La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj

Part 8

Chapter 8 3,946 words Public domain Markdown

Francisko. -- La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, -- kaj el tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de deziro, -- kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭ de horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo? Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo, -- kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo, tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo. _Mortigo!_ Tuta infero da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu homon pli -- la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita -- la patro en la edziĝa nokto havis malbonan stomakon -- kaj la tuta fantomaro malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio -- ĉu tio ĉi ne signifas tute tion saman, kiel: estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri «nenio» oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la fino de la kanto -- la kota rondo de la homa destino, -- sekve bonan vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, -- ĉe mi ĝi neniam ricevos aŭdiencon. (_Li foriras._)

Sceno tria.

Alia ĉambro en la kastelo.

RABISTO MOOR _de unu flanko_, DANIELO _de la dua_.

Moor, _rapide_. -- Kie estas la fraŭlino?

Danielo. -- Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi.

Moor. -- Mi volonte permesas. Kion vi deziras?

Danielo. -- Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom multe... permesu al mi kisi vian manon!

Moor. -- Tion vi ne devas fari, bona maljunulo! (_Ĉirkaŭprenas lin._) Mi povus vin nomi patro.

Danielo. -- Vian manon, vian manon! mi vin petas!

Moor. -- Vi ne devas.

Danielo. -- Mi nepre devas! (_Li kaptas lian manon, rigardas ĝin rapide kaj ĵetas sin antaŭ li genue._) -- Kara, plej bona Karolo!

Moor, _ektremas, retrankviliĝas, indiferente_. -- Amiko, kion vi diras? mi vin ne komprenas.

Danielo. -- Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo, ankoraŭ tian ĝojon... ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj... Ha, vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la tero, kaj vi ja denove revenis... kia blinda azeno mi estis (_frapante al si la kapon_), ke mi vin ne tuj en la unua momento... ha, vi mia... kiu povus tion sonĝi! Pri kio mi preĝis kun larmoj, -- Jesuo Kristo! Jen li ja staras per sia propra korpo denove en la malnova ĉambro!

Moor. -- Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?

Danielo. -- He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton. Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, -- kaj kian grandan ĉagrenon vi tiam povis fari al mi!... Vi sidis sur miaj genuoj -- ĉu vi memoras? -- tie en la ronda ĉambro -- ĉu efektive vi tion forgesis? -- ankaŭ la kukolon, kiun vi tiel plezure aŭskultadis? Prezentu al vi! la kukolo estas rompita, rompita je pecoj -- la maljuna Susano faligis ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron... jes, jes, vi sidis sur miaj genuoj kaj kriis «Hoto!» kaj mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljuna azeno devis forkuri... kaj kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran kriadon... mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas sur la tero kaj havis.... Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si la okulon, -- ĝi estis la dekstra maneto. En la daŭro de mia tuta vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, -- feliĉe la gesinjoroj estis forveturintaj, -- jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi mian servon, mi povus -- Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano -- sed dank' al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.

Moor. -- Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.

Danielo. -- Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, -- mi ĉiam amis vin plej multe, -- kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam mi fariĝos grandaĝa homo -- Danielo, tiam vi estos mia administranto kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, -- jes, mi diris kaj ridis, se Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris, tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam de longe staras ne okupita, -- tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, -- ho, vi estas ja mia ora juna sinjoro -- certe, vi iom petolis, ne koleru min! juna karno ja ordinare estas iom viva, -- fine ĉio povas ja ankoraŭ reboniĝi.

Moor, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Jes, Danielo, mi ne volas ĝin plu kaŝi! Mi estas via Karolo, via perdita Karolo. Kiel fartas mia Amalio?

Danielo, _komencas plori_. -- Kaj mi, maljuna pekulo, ankoraŭ havas tiun ĝojon, -- kaj la formortinta sinjoro ploris vane! Ha, mia blanka kranio, kadukaj ostoj, iru en la tombon kun ĝojo! Mia sinjoro kaj mastro vivas, miaj okuloj lin vidis!

Moor. -- Kaj li plenumos, kion li promesis, -- prenu ĉi tion, honesta grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo; (_altrudas al li pezan saketon_) mi ne forgesis la maljunan homon.

Danielo. -- Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.

Moor. -- Mi ne eraris, Danielo! (_Danielo volas sin ĵeti genue._) Leviĝu! diru al mi, kiel fartas mia Amalio?

Danielo. -- Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!

Moor, _kun viveco_. -- Ŝi min ne forgesis?

Danielo. -- Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la sciigo, ke vi mortis, -- tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto sinjoro....

Moor. -- Kion vi diras? mia frato?

Danielo. -- Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato -- iam alian fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi, alporti al ŝi la sciigon. (_Li volas foriri._)

Moor. -- Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne!

Danielo. -- Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii.... Ho, mi diras al vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, -- sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona servisto... la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.

Moor. -- Hm! kion vi tie murmuras?

Danielo, _pli mallaŭte_. -- Kompreneble, se oni tiel nepetite reviviĝas... Via frato estis la sola heredanto de la formortinta sinjoro....

Moor. -- Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri? Parolu pli klare!

Danielo. -- Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco! (_Li rapide foriras._)

Moor, _post longa paŭzo_. -- Trompita, trompita! Kiel fulmo ĝi trakuris mian animon! Kanajlaj artifikaĵoj! Ĉielo kaj infero! Ne vi, mia patro! Kanajlaj artifikaĵoj! Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj! Kalumniita antaŭ li! falsitaj, forkaŝitaj estis miaj leteroj.... Lia koro estis plena de amo... ho, mi monstra malsaĝulo.... Lia patra koro estis plena de amo... ho kanajlaĵo! Ĝi kostus al mi nur unu larmon... ho, mi, senkapa, senkapa, senkapa malsaĝulo! (_Kurante kontraŭ la muron._) Mi povus esti feliĉa.... Ho, abomeninda friponaĵo! la feliĉo de mia vivo fripone, fripone forŝtelita! (_Li kuras furioze tien kaj reen._) Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj!... Li eĉ ne koleris. Eĉ unu penso pri malbeno ne estis en lia koro. Ho malnoblulo! nekomprenebla, ŝteliranta, abomeninda malnoblulo!

(_Kosinsky eniras._)

Kosinsky. -- Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.

Moor. -- Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo!

Kosinsky. -- Vi ŝercas.

Moor, _ordone_. -- Rapide, rapide! ne perdu multe da tempo, lasu ĉion! Kaj neniu okulo vin rimarku! (_Kosinsky foriras._)

Moor. -- Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro. Frato, frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi vin neniam ofendis, -- vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la ĝuadon, -- sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.

(_Kosinsky eniras._)

Kosinsky. -- La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin kiam vi volas.

Moor. -- Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu devas ŝin vidi?

Kosinsky. -- Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja, ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.

Moor. -- Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste... atendu, Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn -- tie ĉe la korto de la kastelo -- kaj poste ni forrajdos galope!

Sceno kvara.

En la ĝardeno.

AMALIO.

Amalio. -- «Vi ploras, Amalio?» Kaj tion li diris per voĉo... per tia voĉo... estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, -- la travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La najtingalo kantis kiel tiam, -- la floroj odoris kiel tiam, -- kaj mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta, malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola! For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li ne estas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? «Vi ploras, Amalio?» Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu tiun fremdulon!

(_Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon._)

Amalio, _kun eksalto_. -- Aŭskultu, aŭskultu! ĉu ne ekbruis la pordo? (_Ŝi ekvidas Karolon kaj eksaltas._) Li? kien? kio? jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Ne forlasu min, Dio en ĉielo! Ne, vi ne elŝiros al mi mian Karolon! Mia animo ne havas spacon por du diaĵoj, kaj mi estas mortema knabino! (_Ŝi elprenas la portreton de Karolo._) Vi, mia Karolo, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo, la ruiniganto de mia amo! vin, vin mi rigardados sendeturne, -- kaj for ĉiujn rigardojn irantajn al tiu. (_Ŝi sidas mute, rigide fiksinte la rigardon sur la portreto._)

Moor. -- Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur tiu ĉi pentraĵo? (_Amalio nenion respondas._) Kaj kiu estas la feliĉulo, pro kiu la okulo de anĝelo arĝentiĝas? Ĉu ankaŭ al mi estas permesite tiun sanktigitan... (_Li volas rigardi la portreton._)

Amalio. -- Ne, jes, ne!

Moor, _resaltante_. -- Ha! kaj ĉu li meritas tiun adoradon? ĉu li meritas?

Amalio. -- Ho, se vi lin konus!

Moor. -- Mi lin envius!

Amalio. -- Vi lin adorus, vi volas diri.

Moor. -- Ha!

Amalio. -- Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom multe en lia vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo -- io, kio similas vin, kion mi tiel amas....

Moor, _rigardas al la tero_.

Amalio. -- Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, -- kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la kontenteco de sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, -- ĉi tie, ĉi tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.

Moor. -- Ĉu li plu ne ekzistas?

Amalio. -- Li veturas sur malkvietaj maroj -- la amo de Amalio veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj -- la amo de Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn, kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo.... Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?

Moor. -- La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.

Amalio, _paliĝante_. -- Kio? Vi amas alian? -- Ve al mi! kion mi diris!

Moor. -- Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al la mortinto, -- ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero, kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.

Amalio. -- Kiel mi envias vian Amalion!

Moor. -- Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono, kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.

Amalio. -- Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras, ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj sin denove rekonos?

Moor. -- Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure denove renkontiĝos. -- Eterneco estas ĝia nomo... mia Amalio estas malfeliĉa knabino.

Amalio. -- Malfeliĉa, kaj vin ami!

Moor. -- Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto? Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.

Amalio, _kun ĝojo_. -- Ha, kia feliĉa knabino mi estas! Mia sole amata estas rebrilo de la Dieco, kaj la Dieco estas amo kaj kompato! Eĉ muŝon li ne povis vidi suferi! Lia animo estas tiel malproksima de ia sanga penso, kiel malproksima estas la sudo de la nordo.

(_Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la ĉirkaŭaĵon._)

Amalio, _kantas kaj ludas sur liuto_.

Ĉu Hektoro volas senrevene Iri tien, kie kolerplene Pro Patroklo buĉas la venĝanto? Kiu do instruos vian filon Timi diojn, uzi batalilon, Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Moor, _silente prenas la liuton kaj ludas_.

Karulin', haltigu vian ploron! Al batalo lasu for Hektoron...

(_Li forĵetas la liuton kaj forkuras._)

Sceno kvina

Proksima arbaro. Nokto. Malnova ruina kastelo en la mezo.

La RABISTA BANDO _kuŝas sur la tero_.

(_La rabistoj kantas_).

Ŝtelo, buĉ', adulto, rabo -- Ĝi por ni nur ludo estas. Morgaŭ pendos ni ĉe l' trabo, Tial nun ni gaje festas.

Liberan vivon havas ni, Plezuran kaj sen mastro; En la arbaro noktas ni, Ĉe neĝ' kaj vent' laboras ni, Lun' estas nia astro. Kaj nin protektas Merkuri', Plej sprita kaj plej lerta di'.

Jen ĉe la pastro gastas ni, Jen ĉe riĉul' alia. Kaj zorgon pri la plu kaj pli Ni lasas jam al Dio.

Kaj kiam ni per vina ban' La gorĝon refreŝigas, Fortiĝas tiam nia man' Kaj kun sinjoro la Satan' Ni nin fratece ligas.

Se krias patroj kun malben', Patrinoj helpon vokas Kaj falas fianĉin' en sven' -- Ni ĝuas kaj ni mokas.

Ha, kiam ili sub tranĉil' En konvulsi' ĵetiĝas, Al ni ekĝojas la pupil' Kaj la orel' raviĝas.

Kaj kiam venas morta hor', Diablo nin ektiras, -- Pagita estas jam labor', Ni niajn plandojn ŝmiras. Ni glutas bone el la vin' Kaj flugas alten al la fin'.

Schweizer. -- Fariĝas jam nokto, kaj la hetmano ankoraŭ ne revenis!

Razmann. -- Kaj tamen li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.

Schweizer. -- Se fariĝis al li io malbona -- ho, kamaradoj! tiam ni faru grandan brulon kaj ni mortigu eĉ la suĉinfanojn.

Spiegelberg, _fortiras Razmannon flanken_. -- Por unu vorto, Razmann!

Schwarz, _al Grimm_. -- Ĉu ne estus bone starigi ĉirkaŭe spionojn?

Grimm. -- Lasu lin trankvila! Li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj devos honti.

Schweizer. -- Ne tien vi trafis, al la diablo! Li ne foriris de ni kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon. Ĉu vi forgesis, kion li diris, kondukante nin tra la erikejo? «Kiu ŝtelos tie ĉi eĉ unu rapon, kaj mi tion ĉi ekscios, tiu lasos ĉi tie sian kapon, tiel certe, kiel mia nomo estas Moor». Ne estas al ni permesite rabi.

Razmann, _mallaŭte al Spiegelberg_. -- Kion vi celas? parolu pli klare!

Spiegelberg. -- Ts! ts! Mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas pri la libereco, se ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco. Tio ĉi al mi ne plaĉas.

Schweizer, _al Grimm_. -- Pri kio tiu venta kapo sekretas?

Razmann, _mallaŭte al Spiegelberg_. -- Vi parolas pri la hetmano?

Spiegelberg. -- Silentu do, silentu! Li ja havas siajn orelojn inter ni! Hetmano, vi diras? Kiu faris lin hetmano super ni? Ĉu li ne uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? Kiel? ĉu por tio ni konstante riskas nian vivon, suferas ĉiujn hipoĥondriajn kapricojn de la sorto, por ke ni fine nomu nin feliĉaj, ke ni estas servutuloj de sklavo? servutuloj, kiam ni povas esti princoj? Per Dio, Razmann, ĉi tio neniam plaĉis al mi.

Schweizer, _al la aliaj_. -- Jes, jes, vi estas la vera heroo! Por dispremi ranojn per ŝtonoj! Jam la sono de lia nazo, kiam li ĝin purigas, povus peli homojn tra trueton de kudrilo.

Spiegelberg, _al Razmann_. -- Jes, kaj jam en la daŭro de tutaj jaroj mi pensas pri tio: oni devas aranĝi ĉion alie. Razmann, se vi estas tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi... Razmann! Li forestas, oni preskaŭ estas konvinkitaj, ke li pereis... Razmann, ŝajnas al mi, ke nun batas lia nigra horo.... Kiel? vi eĉ ne ruĝetiĝas, kiam la sonorilo sonoras la liberecon? Vi ne havas eĉ tiom da kuraĝo, por kompreni kuraĝan aludon?

Razmann. -- Ha, satano! kien vi implikas mian animon?

Spiegelberg. -- La hoketo kaptis? Bone, tiam sekvu min! Mi notis al mi, kien li iris. Venu! Du pistoloj ordinare ne maltrafas, -- kaj tiamaniere ni estos la unuaj, kiuj sufokis la infanon. (_Li volas lin fortiri._)

Schweizer, _furioze eltiras sian tranĉilon_. -- Ha, kanajlo! Vi rememorigas al mi nun ĝuste la Bohemajn arbarojn! Ĉu ne vi estis la timemulo, kiu komencis kuri, kiam oni diris, ke la malamiko venas! Tiam mi ĵuris per mia animo.... Pereu, kaŝmortigisto! (_Li trapikas lin per la tranĉilo._)

Rabistoj, _tumulte_. -- Mortigo! mortigo! Schweizer, Spiegelberg! Disigu ilin!

Schweizer, _ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron_. -- Jen! kaj tiel forrampu via fianimo!... Trankvile, kamaradoj, la mizeraĵo vin ne ekscitu. Tiu ĉi besto ĉiam estis venena kontraŭ la hetmano, kaj ĝi ne havis eĉ unu cikatron sur sia tuta haŭto. Ankoraŭ unu fojon, estu kontentaj. Ha, tiu hundo! De malantaŭe li volas malhonore mortigi homojn? virojn mortigi de malantaŭe! Ĉu por tio la konstanta ŝvito lavadis niajn vangojn, ke ni malaperu el la mondo kiel mizeraj friponoj? Ha, vi kanajlo! Ĉu por tio ni faradis al ni litojn sub fajro kaj fumo, ke ni fine kadavriĝu kiel ratoj?

Grimm. -- Sed pro la diablo, kamarado, kio estis inter vi? La hetmano furioziĝos.

Schweizer. -- Pri tio vi min lasu zorgi. (_Al Razmann._) Kaj vi, senkonscienca, vi estis lia helpanto, vi! For de miaj okuloj! Schufterle ankaŭ tiel faris; sed por tio li nun pendas ja en Svisujo, kiel mia hetmano al li profetis.... (_Oni pafas._)

Schwarz, _eksaltante_. -- Aŭskultu, ekpafo de pistolo! (_Oni pafas denove._) Ankoraŭ unu! Ho, ho! la hetmano!

Grimm. -- Paciencon! Li devas pafi trian fojon! (_Oni aŭdas ankoraŭ unu pafon._)

Schwarz. -- Ĝi estas li, li! Foriĝu, Schweizer, -- ni respondu al li! (_Ili pafas._)

(_Moor kaj Kosinsky aperas._)

Schweizer, _irante renkonte al li_. -- Bonvenon al vi, mia hetmano! Dum vi forestis, mi estis iom malmodesta. (_Li kondukas lin al la kadavro._) Estu vi juĝanto inter mi kaj ĉi tiu -- de malantaŭe li volis vin mortigi.

Rabistoj, _konsternite_. -- Kio? la hetmanon?

Moor, _kun rigardo fiksita ekkrias ekscitite_. -- Ho, nekomprenebla fingro de la venĝema Nemezo! Ĉu ne li estis tiu, kiu forlogis min per sia sirena kanto? Dediĉu tiun ĉi tranĉilon al la malluma venĝantino! ne vi tion ĉi faris, Schweizer!

Schweizer. -- Per Dio! mi tion ĉi faris, kaj per la diablo, ĝi ne estas la plej malbona, kion mi faris en mia vivo. (_Li foriras malkontenta._)

Moor, _meditante_. -- Mi komprenas, reganto en la ĉielo, mi komprenas... la folioj defalas de la arboj... kaj mia aŭtuno venis... forigu lin de miaj okuloj! (_Oni forportas la kadavron de Spiegelberg._)

Grimm. -- Ordonu al ni, hetmano, kion ni faru plu?

Moor. -- Baldaŭ... baldaŭ ĉio estos plenumita.... Donu al mi mian liuton! Mi perdis min mem de la tempo, kiam mi tie estis. Mian liuton, mi diras, -- mi devas reluli min al mia antaŭa forto. Lasu min sola!

Rabistoj. -- Estas jam noktomezo, hetmano.

Moor. -- Tamen ĝi estis nur la larmoj en la teatro, -- la Roman kanton mi devas aŭdi, por ke mia dormanta genio denove vekiĝu. Mian liuton! Noktomezo, vi diras?

Schwarz. -- Ĝi jam pasis. Kiel plumbo la dormo nin premas. Jam de tri tagoj ni ne fermis okulon.

Moor. -- Ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj? Kial al mi ĝi ne venas? Mi neniam estis malkuraĝulo aŭ malbonulo.... Iru dormi, morgaŭ matene ni iros pluen.

Rabistoj. -- Bonan nokton, hetmano. (_Ili kuŝiĝas sur la teron kaj ekdormas._)

(_Profunda silento. Moor prenas la liuton kaj ludas._)

BRUTO.

Mi salutas vin, ho paca tero! Nun akceptu lastan la Romanon! De Philippi de l' batalinfero Mi al vi etendas mian manon. Decidiĝis, Romo, via sorto, De l' patruj' pereis la espero! Mi nun frapas al la pord' de l' morto, Mi jam ĉion perdis sur la tero!

CEZARO.

Kiu tie vagas, fierulo, Kvazaŭ hom' neniam kliniĝinta? Ha, se min ne trompas la okulo, Estas ĝi Romano ĵus mortinta! Tiberan', de kie vi nun venas? Ĉu la granda urb' ankoraŭ staras? Ĉu ĝi bone sin ankoraŭ tenas, Dum en ĝi neniu nun cezaras?

BRUTO.

Ha, vi kun dudektriobla vundo! Kiu vin elvokis el sub tero? Paŝu for al Orko la profunda, Ne triumfu nune kun fiero! Lastan sangon de libera homo Ĉe Philippi sorbis nun la tero; Super mia ĉerk' pereas Romo, Min Minoso prenos -- vin rivero.

CEZARO.

Morta bato de la glav' de Bruto! Ankaŭ vi, ho Bruto, filo mia! Vi mortigis patron! Tero tuta Estus ja post mi heredo via! Vi atingis la plej grandan gloron, Kiam vi trapikis patran koron. Nun min jam nenio plu turmentos; Mi returne iros kaj silentos.

BRUTO.