La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj

Part 7

Chapter 7 3,908 words Public domain Markdown

Kosinsky. -- Mi fariĝis soldato. La malfeliĉo persekutis min ankaŭ tie, -- mi partoprenis en ekspedicio al Hindujo, mia ŝipo rompiĝis sur rifoj, -- nenio krom malsukcesintaj planoj! Fine mi aŭdis tre multajn rakontojn pri viaj agoj, pri viaj bruligmortigoj, kiel ili tion nomis, kaj mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma decido servi sub vi, se vi volas akcepti mian servadon. Mi petas vin, eminenta hetmano, ne rifuzu tion ĉi al mi!

Schweizer, _kun eksalto_. -- Hura! hura! Tiam nia Roller estos ja miloble kompensita! Perfekta kamarado-rabisto por nia bando!

Moor. -- Kiel estas via nomo?

Kosinsky. -- Kosinsky.

Moor. -- Kiel? Kosinsky! Ĉu vi scias, ke vi estas facilanima knabo, kiu transpetolas la grandan paŝon de sia vivo, kiel nepripensema knabino? Ĉi tie vi ne ĵetados pilkojn nek rulados keglajn globojn, kiel vi imagas al vi.

Kosinsky. -- Mi scias, kion vi volas diri. Mi havas la aĝon de dudek kvar jaroj, sed mi vidis jam glavojn, kiuj brilis, kaj mi aŭdis kuglojn, kiuj siblis ĉirkaŭ mi.

Moor. -- Efektive, juna sinjoro? Kaj ĉu vian skermadon vi lernis nur por tio, ke vi mortigu malriĉajn vojaĝantojn pro unu talero, aŭ ke vi de malantaŭe trapiku al virinoj la ventron? Iru, iru! vi forkuris de via vartistino, ĉar ŝi minacis al vi per la vergo.

Schweizer. -- Kio al la diablo, hetmano! kion vi pensas? ĉu vi volas forsendi tiun ĉi Herkuleson? Ĉu li ne havas tian mienon, kvazaŭ li estus kapabla per kuireja kulero forpeli la marŝalon de Saksujo trans la Gangeson?

Moor. -- Ĉar viaj bagateloj ne prosperas al vi, tial vi venas kaj volas fariĝi kanajlo, mortigisto? Knabo, ĉu vi komprenas bone la vorton mortigo? Certe vi trankvile iris dormi, kiam vi debatis la kapojn al papavoj, sed porti sur la animo mortigon...

Kosinsky. -- Por ĉiu mortigo, kiun vi ordonos al mi plenumi, mi prenos sur min la respondecon.

Moor. -- Kio? ĉu vi estas tiel saĝa? Vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj? De kie vi scias, ke mi ne havas malbonajn sonĝojn aŭ ke sur la lito de la morto mi ne paliĝos? Kiom multe da faroj vi jam plenumis, ĉe kiuj vi pensis pri respondeco?

Kosinsky. -- Efektive! ankoraŭ tre malmulte; tamen tiu ĉi vojaĝo al vi, nobla grafo!

Moor. -- Ĉu via edukinto faligis en viajn manojn la historion de Robin -- tiajn nesingardajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj -- kaj ĝi flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Ĉu vin tiklas gloro kaj honoro? ĉu vi volas aĉeti senmortecon per bruligmortigoj? Notu ĝin al vi, glorama junulo! por mortigistoj ne kreskas laŭroj! Por venkoj de banditoj ne ekzistas triumfoj, sed nur malbeno, danĝero, morto, malhonoro. -- Ĉu vi vidas la ekzekutejon tie sur la monteto?

Spiegelberg, _malkontente irante tien kaj reen_. -- He, kiel malsaĝe! kiel abomene, kiel nepardoneble malsaĝe! Ne tio ĉi estas la ĝusta maniero! Mi faradis alie.

Kosinsky. -- Kion devas timi tiu, kiu la morton ne timas?

Moor. -- Brave! senkompare! Vi bone tenis vin en la lernejo, vi majstre lernis parkere vian Seneka'n. Sed, kara amiko, per tiaspecaj sentencoj vi ne babiltrompos la suferantan naturon, per tio ĉi vi neniam malakrigos la sagojn de la doloro. -- Pripensu bone, mia filo! (_Li prenas lian manon._) Memoru, mi konsilas al vi kiel patro, ekkonu antaŭe la profundecon de la abismo, antaŭ ol vi ensaltas en ĝin! Se vi povas kapti en la mondo ankoraŭ eĉ unu solan ĝojon... povus veni momentoj, kiam vi... vekiĝos, kaj tiam... estus tro malfrue. Ĉi tie vi kvazaŭ eliras el la rondo de la homaro, -- aŭ vi devas esti homo pli alta, aŭ vi estas diablo. Ankoraŭ unu fojon, mia filo! se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi, tiam forlasu tiun ĉi teruran ligon, en kiun eniras nur malespero, se ne pli alta saĝeco ĝin fondis. Oni povas trompiĝi, -- kredu al mi, oni povas rigardi kiel fortecon de la spirito tion, kio fine estas ja nur malespero. Kredu _al mi_, _al mi_, kaj rapide forkuru.

Kosinsky. -- Ne! mi nun plu ne forkuros. Se vin ne tuŝas miaj petoj, tiam aŭskultu la historion de mia malfeliĉo. Tiam vi mem perforte enmetos la ponardon en mian manon, tiam vi.... Kuŝiĝu ĉi tie sur la teron kaj aŭskultu min atente!

Moor. -- Mi aŭskultos.

Kosinsky. -- Sciu do, mi estas bohema nobelo, kaj per la frua morto de mia patro mi fariĝis posedanto de sufiĉe granda kavalira bieno. La regiono estis paradiza, ĉar ĝi enhavis anĝelon -- knabinon, ornamitan per ĉiuj ĉarmoj de la floranta juneco, kaj ĉastan, kiel la lumo de la ĉielo. Sed al kiu mi tion ĉi diras? ĝi forsonas preter viaj oreloj, -- _vi_ neniam amis, neniam estis amata....

Schweizer. -- Kviete! kviete! nia hetmano fariĝas ruĝa kiel fajro.

Moor. -- Ĉesu! mi aŭskultos ĝin alian fojon, -- morgaŭ, post kelka tempo, aŭ... kiam mi estos vidinta sangon.

Kosinsky. -- Sangon, sangon... aŭskultu do plue! Sango, mi diras al vi, plenigos vian tutan animon. Ŝi estis naskita burĝulino germanino, -- sed ŝia rigardo forfandadis la antaŭjuĝojn de la nobelaro. Kun la plej timema modesteco ŝi prenis la edzigan ringon el mia mano, kaj postmorgaŭ mi devis konduki mian Amalion al la altaro.

(_Moor rapide leviĝas._)

Kosinsky. -- Meze en la ebrieco de la min atendanta feliĉego, inter la prepariĝoj al la edziĝo -- oni vokas min per ekspreso al la kortego. Mi venas, oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazaŭ skribitaj de mi kaj kiuj estas plenaj de plej perfida enhavo. Mi ruĝiĝis pri la senkonscienca kulpigo. Oni forprenis de mi la spadon, oni ĵetis min en malliberejon, mi preskaŭ freneziĝis.

Schweizer. -- Kaj dume, -- nu pluen! mi flaras jam la rostaĵon.

Kosinsky. -- Tie mi kuŝis tutan monaton, kaj mi ne sciis, kio okazis al mi. Mi timis pro mia Amalio, kiu pro mia sorto ĉiuminute kredeble havis suferojn de morto. Fine aperis la unua ministro de la kortego, gratulis min per sukerdolĉaj vortoj pro la eltrovo de mia senkulpeco, legis al mi la leteron pri liberigo kaj redonis al mi mian spadon. Nun mi triumfe rapidas al mia kastelo, por flugi en la brakojn de mia Amalio, -- sed ŝi malaperis. En noktomezo, oni diris al mi, oni ŝin forkondukis, neniu scias kien; kaj de tiam neniu okulo ŝin vidis. Hu! eklumis en mia kapo kiel fulmo, mi flugas al la urbo, mi sondas ĉe la kortego, -- ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min, neniu volis min informi.... Fine mi ŝin eltrovis tra kaŝita krado en la palaco, -- ŝi ĵetis al mi karteton.

Schweizer. -- Ĉu mi tion ne diris?

Kosinsky. -- Ho, morto, infero kaj ĉiuj diabloj! Tie ĉio estis dirita! oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo. En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua, kaj... (_ridante_) mi estis savita.

Schweizer. -- Kion vi tiam faris?

Kosinsky. -- Tiam mi staris kiel trafita de mil tondroj! Sango estis mia unua penso, sango estis mia lasta. Kun ŝaŭmo sur la buŝo mi kuras hejmen, mi elektas al mi triakraĵan spadon kaj mi kuras kun ĝi rapidege al la domo de la ministro, ĉar nur li, nur li estis la infera parigisto. Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, ĉar kiam mi venis supren, ĉiuj ĉambroj estis ŝlositaj. Mi serĉas, mi demandas; li forveturis al la princo, estis la respondo. Mi iras rekte tien, -- oni diras, ke oni nenion scias pri li. Mi iras returne, enrompas la pordojn, mi lin trovas, mi volis jam... sed tiam elsaltis kvin aŭ ses servistoj el la embusko kaj elŝiris al mi la spadon.

Schweizer, _ekbatas per la piedo la teron_. -- Kaj li ricevis nenion, kaj vi foriris kun malplenaj manoj?

Kosinsky. -- Oni min kaptis; juĝe kulpigis min, faris al mi turmentan proceson, kaj malhonore -- rimarku ĝin bone! -- per aparta favoro oni elpelis min malhonore el la limoj de la lando; miaj bienoj estis donitaj, kiel donaco al la ministro, mia Amalio restas en la ungegoj de la tigro, forĝemas kaj forploras sian tutan vivon, dum mia venĝo devas fasti kaj kurbiĝi sub la jugon de la despotismo.

Schweizer, _leviĝante kaj akrigante sian spadon_. -- Tio ĉi estas akvo al nia muelilo, hetmano! Estas io por ekbruligi!

Moor, _kiu ĝis nun iradis malkviete tien kaj reen, rapide rektiĝas al la rabistoj_. -- Mi devas ŝin vidi.... Al la vojo! rapide pretiĝu -- vi restas, Kosinsky -- rapide ĉion paku!

La rabistoj. -- Kien? kio?

Moor. -- Kien? Kiu demandas kien? (_Minace al Schweizer._) Perfidulo, vi volas min reteni? Sed per la espero de la ĉielo!...

Schweizer. -- Mi perfidulo? Iru en la inferon, mi vin sekvos!

Moor, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Frata koro! vi min sekvos... Ŝi ploras, ŝi forfunebras sian vivon. Al la vojo! rapide! Ĉiuj! Al Frankujo! Post ok tagoj ni devas tie esti. (_Ili foriras._)

AKTO KVARA

Sceno unua.

Kampara loko antaŭ la kastelo de Moor.

RABISTO MOOR, KOSINSKY, _en malproksimeco_.

Moor. -- Iru antaŭe kaj raportu pri mi. Vi ja memoras ĉion, kion vi devas paroli?

Kosinsky. -- Vi estas grafo de Brand, vi venas el Meklenburgo, mi estas via servanto. Ne zorgu, mi bone ludos mian rolon. Adiaŭ! (_Li foriras._)

Moor. -- Mi salutas vin, tero patrolanda! (_Li kisas la teron._) Ĉielo patrolanda! Suno patrolanda! Kaj vin, kampoj kaj montetoj, riveretoj kaj arbaroj! vin ĉiujn mi kore salutas! Kiel ĉarmege blovetas la aero de miaj montoj patrolandaj! Kia balzama dolĉeco iras el vi renkonte al la malfeliĉa ekzilito! Elizeo! poezia mondo! Haltu, Moor, via piedo paŝas en sankta templo. (_Li venas pli proksimen._) Vidu! jen estas ankaŭ la hirundaj nestoj en la korto de la kastelo... ankaŭ la ĝardena pordeto! kaj jen tiu anguleto de la barilo, kie vi tiel ofte observadis kaj incitetadis la ĉasiston... kaj jen tie la verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis la persan satrapon, -- kaj via venka standardo flirtis alte! (_Li ridetas._) La oraj Majaj jaroj de la knaba tempo reviviĝas denove en la animo de la mizerulo.... Tiam vi estis tiel feliĉa, tiel sendifekta, tiel sennube gaja, -- kaj nun -- jen kuŝas la ruinoj de viaj projektoj! Tie ĉi vi intencis marŝadi iam kiel granda, glora kaj estimata viro; tie ĉi vian knaban vivon vi estis iam vivonta la duan fojon en la florantaj infanoj de Amalio... ĉi tie! ĉi tie, kiel idolo de via popolo... sed al la malbona malamiko tio ĉi ne plaĉis! (_Kun kolero._) Por kio mi venis ĉi tien? por ke estu al mi kiel al la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco? Ne, mi iros returne al mia mizero! La malliberulo forgesis la lumon, sed la sonĝo pri libereco pasis super li kiel fulmo en la nokto, post kiu la nokto restas ankoraŭ pli malluma. Adiaŭ, vi hejmaj valoj! Vi vidis iam la knabon Karolon, kaj la knabo Karolo estis feliĉa knabo, -- nun vi vidis la viron, kaj ĉi tiu estas en malespero. (_Li turnas sin rapide al la ekstrema fino de la ĉirkaŭaĵo, subite haltas kaj rigardas malĝoje al la kastelo._) Ŝin ne vidi, eĉ ne unu fojon, -- kaj scii, ke nur unu muro estis inter mi kaj Amalio! Ne! mi devas ŝin vidi, ankaŭ lin mi devas vidi, se tio ĉi min eĉ frakasus! (_Li returnas sin._) Patro! patro! via filo alproksimiĝas, -- for de mi, vi nigra fumanta sango! for, vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! Nur tiun ĉi horon lasu al mi libera... Amalio! patro! via Karolo alproksimiĝas! (_Li ekmarŝas rapide al la kastelo._) Turmentu min, kiam la tago vekiĝas, ne lasu min trankvila, kiam venos la nokto, -- turmentu min per teruraj sonĝoj! nur tiun ĉi solan plezuregon ne venenu al mi! (_Li haltas antaŭ la pordo._) Kio fariĝas al mi? Kio ĝi estas, Moor? Estu viro! Tremo de morto... antaŭsento de teruraĵo.... (_Li eniras._)

Sceno dua.

Galerio en la kastelo.

RABISTO MOOR _kaj_ AMALIO _eniras_.

Amalio. -- Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter tiuj ĉi pentraĵoj?

Moor. -- Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi. (_Irante preter la pentraĵoj._) Tio ĉi ĝi ne estas.

Amalio. -- Vere! -- Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ marrabistoj.

Moor, _ĉiam rigardante la pentraĵojn_. -- Tiu ĉi ankaŭ ne estas, ankaŭ ne ĉi tiu, ankaŭ ne tiu, -- li ne troviĝas inter tiuj ĉi bildoj.

Amalio. -- Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.

Moor. -- Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, -- tio ĉi ne estas li.

Amalio. -- Mi miregas. Dek ok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj ankoraŭ....

Moor, _rapide kaj kun momenta ruĝiĝo_. -- Jen li estas! (_Li staras kvazaŭ frapita de fulmo._)

Amalio. -- Bonega homo!

Moor, _tute fordoninte sin al la pentraĵo_. -- Patro! patro! pardonu min! -- Jes, bonega homo! -- (_Li viŝas al si la okulojn._) Dia homo!

Amalio. -- Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.

Moor. -- Ho, bonega homo, -- kaj vi diras, ke li jam mortis?

Amalio. -- Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj. (_Prenante kviete lian manon._) Kara grafo, nenia feliĉo maturiĝas sub la luno.

Moor. -- Tute vere, tute vere, -- sed ĉu vi jam havis tiun ĉi malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudek tri jaroj.

Amalio. -- Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti. Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni denove dolore ĝin perdu.

Moor. -- Vi jam ion perdis?

Amalio. -- Nenion! Ĉion! Nenion... ĉu vi volas iri pluen, sinjoro grafo?

Moor. -- Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.

Amalio. -- Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la nuna posedanto. Ni iru, ni iru!

Moor. -- Sed tiu ĉi portreto dekstre?

Amalio. -- Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?

Moor. -- Sed tiu ĉi portreto dekstre? -- Vi ploras, Amalio!

Amalio, _rapide eliras_.

Moor. -- Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas! Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la patraj ĉambroj? (_Al la portreto de sia patro._) Vi, vi, -- fajro flamas el viaj okuloj... malbeno, malbeno, kondamno! Kie mi estas? Nokto estas antaŭ miaj okuloj... teruraĵoj de Dio... Mi, mi lin mortigis! (_Li forkuras._)

(_Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj._)

Francisko. -- For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas! Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo, io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn, kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes, tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu povas alporti ruinigon! (_Li rigardas atente la portreton de Karolo kontraŭe._) Lia longa ansera kolo, liaj nigraj, fajrelĵetaj okuloj, hm! hm! -- liaj mallumaj, superpendantaj densaj brovoj. (_Subite eksaltante._) Malica infero! ĉu vi enpelas en min tiun ĉi supozon? Ĝi estas Karolo! jes, nun ĉiuj liaj trajtoj reviviĝas en mi. -- Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li! Morto kaj infero! (_Li paŝas rapide tien kaj reen._) Ĉu por tio mi trameditis miajn noktojn, por tio mi forigis rokojn, ebenigis abismojn, -- ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco, por ke fine tiu ĉi senloka vagisto disĵetu mian tutan artan konstruaĵon? Kviete! nur kviete! restis ankoraŭ nur luda laboro.... Mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj, kaj estus freneze naĝi returne, kiam la bordo estas jam tiel malproksima, -- pri reiro oni jam ne povas pensi. La Dia pardono mem devus fariĝi almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn miajn kulpojn. Sekve antaŭen, kiel viro! (_Li sonorigas._) Li kuniĝu kun la spirito de sia patro kaj li venu! La mortintojn mi mokas. -- Danielo! He, Danielo! Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tiun ĉi ili jam ribeligis kontraŭ mi! Li havas tian misteran mienon.

(_Danielo eniras._)

Danielo. -- Kion ordonos mia sinjoro?

Francisko. -- Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed rapide! (_Danielo foriras._) Atendu, maljunulo, vin mi kaptos! mi rigardos en vian okulon tiel rigide, ke via trafita konscienco paliĝos tra la masko! Li devas morti! Fuŝisto estas tiu, kiu alkondukas sian verkon nur ĝis duono kaj poste foriras kaj senfare rigardas, kio plue fariĝos.

(_Eniras Danielo kun vino._)

Francisko. -- Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi faris?

Danielo. -- Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!

Francisko. -- Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj! kion vi ĵetis en la vinon?

Danielo. -- Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?

Francisko. -- Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo, la grafo ĝin donis al vi?

Danielo. -- La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.

Francisko, _kaptante lin ĉe la brusto_. -- Mi sufokos vin tiel, ke vi bluiĝos, griza mensogisto! Nenion? Kaj kion vi tie kolektiĝadis kune, li, vi kaj Amalio? Kaj kion vi ĉiam murmuretadis inter vi? Diru malkaŝe! Kiajn sekretojn, kiajn sekretojn li konfidis al vi?

Danielo. -- La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn sekretojn.

Francisko. -- Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos? ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado? Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi ĉion scias.

Danielo. -- Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero.

Francisko. -- La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la manon al malnova konato?

Danielo. -- Neniam, mia potenca sinjoro.

Francisko. -- Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke... kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?

Danielo. -- Eĉ ne la plej malgrandan vorton.

Francisko. -- Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, -- ke li volas venĝi, plej kruele venĝi?

Danielo. -- Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.

Francisko. -- Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li la maljunan sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel filo....

Danielo. -- Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.

Francisko, _pala_. -- Efektive? efektive li diris? En kia maniero, diru do al mi! Ĉu li diris, ke li estas mia frato?

Danielo, _frapita_. -- Kio, mia potenca sinjoro? -- Ne, tion li ne diris. Sed kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio -- mi tiam ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj -- li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ frapita de tondro. La moŝto fraŭlino montris la portreton kaj diris: bonega homo! -- «Jes, bonega homo!» li respondis, viŝante al si la okulojn.

Francisko. -- Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi indulgadis vian malfortan maljunecon....

Danielo. -- Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste vin servadis.

Francisko. -- Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.

Danielo. -- En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio kaj mia konscienco.

Francisko. -- Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj konscienco ekzistas.

Danielo, _kunfrapas la manojn_. -- Kompatema ĉielo!

Francisko. -- En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la grafo ne estu plu inter la vivantoj.

Danielo. -- Helpu min, sankta Dio! Kial?

Francisko. -- En la nomo de via _blinda_ obeemeco! Kaj memoru, ke vi por tio ĉi al mi respondos.

Danielo. -- Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do mi, maljuna homo, faris malbonan?

Francisko. -- Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj havi trankvilecon en via maljuneco?

Danielo. -- Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj esti mortiginto?

Francisko. -- Respondu al mia demando!

Danielo. -- Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!

Francisko. -- Jes aŭ ne!

Danielo. -- Ne! -- Dio kompatu min!

Francisko, _intencante eliri_. -- Bone, vi ĝin bezonos. (_Danielo retenas lin kaj ĵetas sin antaŭ li genue._)

Danielo. -- Kompaton, sinjoro, kompaton!

Francisko. -- Jes aŭ ne!

Danielo. -- Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek unu jaroj! kaj la patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro! (_ĉirkaŭprenas forte liajn genuojn_) kaj vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe la morto, ke la vermo de la konscienco ne permesu al mi fari mian lastan preĝon, ke mi iru al la eterna dormo kiel monstra krimulo antaŭ Dio kaj homoj? Ne, ne, mia plej kara, plej bona, plej kara afabla sinjoro! tion ĉi vi ne volas, tion ĉi vi ne povas postuli de sepdekunu-jara homo.

Francisko. -- Jes aŭ ne! por kio la babilado?

Danielo. -- Mi servados vin de nun ankoraŭ pli fervore, miajn sekajn tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue, -- ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn, kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.

Francisko. -- Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?

Danielo. -- Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon....

Francisko. -- Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, -- mi proponas al vi rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.

Danielo. -- Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi povos resti kristano.

Francisko. -- Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, -- vi aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.

Danielo, _post kelka meditado_. -- Mi ĝin faros, morgaŭ mi ĝin faros. (_Li foriras._)