La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj

Part 10

Chapter 10 3,905 words Public domain Markdown

Francisko. -- Popolamasa saĝeco, popolamasa timo! Ne estas ja ankoraŭ pruvite, ke la pasintaĵo ne pasis, aŭ ke ekzistas ia okulo tie super la steloj. Hm, hm! Kiu enmurmuris al mi tion ĉi en la orelon? Ĉu tie super la steloj estas iu venĝanto? Ne, ne! Jes, jes! terure io siblas ĉirkaŭ mi: tie supre super la steloj ekzistas iu venĝanto! Iri renkonte al tiu ĉi venĝanto super la steloj ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Ne, mi diras. Mizera kaŝangulo, kiun vi volas uzi, por kaŝi vian malkuraĝecon.... Dezerte, senvive kaj surde estas tie super la steloj! Se tamen tie estas io pli? Ne, ne, nenio estas! Mi ordonas, kaj tie estas nenio! Se tamen estas? Ve al vi, se ĉio estis kalkulita! se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Kial mi sentas tian froston en miaj ostoj? Morti! kial la vorto min tiel tremigas? Doni kalkulan raporton al la venĝanto tie supre super la steloj... kaj se li estas justa?.... Orfoj, vidvinoj, prematoj kaj turmentatoj plore krias al li... kaj se li estas justa? Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?

(_Pastro Moser eniras._)

Moser. -- Vi lasis min voki, moŝto sinjoro? Mi miregas. La unuan fojon en mia vivo! Ĉu vi intencas moki la religion, aŭ vi komencas tremi antaŭ ĝi?

Francisko. -- Moki aŭ tremi, depende de tio, kiel vi al mi respondos. Aŭskultu, Moser, mi volas montri al vi, ke vi estas malsaĝulo, aŭ vi rigardas la mondon kiel malsaĝulon, kaj vi respondu al mi. Vi aŭdas? Sub minaco de morto respondu al mi.

Moser. -- Vi vokas pli altan sinjoron al via juĝo, -- tiu pli alta iam respondos al vi.

Francisko. -- Nun mi volas tion ĉi scii, nun en tiu ĉi minuto, por ke mi ne faru la hontindan malsaĝaĵon kaj en la premo de mizero mi ne klinu min antaŭ la idolo de la popolamaso. Ofte mi kun granda mokado ĉe burgunda vino kriadis al vi: ne ekzistas Dio! Nun mi parolas kun vi serioze, mi diras al vi: nenia Dio ekzistas! Vi refutos al mi per ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos per unu bloveto de mia buŝo.

Moser. -- Se vi nur povus tiel same facile forblovi la tondron, kiu kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! Tiu ĉionscianta Dio, kiun vi, malsaĝulo kaj malbonulo, volas neniigi interne de lia kreitaĵo, ne bezonas pravigi sin per buŝo de polvo. Li estas tiel same granda en viaj tiranaĵoj, kiel en ia rideto de la venkanta virto.

Francisko. -- Treege bone, mia ekleziulo! Tiel vi plaĉas al mi.

Moser. -- Mi staras ĉi tie en la afero de pli granda sinjoro kaj mi parolas kun iu, kiu estas vermo simile al mi, kaj al kiu mi ne volas plaĉi. Estas vero, ke mi devus esti miraklisto, se mi povus alkonduki vian obstinegan malbonecon al konfeso de humileco; sed se via konvinko estas tiel fortika, kial do vi lasis min voki? Diru do al mi, kial vi lasis min voki en la mezo de la nokto?

Francisko. -- Ĉar mi enuas kaj la ŝako min nun ne kontentigis. Mi volas fari al mi amuzon kaj disputi kun eklezia fripono. Per la senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos. Mi scias tre bone, ke eternecon esperas tiu, al kiu ĉi tie estis ne tre gaje; sed li estos malbele trompita. Mi ofte legis, ke nia esenco estas sole ludo de la sango, kaj kun la lasta guto de sango forfluas ankaŭ la spirito kaj la penso. La spirito partoprenas en ĉiuj malfortaĵoj de la korpo, kiel do ĝi povus ne forperei ĉe la detruiĝo de la korpo? ne forvaporiĝi ĉe ĝia putriĝo? Se unu guto da akvo trafos en vian cerbon, via vivo tuj faros halton, kiu prezentos la limon de neestado, kaj la daŭro de tiu stato estas la morto. Sentado estas svingiĝado de kelkaj kordoj, kaj la rompita fortepiano plu ne sonas. Se mi lasus fordetrui miajn sep kastelojn, se mi rompus ĉi tiun Veneron, tiam la simetrio kaj beleco ĉesus ekzisti. Vidu, tio ĉi estas via senmorta animo!

Moser. -- Tio ĉi estas la filozofio de via malespero. Sed via propra koro, kiu ĉe tiu ĉi argumentado kun timega tremado frapas viajn ripojn, kulpigas vin pri mensogado. Tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! Mi elvokas vin, kaj tio ĉi estos la provo: se ankaŭ en la horo de la morto vi staros fortike, se viaj principoj ankaŭ tiam vin ne forlasos, tiam vi gajnos; se en la horo de la morto atakos vin eĉ la plej malgranda tremo, tiam ve al vi! vi trompiĝis.

Francisko, _konfuzite_. -- Se en la horo de la morto min atakos tremo?

Moser. -- Mi vidis jam multe da tiaj mizeruloj, kiuj ĝis tiu momento kiel forteguloj staris kontraŭ la vero; sed en la momento de la morto mem forflugas la iluzio. Mi staros ĉe via lito, kiam vi estos mortanta -- mi tiel forte dezirus vidi, kiel tirano finas la vivon -- mi tiam staros apude kaj mi fikse rigardos al vi en la okulojn, kiam la kuracisto ekkaptos vian malvarman kaj malsekan manon kaj apenaŭ trovos la formortantan pulson kaj ekrigardos kaj kun la terura ekmovo de la ŝultro diros al vi: homa helpo estas vana! Gardu vin tiam, ho gardu vin, ke vi tiam ne havu la mienon de Rikardo aŭ Nerono!

Francisko. -- Ne, ne!

Moser. -- Eĉ tiu ĉi «ne» fariĝos tiam plorkrianta «jes». Interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, tiam vekiĝos kaj faros juĝon kontraŭ vi. Sed ĝi estos vekiĝo, simila al la vekiĝo de homo vive enterigita en la ventro de la tombejo; ĝi estos terura sento, simila al la sento de memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas; ĝi estos fulmo, kiu per unu fojo flame eklumigos la noktomezon de via vivo; ĝi estos nur unu ekrigardo; kaj se vi tiam ankoraŭ staros fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis!

Francisko, _maltrankvile paŝante tra la ĉambro tien kaj reen_. -- Pastraĉa babilado, pastraĉa babilado!

Moser. -- Tiam la unuan fojon la glavoj de eterneco tratranĉos vian animon, kaj tiam la unuan fojon tro malfrue. La penso «Dio» vekas teruran najbaron, kies nomo estas «juĝanto». Vidu, Moor, la vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, kaj el milo vi naŭcent naŭdek naŭ ĵetis en mizeron. Por esti Nerono, al vi mankas nur la Roma regno, kaj nur Peruo mankas al vi, por esti Pizarro. Nu, ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo en lia mondo regu kiel furiozulo kaj renversu ĉion la supron malsupren? Ĉu vi opinias, ke tiuj naŭcent naŭdek naŭ ekzistas nur, por ke vi ilin ruinigu, nur por ke ili estu la pupoj de via satana ludo? Ho, ne pensu ĉi tion! Ĉiun minuton, kiun vi al ili mortigis, ĉiun ĝojon, kiun vi al ili venenis, ĉiun perfektecon, kiun vi al ili baris, li iam ekpostulos de vi, kaj se vi tiam povos respondi, Moor, tiam mi diros, ke vi gajnis.

Francisko. -- Nenion plu, eĉ ne unu vorton plu. Ĉu vi deziras, ke mi estu servanto de viaj hipoĥondriaj kapricoj?

Moser. -- Vidu, la sorto de la homoj troviĝas en terure bela egalpezo. Se la pesiltaso malleviĝas en tiu ĉi vivo, ĝi alte leviĝos en tiu vivo; se ĝi leviĝas en ĉi tiu, ĝi en tiu falos ĝis la tero. Sed kio ĉi tie estis kelktempa suferado, tie fariĝos eterna triumfo; kio ĉi tie estis pasonta triumfo, fariĝos tie eterna, senfina malespero.

Francisko, _sovaĝe alpaŝante al li_. -- La tondro vin mutigu, vi spirito de mensogo! Mi elŝiros al vi el la buŝo vian malbenitan langon!

Moser. -- Ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Mi ja esprimis al vi ankoraŭ neniajn pruvojn. Lasu min alpaŝi al la pruvoj....

Francisko. -- Silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj! La animo neniiĝas, mi diras al vi, kaj vi ne respondu al mi kontraŭ tio!

Moser. -- Tiel plorpepas la spiritoj de la abismo, sed la sidanto en la ĉielo balancas la kapon. Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Se vi flugus en la ĉielon, li tie estos! se vi irus en la inferon, li tie denove estos! kaj se vi dirus al la nokto: kaŝu min! kaj al la mallumo: ŝirmu min! tiam la mallumo devos lumi ĉirkaŭ vi, kaj ĉirkaŭ la kondamnito la noktomezo tagiĝos, -- via senmorta spirito tamen protestos kontraŭ tiu vorto kaj venkos la blindan penson.

Francisko. -- Sed mi ne volas esti senmorta. Li estu, kion li volas, -- mi ne malhelpos; sed mi lin devigos, ke li min neniigu, mi incitos lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco. Diru al mi, kio estas la plej granda peko, kiu lin plej furioze kolerigas?

Moser. -- Mi konas nur du tiajn pekojn; sed ne homoj ilin faras, kaj ankaŭ ne homoj por ili punas.

Francisko. -- Kiaj estas tiuj du pekoj?

Moser, _kun akcento_. -- Patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua. Kial vi subite tiel paliĝis?

Francisko. -- Kio, maljunulo? ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ kun la infero? Kiu tion ĉi diris al vi?

Moser. -- Ve al tiu, kiu ilin ambaŭ havas sur la koro! Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita! Sed estu trankvila! Vi ja havas plu nek patron, nek fraton!

Francisko. -- Ha! ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Pripensu bone ankoraŭ. Morto, ĉielo, eterneco, kondamno portiĝas en la sonoj de via buŝo, -- ĉu vi scias nenian super la diritaj pekoj?

Moser. -- Nenian super ili.

Francisko, _falas sur seĝon_. -- Pereo, pereo!

Moser. -- Ĝoju, ĝoju do! rigardu do vin kiel feliĉan! Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto. La malbeno, kiu falas sur vin, en komparo kun la malbeno, kiu atendas tiun, estas kanto de amo, la redono....

Francisko, _kun eksalto_. -- Iru en la profundon de la tero, vi strigo! kiu ordonis al vi veni ĉi tien? Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae!

Moser. -- Ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon? forblovu do ĝin per la bloveto de via buŝo! (_Li foriras._)

Francisko, _ĵetadas sin sur sia seĝo tien kaj reen en terura moviĝado. Longa silento._

(_Servanto rapide eniras._)

Servanto. -- Amalio forkuris, la grafo subite malaperis.

(_Danielo eniras timigita._)

Danielo. -- Moŝto sinjoro, taĉmento da flamaj rajdantoj galopas malsupren de la altaĵo, ili krias: frakasu, frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita.

Francisko. -- Iru, ordonu, ke oni sonorigu ĉiujn sonorilojn, ĉiuj iru en la preĝejon... ĉiuj falu genue... preĝi por mi... ĉiuj malliberuloj estu liberigitaj, al la malriĉuloj mi redonos ĉion duoble kaj trioble, mi... iru do... voku do la konfesprenanton, ke li forbenu al mi miajn pekojn.... Ĉu vi ankoraŭ ne foriris? (_La tumulto fariĝas pli aŭdebla._)

Danielo. -- Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Kiel tion ĉi interkonsentigi? la preĝoj ja ĉiam havis por vi nenian valoron, la prediklibron kaj biblion vi ja ofte ĵetadis al mi sur la kapon, kiam vi trovadis min preĝantan....

Francisko. -- Nenion plu pri tio.... Morti! vi vidas? Morti! Fariĝas tro malfrue. (_Oni aŭdas furiozan kriadon de Schweizer._) Preĝu do! preĝu!

Danielo. -- Mi ĉiam tion ĉi diradis al vi... vi tiel malestimas la preĝon, sed memoru, memoru! kiam la mizero al iu venas, kiam la akvo venos al la gorĝo, vi fordonos ĉiujn trezorojn de la mondo por unu kristana ĝemeto.... Vi vidas? vi insultadis min! Jen vi havas! Vi vidas?

Francisko, _ĉirkaŭprenas lin forte_. -- Pardonu min, kara, ora, amata Danielo, pardonu min! Mi vin vestos de la piedoj... preĝu do... mi vestos vin kiel por edziĝo... mi... nu preĝu do, mi vin petegas... mi vin petegas genue.... Per la diablo! preĝu do! (_Tumulto en la stratoj. Kriado, bruado._)

Schweizer, _en la strato_. -- Atakegu! mortigu! rompu la murojn! Mi vidas lumon, tie li kredeble estas.

Francisko, _genue_. -- Aŭskultu mian preĝon, Dio en la ĉielo! Ĝi estas la unua fojo... kaj plu certe neniam estos.... Aŭdu min, Dio en la ĉielo!

Danielo. -- Mia Dio! Kion vi faras! Tia preĝado estas ja tute malpia!

(_Amasiĝo de homoj._)

Amaso. -- Ŝtelistoj! Mortigistoj! Kiu bruas tiel terure en tiu ĉi noktomeza horo?

Schweizer, _ĉiam en la strato_. -- Rebatu ilin, kamarado! Ĝi estas la diablo, kaj li volas preni vian sinjoron. Kie estas Schwarz kun sia taĉmento? Posteniĝu ĉirkaŭ la kastelo. Grimm! Atakegu la baran muron!

Grimm. -- Almetu fajron! Aŭ ni supren, aŭ li malsupren! Mi ĵetos fajron en liajn salonojn.

Francisko, _preĝas_. -- Mi ne estis simpla mortigisto, Dio Sinjoro... mi neniam okupis min pri bagateloj, Dio Sinjoro....

Danielo. -- Dio nin kompatu! Eĉ liaj preĝoj fariĝas pekoj. (_Enflugas ŝtonoj kaj brulaĵoj. La fenestraj vitroj elsaltas. La kastelo brulas._)

Francisko. -- Mi ne povas preĝi... ĉi tie, ĉi tie! (_Frapante sian bruston kaj frunton._) Ĉio tiel dezerta, tiel sekiĝinta! (_Li leviĝas._) Ne, mi eĉ ne volas preĝi! tiun ĉi venkon la ĉielo ne havu, tiun ĉi mokon la infero ne faru al mi....

Danielo. -- Jesuo, Mario! Helpu... savu... la tuta kastelo estas en flamoj!

Francisko. -- Jen prenu tiun ĉi spadon, rapide! Enpuŝu ĝin al mi de malantaŭe en la ventron, por ke ne venu tiuj buboj kaj ne faru el mi objekton de sia mokado. (_La brulo plifortiĝas._)

Danielo. -- Dio min gardu! Neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon, tiom pli en... (_Li forkuras._)

Francisko, _rigide rigardante post li, post kelka paŭzo_. -- En la inferon, vi volis diri.... Efektive! mi antaŭsentas ion tiuspecan.... (_Freneze._) Ĉu tio ĉi estas ĝiaj helaj triloj? ĉu vian sibladon mi aŭdas, vi aspidoj de la abismo? ili penetras supren, ili sieĝas la pordon... kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton?... La pordo krakas... falas... nenia saviĝo... Ha! Tiam vi min kompatu! (_Li deŝiras la oran ŝnuron de sia ĉapelo kaj sufokas sin._)

(_Schweizer kun siaj homoj._)

Schweizer. -- Infera kanajlo, kie vi estas? ĉu vi vidis, kiel ili forkuris? ĉu li havas tiel malmulte da amikoj? Kien la abomeninda besto forrampis?

Grimm, _puŝetiĝas sur la kadavron_. -- Halt'!, kio kuŝas ĉi tie sur la vojo? Donu lumon....

Schwarz. -- Li aranĝis antaŭvenon. Enmetu viajn glavojn, ĉi tie li kuŝas kiel kadavriĝinta kato.

Schweizer. -- Malviva! kio? malviva? malviva sen mi? Mensogo, mi diras al vi! Rigardu, kiel lerte li stariĝos piede! (_Li skuas lin._) He vi! estas okazo, por mortigi patron.

Grimm. -- Ne lacigu vin vane. Li estas malviva kiel sufokita muso.

Schweizer, _foriras de la kadavro_. -- Jes! li ne ekĝojis. Li kadavriĝis kiel rato. Iru returne kaj diru al mia hetmano, ke la kanajlo plu ne vivas, -- min li jam plu ne vidos. (_Pafas al si en la frunton._)

Sceno dua.

Loko de la lasta sceno de la kvara akto.

La MALJUNA MOOR _sidas sur ŝtono_. RABISTO MOOR _kontraŭe_. RABISTOJ _iras tien kaj reen en la arbaro_.

Rabisto Moor. -- Li ne venas ankoraŭ! (_Ekfrapas per la ponardo ŝtonon tiel forte, ke fajreroj elsaltas._)

Maljuna Moor. -- Pardono estu lia puno, -- mia venĝo estu duobligita amo.

Rabisto Moor. -- Ne, mi ĵuras per mia kolerega animo! Tio ne estos. Mi tion ĉi ne volas. La grandan abomenindan krimon li trenu kun si en la eternecon! Alie por kia celo mi lin mortigus?

Maljuna Moor, _kun larmoj_. -- Ho mia infano!

Rabisto Moor. -- Kio? vi ploras pri li? ĉe tiu ĉi turo?

Maljuna Moor. -- Kompaton! ho kompaton! (_Forte interplektigas la manojn._) Nun, en la nuna minuto oni juĝas mian infanon!

Rabisto Moor, _ektimigite_. -- Kiun infanon?

Maljuna Moor. -- Ha, kia demando ĝi estas?

Rabisto Moor. -- Nenio! nenio!

Maljuna Moor. -- Ĉu vi venis por moki mian mizeron?

Rabisto Moor. -- Malkaŝema konscienco! Ne atentu mian parolon!

Maljuna Moor. -- Jes, mi filon turmentis, kaj filo devis min ankaŭ turmenti, ĉi tio estas la fingro de Dio. Ho mia Karolo! mia Karolo! Se vi portiĝas ĉirkaŭ mi en vesto de paco, pardonu min! ho pardonu min!

Rabisto Moor, _rapide_. -- Li vin pardonas. (_Konsternite._) Se li estas inda, por esti nomata via filo, li devas vin pardoni.

Maljuna Moor. -- Ha! li estis tro grandvalora por mi.... Sed mi iros al li renkonte kun miaj larmoj, miaj sendormaj noktoj, miaj turmentaj sonĝoj, mi ĉirkaŭprenos liajn genuojn, mi krios, mi laŭte krios: mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi, mi ne estas inda, ke vi nomu min patro.

Rabisto Moor, _tre tuŝita_. -- Li estis por vi kara, tiu via dua filo?

Maljuna Moor. -- Vi tion ĉi scias, ho ĉielo! Kial mi lasis min malsaĝigi per la intrigoj de malbona filo? Mi estis la plej enviinda patro inter ĉiuj patroj inter la homoj. Bele floris ĉirkaŭ mi miaj infanoj, plene de espero. Sed ... ho malfeliĉa horo! la malbona spirito eniris en la koron de mia dua filo; mi kredis al la serpento, -- perditaj estas ambaŭ miaj filoj! (_Kovras al si la vizaĝon._)

Rabisto Moor, _foriras de li malproksimen_. -- Perditaj por eterne!

Maljuna Moor. -- Ho, mi profunde ĝin sentas, kion Amalio al mi diris, la spirito de venĝo parolis el ŝia buŝo. Vane vi etendos viajn mortantajn manojn, por voki filon, vane vi esperos ĉirkaŭpreni la varman manon de via Karolo, kiu neniam staros ĉe via lito....

Rabisto Moor, _etendas al li la manon kun deturnita vizaĝo._

Maljuna Moor. -- Ho, se vi estus la mano de mia Karolo! Sed li kuŝas malproksime en la malvasta domo, li dormas jam per la fera dormo, li neniam aŭdos la voĉon de mia plendo. Ho ve al mi! Morti en la brakoj de fremdulo... nenian filon plu... nenian filon plu, kiu povus fermi al mi la okulojn....

Rabisto Moor, _en granda ekscito_. -- Nun ĝi devas fariĝi... nun... (_Al la rabistoj._) Forlasu min!... Kaj tamen -- ĉu mi povas redoni al li lian filon? Mi ne povas ja plu redoni al li lian filon! Ne! mi tion ĉi ne faros.

Maljuna Moor. -- Kio, amiko? Kion vi tie murmuris?

Rabisto Moor. -- Via filo.... jes, maljunulo... via filo... estas perdita por eterne.

Maljuna Moor. -- Por eterne?

Rabisto Moor, _en plej granda suferado rigardante al la ĉielo_. -- Ho, nur tiun ĉi fojon! ne lasu mian animon malfortiĝi... nur tiun ĉi fojon lasu min teni min fortike!

Maljuna Moor. -- Por eterne, vi diras?

Rabisto Moor. -- Ne demandu plu! Por eterne, mi diris.

Maljuna Moor. -- Fremdulo! fremdulo! kial vi elprenis min el la turo?

Rabisto Moor. -- Sed.... Se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus kun la dia akiro? Beno de patro, oni diras, neniam pereas.

Maljuna Moor. -- Ankaŭ mia Francisko estas perdita?

Rabisto Moor, _ĵetas sin teren antaŭ li_. -- Mi disrompis la riglilojn de via turo, -- donu al mi vian benon!

Maljuna Moor, _kun doloro_. -- Kaj vi devis ekstermi la filon, vi savanto de la patro! Rigardu, Dio neniam laciĝas en la kompateco, kaj ni, mizeraj vermoj, iras dormi kun nia kolero. (_Li metas sian manon sur la kapon de la rabisto._) Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema!

Rabisto Moor, _leviĝante kvietanime_. -- Ho, kie estas mia fortikeco? Miaj tendenoj malstreĉiĝas, la ponardo falas el miaj manoj.

Maljuna Moor. -- Kiel belega ĝi estas, kiam fratoj vivas en konsento inter si, kiel la roso, kiu falas de Hermono sur la montojn de Ciono. Penu meriti tiun ĉi dolĉegan senton, tiam la anĝeloj de la ĉielo serĉos ĝojon en la lumo de via majesteco. Via saĝo estu la saĝo de grizaj haroj, sed via koro -- via koro estu la koro de senkulpa infaneco.

Rabisto Moor. -- Ho donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo -- kisu min, dia maljunulo!

Maljuna Moor, _kisas lin_. -- Pensu, ke ĝi estas kiso de patro, kaj mi pensos, ke mi kisas mian filon. Ĉu vi scias plori?

Rabisto Moor. -- Mi imagis al mi, ke ĝi estas kiso de patro! Ve al mi, se ili nun lin alkondukus!

(_La taĉmentanoj de Schweizer venas en muta malĝoja procesio kun klinitaj kapoj kaj deturnitaj vizaĝoj._)

Rabisto Moor. -- Ho ĉielo! (_Li timigite paŝas malantaŭen, penante sin kaŝi. Ili pasas preter li. Li rigardas flanken. Profunda silento. Ili haltas._)

Grimm, _kun malgaja tono_. -- Mia hetmano! (_Rabisto Moor ne respondas kaj retiriĝas._)

Schwarz. -- Kara hetmano! (_Rabisto Moor retiriĝas pluen._)

Grimm. -- Ni estas senkulpaj, mia hetmano!

Rabisto Moor, _ne rigardante ilin_. -- Kiu vi estas?

Grimm. -- Vi ne rigardas nin? Ĝi estas ni, viaj fidelaj.

Rabisto Moor. -- Ve al vi, se vi estis fidelaj al mi!

Grimm. -- Ni alportas al vi la lastan adiaŭon de via sklavo Schweizer, -- li jam neniam revenos, via sklavo Schweizer.

Rabisto Moor, _kun eksalto_. -- Sekve vi lin ne trovis?

Schwarz. -- Ni lin trovis malvivan.

Rabisto Moor, _ĝoje eksaltante_. -- Dankon al vi, reganto de ĉiuj aferoj! Ĉirkaŭprenu min, miaj infanoj! Kompato estu de nun nia devizo. Sekve ankaŭ tio ĉi pasis, -- ĉio pasis.

(_Novaj rabistoj. Amalio._)

Rabistoj. -- Ho he! ho he! kaptaĵo, belega kaptaĵo!

Amalio, _kun disflugantaj haroj_. -- La mortintoj, ili diras, releviĝis sub la efiko de lia voĉo... mia onklo viva, en tiu ĉi arbaro.... Kie li estas? Karolo! Onklo! Ha! (_Ĵetas sin al la maljunulo._)

Maljuna Moor. -- Amalio! Mia filino! Amalio! (_Premas ŝin en siaj brakoj._)

Rabisto Moor, _resaltante_. -- Kiu metas tiun ĉi bildon antaŭ miajn okulojn?

Amalio, _forsaltas de la maljunulo, alsaltas al la rabisto kaj ravite ĉirkaŭprenas lin_. -- Mi lin havas, ho steloj! Mi lin havas!

Rabisto Moor, _elŝirante sin, al la rabistoj_. -- Ni tuj marŝu for! La satano min elperfidis!

Amalio. -- Fianĉo, fianĉo, vi deliras! Ha! De ravo! Kial mi estas tiel sensenta, meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma?

Maljuna Moor, _suprensaltante de la seĝo_. -- Fianĉo? Filino! Filino! Fianĉo?

Amalio. -- Eterne lia! eterne, eterne, eterne mia! Ho vi potencoj de la ĉielo! Deprenu de mi tiun ĉi ŝarĝegon de mortiga feliĉego, ke mi ne pereu sub ĝia premo!

Rabisto Moor. -- Forŝiru ŝin de mia kolo! Mortigu ŝin! mortigu lin! min! ĉion! La tuta mondo pereu! (_Li volas forkuri._)

Amalio. -- Kien? kio? Amo.... eterneco.... feliĉego, senfineco! kaj vi forkuras?

Rabisto Moor. -- For, for! Plej malfeliĉa el ĉiuj fianĉinoj! Rigardu mem, demandu mem, aŭskultu! Plej malfeliĉa el ĉiuj patroj! Lasu min forkuri de ĉi tie por ĉiam!

Amalio. -- Tenu min! pro la sankta Dio, tenu min! Fariĝas tia malluma nokto antaŭ miaj okuloj.... Li forkuras!

Rabisto Moor. -- Tro malfrue! Vane! Via malbeno, patro.... Pri nenio plu min demandu! mi estas... mi... via malbeno... via supozita malbeno!... Kiu min allogis ĉi tien? (_Li ekpaŝas kun eltirita spado kontraŭ la rabistojn._) Kiu el vi min allogis ĉi tien, vi kreitaĵoj de la infero? Pereu do, Amalio! Mortu, patro! Mortu per mi la trian fojon! Ĉi tiuj viaj savintoj estas rabistoj kaj mortigistoj! Via Karolo estas ilia hetmano! (_La maljuna Moor falas malviva._) _Amalio staras muta kaj rigida kiel statuo. La tuta bando profunde silentas._

Rabisto Moor, _alkurante al kverko_. -- La animoj de tiuj, kiujn mi sufokis meze en ilia ebrieco de amo, de tiuj, kiujn mi frakasis en la sankta dormo, de tiuj, kiujn.... ha, ha, ha! Ĉu vi aŭdas, kiel la pulvoturo krakas super la litoj de akuŝantinoj? ĉu vi vidas, kiel la flamoj atakas la lulilojn de suĉinfanoj! Ĝi estas edziĝofestaj torĉoj, ĝi estas edziĝofesta muziko.... Ho, li ne forgesas, li scias interligi... tial for de mi, feliĉego de amo! tial la amo fariĝas por mi turmentego! Tio ĉi estas redono!

Amalio. -- Ĝi estas vero! Reganto en la ĉielo, ĝi estas vero! Kion mi faris, mi senkulpa ŝafido? Ĉi tiun mi amis!

Rabisto Moor. -- Ĝi estas pli, ol kiom homo povas elteni. Mi aŭdis ja, kiel la morto fajfis kontraŭ mi el pli ol mil tuboj, kaj tamen mi ne cedis eĉ unu paŝon, -- ĉu nun nur mi lernos tremi kiel virino? tremi antaŭ virino? Ne, virino ne ŝancelos mian fortikecon! Sangon, sangon! ĝi estas nur kunpuŝiĝo kun virino. Sangon mi devas drinki, kaj ĉio pasos. (_Li volas forkuri._)

Amalio, _ĵetas sin al lia kolo_. -- Mortigisto! diablo! Mi ne povas vin forlasi, anĝelo!

Rabisto Moor, _forĵetas ŝin de si_. -- For vi, malica serpento, vi volas moki furiozulon, sed mi kontraŭstaras al la tirano fatalo... kio, vi ploras? Ho vi malicaj, malbonaj steloj! Ŝi ŝajnigas kvazaŭ ŝi ploras, kvazaŭ pri mi ploras iu animo! (_Amalio ĵetas sin al lia kolo_). Ha, kio ĝi estas? Ŝi ne kraĉas sur min, ne forpuŝas min de si.... Amalio, ĉu vi forgesis? Ĉu vi scias, kiun vi ĉirkaŭprenas, Amalio?

Amalio. -- Mia sola, nedisigebla!