoj kun la turka sultano.

Oni estis kondukonta ilin ĉu al pendigiloj, ĉu al kaldrono, ĉu al aliaj ekzekutiloj.

La popolo laŭtvoĉe preĝis.

--Sinjoro Dio!--aŭdiĝis sur la placo: pardonu ilin, Dio, Jesuo Kristo! Prenu iliajn animojn!

--Preĝu pri ni, ho, sanktuloj!--kriadis kelkaj el la popolamaso: ekmemoru nin, kiam vi estos en la Dia regno!

La opriĉnikoj, por surdigi ĉi tiujn aklamojn, laŭte vokis:

--He, he! Pereu la malamikoj de l' caro!

Sed en ĉi tiu momento la popolo ekmoviĝis, ĉiuj kapoj turniĝis unuflanken, kaj eksonis la aklamoj:

--Frenezulo venas! Rigardu, rigardu! jen la frenezulo!

Ĉe la rando de l' placo montriĝis viro kvardekjara kun maldensa barbo, kun pala vizaĝo, nudpieda, vestita sole per blanka tola ĉemizo. Lia vizaĝo esprimis eksterordinaran bonecon, kaj sur la lipoj ludis stranga, kvazaŭ infana, bonkora rideto.

La apero de ĉi tiu figuro meze de tiom da homaj vizaĝoj, esprimantaj timon, teruron aŭ kruelecon, forte impresis ĉiujn. La placo silentiĝis, la ekzekutado haltis.

Ĉiuj konis la frenezulon, sed neniu ankoraŭ estis vidinta tian esprimon de lia vizaĝo, kiel hodiaŭ. Kontraŭ kutimo, konvulsio trakuris ĉi tiun ridetantan buŝon, kvazaŭ alia nekutima sento batalis kontraŭ la bonkoreco.

Kliniĝinte antaŭen, tintigante la ĉenojn kaj la ferajn krucojn, lin kovrantajn, la frenezulo, sin direktante al Ivano, iris tra la homamaso, kiu disiĝis antaŭ li:

--Ivaĉjo, Ivaĉjo!--li kriis de malproksime, movante sian lignan rozarion kaj ĉiam ridetante: Ivaĉjo, pri mi vi forgesis!

Ekvidinte lin, Ivano volis turni la ĉevalon kaj deiri flanken. Sed la frenezulo jam staris antaŭ li.

--Rigardu min, Ivaĉjo!--li diris, prenante lian ĉevalon je la brido: kial do vi ne ordonas ekzekuti la frenezulon? Ĉu Bazĉjo estas malpli bona ol aliaj?

--Dio gardu vin!--diris la caro, prenante plenmanon da oraj moneroj el sia desegnita saketo, pendanta sur ora ĉeneto ĉe lia zono: prenu, Bazĉjo, iru, preĝu pri mi!

La frenezulo etendis ambaŭ manplatojn, sed tuj fortiris ilin, kaj la mono disŝutiĝis teren.

--Aj, aj! ĝi brulas!--li ekkriis svingante kaj surblovante la fingrojn: por kio vi brulruĝigis la monon? Por kio vi ekbruligis inferan fajron?

--Iru, Bazĉjo,--ripetis Ivano senpacience: lasu nin, ĉi tie ne estas loko por vi!

--Ne, ne! Mia loko estas ĉi tie, kun martiroj! Donu al mi ankaŭ pormartiran kroneton! Por kio vi min forgesis? Por kio vi ofendas min? Donu al mi la saman kroneton, kiel al aliaj!