La Montarino: la poemaro pri Veslemey
Part 2
Jen dancas la gnomo en bela kolor' kun ringo sur haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor' dum tonoj cxirkauxe vibrantaj. Ravege por vi! Vi logxu kun mi! Sxpinilon argxentan ricevos vi.
Ursego bruna mi estas dum tag' en vastaj arbaroj kuranta, lavanta hararon profunde en lag' kaj fortajn torentojn vadanta. Mi ludas sur strand' kaj regas sur land' gxis fora montar' cxe la vidorand'.
Sed kiam proksimas la meznokta hor', kaj montoj englutis la tagon, la am-melodion vi auxdas el for', plej mildan, sorcxantan logadon. Venigas vi min, kaj sercxas mi vin por dormo sur brak' de mia amikin'.
Vi sidu en silko kaj brila argxent' en Blua-Mont' fiancxino. Neniam plu venos tag' de lament', peligxos cxagreno el sino. Ravege por vi! Vi logxu kun mi! Sxpinilon argxentan ricevos vi.
Li manon palbluan etendas al sxi. Sxi tremas pro tim' je la tusxo. Sed kiam sxi donus kison al li, sin montras la rata busxo. "Jesuo!" -- Injet' en sven' sur benket' kun nom' de l' savanto en sava pet'.
EN LA PASXTEJO
La vento-troloj
Tsxjuh! Buh! diras nord-ventulo, ululas trans nudaj altejoj; blankbarbe li flagras per nigra flugil', blankigxas sur mont' kaj herbejoj. -- Tsxju ...
Tsxjuh-hu-hu! diras trol' nord-uesta. Turnigxas kiloj, jahxtoj. Kirligxas la maro el profund', skuigxas gxis dek kvin klaftoj. -- Tsxju ...
Tsxjui-lu! diras uesta marulo en sia elmara furi'. Dance li ludas sur brunaj deklivoj; fidinda ne estas li. -- Tsxju ...
Tsxjui-lu! diras uesta marulo en sale malseka furor'. Li logas per sun' kaj bluo milda. Finigxas ofte per plor'! -- Tsxju ...
Tsxjui-su! diras ul' orienta, li akras en sia hel'. Li venas de brilaj montopintoj, kalvaj kun blanka cxapel'. -- Tsxju ...
Sulilu! diras suda lum-elf' susure en foliar', kaj lude li kantas kaj milde fajfas kun haroj el bunta florar'. -- Tsxju ...
Sulilu! diras suda lum-elf'; pasxtado tiam bonas. Kalme estas cxe sxton' sub sun'; sxafidoj miaj petolas. -- Tsxju ...
Sulilu! Beata somero kun sun' sur ej' kaj labor'. Jen gxuas mi dormon en erikej'; vekigxas el gxi sen plor'. -- Tsxju ...
Ne estas facile
Ho povra, nun vi frostas, gxentila mia sxaf' sub pluvo el la uesto, skualaj jxet' kaj paf'! La sxton' feina sxirmas vin kontraux humidec'. Kurbigxu kaj cxekusxu, tieas la eblec' por mildec'.
Bovino volas hejmen; strecxiga estas pel'; trankvilo ne trovigxas sub dauxra pluv' de l' cxiel'. Sed en fojnejo nia nun regas nur malplen'. Ni haltu en l' altejo; ni trovos ion jen, sen troa pen'.
Ne estas tiel acxe en sxirm' cxe l' roka mur'; pasigu ni la tempon en iom da sekur'! Kaj eble tie huldro enlasos nin al si; sxi scias, ke hodiaux dum pasxt' suferas ni, vi kaj mi.
Laux dorso komencigxis malvarma akva flu'. Mi tretis en la marcxon, kaj truon havas sxu'. Malseka peze estas vestajxo cxe la sin'. Nun haltu kaj atendu, ho kara vi, bovin', sekvu min!
Malvarmas; baldaux frosto en brusto pikos min. Rapidos mi al varmo en domo de patrin'. Mi povos ripozeti post sxangxo de vestajx'; farunon vi ricevos. Estos varma la trinkajx', ho sxatajx'!
Birdoj
Kra! Kra! grakas korniko, sub nuboj en peza flug', Humila vestigxas sxi per kamlot' sen brila butika tuk'.
Sxi iras sur kampo en aroj. Pri gajno ne mankas sci'. Sxi sxajnas digna bienmastrino; sxin tamen ne fidu vi.
Sxi havas legxan okupon cxe muro, barilo kaj pont', sed kiam atente ni pririgardas, sxi sxtelis ovojn sen hont'.
"Skar-rar!" diras pigo, sxi saltas kokete laux sxajn'. Skaras kaj vigle baskuladas, kaj tauxgas neniel ajn.
Sxi estas vagulino, disvastigant' de kverel'; sxi gxojas je klacxo, mensogo kaj mok'; ne estas sxi fremda pri sxtel'.
"Kvirli-kvit!" diras sturno, verd-nigra en brilo de sun'. Gxoje sxi saltas perle bela kiel infano en jun'.
"Tip-tip!" kuradante diras gracia motacil'. Sxi estas kiel infana penso, pura en sia babil'.
"Smek-smek!" saksikolo pepas seke sur sia sxtonar'. Sed eta, bruna birdo-regxo sin kasxas inter florar'.
"Tirli-ti!" alauxdo flugas cxielen sur gxojo-ond'. Kaj kiam sxi tirlas en fru-mateno, farigxas nova la mond'.
"Tirli-ti!" alauxdo levigxas al volba cxiel' en auxror'. Kiam sxi tirlas en fru-mateno tikligxas en mia kor'.
"Vi-vip!" la vanelo fieras per sia kapa gest', en plum-cxapelo, velura jako kaj blanka silka vesxt'.
Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabigxis gxi. Birda patrino dolore pepis; -- neniam plu faros mi.
Pluvio, la bela, bruna birdo, velurvestita trezor', kiam sxi fajfas en erikejo, varmigxas en mia kor'.
Pluvio, la bela, bruna birdo, kun pasxoj malpezaj sur grund', -- kiam sxi fajfas en erikejo, mi ploras en kora fund'.
Je somermezo
Suda pluv'! Somera pluv'! gutas milde el nubeto; ardan aeron gxi fresxigas, sunbrulita kamp' rosigxas. Gutas kaj gutadas longe; ter', printemp' lavigxas sanaj; cxesas post labor' kontenta milde, dolcxe pluv' vespere. Malfermigxas ekspirante flor', foli', vivantoj cxiuj, tigo, sxalm', eriko fresxa, la mirik' kaj junipero. Felicxego elspirigxas en la miloj da odoroj, miloj da odoroj dolcxaj, -- gxis l' aer' balzame fluas. Volvas teron en flarajxon ama svarmo de la vivo, kiel la vual' sur brunaj rondaj, logaj inaj mamoj.
Injo kun brutar' trankvila inter la montetoj pasxtas norde cxe la nigra lago, kunkreskanta marcx' per musko. Marcx' profunda, dangxerega sub la musk' kaj marcxa lano. Funde de la stagna lago dormas la erikserpento. En dekliv' brutar' pasxtigxas busxkaptante eriketojn; vigle la sxafidoj dancas al patrin' por sucxon sercxi. Kiam sin somer-vespero volvas mole super tero, kaj la hela fum' vespera vid-miragxe levas cxion -- jen trikajxon sxi forgesas pro impreso de la sensoj kaj en senpripensaj pensoj glitas for, vizie revas: Vidas ke herbej' vivigxas, ke vekigxas cxe sxtonaro kaj rekreskas la herbaro kie jen brutar' pasxtigxis. Montulin' en blua jupo, sur la brust' argxent-folioj, sidas sub dekliv' sur tufo, sxutas salon al bovinoj. Sxi ekstaras kaj logvokas, sxultre ondas la hararo; sin la grego vic-arigas kaj montaren vice pasxas. Brut' post brut' en bona ordo, laste Dimeld, granda bovo, kvazaux ombra ar' en movo siluetas en la nordo.
Estingigxis lum' surtera, grize velkas nuba ondo, auxskultante kusxas mondo; sonas kvazaux kant' vespera.
*
Longe restis vi kaj mi en la hejm-pasxtejo; por somero iros ni al la Skar-montejo. Venu, vi bovin', kun mi! Skar-deklivo fresxas pli.
Brutaro! Brutaro! Sur mont' estas verda herbaro! Bovinoj! Bovidoj! Hoj! Dimeld kaj Dros, Hoj! Randeliros, je vesper'!
Bone estas cxe Norda-mont' en bosko subterula. Longa la trankvila nokt'! Kurta tag' sunbrula! Fresxo, paco en montar', sxirmo kontraux malbonfar'.
Kiam sxveba nebulej' malheligas teron, ni vagante laux altej' gxuas la liberon. Dum nebulo sur dekliv' -- sendangxera huldra viv'.
Trol' min ofte en vesper' ame alparolas; promesigxas mont' kaj ter' se mi lin nur volas. Tute ne allogas min vivo kiel trol-edzin'.
Huldro en aflikta plag' ame bruli devas por la hela knab' de l' tag', kiun sxi prirevas. Huldran econ sxangxus mi, kontraux estontec' kun li.
Sunlevigx' kaj sunsubir', vintroj venas, pasas; sen amik' kun amdezir' huldro sola vagas. Longe dauxros ema brul'; venos ne la hela ul'.
Brutaro! Brutaro! Sur mont' estas verda herbaro! Bovinoj! Bovidoj! Pasxtejen sopir', altejen la ir' je vesper'!
La herbsezono
Falcxigxas lauxvice la bunta florar', cxar kantas falcxiloj en suka herbar' la herbojn elradikantaj. Facilas falcxad' en rosmola herbej'. Lauxvice svingadas sin en la falcxej' la knaboj kvazaux dancantaj.
Jes, svingu kaj razu herbejon, falcxist'. Odore disfalas la herb' sen rezist'. Aroma mondo de floroj! Inundas deklivon, vilagxon l' odor', kaj sento de sekureco en kor' dum mezsomertagaj horoj.
Alternu nun suno kaj vent' sur herbej', ke l' dia rikolto en nia fojnej' sekure, benite stokigxu. Ke estu suficxa sekeco sub sun', ke putre ne velku la fojn' dum auxtun', kaj Julo gxojiga farigxu.
Injeto miras
Knabinoj rastas, falcxas knabar'; sxerckrioj flugas en gejunular'. -- Jen kiam la sorto regas --.
Vigle estas sur la herbejoj en la herbaro laux la falcxejoj. -- Jen kiam la sorto regas --.
Ekridi kaj sxerci -- nun bone pri gxi; kelkfoje tion ja faras ecx mi. -- Jen kiam la sorto regas --.
Imagu ke knabon afablan mi vidus, kiu pri mi, Montarino, ne ridus! -- Jen kiam la sorto regas --.
Jes, sxerce petoli faradu knabin', sed tamen cxu edzinigu sxi sin? -- Jen kiam la sorto regas --.
Se belas knab' kiel infanul', li igxos malgxentila junul'. -- Jen kiam la sorto regas --.
Se juna ulo afabla estas, li igxos trol' kiam li plenkreskas. -- Jen kiam la sorto regas --.
Imagu logi al svata iro. Imagu rajdi al nupt' kun viro. -- Jen kiam la sorto regas --.
Atendas nura mizer' edzinon, sed vivo sen viro ne logas knabinon. -- Jen kiam la sorto regas --.
Amuz' por knabino, sed pen' por edzin'. Prudento mankas al juna in'. -- Jen kiam la sorto regas --.
Prefere al sxangxi virginan staton akceptos mi pasxtistinan faton. -- Jen kiam la sorto regas ...
Prefere al dura edzina pen' mi iros almozi en cxies bien'. -- Jen kiam la sorto regas ...
Prefere al zorgoj pri idoj kaj vir' mi povrulinos en land' kaj foir'. -- Jen kiam la sorto regas ...
Ridi kaj sxerci suprajxe, -- jen mi; sed kisi barbulon? Ho, fore de gxi! -- -- Sed tamen, -- se l' sorto regus?
Kondamnita
Auxtuna vesper' super plata land'. Ekkrako mara cxe l' norda strand'.
Ueste blu-fridaj nuboj en sxveb'. L' okulo de l' tag' estingigxas en krev'.
La marcxoj dormas en bruma vesper'. Averte susuras fluanta river'.
Nebule insidas sorcxa fort'; -- rapidas Injeto al hejma kort'.
*
Sed vidas sxi sur la kamp' cxe l' river' strangan oldulon, kurbita al ter'.
Vestoj de jam pasinta jarcent' sxirmas lin kontraux la sxira vent'.
Frapas sxin akra anima sxok'. Ne povas sxi movi sin el la lok'.
Sxancele iras la vir' laux la bord' malantaux partiga barila pord'.
Stumble klopodas li sen trankvil' tiri kaj levi, sed staras baril'.
Levas kaj skuas per brak' kaj krur'. La sxtonoj kusxas fiksitaj al mur'.
Li krias kaj ploras el brusta prem'; krias en plor' kiel kant' en trem'.
*
Mi, sklavo al ricxeca sxajn', animon vendis por eta gajn'; por jena povra pec' de ter' jxuris mi min al eterna sufer'. Havenon kaj hejmon ne trovas mi. Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.
Kiu perfidis dum viv' en mond', por tiu sekvas kondamna respond'. Perdigxis fido, perdigxis renom'. Troveblas neniu amika dom'. Senvoja nun, kaduka mi! Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.
Jen translokigxis partiga sxton' senhoneste de mi pro mon'. Rompigxis fido, rompigxis vort', nun senamika mia sort'. Ne trovos patran sinon mi. Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.
ILI VOLAS PRENI SXIN
La lunluminoj
Dormas en vintro la tera sin'. Juna betulo en prujna lin' kvazaux argxente muldita, staras kiel el stela glim'.
Dormas en vintra somno la ter'. Lumas la lun' en cxiela sfer'. Miloj da diamantoj glimas sur brancxoj en frost-veter'.
Tuj ekbrilas radioj sen fin', kiam la brancxoj movas sin. Kvazaux vivas la bosko sub gemoj sxutitaj super gxin.
Injo sen sens' kaj pens' dum star' gapas al tiu argxenta klar'; subite sxi vidas inojn; dance iras la hela ar'.
Hela aro en ronda ir' pasxas silente en sxveba gir', kvazaux songxe dancantaj laux tintil' kaj argxenta lir'.
Kreis ilin aera pal'; el luna krep' estas rob' kaj sxal', kudritaj per stela brilo, kasxas mametojn karesa vual'.
Lauxdorse falas flagranta harar', glima kvazaux argxenta ar'. Super la palaj vangoj en stela songxo okula par'.
Sunon ne spertis ilia vid'; dancas la juna aro sen rid'; rigide nur ili ridetas. Dormas la trajtoj en sia frid'.
Injo staras kvazaux en tranc', rigardas songxe al tiu danc'. Kapklinas ili salute, kaj dissolvigxas en bruma trans'.
Profanado
Sxi tristas, la knabin', en tim' de io; frostigxas sxia sin' de sombra scio.
Cxu baldaux logxu sxi sur drauxg-insuloj? Cxu celu nun pri sxi la in-junuloj?
Sxi brulas en torpor' ecx kiam ventas. Pri pika brustdolor' sxi ade sentas.
Cxe brutoj dum pasxtad' sxi rev-langvoras, sencelas en vagad', ne plu memoras.
Dimancxon kun patrin' al kirk' sxi iras. Per sankta vort' l' anim' cxu refortigxas?
Alrulas el la mar' la nub' pluvadon. Obtuzas nebular' sonorigadon.
Sxi vage tra tombej' en tristo venas. Jen osto en herbej', kaj gxin sxi prenas.
Solene cxe la sin' sxi tuj gxin kasxu. Fantomojn el l' anim' gxi nun forcxasu.
La postulanto
Sur lito sxi dum nokta hor' auxskultas kiel vent' kun plor' la domon cxirkauxblovas. La tempo lantas dum la ir'; pro brulo jen, jen frida sxir' ne dormi Injo povas.
Kusxanta en premiga tord' sxi auxdas frapon al la pord'; sxin atentigas tiu. Demandas sxi: Cxu estas hom' en cxi vetero ekster dom'? -- Sed ne respondas iu.
Irante tien fojojn tri neniun tamen vidas sxi. Sxi timas ion fian, kaj sub kovrilo en la lit' pregxadas busxe sen hezit' tri fojojn "Patro Nia"-n.
Dum kusxas sxi je sxvita brul', cxe l' lit' aperas drauxga ul'. Cxu venis li tra l' planko? Li staras blanka kaj sen vort' kaj lamas per pied' sen fort' gxis cxe la lita flanko.
Potenca forto de l' mortint' sentigas sxin paralizint'. La gorgxo sufokigxas. Per frida man' li palpas sxin gxis ene cxe l' premita sin' la osto ektusxigxas.
"La mia!" rauxke krias li, "konsekran sxloson rompis vi per sxtelo de ostero; revenu kaj remetu gxin; de l' drauxga fato savu min al paco en la tero."
Li malaperas; el horor' vekigxas sxi kaj kun gxemplor' cxe panjon sin ensxovas. Pro ties milda komprenem' sxi pacon post la kora prem' kaj dormon baldaux trovas.
Ekstere dauxre blovas.
En la nebulo
Cxe vitro staras sxi dum pluvet'; Cxe l' sin' kasxigxas la drauxg-ostet'.
Denove ekfridas bruste angor'. Kirkveston surmetas sxi en fervor'.
La oston sxi volvas en tukon de lin'; al kirko sxi tuj rapidigas sin.
Neston sxi fosas en tomba ter', sed je rigard': neniu oster'!
Konfuzis sxin iu sorcxa truk', cxar for estas osto kaj for la tuk'.
Fridigxas sxi nun, ne estas gxoj'; sxi fosas kaj sercxas sur tomb' kaj voj'.
Sovagxe sxi fosas, l' anim' en panik'; sxi fosas gxis sangas unga radik'.
Sxi sercxas gxis sxvelas la man' en dolor'; nenion sxi trovas; for estas for.
Brueto de pasx' en tombeja angul'. Skuata de rido jen staras grizul'.
"Por vi merite! Ho-ho! Hi-hi! Hieraux forgesis vi lakton por mi!"
For li estas sur vigla krur'. Hurlas la vent' laux kirka mur'.
Sola sxi staras; for la gnom'. Frapas la vent' al la kirka dom'.
Murmur' el tero atingas sxin: "Osteto mia! -- -- -- Redonu gxin -- --"
Sxi kion faru? Kien la kur'? Nebulas sombre cxe l' kirka tur'.
El tomb' etendas sin krifa man'. Sxi krias pro timo, kaj ek elan'.
Injeto malsana
Pro febro sxi deliras; tage kaj nokte doloras. Vartas sxin Panjo laux la pov'; silente por Injo sxi ploras.
"Vi alta Dio supre, ne sxargxu sur min cxi tion! Vi scias sxi estas la lasta por mi. Ne prenu for de mi Injon.
Fil' mia velis transmaren; li ne estis knab' estiminda. Iris urben plej agxa filin'; Sxi nun estas cxies preninda.
La dua filino mortis; rompis gxi koron mian. Povra, bona Lizabet', ne gxuus vi vivon vian.
Nun mi ne havas pliajn; indulgi min grace vi devos. Lasu mian Injeton en pac' gxis min el la mond' vi ricevos."
Injeto kusxas delire, lamentas en halucinoj. Kun monstroj kaj drauxgoj baraktas sxi, murmuras pri lunluminoj.
Negxosxtormo
Peze bruas, rompigxas kaj krakas, sombrigxas pro negxa falado; alteje nubigxas, glacioj knaras, elmare hurlas tondrado. De fortoj senbridaj la tero premigxas; kaj frosto krevigas, sxtormjxetoj ruligxas; kaj voj' kaj ej' kaj cxiu pasej de negxaj dunoj fermigxas.
Kaj lupoj ululas en altaj krutejoj, kun sxauxma sang' cxe dentaro. Embuskas la niks' sub glaci' en fluejoj, kadavre fetora la flaro. Tra mara sxauxmo drauxgo kasxiras, hurlante en sxtormo, mokante alkrias; rikana rideg'; al li la predeg'! Per kadavroj la bordo pontigxas.
Cxiel' kaj altej' kaj la grizaj sxtonegoj kovrigxas per negxa blovado; kaj fale bruas en mont' kaj rokegoj, kaj bolas sur sxer' kaj cxe kabo. Pro fortoj senbridaj la mond' dezertigxos, kaj cxio sxirigxos kaj ekneniigxos; kaj best' kaj hom' sin sxirmas en dom'. Cxu vivo nun estingigxos?
*
Sxi kusxas gestante en plend', Injet'; ekstere cxio grizigxas. Rigardas sxi time tra fenestret'; teruraj ogroj vidigxas; Injeto febre trepidas.
Kiel montaj ombroj ili laux sxajn' kun kapo en nuboj iras. Cxielon kaj maron kaj cxion ajn ili turnas kaj trene tiras, kaj cxion per koto sxmiras.
Unu en maro gxis la tali' el fundo gxin skue movas; alia sur iu nordeja glaci' el acxa fauxkego blovas; similan oni ne trovas.
Iu estas en fora nord-uest' nubaron pezan tiranta. Negxon blovas ogrin' en tempest' el tuta povo spiranta, la junan printempon pelanta.
Sur Skarekula en roka tru', dancejo satana dum Julo, kunsidas vice trolinoj dek du sorcxantaj per rauxka ululo estingon de l' sun' en nebulo.
Se ili atingus al sia cel', por troloj estus konkero; la viv' estingigxus treme en gel'; ekregus mallum' sur la tero kaj kovrus cxion glacxero.
Ridetas la sun' super nub' kaj nebul'; indulge toleri gxi provas; atingos gxin nek ilia ulul' nek sorcx', kiun ili kovas; -- lerni ili ne povas.
La drako
Pia-Per amas la mondon cxi; bienojn kaj kampojn kolektis li, suficxe ricevis neniam. La Hauxgastad-ejo, de panjo bien', en hume mola, fekunda teren', gxin havi avidis li cxiam.
Gxi estos nun baldaux je lia dispon'. Vidvinon li prunte helpis per mon' por porti la edzon en tombon. Kreskadis per rentoj la sxuld' laux esper', printempe okazos auxkcia afer'; akiros li jen la cxiomon.
Trunkege dika en iu tag' li sidas sur benk' postulante pri pag': "Ne plue de mi vi sxirmigxos". Ne helpas la plenda patrina pet': "Nun kiel farigxos? Ho povra Injet'! Al vilagxa prizorg' ni peligxos!"
Sed cxesas pro timo la veo kaj plor'; cxar kusxas Injeto sur lit' en stupor', terure aspekta sen senso. Pala sin turnas la maljunulin': "La bieno kun domo, do prenu vi gxin kun viv' sur la konscienco."
"Al kio sxi gapas? Kia horor'?" balbutas Per-Pia, grizigxas kolor', "sxi vidas teruran ion!" "Infan' mia povra, pacigxu nun vi; nutrajxon ni trovos por ambaux ni, -- ja ecx se sxtelu mi cxion."
Injeto siblas en paroksism': "La drako -- kun fauxko kiel abism' ... flamanta de kap' gxis la vosto ... Sinjoro ... Jesuo ... Ho jen la diabl'!" -- -- Kun argxenta baston' Pia-Per laux kapabl' elsaltas cxe l' porda fosto.
La helpo
Terure estas nokte; la fridaj mortintoj venas cxi tien el la fermita tombej'; kaj cxiuj sxin cxirkauxcxenas.
L' aeron gestante frapadas per manoj pugne premitaj la ar' kun ridacxaj makzeloj en fauxk' kaj dentoj grimac-disigitaj.
"Drauxgo-oston vi sxtelis ... Drauxgo-oston vi prenis ... Fride estas en nia tombej'. Pacon en mort' vi gxenis ..."
En tima sufok' sxi baraktas; sufere sin plende tordas; panjo ne havas pacon en kor', cxar sombraj pensoj sxin mordas.
La pastron sxi sercxas por helpo; primajstras li sorcxajxojn, kaj per la sankta, potenca vort' li ligos malicajn estajxojn.
En mantel' kaj kolum' la pastro alta cxelite staras; malicajn fortojn konas li; kolera li tuj ekflamas.
Li legas el sankta libro; pregxe li sorcxi celas: "En nom' de Jesu' mi ordonas je Di', kaj vin el la korpo forpelas."
Krakego tra l' tuta domo; fumtube hurlo terura; panjo ekploras larmojn el gxojo; sxi scias sin nun sekura.
Injeto malfermas l' okulojn, tre belajn en blua kolor'; li benas sxin per la blanka man', kio donas pacon en kor'.
"Benu kaj gardu vin la Sinjor'," li diras la pregxon dian; "okulo lia prilumu vin, kaj donu li pacon sian!" --
Parolas la pastro al panjo: "Revenos la sano kaj fort'." Li rajdas sur la fidela cxevalo for de l' kvieta kort'.
Injeto poste sentima dum kusxo trankvile mienis. Benigxu de Di' tiu pia vir'! Li fortojn malicajn katenis.
PRINTEMPAS
Je sunsubiro
Levigxas feoland' el mar' kun pinta mont'. Gxi kusxas en vespera klar' cxe l' horizont'.
En griza volv' mi vidis gxin, en nub-vapor', sanktejon cxe la mara lim' en fea for'.
Gxi dormas, tiu panoram', en songxa sorcx', sed jen la sunsubir' en flam', enorma torcx'!
Kaj sangorugxa sob la tag', purpura sxvel', en glim' kaj arda ekflamad' kaj en fabel'.
Glacia brulo en kulmin' kaj or-torent'! L' aer': ardej'! Kolor' de vin', smerald', argxent'!
Forvelkas flam' sur pala rand' en mara ond'; serenas ree feoland' cxe l' horizont'.
Dum laca vag' gxi logis min pro pac-sopir', sed tiu land' nur montras sin je sunsubir'.
Printempa tag'
Ho jen cxiel' en pur' kaj sun'. Benata mi, printempas nun. Jen ludas viv' en land', laux strand'; Libera mi el la malsan'.
Ho, kian tagon donis Di'! Al monta pinto vidas mi. Sur mar' aera diafan' min benas per sunluma ban'!
Auxdigxas kant'. Mi vidas: Jen alauxdo alte en seren' triladas en la blua hel'; atingos baldaux al cxiel'.
Flugile remas tra la klar' la mevo elen super mar'. Trilad', kvivito, pepo, kant' en arb', arbust', sur kort' kaj kamp'.
Ho, nun la sun' karesas min per varmoflu' cxe dors' kaj sin', kaj sxvebas milde la brizet' de l' sala maro en blovet'!
Jen gxermas tig', burgxon' en sxvel', levigxas suko sub la sxel'. Ho, dolcxa sent'! Vekigxas gxi ... Beate juna estas mi!
SOMERO EN LA MONTARO
Sur monta vojeto
En tim' mi iras en montar', l' animo en sufok'. Ho-hu! karcer' de terurar' por mi nun tiu lok'!
Malvastas brust' sub peza prem', ne spiri povas mi. Pensadas mi kun tima trem': La pint', cxu falos gxi?
Jen blokas roka mura front' por vid', anim' kaj sens'. Per griza kruta krest' de l' mont' barigxas mia mens'.
Izola mia stato nun sen fresxa mara vent'. Obtuza estas la rezon' de kri' el roka fend'.
Se for de roka sovagxej' mi turnas min en tim', tuj baras blua krut-sxtonej' jen por la vido-lim'.
Ho-hu! Mallum', premiga sent'! Fridigxas je genu'. Kaj hu! Dezerta mortsilent'! Kvazauxas tomba tru'.
La gxentila knabo
Gxis nun do servis Jon en la pasxtejo, plej agxa fil' de Amund en la Brot; vidigxas la bien' en montfendejo sur sxtupo en la montoflanka krut'. Por li finigxis servo de pasxtad'; li, plenkreskul', dungigxos por falcxad'.
Vizagxon lian junan plibeligas hararo hela, densa cxe la frunt'; sur lip' lanugo kreskas kvazaux punt', kaj en la busxo blankaj dentoj ridas. Li lerte saltas kiel kapra id'; moleston li prikantas nur kun rid'.
Li akompanos sxin en tiu tago por montri al sxi vojojn en l' altej'; konata estu ja la sovagxej' por ke sxi ne eraru dum la vago. Kaj konu sxin ja ankaux la brutar'; fremdulon ne tuj fidas la bestar'.
La grego estas en l' altej' pelata. Pli pura la aer' ol iam ajn; rokaron ecx vestigis sankta sxajn' en glim' de lumo el cxiel' portata. Profunde spiras sxi dum sia vag' kaj sucxas vivon el cxi dia tag'.
Li kantas, fajfas, drivas, babiladas, jen knab' en embaras', jen sagxa vir', pri suno kaj vetero dum ventadas, pri montoj, brutoj en la sama spir'. Rakontas li pri besto kaj bestino; pri "Dokka" multe, sonorilbovino.