La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj
Part 6
Roller. -- Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?
Schweizer. -- Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! (_La patro-monaĥo krias._)
Moor. -- For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi! (_Al la monaĥo, eltirante sian glavon._) Vidu, sinjoro patro! tie ĉi staras sepdek naŭ, kies hetmano mi estas, kaj neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj, kaj tie ekstere staras dek sep centoj da homoj, griziĝintaj sub pafiloj, -- tamen aŭdu nun! tiel diras Moor, la hetmano de la brulfaristoj: estas vero, mi mortigis la imperian grafon, mi forbruligis kaj prirabis la dominikan preĝejon, mi ĵetis fajron en vian bigotan urbon, kaj mi renversis la pulvoturon super la kapojn de bonaj kristanoj, -- sed tio ĉi ne estas ankoraŭ ĉio. Mi faris ankoraŭ pli. (_Li etendas sian dekstran manon._) Ĉu vi rimarkas la kvar grandvalorajn ringojn, kiujn mi portas sur ĉiuj fingroj? Iru kaj raportu punkton post punkto al la sinjoroj de la juĝo pri morto kaj vivo ĉion, kion vi nun aŭdos kaj vidos. Tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro, kiun mi dum ĉasado mortigis antaŭ la piedoj de lia princo. El la popolamasa polvo li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej granda favorato de la princo, la falo de lia najbaro estis la benketo, per kiu li atingis sian altecon, larmoj de orfoj levis lin supren. Tiun ĉi diamanton mi detiris de unu financa konsilanto, kiu vendadis honorajn lokojn kaj oficojn al tiuj, kiuj pagis pli da mono, kaj la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo. Tiun ĉi agaton mi portas pro la honoro de unu viaspeca pastro, kiun mi sufokis per mia propra mano, kiam li sur publika predikseĝo ploris, ke la inkvizicio perdis sian forton.... Mi povus rakonti al vi ankoraŭ pli multe pri miaj ringoj, se mi ne bedaŭrus jam la kelkajn vortojn, kiujn mi malŝparis kun vi.
Patro-monaĥo. -- Ho Faraono, Faraono!
Moor. -- Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de Koraho? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu kristana «ha»! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, -- ili predikas pri amo al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn per rimenoj kaj turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. -- Forigu lin de miaj okuloj!
Patro-monaĥo. -- Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!
Moor. -- Ankoraŭ ne sufiĉe, -- nun mi volas paroli fiere! Iru kaj diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto, ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton. Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, -- venĝado estas mia metio. (_Li turnas al li sian dorson._)
Patro-monaĥo. -- Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi mi finis. (_Turnas sin al la bando._) Aŭdu do vi, kion la justeco per mi sciigas al vi! Se vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon, tiam -- vidu -- viaj punindaj malbonegaj faroj estos pardonitaj al vi ĝis plena forgeso, la sankta eklezio vin, devojiĝintajn ŝafojn, kun renovigita amo akceptos al sia patrina brusto, kaj por ĉiu el vi estos malbarita la vojo al honora ofico. (_Kun triumfa rideto._) Nu, nu? Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? -- Vigle do! Ligu lin kaj estu liberaj!
Moor. -- Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis? Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume, se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro, malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Helpu do, sinjoro patro!
Patro-monaĥo, _al si mem_. -- Ĉu tiu homo freneziĝis? (_Laŭte._) Ĉu vi eble suspektas, ke tio ĉi estas kaptilo, por kapti vin vivaj? Legu mem, jen estas la subskribita ĝenerala pardono. (_Li donas paperon al Schweizer._) Ĉu vi povas ankoraŭ dubi?
Moor. -- Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredus al ili? Kiel ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne estas tiel, sinjoro patro?
Patro-monaĥo, _al si mem_. -- Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li? (_Laŭte._) Jes, certe, certe tiel estas. (_Al si mem._) Li min tute frenezigas.
Moor. -- Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen! tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj, vi estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto. Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la ŝtelistoj estas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas! Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi mian vivon, mi hontas pro via ofero!
Patro-monaĥo, _ekstreme mirigita_. -- Mi perdas mian tutan saĝon, mi forkuras! Ĉu oni iam aŭdis ion similan?
Moor. -- Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj, tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi al mi, -- mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo.... Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian hetmanon en la mizero?
Roller, _en sovaĝa ekscito_. -- Kaj se eĉ la infero naŭoble nin ĉirkaŭus! (_Svingas sian glavon._) Kiu ne estas hundo, tiu savu la hetmanon!
Schweizer, _disŝiras la paperon de pardono kaj ĵetas la pecojn al la monaĥo en la vizaĝon_. -- En niaj kugloj estas la pardono! For, kanajlo! diru al la senato, kiu vin sendis, ke inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Savu, savu la hetmanon!
Ĉiuj, _bruas_. -- Savu, savu, savu la hetmanon!
Moor, _liberigante sin, ĝoje_. -- Nun ni estas liberaj, kamaradoj. Mi sentas armeon en mia pugno! Morto aŭ libereco! Almenaŭ neniun ili havu viva!
(_Oni trumpetas al atako. Bruo kaj tumulto. La rabistoj foriras kun nudigitaj glavoj._)
AKTO TRIA
Sceno unua.
AMALIO, _en la ĝardeno, ludas sur liuto_.
Bela per beleco de anĝelo, El junuloj estis li unua, Kun rigardo kvazaŭ la ĉielo Spegulita en la maro blua.
Fajre brulis liaj ĉirkaŭprenoj, Forte batis koro ĉe la koro, Korpo estis kvazaŭ en katenoj Kaj spirito revis en adoro.
Liaj kisoj -- paradiza ĝuo! Kvazaŭ brulas flam' en flam' alia, Kvazaŭ harpaj sonoj en kunfluo Por ĉiela ludo harmonia.
Al animo flugis la animo, Tremis lipoj, vangoj la brulantaj, Kaj fandite tuta mond' sen limo Vage naĝis ĉirkaŭ la amantaj.
For li estas, vane sen espero Vokas lin la krio de korpremo, Kaj la tuta ĝojo de la tero Flugis for, kaj restis sole ĝemo!
(_Francisko eniras._)
Francisko. -- Jam denove ĉi tie, obstina revistino? Vi forŝteliĝis de la gaja festeno kaj vi difektis al la gastoj ilian ĝojon.
Amalio. -- Estas domaĝo pri tiu senkulpa ĝojo! En iliaj oreloj kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto, kiu akompanis vian patron al la tombo....
Francisko. -- Ĉu vi volas do eterne funebri? Lasu la mortintojn dormi kaj feliĉigu la vivantojn! Mi venas....
Amalio. -- Kaj kiam vi reiros?
Francisko. -- Ho ve! Ne havu tian malluman fieran vizaĝon! Vi malĝojigas min, Amalio. Mi venas, por diri al vi....
Amalio. -- Mi devas do aŭskulti, Francisko de Moor fariĝis ja reganta sinjoro.
Francisko. -- Jes, bone, ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli kun vi. Maksimiliano foriris dormi en la tombo de la patroj; mi estas sinjoro. Sed mi volus esti ĝi tute plene, Amalio. Vi scias, kio vi estis por nia domo, vi estis tenata kiel filino de Moor, eĉ la morton transvivis lia amo al vi, -- tion vi ja neniam forgesos?
Amalio. -- Neniam, neniam. Kiu do povus tion ĉi tiel facile fordiboĉi ĉe gaja festeno!
Francisko. -- La amon de mia patro vi devas rekompenci en liaj filoj, kaj Karolo mortis.... Vi miras? vi ricevas kapturnon? Jes, efektive, la penso estas tiel flate alta, ke ĝi eĉ la fierecon de virino ebriigas. Francisko premas per la piedoj la esperojn de la plej nobelaj fraŭlinoj, Francisko venas kaj proponas al malriĉa senhelpa orfino sian koron, sian manon kaj kune kun ĝi sian tutan oron, ĉiujn siajn kastelojn kaj arbarojn. Francisko, la enviata, la timata, deklaras sin propravole sklavo de Amalio.
Amalio. -- Kial la fulmo ne fendas la malpian langon, kiu elparolas la kriman vorton! Vi mortigis mian amaton, kaj Amalio nomu vin sia edzo! Vi....
Francisko. -- Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! Estas vero, ke Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono; certe li ne kutimiĝis, simile al la sopiranta Arkadia paŝtisto, krii siajn amajn plendojn al la eĥo de la grotoj kaj rokoj, -- Francisko parolas, kaj se oni ne respondas, li _ordonos_.
Amalio. -- Vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? kaj se oni resendos al vi la ordonon kun ridego?
Francisko. -- Tion vi ne faros. Mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre bone povas fleksi la fierecon de malhumila obstinulino -- monaĥinejo kaj muroj.
Amalio. -- Brave! belege! kaj en la monaĥinejo kaj inter la muroj esti por ĉiam liberigita de via baziliska rigardo kaj havi sufiĉe da libera tempo, por pensi pri Karolo kaj fordoni sin al li. Bonvenon al via monaĥinejo! donu, donu viajn murojn!
Francisko. -- Haha! tia estas la afero? Gardu vin! Nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti. Tiun ĉi eternan ĥimeron pri Karolo mia rigardo elvipados al vi el la kapo simile al fajrohara furio; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj da oro, -- per la haroj mi vin trenos en la preĝejon, kun la glavo en la mano mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron, vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco.
Amalio, _donas al li vangofrapon_. -- Antaŭe prenu ĉi tion kiel doton.
Francisko, _furioze_. -- Ha! dekoble kaj centoble tio ĉi estos venĝita! Ne mia edzino -- tiun ĉi honoron vi ne havos -- mia amaĵistino vi estos, tiel ke la honestaj vilaĝanedzinoj montrados vin per fingroj, kiam vi permesos al vi iri tra la strato. Grincu per la dentoj, ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj -- min amuzas la kolerego de virino, ĝi faras vin ankoraŭ pli bela, pli dezirinda. Venu, -- tiu ĉi kontraŭbatalado ornamos mian triumfon kaj spicos al mi la volupton en perforte akirita ĉirkaŭprenado, -- venu kun mi en mian ĉambron, mi brulas de dezirego, -- nun tuj iru kun mi. (_Li volas fortreni ŝin._)
Amalio, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Pardonu min, Francisko! (_Dum li volas ŝin ĉirkaŭpreni, ŝi deŝiras al li la glavon de lia flanko kaj rapide resaltas._) Ĉu vi vidas, malbonulo, kion mi povas nun fari kun vi? Mi estas virino, sed virino furioza, -- kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, -- kaj tiu ĉi ŝtalo trapenetros la mezon de via voluptavida brusto, kaj la spirito de mia onklo gvidos por tio ĉi mian manon. Tuj kuru for!
(_Ŝi forpelas lin._)
Amalio. -- Ha, kiel bone estas al mi! Nun mi povas libere spiri, mi sentas min forta, kiel flama ĉevalo, furioza kiel tigrino, kiu kuras post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj.... En monaĥinejon, li diras, -- dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso! Nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, -- la monaĥinejo, la kruco de la Savinto estas la rifuĝejo de la trompita amo. (_Ŝi volas foriri._)
(_Hermano timeme eniras._)
Hermano. -- Fraŭlino Amalio! Fraŭlino Amalio!
Amalio. -- Malfeliĉulo! kial vi min malhelpas?
Hermano. -- Tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol ĝi ĝin enpremos en la inferon. (_Ĵetas sin teren antaŭ ŝi._) Pardonon! pardonon! Mi vin tre ofendis, fraŭlino Amalio.
Amalio. -- Leviĝu! Iru! mi nenion volas scii. (_Ŝi volas foriri._)
Hermano, _retenante ŝin_. -- Ne! Restu! Pro Dio! Pro la eterna Dio! Vi devas ĉion scii!
Amalio. -- Eĉ ne unu sonon plu! Mi vin pardonas, -- iru hejmen en paco. (_Ŝi volas forrapidi._)
Hermano. -- Aŭdu do nur unu solan vorton, -- ĝi redonos al vi vian tutan trankvilecon.
Amalio, _revenas kaj rigardas lin kun miro_. -- Kiel, amiko? Kiu en la ĉielo aŭ sur la tero povas redoni al mi mian trankvilecon?
Hermano. -- Tion ĉi povas fari unu sola vorto de miaj lipoj. Aŭskultu min!
Amalio, _prenante lian manon kun kompato_. -- Bona homo, ĉu unu vorto de viaj lipoj povas disrompi la riglilojn de la eterneco?
Hermano, _leviĝas_. -- Karolo ankoraŭ vivas!
Amalio, _kriante_. -- Malfeliĉa!
Hermano. -- Tiel estas.... Ankoraŭ unu vorton, -- via onklo....
Amalio, _kun minaca mieno_. -- Vi mensogas!
Hermano. -- Via onklo....
Amalio. -- Karolo ankoraŭ vivas!
Hermano. -- Kaj via onklo....
Amalio. -- Karolo ankoraŭ vivas?
Hermano. -- Ankaŭ via onklo.... Ne elperfidu min. (_Rapide forkuras._)
Amalio, _staras longan tempon kvazaŭ ŝtonigita. Poste ŝi sovaĝe ekkrias kaj elkuras post Hermano_. -- Karolo ankoraŭ vivas!
Sceno dua.
Loko sur la bordo de Danubo.
La RABISTOJ _kuŝas sur altaĵo sub arboj, la ĉevaloj paŝtiĝas sur la deklivaĵo_.
Moor. -- Ĉi tie mi devas resti kaj kuŝi. (_Ĵetiĝas sur la teron._) Miaj membroj estas kvazaŭ dehakitaj. Mia lango estas seka kiel briko. (_Schweizer malaperas nerimarkate._) Mi volus vin peti alporti al mi ĉerpeton da akvo el tiu ĉi rivero, sed vi ĉiuj estas morte lacaj.
Schwarz. -- Ankaŭ de la vino en niaj felsakoj restis nenio.
Moor. -- Rigardu, kiel bele staras la greno! La arboj preskaŭ rompiĝas sub sia multego da fruktoj. La vinbertrunkoj donas la plej bonan esperon.
Grimm. -- Estos fruktoriĉa jaro.
Moor. -- Tiel vi opinias? En tia okazo almenaŭ _unu_ ŝvito en la mondo estus pagita. _Unu?..._ Sed ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.
Schwarz. -- Ĝi facile povas okazi. Ĉio povas perei kelkajn horojn antaŭ la rikolto.
Moor. -- Tion ĉi mi ja diras. Ĉio pereos. Kial la homo sukcesus en tio, kion li havas de la formiko, se li malsukcesas en tio, kio egaligas lin al la dioj? Aŭ eble ĉi tie estas la limo de lia destino?
Schwarz. -- Mi ĝin ne konas.
Moor. -- Vi bone diris kaj ankoraŭ pli bone faris, se vi neniam deziris ĝin koni! Frato, mi vidis la homojn, iliajn abelajn klopodojn kaj iliajn gigantajn projektojn, iliajn diajn planojn kaj iliajn musajn farojn, la mirinde strangan konkurkuradon al la feliĉo; unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia la nazon de sia azeno, tria siajn proprajn krurojn; diverskolora loterio de la vivo, en kiu multaj metas en la ludon sian senkulpecon kaj... sian ĉielon, por kapti gajnon, kaj... nuloj estas la rezultato, -- estis neniu gajna numero. Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido.
Schwarz. -- Kiel belege la suno tie subiras!
Moor, _longe rigardante_. -- Tiel mortas heroo! Adorinde!
Grimm. -- Ŝajnas, ke vi estas tre kortuŝita.
Moor. -- Kiam mi estis ankoraŭ knabo, mia amata revo estis vivi kiel _ĝi_, morti kiel _ĝi_.... (_Kun pene kaŝata doloro._) Ĝi estis knaba revo!
Grimm. -- Certe.
Moor, _surŝovas la ĉapelon sur la vizaĝon_. -- Estis tempo.... Lasu min sola, kamaradoj.
Schwarz. -- Moor! Moor! Kio al la diablo? Kiel li ŝanĝis sian koloron!
Grimm. -- Morto kaj infero! kio estas al li? al li fariĝas malbone?
Moor. -- Estis tempo, kiam mi ne povis dormi, se mi forgesis fari mian noktan preĝon....
Grimm. -- Ĉu vi estas freneza? ĉu vi volas preni instruon de viaj knabaj jaroj?
Moor, _metas sian kapon sur la bruston de Grimm_. -- Frato! Frato!
Grimm. -- Kiel? Ne estu do infano, mi vin petas.
Moor. -- Ho, se mi tio estus! se mi tio estus denove!
Grimm. -- Fi! Fi!
Schwarz. -- Gajiĝu! Rigardu tiun ĉi pentrindan pejzaĝon, la ĉarman vesperon.
Moor. -- Jes, amikoj! tiu ĉi mondo estas tiel bela.
Schwarz. -- Nu, tio ĉi estis bone dirita.
Moor. -- Tiu ĉi tero estas tiel belega.
Grimm. -- Bone, bone, tiel vi al mi plaĉas.
Moor, _forklininte la kapon_. -- Kaj mi estas tiel malbela en tiu ĉi bela mondo... kaj mi estas monstro sur tiu ĉi belega tero.
Grimm. -- Ho ve! ho ve!
Moor. -- Mia senkulpeco! mia senkulpeco! Rigardu! ĉio eliris, por ĝui la pacajn radiojn de la printempa suno, -- kial mi sola devas suĉi inferon el la ĝojoj de la ĉielo? Kiel ĉio estas feliĉa, ĉio fratigita per la spirito de la paco! La tuta mondo estas _unu_ familio kaj unu patro estas tie supre, -- sed _mia_ patro li ne estas, mi sola estas forpelita, mi sola estas elĵetita el la vicoj de la puruloj, por mi ne ekzistas la dolĉa nomo «infano», neniam ekzistos por mi la sopira rigardo de amatino, neniam, neniam la ĉirkaŭpreno de kora amiko. (_Kun sovaĝa moviĝo._) Ĉirkaŭita de rabistoj, ĉirkaŭsiblata de aspidoj, alforĝita al la malvirto per feraj ligiloj, pendanta super la tombo de anima pereo sur la balanciĝanta kano de la malvirto... meze inter la floroj de la feliĉa mondo mi staras kiel krieganta Abadono!
Schwarz, _al la aliaj_. -- Nekompreneble! Neniam mi vidis lin tia.
Moor, _malgaje_. -- Ho, se mi povus reveni en la ventron de mia patrino! Se mi povus naskiĝi almozulo! Ne! nur tion mi volus, ho ĉielo, ke estu permesite al mi fariĝi kiel unu el tiuj taglaboristoj! Ho, mi volus laboregi tiel, ke la sango fluus el miaj tempioj, -- por aĉeti al mi la volupton de unu sola tagmeza dormo, la feliĉegon de unu sola larmo.
Grimm, _al la aliaj_. -- Nur paciencon, la paroksismo komencas jam fali.
Moor. -- Estis tempo, kiam larmoj fluis al mi tiel facile, -- ho vi, tagoj de la paco! Vi, kastelo de mia patro, vi verdaj revigaj valoj! Ho, vi ĉiuj Elizeaj scenoj de mia infaneco! ĉu vi neniam revenos, neniam malvarmetigos mian brulantan bruston per via ĉarma murmuretado? Funebru kun mi, ho Naturo! Ili neniam revenos, ili neniam malvarmetigos per sia ĉarma murmuretado mian brulantan bruston. Forflugis, forflugis! forflugis, nerevenigeble!
(_Schweizer kun akvo en la ĉapelo._)
Schweizer. -- Drinku, hetmano, jen estas sufiĉe da akvo kaj freŝa kiel glacio.
Schwarz. -- Vi sangas ja, -- kion vi faris?
Schweizer. -- Malsaĝulo, mi faris nur ŝercon, kiu facile povis kosti al mi du krurojn kaj unu kolon. Dum mi tiel vagadis sur la sabla monteto super la rivero, huŝ! jen la abomena ŝtonetaĵo sub mi deglitiĝas, kaj mi flugas dek futojn malsupren, -- jen mi kuŝas, kaj apenaŭ mi iom rekonsciiĝis, mi trovas la plej klaran akvon en la pirito. Tiun ĉi fojon ĝi sufiĉos por la danco, mi diris al mi mem, la hetmano trinkos ĝin kun plezuro.
Moor, _redonas al li la ĉapelon kaj viŝas al li la vizaĝon_. -- Alie oni ja ne vidos la cikatrojn, kiujn la bohemaj rajdistoj signis sur via frunto, -- la akvo estis bona, Schweizer, -- ĉi tiuj bone vin ornamas.
Schweizer. -- He! estas ankoraŭ loko por trideko da ili.
Moor. -- Jes, kamaradoj, ĝi estis varmega posttagmezo, -- kaj nur unu homon ni perdis, -- mia Roller mortis per bela morto. Oni metus marmoron super liaj ostoj, se li mortus ne por mi. Ni devas kontentiĝi per nemulto. (_Li viŝas al si la okulojn._) Kiom estis da malamikoj, kiuj restis sur la loko?
Schweizer. -- Cent sesdek husaroj, naŭdek tri dragonoj, ĉirkaŭ kvardek ĉasistoj, -- kune ĉirkaŭ tricent.
Moor. -- Tricent por unu! (_Li deprenas sian ĉapelon._) Jen mi levas mian ponardon. Mi ĵuras per mia animo! Mi neniam vin forlasos!
Schweizer. -- Ne ĵuru! Vi ne scias, ĉu vi eble ne fariĝos ankoraŭ feliĉa kaj ne bedaŭros.
Moor. -- Mi ĵuras per la ostoj de mia Roller! Mi neniam vin forlasos!
(_Kosinsky eniras._)
Kosinsky, _al si mem_. -- En tiu ĉi regiono, ili diris, mi lin trovos.... He! hola! Kiaj vizaĝoj tio ĉi estas? eble? eble ili? ĝi estas ili! mi ekparolos al ili.
Schwarz. -- Atendu! kiu tie venas?
Kosinsky. -- Sinjoroj! pardonu! Mi ne scias, ĉu mi iras ĝuste aŭ malĝuste?
Moor. -- Kaj kiuj ni devas esti, se vi iras ĝuste?
Kosinsky. -- Viroj!
Schweizer. -- Ĉu ni tion ĉi pruvis, hetmano?
Kosinsky. -- Virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili, kiel dresita serpento, kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj kaj prematoj, la kuraĝulojn timigas kaj la tiranojn paligas.
Schweizer, _al la hetmano_. -- La knabego plaĉas al mi. -- Aŭdu, bona amiko! vi trovis viajn homojn.
Kosinsky. -- Mi kredas kaj mi esperas, ke baldaŭ ankaŭ miajn fratojn. Sekve vi povas konduki min al mia ĝusta homo, ĉar mi serĉas vian hetmanon, la grandan grafon de Moor.
Schweizer, _donas al li la manon kun varmeco_. -- Kara junulo, ni estu amikoj.
Moor, _alproksimiĝante_. -- Ĉu vi konas la hetmanon?
Kosinsky. -- Ĝi estas _vi_! Kun tiu ĉi mieno, -- kiu povus ekvidi vin kaj serĉi alian? (_Longe rigardas lin fikse._) Mi ĉiam deziris al mi vidi la homon kun la frakasanta rigardo, sidantan sur la ruinoj de Kartago, -- nun mi tion ĉi jam plu ne deziras.
Schweizer. -- Fulma knabego!
Moor. -- Kaj kio kondukas vin al mi?
Kosinsky. -- Ho hetmano! mia pli ol kruela sorto. Mi spertis ŝiprompiĝon sur la malkvietega maro de tiu ĉi mondo, la esperojn de mia vivo mi devis vidi forfali en la abismon, kaj restis al mi nenio, krom la turmenta rememoro pri ilia perdo, kiu min frenezigus, se mi ne penus sufoki tiun rememoron per aliloka agado.
Moor. -- Jam denove unu plendanto kontraŭ la Dia forto! Nu, pluen!