Marta

Part 6

Chapter 6 3,930 words Public domain Markdown

Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn fortojn.

-- Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, -- ŝi diris, -- tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco.... Farante interkonsenton kun mi, vi diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi....

Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi diris:

-- Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas konatojn, rilatojn....

-- Sinjorino, -- diris Marta, levante la okulojn, -- mia sola dezirego estas ricevi la eblon labori....

-- Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? -- rapide demandis la mastrino.

Marta longe silentis.

-- Mi ne scias, -- ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, -- mi ne scias, kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.

Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis profunda humiliĝo.

-- Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia filino.

Marta neante skuis la kapon.

-- Ne, sinjorino, -- ŝi diris, -- en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.

Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.

-- Eble, -- ŝi diris post momento, -- eble vi laboris almenaŭ iom en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado....

-- Sinjorino, -- interrompis Marta, -- miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ nenio....

Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:

-- Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de desegnado....

Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.

-- Kun ĉi tio, -- ŝi diris, -- estas plej malfacile... malmulte da homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin viroj.... Jam tia estas la kutimo.

-- Sekve, -- diris Marta, premante la manon de la mastrino, -- restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.

Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli, kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko, ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ seriozan.

-- Marinjo! -- diris mallaŭte la juna homo, -- via edzo laboras ĉe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni....

Mario ekplaŭdis per la manoj.

-- Vi estas prava, -- ŝi ekkriis, -- mi demandos pri tio mian edzon!...

-- Sed oni devas tion fari tuj! -- ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara vigleco, -- ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio....

-- Kaj mia edzo estas en la kunsido....

-- En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio....

-- Mi tuj skribos al mia edzo....

-- He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj mi elvokos Adamon el la kunsido....

-- Iru, iru, Aleĉjo....

-- Mi iras, mi rapidas, mi flugas! -- ekkriis la juna homo, kaptis la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon -- mi kuras, flugas, rapidas --, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.

Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis, kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin malsupren.... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis simptomojn de kompato al ŝi.... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia persona kaj homa indeco, kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj diri:

-- Mi esperas, ke mi mem min helpos.

Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: -- mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem! -- Tio estis naskiĝanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. -- Ho, se mi estus sola!... -- ŝi pensis. -- Se mi ne havus infanon!

-- Volu diri al mi, -- ekparolis Mario, -- kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon.... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?

Marta meditis dum momento.

-- Se vi permesos, -- ŝi respondis, -- mi venos ĉi tien mem, por informiĝi.

En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.

Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da simpatio, pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj honestajn revojn kaj pensojn -- estis laboro, donanta laborenspezon. Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ erarecon de tiu ŝia opinio.

Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al la koverto kun la lilikoloraj randoj.

-- Sinjorino, -- ŝi diris iom nekuraĝe, -- jen estas la ŝuldo, kiun mi havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.

Marta ne etendis la manon.

-- Vi nenion ŝuldas al mi, -- ŝi diris, -- ĉar mi absolute nenion lernigis al via filino.

Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis, krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus, ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn; kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro, kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi, ĉar la provizo da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon aliformigas en timegon, -- tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto, ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro.

-- Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?

Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, novan streĉiĝon de la momente falinta energio. -- Ŝajnas al mi, -- ŝi diris al si, -- ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis en mi sufiĉe grandan kapablecon por desegnado.... Tiun taskon, se oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio! Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro kompato, pro kunsento? kian do gravecon ĝi havas? Tio ne devas min humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis, ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie!

Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de la loĝejo de la domadministranto.

La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita kaj komforte aranĝita.

-- Sinjoro, -- diris Marta, -- post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.

-- Jes, sinjorino, -- respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda.

-- Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti tiun pagon....

La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post minuta medito:

-- Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi ripetiĝus....

-- Sinjoro! -- vive interrompis Marta, -- oni promesis al mi laboron, kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.

La administranto silente salutis.

Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.

Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi, aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.

-- Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, -- ŝi pensis, -- kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma manĝo!

Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio.

-- Ili ekzistas por maljunuloj, -- ŝi pensis, -- por malsanuloj, kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio? Neniam! -- ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj.

-- Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj por Janjo, -- ŝi pensis, -- dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron....

La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la strato Swieto-Jerska, estis efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo.

Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita kaj alte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis la fervorecon de lia penado.

La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.

Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ malakcepto de ŝia peto.

Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis, krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi, maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antaŭe.

-- Mi aŭdis, -- ŝi diris, -- ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.

Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco:

-- Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon....

-- La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, -- interrompis Zminska, -- sed se aliaj personoj trompiĝas per mia vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio....

-- Mi erarigis vin, sinjorino, -- plue diris Marta, -- ĉar mi eraris pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?

La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.

-- Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, -- ŝi respondis post momento kun iom da ironio en la voĉo. -- La konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo....

-- Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, -- diris Marta.

-- Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.

Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla, malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino:

«Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io.» Marta posedis nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu fojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama nesufiĉa provizo en la kapo, -- pri serioza kunsento de la flanko de la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo.

Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj, konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.

Irante de la strato Dluga al la strato Swieto-Jerska, Marta havis nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serĉas.... Kaj tamen... se mi povoscius!...

Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:

-- La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin. Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri pluaj mendoj.

Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra multego da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj, kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj, vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, -- ĉio portis sur si la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta harmonio.