Part 7
Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj, el la vizaĝo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaŭ la densaĵo, elsaltis al la juna virino rememoroj, verŝantaj en ŝian bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Ŝi ankaŭ iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, paŝadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro, deŝiradis rozojn de kliniĝantaj al ŝi arbetaĵaj branĉoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama hedero, kiel ĉi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj de la ardanta suno, verdan tendon, ĉiam pretan akcepti sub sian malvarmetan kaj freŝigan ŝirmon la amatan infanon de la domo!
Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuris kaj malaperis inter misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado de la patrina koro!
Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn, kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, solecaj.... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj, simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj.... En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la malfacila, tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano.... Per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia buŝo parolis: fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj de la soleca ĉambreto.
Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis, ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan vizaĝeton.
-- Panjo! -- ŝi diris per ĝema voĉo, -- kiel malvarme estas ĉi tie hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!
Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon, al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en la daŭro de momento.... Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo, genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj per voĉo preskaŭ tute libera diris:
-- Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?
Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto, Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega desegnisto.
Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte, sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la esenco de l' arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris per strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris laŭnature, sed ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn, homajn vizaĝojn. Tial la perfekteco de la desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ ŝi, ravis ŝin, sed ne fortimigis.
Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble povos... mi devas povi....
Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje, la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj, kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta nenion vidis kaj nenion aŭdis.
De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan taskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi ilin feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro turmentan por ŝia koro. Ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiu kun plena amo fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉesis labori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis al si Janjon, sidigis ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano, denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis laboro, varmigis espero.
Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de la kanto de l' vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas kapabla!...
Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? -- pensis Marta kelke da tagoj poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj Rudzinski.
Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la morgaŭa tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi faris.
-- Venu postmorgaŭ matene, -- diris Mario Rudzinska. -- Mia edzo alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.
Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la okulojn kaj silentis momenton.
Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski unua interrompis la silenton....
-- Estas al mi tre dolore, -- li diris, -- ke mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas....
Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn, kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro, kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj vizaĝesprimo de la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:
-- En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente, ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto, el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed....
-- Adamo! -- eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.
Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj maltrankvileco. Marta komprenis la timon de la bona virino. Ŝi levis la kapon kaj diris per firma voĉo:
-- Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio, kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem....
Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo Rudzinski, kiu parolis plue:
-- La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco sufiĉas, por liveri al la ĝin posedanta homo certan sumon da agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto, posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj, kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco, ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco, spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta; nefarinde, ĉar tio, kio faras al la mondo servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista diletanteco, en alteco, pri kiu tiu ĉi lasta ofte ne havas eĉ la plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco estas amuzilo de la vivo, -- nur artismo povas esti por ĝi ŝtona starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas ne sole diletanto, sed artisto.
Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte salutante Martan, diris plue:
-- Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas la movojn de la estaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aŭ la karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ preta ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto.... Jen estas la tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo, mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam la eblon....
Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj diris mallaŭte:
-- Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon.... Mi ne havas tempon por tio, -- ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton senparole kun okuloj mallevitaj.
Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn, svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de tempo necesa por lernado.
Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan esperon, preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis, eĉ ne ekĝemis.
Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia propra senkapableco.
Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da konado de si mem, por ĉesi esperi....
Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino; estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi, li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj manoj, diris rapide:
-- Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas, kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj....
Marta subite levis la okulojn al la parolantino.
-- Jes, -- ŝi vivece interrompis, -- jes, jes....
Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.
-- Jes, -- ŝi ripetis post momento per forta voĉo. -- La malriĉeco kaj bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la unua, nenio instruis al mi la lastan.... Mia tuta pasinteco estis kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion elportis el ĝi....
-- Terura sorto! -- diris Mario Rudzinska post iom da silento; -- ho, se ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni ĝian tutan terurecon!...
Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian kortuŝitecon, turnis sin al Marta.
-- Ni parolu pri vi, -- ŝi diris. -- Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso.... Mi konas pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi petos, admoninklinigos....