La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj

Part 9

Chapter 9 3,939 words Public domain Markdown

Patro, haltu! Sur la tuta tero Mi nur unu solan homon konis Kun al vi simila karaktero -- Vi al li la nomon filo donis. Nur Cezaro Romon ruinigus Kaj Cezaron Bruto nur mortigus. Ambaŭ kune vivi ni ne povas! Vi maldekstren -- mi min dekstren ŝovas.

(_Li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante._)

Kiu povus al mi garantii? Ĉio estas tiel malluma... konfuzaj labirintoj... nenia eliro, nenia gvida stelo... se ĉio finiĝas kune kun la lasta ekspiro, finiĝas, kiel sengusta ludo de marionetoj?... Sed por kio tiu senmezura celado al feliĉo? Por kio la idealo de neatingita perfekteco? la prokrastado de neefektivigitaj planoj? Se la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (_li tenas la pistolon antaŭ la vizaĝo_) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo, la kuraĝulon al la malkuraĝulo, la noblulon al la fripono? Ekzistas ja tia dia harmonio en la senanima naturo, kial do ekzistus tiu dissonado en la naturo prudenta? Ne, ne! ekzistas io pli, ĉar mi ne estis ankoraŭ feliĉa.

Ĉu vi pensas, ke mi tremos? Spiritoj de miaj mortigitoj! mi ne tremos. (_Forte tremante._) Via korprema antaŭmorta kriado, via sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj terure dismalfermitaj vundoj estas ja nur ĉeneroj de nerompebla ĉeno de la sorto kaj estas en dependeco de miaj senlaboraj vesperoj, de la kapricoj de miaj infanistinoj kaj edukantoj, de la temperamento de mia patro, de la sango de mia patrino. (_Kun pli forta tremado._) Kial mia Perillo faris el mi bovon, en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas?

(_Almetante la pistolon._) Tempo kaj eterneco -- alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento! Terura ŝlosilo, kiu fermas post mi la malliberejon de la vivo kaj malfermas antaŭ mi la loĝejon de la eterna nokto, -- diru al mi, ho diru al mi, kien, kien vi min kondukos? Fremda, neniam travojaĝita lando! Rigardu, la homeco falas senforte sub tiu ĉi bildo, la streĉeco de la surtera vivo malaperas, kaj la fantazio, la petolema simio de la sentoj, trompas nian kredemecon per iaj strangaj fantomoj.... Ne, ne! Viro ne devas ŝanceliĝi! Estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo, -- nur tiu ĉi mia «mem» restu al mi fidela. Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian «mi». Eksteraĵo estas nur la ŝelo de homo -- mi mem estas mia ĉielo kaj mia infero.

Se vi lasos al mi por mi sola ian cindrigitan parteton de la mondo, kiun vi forpelis de viaj okuloj kaj kie mi havos nur solecan nokton kaj eternan dezerton, mi tiam la silentan dezerton loĝatigos per miaj fantazioj, kaj la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero. Aŭ eble vi volas, per ĉiam novaj naskiĝoj kaj ĉiam novaj lokoj de mizero, ŝtupon post ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Ĉu la fadenojn de la vivo, teksitajn por mi en la transa vivo, mi ne povas tiel facile disŝiri, kiel ĉi tiun? Vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne povas forpreni de mi. (_Li ŝargas la pistolon. Subite li haltas._) Sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Ne, mi ĝin suferos! (_Li forĵetas la pistolon._) La turmento rompiĝu sur mia fiereco! Mi eltenos ĝis la fino. (_Fariĝas ĉiam pli mallume._)

(_Hermano venas el post la arboj._)

Hermano. -- Aŭskultu, aŭskultu! terure krias la noktuo... tie en la vilaĝo batas la dekdua horo.... Bone, bone, la krimularo dormas, en tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas. (_Li aliras al la ruina kastelo kaj frapas._) Venu supren, mizerulo, loĝanto de la turo! Via manĝo estas pretigita.

Moor, _senbrue repaŝante_. -- Kion tio ĉi signifas?

Voĉo, _el la kastelo_. -- Kiu frapas? He? Ĉu ĝi estas vi, Hermano, mia korvo?

Hermano. -- Estas mi, Hermano, via korvo. Leviĝu supren al la krado kaj manĝu. (_Strigoj krias._) Terure trilas viaj dormokamaradoj, maljunulo. Ĉu bongusta?

Voĉo. -- Mi estis tre malsata. Mi dankas vin, korvo, por la pano en la dezerto! Kaj kiel fartas mia kara infano, Hermano?

Hermano. -- Silentu!... Aŭskultu, ia bruo kvazaŭ de ronkantoj! Ĉu vi nenion aŭdas?

Voĉo. -- Kiel? Ĉu vi ion aŭdas?

Hermano. -- La ĝemantan sonon de la vento tra la fendoj de la turo -- nokta muziko, de kiu frapas la dentoj kaj la ungoj bluiĝas. Aŭskultu, ankoraŭ unu fojon! Ĉiam ŝajnas al mi, kvazaŭ mi aŭdas ronkadon. Vi havas gastojn, maljunulo.... Hu, hu, hu!

Voĉo. -- Ĉu vi ion vidas?

Hermano. -- Adiaŭ, adiaŭ! Terura estas tiu ĉi loko. Malleviĝu en vian kelon. Supre estas via helpanto, via venĝanto.... Malbenita filo! (_Li volas forkuri._)

Moor, _elirante kontraŭ lin_. -- Haltu!

Hermano, _kriante_. -- Ho ve!

Moor. -- Haltu, mi diras!

Hermano. -- Ho ve! ho ve! ho ve! Nun ĉio estas malkaŝita!

Moor. -- Haltu! Parolu! Kiu vi estas? Kion vi tie ĉi faras? Parolu!

Hermano. -- Kompatu, ho kompatu, granda sinjoro! Nur unu vorton aŭskultu, antaŭ ol vi min pereigos.

Moor, _eltirante la spadon_. -- Kion mi aŭdos?

Hermano. -- Estas vero, ke vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de morto... sed mi ne povis alie, mi ne kuraĝis alie... en la ĉielo estas Dio... tie estas via propra patro... mi bedaŭris lin.... Mortigu min!

Moor. -- Tie ĉi estas ia kaŝita afero. Diru ĉion! parolu! Mi volas ĉion scii.

Voĉo, _el la kastelo_. -- Ho ve! ho ve! Ĉu ĝi estas vi, Hermano, kiu tie parolas? Kun kiu vi parolas, Hermano?

Moor. -- Malsupre ankoraŭ iu estas! Kio tie ĉi fariĝas? (_Li alkuras al la turo._) Ĉu ĝi estas malliberulo, kiun la homoj forpuŝis? Mi deprenos liajn ĉenojn. Voĉo! ankoraŭ unu fojon! Kie estas la pordo?

Hermano. -- Ho kompatu, sinjoro, ne iru pluen, sinjoro! pro kompato foriru de ĉi tie! (_Baras al li la vojon._)

Moor. -- Enŝlosita per kvar seruroj! For de ĉi tie! Ĝi devas klariĝi. Nun la unuan fojon donu al mi vian helpon, ŝtelado! (_Li prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon. El la profundaĵo eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto._)

Maljunulo. -- Kompatu mizerulon! Kompatu!

Moor, _resaltas kun teruro_. -- Ĝi estas la voĉo de mia patro!

Maljuna Moor. -- Mi dankas vin, ho Dio! Venis la horo de la liberiĝo.

Moor. -- Spirito de la maljuna Moor! kio maltrankviligis vin en via tombo? Ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon? Mi lasos fari mesojn, por venigi la vagantan spiriton en ĝian hejmon. Ĉu vi enfosis sub la teron la monon de vidvinoj kaj orfoj, kaj tio ĉi devigas vin ĝemante kuradi en la noktomeza horo? Mi elŝiros la subteran trezoron el la ungegoj de la sorĉa drako, se li eĉ kraĉos sur min milojn da ruĝaj flamoj kaj elmetos siajn akrajn dentojn kontraŭ mian spadon. Aŭ eble vi venas, por doni al miaj demandoj solvon pri la enigmoj de la eterneco? Parolu, parolu! Mi ne estas homo de pala timo.

Maljuna Moor. -- Mi ne estas spirito. Palpu min, mi vivas, ho per mizera, kompatinda vivo!

Moor. -- Kiel? vi ne estis enterigita?

Maljuna Moor. -- Mi estis enterigita, -- tio estas: malviva hundo kuŝas en la tombo de miaj patroj, kaj mi -- jam tri plenajn monatojn mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo, neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas, nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj.

Moor. -- Ĉielo kaj tero! Kiu tion ĉi faris?

Maljuna Moor. -- Ne malbenu lin! Tion ĉi faris mia filo Francisko.

Moor. -- Francisko? Francisko? Ho eterna ĥaoso!

Maljuna Moor. -- Se vi estas homo kaj vi havas homan koron, vi savinto, kiun mi ne konas, tiam aŭdu la mizeregon de patro, preparitan al li de liaj filoj. En la daŭro de tri monatoj mi ploradis ĝin al la surdaj ŝtonaj muroj, sed nur eĥo senanima resonadis miajn plendojn. Tial, se vi estas homo kaj vi havas homan koron....

Moor. -- Tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj.

Maljuna Moor. -- Mi kuŝis malsana sur mia lito, mi apenaŭ komencis ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni alkondukis al mi homon, kiu diris al mi, ke mia unuenaskita filo mortis en batalo, kaj li alportis kun si glavon, kolorigitan per la sango de mia filo, kaj lian lastan adiaŭdiron, kaj li diris, ke mia malbeno enpelis lin en batalon, morton kaj malesperon.

Moor, _ekscitite deturnante sin de li_. -- Tio ĉi estas certa!

Maljuna Moor. -- Aŭskultu plue! Mi svenis de tiu sciigo. Kredeble oni pensis, ke mi mortis, ĉar kiam mi denove rekonsciiĝis, mi kuŝis jam en ĉerko, vindita per morta tolaĵo kiel mortinto. Mi gratis la kovrilon de la ĉerko; oni ĝin malfermis. Estis malluma nokto, mia filo Francisko staris antaŭ mi. «Kio!» li ekkriis per terura voĉo, «ĉu vi volas vivi eterne?» Kaj la kovrilo de la ĉerko tuj denove fermiĝis. La tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojn. Kiam mi denove rekonsciiĝis, mi sentis, ke oni levis la ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo. Fine oni ĝin malfermis -- mi staris ĉe la eniro de tiu ĉi subtera arkaĵo, mia filo antaŭ mi, kaj tiu homo, kiu alportis al mi la sangmakulitan glavon de Karolo. Dek fojojn mi ĉirkaŭprenis la genuojn de mia filo, mi petis kaj petegis per la nomo de Dio, -- sed la petegado de lia patro ne tuŝis lian koron. «Ĵetu malsupren tiun ĉi felon!» ektondris el lia buŝo, «li vivis sufiĉe», -- kaj oni puŝis min malsupren sen kompato, kaj mia filo Francisko ŝlosis la pordon post mi.

Moor. -- Ne eble! ne eble! Vi certe eraris.

Maljuna Moor. -- Povas esti, ke mi eraris. Aŭskultu plue, sed mi petas vin, ne koleru! Tiel mi kuŝis en la daŭro de dudek horoj, kaj neniu pensis pri mia mizero. Neniam la piedo de homo tuŝas la teron de tiu ĉi sovaĝa loko, ĉar famo diras, ke la fantomoj de miaj prapatroj trenas en tiuj ĉi ruinoj brue sonantajn ĉenojn kaj murmuras en la noktomeza horo sian funebran kanton. Fine mi ekaŭdis, ke la pordo denove malfermiĝis, tiu ĉi homo alportis al mi panon kaj akvon kaj malkaŝis al mi, ke mi estis kondamnita al morto per malsato, kaj ke li riskas sian vivon, se oni ekscius, ke li alportas al mi manĝon. Tiumaniere mi mizere tenis min en la daŭro de tiu ĉi longa tempo, sed la senĉesa malvarmo, la putra aero de miaj malpuraĵoj, mia senlima malĝojo... miaj fortoj malaperis, mia korpo konsumiĝis; mil fojojn mi larme petis Dion pri la morto, sed la mezuro de mia puno kredeble ankoraŭ ne pleniĝis aŭ eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel mirakle konserviĝis. Sed mi suferas juste... mia Karolo! mia Karolo! kaj li ne havis ankoraŭ grizajn harojn!

Moor. -- Sufiĉe! Leviĝu, vi ŝtipoj, vi buloj da glacio, vi mallaboremaj, sensentaj dormemuloj! Leviĝu! Ĉu neniu volas vekiĝi? (_Li ekpafas super la dormantaj rabistoj._)

La rabistoj, _vekiĝante eksaltas_. -- He, ho, ho! Kio fariĝis?

Moor. -- Ĉu la rakonto ne elskuis vin el la dormo? Eĉ la eterna dormo ja vekiĝus! Rigardu ĉi tien! rigardu ĉi tien! La leĝoj de la mondo fariĝis ludostoj, la ligilo de la naturo disŝiriĝis, la antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron.

La rabistoj. -- Kion la hetmano diras?

Moor. -- Ne, ne mortigis! tiu ĉi vorto estus tro delikata! la filo la patron milfoje dispremis per rado, trapikis per ponardego, turmentegis, tranĉis pecojn el la korpo! la vortoj estas ankoraŭ tro homaj. La peko mem ruĝiĝus, kanibalo ektremus, de la tempo de la Eonoj neniu satano atingis ion similan. La filo sian propran patron... ho, rigardu, rigardu! li svenis... en tiun ĉi subteran arkaĵon la filo sian patron... frosto, nudeco, malsato, soifo... ho rigardu, rigardu! ĝi estas mia propra patro, mi ĝin fine konfesos.

La rabistoj, _alsaltas kaj ĉirkaŭas la maljunulon_. -- Via patro? via patro?

Schweizer, _respekte alproksimiĝas kaj stariĝas genue_. -- Patro de mia hetmano! mi kisas al vi la piedojn! vi povas ordoni al mia ponardo.

Moor. -- Venĝon, venĝon, venĝon pro vi! kruele ofendita, malrespektita maljunulo! Tiele mi disŝiras de nun por eterne la fratan ligilon. (_Li disŝiras sian veston de supre ĝis malsupre._) Tiele mi malbenas ĉiun guton da frata sango antaŭ la rigardo de la nekovrita ĉielo! Aŭdu min, luno kaj steloj! aŭdu min, noktomeza ĉielo, kiu rigardis la hontegindan agon! Aŭdu min trioble terura Dio, kiu regas tie supre super la luno kaj venĝas kaj kondamnas super la steloj kaj ĵetas flamojn en la nokto! Jen mi stariĝas genue, jen mi etendas la tri fingrojn en la teruran mallumon de la nokto, jen mi ĵuras, kaj la naturo elkraĉu min el siaj limoj kiel ekstermindan sovaĝegan beston, se mi rompos tiun ĉi ĵuron, -- mi ĵuras, ke mi ne salutos la lumon de la tago, ĝis la sango de la patromortiginto, elverŝite antaŭ tiu ĉi ŝtono, vapore flugos al la suno. (_Li leviĝas._)

La rabistoj. -- Ĝi estas ago de Belialo! Nun iu diru, ke ni estas kanajloj! Ne, per ĉiuj drakoj! ion similan ni neniam ankoraŭ faris!

Moor. -- Jes! Kaj per ĉiuj teruraj ĝemoj de tiuj, kiuj mortis de viaj ponardoj, kaj de tiuj, kiuj pereis de mia fajro, kaj kiujn frakasis mia falanta turo, mi ĵuras, ke nenia penso pri mortigo aŭ rabo naskiĝu en via brusto, ĝis la vestoj de vi ĉiuj estos ruĝege makulitaj per la sango de la malbenito! Vi certe neniam sonĝis pri tio, ke vi estas la brako de pli altaj majestoj? La konfuzita fadenbulo de nia sorto estas malligita! Hodiaŭ, hodiaŭ nevidebla potenco nobeligis nian metion! Faru preĝon antaŭ tiu, kiu anoncis al vi tiun ĉi altan sorton, kiu kondukis vin ĉi tien, kiu faris al vi la honoron, ke vi estu la teruraj anĝeloj de lia malluma juĝo! Nudigu viajn kapojn! Stariĝu genue en la polvon kaj relevu vin sanktigitaj! (_Ili stariĝas genue._)

Schweizer. -- Ordonu, hetmano! Kion ni devas fari?

Moor. -- Leviĝu, Schweizer, kaj ektuŝu tiujn ĉi sanktajn buklojn! (_Li kondukas lin al sia patro kaj donas al li unu buklon en la manon._) Vi memoras ankoraŭ, kiel vi iam fendis la kapon al tiu bohema rajdisto, en la momento, kiam li levis sian sabron super min, kaj mi, malfacile spirante kaj lacigite de laboro, falis genue? Tiam mi promesis al vi rekompencon reĝan; ĝis nun mi neniam povis pagi tiun ŝuldon....

Schweizer. -- Tion vi ĵuris al mi, estas vero, sed permesu al mi eterne nomi vin mia ŝuldanto!

Moor. -- Ne, nun mi volas pagi! Schweizer, ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun! venĝu pro mia patro! (_Schweizer leviĝas._)

Schweizer. -- Granda hetmano! hodiaŭ la unuan fojon vi faris min fiera! Ordonu, kie, kiel, kiam mi devas lin bati?

Moor. -- La minutoj estas sanktaj, vi devas rapidi. Elektu al vi la plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la nobelo! Eltrenu lin el la lito, se li dormas aŭ se li kuŝas en la brakoj de la volupto; fortrenu lin de la festeno, se li estas ebria; forŝiru lin de la krucifikso, se li preĝante kuŝas antaŭ ĝi genue! Sed mi diras al vi, mi severe memorigas al vi, ne alportu lin al mi malvivan! Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Sendifektan mi devas lin havi, se vi alportos lin sendifektan kaj vivan, vi ricevos milionon rekompence; kun danĝero por mia vivo mi ŝtelos ĝin de reĝo, kaj vi estos libera kiel la aero. Ĉu vi min komprenis? rapidu!

Schweizer. -- Sufiĉe, hetmano; -- jen mia mano; aŭ vi vidos nin ambaŭ, aŭ neniun. Anĝeloj sufokistoj de Schweizer, iru kun mi! (_Li foriras kun taĉmento._)

Moor. -- Vi ĉiuj aliaj distriĝu en la arbaro, -- mi restas.

AKTO KVINA

Sceno unua.

Oni vidas pordojn de multaj ĉambroj. Malluma nokto.

DANIELO, _venas kun lanterno kaj kun vojaĝa pakaĵeto_.

Danielo. -- Adiaŭ, kara hejma domo! Multon da bona kaj feliĉa mi ĝuis en vi, kiam la formortinta sinjoro ankoraŭ vivis. Mi ploras super viaj ostoj, vi jam longe forputrinta... tion li deziras de maljuna servanto.... La domo estis rifuĝejo de la orfoj kaj haveno de la suferantoj, kaj tiu ĉi filo faris el ĝi neston de mortigistoj.... Adiaŭ, bona planko! kiel ofte la maljuna Danielo vin balaadis.... Adiaŭ, mia kara forno, kun peza koro la maljuna Danielo disiĝas de vi.... Ĉio estis por vi tiel bone konata, -- ĝi doloros vin, maljuna Eliezero, sed Dio gardu min per sia boneco kontraŭ trompo kaj ruzo de la malbonulo. Senhava mi ĉi tien venis, senhava mi foriras, sed mia animo estas savita. (_Li volas foriri._)

(_Francisko en nokta robo rapide enkuras._)

Danielo. -- Dio, savu min! mia sinjoro! (_Li estingas la lanternon._)

Francisko. -- Perfidita! perfidita! Spiritoj eliris el la tomboj, la regno de la mortintoj, elŝiriĝinte el la eterna dormo, kriegas kontraŭ mi: mortiginto! mortiginto! Kiu tie sin movas?

Danielo, _kun timo_. -- Helpu min, sankta Dipatrino! Ĉu ĝi estas vi, moŝto sinjoro, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj dormantoj vekiĝas timigite?

Francisko. -- Dormantoj? Kiu ordonas al vi dormi? For, ekbruligu lumon! (_Danielo foriras, venas alia servanto._) Neniu devas dormi en tiu ĉi horo. Vi aŭdas? Ĉiuj devas maldormi, havi armilojn, ĉiuj pafiloj ŝargitaj.... Ĉu vi vidis, kiel ili tie iris mallaŭte sub la arkaĵoj?

Servanto. -- Kiu, moŝto sinjoro?

Francisko. -- Kiu? Malsaĝulo! Kiu? Tiel malvarme, tiel senzorge vi demandas, kiu? Ĝi min ja kaptis kiel ventego! Kiu, azeno! kiu? Spiritoj kaj diabloj! Kioma horo post noktomezo nun estas?

Servanto. -- La nokta gardisto ĵus ekkriis la duan horon.

Francisko. -- Kio? Ĉu tiu ĉi nokto volas daŭri ĝis la tago de la lasta juĝo. Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco? nenian bruon de galopantaj ĉevaloj? Kie estas Kar... la grafo, mi volas diri?

Servanto. -- Mi ne scias, moŝto sinjoro.

Francisko. -- Vi ĝin ne scias? Vi ankaŭ apartenas al la bando? Mi lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj kun via malbenita «mi ne scias»! Kuru, venigu la pastron!

Servanto. -- Moŝto sinjoro!

Francisko. -- Vi murmuras? vi ŝanceliĝas? (_La servanto rapide foriras._) Kio? eĉ almozistoj konspiras kontraŭ mi? Ĉielo kaj infero! Ĉio konspiras kontraŭ mi?

Danielo, _venas kun lumo_. -- Moŝto sinjoro...

Francisko. -- Ne! mi ne tremas! Ĝi estis sole sonĝo. La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas. Kiu diras, ke mi tremis, kaj ke mi estas pala? Estas ja al mi tiel facile, tiel bone.

Danielo. -- Vi estas morte pala, via voĉo estas tremanta kaj balbuta.

Francisko. -- Mi havas febron. Diru nur, kiam la pastro venos, ke mi havas febron. Mi morgaŭ ellasos al mi sangon, diru al la pastro.

Danielo. -- Ĉu vi ordonos, ke mi gutigu por vi iom da eliksiro de vivo sur sukeron?

Francisko. -- Gutigu por mi sur sukeron! La pastro ne baldaŭ venos. Mia voĉo estas tremanta kaj balbuta, donu eliksiron de vivo sur sukero!

Danielo. -- Donu do al mi la ŝlosilojn, mi iros malsupren preni el la ŝranko....

Francisko. -- Ne, ne, ne! Restu! aŭ mi iros kune kun vi. Vi vidas, mi ne povas resti sola! mi ja povus, vi vidas... sveni... se mi restos sola. Lasu, lasu! ĝi pasos, restu.

Danielo. -- Ho, vi estas serioze malsana.

Francisko. -- Jes, certe, certe! Tio ĉi estas la tuta afero. Kaj malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn. Sonĝoj nenion signifas, ne vere, Danielo? Sonĝoj venas ja el la ventro, kaj sonĝoj nenion signifas.... Mi ĵus havis ridindan sonĝon... (_Li falas svene._)

Danielo. -- Jesuo Kristo! kio ĝi estas? Georgo! Konrado! Bastiano! Marteno! Donu ja almenaŭ signon de vivo! (_Li skuas lin._) Mario, Magdaleno kaj Jozefo! rekonsciiĝu do! Oni povos ankoraŭ diri, ke mi lin mortigis! Dio kompatu min!

Francisko, _konfuze_. -- For, for! kial vi min tiel skuas, vi abomeninda skeleto? La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas....

Danielo. -- Ho eterna Dia boneco! Li perdis la prudenton.

Francisko, _malforte leviĝas_. -- Kie mi estas? Vi, Danielo? Kion mi diris? ne atentu ĉi tion! Mi mensogis, kion ajn mi diris. Venu, helpu al mi min levi! Ĝi estas nur atako de senkonscieco... ĉar mi... ĉar mi... ne sufiĉe dormis.

Danielo. -- Se nur Johano venus! Mi serĉos helpon, mi sendos venigi kuracistojn.

Francisko. -- Restu! Sidiĝu apud mi sur la sofon! Tiele! vi estas prudenta homo, bona homo. Mi devas rakonti al vi.

Danielo. -- Nun ne, alian fojon! Mi enlitigos vin, trankvileco estos por vi pli bona.

Francisko. -- Ne, mi vin petas, lasu min rakonti al vi kaj ridu pri mi forte! Vidu, ŝajnis al mi, ke mi havis reĝan festenon, mia koro estis gaja kaj mi kuŝis ebria sur la herbaĵo de la kastela ĝardeno, kaj subite -- ĝi estis en la horo de tagmezo -- subite... sed mi diras al vi, moku min forte!

Danielo. -- Subite?

Francisko. -- Subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon; mi eksaltis tremante, kaj jen estis al mi, kvazaŭ mi vidas, ke la tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj fandiĝis kiel vakso en forno, kaj brueganta ventego ekbalais la maron, ĉielon kaj teron... kaj jen eksonis kvazaŭ el kupraj trumpetoj: tero, redonu viajn mortintojn! maro redonu viajn mortintojn! Kaj la nudaj kampoj ekkrevis kaj komencis elĵetadi kraniojn kaj ripojn kaj makzelojn kaj krurojn, kiuj kuniĝis kaj formis homajn korpojn kaj kiel vivanta ventego ekkuris sennombre kaj senfine. Tiam mi ekrigardis supren kaj jen mi vidas, ke mi staras ĉe la malsupro de la tondranta Sinajo, kaj super mi estas tumulto kaj sub mi, kaj supre sur la pinto de la monto sur tri fumantaj seĝoj sidas tri viroj, antaŭ kies rigardo kuris ĉiuj kreitaĵoj.

Danielo. -- Tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo.

Francisko. -- Ne vere, ĝi estas freneza sensencaĵo? Tiam elpaŝis iu kun vizaĝo kiel la stelplena nokto, li havis en sia mano feran sigelringon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: eterna, sankta, justa, nefalsebla! Ekzistas nur unu vero, ekzistas nur unu virto! Ve, ve, ve al la dubanta vermo! Tiam elpaŝis dua, kiu havis en sia mano brilantan spegulon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: tiu ĉi spegulo estas vero, hipokriteco kaj maskiteco ne teniĝos kontraŭ ĝi. Tiam teruro atakis min kaj ĉiujn homojn, ĉar ni ekvidis vizaĝojn serpentajn kaj tigrajn kaj leopardajn, kiuj elrigardis el la terura spegulo. Tiam elpaŝis tria, kiu havis en sia mano kupran pesilon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: alpaŝu ĉi tien, vi idoj de Adamo, -- mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero, kaj la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozeco!

Danielo. -- Dio kompatu min!

Francisko. -- Palaj kiel neĝo ĉiuj staris, kun timego batis la atendado en ĉies brusto. Tiam ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke mia nomo estas vokata la unua el la tondroj de la monto, kaj la cerbaĵo de miaj ostoj frostiĝis en mi, kaj miaj dentoj laŭte ekfrapis. Rapide la pesilo komencis sonori, la monto ektondris, kaj la horoj ekmarŝis unu post alia preter la maldekstra pesiltaso, kaj unu post alia ĵetis tien ian mortan pekon.

Danielo. -- Ho, Dio vin pardonu!

Francisko. -- Tion li ne faris! La pesiltaso kreskis ĝis la alteco de monto, sed la dua taso, plena de sango de pardonigo, ĉiam tenis ĝin ankoraŭ alte en la aero. Fine venis maljuna homo, forte klinita de granda suferado, kun mano ĉirkaŭmordita de furioza malsato; ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo; mi konis la homon. Li detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj, ĵetis ĝin en la tason de la pekoj, kaj jen la taso malleviĝis, malleviĝis subite profunde en la abismon, kaj la taso de pardonigo ekflugis tre alten! Tiam mi ekaŭdis voĉon, sonantan el la fumo de la roko: indulgo, indulgo por ĉiu pekinto de la tero kaj de la abismo! vi sola estas kondamnita! (_Longa silento._) Nu, kial vi ne ridas?

Danielo. -- Ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? Sonĝoj venas de Dio.

Francisko. -- Ha fi! Ha fi! ne diru ĉi tion! Nomu min malsaĝulo, superstiĉa, sensenca malsaĝulo! Faru ĉi tion, kara Danielo, mi vin petas, moku min el la tuta koro!

Danielo. -- Sonĝoj venas de Dio. Mi preĝos por vi.

Francisko. -- Vi mensogas, mi diras al vi! Iru tuj, kuru, saltu, rigardu, kio estas kun la pastro, diru al li, ke li rapidu, ke li rapidu! sed mi diras al vi, vi mensogas.

Danielo, _forirante_. -- Dio estu favora al vi!