La Nigra Galero

Part 4

Chapter 4 3,628 words Public domain Markdown

La malsanulo refalis; la leuxtenanto pretigis al li la kusenon; poste li iris al la genuanta junulino.

"Kial vi maltrankviligxas, _signorina?_ Rektigu do vin; -- kial vi tordas vin sur la planko? Dolcxa kolombineto, ne cxagrenigxu; regxino vi farigxu, nelimigita estrino sur tiu cxi bona sxipo. Tio estas la milito -- la unu devas malsuprenigi la flagon, kaj alte la alia igas gxin flirti de la plej alta velstango. La bedauxrinda Antonio! Li gxin antauxdiris -- al li farigxas la tombo, al mi la bela rabajxo; -- mi vin amas, mi vin amas, stelo de Flandrujo, blanka rozo de Antverpeno. Mi vin amas kaj vin tenas -- ne obstinu -- ne rigardu tiel sovagxe -- mia vi estas, kaj neniu rabos vin de mi!"

"_Jan, Jan!_ Helpu! savu!" kriis la knabino, ne sciante, kion sxi vokis.

"Lasu la geuxzon", murmuris _Leone_. "Cxu li ne vengxis, cxu ne la bedauxrinda Antonio estos mortinta post unu horo? Kiom vin interesas la korpo de la geuxzo, lasu gxin nagxi en la ondoj -- levigxu, levigxu, mi diras, ne plu vi vundpremu vian blankan frunton sur la fundo. Kion vi volas? Mortinta estas la geuxzo, mortas _Antonio Valani:_ nun cxirkauxbraku _Leone_'n, la vivan _Leone_'n kiel bela, fiera estrino."

"Kompatu, kompatu!" gxemis la knabino; sed la leuxtenanto ridis:

"Auxskultu, la unua horo! Je la kvina ni levos la ankrojn; gxis tiam vi havos tempon por fini la ploradon; sed tiam cxesigu la plendojn kaj gxemojn! Gxis la kvina estos suficxe da tempo por morti, bedauxrinda Antonio, bedauxrinda amiko; -- ne levigxu, viaj vundoj sangas denove -- kusxigxu -- kion vi ankaux deziras pri la knabino?"

"_Leone, Leone_, gardu la sxipon! La Nigra Galero -- gardu la sxipon!" kriegis la mortanto febre songxante.

"Ha, la Nigra Galero!" murmuretis _Leone della Rota_, "nur je la kvina komencigxos la cxaso; -- kvietigxu, kvietigxu, Antonio -- cxio estas lauxorda sur la sxipo -- ne zorgu, dormu -- ekdormu!"

Denove la kapitano refalis kaj fermis la okulojn. Post la lasta sovagxa emocio sekvis videble la lasta elcxerpigxo. Finis la vivon _Antonio Valani_, estro de l'_Andrea Doria_.

La leuxtenanto gxin bone rimarkis; li gxemis kaj skuis la kapon:

"Bedauxrinda Antonio! Bedauxrinda amiko! Tiel baldaux vi devis mallevi la velojn? Sed pro kio plendi, kaj tamen -- mi dezirus, ke jam la mateno krepusku, mi dezirus, ke tiu cxi nokto jam estu pasinta! Nur sur la vasta maro -- se -- se la kadavro estos jxetita super la bordon, mi plibonfartos. Mi vere dezirus, ke la mateno venu!"

Li pasxis kaj repasxis en la mallargxa kajuto, pli ol unu fojon li tusxetis la malfelicxan _Myga_, kaj cxiufoje la bedauxrindulino ektremis kaj sin pli dense premis al la muro.

"Morti, morti!" flustris _Myga van Bergen_ -- "ho, ke venu do la morto, por savi min -- ke kaptu min la morto, kiel gxi kaptis la amaton!" La lampo minacis estingigxi, _Leone della Rota_ denove postulis lumon, vinon. Li bezonis ilin ambaux en tiu nokto; lia animo prezentis sovagxan kaj brutan aspekton.

VI.

La Nigra Galero.

Sur la fortikajxeto _Liefkenhoek_ fiere flirtas la flago kun la leono de _Leon_ kaj la turoj de Kastilujo. La sama flago flirtas sur la fortikajxeto _Lillo_ kaj cxiuj aliaj fortikajxoj plenegaj da pafilegoj gxis la grandegaj muroj de la citadelo de Antverpeno.

Akraj okuloj gardas sur cxiuj tiuj muroj kaj remparoj, kaj voko kaj revoko nek tage, nek nokte silentas.

Sed proksima kaj vigla estas ankaux la malamiko. Cxiumomente li povas aperi. Kiu konas la horon, je kiu li venos?

Cxirkaux la bordoj de _Zeeland_ frapadas la ondoj de la Nordmaro. Logxas sur _Tholen_, sur _Schouwen_, sur norda kaj suda _Beveland_, sur _Walcheren_ la sovagxa fera raso, kiu, unua, jxuris plivolonte farigxi turka ol papa, kiu la argxentan duonlunon portas sur la cxapelo kaj la neestingeblan gxismortan malamon kontraux la hispanoj en la koro. Kiajn infanojn naskas la patrinoj sur tiuj sablomontetoj cxirkauxlavataj per la maro! Defendu nur, turoj de Kastilujo, bone nur gardu antaux la bastiono de Flandrujo, Leono de _Leon_; -- "plivolonte pereigita ol perdita estu la tero" -- tio estis zeelandaj sxipanoj, kiuj de la venkitaj hispanoj apud _Veere_, apud _Leyden_ sxiris la korojn el la brustoj, mordis kaj jxetis ilin antaux la hundojn:

"Mangxu, sed ili estas maldolcxaj."

Sur la fortikajxeto _Liefkenhoek_, sur la fortikajxeto _Lillo_, sur la reduto _Cruys_, sur la fortikajxetoj _Perle_ kaj _Sankto Filipo_, sur la fortikajxetoj _Maria_, _Ferdinand_ kaj _Isabella_, sonis seninterrompe la voko:

"Bone gardu! Bone gardu!"

La pafilegoj sur la bordo de _Brabant_, la pafilegoj sur la flandraj bordoj estas pretaj kracxi mortigon kaj pereigon sur la kuragxegan sxipon, kiu spite al ili sercxas la vojon kontrauxflue al Antverpeno.

"Bone gardu! Bone gardu!"

Sed la nokto estas malhela, nek lunlumo nek stelbrileto heligas gxin. Estas malfacile bone gardi en tiu nokto.

Kiom estas mallauxte kaj varme! Nur la mugxado de la grandega rivero konstante sonoras en la avertan vokon de la militistoj sur la remparoj:

"Bone gardu! Bone gardu!"

Kio krozas de la suda _Beveland_ la _Westerskeldon_, kie maro kaj rivero sin reciproke renkontas kaj ne plu estas diferencigeblaj unu de la alia? Kio glitas super la ondoj en la malhela nokto? Cent terurigajn brakojn gxi movas, kiel sago flugas, egale al la fantoma sxipo, egale al la Fluganta Holandano. Grandega sxipa korpo tratrancxas la ondojn, gxin sekvas aliaj malpli grandaj.

Kiom malhelpas la zeelandanojn la malhelo? Ili scias trovi la vojon sur la akvoj, sia patrujo. Unu malhela ombro sekvas la alian; en unu linio ili glitas -- neniu sono al la bordo, ecx la remiloj senbrue subakvigxas en la ondojn. Flustrataj iras la ordonoj de busxo al busxo! Cxiu scias, kion li devas fari, cxiu per grava jxuro estas devigata trudi la trancxilon en la gorgxon de la najbaro, se li per bruo, per ne pripensita voko metos en dangxeron la sukceson de la entrepreno.

Cxiu senkondicxe plenumos la jxuron, kaj se patron, fraton, filon li devus mortigi.

Lumo maldekstre --

Fortikajxeto _Lillo_!

Lumo dekstre --

Fortikajxeto _Liefkenhoek_!

Klare kaj auxdeble la vokoj de la hispanaj gardistoj frapas cxiun orelon sur la -- Nigra Galero kaj sur la sxipoj gxin akompanantaj.

Cxiu trancxilo, cxiu transrampilo estas preta -- ardetas la kasxitaj mecxajxoj apud la pafilegoj; -- fortege batas la koroj de la kuragxegaj viroj.

"Bone gardu! Bone gardu!" resonas en la malproksimo; grandan dangxeron havas post si la kuragxaj maristoj. Vivu la geuxza felicxo!

Kio briletas dekstre?

La lumoj de la vilagxo kaj fortikajxeto _Callao_.

Kio trembrilas apud la bordo de _Brabant_?

La lumoj de la vilagxo _Ordam_.

Kia mallauxto nun estas en tiu loko, kie la ponto, la _Estakada_ de Aleksandro _Farnese_ iam levigxis, la miraklo de la centjaro. Kia genio lumis tie! Kiom da sango fluis tie.

En tiu loko verkis _Johann Baptista Plato_ kaj _Barocci_; en tiu loko krevis la fajrosxipo de _Frederiko Giabinelli_ kaj plenigis aeron, teron kaj maron per ruinoj kaj dissxiritaj homaj korpoj.

Ankoraux nun, post tiom da jaroj, kelka respublikema urbano de Antverpeno nokte eksaltas el la dormo kaj opinias, ke jxus li estas vekata per la krakado de la granda eksplodo, kiu povis savi la grandan urbon kaj ne savis.

Sensone forglitas la Nigra Galero kun la ombrosimila sekvantaro super la terura loko --

"Gardu! Bone gardu!" eksonas la vocxo de la redutoj de _San Pedro_ kaj _Sankta Barbara_.

La lumoj de _Predigerhof_! la lumoj de la fortikajxeto _Maria_, la lumoj de la fortikajxeto _Ferdinand_ -- sonorilo, surde kaj solene, eksonas en la mallumo -- -- la sonorilo de la turo de Nia Kara Virino de Antverpeno. --

La dua horo!

Je sia loko staras la estro de la Nigra Galero, la brilan glavon en la mano; sed alia kondukas en tiu nokto la sxipon kaj la sxipanaron.

Se nur la plej malmulta lumero falus sur la vizagxon de tiu kondukanto, vi ektimus pro tiu vizagxo.

_Jan Norris_, la fiancxo de _Myga_, kiu estas kaptita sur la _Andrea Doria_; _Jan Norris_, la akvogeuxzo, kiu lasis la fiancxinon en la manoj de la malamikegoj; _Jan Norris_ kondukas en tiu nokto la Nigran Galeron!

La okulo de _Jan Norris_ vidas en la nokto, gxi penetras la mallumon kiel la plej helan tagon.

Savo -- Vengxo!

Gardu vin, _Leone della Rota_, malfelicxon kovas la nokto. Gardu vin, _Leone della Rota_, ne estas la tempo, por sin surdigi per virinamo kaj sicila vino! Gardu vian sxipon, _Leone della Rota_, gardu vin -- gardu vin kontraux la -- Nigra Galero! -- -- --

Sur la _Andrea Doria_ cxio estis ordonita kaj farita. Ankoraux tri horojn, kaj la gxenova sxipo estos ekmarsxinta, por sin kunigi kun la kvar antauxirintaj galeroj apud _Biervliet_ por la cxaso al la Nigra Galero. La sxipanaro uzis la mallongan tempon, kiu ankoraux estis donita al gxi, por dormi, ecx la gardistoj dormis sur la ferdeko, kaj la mecxajxo de la soldato apud la transirejo estis estingigxinta kiel cxiuj aliaj mecxajxoj sur la sxipo. Cxu la sxipo ne suficxe estis gardita sub la muroj de la urbo kaj la remparoj de la citadelo?

De la cxefa masto la sxiplanterno jxetas malkvietan flagrantan lumon sur la ferdekon. El la fenestroj de la kajuto falas malforta lumeto sur la malhelajn ondojn de la Skeldo, kiuj preterrapidas.

En la kajuto sin levas alten de la kusxejo de _Antonio Valani_, la leuxtenanto _Leone della Rota_.

"Estas finite!" diris li. "Li estas mortinta, cxu vi auxdas, _bella fiamminga_, li estas mortinta kaj -- estro de tiu cxi sxipo estas _Leone della Rota_! Cxu vi auxdas, belulino; mi ekposedas la heredajxon, -- ecx vi estas la mia; per la lasta spirado de la amiko vi farigxis la mia."

Denove plenigis la leuxtenanto de _Spinola_ la pokalon je vino.

"Kial vi vin forturnas kaj ektremas, bela _Myga_? Li estas mortinta, lia koro finbatis. Sed la mia ankoraux sovagxe kaj forte batas. Certe li estis mia amiko; sed per via amo mi vengxas ja lian morton."

Li levis la pokalon kaj eltrinkis.

"Al via memoro, bedauxrinda Antonio -- sur la vasta maro vi havos noblan maristan tombon. Ne sur la lando ili devas vin ensxoveli, sub la gajaj ondoj vi dormos, kiel decas al gxenova ido. En la brakoj de la maraj virinetoj vi dormos --"

"Kompatu, sankta Dio, sendu la morton, savu min, savu min!" ploris la malespera knabino; sed la ebria _Leone_ ridis sovagxe kaj fisone.

"Ne rigardu min tiamaniere, regxino -- hodiaux al mi la sorto, morgaux al alia -- tio estas la milito, tio estas la vivo. Cxu vi opinias, ke mi gxemu kaj murmuru pregxojn kiel pastracxo apud la kadavro de la amiko? Ha, se ni estus apud la bordo de la ligura maro, per rozoj kaj mirtoj ni ornamus la harojn por festi la belan nokton! En la nomo de la vengxo, en la nomo de la venko, venu en miajn brakojn, sovagxa geuxzino, venu kaj estu la mia, bela herezulino."

Kun fisona krio _Myga van Bergen_ sin krocxis al la fostoj de la kusxejo, en kiu kusxis etendite la pala sangmakulita korpo de _Antonio Valani_. Cxe la mortinto sxi sercxis sxirmon! Sed sovagxe ridante _Leone della Rota_ tiregis la malfelicxulinon alten kaj en siajn brakojn. Per ardantaj kisoj li kovris sxian busxon kaj sxiajn nudajn sxultrojn -- kiam surda falo eksonis super lia kapo, ke la lampo sub la plafono per tio ektremis. Krio -- lukto -- dua falo -- piedbato kaj pasxado de multaj piedoj -- sovagxa kriado -- kaj akra krako de karabeno -- terurplena, malfelicxplena voko:

"La geuxzoj! la geuxzoj! la geuxzoj sur la sxipo! Perfido! perfido! _All' arme! all' arme!_"

"Kio estas tio? _diavolo!_" ekkriis la leuxtenanto, lasante la knabinon kaj ekkaptante la glavon. -- -- Desur la sangoplena kusxejo ankoraux unu fojon sin levis la korpo de _Antonio Valani_, ankoraux unu fojon sin malfermis la okuloj vaste kaj rigide kaj fiksis la leuxtenanton:

"Defendu la sxipon -- perfidulo! Malnoblulo --" subite nigra sango ekfluegis el la busxo, reen falis _Antonio Valani_ -- la morto nun efektive tenis sian kaptajxon.

Sur la ferdeko post la faligo de la unua gardisto la tumulto farigxis pli kaj pli gxenerala kaj lauxta; la konfuzita, surprizita sxipanaro elrapidis, la armilojn hazarde prenitajn en la manoj --

"Al la armiloj! Perfido! La geuxzoj!"

Malbenoj -- gxemado -- pardonpetoj.

Genuen denove sin jxetis _Myga van Bergen_, dum la leuxtenanto, kun la glavo en la mano, supren rapidis. Sur la ferdeko lia piedo jam faletis pro kadavroj kaj vunditoj planken kusxantaj. Sovagxa estis la batalo, kaj la triumfa kriado de la nederlandanoj kaj la terura geuxza voko: "Prefere turkoj ol fipapanoj!" jam komencis sufoki la armkrion de la gxenovanoj, terure vekitaj el la dormo.

Kaj ecx nun ankoraux katosimile ili suprenrampis la pariojn de la _Andrea Doria_. Ankaux la plej proksimaj komercsxipoj kaj malgrandaj militsxipoj sxajnis esti atakitaj, cxar ankaux sur ili eksonis batalkrio, estis pafata, eklumis torcxoj.

Malespere _Leone della Rota_ sin jxetis kontraux la plej proksimaj malamikoj, per vortoj kaj agado kuragxigante la siajn al rezisto. En la garda domo apud la kajo vekigxis tamburo kaj rulis la hispanan veksignalon.

"La geuxzoj, la geuxzoj! La geuxzoj antaux Antverpeno! Perfido, perfido, la geuxzoj en la urbo!"

Torcxoj supren kaj malsupren eraris apud la riverbordo, lumoj aperis en la domoj malantaux la urbmuroj.

"Prefere turkoj ol fipapanoj! Venko, venko! La Nigra Galero! la Nigra Galero! venko! venko!" ekkriis la geuxzoj sur la gxenova galeono, cxiujn faligante antaux si. Pardonon oni ne donis; kiu ne estis planken pikata kaj batata, estis jxetata de la sxipo en la akvon. La vorto: la Nigra Galero! plenigis la korojn de la italoj per sovagxa teruro kaj pli ol cxio alia ilin malkuragxigis. Parto senespere forkuris, pli granda parto per la unua atako estis faligata; apud la cxefa masto, lumigata per la sxiplanterno ankoraux batalis malespera aro. Tie cxi kontrauxstaris la leuxtenanto _Leone della Rota_ kun la plej kuragxaj el siaj soldatoj, kaj fine tie cxi la tuta batalo sin kunigis. Jam la planko estis glitiga per sango kaj kovrita de kadavroj; multaj sovagxaj geuxzoj falis per la glavo de la itala leuxtenanto.

"Kuragxigxu, kuragxigxu, bravaj kunuloj -- aligxu al mi! Venos helpantoj de la lando! Kuragxigxu, kuragxigxu!" kriis _Leone_, zeelandanon faligante; sed anstataux tiu ekstaris nova batalanto, pasxante super la mortigitaj.

"Antauxen, antauxen, vi margeuxzoj! Faligu la italajn tiranojn -- malsupren la fiflagon; malsupren de la masto! Cxu vi konas min, italacxa fripono, -- malkuragxa knabinrabisto?"

"_Diavolo!_" ekkriis la leuxtenanto, rigida pro teruro kaj mirego; sed tuj li trankviligxis. "Cxu vi ne dronis, petegisto? Ha, des pli bone -- mangxu malvarman feron do -- jen!"

"Jen, jen! _Myga!_ savo! _Myga!_ vengxo! jen, fihundo, iru al la infero kaj salutu vian kunulacxon de _Jan Norris_, la margeuxzo!"

Planken en sian sangon falis _Leone della Rota_, la gxenovano, kaj _Jan Norris_ metis la piedon sur la bruston de la falinto kaj kriis en lian vizagxon:

"Savita estas _Myga_! Almilitita estas la Sxipo! Rakontu gxin en la infero!"

Samtempe li pusxis la sxiptrancxilon en la kolon de l'malamikego.

Mortigitaj dume estis ankaux la aliaj gxenovanoj, kiuj ne estis sin savintaj per forkuro; la batalo sur la _Andrea Doria_ estis finita, kaj jam la geuxzoj malligis la katenojn, kiuj ligis la sxipon al la kajo.

En la kajuto kusxis _Myga van Bergen_ svene en la brakoj de _Jan_, kiu suprenportis la fiancxinon el la terura loko, el la kunesto de la mortinta kapitano _Antonio Valani_, al la fresxa aero.

La batalo dauxris ankoraux sur kelkaj sxipoj same atakitaj per la nederlandanoj, sed jam kelkaj el ili, direktataj per geuxzaj manoj, elglitis en la riveregon, kaj sovagxharmonie sonis la kanto de la venkintoj tra la nokto:

Vilhelmo Nassauxano, Germana mia sort', Fidela je l'patrujo Mi restos gxis la mort'.

De la malantauxa parto de la _Andrea Doria_ nun la trumpetisto de la Nigra Galero trumpetis la saman melodion transen al la urbo, kaj en sovagxa hxoro la venkintaj soldatoj kantis:

Kiam de la hispanoj Ofendon pensas mi, La nobla koro sangas, Ho Nederlando vi!

Ecx la mortvunditaj geuxzoj sin levis de la planko je la solenaj, harmoniaj sonoj -- kaj tiuj, kiuj ne plu povis kanti, tamen movis la lipojn laux la vortoj de la kanto. Ankaux _Myga van Bergen_ per tio revekigxis el la sveno, kaj ridante kaj plorante en la brakoj de _Jan_ sxi kunkantis la himnon de libereco.

"Jen, mi do plenumas la promeson; kun kanontondro kaj sonorilkanto kaj trumpetsono mi edzinigas vin! Savita, savita!" gxojegis _Jan Norris_.

De la citadelo eksonis unu alarmpafo post la alia. Tamburo post tamburo sur la muroj kaj la remparoj de la urbo akompanis la timan vokon de la unuaj apud la kaja gruo. Kaj pli kaj pli lauxta farigxis la movado de la granda flandra urbo malantaux la muroj kaj remparoj, kaj kelka premita, kolera koro pli forte batis je la fieraj malpermesitaj melodioj, kiuj obstinege ondumis kontraux la hispanaj tamburoj, kaj des pli fortigxis, ju pli tiuj kontrauxbataladis. La alarmsonorilegoj akompane eksonis de cxiuj turoj. Kaj nun de la urbo kaj de la citadelo oni auxdis kontraux la kajo brukrakadon kaj tintadon; areto post areto marsxis sur la urbmurojn, areto post areto rapidis kontraux la riveron.

Sed pli kaj pli fiere eksonis tra cxiu tumulto:

"La sxild' al mi' ho Dio, Vi estas gxis la fin', Al vi nur mi konfidos, Ne plu forlasu min, Por ke mi restu pia, Vin servu cxiuhor', Forpelu la tiranojn Vundintajn min je l'kor'."

Miloj kaj miloj da koroj auxskultis malantaux la muroj, kiujn _Paciotti_ konstruis cxirkaux la urbo Antverpeno, en dolcxa tremado tiujn sonojn: miloj kaj miloj da okuloj malsekigxis pro tio.

Sed nun neniun malrapidon plu! La Nigra Galero estis fininta la plej belan verkon, nun estis necese gardadi la venkkaptajxon. Defendita per la pafado de la Nigra Galero _Jan Norris_, la estro sur la _Andrea Doria_, atingis la mezon de la Skeldo kaj malrapide malsupren veturis lauxlonge de la urbo. Sep kaptitaj malpli grandaj sxipoj jam kun la geuxzaj sxipoj antauxveturis; la Nigra Galero finis la procesion.

Kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno; kiel bone respondis la geuxzaj sxipoj kaj la _Andrea Doria_, kiu nun sub la almozulo-flago, per veloj gaje sxvelitaj de la matena vento, veturis la riveron lauxflue; kiel sxiregis _Don Federigo_ la harojn pro tia neauxdita faro!

Pafado el cxiuj redutoj kaj fortikajxetoj lauxlonge de la riverego!

Hojho, hojho, geuxza felicxo, geuxza felicxo! Kiom ne interesas la margeuxzojn, cxu la hispanoj pafas bone aux malbone? La vunditajn sub la ferdekon, la mortintajn en la akvon -- hojho, hojho, jen denove oni pafas de la Nigra Galero, antaux la fortikajxeto _Filipo_! Bum -- bum, jen reduto _Cruys_ sur la brabanta bordo.

Sed nun kondutu bone, nederlandanoj, la lasta riglilo, sed ankaux la plej forta devas esti forigata.

Jen sube en la matena nebulo lokigxas fortikajxeto _Liefkenhoek_.

Jen sube en la matena nebulo lokigxas fortikajxeto _Lillo_.

Nun, vi geuxzoj, al la pafilegoj, kiu ajn ankoraux povas movi manojn kaj piedojn.

Geuxza felicxo! Geuxza felicxo! -- -- -- --

Cxio estis preta en _Liefkenhoek_; la estro havis suficxe da tempo, por sin prepari; jam cxirkaux la dua la kapitano _Jeronimo_ estis vekinta lin. "Nu, kio estas, _sennor_?" estis demandinta la kolonelo, kaj la maljunulo estis levinta la sxultrojn kaj dirinta: "Eble estas ribelado en _Callao_, eble tumulto en Antverpeno, cxiuokaze mi petegas vin veni sur la remparojn, _sennor_." Kolerete la estro estis veninta al la sudorienta bastiono de la fortikajxeto kaj longtempe estis auxskultinta. Kvaronon da horo poste la tamburo denove estis vokinta la garnizonon sur la remparojn, kaj horon poste la kapitano estis dirinta:

"_Sennor_ kolonelo, mi mortpafigus cxiujn dumnoktajn gardistojn." --

Kiom da tempo nun jam dauxris la pafilegtondro lauxflue de la Skeldo? Ne estis mirige, ke cxio estis bonege preta sur la fortikajxeto _Liefkenhoek_, por bone akcepti la Nigran Galeron!

Antaux sia kompanio la kapitano _Jeronimo_ pasxis kun malhela mieno, kaj ju pli proksimigxis la pafado, des pli malhela gxi farigxis, laux lia kutimo. Li tiom da tempo estis ludinta la ludon, gxis tiu lin tedis -- ne, ne tedis -- gxis li estis tiel indiferenta pri gxi, kiel pri la -- spirado. La kapitano _Jeronimo_ laux kutimo nur estis movetinta la sxultrojn, kiam la sendito rajdanta tra la lando alportis de la fortikajxeto _Perle_ la unuan pli detalan informon pri la okazintajxoj apud Antverpeno. Kiom ajn koleregaj sin estis montrintaj la kunuloj; la maljuna soldato de _Alba_, _Requesens_ kaj _Farnese_ nur turnis la dorson al la sendito kaj pasxis al sia kompanio.

"Kaj tiun popolon ili opinias ankoraux povi venki?" li murmuretis. "Kiom da tempo jam estas enterigita en tiu tero la floro de Hispanujo, la kerno de gxia forto. Ve al vi, bedauxrinda patrujo!"

La kanonoj de la reduto _Cruys_ interrompis lian memparoladon. Eknegxis en la matena nebulo, oni vidis ne tri pasxojn distance.

"Jes, jes," murmuretis la maljuna soldato, "pafu nur ne vidante! kaj jen -- denove estas tiu malbenegita melodio, la tombokanto de la potenco kaj estimo de Hispanujo -- paf, paf, sxparu do vian pulvon, vi per gxi ilin do ne eksigos -- jes, jes, pafu nur, pafu, la kanto nur des pli lauxte sonas! Ho diablo, oni gxin jam parkere lernis."

En la pafilegtondron kaj la sonon de la nederlandaj trumpetoj zumis la kapitano _Jeronimo_:

"De Oranujo princo Mi estas sen ofend'. Hispanan mi la regxon Estimis cxiutemp'."

Li ne jam finis, kiam kuglo falegis apud li en lian kompanion kaj teren faligis de gxi ses virojn, mortigitajn aux vunditajn. De la gxenova galeono estis forpafita tiu kuglo; _Jan Norris_ sur la ferdeko komencis pafi preterveturante la fortikajxeton _Liefkenhoek_. La fortikajxeto tuj fortege respondis, sed nur malmulte malutilis la geuxzojn.

Sur la ferdeko de _Andrea Doria_ staris apud la amato _Myga van Bergen_.

Sxiaj okuloj brilegis; la kugloj de la hispanoj sxin tute ne gxenis. Super la kapoj de la gefiancxoj flirtis venke la geuxza flago, la flago de _Spinola_, malsupren sxirita, kusxis sub la piedoj de ili ambaux.

"Ankoraux plenan sxargon, kunuloj! Pafu! pafu! -- pafu! por honori _Myga_'n, mian fiancxinon!" vokis _Jan Norris_, svingante la cxapelon. "Jen la meza velstango falas en la akvon! Ne domagxe! Hoj ho! _Myga_, dolcxa fiancxino -- libera veturo! libera veturo! Auxdu, kiel la Nigra Galero apud _Lillo_ pafegas! Hojho! hojho! Prefere turko ol fipapano! Libera veturo! Libera maro! Ho dolcxa, dolcxa _Myga_, ho cxarma kara fiancxino, kiel mi amas vin!"

"Ho _Jan_, _Jan_, en tia fiera maniero neniam ankoraux fiancxino estis almilitata! Kion vi faris por mi!"

"Ha, kio do gxi estas?" ridis _Jan Norris_. "Italan sxipleuxtenanton mi mortigis kaj la kadavron de itala kapitano mi jxetis en la maron. La Nigra Galero savis vin kaj min -- eterne vivu la Nigra Galero!"

"Vivu! Vivu la Nigra Galero!" gxojegis la sxipanaro sur _Andrea Doria_, kaj antauxe maldekstre tondrigis la danksaluton la nigra sxipo, veturante sub la muroj de la fortikajxeto _Lillo_. --

"Lasu nur", diris la kapitano _Jeronimo_ al la kunuloj, kiuj volis forporti lin de la remparo. "Mi mortu en la vasta aero, farigxos al mi pli facile. Adiaux kunuloj, adiaux al vi cxiuj -- kaj kondutu bone. Mi vidas cxirkaux mi nur junajn, junecajn vizagxojn, kunuloj, mi deziras al vi pli da felicxo, ol atingis la pasinta armeo. Ni faris nian devon, -- fosu nur sur la kampo de _Jemmingen_, sur la _Mockerheide_, apud _Gemblours_ kaj apud Antverpeno -- -- ne ni estas kulpaj, ke -- ni -- ankoraux -- estas -- en la antauxa situacio! -- Adiaux, kunu--loj -- la gxisnuna armeo -- pereas! Adiaux, kaj Hispanujo -- por cxiam, la kompatinda Hispanujo! ..."

La kapitano _Jeronimo_ estis mortinta kaj senvorte cxirkauxis lin oficiroj kaj soldatoj de la garnizono de la fortikajxeto _Liefkenhoek_.