Part 5
La pafilega tondro estis silentigxinta. Felicxe cxiuj nederlandaj sxipoj kun sia kaptajxo estis pasintaj la hispanajn fortikajxetojn. Sed de malproksime ankoraux cxiam sonis la kanto de dekkvincentsesdekok:
"Konfesos mi al Dio Kaj tuta lia pov', Ke mi hispanan regxon Estimi povis ne. Cxar Dion la sinjoron Kun mosxta cxiapov' Nur devis mi obei Pro sola la justec'."
La sonoj mallauxtigxis maren, kiam la fiera geuxza sxiparo kun sia kaptajxo, siaj sangantaj vundoj kaj sia gloro veturis lauxflue de la riverego en la plidensigxantan nebulon.
Piednotoj.
[1] Latina lingvo (Tiu dividos la kirasojn ecx de la kuragxuloj).
[2] Latina lingvo (citajxo el Eneiso).
[3] El la latina lingvo (Lia vivofino trovis lin maljuna kaj malricxa).
Notoj de tekstpreparanto.
Mi sxangxis cxi-subajn detalojn en la teksto:
Pagxo Originalteksto Korektajxo 12 la nederlando estro la nederlanda estro 31 apud mi du sxegoj apud mi du segxoj 42 knabinon sxur la sxipon knabinon sur la sxipon 43 bruletanta mecxajo bruletanta mecxajxo