Part 3
(rigardas antaux si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu regxa segxo, al kiu mi tamen ne atingis -- kaj kiom li pagis por gxi, li, kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi pregxis al la sanktuloj, ke donigxu al mi filon, -- mi ekhavis nur filinojn.
EPISKOPO NIKOLAS
_Håkon_ ricevas filojn, jarlo, -- nur vidu!
DUKO SKULE
(iras al la fenestro dekstre) Jes, -- cxio adaptigxas por Håkon.
EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la felicxo Vian tutan vivon! Cxu Vi estas blinda? Cxu Vi ne vidas, ke estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaux Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskigxo! Kaj por tiuj enviantoj Vi kurbas Vin! Ekstaru, viro; gxibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo farigxis de iu, kiu ekstaris kontraux potencan regnon!
DUKO SKULE
Kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
La angxelo kiu ekstaris kontraux la lumon!
DUKO SKULE
Kaj kiu jxetigxis en la fauxkon de la abismo --
EPISKOPO NIKOLAS
(sovagxe) Kaj kreis regnon tie, kaj farigxis regxo, potenca regxo, -- pli potenca ol kiu ajn el la miloj da -- jarloj tie supre! (falglitas sur la benkon apud la trinkotablo)
DUKO SKULE
(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, cxu Vi estas io pli aux io malpli ol homo?
EPISKOPO NIKOLAS
(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon inter bono kaj malbono.
DUKO SKULE
(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas sin mem; -- cxiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin --
EPISKOPO NIKOLAS
Mutigxu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaux Vi gxin havas; jxuru lauxte kaj sankte, ke Vi havas gxin, -- kaj cxiuj fidos Vin.
DUKO SKULE
Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan heredon post mi!
EPISKOPO NIKOLAS
(vigle) Jarlo, -- se Vi havus filon?
DUKO SKULE
Mi neniun havas.
EPISKOPO NIKOLAS
Håkon ricevos filojn.
DUKO SKULE
(pugnigas la manojn) -- kaj estas regxe naskita!
EPISKOPO NIKOLAS
(ekstaras) Jarlo, -- se li ne tia estus?
DUKO SKULE
Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo --
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li tia ne estus -- spite al la fajropruvo?
DUKO SKULE
Cxu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la fajropruvon?
EPISKOPO NIKOLAS
Por kio Inga el Vartejg kuragxis provoki Dian verdikton?
DUKO SKULE
Ke tiu infano, kiun sxi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo de Håkon Sverrisson.
EPISKOPO NIKOLAS
(kapsignas, cxirkauxrigardas kaj diras mallauxte:) Kaj se nun regxo Håkon ne estus tiu infano?
DUKO SKULE
(ektretas pasxon malantauxen) Cxiopova --! (regas sin) Nepenseble.
EPISKOPO NIKOLAS
Auxskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas malsupren deklivigxi nun por mi, kaj tiun cxi aferon mi ne kuragxas kunporti tien transen --
DUKO SKULE
Parolu, parolu! Cxu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?
EPISKOPO NIKOLAS
Auxskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon Sverrisson estis jxus mortinta, kaj versxajne sxi timis Inge Bårdsson, kiu tiam estis regxo, kaj Vin, -- nu ja, ankaux la Baglojn, mi opinias. Sxi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en la komunumo de Heggen, kaj naux tagojn poste sxi veturis hejmen; sed la regxa infano restis tutan jaron cxe la pastro, kaj sxi ne kuragxis atenti pri gxi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion sciis.
DUKO SKULE
Nu ja, -- kaj sekve?
EPISKOPO NIKOLAS
Kiam la infano estis jaragxa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga malkasxis la aferon al Erlend el Husaby, -- maljuna Birkibejno de la tempo de Sverre -- Vi scias.
DUKO SKULE
_Nu_?
EPISKOPO NIKOLAS
Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre trans la montaron kun gxi, kaj portis gxin al la regxo, kiu tiam sidis en Nidaros.
DUKO SKULE
Kaj Vi tamen povas diri, ke --?
EPISKOPO NIKOLAS
Komprenu! Granda dangxero estus por simpla pastro eduki regxan infanon. Tuj post kiam la infano naskigxis, li tial konfesis al unu el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia superulo ordonis al Trond sekrete intersxangxi du infanojn, sendi la gxustan regxan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malgxustan, se sxi aux la Birkibejnoj poste postulus la regxan filon.
DUKO SKULE
(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?
EPISKOPO NIKOLAS
Estis mi.
DUKO SKULE
Vi? Jes, Vi cxiam malamis la parencaron de Sverre.
EPISKOPO NIKOLAS
Sxajnis al mi malsekure por la regxa filo veni inter Viajn manojn.
DUKO SKULE
Sed la pastro?
EPISKOPO NIKOLAS
Promesis fari, kiel mi ordonis.
DUKO SKULE
(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malgxusta?
EPISKOPO NIKOLAS
Se la pastro tenis sian promeson.
DUKO SKULE
_Se_ li tenis gxin?
EPISKOPO NIKOLAS
Trond pastro forvojagxis el la lando la saman vintron, kiam la infano venis al regxo Inge. Li vojagxis al la tombo de Tomas Beckett, kaj poste restis en Anglio gxis sia morto..
DUKO SKULE
Li forvojagxis el la lando, Vi diras! Do li intersxangxis la infanojn, kaj timis vengxon de la Birkibejnoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Aux li _ne_ intersxangxis ilin, kaj timis vengxon de _mi._
DUKO SKULE
Pri kiu ebleco kredas Vi?
EPISKOPO NIKOLAS
Ambaux eblecoj estas same kredeblaj.
DUKO SKULE
Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili vojagxis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.
DUKO SKULE
Kaj neniu auxdis ion pri ili poste?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes.
DUKO SKULE
Kie ili estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili dronis en la Greka Maro forvojagxante.
DUKO SKULE
Kaj Inga --?
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia konsilo.
DUKO SKULE
Sxia infano havis nur naux tagojn, kiam sxi forlasis gxin, Vi diris?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes; kaj la infano, kiun sxi revidis, estis pli ol unujara --
SKULE JARLO
Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio cxi! (pasxadas forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Cxiopova Dio, cxu tio povas esti vero? Håkon -- la regxo -- li, kiu regas la tutan landon kaj regnon, li ne estus la alodnaskito! -- Kaj kial tio ne estas suficxe kredebla? Cxu ne cxiu sukceso mirinde sekvis lin, -- -- kial ne ankaux tio, prenigxi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metigxi en lulilon de la regxa infano --
EPISKOPO NIKOLAS
Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la regxo --
SKULE JARLO
Sed _li mem_ kredas tion, episkopo, -- _tio_ estas lia vera felicxo, _tio_ estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel bele li sidas sur la cxevalo, Neniu sidas kiel li. Ridigxas kaj brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaux li scius sin kreita por iri antauxen, cxiam antauxen. (turnas sin al la episkopo) Mi estas regxa brako, eble ankaux regxa kapo; sed li estas la tuta regxo.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj eble tamen ne estas.
SKULE JARLO
Ne, -- eble tamen ne.
EPISKOPO NIKOLAS
(metas la manon sur lian sxultron) Jarlo, auxskultu min --
SKULE JARLO
(dauxrigas elrigardi) Tie sidas la regxino. Håkon parolas dolcxe al sxi; sxi farigxas rugxa kaj pala lauxvice el gxojo. Li prenis sxin edzine, cxar estis sagxe elekti la filinon de la plej potenca viro en la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por sxi en lia koro; -- sed tio venos; al Håkon sekvas la felicxo. Sxi lumos super lia vivo -- (haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas _tio?_
EPISKOPO NIKOLAS
Kio?
SKULE JARLO
Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras cxirkauxe. Nun li donas iun mesagxon al la regxo.
EPISKOPO NIKOLAS
(rigardas elen malantaux la jarlo) Aspekte Håkon farigxas kolera; -- cxu ne? Li pugnigas la manon --
SKULE JARLO
Li rigardas cxi tien, -- kio tio povas esti? (volas eliri)
EPISKOPO NIKOLAS
(retenas lin) Jarlo, auxskultu, -- trovigxus maniero certigxi pri la rajto de Håkon.
SKULE JARLO
Maniero, Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Antaux sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.
SKULE JARLO
Kaj tiu letero, -- kompatema Dio, -- kie gxi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas do scii, ke -- (rigardas al la pordo) Tsxsx, la regxo venas.
SKULE JARLO
La letero, episkopo, -- la letero!
EPISKOPO NIKOLAS
Jen la regxo.
(_Håkon_ envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj poste _Margrete_ aperas; sxi estas en tima emocio, kaj volas rapidigxi al la regxo, sed malhelpigxas de _sinjorino Ragnhild_, kiu kune kun aliaj virinoj akompanis sxin. _Sigrid_ tenas sin iom aparte en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj arigxas dekstraflanke, kie _Skule_ staras, tamen iom malantauxe.)
HÅKON
(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas regxo en cxi tiu lando?
SKULE JARLO
Cxu kiu estas regxo?
HÅKON
Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de regxo, sed kiu havas la regxan potencon?
SKULE JARLO
La regxa potenco devas esti tie, kie estas la regxa rajto.
HÅKON
Tiel devus esti; sed cxu estas tiel?
SKULE JARLO
Cxu Vi asignas min antaux tribunalo?
HÅKON
Mi faras; cxar tiun rajton mi havas antaux cxiu homo en la regno.
SKULE JARLO
Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.
HÅKON
Bone por cxiuj, se tiel estas. (suprenpasxas sxtupon kie staras la regxa segxo, kaj subtenas sin al la segxobrako) Jen mi staras kiel Via regxo kaj demandas: Cxu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj faris insurekcion kontraux min?
SKULE JARLO
Jes.
HÅKON
Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?
SKULE JARLO
Jes.
HÅKON
Kaj cxu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaux sendis leteron al li?
SKULE JARLO
Kiu diras tion?
IVAR BODDE
Mi diras.
DAGFINN BONDE
Jostein Tamb ne kuragxis rifuzi kunpreni gxin, cxar la regxa sigelo surestis.
HÅKON
Vi skribas al la malamikoj de la regxo, kaj surmetas la regxan sigelon, kvankam la regxo ne scias, kio tie estas skribita!
SKULE JARLO
Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.
HÅKON
Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.
SKULE JARLO
Neniam Vi havis damagxon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj kondicxoj por la regxo. La militiro al Vermlando gxene premis Vian animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, -- mi povas pli bone ordigi la aferon.
HÅKON
Vi deziris ordigi la aferon mem. -- Kaj kion Vi respondis?
SKULE JARLO
Legu mian leteron.
HÅKON
Donu gxin!
SKULE JARLO
Mi pensis, ke Vi havas gxin?
DAGFINN BONDE
Vi certe scias pli gxuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli rapidpieda. Kiam ni venis sur la sxipon, la letero estis malaperinta.
SKULE JARLO
(turnas sin al _Gregorius Jonsson_) Sinjoro vasalo, donu la leteron al la regxo.
GREGORIUS JONSSON
(alproksimigxas maltrankvila) Auxskultu min --!
SKULE JARLO
Kio nun?
GREGORIUS JONSSON
(mallauxte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la regxo.
SKULE JARLO
Pri ili mi scias respondi. La leteron!
GREGORIUS JONSSON
Mi ne havas gxin.
SKULE JARLO
Vi ne havas gxin!
GREGORIUS JONSSON
Dagfinn Bonde estis tuj cxe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de Jostein Tamb, ligis sxtonon al gxi --
SKULE JARLO
Nu?
GREGORIUS JONSSON
Gxi nun kusxas sur la fundo de la fjordo.
SKULE JARLO
Malbone -- malbone Vi jen agis.
HÅKON
Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!
SKULE JARLO
Mi ne povas elmeti gxin.
HÅKON
Vi _ne povas?_
SKULE JARLO
(faras pasxon pli proksimen al la regxo) Mi estas tro fiera por ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto --
HÅKON
(regas sian ekflamigxan koleron) Kaj jen kio? --
SKULE JARLO
Mallonge kaj bone; -- mi ne elmetas gxin; -- mi _ne volas_ elmeti gxin.
HÅKON
Vi do spitas min!
SKULE JARLO
Se ne povas alie esti, -- nu ja, mi spitas Vin.
IVAR BODDE
(forte) Nun, sinjoro regxo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da atestoj!
DAGFINN BONDE
Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo.
HÅKON
(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la regxan sigelon al Ivar Bodde.
MARGRETE
(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la regxo) Håkon, estu mia milda kaj indulgema edzo!
HÅKON
(faras ordonan brakmovon al sxi; sxi kasxas sian vizagxon en sian vualon, kaj reen returnas al sia patrino.)
SKULE JARLO
(al _Ivar Bodde_) Jen la regxa sigelo.
IVAR BODDE
Tio cxi estus la lasta vespero de la festeno. Gxi finigxis per prema doloro por la regxo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke cxiu fidela viro devas gxoji, ke okazis.
SKULE JARLO
Kaj mi opinias, ke cxiu fidela viro devas profunde kolerigxi, ke pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; -- jes, Birkibejnoj, cxar mi estas Birkibejno samebone kiel la regxo kaj liaj viroj. Mi estas el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la regxa parencaro, -- sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido cxirkaux la regxo, kaj baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj.
PÅL FLIDA
(incite al la cxirkauxstarantoj) Viroj de la jarlo! Cxu ni toleru tiajxon pli longe?
GREGORIUS JONSSON
(antauxen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas esti klare dirata, -- neniu el la viroj de la jarlo povas servi la regxon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde pasxadas en la regxa korto incitante galon inter ni.
PÅL FLIDA
Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos vin, sur libera kampo, sursxipe, aux en nesankta domo!
MULTAJ JARLANOJ
Ankaux mi! Ankaux mi! Vi estu senpaca por ni!
IVAR BODDE
Dio malpermesu, ke mi staru inter la regxo kaj tiom multaj potencaj estroj. -- Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu gxin en Viajn proprajn manojn; antaux longe gxi estus devinta kusxi tie.
HÅKON
(kiu malsuprenpasxis de la podio) Vi restos!
IVAR BODDE
Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riprocxus min tagon kaj nokton, se mi tion farus. Pli grandan malfelicxon neniu homo povus kauxzi en cxi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la regxo kaj la jarlo.
HÅKON
Ivar Bodde, mi ordonas vin resti!
IVAR BODDE
Ecx se la sankta regxo Olaf ekstarus el la argxenta cxerko, kaj ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la manon de la regxo) Adiaux, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj)
HÅKON
(sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la perdon.
SKULE JARLO
Mi ofertas min mem kaj cxiujn miajn.
HÅKON
Mi preskaux timas, ke pli bezonigxas. Mi nun bezonas arigi cxirkaux mi cxiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu mesagxon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata cxi tien.
DAGFINN BONDE
(kiu staris iom malantauxe en interparolo kun vojagxvestita viro, kiu envenis, proksimigxas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni, sinjoro.
HÅKON
El kio vi tion scias?
DAGFINN BONDE
Jxus estis mesagxo pri li.
HÅKON
Kion gxi informas?
DAGFINN BONDE
Ke Vegard Veradal estas mortigita.
MULTAJ VOCXOJ
Mortigita!
HÅKON
Kiu mortigis lin?
DAGFINN BONDE
Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo.
(Mallonga pauxzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.)
HÅKON
Kie estas la sendito?
DAGFINN BONDE
(kondukas la viron antauxen) Jen, sinjoro regxo.
HÅKON
Kia kauxzo estis por la mortigo?
SENDITO
Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon.
HÅKON
Cxu antauxe estis kverelo inter ili?
SENDITO
Kelkfoje. Andres ofte diris, ke sagxa konsilanto elsude, skribis al li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraux Vegard Veradal.
DAGFINN BONDE
Ege strange; -- antaux ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke sagxa konsilanto estis dirinta, ke _li_ estu kiel roko kaj siliko kontraux Andres Skjaldarband.
EPISKOPO NIKOLAS
(kracxante) Fi al tiaj konsilantoj!
HÅKON
Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio cxi devenas. Du fidelaj animoj mi perdis hodiaux. Mi povus plori por Vegard; sed cxi tie bezonigxas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraux vivo. Sinjoro jarlo, Andres Skjaldarband estas Via jxurinta fidelulo; Vi ofertis al mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto, kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu cxi krimo.
SKULE JARLO
Malbonaj angxeloj certe ekstaras inter ni du hodiaux. Al kiu ajn el miaj viroj mi permesus, ke Vi vengxus pro la mortigo --
HÅKON
(strecxita) Nu?
SKULE JARLO
Sed ne al Andres Skjaldarband.
HÅKON
(ekscite) Cxu vi volas defendi la mortiginton?
SKULE JARLO
_Tiun_ mortiginton mi devas defendi.
HÅKON
Kaj la kialo --?
SKULE JARLO
Tiun neniu scios krom Dio en la cxielo.
EPISKOPO NIKOLAS
(mallauxte al _Dagfinn_) Mi scias gxin.
DAGFINN BONDE
Kaj mi suspektas gxin.
EPISKOPO NIKOLAS
Diru nenion, bona Dagfinn!
HÅKON
Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi jen diras al mi --
SKULE JARLO
Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli.
HÅKON
Bone. Do ni devas mem agi laux propra iniciativo!
SKULE JARLO
(kun esprimo de timo) Regxo! tio farigxos sangoversxo ambauxflanke!
HÅKON
Do okazu; la puno estu plenumata.
SKULE JARLO
Gxi _ne_ estu plenumata! -- Gxi ne _povas_ esti plenumata!
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, en tio la jarlo pravas.
HÅKON
Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Andres Skjaldarband prenis la krucon.
HÅKON kaj SKULE JARLO
Prenis la krucon!
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj estas jam forvelinta el la lando.
SKULE JARLO
Bone estas tio por ni cxiuj.
HÅKON
La tago klinigxas, la geedzigxa festeno nun finigxu. Mi dankas Vin, sinjoro jarlo, por cxiu honoro, kiu estas al mi montrita en cxi tiu tempo. -- Vi veturos al Nidaros, mi opinias?
SKULE JARLO
Estas mia intenco.
HÅKON
Kaj mi al Viken. -- Se vi, Margrete, pli deziras resti cxi tie en Bergen, tion faru.
MARGRETE
Kien vi velos, mi akompanos, gxis vi tion malpermesos.
HÅKON
Bone, do akompanu.
SIGRID
Disigxas nun la parencaro. (genuas antaux _Håkon_) Montru al mi favoron, sinjoro regxo!
HÅKON
Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata.
SIGRID
Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monahxinejo en Rejn estos konsekrata; skribu al la cxefepiskopo, -- influu por ke mi farigxu abatino tie.
SKULE JARLO
Vi, mia fratino?
HÅKON
Vi volas preni la vualon!
SIGRID
(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto, kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fiancxon, kaj multajn centojn kun li, dum la urbo brulis en cxiuj anguloj, -- tiam estis kvazaux la sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia ekvidas, -- kaj ion mi nun vidas -- grandan tempon de teruro por la lando!
SKULE JARLO
(ekscite) Sxi estas malsana! Ne atentu sxin.
SIGRID
Ricxa rikolto maturigxos por li, kiu rikoltas en mallumo. Cxiuj virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, -- genui en monahxinejoj kaj en pregxejoj, kaj pregxi -- pregxi tage kaj nokte!
HÅKON
(skuita) Cxu estas auxgurdoto aux anima malsano, kiu tiel parolas?
SIGRID
Adiaux, mia frato, -- ni renkontigxos ankoraux unu fojon.
SKULE JARLO
(senvole) Kiam?
SIGRID
(mallauxte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda dangxero, -- kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras dekstre kun _Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj la virinoj)
HÅKON
(post mallonga pauxzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj trankvila decido:) Cxiuj viroj de la jarlo faru jxuron.
SKULE JARLO
(ekscitite) Cxu _tio_ estas via firma decido! (preskaux petante) Regxo _Håkon_, tion ne faru!
HÅKON
Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaux ol li estos jxurinta fidon al la regxo. (foriras kun sia hirdo. Cxiuj escepte de la episkopo kaj la jarlo sekvas)
EPISKOPO NIKOLAS
Li tusxis Vin per maldolcxaj manoj hodiaux.
SKULE JARLO
(silentas kaj rigardas konsternita post la regxon)
EPISKOPO NIKOLAS
(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas regxe naskita.
SKULE JARLO
(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la episkopo) La konfeso de Trond pastro -- kie gxi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Li sendis gxin al mi de Anglio, antaux ol li mortis; mi ne scias kun kiu, -- kaj mi ne ricevis gxin.
SKULE JARLO
Sed gxi estu trovata!
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi firme kaj plene opinias.
SKULE JARLO
Kaj se Vi gxin trovos, tiam Vi donos gxin en miajn manojn?
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi promesas.
SKULE JARLO
Tion Vi jxuru je Via anima savo?
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi jxuras je mia anima savo.
SKULE JARLO
Bone; gxis tiam mi volas kontrauxi al Håkon, kie tio povos okazi silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li farigxu pli potenca ol mi, kiam la lukto komencos.
EPISKOPO NIKOLAS
Sed se montrigxos, ke li estas la gxusta regxido, -- kio jen?
SKULE JARLO
Tiam mi devos provi pregxi -- pregxi por humila animo por servi lin, kiel honesta estro kaj laux mia povo.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li estas la malgxusta?
SKULE JARLO
Tiam li cedu por mi! Regxan nomon kaj regxan segxon, hirdon kaj armeon, imposton kaj sxiparon, urbojn kaj kastelojn, cxion mi volas havi.
EPISKOPO NIKOLAS
Li rifugxos al Viken --
SKULE JARLO
Mi pelos lin el Viken!
EPISKOPO NIKOLAS
Li firmstarigxos en Nidaros.
SKULE JARLO
Mi sturmos Nidaros!
EPISKOPO NIKOLAS
Li enfermigas sin en la sankta pregxejo de Olaf --
SKULE JARLO
Mi rompos la pregxejan pacon --
EPISKOPO NIKOLAS
Li fugxos supren sur la cxefaltaron, kaj krocxos sin firme al la cxerko de Olaf --
SKULE JARLO
Mi tiros lin de la altaro, ecx se mi devos kuntiri la sanktan cxerkon --
EPISKOPO NIKOLAS
Sed ankoraux li havos la kronon sur la kapo, jarlo!
SKULE JARLO
Mi defrapos la kronon per mia glavo!
EPISKOPO NIKOLAS
Sed se gxi fiksigxis tro firme --?
SKULE JARLO
Nu do, en la nomo de Dio aux Satano -- tiam mi frapos ankaux la kapon! (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja -- ja -- tiel mi sxatas la jarlon!
Kurteno
TRIA AKTO
(Cxambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas lumigata. Pordo, kun murtapisxo antauxe sur la maldekstra muro, kondukas al la dormocxambro de la episkopo. Antauxe sur la sama flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.)
(Komence la cxambro estas malplena; interne, malantaux la tapisxkurteno estas auxdata kanto de monahxoj. Iom poste envenas de dekstre _Pål Flida_ vojagxvestita; li haltas cxe la pordo, atendas, cxirkauxrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia bastono.)
SIRA VILJAM
(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallauxta vocxo:) Pål Flida! Dio estu lauxdata; -- do la jarlo ne estas tre fore.
PÅL FLIDA
La sxipoj jam alvelas cxe la Kapinsulo; mi velis antauxe. Kaj kiel fartas la episkopo?
SIRA VILJAM
Nun li ricevas la lastan sanktoleadon.
PÅL FLIDA
Sekve estas ekstrema dangxero.
SIRA VILJAM
Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la nokton.
PÅL FLIDA
Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue.
SIRA VILJAM
Ne, ne, -- li estas plene konscia kaj ankaux havas ioman forton, -- cxiun momenton li demandas, cxu la jarlo ne baldaux venos.
PÅL FLIDA
Vi dauxre nomas lin _jarlo_; cxu vi ne scias, ke la regxo nomis lin duko?
SIRA VILJAM
Jes, jes, certe; -- estas nur tia malnova kutimo. Tsxsx --