Part 2
"Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu--sen malsxpari tempon, cxar estas malmulte da tempo por malsxpari. Kio, cxu vi ne povas? Kia domagxo! Tamen ne gravas. Kriegado ne cxiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso--mia edzino estis kaj mia infano--ili kripetis helpon, cxu vi memoras? Sed tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, cxu ne? Viaj dentoj klaketadas--tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandagxojn per viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetigxas post longaj jaroj. Cxar ankaux _miaj_ manoj estis ligitaj tiun nokton, cxu vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun. Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun. SXsxsx! Jen malfruhora pasxsono! Gxi venas en nia direkto. Auxskultu, kiom proksima gxi estas! Eblas kompti la pasxsonojn: unu, du, tri! Jen, gxi staras jxus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro, kriegu! Estas la ununura sxanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi hezitis tro longan tempon. Gxi preterpasis. Jen. Gxi mallauxtigxas. Gxi estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi jxus auxdis homan pasxsonon je la lasta fojo. Kiom strange devas esti auxskulti tiel ordinaran sonon kaj konscii ke neniam denove oni auxdos samajxon."
Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizagxo estis vidinda ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj gxin aplikis, min helpante per iom da mensoga kreivo:
"Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi havigis al li reciprokan komplezon en la tauxga momento. Mi konvinkis lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia militservo kaj lin alvenigis al sekurejo."
Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la vizagxo de mia viktimo. Mi perpleksigxis, maltrankviligxis, diris:
"Nu, kio? Cxu li ne eskapis?"
Nea kapskuo.
"Cxu ne? Kio okazis tial?"
La kontento en la envolvita vizagxo ankoraux pliklarigxis. La viro strebis murmuracxi kelkajn vortojn--sensukcese; penadis esprimi ion per la malhelpitaj manoj--malsukcesis; pauxzis momenton, tiam klinis malforte la kapon en signifocela maniero, en la direkto al la kadavro kusxanta la plej proksime al li.
"Cxu mortinta?" mi demandis. "Cxu ne sukcesis eskapi? Cxu kaptita fugxante kaj pafita?"
Cetera kapskuo nea.
"Tial, kiel?"
Denove la viro entreprenis fari ion permane. Mi zorge atentis sed ne sukcesis diveni la celon. Mi antauxenklinigxis kaj rigardis ecx pli zorge. Li cxirkauxtordis dikfingron kaj per gxi malforte pikis la bruston.
"Ho, cxu vi volas diri: ponardita?"
Jesa kapmovo, akompanite de fantoma rideto de tioma diableco ke gxi eksxaltis veklumon en mia malakra cerbo kaj mi kriegis:
"Cxu ponardis lin _mi_, lin preninte por vi? Cxar tiu pikbato celis ununure vin!"
La jesa kapmovo de la denove mortanta fripono estis tiel gxoja kiel lia mankanta fortiko kapablis elmontri.
"Ho, mizera, mizera mi, mortiginte la kompatan personon kiu amikigxis kun miaj karuloj kiam ili estis senhelpaj kaj kiu ilin servintus se li povintus! Mizera, ho, mizera, mizera mi!"
Mi imagis auxdi la dampitan glugleton de primoka rido. Mi eligis la vizagxon de inter la manoj kaj vidis mian malamikon malantauxensinki sur sian klintabulon.
Necesis al li suficxe longa tempo por morti. Li disponis mirindan vitalecon, surprizan konstitucion. Jes, li pasigis placxe longan tempon pri la afero. Mi alportis segxon kaj jxurnalon, sidigxis apud li kaj legis. De tempo al tempo mi trinketis brandon. Tion mi bezonis pro la malvarmo. Sed mi trinketis ankaux pro tio ke, en la komenco, kiam mi etendis la manon por alpreni la botelon, li supozis ke mi celas havigi iom al li. Mi legis lauxtvocxe: cxefe fantaziajn raportojn pri homoj urgxe forkaptitaj de sur la tombosojlo kaj revenigitaj al vivo kaj viglo pere de kelkaj kulerplenoj da likvoro kaj varma bano. Jes, li pasigis longan malfacilan tempon mortante: tri horojn, ses minutojn, ekde la momento kiam li auxdigis la sonorilon.
Laux onia opinio, dum la dek ok jaroj forpasintaj ekde kiam iniciatigxis tiu kadavrogvatado, nenia en tuko envolvita gasto de la Bavariaj mortodomoj iam sonorigis sian sonorilon. Nu, tio estas sengxena opinio. Gxi restu tia.
La malvarmo de la mortocxambro jam penetris miajn ostojn. Gxi revigligis kaj retrudis al mi la malsanon antauxe min afliktintan sed kiu, gxis la koncerna nokto, konstante kaj ade malaperis. Tiu viro murdis mian edzinon kaj mian infanon. Kaj post tri tagoj li aldonintos mian nomon al sia murdolisto. Ne gravas! Dio! Kiel bonsapora estas la memorajxo pri tio. Mi kaptoatingis lin eskapantan el sia tombo kaj lin resxovis en gxin!
Post tiu nokto mi devis enlitigxi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionacxo tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la personajn havajxojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris obteni la horlogxon de Krugero se eblus al mi. Tamen dum mi estis malsana la posedajxojn de Adlero oni forvendis kaj dislokis, krom pluraj malnovaj leteroj kaj ceteraj senvaloraj diversajxoj. Tamen, pere de tiuj leteroj, mi spurtrovis filon de Krugero, la nuran restantan parencon lian. Tridekjara nun, li estas faka sxuisto kaj logxas cxe Numero 14 Regxostrato en Manhejmo. Vidvo, li havas plurajn junajn gefilojn. Sen klarigi al li la kialon de tio, konstante ekde tiam mi provizas lin per du trionoj el lia financa subteno.
Nu, rilate al tiu horlogxo--vidu kiom strange evoluas la aferoj! Mi cxirkauxspuris gxin en Germanio dum pli ol jaro je granda mon- kaj cxagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis gxin! Ekhavis gxin kaj nedireble ekgxojigxis. Malfermis gxin kaj nenion trovis interne. Ho, mi devintus antauxscii ke tiu paperpeceto ne restos tie cxiun tiun tempon. Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis tion kaj forigis gxin el mia menso. Kaj ege malgxoje, gxin dezirinte por la filo de Krugero.
Hierauxnokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto, mi komencis pretigi miajn havajxojn. Mi entreprenis bruligi cxiujn senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne antauxe zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi gxin rekonis. Jen gxi. Mi gxin tradukos:
_Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo alfrontanta urbodomon. Tria sxtono, kvara vico. Tien ensxovu mesagxon dirantan kiom alvenos._
Jen. Prenu kaj konservu gxin! Krugero klarigis ke tiu sxtono formoveblas, kaj ke gxi estas en la norda muro de la fundamento, kvaravice ekde la supro, triasxtone ekde la okcidento. La mono kasxigxas malantaux gxi. Li diris ke la lasta frazo estas trompajxo por devojigi okaze ke la papero enfalu malgxustajn manojn. Sendube gxi plenumis tiun funkcion por Adlero.
Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojagxon laux la rivero, vi spurtrovu tiun kasxitan monon kaj sendu gxin al Adamo Krugero, cxe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Gxi ricxuligos lin kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj infanon--kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontrauxe al la impulso de mia koro kiu preferintus lin sxirmi kaj savi.
* * * * *
"Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estigxis profunda kaj impona silento kiu dauxris ne mallongan tempon. Tiam ambaux viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la strangaj eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da demandoj kiu dauxre persistis gxis cxiuj partneroj preskaux senspirigxis. Tiam miaj amikoj komencis renormaligxi kaj retirigxi, subsxirme de kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. Dum dek minutoj nun auxdigxis nur silento. Tiam Rogxero diris reveme:
"Dek mil dolaroj!" Aldonante, post pauxzego:
"Dek mil. Tio estas vera monamaso."
Baldaux la poeto demandis:
"Cxu vi celas sendi gxin al li tujege?"
"Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando."
Nenia respondo. Post iom da tempo, Rogxero demandis heziteme:
"Cxu la tutan sumon? Tio estas--mi volas diri--"
"Certege, la tutan sumon."
Mi estis dironta pli, sed haltis--haltis pro pensadsinsekvo naskigxinta en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne auxdkaptis lian dirajxon. Sed mi auxdis Rogxeron respondi:
"Jes. Tia gxi sxajnas al mi. Tio devus ege suficxi. Mi opinias ke _li_ nenion faris."
Baldaux la poeto diris:
"Kiam vi pripensas la aferon, tio _pli_ ol suficxas. Vi nur konsideru! Kvin mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la dauxrotempo de sia vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble ecx lin ruinigus. Vi konsideru tion. Post malmulte da tempo li forjxetus la restintan monon, fermus sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn senpatrinajn infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn, progresus lauxvice de malbono al plimalbono--"
"Jes, vi pravas," interrompis Rogxero fervore. "Mi jam vidis tion cent fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en liajn manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin kaj lin senutiligas kaj lin senigas je cxiu memestimo kaj cxio, tiam mi ne konas la homan naturon--cxu ne, Tompsono? Kaj ecx se ni transdonus al li _trionon_ el gxi; nu, en malpli ol ses monatoj--"
"Malpli ol ses _semajnoj_, vi diru," respondis mi, ekscitigxante kaj interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en sekurajn manojn kie li ne povus gxin ektusxi, ne pli ol ses semajnoj forpasus antaux ol--"
"_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian tantiemon--eble temas pri tri mil, eble du mil--"
"Kial tiu sxuisto rajtas disponi du mil dolarojn, placxus al mi ekscii?" Rogxero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en Manhejmo, cxirkauxate de samranguloj, mangxante sian panon kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, gxuante sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi diru 'benita' super la miriadoj cxirkauxirantaj en silkaj vestajxoj, lauxpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsagxeco. Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antaux li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent dolarojn antaux tia viro kaj diru--"
"Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de tie gxis la defluilo, de tie gxis la almozdomo, de tie gxis--"
"_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto serioze kaj alloge. "Li estas felicxa tie kie li estas ke tia kia li estas. Cxiu sento pri honoro, cxiu sento pri karitato, cxiu sento pri alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en sengxeno. Jen vera amikeco, jen auxtenta amikeco. Ni povus funkciigi aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj sagxan, kredu min."
Post iom da dauxra diskutado, evidentigxis ke cxiu el ni, en la profundo de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu arangxo pri la afero. Klarege estis ke cxiuj sentis la devon sendi al la kompatinda sxuisto _ion_. Estigxis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni elektis sendi al li kolorlitografon.
Nu, post kiam cxio lauxsxajne bonordigxis por cxiuj partoprenantoj, elstarigxis nova gxeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi bonsxancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Rogxero diris:
"Kiu estintus _iel ajn_ bonsxanca se ne partoprenintus en la afero mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi cxio irintus al la sxuisto."
Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam Rogxero unue parolis.
Mi replikis ke la sugesto naskigxintus cxe mi suficxe baldaux kaj sen la helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda.
La debato varmigxis en kverelon, tiam en batalon. Cxiu viro ekvundigxis iom forte. Post min iom kuraci, laux mia maniero, mi supreniris en malbonacxa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel placxe kiel permesis mia humoro:
"Mi alvenas por adiauxi, Kapitano. Mi deziras alterigxi cxe Napoleono."
"Vi deziris alterigxi kie?"
"Cxe Napoleono."
La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li cxesis ridi kaj diris:
"Sed cxu vi seriozas?"
"Mi jes ja tre seriozas."
La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris:
"Li deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
"Cxu cxe Napoleono?"
"Tiel li diras."
"Laux la fantomego de Cezaro!"
Onklo Mumfordo alproksimigxis laux la ferdeko. La kapitano diris:
"Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatigxi cxe Napoleono!"
"Nu, laux--!"
Mi diris:
"Bonvolu, pri kio temas cxio tio? Cxu viro ne rajtas alterigxi cxe Napoleono se tion li deziras?"
"Nu, damnu, cxu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj kaj jaroj gxi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero gxin krevis, gxin cxifonigis, gxin forsxovis en Misisipo-Riveron!"
"Cxu forbalais la _tutan_ urbon? Cxu bankojn, pregxejojn, malliberejojn, jxurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon, lustablon--cxu _cxion?_"
"Cxion. Nur dekkvinminuta tasko, aux similajxo. Postlasis de la urbo nek hauxton nek haron, nek sxirajxon nek sxindon krom la malantauxa ekstremajxo de iu domacxeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antauxa starloko de la urbo. Jen fore estas la brika fumtubo--la ununura restajxo de la urbo. Tiu densa arbaro cxe la dekstra flanko situis antauxe mejlon for de la urbo. Rigardu malantaux vi, kontrauxflue. Nun vi komencas rekoni la pejzagxon, cxu ne?"
"Jes, mi jes ja gxin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi iam priauxdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita."
S-ro Tompsono kaj S-ro Rogxero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj ombreloj kaj auxskultis silente la novajxon de la kapitano. Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallauxte:
"Por mia porcio de la kolorlitografo."
Rogxero agis same.
Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruligxi inter senhomaj bordoj rekte super la loko kie antaux dudek jaroj mi kutimis vidi bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo. Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun cxiutaga enketo. Urbeton kie antauxe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novajxon pri la lamentinda katastrofo de batalsxipo Pensilvanio antaux kvaronjarcento. Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fisxojn. Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domacxeto kaj dispecigxanta brika fumtubo!
LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO
Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi cxi tie alfiksas la rezultajxon. Mi sentas kasxitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multagxulo sian fifaman _Jacxjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememorajxoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.
Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servocxambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomigxanta Cxe-Angxelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizagxo mienon de cxarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekigxis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomigxanta Leonido V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia mesagxo lauxraporte logxinta antauxe en Cxe-Angxelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi sxuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.
Simono Hvelero malantauxenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per sia segxo, tiam sidigxis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan cxi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam senigis la vocxon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo. Tamen laux la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataux imagi ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin dauxrigi siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.
"Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie ulo nomigxanta _Jacxjo_ Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras ke la klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis la kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li sukcesu instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem sxangxis vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la kontrauxvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentigxis. Tamen li estis bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li venkis. Li estis cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux via deziro, kiel mi jxus menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je ties finigxo vi trovis lin multricxigita aux nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri gxi. Se okazis katbatalo, gxin li privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaux la alia. Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al _li_--li bonvolis veti pri io _ajn_--la lauxdamne plej stranga ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj sxajnis ke oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato--kaj progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, sxi finfine resanigxos kaj Smilejo, antaux ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.'
"Cxi tiu cxi Smilejo havis cxevalinon--la knaboj kromnomis sxin la 'dekkvinminutajxo' sed ili faris tion nur por sxerci, vi scias, cxar kompreneble sxi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon pri tiu cxevalinacxo, malgraux tio ke sxi estis tiel malrapida kaj cxiam suferis pro astmo aux tempro aux ftizo aux io simila. Kutime ili cxiam cedis al sxi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis sxin survoje. Tamen cxe la finfinigxo de la konkurso sxi ekscitigxis kaj farigxis kvazaux urgxpelata kaj komencis antauxenkaprioli kaj largxe disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruacxego pro tusado kaj ternado kaj mungado--kaj cxiam atingi la venkobudon kun cxirkaux kololonga antauxeco, laux la plej bona takso.
"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi gxin rigardis, sxajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante bonan sxancon por sxtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis gxin, gxi farigxis tute alia hundo. Gxia submentono komencis elstari kiel vaporboata teuxgo kaj gxiaj dentoj malkovrigxis kaj ekbrilis kiel altfornoj. Kaj se cetera hundo gxin atakis kaj gxin skuis cxifonacxe kaj mordis gxin kaj lancxis gxin du-trifoje trans la sxultron, Andreo Gxaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Gxaksono cxiam sxajnigis propran kontentigxon, kvazaux atendinte nenion alian--rezulte de kio la vetoj dauxre kaj redauxre duobligxis kaj reduobligxis en la kontrauxa flanko, gxis kiam cxiuj finvetis. Tiam subitege li alkrocxis tiun alian hundon perbusxe jxus cxe la artiko de ties malantauxa kruro kaj tenis gxin en seninterrompa frostigxo. Li ne macxacxis, vi komprenu, nur busxtenis kaj persistegis gxis kiam ili koncedis la venkon, ecx se temis pri tutjara dauxrotempo. Smilejo cxiam gajnis la vetpremion helpe de tiu hundido gxis kiam la besto devis konkursi kontraux hundo perdinta siajn malantauxajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kusxis surgrunde kaj Andreo Gxaksono ekpretis efektivigi sian plej sxatatan alkrocxmanovron, tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin kontrauxmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam li aspektis iom malkuragxigite kaj cxesis penadi gajni la venkon kaj finigxis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaux por diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro konsenti priveti kontraux hundo kiu ne havas malantauxajn krurojn al kiuj oni povas alkrocxi, kio en batalo estis lia cxefa atakmanovro, kaj tiam li iom foriris lampasxe, sin kusxigis kaj mortis. Bonega hundido estis tiu Andreo Gxaksono kiu sin famigintus se gxi sukcesintus travivi, cxar gxin enestis bona konsistigajxo kaj genio. Tion mi scias, cxar antauxe gxi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj se gxi ne havas talenton. Cxiam mi ekbedauxras pensante pri tiu lasta batalo gxia kaj ties finigxo.