La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj
Part 1
ESPERANTO Verkaro de D-o ZAMENHOF
FREDERIKO SCHILLER
LA RABISTOJ
Dramo en kvin aktoj
EL GERMANA LINGVO TRADUKIS D-ro L. L. ZAMENHOF
PARIS
Librejo HACHETTE KAJ K-o 79, Boulevard Saint-Germain,
_Kaj ĝiaj Korespondantoj_: DANUJO, ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade 35, _KJÖBENHAVN_. -- GERMANUJO, ESPERANTO-VERLAG MÖLLER & BOREL, Prinzenstrasse, 95, _BERLIN_. -- GRANDA BRITUJO, REVIEW of REVIEWS, Mowbray House, Norfolk street, _LONDON W. C._ -- HISPANUJO, J. ESPASA, 579, Calle de las Cortes, _BARCELONA_. -- ITALUJO, R. GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, _LIVORNO_. -- RUMANUJO, LIBRĂRIA NOUĂ CAROL P. SEGAL, Calea Victoriei, 78, _BUCAREȘTI_. -- RUSUJO, M. ARCT, 53, Nowy Swiat, _WARSZAWA_. -- SVEDUJO, ESPERANTISTEN, 37, Surbrunnsgatan, _STOCKHOLM_.
1908
_Ĉiuj rajtoj rezervataj_
PERSONOJ
Maksimiliano, grafo de Moor. Karolo | liaj filoj. Francisko | Amalio von Edelreich (= fon Edelrajĥ). Spiegelberg (= Ŝpigelberg) | Schweizer (= Ŝvajcer) | Grimm | Razmann (= Racman) | libervivuloj, poste rabistoj. Schufterle (= Ŝufterle) | Roller | Kosinsky (= Kosinski) | Schwarz (= Ŝvarc) | Hermano, bastardo de nobelo. Danielo, servisto de la grafo de Moor. Moser (= Mozer), pastro. Patro-monaĥo. Bando da rabistoj. Flankaj personoj.
La loko de agado estas Germanujo. La tempo -- proksimume du jaroj.
LA RABISTOJ
AKTO UNUA
Sceno unua.
Frankujo. Salono en la kastelo de Moor.
FRANCISKO. La MALJUNA MOOR.
Francisko. -- Sed ĉu vi sentas vin sana? Vi estas tiel pala.
Maljuna Moor. -- Tute sana, mia filo, -- kion vi havis, por diri al mi?
Francisko. -- La poŝto venis -- letero de nia korespondanto en Lepsiko....
Maljuna Moor, _vivece_. -- Sciigoj pri mia filo Karolo?
Francisko. -- Hm! Hm!... Tiel estas. Sed mi timas.... Mi ne scias... ĉu mi... pro via sano.... Ĉu vi efektive sentas vin tute sana?
Maljuna Moor. -- Kiel fiŝo en akvo! Pri mia filo li skribas? Kion signifas tiu ĉi via zorgado? Vi demandis min du fojojn.
Francisko. -- Se vi estas malsana, se vi havas nur la plej malgrandan antaŭsenton fariĝi tia, tiam lasu min, -- mi parolos al vi en tempo pli oportuna. (_Duone al si mem._) Tiu ĉi novaĵo ne estas por malfortika korpo.
Maljuna Moor. -- Dio! Dio! Kion mi aŭdos?
Francisko. -- Lasu min antaŭe iri flanken kaj verŝi larmon de kompato pro mia perdita frato.... Mi devus silenti eterne, ĉar li estas via filo; mi devus por eterne kaŝi lian malhonoron, ĉar li estas mia frato. Sed obei vin estas mia unua, malĝoja devo, -- tial pardonu min.
Maljuna Moor. -- Ho, Karolo, Karolo! Se vi scius, kiel via konduto turmentegas la koron de la patro! Kiel unu sola ĝoja sciigo pri vi aldonus al mia vivo dek jarojn, farus min junulo, -- dum nun ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo!
Francisko. -- Se ĝi estas tiel, maljuna homo, tiam adiaŭ, -- ni ĉiuj ankoraŭ hodiaŭ elŝirus al ni la harojn super via ĉerko.
Maljuna Moor. -- Restu! Mi devas ankoraŭ fari nur la malgrandan, mallongan paŝon.... Lasu al li lian liberecon! (_Sidiĝas._) La pekoj de liaj patroj estas punataj en la tria kaj kvara generacio, -- lasu lin fini.
Francisko, _elprenas la leteron el la poŝo_. -- Vi konas nian korespondanton! Vidu! La fingron de mia dekstra mano mi donus, ke mi povu diri, ke li estas mensoganto, nigra venena mensoganto.... Kolektu viajn fortojn! Pardonu min, ke mi ne lasas vin mem legi la leteron: vi ne ĉion devas aŭdi.
Maljuna Moor. -- Ĉion, ĉion, mia filo! vi liberigos min de lambastono.
Francisko, _legas_. -- «Lepsiko, 1 de Majo. -- Se min ne ligus nerompebla promeso ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via frato, plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano kontraŭ vi. El cent leteroj de vi mi povas kompreni, kiel tiaspecaj sciigoj kredeble traboras vian fratan koron; ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vin, kiel vi pro la sentaŭga, pro la abomeninda....» (_La maljuna Moor kovras sian vizaĝon._) Vidu, patro, mi legas al vi nur la plej delikatan -- «pro la abomeninda verŝas milojn da larmoj»; ha, ili fluis, verŝiĝis torente de tiu ĉi kompatema vango.... «Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vian maljunan, pian patron mortpale....» Jesuo, Mario! Vi jam estas tia, ankoraŭ antaŭ ol vi scias la plej malmulton!
Maljuna Moor. -- Pluen, pluen!
Francisko. -- «Mortpale refalanta en sian seĝon kaj malbenanta la tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto «patro». Oni ne ĉion povis malkaŝi al mi, kaj el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte. Ŝajnas, ke via frato plenigis nun la mezuron de sia malhonoro; mi almenaŭ konas nenion super tio, kion li efektive atingis, se lia genio ne superas en tio ĉi mian. Hieraŭ noktomeze, farinte antaŭe kvardek mil dukatojn da ŝuldoj» -- bela poŝmono, mia patro -- «malvirgiginte la filinon de riĉa bankiero ĉi tie kaj morte vundinte en duelo ŝian amanton, bravan junulon, li decidis forkuri de la justeco kune kun sep aliaj, kiujn li entiris en sian malĉastan vivon.» -- Patro, pro Dio! Patro, kio fariĝas al vi?
Maljuna Moor. -- Estas sufiĉe. Ĉesu, mia filo!
Francisko. -- Mi vin indulgas.... «Oni sendis post li kaptordonajn leterojn, la ofenditoj laŭte krias pri kontentigo, prezo estas anoncita por lia kapo, -- la nomo Moor....» Ne, miaj malfeliĉaj lipoj neniam mortigu patron! (_Li disŝiras la leteron._) Ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon!
Maljuna Moor, _ploras maldolĉe_. -- Mia nomo! Mia honesta nomo!
Francisko, _ĵetas sin al li sur la kolon_. -- Malnobla, trioble malnobla Karolo! Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam li, estante ankoraŭ knabo, tiel trenadis sin post la knabinoj, peladis sin kun strataj buboj kaj kanajla kamaradaro sur herbejoj kaj montoj, forkuradis de la preĝejo, kiel krimulo kuras de malliberejo, kaj la pfenigojn, kiujn li elturmentadis de vi, li ĵetadis en la ĉapelon al la unua renkontita almozulo, dum ni en la domo edifadis nin per piaj preĝoj kaj sanktaj prediklibroj? Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam la aventurojn de Julio Cezaro kaj Aleksandro la Granda kaj aliaj mallumegaj idolistoj li legadis pli volonte, ol la historion de la pentofarema Tobio? Cent fojojn mi tion ĉi antaŭdiris al vi, ĉar mia amo al li estis ĉiam en la limoj de la infana devo, -- ke la junulo ankoraŭ nin ĉiujn ĵetos en mizeron kaj honton! Ho, se li ne portus la nomon de Moor! Se mia koro ne batus por li tiel varme! La malpia amo, kiun mi ne povas ekstermi, iam ankoraŭ plendos kontraŭ mi antaŭ la juĝa seĝo de Dio.
Maljuna Moor. -- Ho, miaj esperoj! miaj oraj revoj!
Francisko. -- Tion ĉi mi bone scias. Ĝuste pri tio mi ja ĵus parolis. La fajra spirito, kiu flamas en la bubo, vi ĉiam diradis, kiu faras lin tiel sentema por ĉiu ĉarmo de grandeco kaj beleco, -- tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, -- tiu ĉi moleco de la sentoj, kiu lin ĉe ĉiu sufero fandigas en plorantan simpation, -- tiu ĉi vira kuraĝeco, kiu pelas lin sur la pinton de centjaraj kverkoj kaj kurigas lin trans fosojn kaj palisarojn kaj malkvietajn riverojn, -- tiu ĉi infana gloramo, tiu ĉi nevenkebla obstineco kaj ĉiuj ĉi tiuj belaj brilaj virtoj, kiuj ĝermis en la paĉja fileto, faros el li iam varman amikon por amiko, bonegan regnanon, heroon, grandan, grandan homon. -- Nun vi ĝin vidas, patro! La fajra spirito disvolviĝis, dislarĝiĝis, belegajn fruktojn ĝi alportis. Vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝis en arogantecon! Vidu tiun ĉi molecon, kiel dorloteme ĝi kolombumas por koketulinoj, kiel sentema ĝi estas por la ĉarmoj de ia Frino! Vidu tiun ĉi fajran genion, kiel ĝi en ses jaroj tiel pure forbruligis la oleon de lia vivo, ke li, ankoraŭ vivante, vagas kiel fantomo, kaj jen venas la homoj kaj estas tiel senhontaj kaj diras: «c'est l'amour qui a fait ça!» Ha! vidu do tiun ĉi kuraĝan entrepreneman kapon, kiel ĝi forĝas kaj plenumas planojn, antaŭ kiuj la heroaĵoj de ia Cartouche kaj Howard tute malaperas! Kaj kiam ankoraŭ tiuj ĉi belegaj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco, -- ĉar kion perfektan oni povas atendi de tia delikata aĝo? -- Eble, patro, vi ĝisvivos ankoraŭ la ĝojon vidi lin antaŭ la fronto de ia militistaro, kiu postenas en la sankta silento de la arbaroj kaj al la laca migranto faciligas lian vojaĝon per duono de lia ŝarĝo, -- eble vi povos ankoraŭ, antaŭ ol vi iros en la tombon, fari pilgrimadon al lia monumento, kiun li estos stariginta al si inter la ĉielo kaj la tero, -- eble... ho, patro, patro, patro! Serĉu al vi novan nomon, ĉar alie per la fingroj montrados vin butikistoj kaj strataj buboj, kiuj vidis la portreton de sinjoro via filo sur la Lepsika foirejo.
Maljuna Moor. -- Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Ho, miaj infanoj! kiel ili celas al mia koro!
Francisko. -- Vi vidas, mi ankaŭ povas esti sprita, sed mia sprito estas piko de skorpio. Kaj poste restas la seka homo proza, la malvarma, ligna Francisko, aŭ kiel ili alie estas nomataj tiuj titoloj, kiujn inspiradis al vi la kontrasto inter li kaj mi, kiam li sidis sur viaj genuoj aŭ pinĉis al vi la vangojn, -- tiu iam mortos inter siaj limaj ŝtonoj kaj putros kaj estos forgesita, dum la gloro de tiu ĉi universala kapo flugados de unu poluso ĝis alia. Ha! per kunmetitaj manoj dankas vin, ho ĉielo, la malvarma, seka, ligna Francisko por tio, ke li ne estas kiel ĉi tiu!
Maljuna Moor. -- Pardonu min, mia infano; ne koleru patron, kiu trovas sin trompita en siaj esperoj. Dio, kiu per Karolo sendas al mi larmojn, per vi, mia Francisko, ilin viŝos el miaj okuloj.
Francisko. -- Jes, patro, li viŝos ilin el viaj okuloj. Via Francisko donos sian vivon, por plilongigi vian. Via vivo estas la orakolo, kun kiu mi antaŭ ĉio konsiliĝas pri ĉio, kion mi volas fari, -- la spegulo, tra kiu mi ĉion rigardas; nenia devo estas por mi tiel sankta, ke mi ne estus preta ĝin rompi, se la afero koncernas vian karegan vivon. Ĉu vi kredas al mi?
Maljuna Moor. -- Vi havas ankoraŭ grandajn devojn sur vi, mia filo. Dio vin benu por tio, kio vi por mi estis kaj estos!
Francisko. -- Nun diru do al mi, -- se vi ne estus devigata nomi tiun filon via, vi ne estus feliĉa homo?
Maljuna Moor. -- Silentu! ho, silentu! kiam la akuŝistino lin alportis al mi, mi levis lin al la ĉielo kaj ekkriis: «ĉu mi ne estas feliĉa homo?»
Francisko. -- Tion vi diris. Nun vi tion ĉi trovis? Vi envias la plej senvaloran el viaj kampuloj, ke li ne estas patro al tiu, -- vi havas malĝojon dum vi havas tiun filon. Tiu ĉi malĝojo kreskos kun Karolo, tiu ĉi malĝojo subfosos vian vivon.
Maljuna Moor. -- Ho! ĝi faris el mi okdekjaran homon.
Francisko. -- Nu, sekve, -- se vi rifuziĝus tiun filon?
Maljuna Moor. -- Francisko! Francisko! Kion vi diras?
Francisko. -- Ĉu ne la amo al li faras al vi la tutan malĝojon? Sen tiu ĉi amo li por vi ne ekzistas. Sen tiu ĉi puninda, kondamninda amo li mortis por vi, li neniam naskiĝis por vi. Ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj. Ne amu lin plu, tiam tiu ĉi degeneraĵo ne estos ankaŭ plu via filo, se li eĉ estus eltranĉita el via karno. Li estis ĝis nun la pupilo de via okulo; sed se turmentas vin via okulo, diras la Sankta Skribo, tiam elŝiru ĝin. Pli bone estas iri unuokula en la ĉielon, ol duokula en la inferon. Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon. Tiel parolas Dio.
Maljuna Moor. -- Vi volas, ke mi malbenu mian filon?
Francisko. -- Ne, ne! Vian filon vi ne malbenu. Kion vi nomas via filo? Tiun, al kiu vi donis la vivon, kvankam li faras ĉiujn eblajn penojn, por mallongigi la vian?
Maljuna Moor. -- Ho, ĝi estas tro vera! Ĝi estas juĝo kontraŭ mi. Dio ĝin ordonis al li!
Francisko. -- Ĉu vi vidas, kiel infankore via amata infano agas kontraŭ vi? Per via patra kunsentado li sufokas vin, li mortigas vin per via amo, li eĉ vian patran koron mem subaĉetis, por fari finon al via vivo. Kiam vi fine plu ne estos, tiam li estos mastro de viaj havoj, reĝo de siaj inklinoj. La digo estos for, kaj la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi. Imagu do vin sur lia loko! Kiel ofte li devas deziri, ke la patro iru en la teron, kiel ofte li devas tion ĉi deziri pri la frato, kiuj en la fluado de liaj ekscesoj tiel senkompate maloportunigas al li la vojon? Sed ĉu tio ĉi estas amo por amo? Ĉu tio ĉi estas infana dankemeco por patra malsevereco, se por la volupta plezuro de unu minuto li oferas dek jarojn de via vivo? Se la gloron de siaj patroj, kiu jam en la daŭro de sep jarcentoj konserviĝis senmakula, li en volupta minuto metas sur la karton? Ĉu tion ĉi vi nomas via filo? Respondu: ĉu tion ĉi vi nomas via filo?
Maljuna Moor. -- Neamanta infano, ho ve! sed tamen mia infano! tamen mia infano!
Francisko. -- Ĉarmega, dolĉa infano, kies konstanta penado estas ne havi plu patron. Ho, se vi tion ĉi komprenus! Se la skvamoj defalus de viaj okuloj! Sed via malsevereco devas fortikigi lin en liaj diboĉaĵoj, via helpado devas ilin pravigi. Estas vero, ke vi deŝarĝos la malbenon de lia kapo; sur vin, patro, sur vin falos la malbeno de la kondamno.
Maljuna Moor. -- Juste! tute juste! Mia, mia estas la tuta kulpo!
Francisko. -- Kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la pokalo de volupto, pliboniĝis per suferoj! Kaj ĉu la korpa doloro, kiu akompanas ĉiun malmoderecon, ne estas montro de la volo de Dio? Ĉu la homo per sia kruela dorlotado devas tion ĉi kontraŭbatali? Ĉu la patro havas la rajton pereigi por ĉiam la tenotaĵon, konfiditan al li? Pripensu, patro, se vi por kelka tempo elmetos lin al mizero, ĉu li tiam ne devos aŭ returniĝi kaj pliboniĝi, aŭ li eĉ en la granda lernejo de la mizero restos malnoblulo, kaj tiam -- ve al la patro, kiu la konsilojn de pli alta saĝeco neniigis per dorlotado! -- Nu, patro?
Maljuna Moor. -- Mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon.
Francisko. -- Per tio vi agos juste kaj saĝe.
Maljuna Moor. -- Ke li neniam venu antaŭ miajn okulojn.
Francisko. -- Tio faros sanigan efikon.
Maljuna Moor, _ame_. -- Ĝis li fariĝos alia!
Francisko. -- Nu, bone, bone! Sed se li nun venos kun la masko de hipokritulo, plorakiros vian kompaton, flatakiros vian pardonon, kaj morgaŭ li iros kaj mokos vian malfortecon en la brakoj de siaj malĉastulinoj? Ne, patro! Li memvole revenos, kiam la konscienco lin senkulpigos.
Maljuna Moor. -- Mi tion ĉi tuj skribos al li.
Francisko. -- Haltu! ankoraŭ unu vorton, patro! Mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn, kiuj fendus al li la koron, -- kaj krom tio, ĉu vi ne opinias, ke li rigardos kiel pardonon jam tiun fakton, ke vi indigas lin ankoraŭ je via propramana skribado? Tial estos pli bone, se vi lasos la skribadon al mi.
Maljuna Moor. -- Faru tion ĉi, mia filo. -- Ha, ĝi ja rompus al mi la koron! Skribu al li....
Francisko, _rapide_. -- Sekve tiel restas decidite?
Maljuna Moor. -- Skribu al li, ke mi mil sangajn larmojn, mil sendormajn noktojn.... Sed ne alkonduku mian filon al malespero!
Francisko. -- Ĉu vi ne volas iri en la liton, patro? Ĝi tro forte vin skuis.
Maljuna Moor. -- Skribu al li, ke la patra brusto.... Mi diras al vi, ne alkonduku mian filon al malespero! (_Li foriras malgaje._)
Francisko, _rigardante post li kun ridado_. -- Konsolu vin, maljunulo! vi neniam premos lin al via brusto; la vojo al ĝi estas barita por li, kiel la ĉielo por la infero. Li estis elŝirita el viaj brakoj antaŭ ol vi sciis, ke vi tion ĉi povus deziri. Mi estus ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi, ke mi disigu filon de la koro de la patro, se ĝi eĉ estus alkroĉita al ĝi per feraj ligiloj. Mi aranĝis ĉirkaŭ vi magian rondon de malbenoj, kiun li ne povos transsalti. Mi gratulas, Francisko! for estas la amata infano, -- la arbaro estas pli luma. Mi devas zorge levi ĉiujn pecetojn da papero, ĉar facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon! (_Li kolektas la disŝiritajn pecojn de la letero._) Kaj malĝojo baldaŭ ankaŭ la maljunulon forigos, -- kaj al ŝi mi devas elŝiri tiun ĉi Karolon el la koro, se eĉ duono de ŝia vivo elŝiriĝus kune.
Mi havas grandajn rajtojn koleri la naturon, kaj -- mi ĵuras per mia honoro -- mi faros uzon el tiuj rajtoj. Kial mi ne elrampis la unua el la ventro de la patrino? Kial ne la sola? Kial la naturo devis meti sur min tiun ĉi ŝarĝon de malbeleco? ĝuste sur min? Tute tiel, kvazaŭ ĝi ĉe mia naskiĝo uzus ian senvaloran restaĵon. Kial ĝuste al mi ĝi donis tiun ĉi nazon de Laplandano? ĝuste al mi tiun ĉi buŝegon de negro? tiujn ĉi okulojn de Hotentoto? Vere, mi opinias, ke la plej abomenindajn partojn de ĉiuj homaj specoj ĝi ĵetis en unu amason kaj ĝi min el tio ĉi bakis. Tondro kaj morto! Kiu ĝin rajtigis, ke ĝi al tiu donu tion aŭ alian kaj al mi ne donu? Ĉu iu povis klopodi pri ĝia favoro, antaŭ ol li naskiĝis? aŭ ĝin ofendi, antaŭ ol li mem estiĝis? Kial ĝi agis tiel partie?
Ne, ne! mi estas maljusta kontraŭ ĝi. Ĝi ja donacis al ni elpenseman spiriton, ĝi elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda oceano, mondo, -- naĝu, kiu povas naĝi, kaj kiu estas tro mallerta, tiu dronu! Ĝi nenion al mi donis; kio mi volas fari min, estas mia afero. Ĉiu havas egalan rajton por la plej granda kaj por la plej malgranda; pretendo disbatiĝas kontraŭ pretendo, inklino kontraŭ inklino kaj forto kontraŭ forto. La rajto loĝas ĉe la venkinto, kaj la limoj de nia forto estas niaj leĝoj.
Estas vero, ke ekzistas certaj societaj interkonsentoj, kiujn oni aranĝis, por irigi la pulson de la monda societo. Honesta homo! efektive ĝi estas grandvalora monero, per kiu oni povas majstre brokanti, se oni scias bone ĝin spezi. Konscienco, -- ho, jes, certe! brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj! Ankaŭ bone skribita kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas.
Efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la malsaĝulojn en respekto kaj la popolamason sub la pantoflo, por ke al la prudentuloj estu pli oportune. Sen dubo, tre amuzaj aranĝoj! Ili memorigas al mi la barilojn, kiujn miaj kampuloj tre ruze konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj, por ke neniu leporo transsaltu, jes, tre severe, neniu leporo! Sed la moŝto sinjoro ekpikas sian ĉevalon per sprono kaj agrable galopas tra la estinta grenkampo.
Malfeliĉa leporo! ĝi estas ja kompatinda rolo, se oni devas esti leporo en tiu ĉi mondo! Sed la moŝto sinjoro bezonas leporojn!
Tial kuraĝe transen! Kiu nenion timas, estas ne malpli potenca, ol tiu, kiun ĉiu timas. Estas nun modo porti ĉe la pantalonoj bukojn, per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste. Ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono, por ke ni povu ĝin bone disbuki pli vaste, kiam ni pli enpakas. Kion ni estas kulpaj? Iru al la tajloro! Multe kaj ripete mi aŭdis pri tiel nomata samsanga amo, kiu al iu bonorda domemulo povus varmegigi la kapon; tio ĉi estas via frato! Tradukite ĝi estas: li elsaltis el tiu sama forno, el kiu vi elsaltis, -- sekve li estu sankta por vi! Rimarku do bone tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj, de la sameco de naskiĝloko al la sameco de sentoj, de la sameco de nutraĵo al la sameco de inklinoj. Sed pluen, -- ĝi estas via patro! li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi! Denove ruza konsekvenco! Mi volus ja demandi, _kial_ li min faris? Certe ja ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo? Ĉu li min konis antaŭ ol li min faris? Aŭ ĉu li pensis pri mi, kiam li min faris? Aŭ ĉu li deziris ĝuste _min_, kiam li min faris? Ĉu li sciis, kio mi fariĝos? Tion ĉi mi ne konsilus al li, ĉar tiam mi povus puni lin por tio, ke li min tamen faris! Ĉu mi povas danki lin por tio, ke mi fariĝis viro? Tiel same malmulte, kiel mi povus plendi kontraŭ li, se li farus el mi virinon. Ĉu mi povas nomi amo tion, kio ne estas bazita sur estimo al mia «mi»? Ĉu povis ekzisti estimo al mia «mi», kiu estis ankoraŭ nur naskiĝonta de tio, de kio ĝi devis esti la kaŭzo? Kie do tie estas la sankteco? Eble en la ago mem, per kiu mi naskiĝis? Kvazaŭ tio ĉi estus io pli, ol bruta procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro! Aŭ eble ĝi kuŝas en la rezultato de tiu ĉi ago, kiu ja estas nenio alia, ol fera necesaĵo, kiun oni tiel volonte forigus, se tio ĉi ne kostus karnon kaj sangon? Ĉu eble por tio mi devas lin danki, ke li min amas? Tio ĉi estas vantemeco de lia flanko, la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko, se ĝi eĉ estas plej malbela. -- Vidu do, tio ĉi estas la tuta magiaĵo, kiun vi envolvas en sanktan nebulon, por malbonuzi nian timemecon. Ĉu ankaŭ mi devas lasi irigi min per tio kiel knabon?
Kuraĝe do! kuraĝe al la laboro! Mi volas ĉion ĉirkaŭ mi ekstermi, kio baras al mi la eblon esti _mastro_. _Mastro_ mi devas esti, por ke mi atingu per forto tion, por kio mankas al mi amindeco! (_Foriras._)
Sceno dua.
Drinkejo ĉe la limo de Saksujo.
KAROLO MOOR, _profundiĝinte en libron_. SPIEGELBERG, _trinkante ĉe tablo_.
Moor, _formetas la libron_. -- Mi sentas abomenon al tiu ĉi inkmakula tempo, kiam mi en mia Plutarĥo legas pri grandaj homoj.
Spiegelberg, _metas glason antaŭ lin kaj trinkas_. -- Jozefon vi devas legi.
Moor. -- La hela fajro de Prometeo elbrulis, anstataŭ ĝi oni prenas nun la flamon de likopodio, -- teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ pipon da tabako. Jen ili ungetas, kiel ratoj sur la bastonego de Herkuleso, kaj forstudas la tutan cerbon el sia kranio pri tio, kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj. Franca abato predikas, ke Aleksandro estis timemulo; ftiza profesoro almetas ĉe ĉiu vorto boteleton da amoniako al sia nazo kaj legas studigon pri _forto_. Hometoj, kiuj svenas, kiam ili faris bubon, kritikas la taktikon de Hanibalo; malsekorelaj buboj kaptas frazojn el la batalo apud Kannoj kaj plorgrimacas pri la venkoj de Scipiono, ĉar ili devas raporti pri ili lecionojn.
Spiegelberg. -- Tio ĉi estas ja tute aleksandria plorado.
Moor. -- Bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas en gimnazioj kaj via senmorteco estas ĝeme trenata en librojrimeno. Valorega rekompenco por via elverŝita sango, ke Nurnberga butikisto nun volvas vin ĉirkaŭ kuko, aŭ, en pli feliĉa okazo, franca tragediverkisto vin ŝraŭbas sur altajn irbastonojn kaj tiras vin per metalfadenoj. Ha, ha, ha!
Spiegelberg, _trinkas_. -- Legu Jozefon, mi vin petas pri tio.
Moor. -- Fi, fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco kaj sensencigi ilin per tragedioj. La forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas helpi pluplanti la homan genton.
Spiegelberg. -- Teo, frato, teo!
Moor. -- Ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj, ne kuraĝas eltrinki glason, ĉar ili devas trinki nepre pro ies sano, -- ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto, kaj ili regalas per la piedo la mizerulon, kiun ili ne timas. Ili adoras sin reciproke pro tagmanĝo kaj estas pretaj veneni sin reciproke pro matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de ili per plidono. Ili kondamnas la sadukeon, kiu ne venas sufiĉe diligente en la preĝejon, kaj ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro; ili genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto, -- ne deturnas okulon de la pastro, por ke ili vidu, kiel lia peruko estas frizita. Ili svenas, kiam ili vidas sangantan anseron, kaj plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la borso.... Kiel ajn varme mi premis al ili la manojn... «nur unu tagon ankoraŭ»... vane! En malliberejon la hundon!... Petoj, ĵuroj, larmoj.... (_Piedfrapante la plankon._) Infero kaj diablo!
Spiegelberg. -- Kaj pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj...