Marta

Part 18

Chapter 18 3,992 words Public domain Markdown

-- Mi scias desegni, -- diris Marta, -- tio estas, ŝi korektis sin rapide, -- mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.

Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo, forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun ironio. Sen ironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardis la juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde, la mano per firma movado, sen ia eĉ plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn.

La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.

-- Sed, kara sinjorino... -- komencis la iom malpacienciĝinta juvelisto.

-- Tuj, tuj! -- respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia laboro.

Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur kiu ŝi estis desegninta.

-- Jen estas modelo por braceleto, -- ŝi diris.

La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du torditaj trunketoj.

La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj elegantecon.

-- Bele! oni ne povas nei! tre bele! -- diris la juvelisto, klinante la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de kontentigita kompetentulo. -- Bele! tre bele! -- li ripetis post momento, sed nun jam iom konfuzita. -- Viaj desegnaĵoj, sinjorino, povus esti por mi tre utilaj, sed... sed.... -- Li eksilentis, kaj, videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis per la manplato siajn densajn grizetajn harojn.

La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.

-- Ho, mia Dio! -- li diris levante la ŝultrojn, -- se vi hezitas akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu... nu, kiel desegnistinon....

Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:

-- Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio.... Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.

-- Jes, jes, -- diris la juvelisto, -- mi scias, ke vi baldaŭ min forlasos... sed mi tamen ja ne povas....

-- Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? -- interrompis lin Marta.

La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita junulo.

-- Mi akceptos la duonon de tiu pago -- diris la virino. Nun la juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.

-- Aj! aj! -- li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, -- malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon de braceleto, desegnitan de Marta.

-- Bela! mi ne povas nei! tre bela!

-- Aj! aj! -- li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon.

Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn helpantojn, diris per demanda tono:

-- Ha? kio?

Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kaj, kvazaŭ intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en la apudan ĉambron.

Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio, aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li ekkriis:

-- Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!

Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan negocon.

Marta ekridetis.

-- Mi estas virino, -- ŝi diris, -- jes, tio estas vero. Kio do sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn....

-- Nu jes, jes! -- ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj sidiĝante inter siaj helpantoj, -- sed vidu, sinjorino, tio estus afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn novaĵojn!... Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj... la mondo estas kalumniema... vi komprenas?...

-- Mi komprenas, -- interrompis Marta, -- kaj mi dankas vin por la klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon?

-- Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas....

Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento.

-- Jen estas la mono, -- li diris, donante al la virino du monpaperetojn.

Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.

-- Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.

-- Sed, kara sinjorino, -- elbalbutis la juvelisto, -- mi opiniis... mi pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon....

-- Mi komprenas, -- interrompis Marta, -- kaj mi dankas vin!

Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon!

Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo, kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon. Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj kuŝiĝis senmova, kun vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre pezan kapeton.

Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro, malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis virino kaj infano.

Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de laboro, febra serĉado kaj netrovado.

Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien, al tiu loĝejo ĉe la strato Krolewska, kaj devigus ŝin diri al tiu virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas! vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.

-- Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?

-- Mi, panjo!

La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la infano estis mallaŭta kaj ronka.

Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega, ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis per forto spasma kaj disŝiranta.

-- Ho, mia Dio! -- ekĝemegis la virino, -- nur ne tion! ĉion, kion vi volas, nur ne tion!

En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino.

En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Ŝin portis efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego.

Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo, kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj.

La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris ĉe la pieda parto de la litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja fajro en la okuloj.

-- Kiel malvarme estas ĉi tie! -- diris la viro, leviĝante.

La virino nenion respondis.

-- Sur kio do mi skribos?

Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kuŝis papero kaj folio da papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton.

-- La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan _bronkiton_. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton.

Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon. La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon.

-- Lasu! -- li diris jam ĉe la sojlo, -- lasu! La infano estas malforta kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos.

Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj alpremis sian bruston al la brusto de la infano.

-- Ho, mia infano! mia sola infano! -- ŝi murmuretis, -- pardonu vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta, kadukiĝinta... vi estas malsana... ho, mia infano....

Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je la planko, enigis la manojn en la harojn.

Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!

Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per vigliga varmo.

La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage, venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon; ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al grincado de segilo.

Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi:

-- Ne perdu la esperon, sinjorino, -- li diris milde, -- la infano povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ, morgaŭ ŝi bezonas apartan prizorgadon. Hodiaŭ ĉi tie estas denove tro malvarme. La temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta. Kaj la medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaŭ kaj donadu ĝin al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso. Ĝi estas eble tro multekosta, sed ĝi estas nun la sola....

Li foriris. Marta staris en la mezo de la ĉambro kun manoj krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.

Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio?

Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da fojoj en ĉiu tago.

Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese. La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis ĉirkaŭen.

Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?

Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte mallevis la manojn.

-- Kion do mi faros? -- ŝi diris al si mem, -- kion mi povas fari? ŝi mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!

Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.

-- Patro! -- ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn kaj varmegajn manojn. -- Patro! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano.

-- Vi vokas la patron, -- ŝi elĝemis el la malfacile spiranta brusto, -- li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj....

Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la litaĵo kaj haltis super ĝi.

-- Ha! -- ŝi ekkriis, -- mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!

Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj ekbrilis fajro de forta decido.

Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj. Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.

-- Sinjorino! -- ŝi ekkriis, -- pro kompato... pro favorkoreco....

-- Certe monon! -- malafable murmuris la virino, -- mi ne havas, mi ne havas, de kie do mi povas ĝin havi....

-- Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe mia malsana infano!

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaŭe.

-- Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano....

La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.

-- Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano... ĝi konstante volas trinki... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola....

Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.

-- Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo kaj mi devos doni al ĝi manĝi!...

La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan pordegejon de la domo.

-- Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... -- murmuretis al si Marta.

Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska. Flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn. La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj voĉoj.

-- Kion vi deziras, sinjorino? -- demandis la servistino.

-- Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.

-- Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne povas eliri el la salono....

Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dediĉi al bonaj faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.

Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie Przedmiescie. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti.

* * *

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligas en si la aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon, muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.

La strato Krakowskie Przedmiescie estis plena de movado, bolis per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.

Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon torentojn da lumo.

Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto, en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj.

Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato Krakowskie Przedmiescie. Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!

Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj.

La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj, defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi, inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis, sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero, ke ili _devas_ porti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano, laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta.