Part 17
Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro la lastan objekton de ŝia ludado: la du malnovajn lamajn seĝojn. Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj, gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo, per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri ilian belecon....
Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj farante al si mem akrajn riproĉojn.
Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon, estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan, sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon? Kia senprudenteco!
-- Ne! -- pensis Marta; -- unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro, el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas... aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne povis?
La nokto cedis al griza vintra tagiĝo. Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la mano, kiu ŝin ofendos.
Kune kun la taga lumo en la subtegmentan ĉambreton eniris rememoroj pri la ĉiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la poŝo dekkvin-spesdekan moneron. Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.
-- Mi devos iri peti! -- ŝi ekpensis.
Ŝi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Ŝi iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon laboron, la duan fojon almozon.
Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem ian miron. Antaŭ sia eliro el la domo ŝi imagis al si, ke tre malfacile estos al ŝi transpaŝi ĉi tiun sojlon, ke tiel same, kiel antaŭ kelka tempo, antaŭ la eldiro de vorto de peto ŝi ruĝiĝos de honto, ŝi perdos por momento la voĉon. Ŝi eraris. Ŝia koro ne frapis pli forte, ruĝo ne kovris ŝian frunton, kiam ŝia rigardo renkontiĝis kun la rigardo de la libristo.
Li staris, kiel ordinare, malantaŭ la skribtablo, iom kliniĝinte super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, aŭdinte sonoradon, li levis la vizaĝon, lia frunto estis malpli serena ol antaŭ kelka tempo, en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon. Videble io lin embarasis aŭ afliktis. Eble li havis malsukceson en ia entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aŭ eble lin afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj? Kun videbla malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antaŭe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue ŝi sin retirus kaj forirus aŭ almenaŭ kaŝus la celon de sia veno, sed nun ŝi aliris al la skribtablo kaj interŝanĝinte saluton kun la libristo, ŝi diris:
-- Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial mi venis denove al vi....
-- Per kio do mi povas servi al vi?
Li parolis ĝentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis sur la tablo.
-- Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek spesdekojn por tago. Ĉu vi ne scias pri ia loko, kiu taŭgus por mi, pri ia....
La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.
Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco.
-- Ha! -- li diris post momento, farante per ambaŭ manoj geston, kiu montris bedaŭron, -- kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni nepre devas ion povoscii....
Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo.
-- Sekve, -- ŝi diris post momento, kion do mi faros?
Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran, en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro, kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin parte pri tio, kion ŝi suferas.
La libristo pripensis ion dum momento.
-- Mi malĝojas, -- li diris, -- mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi... kvankam tio estos nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ĝuste nun bezonas iun... iun por... servado en la ĉambroj... se vi dezirus tian lokon....
-- Mi petas vin pri ĝi, -- diris Marta sen plej mallonga pripenso.
-- En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski. Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto....
-- Mi iros certe, -- diris la virino.
La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero li salute sin klinis.
Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas. Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis!
La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon. Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj, kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina por plenumado de kompatemaj faroj.
Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne ricevis!
Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj ŝi direktis sin sur la straton Swieto-Krzyska. Post kelke da minutoj ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo. Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton, kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko. Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da sekundoj atente ŝin rigardis.
-- Pardonu, sinjorino, -- diris la mastrino kun iom da konfuzo en la voĉo, -- antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed nun ni jam ne bezonas... mi tre bedaŭras... pardonu. Dirinte tion, la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj ŝi forlasis la kuirejon.
En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro....
-- Nu? -- demandis la nejuna viro, -- vi ŝin ne akceptis?
-- Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata... kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari super gladilo... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi. Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.
-- Estas vero, -- diris la edzo de la nejuna sinjorino, -- kaj tamen estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi....
-- Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon! Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun infano?
-- Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro multekosta kaj klopoda.... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio estas.... Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio.... Mi timas, ke li sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke li opinios, ke ni estas homoj sen koro.
-- Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufoje eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason... kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon....
Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon:
-- Sinjorino! sinjorino!
Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.
-- Sinjorino, -- komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la vidvino, -- mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke vi afable venis al ni vane... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj vi laciĝis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon....
Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris «mi dankas» kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.
En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon, konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj sidigis antaŭ ĝi Janjon.
Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.
La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. «Se mi ne donos al ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia freneza penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos ion, per kio hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!»
-- Hu! -- ŝi diris al si mem post momento, -- nenio estas farebla! mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!
Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj memvole forlasis.
Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.
Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon. Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.
-- Sinjorino! -- diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, -- antaŭ du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendiĝis de tio, kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori ĉe vi.
Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la kapon.
-- Ho, mia sinjorino Swicka! -- ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, -- mi ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi ian malĝentilaĵon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: «kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn, kiel ni ankaŭ pardonas!» Mi estus ribela kontraŭ la vorto de Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost hieraŭ alian laboristinon....
Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu sidis sur la estinta loko de Marta.
-- Nia laborejo, dank' al Dio, havas plej bonan reputacion... krom tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank' al Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan nombron, loko por sinjorino Swicka....
-- Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino Swicka, -- flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino.
De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.
Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.
-- Ne, -- ŝi diris, -- ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlinon Sofion.
Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.
-- Vi min jam ne akceptos? -- demandis Marta, -- nenian esperon mi povas havi?
-- Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la loko estas jam okupita... mi ne povas.
Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton, konsistantan el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato, ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: -- Mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon... alie... ĝi malsaniĝos.... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto ŝi komencis iri laŭlonge de la strato Dluga. Irante, ŝi atente rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante, kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi deziras.
-- Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, -- diris Marta; -- mi pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton.
-- Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? -- respondis la juvelisto kun la spritaj brilantaj okuloj, -- kia do objekto ĝi estas?
Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.
-- Kia do objekto ĝi estas? -- denove demandis la juvelisto kaj ĵetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.
-- Edziĝa ringo, -- respondis la virino.
-- Edziĝa ringo! -- malrapide ripetis la juvelisto.
-- Edziĝa ringo, -- mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto, levante la kapojn.
-- Edziĝa ringo, -- diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi.
-- Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! -- ekkriis la juvelisto, de kies lipoj tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj, el kiuj konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.
Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.
-- Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre necesa? -- demandis la juvelisto per tono de kompato.
-- Nepre necesa, -- respondis la virino mallonge kaj seke.
-- Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos ĉi tiun objekton al mi, ol se vi vendus ĝin al iu alia. Vi ricevos almenaŭ ĝian plenan valoron.
Dirante ĉi tion, li staris jam malantaŭ tablo kovrita de vitritaj skatoloj kun oraj objektoj kaj ĵetis la ringon sur negrandan kupran pesilon. La du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj daŭran.
-- Bona oro, -- diris la juvelisto.
Marta forturnis la vizaĝon for de la balanciĝanta pesileto. Ŝian rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis. Tio estis vidaĵo tre simpla. Ĉe ambaŭ flankoj de longforma tablo sidis kvin junaj homoj, havantaj la aĝon de 15 ĝis 25 jaroj, kun delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron ĉe malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streĉe rigardis laŭvice ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo. Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro. Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaŭ avidecon. Dum la kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj de la juvelista arto kaj komprenis ĝian esencon kaj naturon pli bone, ol iu alia, troviĝanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj kompreni en la daŭro de multe da horoj.
-- Mi petas vin, sinjorina moŝto, -- diris la juvelisto el malantaŭ la tablo, -- la ringo de via moŝto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.
Aŭdinte ĉi tiun voĉon, Marta forturnis la vizaĝon for de la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, ĉe kiu staris la juvelisto.
-- Sinjoro! -- ŝi diris, -- ĉi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?
-- Jes, sinjorino, -- respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando iom mirigis.
-- Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj....
Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo.
-- Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj helpantinon?
La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.
-- Vin, sinjorino! vin! -- li elbalbutis, -- kiel do... kial... sed ja....
-- Jes, min, -- ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. -- Mi havas nun neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe... mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn....
La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.
-- Vidu, sinjorina moŝto, -- li komencis, -- por diri la veron, mi en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam preparitaj, instruitaj....
Marta ekrigardis al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.