La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj

Part 3

Chapter 3 3,942 words Public domain Markdown

Ĉiuj, _kun brua krio_. -- Vivu la hetmano!

Spiegelberg, _suprensaltante, al si mem_. -- Ĝis mi lin transforigos!

Moor. -- Vidu, nun kvazaŭ katarakto falas de miaj okuloj, -- kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Mia spirito avidas farojn, mia spiro postulas liberecon.... Mortigistoj! Rabistoj! Kun tiu ĉi vorto la leĝo ruliĝis sub miajn piedojn.... La homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, -- flugu do for de mi, simpatio kaj homa indulgeco! -- Mi ne havas plu patron, mi ne havas plu amon, kaj sango kaj morto forgesigu min, ke io iam estis al mi kara! -- Venu, venu! -- Ho, mi faros al mi teruran amuzon.... estas decidite, mi estas via hetmano! Kaj bravulo estos tiu majstro inter vi, kiu plej sovaĝe bruligos, plej kruele mortigos, -- ĉar mi diras al vi, li estos rekompencita reĝe. Stariĝu ĉirkaŭ mi, ĉiu el vi, kaj ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Ĵuru ĝin al mi per tiu ĉi vira dekstra mano!

Ĉiuj, _donas al li la manon_. -- Ni ĵuras al vi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto!

Moor. -- Bone, kaj per tiu ĉi vira mano mi ĵuras al vi ĉi tie, ke fidele kaj kuraĝe mi restos via hetmano ĝis la morto! Tiu ĉi brako tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos aŭ dubos aŭ retiriĝos! Tion saman faru al mi ĉiu el vi, se mi rompos mian ĵuron! Ĉu vi estas kontentaj? (_Spiegelberg kuras furioze tien kaj reen._)

Ĉiuj, _suprenĵetante la ĉapelojn_. -- Ni estas kontentaj.

Moor. -- Nu, bone do, tial ni iru! Ne timu morton nek danĝeron, ĉar super ni reĝas neŝanĝebla fatalo! Ĉiun fine tia difinita tago atingos, ĉu ĝi estos sur mola lanuga kuseno, ĉu en la kruda tumulto de la batalo, ĉu sur senkovra pendingo aŭ rado! Unu el ĉio ĉi tio estas nia sorto! (_Ili foriras._)

Spiegelberg, _sekvante ilin per la rigardo_. -- Via registro havas truon: vi forgesis pri veneno. (_Foriras._)

Sceno tria.

En la kastelo de Moor. Ĉambro de Amalio.

FRANCISKO. AMALIO.

Francisko. -- Vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? Ĉu mi meritas malpli ol tiu, kiun la patro malbenis?

Amalio. -- For! Ha, la amoplena, kompatema patro, kiu sian filon fordonas al la lupoj kaj monstroj! Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el lanugo de molanasoj, dum lia granda, admirinda filo suferas mizeron. Hontu vi, malhomoj! Hontu, vi drakaj animoj, vi, malhonoro de la homaro! Sian solan filon!

Francisko. -- Ŝajnus al mi, ke li havas du filojn.

Amalio. -- Jes, li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas. Sur sia lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn, por voki sian Karolon, kaj tremege li retiriĝos, kiam li eksentos la glacie malvarman manon de sia Francisko. Ho, ĝi estas dolĉa, ĝi estas dolĉega, esti malbenita de via patro! Diru, Francisko, kara frata animo, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li?

Francisko. -- Vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda.

Amalio. -- Ho, mi vin petas, ĉu vi bedaŭras vian fraton? Ne vi, monstro, vi lin malamas! Vi ja min ankaŭ malamas?

Francisko. -- Mi vin amas, kiel min mem, Amalio!

Amalio. -- Se vi min amas, ĉu vi povas rifuzi al mi peton?

Francisko. -- Nenian, nenian, se ĝi ne estas pli, ol mia vivo.

Amalio. -- Ho, se estas tiel! Peton, kiun vi plenumos tiel facile, tiel volonte, -- (_Fiere._) malamu min! Mi devas fariĝi fajroruĝa de honto, kiam mi pensas pri Karolo kaj rimarkas, ke vi min ne malamas. Vi ja promesas ĉi tion al mi? Nun iru kaj lasu min, mi tiel forte volas esti sola!

Francisko. -- Plej aminda revistino! Kiel forte mi admiras vian bonan, amoplenan koron! (_Frapetas ŝin sur la bruston._) Ĉi tie, ĉi tie regis Karolo kiel ia Dio en sia templo; Karolo staris antaŭ vi en via maldormado, Karolo regis en viaj sonĝoj, la tuta universo fandiĝis por vi nur en lin solan, lin solan ĝi spegulis, pri li sola ĝi sonis al vi.

Amalio, _ekscitite_. -- Jes, efektive, mi ĝin konfesas. Spite al vi, barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo, -- mi lin amas!

Francisko. -- Barbarege, kruele! Tiun ĉi amon tiel rekompenci! Forgesi ŝin, kiu....

Amalio, _suprensaltante_. -- Kiel, min forgesi?

Francisko. -- Ĉu vi ne metis al li ringon sur la fingron? diamantan ringon, kiel garantiaĵon de via fideleco! Nu, estas vero, kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Kiu ankaŭ povus koleri lin, se nenio pli al li restis por fordoni... kaj ĉu ŝi ne pagis por ĝi sufiĉege per siaj karesoj, siaj ĉirkaŭprenoj?...

Amalio, _indigne_. -- Mian ringon al malĉastulino?

Francisko. -- Fi, fi! tio ĉi estas malnobla. Bone almenaŭ, se nur tio estus! Ringon, kiel ajn multekosta ĝi estus, oni fine povas ricevi denove ĉe ĉiu hebreo. Eble, ĝia prilaboro ne plaĉis al li, eble li ricevis anstataŭ ĝi pli belan.

Amalio, _ekscitite_. -- Sed _mian_ ringon, mi diras, _mian_ ringon?

Francisko. -- Nenian alian, Amalio. Ha! tian juvelon, kaj sur mia fingro, kaj de Amalio! De tiu ĉi loko eĉ la morto ĝin ne deŝirus, -- ne vere, Amalio? Ne la kosto de la diamanto, ne la arto de la prilaboro, la amo faras ĝian valoron.... Kara infano, vi ploras? Ve al tiu, kiu tiujn ĉi karegajn larmojn elpremas el tiaj ĉielaj okuloj! Ha, kaj se vi ĉion scius, se vi lin mem vidus, se vi lin vidus en lia _nuna_ formo....

Amalio. -- Monstro! kiel? en kia formo?

Francisko. -- Silentu, silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn demandojn! (_Kvazaŭ al si mem, tamen laŭte._) Se ĝi almenaŭ havus vualon, tiu abomeninda malvirto, por ke ĝi kaŝu sin antaŭ la okuloj de la mondo! Sed ĝi elrigardas terure tra la flava plumbokolora okula rondo; ĝi malkaŝas sin per la mortpala enfalinta vizaĝo, ĝi elturnas abomene la ostojn; ĝi balbutas per la duona kripligita voĉo, ĝi predikas terure laŭte per la tremanta kaduka korpo, ĝi trafosas la plej internan cerbon de la ostoj kaj ĝi rompas la viran forton de la juneco; ĝi ŝprucigas la pusan ruinigan ŝaŭmon el la frunto kaj vangoj kaj buŝo kaj el la tuta supraĵo de la korpo en formo de terura lepro, kaj ĝi sidas abomene en la kavoj de la bruta honta parto.... Fi, fi! ĝi min naŭzas.... Nazo, okuloj, oreloj ŝanceliĝas.... Vi vidis tiun mizerulon, Amalio, kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris sian animon, la honto fermetis antaŭ li sian timeman okulon, -- vi ekkriis «ve al li!» Revoku tiun bildon ankoraŭ unu fojon en vian animon, kaj vi havos antaŭ vi Karolon! Liaj kisoj estas pesto, liaj lipoj venenus viajn!

Amalio, _batas lin_. -- Senhonta blasfemisto!

Francisko. -- Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? ĉu vi sentas abomenon jam antaŭ la pala pentraĵo? Iru, rigardu lin mem, vian belan, anĝelan, dian Karolon! Iru, enkaptu lian balzaman spiron kaj lasu vin mortigi per la ambroziaj odoroj, kiuj vaporas el lia faŭko! La sola ekspiro de lia buŝo metos vin en tiun nigran mortosimilan kapturniĝon, kiun donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo kaj la vido de kadavroplena loko de batalo.

Amalio, _deturnas sian vizaĝon_.

Francisko. -- Kia eksplodo de la amo! Kia volupteco en la ĉirkaŭprenado! Sed ĉu ne estas maljuste kondamni homon pro lia kaduka eksteraĵo? Eĉ en la plej mizera kriplaĵo de Ezopo povas brili granda, aminda animo, kiel rubeno en ŝlimo. (_Malice ridetante._) Eĉ el pustulaj lipoj la amo ja povas.... Kompreneble, se la malvirto disskuas ankaŭ la fortikecon de la karaktero, se kune kun la ĉasteco forflugas ankaŭ la virto, kiel la odoro malaperas el velkinta rozo, -- se kune kun la korpo ankaŭ la spirito kripliĝas....

Amalio, _ĝoje suprensaltante_. -- Ha! Karolo! Nun mi vin denove rekonas! Vi estas ankoraŭ tuta, sendifekta! Ĉio estis mensogo! Ĉu vi ne scias, abomenulo, ke Karolo neniel povas fariĝi tia? (_Francisko staras kelkan tempon meditante, poste li subite sin turnas, por foriri._) Kien vi tiel rapidas? Ĉu vi forkuras de via propra malhonoro?

Francisko, _kun kovrita vizaĝo_. -- Lasu min, lasu min!... lasu liberan kuron al miaj larmoj.... Tirana patro! la plej bonan el viaj filoj tiel fordoni al la mizero, al la ĉirkaŭanta malhonoro.... Lasu min, Amalio, mi ĵetos min al liaj piedoj, genufleksinte mi lin petegos, ke la eldiritan malbenon li ŝarĝu sur min, ke li min senheredigu... min... mian sangon... mian vivon... ĉion....

Amalio, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Frato de mia Karolo! bonega, karega Francisko!

Francisko. -- Ho, Amalio! kiel mi vin amas por tiu ĉi neŝancelebla fideleco al mia frato? Pardonu min, ke mi kuraĝis elmeti vian amon al tiu kruela provo! Kiel bele vi pravigis miajn esperojn! Kun tiuj larmoj, tiuj ĝemoj, tiu ĉiela indigno... ankaŭ por mi, por mi... niaj animoj tiel harmoniis....

Amalio. -- Ho, ne! tion ĉi ili neniam faris!

Francisko. -- Ha, ili tiel harmoniis, mi ĉiam pensis, ke ni kredeble estas dunaskitoj! kaj ke se ne estus la ĉagrena diferenco ekstera, kiu bedaŭrinde donas malprofiton al Karolo, -- oni konstante nin interŝanĝadus. Vi estas, mi ofte diradis al mi mem, vi estas ja la tuta Karolo, lia eĥo, lia plena portreto!

Amalio, _skuas la kapon_. -- Ne, ne, per la ĉasta lumo de la ĉielo! eĉ ne unu vejneto de li, eĉ ne unu fajrero de liaj sentoj....

Francisko. -- Tiel tute egalaj en niaj inklinoj.... La rozo estis lia plej amata floro, -- kaj kiun floron mi amis pli ol rozon? Li amis pasie la muzikon, kaj vi estas atestantoj, vi, steloj, vi ja tiel ofte vidadis min en la morta silento de la nokto, sidanta ĉe la fortepiano, dum ĉio ĉirkaŭ mi kuŝis senmove en ombro kaj dormo; kaj kiel vi povas ankoraŭ dubi, Amalio, se nia amo estis perfekte identa, -- kaj se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj?

Amalio, _rigardas lin kun miro_.

Francisko. -- Estis trankvila, serena vespero, la lasta, antaŭ ol li forveturis Lepsikon; li prenis min kun si en tiun laŭbon, kie vi tiel ofte sidadis kune en revoj de amo; longe ni sidis silente, fine li prenis mian manon kaj diris mallaŭte kun larmoj: mi forlasas Amalion, mi ne scias... mi antaŭsentas, kvazaŭ ĝi estas por ĉiam... ne forlasu ŝin, frato! estu amiko por ŝi, estu ŝia Karolo... se Karolo... neniam revenos.... (_Ĵetas sin genue antaŭ ŝi kaj kisas al ŝi pasie la manon._) Neniam, neniam, neniam li revenos, kaj mi tion ĉi promesis al li kun sankta ĵuro!

Amalio, _resaltante_. -- Perfidulo! Kiel mi vin kaptas! Ĝuste en tiu laŭbo li ĵurigis min, ke nenia alia amo, se li mortus... vi vidas, kiel malpie, kiel abomenege vi.... For de miaj okuloj!

Francisko. -- Vi min ne konas, Amalio, vi min tute ne konas!

Amalio. -- Ho, mi vin konas, de nun mi vin konas! Kaj vi pretendis, ke vi estas simila al li! Antaŭ vi li plorus pro mi! Antaŭ vi! Pli volonte li skribus mian nomon sur la kolonon de malhonoro! Tuj iru for!

Francisko. -- Vi min ofendas!

Amalio. -- Iru, mi diras! Vi ŝtelis de mi karan horon, ĝi estu dekalkulita al vi de via vivo!

Francisko. -- Vi min malamas.

Amalio. -- Mi vin malestimegas, iru!

Francisko, _piedobatante la plankon_. -- Atendu! vi tremos do antaŭ mi! Forĵeti min pro almozulo? (_Li kolere foriras._)

Amalio. -- Iru, kanajlo, nun mi denove estas ĉe Karolo. Almozulo, li diras? Renversiĝis do la mondo! Almozuloj estas reĝoj, kaj reĝoj estas almozuloj! La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj. La rigardo, per kiu li petas almozojn estas certe granda, reĝa rigardo, -- rigardo, kiu frakasas la lukson, la paradon, la triumfojn de la granduloj kaj riĉuloj! For en la polvon, vi, brilanta ornamo! (_Ŝi deŝiras la perlojn de sia kolo._) Estu malbenitaj, ke vi portas oron kaj arĝenton kaj juvelojn, vi, grandaj kaj riĉaj! Estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj! Estu malbenitaj, ke vi dorlotas viajn membrojn sur molaj kusenoj de volupto! Karolo! Karolo! Tiele mi vin valoras.... (_Foriras._)

AKTO DUA

Sceno unua.

FRANCISKO MOOR, _meditante, en sia ĉambro_.

Francisko. -- Ĝi daŭras por mi tro longe.... La doktoro trovas, ke li nun resaniĝos, -- la vivo de maljunulo estas eterneco! Kaj nun mi havus liberan ebenan vojon, se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo da karno, kiu, simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi la vojon al miaj trezoroj.

Sed ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo? Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? Forblovo de kandelo, kiu jam sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo, -- nenio pli ĝi estus.... Kaj tamen mi ne volus esti mem la farinto, por ke la homoj min ne ataku. Mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem mortu. Mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite. Ne bari al la naturo la vojon per laŭlarĝa streko, sed akceli ĝian propran iradon. Kaj ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo, -- kial do ni ne povus ankaŭ mallongigi ilin?

Filozofoj kaj medicinistoj instruas nin, kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio. Artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj, pasioj difektas la forton de la vivo, troŝarĝita spirito dispremas la korpon, en kiu ĝi loĝas.... Kiel do, sekve?... Se oni scius ebenigi al la morto tiun neglatan vojon al la kastelo de la vivo? pereigi la korpon per la spirito? Ha, ĝi estus originala faro! se oni povus tion ĉi efektivigi? Faro senkompara! Pripensu, Moor! Tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto. Oni ja alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco, kaj per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn, tiamaniere, ke oni nun prikalkulas la batojn de la koro multajn jarojn antaŭe kaj oni diras al la pulso: ĝis tie kaj ne plu! Ĉu oni ne devus ankaŭ tie ĉi provi siajn flugilojn?

Kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron, por detrui la dolĉan, pacan konsenton inter la animo kaj ĝia korpo? Kian specon de sentoj mi devos elekti? Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo? -- _Kolero?_ -- tiu ĉi malsatega lupo tro rapide satiĝas. -- _Zorgo?_ -- tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide. -- _Malĝojo?_ -- tiu ĉi aspido ŝoviĝas antaŭen tro maldiligente. -- _Timo?_ -- la espero ne permesas al ĝi tro multe ampleksi. -- Kio? -- Ĉu tio ĉi estas jam ĉiuj ekzekutistoj de la homo? Ĉu la batalilaro de la morto jam estas tute elĉerpita?... (_Profunde meditante._) Kiel?... Nu?... Kio? Ne!... Ha! (_Subite rektiĝante._) _Teruro!_ Kion la teruro ne povas fari? Kion povas fari prudento aŭ religio kontraŭ la glacia ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto?... Kaj tamen? Se li ankaŭ al tiu ĉi atakego kontraŭstarus? Se li...? Ho, tiam donu vi al mi helpon, _ĉagrenego_, kaj vi, _pento_, infera Eŭmenido, fosanta serpento, kiu remaĉas sian manĝon kaj remanĝas sian propran ekskrementon, -- eternaj detruantinoj kaj eternaj kreantinoj de sia veneno! Kaj vi, krieganta _sinmemkulpigo_, kiu dezertigas sian propran domon kaj vundas sian propran patrinon. Kaj ankaŭ vi donu al mi vian helpon, bonfaraj gracioj mem, dolĉe ridetanta _estinteco_, kaj vi, grandajn trezorojn promesanta, floranta _estonteco_, montru al li en viaj speguloj la ĝojojn de la ĉielo, dum via forkuranta piedo elglitiĝas el liaj avidaj brakoj.... Tiel mi atakos, bato post bato, skuo post skuo, tiun ĉi kadukan vivon, ĝis venos la lasta el la anaro da furioj, la malespero!... Triumfo, triumfo! La plano estas preta, -- malfacila ĝi estis kaj eksterordinare arta, fidebla, certa... ĉar (_moke_) la tranĉilo de la analizanto trovos ja nenian postesignon de vundo aŭ de detrua veneno. (_Decide._) Bone do! (_Hermano eniras._) Ha! _Deus ex machina!_ Hermano!

Hermano. -- Preta por servi al vi, sinjora moŝto!

Francisko, _donas al li la manon_. -- Kaj ne al maldankemulo vi servos.

Hermano. -- Mi havas pruvojn de tio ĉi.

Francisko. -- Vi havos pli, tre baldaŭ, tre baldaŭ, Hermano! Mi havas ion por diri al vi, Hermano.

Hermano. -- Mi aŭskultas per mil oreloj.

Francisko. -- Mi konas vin, vi estas decidema homo, -- soldata koro, haroj sur la lango! Mia patro vin tre ofendis, Hermano!

Hermano. -- La diablo min prenu, se mi tion ĉi forgesos!

Francisko. -- Tio ĉi estas la tono de viro! Venĝo konvenas al vira brusto. Vi plaĉas al mi, Hermano. Prenu tiun ĉi monujon, Hermano. Ĝi estus pli peza, se mi estus mastro.

Hermano. -- Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro, sinjora moŝto; mi vin dankas.

Francisko. -- Efektive, Hermano? ĉu vi efektive deziras, ke mi estu mastro? Sed mia patro havas en la ostoj cerbon de leono, kaj mi estas la pli juna filo.

Hermano. -- Mi dezirus, ke vi estu la pli maljuna filo, kaj ke via patro havu en la ostoj cerbon de ftiza knabino.

Francisko. -- Ha! Kiel tiu ĉi pli maljuna filo vin tiam rekompencus, kiel li vin levus en la lumon el tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco! Tiam vi tuta, kiel vi nun staras, estus kovrita per oro, kaj per kvar ĉevaloj vi brue veturus tra la stratoj, certe, kredu al mi! Sed mi forgesas, pri kio mi volis paroli kun vi. Ĉu vi jam forgesis, Hermano, la fraŭlinon von Edelreich?

Hermano. -- Al mil diabloj! Kial vi rememorigas min pri ĉi tio?

Francisko. -- Mia frato forkaptis ŝin de vi.

Hermano. -- Li tion ĉi pentos!

Francisko. -- Ŝi forrifuzis vian amon. Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo.

Hermano. -- Por tio mi enĵetos lin en la inferon.

Francisko. -- Li diris, ke oni rakontas al si en la orelojn, ke vi estis farita inter la viando kaj kreno, kaj ke via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus: «Dio indulgu min pekulon!»

Hermano, _furioze_. -- Pro la tuta fajro de la infero, silentu!

Francisko. -- Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobeleco kaj vi por tio ĉi lasu fliki al vi viajn ŝtrumpojn.

Hermano. -- Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.

Francisko. -- Kio? Vi koleriĝas? Kiel vi povas koleri kontraŭ li? kion malbonan vi povas fari al li? Kion tia rato povas fari kontraŭ leono? Via kolero nur dolĉigos al li la triumfon. Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon.

Hermano, _piedbatas la plankon_. -- Mi disfrotos lin al polvo.

Francisko, _frapas lin sur la ŝultron_. -- Fi, Hermano! vi estas kavaliro. Vi ne devas permesi, ke la malhonoro restu sur vi. Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion ĉi fari, Hermano! Al ĉiuj diabloj! mi farus la plej ekstremajn provojn, se mi estus sur via loko.

Hermano. -- Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron.

Francisko. -- Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen... vi havos Amalion!

Hermano. -- Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.

Francisko. -- Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia mano. Alproksimiĝu, mi diras... vi eble ne scias, ke Karolo estas jam kvazaŭ senheredigita?

Hermano, _alproksimiĝante_. -- Nekompreneble! ĝi estas la unua vorto, kiun mi aŭdas pri tio.

Francisko. -- Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos pli pri ĉi tio, -- jes, mi diras al vi, de dek unu monatoj li estas kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon, kiun li tamen, (_ridante_) ŝajnas al mi, ne mem faris. Ankaŭ la fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj. Pli aŭ malpli frue li lasos serĉi lin en ĉiuj anguloj de la mondo, -- kaj se li lin trovos, tiam bonan nokton, Hermano! Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo por edziĝi.

Hermano. -- Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.

Francisko. -- La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, -- kaj mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos, profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo....

Hermano, _flamiĝe_. -- Ne, kiel mia nomo estas Hermano, vi ne devos! dum ankoraŭ almenaŭ unu fajrero da prudento briletos en tiu ĉi cerbo, tion ĉi vi ne devos!

Francisko. -- Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, -- vidu, tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj projektoj.

Hermano. -- Diru al mi, kion mi devas fari?

Francisko. -- Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel honesta amiko, zorgas pri via sorto, -- iru, surmetu aliajn vestojn, faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo....

Hermano. -- Ĉu oni kredos al mi?

Francisko. -- Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon. En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno, -- la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!

Hermano. -- Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!

Francisko, _karesas al li la vangojn_. -- Kiel ruza vi estas! Ĉar, vi vidas, tiamaniere ni atingos ĉiujn celojn per unu fojo kaj baldaŭ Amalio ĉesos esperi pri li. La maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo kaj -- li estas malsana, -- ŝanceliĝanta konstruaĵo ne bezonas tertremon, por renversiĝi, -- li ne supervivos la sciigon.... Tiam mi estas lia sola filo, Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas ludilo de mia volo.... Tiam vi povas facile prezenti al vi... per unu vorto, ĉio iros laŭ deziro. Sed nur ne reprenu vian vorton.

Hermano. -- Kion vi diras? (_Ĝojege._) Pli vere kuglo rekuros en la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto, -- fidu min! Lasu min nur agi. Adiaŭ!

Francisko, _postkriante al li_. -- La rikolto apartenos al vi, kara Hermano! (_Sola._) Kiam la bovo entiris la veturilon kun greno en la grenejon, tiam la besto devas kontentiĝi kun fojno. Vi ricevos stalistinon, sed ne Amalion! (_Foriras._)

Sceno dua.

Dormoĉambro de la maljuna Moor.

La MALJUNA MOOR, _dormante en apogseĝo_. AMALIO.

Amalio, _mallaŭte enirante_. -- Malbrue, malbrue! li dormetas. (_Ŝi stariĝas antaŭ la dormanto._) Kiel bela, kiel honorinda! honorinda, kiel oni pentras la sanktulojn. Ne, mi ne povas vin koleri! Blankhara kapo, vin mi ne povas koleri! Dormu trankvile, vekiĝu gaje, mi sola iros kaj suferos.

Maljuna Moor, _sonĝante_. -- Mia filo! mia filo! mia filo!

Amalio, _prenas lian manon_. -- Aŭdu, aŭdu! Lia filo estas en liaj sonĝoj.

Maljuna Moor. -- Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam sufiĉe mizera.

Amalio, _vekas lin rapide_. -- Vekiĝu, kara maljunulo! Vi nur sonĝas. Rekonsciiĝu!

Maljuna Moor, _duone vekiĝinta_. -- Li ne estis ĉi tie? ĉu mi ne premis liajn manojn? Malbona Francisko! ĉu vi deziras eĉ el miaj sonĝoj lin elŝiri?

Amalio. -- Vi rimarkas, Amalio?

Maljuna Moor, _revigliĝas_. -- Kie li estas? Kie mi estas? Vi ĉi tie, Amalio?

Amalio. -- Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.

Maljuna Moor. -- Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.

Amalio. -- Anĝeloj ne koleras, -- li vin pardonas. (_Ŝi prenas lian manon malĝoje._) Patro de mia Karolo, mi vin pardonas.

Maljuna Moor. -- Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco, -- ho, ne malbenu min!

Amalio, _karese kisas lian manon_. -- Vin?

Maljuna Moor. -- Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?

Amalio. -- De Karolo!

Maljuna Moor. -- Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian dek-sesan jaron. Nun li estas alia.... Ho, furioza mordado estas en mi interne.... Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia datreveno de naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia filino! Via amo tiel feliĉigis min.