La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj
Part 11
Rabisto Moor, _en ekstaza feliĉego_. -- Ŝi min pardonas, ŝi min amas! Mi estas pura, kiel la ĉiela etero, ŝi min amas! Kun ploro mi dankas vin, kompatanto en la ĉielo! (_Li falas genue kaj ploras forte._) La paco de mia animo revenis, la turmentego finiĝis, la infero plu ne ekzistas... Vidu, ho, vidu, la infanoj de la lumo ploras ĉe la kolo de la plorantaj diabloj... (_Leviĝante, al la rabistoj._) Nu, ploru do ankaŭ! Ploru ploru, vi estas ja tiel feliĉaj.... Ho Amalio, Amalio, Amalio! (_Li alpremiĝas al ŝia buŝo, ili restas en muta ĉirkaŭpreno._)
Unu rabisto, _kolere elpaŝante_. -- Haltu, perfidulo! Tuj forpuŝu tiun ĉi brakon aŭ mi diros al vi unu vorton, de kiu ekbruegos en viaj oreloj kaj viaj dentoj ekfrapos de teruro! (_Li etendas la glavon inter ambaŭ._)
Maljuna rabisto. -- Rememoru la Bohemajn arbarojn! Vi aŭdas? vi ŝanceliĝas? la Bohemajn arbarojn memoru! Malfidelulo, kie estas viaj ĵuroj? Ĉu tiel facile oni forgesas vundojn? Kiam ni oferis por vi feliĉon, honoron kaj vivon, kiam ni staris kiel muroj, kiam ni kaptis kiel ŝildoj la batojn, kiuj celis vian vivon, ĉu vi tiam ne levis la manon por fera ĵuro, ĉu vi ne ĵuris, ke vi neniam nin forlasos, kiel ni vin ne forlasis? Senhonorulo! Ĵurrompinto! vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas?
Tria rabisto. -- Kia abomeninda ĵurrompo! La spirito de la oferita Roller, kiun vi elvokis kiel atestanton el la regno de mortintoj, ruĝiĝos pro via malkuraĝeco kaj armita leviĝos el sia tombo, por fari al vi punon.
La rabistoj, _en tumulta malordo, nudigante siajn cikatrojn_. -- Rigardu ĉi tien, rigardu! Ĉu vi konas ĉi tiujn cikatrojn? Vi estas nia! per la sango de nia koro ni aĉetis vin kiel servutulon; vi estas nia, eĉ se la ĉefanĝelo Miĥaelo komencus pro ĉi tio pugnobatadon kun Moloĥo! Marŝ' kun ni! Ofero por ofero! Amalio por la bando!
Rabisto Moor, _forlasante la manon de Amalio_. -- Finiĝis! Mi volis returniĝi kaj iri al mia patro, sed la reganto en la ĉielo diris, ke tiel ne estu. (_Malvarme._) Sencerba malsaĝulo mi estas; kial do mi volis reveni? Granda pekulo neniam povas reveni, tion mi povis scii jam de longe.... Estu trankvila, mi vin petas, estu trankvila! tiel ja estas juste. Mi ne volis tiam, kiam Li min serĉis; nun, kiam mi Lin serĉas, Li ne volas; ĉu povas esti io pli prava? Ne levu tiel viajn okulojn... Li ja min ne bezonas. Ĉu Li ne havas sufiĉege da kreitaĵoj? Se unu estos perdita, ne estas ja io grava por Li, kaj tiu unu estas mi. Venu, kamaradoj!
Amalio, _penas lin reteni_. -- Haltu, haltu! Unu baton! unu mortigan baton! Denove forlasita! Eltiru vian glavon kaj kompatu min!
Rabisto Moor. -- La kompato forkuris al la ursoj, -- mi vin ne mortigos!
Amalio, _ĉirkaŭprenante liajn genuojn_. -- Ho, pro la sankta Dio! En la nomo de ĉiu kompatemeco! Mi ja ne volas plu amon, mi scias ja bone, ke tie supre niaj steloj malamike forkuras unu de la alia, -- nur pri morto mi petas! Forlasita, forlasita! Pripensu la tutan plenan terurecon de tiu ĉi esprimo! Mi ne povas tion ĉi elporti. Vi vidas ja, ke nenia virino povus tion ĉi elporti. Nur pri la morto mi petas! Vidu, mia mano tremas! Mi ne havas la kuraĝon, por mem trapiki min. Min timigas la brilanta akraĵo, -- por vi ĝi estas ja afero tiel facila, tiel facila, vi estas ja majstro en mortigado, eltiru vian glavon, kaj mi estos feliĉa!
Rabisto Moor. -- Ĉu vi sola volas esti feliĉa? For, mi ne mortigas virinon!
Amalio. -- Ha, sufokisto! vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn, -- tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo, vi preterpasas! (_Ŝi rampas al la rabistoj._) En tia okazo vi kompatu min, vi lernantoj de la ekzekutisto! El viaj okuloj elrigardas tia sangavida kompato, ke ĝi estas konsolo por malfeliĉulo. Via majstro estas vanta, malkuraĝa fanfaronisto.
Rabisto Moor. -- Virino, kion vi diras? (_La rabistoj sin deturnas._)
Amalio. -- Neniu amiko? eĉ inter ĉi tiuj neniu amiko? (_Ŝi leviĝas._) Nu, tiam Didono instruu min morti! (_Ŝi volas foriri, unu rabisto celas kontraŭ ŝin._)
Rabisto Moor. -- Halt'! Ne kuraĝu permesi al vi! La amatino de Moor devas morti nur de la mano de Moor! (_Li ŝin mortigas._)
Rabisto. -- Hetmano! hetmano! Kion vi faris? Ĉu vi freneziĝis?
Rabisto Moor, _rigardante la kadavron per rigidaj okuloj_. -- Ŝi estas trafita! ankoraŭ unu momenta konvulsio, kaj ĉio estos finita.... Nu, rigardu do! Ĉu vi havas ankoraŭ ion por postuli? Vi oferis al mi vivon -- vivon, kiu plu ne apartenis al vi, vivon plenan de abomenaĵoj kaj malhonoro, -- mi buĉis por vi anĝelon. Nu, rigardu do bone! Ĉu vi nun estas kontentaj?
Grimm. -- Vi pagis vian ŝuldon kun procentego. Vi faris, kion neniu homo farus por sia honoro. Nun venu pluen!
Rabisto Moor. -- Tion vi diras? Ne vere, la vivo de sanktulino por la vivo de kanajloj estas ŝanĝo ne egala? Ho, mi diras al vi, se ĉiu el vi irus al la ekzekutejo kaj lasus deŝiri al si per ardanta pinĉilo unu pecon da karno post alia, kaj la turmentego daŭrus dek unu somerajn tagojn, ĝi ne egalpezus tiujn larmojn. (_Kun maldolĉa rido._) La cikatroj, la Bohemaj arbaroj! Jes, jes! ĉi tio kompreneble devis esti pagita.
Schwarz. -- Trankviliĝu, hetmano! Venu kun ni, ĉi tiu vidaĵo ne estas por vi. Konduku nin pluen!
Rabisto Moor. -- Atendu, ankoraŭ unu vorton, antaŭ ol ni iros pluen. Atentu, vi malbonavidaj servistoj de miaj barbaraj ordonoj, -- de la nuna momento mi ĉesas esti via hetmano. Kun honto kaj abomeno mi formetas ĉi tie ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin rajtigitaj fari krimojn kaj makuli la ĉielan lumon per agoj de mallumo. Iru dekstren kaj maldekstren -- de nun ni neniam havos inter ni ion komunan.
Rabistoj. -- Ha, malkuraĝulo! kie estas viaj altflugaj planoj? Ĉu ili estis sapaj vezikoj, kiuj krevas sub la ekspiro de virino?
Rabisto Moor. -- Ho, kia malsaĝulo mi estas, ke mi esperis plibeligi la mondon per teruraĵoj kaj fortikigi la leĝojn per kontraŭleĝaĵoj! Mi nomis ĝin venĝo kaj praveco! Mi arogis al mi, ho Dia forto, forakrigi la breĉetojn de via glavo kaj rebonigi vian partiecon... sed -- ho vanta infaneco -- nun mi staras ĉe la rando de terura vivo, kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo. Pardonu, pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn, -- nur al vi apartenas la venĝo. La manon de homo vi ne bezonas. Estas vero, ke mi jam ne havas plu la povon rebonigi la pasintaĵon; jam restas difektita, kio estis difektita; kion mi renversis, tio jam neniam leviĝos; sed restis al mi ankoraŭ io, per kio mi povas repaciĝi kun la ofenditaj leĝoj kaj resanigi la skuitan ordon. Ĝi bezonas oferon -- oferon, kiu videbligus ĝian netuŝeblan majeston antaŭ la okuloj de la tuta homaro; tiu ĉi ofero estas mi mem. Mi mem devas morti pro la difektita ordo.
Rabistoj. -- Forprenu de li la spadon -- li volas sin mortigi.
Rabisto Moor. -- Ho vi malsaĝuloj, kondamnitaj al eterna blindeco! Ĉu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Ĉu vi pensas, ke la harmonio de la mondo ion gajnus de tia malpia dissoneco? (_Li ĵetas al ili malestime siajn batalilojn antaŭ la piedojn._) Ili havu min vivan. Mi iras mem transdoni min al la manoj de la justeco.
Rabistoj. -- Enĉenigu lin! Li freneziĝis!
Rabisto Moor. -- Ne, ĉar mi dubas, ke ĝi pli aŭ malpli frue min trovos, se tion volas la supraj fortoj. Sed povus okazi, ke ĝi kaptus min dormantan, aŭ atingus min forkurantan, aŭ akirus min per forto kaj glavo, -- kaj tiam mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ĝi. Por kio mi, simile al ŝtelisto, plue kaŝus vivon, kiu jam antaŭ longe laŭ la decido de la ĉielaj gardantoj estas forprenita de mi?
Rabistoj. -- Lasu lin, li iru! Ĝi estas manio de grandhomeco. Li volas fordoni sian vivon pro vanta admirado.
Rabisto Moor. -- Oni povus min admiri pro tio. (_Post kelka meditado._) Mi rememoras, ke venante ĉi tien mi parolis kun iu malriĉa mizerulo, kiu laboras por taga pago kaj havas dek unu vivajn infanojn.... Oni anoncis, ke oni donos mil luidorojn al tiu, kiu liveros vivan la grandan rabiston. Tiu malriĉulo povas ricevi helpon. (_Li foriras._)
Coulommiers. -- Imp. Paul BRODARD.
Noto de transskribinto:
Mi senrimarke samigis kelkajn malsamaĵojn de komposta stilo, kaj ĝustigis multajn interpunkciajn eraretojn. Ĝustigon de aliaj mispresaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.