La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)
Part 6
GS: Laŭ mi jes. La kulturpolitika dimensio fariĝos malpli grava, kompare kun la produkta kaj administra. La epoko de la "entrepreno-partio" baldaŭ finiĝos. Same kiel la Esperanta PEN transprenis de LF-koop la taskon demonstri la valoron de esperanto kiel arta perilo, la Forumo por la Esperanta Civito povos transpreni la taskon demonstri la valoron de nia lingvo kiel identigilo.
LOdE: Kiam denove kunvenos la Forumo, kaj el kiuj ĝi konsistos?
GS: Iam inter aŭgusto 1999 kaj aŭgusto 2000, laŭ decido de la Evolukomisiono (kies membroj estas David Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso kaj Ljubomir Trifonĉovski, vicmembroj Romano Bolognesi, Gyoergy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer). Rajtos aliĝi nur la establoj subskribintaj la Pakton: kompreneble ankaŭ ne partoprenintaj en la unua Forumo. Praktike, temos pri la Forumo de la Paktintoj.
LOdE: Kiun sintenon havos la Forumo rilate al la lingvo mem? Ĉu ĝi agnoskos la aŭtoritaton de la Akademio kiel "lingva kortumo"?
GS: Mi opinias ke la sinteno estos konservative fundamentisma, tial ke ni kredas esperanton transnacia kulturlingvo, kaj ne internacia helplingvo plibonigebla (kiel asertas André Albault) por la "fina venko" . . . Raŭmismo kondamnas ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj, kun kiuj koketas Iltis-anoj kaj kelkaj (eks)membroj de la Akademio. Se la Akademio mem ne distanciĝos de ili, mi persone kontraŭos asigni al ĝi la rolon de "lingva kortumo".
LOdE: Al kiu, do?
GS: La decido apartenos al la Forumo de la Paktintoj, sed ĝi dependos, mi emfazas, de la sinteno de la Akademio mem.
LOdE: Kie aperos la diversaj dokumentoj de la Forumo?
GS: Unuavice en "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", de kie ili estos libere kopieblaj.
Mi lasas al aliaj respondi al ĉi kulmino de absurdo. La ĉi-sekva artikolo de Lindstedt publikiĝis en numero 1998:11 de _La Ondo de Esperanto_, kaj tiu de Corsetti respondas al iu neidenta praversio de ĝi rete dissendita.
Jouko Lindstedt
Esperantujo apartenas al ĉiuj
La intervjuo kun Giorgio Silfer en _LOdE_ 10/98 kaj la (kontraŭ)kongresa numero 9-10/98 de _Heroldo de Esperanto_ raportas pri la "Forumo por la Esperanta Civito", okazinta en Svislando kaj iniciatita de LF-Koop. Oni povas konstati, ke la tiel nomataj raŭmistoj nun definitive forlasis la koncepton de Esperanto kiel ideo kaj movado strebanta al pli justa lingva ordo en la mondo: nun la ĉefa celo estas "atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la mapli disvastigitaj lingvoj"! Sendube tia elpaŝo inspiros la mondan gazetaron al spritaj artikoletoj pri tio, kiel la esperantistoj fine konfesas sian malvenkon. Ĉu Zamenhof deziris defendi malgrandajn lingvojn nur kreante unu plian?
Laŭ la analizo de Silfer en _Heroldo_, la spertoj en PEN-klubo [!] montris, ke la monda lingvo-problemo ne estas tia, kiel la esperantistoj kredis. Li pledas por pli vasta uzo de la hispana kaj araba kiel laborlingvoj en internaciaj organizoj. "Poste, eventuale, je individua nivelo, ekzistos ankaŭ la solvo de la lingva problemo pere de alternativa komunikilo." Estas interese, se vere tia estas la nova linio de Hungara Esperanto-Asocio aŭ Svisa Esperanto-Societo, kiuj partoprenis la Civito-Forumon. Se ni iam povos ekscii, kiuj vere partoprenis: la redaktoro de _Kontakto_ sciigis al mi, ke la revuo neniam aliĝis nek partoprenis, malgraŭ tia informo fare de la civituloj. La Akademio de Esperanto aliĝis per decido de la antaŭa gvida duopo (Bormann kaj Martinelli), sed la nova estraro elektita antaŭ ol la Civito-Forumo okazis sendis nenian oficialan reprezentanton al ĝi.
La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". La Pakto aprobita en la Civito-Forumo antaŭvidas preparadon de "Konstitucia Ĉarto de Esperantio". Sed ĝi neniam estos mia konstitucio, tamen mi apartenas al Esperantujo. Almenaŭ ekde la Bulonja Deklaracio estas klare, ke ĉiu uzanto de Esperanto rajtas sin nomi esperantisto, oni bezonas subiĝi al neniaj organizoj.
Siatempe, la Manifesto de Raŭmo (kiun mi kunverkis kun Silfer) celis deklari, ke ekzistas ne nur la Esperanto-movado, sed ankaŭ la Esperanto-komunumo. Ĝi ne estis la unua, nek la lasta dokumento de esperantistoj, kiuj emfazas tion. La komunumo kaj la movado (kies celojn formulas tre klare la Manifesto de Prago) kompletigas unu la alian. La movado devas esti organizita, la komunumo estas nefermita, plurcentra, libera. Se oni komencas organizi la komunumon -- eĉ se "federalisme", eĉ se en la spirito de Grutli 1291, kiun supozeble ĉiu barata, japana kaj brazila esperantisto konas -- se oni do pretendas organizi la komunumon, oni nur kreas duan movadon. La komunumo restas ekster ĉiaj organizaj provoj. Tial la raŭmistoj perfidis la Manifeston de Raŭmo.
Silfer estas lerta propagandanto: laŭ li la Montpeljera Strategia Forumo de la Eperanto-Komunumo okazis "interne de UEA" (kio ne veras, alie ja ekzemple SAT ne aliĝus!), dum la Civito-Forumo estis ideale malfermita al ĉiuj. Tamen, oni ja povis facile antaŭvidi, kiajn dokumentojn la Civito-Forumo akceptos, ĉar la raŭmismo jam delonge estas nur tia, kia ĝin degnas difini LF-Koop kaj Silfer mem.
Por doni unu ekzemplon: la Manifesto de Raŭmo havas unu ĉapitreton pri "La kongresoj kiel vojo al kresko": "Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj . . ." Estas malfacile akordigi tion kun la kolosa ĉikanado pri la ĉi-jara Universala Kongreso en la raŭmisma _Heroldo_, kie oni plendas ĝuste kaj precize pro tiu asimila, komunum-fortiga rolo de UK. Sed aliloke en la gazeto oni jam povas legi, ke Silfer ĝustigis tiun parton de la Manifesto: ekde nun ni parolu pri la Esperanto-centroj kiel vojo al kresko. Ĉu ĉio ĉi rememorigas vin pri certaj ideologioj kaj iliaj rajtigitaj interpretistoj?
En la intervjuo de _LOdE_, Silfer diras: "Raŭmismo kondamnas ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj." Mi ne subtenas ortografiajn reformojn, sed certe ni neniel pensis pri ili en Raŭmo en 1980! Sed ne estas la unua fojo, ke Silfer akaparas la rajton interpreti, kion la raŭmismo "ekzemple" kondamnas aŭ aprobas. En _LOdE_ li postulas, ke la Akademio de Esperanto distanciĝu de certaj reformemuloj, alie ĝi ne plu rajtos esti la "lingva kortumo" de la civituloj. Malofte iu tiel arogante starigas kondiĉojn al la Akademio kiu, kompreneble, neniel bezonas sin esprimi pri tio, kion faras ekzemple ĝiaj eksmembroj Albault aŭ Haupenthal. La Akademio ne ĉesis apogi la Fundamenton, kaj ĉiu esperantisto ja povas facile kompari radikalajn reformprovojn kun la Fundamento.
Mi ne timas por Esperantujo: tia megalomania entrepreno kiel la "Civito" nepre fiaskos. Sed mi bedaŭras ĉiujn esperantistojn, kiuj estos misgvidataj de ĝi kaj devos per amara sperto lerni, ke en Esperantujo troviĝas lertaj propagandistoj por malplenaj ideoj. La raŭmistoj ja neniam povus mem kreskigi la komunumon: oni fariĝas esperantisto pro simpatio al tiuj idealoj de tutmonda identeco kaj lingva egaleco, al kiuj la "Civito" turnas sian dorson -- oni ne esperantistiĝas por aparteni al senteritoria ludnacio aŭ al nova Malta ordeno. Tial la raŭmismo devas ĉiam paraziti sur la serioza movado.
Renato Corsetti
Ne tuŝu esperantistojn
Kiu diras ke suomoj estas tre trankvilaj silentuloj? Jouko, vi rajtas peti la honoran civitanecon de Malto. Mi kaj [Jorge] Camacho, kompare kun vi, estas veraj nordanoj. Aliflanke, pli bone ol mi aŭ [Jorge] vi elektas la temojn, pri kiuj vi eksplodas. Temas pri principaj temoj.
Tio, kion Heroldo raportis, estos studata en lernejoj por ĵurnalistoj kiel tipa ekzemplo de lerta misinformado. Kompreneble ĉiu revuo rajtas elekti sian stilon.
Kiam temas pri la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo, kies unua kunsido okazis en Montpeliero, mi povas nur diri ke en ĝi estas loko por ĉiuj (mi substrekas: ĉiuj) organizaĵoj, centroj, kooperativoj ktp. de esperantistoj.
Mi refaras ĉi tie publike la inviton, kiu estis farata al la unuopaj organizaĵoj. Se KCE, LF-Koop, PEN-Klubo aŭ kiu ajn alia organizaĵo volas aliĝi al tiu Forumo, la pordoj estas vaste malfermitaj. La forumo celas kunligi ĉiujn erojn de la esperantlingva komunumo, por ke ili amike kaj samnivele kunlaboru unu kun la alia. Ne estas antaŭkondiĉoj aŭ subskribendaj dokumentoj.
Pri la idearo de sendependa "kvazaŭ-ŝtato", mi ne havas ion por aldoni al tio, kion Jouko diris.
Mi volas iom korekti tion, kion Jouko diris: "Kiam oni komencis vidi tion [la gravecon de la komunumo] ankaŭ en UEA-rondoj -- ne malplej pro la analizoj de Humphrey Tonkin". Nu, kvankam Humphrey Tonkin havas multajn meritojn, mi volas diri ke jam Hodler pensis ĉefe pri la komunumo, kiam li fondis UEA'n.
Krome, kiam venas riproĉoj al UEA, ofte tiuj riproĉoj estas de la speco: "Vi nur okupiĝas pri administrado de la membroj kaj servoj al ili. Vi dediĉas tro malmultan energion al disvastigado de Esperanto".
"Kio min ofendas kvazaŭ persone, eĉ se ne estas persona afero, estas la provo de la 'civito' uzurpi la koncepton 'Esperantujo' (kvankam en la misformo 'Esperantio')." Kaj mi aldonas ke mi persone estas multe pli ofendita, kiam oni klopodas trompi simplajn esperantistojn. Mi konas amason da simplanimaj esperantistoj, kiuj eble eĉ konfuzas SAT kaj UEA, sed kiuj dediĉas al la afero de Esperanto sian tempon kaj monon, sen eĉ la espero esti menciataj en la bulteno de la loka klubo. Kiam oni klopodas trompi tiujn sindonemajn homojn per distordo de la faktoj kaj per svingado de alte sonaj konceptoj, por celoj pri kiuj mi ne volas paroli, mi iĝas pli kolera ol Jouko, ĉar tio similas al ŝtelado de bombonoj ĉe infanoj. Ne tuŝu esperantistojn. Se vi volas vi havas la tutan neesperantistan mondon je dispono. Provu tie.
Claude Piron
[Pri "eminentaj" esperantistoj]
Ŝajne duflanka karaktero estas ofta afero ĉe "eminentaj" esperantistoj. Mi ne havas specialan klarigon pri la fenomeno, sed mi konstatas, ke la esperanto-mondo allogas homojn (aŭ pli facile ol aliaj medioj havigas teneblan lokon al homoj) kiujn karakterizas tuta serio da tipaj trajtoj:
+ ili havas pri si altan, se ne diri grandiozan, opinion;
+ ili emas juĝi kaj kondamni;
+ ili agas, skribas, parolas, kvazaŭ estus evidente, ke ili rajtas juĝi kaj kondamni, kaj por tio kompetentas (aŭ pli kompetentas ol ĉiu ajn alia);
+ ili ne havas dubojn pri sia praveco;
+ ili estas afablaj, amikecaj, kelkfoje eĉ ĉarmaj en interpersonaj rilatoj;
+ ilia cerba funkciado estas tipa pri la maldekstra duonsfero, pli analiza ol sinteza, pli teoria ol praktika, pli "fakta" ol "etosa", pli "pensa" ol "senta" aŭ "intuicia";
+ ili ne povas pritrakti ion, kio ne estas nete difinebla;
+ ili emas konsideri, ke ĉiu problemo povas havi nur unu ĝustan solvon;
+ ili estas ne tre toleremaj (konsekvenco de la ĵus citita trajto en la sfero de interhomaj rilatoj);
+ ili evitas person-al-personan alfrontiĝon, sed tre ofte diskonigas siajn juĝojn publike (ili neniam sendos al vi leteron, sed ne hezitos publikigi artikolon aŭ pamfleton pri vi);
+ ili montriĝas nekapablaj konsideradi argumenton kontraŭan al ilia starpunkto (ili rebatas antaŭ ol pripensi, aŭ simple ignoras la fakton, ke iu alia malsamopinias);
+ ili povas paroli rapide kaj verve, kaj ridigi publikon (ofte per sia ironio);
+ ili fakte ne elportas kritikon (kvankam ili povas tion ŝajnigi);
+ ili ofte havas tre rigidan, fortan opinion pri tre eta, negrava detalo;
+ ili havas rapidan, akran inteligentecon, kiu koncentriĝas unue aŭ nur sur la negativaj aspektoj de la koncerna afero;
+ ili havas bonegan memoron, kaj sekve grandan erudicion, ofte en tre diversaj kampoj;
+ ili fascinas, dum tempo, parton de la koncerna publiko, kiu povas portempe surpiedestaligi ilin: la piedestalon ili videble (infanece) ĝuas;
+ al multaj ili donas la impreson, ke ili pli ŝatas ideojn kaj abstraktaĵojn (regulojn, principojn . . .) ol homojn;
+ ili estas tre netaj, klarliniaj kaj relative rigidaj en la maniero korpe teni sin aŭ sin vesti;
+ ili strukturas rilatadon alprenante la rolon de patro kaj provante devigi la aliulon roli kiel infano;
+ ili estas pli nekonsciaj pri siaj malfortoj aŭ ridindaj aspektoj ol la plimulto el la homoj, kvazaŭ konstati ion negativan pri si estus netolereble.
+ ili estas viroj;
+ pluraj el tiuj, kiujn mi persone kona/is (ekzemple S., L., H., J.), kapabla/is paroli admire pri si mem dum tuta horo, ne rimarkante, kiel stranga tio aperas al la ĉirkaŭuloj.
Kial personecoj tiel strukturitaj iom oftas en Esperantujo, estas malfacile diri. Eble ĉar estas medio sufiĉe malvasta por ke estu relative facile eminenti (mi publikigis en esperanto romanojn, kiujn mi neniam povus publikigi en lingvo kun vasta verkistaro, kaj sekve kun forta konkurenco). Eble ankaŭ ĉar estas tiom da homoj, kiuj malbone regas la lingvon, ke iu, kiu bonege regas ĝin, facile trovas kontraŭulojn nekapablajn defendi sin.
Mi suspektas, ke tiaj homoj havas en si fortan agresemon, sed ne sentas sin fizike aŭ psike sufiĉe sekuraj por rekte ataki. Por antaŭgardi sin kontraŭ eventuala atako, ili havas ridetan, afablan sintenon. Ili provas eviti la danĝeron de alfrontado per ĉarmo al la amaso kaj bato al la unuopulo. Al psikologo ili donas la impreson, ke ili kompensas ion neelporteble vakuan, aŭ negativan, funde de si. Kvazaŭ ilia tuta energio estus dediĉita al la celo "mi ne vidu, ke mi valoras nenion", al iu bezono pruvi sin pli alta ol la aliaj.
La strukturiĝo de tia personeco verŝajne komenciĝis en la infaneco, kiam la intelekto kapablas rezoni nur per du terminoj: 'ĉio / nenio', 'unua / lasta'. Por tia pensosistemo [***], la sola maniero ne esti lastulo (t.e. iu forĵetinda, mokinda), estas eminenti. Kaj por atingi la supron, kaj pri tio ne dubi, estas utile malaltigi kiel eble plej multe da aliuloj. Ĉiu kritiko al iu alia do fortigas la senton pri praveco kaj supereco, kaj krome ĝi iom kontentigas la agreseman bezonon venĝi sin kontraŭ homaro, kiu malhelpis onin ĝui dekomence senton pri plena sekureco. Sed eble ĉio ĉi estas nur la frukto de senbaza cerbumado. Fakte mi neniam havis okazon vere kontroli miajn hipotezojn, ĉar miaj rilatoj kun tiaj homoj neniam atingis la gradon de konfidenceco, sen kiu oni ne vere konas la alian.
[***] NOTO:
Eble la parto pri la infaneca dutermina pensado ne estas sufiĉe disvolvita. Tial mi aldonas pliklarigon. Ĝis la aĝo de proksimume ses jaroj, la intelekto de infano ne povas funkcii uzante pli ol du terminojn. Tiu manko bedaŭrinde relative ofte plu retroviĝas en plenkreskuloj, en kampoj, kie la intelekta funkciado ne povis vere maturiĝi (kaj nia socio, inkluzive de la lerneja instruado, ne ebligas al ĝi maturiĝi en kampoj kiel politiko, metafiziko, emocia kaj senta vivo, homaj rilatoj, ktp. La fakto, ke tiom da homoj komprenas, ke esperanto celas anstataŭi la aliajn lingvojn fontas el tiu infaneca pensmaniero: la problemo strukturiĝas en du terminojn: naciaj lingvoj, internacia lingvo; ne eblas loko por ambaŭ).
Karakterizo de tiu mensa funkciado estas, ke konstante aperas simetrioj, kiuj ne ekzistas en la realo. Unu el la plej tipaj estas: "se li aŭ ŝi eraras, mi pravas" aŭ "se ŝi aŭ li estas pli malalta, mi estas pli alta".
Tiaj simetrioj estas fuŝaj per tio, ke mi tute ne ŝanĝiĝas pro tio, ke iu alia ŝanĝiĝis, ke okazis io al li, aŭ ke li elmontris iun mankon. Kompreneble, se iu falis malalten, mi estas pli alta -- rilate al tiu. Sed tio ne signifas ke objektive kaj ĝenerale io ŝanĝiĝis en mia alteco. En la personeca strukturo, kiun mi priskribis pri eminentuloj, la objektiva funkciado ne encerbiĝis, kaj la koncernatoj plu funkcias en memtaksado kiel kvinjaruloj. Ili do serĉas ĉiajn okazojn montri la erarojn en la aliaj, ĉar tio donas al ili senton pri altestareco, kaj ili sopiras al tiu sento, ili havas kvazaŭ nekontentigeblan soifon al ĝi, verŝajne pro nekonscia tre profunda kaj vunda sento pri malalteco, eteco, nenivaloro.
Alivorte, iu matura koncerne sian membildon akceptas sin tia, kia li aŭ ŝi estas, ĉu sen speciala deziro plibonigi sin, ĉu kun tia deziro, sed ŝi aŭ li ne bezonas, por senti sin akceptebla/akceptinda, ke la aliaj (aŭ iu alia, sed en tiu dutermina pensado, "iu alia" kaj "ĉiuj aliaj" estas la samo) situu malsupre.
Eble mi perdigis vian tempon per ĉi tiuj precizigoj, se tiel, bonvolu pardoni min. Sed la kompreno pri falsaj simetrioj ŝajnas al mi tre grava por kompreni la mensan funkciadon de la tipo, kiun mi priskribis en mia antaŭa mesaĝo.
Lastsekunda informo
Lastsekunde mi eksciis, ke ERA-Radikala Asocio forlasis la Forumon por la Esperanta Civito kaj ĉi ties Evolu-komisionon (EKo), laŭ retmesaĝo el la diskutlisto de ERA plusendita kun la titolo _Ili kverelis_. Nekredeble!!! kaj subskribita de Daniela Giglioli je 25.02.1999. Ju pli da divorcoj, des malpli da tentakloj . . . La tri-epizoda informo finiĝas jene: "_Lasta epizodo: la Vicmembro Silfer -- tiu estas kiu, eventuale, devus anstataŭi efektivan Membron -- submetas voĉdone al la efektivaj membroj de EKo sian 'Ĉarton pri konstitucia monarkio' kaj proponas sin mem kiel 'Reĝo[n] de Ĉiuj Esperantioj'. Ĉar ni ne volas spekti tiun lastan antaŭviditan epilogon, ERA forlasas la Evolu-Komisionon kaj la Forumon._"
452 farenhejtoj
_al Ljubomir Trifonĉovski_
--Tiuj, kiuj kalumnie nomas min "Kulturministro sen kulturo kaj sen klero", evidente nur mensogas, mistifikas kaj malicas. En la universitato, patro-sprone, mi sukcese kursis juron unu jaron, sed mi baldaŭ ekdecidis miajn studojn foroferi por la bono de l' Partio. Ĉar la Ordon ni konservu, hipotezajn malamikojn de l' Partio kaj Patrujo mi volonte ekzekutos laŭ la leĝoj, kiujn diktas nia Popolestro kara. Mi nur peras la ordonojn kaj dezirojn Popolestrajn; mi nur servas diligente la bonfarton de l' Reĝimo, ĉiutage kun pli firmaj strebo, ardo, sindediĉo. La rezulton, senkonteste, la Civito mem aklamas. Post la Venko, tenas vigla tiun ĉi Departementon disidentoj plej obscenaj, kritikaĵoj elsarkindaj, manuskriptoj por bruligo. La Realo ĝin sankcias: ascendunte unu ŝtupon, unu rangon, unu gradon mi postenus apud Li.
_(La Kulturministro)_
Ikselo, 21.09.1998
End of Project Gutenberg's La liturgio de l' foiro, by Jorge Camacho