Part 3
"Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn kaj cxiujn tiajn specajxojn gxis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti al li privetajxon kontraux kiu li ne kapablus kontrauxstarigi samajxon. Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis gxin kaj diris intenci gxin klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en sia malantauxdoma gxardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu certa ke li jes ja lernigis gxin. Li kutimis iom sxoveti la ranon de malantauxe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirligxadi en la aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapigxon, aux eble paron da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj reterenigxi platpiede kaj bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante al gxi kiel kapti musxojn kaj trejnis gxin tiurilate tiel konstante ke la besteto sukcesis trafi musxon cxiun fojon kiam la insekto eniris gxian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur tauxga edukado por ke gxi povu fari ion ajn--kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti Danielon Vebsteron cxi tien sur cxi tiun plankon--Danielo Vebstero estis la nomo de la rano--kaj ekkriegi, 'Musxoj, Dacxjo, musxoj!'--kaj pli rapide ol vi povas palpebrumi gxi suprensaltis vertikallinie kaj forlekegis la musxon de sur la tablo kaj refalacxis surplanken tiel solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantauxa piedo tute apatie kvazaux ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraux ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado sur ebena platajxo, gxi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena platajxo estis gxia specialajxo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio Smilejo bonvole vetis monon pri gxi gxis restis al li nenia plua cendo. Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi cxar uloj vojagxintaj cxien kaj estintaj cxie diris cxiuj senescepte ke la besto superas cxiun ajn ranon iam viditan de _ili_.
"Nu, Smilejo tenis la beston en latajxa skatoleto kaj foje li kunportis gxin en la kampadejocentron kaj proponis gxin kiel monvetobjekton. Iun tagon ulo--nekonato en la kampadejo--renkontis lin kun lia skatoleto kaj diris:
"'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?'
"Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aux povus esti kanario, eble, tamen ne estas tiajxo. Nur rano gxi estas.'
"Kaj la ulo prenis gxin kaj okulkontrolis gxin zorge kaj turnis gxin en diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _gxi_ utilas?'
"'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'gxi utilas por _unu_ afero, mi opinias. Gxi kapablas pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.'
"La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al gxi, retransdonis gxin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj ranoj.'
"'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas kaj kuragxas veti kvardek dolarojn pri gxia kapablo pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.'
"Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfelicxa maniero, 'Nu, mi estas nur fremdulo cxi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi havus, mi bonvolus priveti kontraux vi.'
"Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas--ne gravas--se vi bonvolos teni mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de Smilejo kaj sidigxis por atendi.
"Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties busxon kaj prenis kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletajxoj--gxin plenigis gxis preskaux la mentono--kaj surplankenigis gxin. Smilejo, siaflanke, aliris la marcxon kaj vagsercxis dum longa tempo en la kotacxo kaj finfine mankaptis ranon kaj gxin revenportis kaj transdonis al la ulo, kaj diras:
"'Nu, se vi pretas, metu gxin apud Danielon, kun gxiaj antauxpiedoj en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.' Tiam li diras, 'Unu--du--tri--_eku_! kaj li kaj la ulo ektusxis la ranojn de malantauxe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Dacxjo faris klopodegon kaj kuntiris la sxultrojn--tiel--kiel Franca viro--sed sensukcese--li ne povis ekmovigxi. Li restis fiksite tiel solide kiel pregxejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita sxipo. Smilejo estis iom surprizita kaj ecx nauxzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri kio temas.
"La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transsxultren--tiel--en la direkto al Dacxjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj ranoj.'
"Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Dacxjon dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn en la lando estus povinta malebligi tiun ranon--mi scivolas cxu eble gxi spertas iuspecan gxenon--sxajnas al mi ke gxi estas iom pufigita.' Kaj li alkrocxis Dacxjon per la kolnuko kaj levis gxin kaj diras, 'Nu, kulpigu miajn katojn se gxi ne pezas kvin funtojn!' kaj gxin renversis kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletajxoj. Kaj tiam li komprenis kio okazis kaj ege kolerigxis--li formetis la ranon kaj komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj--"
En tiu momento Simono Hvelero auxdis iun alvoki lian nomon en la antauxdoma gxardeno kaj starigxis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj turnigxante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas, fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton."
Sed, kun via permeso, mi jugxis ke dauxrigo de la historio pri la entreprenema vagabondo _Jacxjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn informajxojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojigxis.
Cxe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li alkrocxis min kaj rekomencis:
"Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj--"
Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por auxskulti pri la afliktita bovino sed adiauxis kaj foriris.
LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO
Foje estis malbonkonduta knabeto nomigxanta Jacxjo--tamen, se vi bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaux cxiam nomigxas Jacxjo en viaj dimancxlernejaj instrulibroj. Strange estis, tamen vere, ke cxi tiu knabeto nomigxis Jacxjo.
Ankaux li ne havis malsanan patrinon--malsanan patrinon kiu estis pia kaj suferis pro ftizo kaj gxojus kusxigxi en la tombo kaj ripozadi se sxi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo farigxu kruela kaj malamikema pri li post sxia forpaso. Plejparte la malbonkondutaj knaboj de la dimancxlernejaj instrulibroj nomigxas Jakobo kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi min kusxigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolcxaj plendaj vocxoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuigxas apud la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomigxis Jacxjo kaj lia patrino estis tute bonsana--suferis pro nenia ftizo nek alia ajn malsano. Sxi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, sxi sentis nenian anksiecon pri Jacxjo. Sxi diris ke se li rompigus al si la kolon, la perdo ne estus granda. Sxi cxiam deziris bonan nokton al Jacxjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam sxi estis preta lin postlasi, sxi tordis al li la orelojn.
Foje tiu malbonkonduta knabeto sxtelprenis la sxlosilon de la mangxosxranko kaj eniris tien sxtelpasxe kaj provizis sin per marmelado kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio sxajnis flustri al li, "Cxu estas juste malobei mian patrinon? Cxu fari tion ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmangxas la marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuigxis tute sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj starigxis kun malpeza felicxa koro kaj iris konfesi cxion al sia patrino kaj petis ke sxi lin pardonu kaj ricevis sxian benon dum plenigis sxiajn okulojn larmoj de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas cxe cxiuj ceteraj malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere gxi evoluis cxe tiu Jacxjo, malgraux ties strango. Li mangxis la marmeladon kaj taksis gxin cxefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis ankaux tion cxefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos" kiam sxi ekscios tion kaj kiam sxi eksciis efektive tion, li malkonfesis havi informajxojn pri gxi kaj sxi pugfrapis lin severe kaj estis li mem kiu ekploris. Cxiel tiu knabo estis stranga. Cxio rezultis malsame cxe li ol cxe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj.
Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por sxtelpreni pomojn kaj la brancxego ne rompigxis kaj li ne falis kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis, ne entreprenis ekbonkondutigxi. Ho, ne! Li sxtelprenis tiom da pomoj kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre preta por la hundo ankaux kaj renversis gxin per lancxita briko kiam tiu atakis lin. Estis ege strange. Similajxo neniam okazis en tiuj mildaj libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj hirundovostajxajn jakojn kaj sonorilkronitajn cxapelojn kaj pantalonojn havantajn malsuficxe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn el la dimancxlernejaj libroj.
Foje li sxtelprenis la posxtrancxilon de la instruisto kaj kiam li timis ke la misfaro malkovrigxu kaj ke la instruisto vipu lin, li sxtelmetis gxin en la kaskedon de Georgo Vilsono--la filo de la kompatinda Vidvino Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilagxo kiu cxiam obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, sxatis siajn lecionojn, sxategis Dimancx-Lernejon. Kaj kiam la trancxilo terenfalis el la kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj rugxigxis kvazaux agnoskante sian kulpon, kaj la cxagrenita instruisto taksis lin kulpa pri la sxtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte la vipon sur la tremantajn sxultrojn de tiu, subite aperis meze de ili nenia blankhara malprobabla jugxisto de la paco, prenante belan starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la kauxranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona ludpauxzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la sxtelprenon!" Kaj tiam Jacxjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda jugxisto ne deklamis homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo kaj diris ke tia knabo meritas lauxdadon kaj tiam ne invitis tiun veni logxi cxe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi kaj ricevi cxiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti felicxa. Ne. En la libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jacxjo. Nenia enmiksigxema maljuna pektenaspekta jugxisto ekaperis por estigi gxenojn kaj tial la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jacxjo felicxis pro tio cxar, vi scias, Jacxjo malamegis moralajn knabojn. Jacxjo diris ke li "malestimas tiajn molacxulojn." Tia estis la lingvajxacxo de tiu malbonkonduta malbonzorgata knabo.
Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jacxjo estis la fojo kiam li iris boatadi en dimancxo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam sxtormo kuratingis lin dum li fisxkaptadis en dimancxo kaj ne trafis lin fulmo. Ho, vi povus tralegi cxiujn dimancxlernejajn instrulibrojn inter nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similajxon. Ho, ne! Vi ekscius ke cxiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimancxo senmanke dronas. Kaj cxiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de sxtormoj dum ili fisxkaptadas en dimancxo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj malbonkondutajn knabojn cxiam renversigxas en dimancxo kaj cxiam okazas sxtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fisxkaptadas en dimancxo. Kiel tiu Jacxjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero.
Tiu Jacxjo gxuis sorcxitan vivon--devas esti tiel. Nenio sukcesis lin difekti. Li ecx transdonis al bestogxardena elefanto tabakbulon kaj la elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la enhavon de la mangxosxranko sercxante pipromentan esencon kaj ne eraris trinkante brandon. Li sxtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris cxasadi en dimancxo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis sian fratineton sur la tempion kiam li kolerigxis kaj sxi ne restis en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolcxaj surlipaj pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompigxanta koro. Ne, sxi baldaux resanigxis. Li forfugxis kaj finfine surmarigxis kaj kiam li revenis li ne estis malfelicxa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj ne dormis en la trankvila pregxeja tombejo kaj la de grimpoplantoj kovrata logxdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinajxojn. Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel saksxalmisto kaj tuj sukcesis aligxi al la fajrobrigado.
Kaj li plenkreskuligxis kaj edzigxis kaj naskigis grandan familion kaj sencerbigis ilin cxiujn iun nokton per hakilo kaj sin ricxigis uzante diversajn trompajxojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej malica kanajlo de sia naskigxvilagxo kaj estas universale respektata parlamentano.
Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jacxjo en la dimancxlernejaj libroj gxuinta tian sinsekvon da bonsxancoj kiel tiu pekema Jacxjo kun la sorcxita vivo.
* * * * *
ENHAVO
"Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19
* * * * *
Transcriber's note: Obvious spelling and punctuation errors have been corrected in this etext. Unusual forms have been retained, however, if used consistently, or suspected to be intentional or simply archaic. See comments inside the HTML file for details.