La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)
Part 5
Krome jen kaj jen venis al mia kapo novaj ideoj, kiel la konstato, ke la manifesta insistado pri krizo de identeco en la esperantistaro plus la detiama serĉado de propra (kaj nova) identeco kune emigas konkludi pri identeca krizo ĝuste ĉe raŭmistoj mem.
Kaj sendube la Manifesto de Raŭmo pravas pri unu punkto: ke esperantistoj mensogis kaj mensogas. Al si mem, kaj al la publiko aŭ merkato. Sed ne havas sencon anstataŭigi mensogojn per pliaj mensogoj, mitojn per mitoj, naivaĵojn per mistifikoj. Unue necesas koni kaj kompreni sin. Tial mi elverkis ĉi libreton. Prave diras Hèctor Alòs, ke "estas tiom da _Leteroj el Palestino_ verkendaj aŭ tradukendaj pli frue ol plia denunco" kontraŭ la polpa kliko! Mi konsentas. Fakte, nun, tagojn antaŭ mia reiro al Madrido, mi povintus lasi la tuton droni en forgeso. Sed mi preferis kunmeti ĉi heterogenan materialon, fini la ĉapitron kaj turni la paĝon. Kaj dediĉi min al pli gravaj aferoj.
Ĉar mi nek fortas nek emas nek tempas entrepreni enketadon, aŭ reverki mian tekston (temis ja pri _Elementoj por ekzegezo_, ne pri ia _Plene Analizita Foirismo_), mi citos ĉi-sekve kun la permeso de la aŭtoroj (kaj alfabet-orde laŭ la familiaj nomoj) nur kelkajn ilustrajn fragmentojn el parto de la ricevitaj leteroj. Ni komencu per tiu de Ricardo-Felipe Albert Reyna:
"Malgraŭ tempomanko mi forglutis 'La liturgion de l' foiro'. Mi nur bedaŭras, ke du gazet-eldonistoj afable cenzuris ĝin. Nu, ĉiu scias (aŭ sciu) siajn prioritatojn. Mi apogas centprocente vian tekston. Laŭ mia supraĵa kalkulo ni marŝas al enradikiĝanta faŝismo, tial mi bonvenigas vian provon senmaskigi la foirismon estiel formon de faŝismo."
Mi nur aldonu, kohere kun la substrekitaj vortoj komence de ĉi artikolo, ke, dum la sencenzuran kaj skandaleman _LKK_ mi daŭre apogas kaj simpatias, pri _LG_ mi perdis ĉian intereson. Albert Reyna (kies ĵus antaŭaj vortoj eĥas la devizon _Kion vi faras por eviti tion? Geesperantistoj el la tuta mondo agu energie kontraŭ la internacia faŝismo!_ -- el hispana internmilita afiŝo, kiun mi uzas ekranŝirmile) daŭrigas:
"Vi eble memoras ke antaŭ pluraj jaroj mi forte sentis min fora de esperantaĵoj ĉar (mia-dire) 'mi ne dividas celojn'. Nu, mi ĝojas nun legi vian tekston: 'Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio placas al mi!)'. Kaj -- plej ĉefe --, se Esperantujon regas cenzuro, mi diru klare, laŭte kaj elegante, ke Esperantujo ne ekzistas, kiel ne ekzistas Fumantujo, Filatelujo nek multaj aliaj Fikciujoj (inkluzive de la Klingona Imperio)."
Kontrastre, Hèctor Alòs i Font skribas:
"Mi ekzemple konsideras, ke la kvazaŭa komparo de (parto de) la esperantistaro al diaspora malplimulto estas riĉiga kaj povas montriĝi fruktodona: oni povas multon lerni, ekzemple, de armenoj, kiel ili sin organizas por vivteni sian kulturon diaspore (de la simpla disvendado de libroj kaj revuoj al la starigo kaj vartado de stabilaj teatraj aŭ muzikaj grupoj). [. . .] Aliflanke, mi ne plene konsentas kun vi, ke esperanto simple estas 'nobla hobio' [. . .]. Mi tamen kredas, ke ĉe ne malmultaj aktivaj esperantistoj nia iom aparta kunvivado kaj interagado kun homoj el multaj landoj, ĝenerale konsiderataj 'ekzotaj' ĉe ni, iom modlis nian mondpercepton."
Nenion mi havas kontraŭ "kvazaŭaj komparoj" aŭ senpretendaj metaforoj, kaj mi ĝojus, se oni povus lerni same multe de la foirisma demagogio, kiel de la reala kultura agado de armenoj (kiun mi, bedaŭrinde, ne konas). Cetere, eble iam mi entreprenos la seriozan instrospekton pri la motivoj de mia esperantumado, kiun proponas al mi Hèctor. Sed mi timetas, ke la konkludoj povus kabeigi ĉu min, ĉu aliajn . . .
Michel Duc Goninaz unue kritikas la cititan analizon fare de Piron dirante, ke "_se li 'neniam renkontis esperantiston, kiu favoris "faligon de la angla"', nu, probable li ne renkontis multajn esperantistojn, almenaŭ ne ĉiujn, almenaŭ ne min (eĉ se la vorton 'faligo' mi konsideras neadekvata)_". Aliflanke, kiam temas pri la manifest-aŭtoraj apartiĝemo kaj pretendo, ke nur ili pravas, laŭ Duc Goninaz "_Piron ne vidis en la unua peragrafo la uzon de 'ni' ('nia superegoo . . .' ktp), per kiu la aŭtoroj konsideras sin tute ne apartigitaj de la averaĝa esperantistaro, sed ja tre similaj -- eĉ se kun laŭdinda memkritiko_". Kaj fine li prezentas (plian!) pristudindan vidpunkton:
"En la tiutemaj polemikoj oni tute forgesis la historian dimension. La Manifesto de Raŭmo havis kiel ĉefan historian taskon (konscie aŭ nekonscie flanke de ties aŭtoroj -- tio ne gravas) forgesigi kaj, se eble, forviŝi la Deklaracion de Tyresö (1969). El tiu ĉi vidpunkto la 'Raŭmistoj' de 1980 (ankaŭ simbola jaro: entombigo de la jaroj '70!) estas la objektivaj komplicoj de la plej tradiciaj kaj 'pracelaj' esperantistoj, kiujn ili pretendis kritiki."
Preleginte en Rijeko pri ĉi temo, okaze de la tiea Internacia Junulara Kongreso en 1998, mi petis la publikon pri komentoj kaj demandoj. Pli ol unu aŭskultinto diris, ke por li (mi emus skribi "*gi" por ne pensigi pri vireco) "raŭmismo" signifas "ĝui la (bonan) etoson", t.e. amuziĝi, distri sin, amikumi kaj umikumi ktp. Nome, ne "labori por la movado, sin oferi, organizi. . .". Jen la ŝibolete kaj sezame moda vorto en junularaj renkontiĝoj, en TEJO-rondoj: ne "interna ideo" nek "frateco", sed "etoso". Sufiĉas legi komiksojn de Arnau por tion konstati. Evidente neniu plu pretas iĝi martiro, aŭ lakeo, aŭ putino, de esperanto -- ankaŭ ne mi. Ĉiu volas ĝui la etoson, la lingvon, la vivon, la hodiaŭon! Pasis for la tempoj piramidaj . . . Sed, krom tio, la ekvacio "raŭmismo = ĝui la etoson" montras nur la idean magrecon de la debato en Junularujo. Simplismo (t.e. pensado per sloganoj kiel "komunismo = ĉio por ĉiuj" aŭ "kristismo = eterna feliĉo") facile akiras adeptojn ankaŭ en niaj vicoj.
Multe pli nuancite argumentas Aldo de' Giorgi fine de ĉi alineo (parenteze: la bona stilo de liaj leteroj igas min pridubi, ke ĝuste li estus la aŭtoro de _La manto_; se ne li -- do kiu?):
"Memkompreneble mi legis kun ĝuo vian 'liturgion', kiu estas sendube tre dokta, detala kaj nepre interesa sociologia studo pri problemo, kiu meritas atenton, kaj kiun, bedaŭrinde, la ĝenerala esperantistaro, eĉ UEA, laŭŝajne tute ne prenas en konsideron aŭ taksas nur marĝena, malgrava danĝero. [. . .] Mi deziras ankaŭ klarigi kial mi iam skribis ke eble mi estas 'iaspeca' raŭmisto. Tia mi estas en la senco ke mi tre bone min sentis en la esperantisma movado, kie mi konis amason da tre karaj kaj interesaj homoj, kie mi multon lernis, kie mi povas vaste aktivi kaj amike interrilati, malgraŭ tio ke neniam mi tro fidis je iu, ia, iela, iama, ioma 'fina venko'."
Bele kaj ekvilibr(ig)e komentas Sten Johansson (kiu bonvolu indulgi la pres-artan modeston de ĉi libreto):
"Mi ŝatus komplimenti vin pro via 'liturgia' artikolo, kiun mi trovis tre sprita, ege malica kaj treege amuza. Mi komprenas ĝin kiel vivan kaj trafan esprimon de viaj sentoj. Kiel argumentado ĝi iom malpli-efikiĝas de la komparoj kun Hitler, Pinochet ktp. Krome, oni kredeble povus trakti vian tekston simile kiel vi traktas tiujn de Silfer, por elserĉi 'kamaĉaĵojn'. Kaj eblus imputi ankaŭ al vi diversajn psikologiajn motivojn de la tre alta 'temperaturo' en via artikolo. Ekz. ĉu ne povus esti reciproka projekcio? (T.e. vian eventualan subkonscian neagnoskitan internan despotecon vi projekcius sur Silferon, kiu ja prezentas tre taŭgan projekcian ekranon . . .)."
Ne povas manki ekstreme konciza prijuĝo fare de Gonçalo Neves:
"Hieraŭ mi (finfine!) legis vian broŝuron. Mi ege ŝatas ĝin, kaj tute ne komprenas kial iuj malrekomendis ĝian aperigon. Ĝi estas sobra, objektiva, vaste dokumentita, kaj (kiel ĉiam) belstila, vortsuka kaj leksik-abunda. [. . .] Temas do [. . .] pri dokumento esperantujologia, kiu nepre meritas disvastigon, kaj tial mi ege rekomendas ke vi klopodu ĝin aperigi."
Nek la senkompromise kritika voĉo de Joxemari Sarasua, kun kiu min ligas filipika korespondado pri naciismo kaj politiko:
"Ĝi vekis ĉe mi kontraŭdirajn impresojn. Unuflanke mi tre ĝuis vian skurĝon al la silfera rondo -- tuj partianiĝinte por vi senscie pri la kialo, eble pro osmoza empatio --, kaj ankaŭ vian erudician vervon . . . Sed aliflanke ĝi postlasis ĉe mi ian senton de vaneco. Komprenu min: la temo mem estas sensignifa, kaj mi domaĝas la tempegon kiun vi perdis dum ĝia verkado kaj kiun vi povintus uzi por verki viajn ŝatatajn [poemojn, novelojn ktp . . .]. Viaj kritikoj al foirismo sonas prave, kaj povas esti, ke mi mem konsentas kun ili. Sed, ĉu vere la afero tiom valoras? Ĉu vi ne pensas, ke foiristoj estas elita sektero, mikrominoritata merdero en la flako de esperantujo, kiu estas siavice pisguto meze de la oceano? Ili nombras ja nur kvar kaj unu tamburiston kiu bruas . . .!, la ceteraj akolitoj apartenas al la averaĝa homtipo kiun vi renkontis ekzemple en la lasta [kongreso]. Ĉu vere ili estas la avangardo de ia nacia fronto konkerunta ian promesitan landon? Ĉu vi iam serioze ekpensis pri risko de etniĝo de la esperantistoj, pri fondiĝo de ia esperanto-nacio? Sub la egido eble de prezidento Silfer? Estas groteske . . . Vi banaligas kaj distordas naciismon ĝis ekstremoj de nerekoneblo. Laŭ mia scio, etnismo -- aŭ gentismo aŭ kia ajn vi volas nomi ĝin -- laŭmodas ne lastatempe sed de la frua dek-naŭa jarcento, de kiam la germanaj romantikuloj. [. . .] Ankaŭ vi kvazaŭ urinus ekster la pisujon . . .". Tamen poste li ret-esprimas sin jene pri la ĵusaj komentoj: "Mi nur bedaŭras, ke ekster sia kunteksto ili aspektas pli negative ol intencite: mi ja tre ŝatis legi la libreton." Dankon, Joxemari!
Fine, eĉ Jakvo Schram, eldonanto de la libreto, kiun vi nun legas, ĉe la komenco reagis jene:
"Unuflanke mi admiras la verkon pro ĝia strukturo, vort-uzo, precipe kiel vi malkaŝas la Silfer-komedion ktp, aliflanke mi havas demandon: ĉu necesas uzi vian valoran tempon por skafandri [provizi per freŝa aero] organizon sensignifan? [. . .] Evidentas ke vi klopodas malkaŝi la papajn revojn de Silfer. Sed sciante ke Literatura Foiro direktas sin al 'elita intelektularo' [. . .] mi min demandas, ĉu tiu grupo ne estas sufiĉe saĝa por funkciigi siajn proprajn cerbojn kaj konstati ke Silfer nur revas pri simpla adeptaro."
Poste, ŝanĝinte (evidente) la opinion, li konfesis: "_La tutan vivon mi jam revas pri mia nomo sur la nigra listo de LF-koop_". Deziro plenumita!
La paĝosupran moton mi tiris el la sekva senganga frazo de (mi supozas) Aleksander Korĵenkov en la artikolo _Rondo vere "familia"_ (_La Ondo de Esperanto_, 1999:1): "_Draŝan publikan kritikon [fare] de la vidvo de la antaŭa redaktorino ricevis Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj Neves daŭrigis ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la redaktorinedzon Silfer (baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de Camacho)_". La profetitan filibron jen vi havas! Kaj al rusaj kolegoj mi lasas la taskon ekanalizi la rusan version aŭ surogaton de foirismo, kiun Korĵenkov kaj K-io laŭdire kaj onidire provas establi en sia vasta lando, kun sukceso simila al tiu de kamarado Gorbaĉov en la balot-intencaj sondoj. Strange, se, per reciproka imitado de malimitindaj kondutoj, Aleksander, Giorgio kaj Perla sukcesos fondi rondon familian tute propran, sen erarintaj filoj kaj favaj ŝafoj!
Nerektaj reagoj kaj respondoj venadis, neeviteble, de la kritikatoj. En sia kutima maniero ataki, per aludoj, per akuzoj svagaj kaj ambiguaj, kvazaŭ temus pri la sekso de l' anĝeloj, Silfer (en _Bonan matenon, HdE_ 1962-1963, 31 dec. 1998, p. 1 kaj 8) parolas pri "la nuntempaj Niemojevskoj", laŭ la nomo Niemojewski, aŭtoro de artikoloj en _Pola Esperantisto_ en 1914 (!), kadre de "kampanjo kiu alprenis klare kontraŭjudan karakteron". Konata metodo: ĉiujn kritikajn voĉojn ili elĵetas en la unu, solan kaj saman sakon de antisemitismo. Oportuna stampilo! Kritikanto iĝas antisemito, "*anarkoidulo", persono kiu "trovas en esperanto sian psikan rubujon" ktp. Ĉu necesas proklami, ke mi kun plezuro, intereso kaj admiro spektas filmojn kaj legas librojn fare de judaj aŭtoroj? Ke ĉi-monate mi legis _Se ĉi tio estas homo_, de Primo Levi? Sed ĉu diri ankaŭ, ke ĵus antaŭe okupis min _Kultura antropologio_, de Marvin Harris, kaj _La senmorta semo_, de Jordi Balló kaj Xavier Pérez, kaj tuj poste (t.e. ĝuste nun) _Fundamentaj mensogoj de la katolika eklezio_, de Pepe Rodríguez? Kiun tio koncernas? De kiu do peti la _nihil obstat_ (eklezia aprobo, imprimaturo)? Ĉu de la Kooperativo? Aŭ de la esperantuja PEN-klubo?
Ĉar ankaŭ ekster Esperantujo troveblas interesaj legaĵoj, taŭgaj por fari komparojn. Oni povas vidi, ekzemple, ke la agado de _Esperanta PEN-Centro_ havas mondajn precedentojn, kiel montras la perua verkisto Mario Vargas Llosa en _Carta a Kenzaburo Oé_ (_Letero al K.O._; _El País_, 17.01.1999, p. 15): "_Mi ne sciis, ke, en la sepdekaj jaroj, la japana PEN-klubo rifuzis protesti kontraŭ la persekutado de la korea poeto Kim Ji Ha. Dum mia tri-jara prezido de Internacia PEN-Klubo mi trovis, ke kelkaj Centroj malobservis sian devon batali kontraŭ cenzuro kaj kontraŭ politika molestado de verkistoj, nome la ekzistokialon mem de la institucio. La plej dolora kazo estis tiu de l' argentina romanisto Antonio di Benedetto, viktimo de la armea diktaturo, por kies liberigo kampanjis Internacia PEN-Klubo, kaj kiun eksigis la bonaera PEN pro nepago de kotizoj. Tiaj ĉi skandalaj kazoj estis tamen ne la regulo, sed escepto._"
Intertempe, suplemente, aperis novaj dokumentoj. "Sed" -- kiel kutimis aldonaĉi la sengusta aŭtor(in)o de _La manto_ -- "tio enĉapitriĝos venontpaĝe".
Bruselo, 01.03.1999
Intertempe ni legis . . .
. . . en _Heroldo de Esperanto_, n-ro 9-10 (1956-7), 10 septembro 1998, la sekvajn tekstojn, resp. sur p. 1, 4 kaj 5:
Pakto nigre sur blanko
Kunvokis Esperanta PEN-Centro kaj E-Radikala Asocio, organizis KCE, la dutagan Forumon prezidis ambasadoro György Nanovfszky. Aliĝis 25 establoj.
Post la inaŭgura parolado de Giorgio Silfer kaj raporto de Giorgio Pagano, la delegitoj pritraktis la diversajn demandojn, al kiuj respondas tri dokumentoj: la Pakto kaj aplikaj rezolucioj.
La Pakto por la Esperanta Civito estas interkonsento kiu engaĝas la subskribintojn (post la ratifoj de la respektivaj Asembleoj) al reciproka helpo, al la kreo de komuna kondutkodo pere de arbitracia instanco (kies sidejo estos en Svislando) kaj al atingo de kelkaj celoj pere de Evolukomisiono (EKo), kies sidejo estos en Romo. Prioritataj celoj estas la agnosko pri nia lingvo kaj ĝia komunumo fare de la Bureau des langues moins répandues en Dublino, kaj la preparo de konstitucia ĉarto por la Esperanta Civito. Provizora referenco por la arbitracia instanco (nomata Kortumo) estas la svisa civila kodo, kaj modelo por tiu konstitucia ĉarto estas la senteritoriaj civitoj (kiel la ordeno de la Maltaj Kavaliroj), korektita laŭ la federalismaj principoj, anstataŭ centralisma hierarkia akso. La Pakton la Forumo aprobis per 12 voĉoj favoraj, 2 sindetenaj kaj 1 kontraŭa (la IFEF-delegito): ĉi lasta estis tamen kandidato kiel vicmembro al EKo, kaj tie elektita.
La dua Forumo, kunigonta ĉiujn establojn, kiuj ratifos la Pakton, invititojn kaj observantojn, estos kunvokita de EKo minimume post unu kaj maksimume post du jaroj.
Sekvas nun la jam fama pakto (teksto konforma al la originalo, krom unu korekto: "neapelacieblaj" anstataŭ "neapelaceblaj" en la originalo):
La subskribintoj lanĉas la sekvan proponon de
Pakto por la Esperanta Civito
1. Estas difinita la Pakto por la Esperanta Civito. Ĝi engaĝas la subskribintojn de la Pakto nur se la suverena instanco (la ĝenerala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas ĝin.
2. Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la kolektivo aŭ individuo kun jura personeco aŭ civilaj rajtoj kiu posedas ĝin.
3. Al la Pakto eblas aliĝi en kiu ajn momento, laŭ la proceduro en la artikoloj 1 kaj 2. La aliĝo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la jam aliĝintaj aprobas.
4. El la Pakto eblas retiriĝi nur pro: a) pruvita malfondo de la establo; b) verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo); c) novaj artikoloj kaj amendoj en la Pakto, kiuj ŝanĝus ĝian nunan strukturon kaj celaron.
5. La Pakto celas: a) firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka helpo kaj respekto; b) formi la kernon de la Esperanta Civito; c) solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio.
6. La rimedoj por plenumi la celojn de la Pakto estas: a) la Evolukomisiono (EKo); b) la Kortumo por la Esperanta Civito (Kortumo).
7. La Evolukomisiono (EKo) plenumos la sekvajn taskojn: a) ĉiujare prepari raporton pri la evoluo de Esperantio; b) fari proponojn, ankaŭ organizajn, por la progreso de E-io laŭ la Kvintezo; c) kunvoki, ene de minimume unu kaj maksimume du jaroj, la sekvan Forumon por la Esperanta Civito; d) legitimi lokajn kaj fakajn konferencojn en la spirito de la Esperanta Civito; e) prepari la Konstitucian Ĉarton de E-io, cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de la Esperanta Civito.
8. EKo konsistas el kvin membroj kaj tri vicmembroj, elektitaj de la unua Forumo por la Ea-Civito.
9. La sidejo de EKo estas en Romo. EKon financas libervole la paktintoj.
10. La Kortumo estas la arbitracia instanco de la Pakto. Ĝi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj, elektitaj de la paktintoj, kun dujara mandato, inter la esperantistoj konataj pro sia honesteco kaj ekvilibro.
11. La sidejo de la Kortumo estas en La Chaux-de-Fonds. La Kortumon financas la establoj kaj homoj kiuj sin turnos al ĝi por arbitracio.
12. La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj. Se iu ne estas kontenta pri la verdikto, tiu povas sin turni al la kunveno de la paktintoj (Forumo por la Ea-Civito), kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon.
13. La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos parto de la renovigota Pakto. Provizora referenco por la Kortumo estas la Svisa Civila Kodo.
14. Por ĉiu dokumento, unuavice por la interna regularo ellaborota de EKo, la ĉeflingvo estas esperanto.
Sekvapaĝe oni povas legi:
La Evolukomisiono elektita kadre de la Unua Forumo por la Esperanta Civito: David Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso, Ljubomir Trifonĉovski.
Nomoj grandparte jam konataj . . . En la sama numero oni informas ankaŭ pri tio, ke en la montpeliera UK mi aliris la giĉeton de _Literatura Foiro_ kaj _Heroldo_ (leginte ĉi-revuan artikolon pretendantan dekreti, kiuj estas la veraj geamikoj de Ada Fighiera Sikorska) kaj alkriis ilin (la LF-rondon) "faŝistoj". Ne mensogis la tiama deĵorantino, Judit Felszeghy: mi tiel faris kaj tion diris. Mi profitas la okazon por ripeti, ke: 1) pro ĝia retoriko naciisma, gentisma, obsedita pri identeco; 2) pro ĝiaj konstantaj mensogado, distordado de la vero kaj manipulado; kaj 3) pro ĝiaj provoj silentigi kritikajn voĉojn internajn kaj eksterajn -- pro ĉio ĉi mi opinias foirismon la esperantuja ekvivalento de la politika nocio "faŝismo", ekzemple laŭ la dua PIVa difino: "Ĉia reakcia kontraŭmarksisma kaj naciisma movado". Tamen, konsiderante iliajn fuŝecon kaj neprofesiecon indus enkonduki la neologismon "faŝuloj", el la latenta radiko "faŝa" (politike malruĝa), simile al la vorto "facha" en la hispana lingvo.
Nu, ni daŭrigu. Aleksander Korĵenkov afable permesis reprodukti intervjuon kun Silfer aperintan en numero1998:10 de _La Ondo de Esperanto_ (_LOdE_). Ne surprizu onin la silferaĵo, ke "raŭmismo kondamnas la provojn de ortografiaj reformoj"; la samon papagis Martinelli en cirkulero al rete atingeblaj akademianoj (mi citas sen ŝia permeso, cetere), kie ŝi preferis paroli pri "raŭmisme orientitaj esperantologoj". Jen la intervjuo:
Forumo por la Esperanta Civito
"Kio igas popolo aron da homoj, tio estas la rememoro pri la kuna valora faritaĵo kaj la strebo al kuna farotaĵo". Tiu ĉi aforismo de J.E. Renan trafe situis en la salono Humbert, urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (Svislando), kie 9-11 aŭg. 1998 disvolviĝis la unua forumo por la Esperanta Civito. Ni demandas al Giorgio Silfer (GS), kiu inaŭgure paroladis: kiu estas la diferenco inter ĉi tiu forumo kaj la strategia forumo kunvokita de UEA en Montpeljero?
GS: Estas pluraj diferencoj. Unue, la forumo de UEA daŭris du-tri horojn, dum la alia du-tri tagojn: tio tuj videblas el la kvanto kaj kvalito de la respektive aprobitaj dokumentoj. Due, la forumo en UK estis fermita al kelkaj: ERA estis rifuzita, ekzemple; male, en KCE ekzistis neniu rifuzo -- ĉiu estis bonvena. Trie, la forumo en Francio traktis esence unu demandon: kiel kontribui al Kampanjo 2000? En Svislando estis traktitaj pluraj, kaj tute alispecaj demandoj, ĉiukaze ne funkciaj al unu difinita asocio. Kvare, la forumo de UEA ne havas verajn precedencojn; male, Ĉaŭdefono 1998 daŭrigas la tradicion de Raŭmo 1980, Varsovio 1984, Segedo 1988. Kvine, la forumo de UEA ne startis de komuna denominatoro, dum en la Forumo por la Esperanta Civito tia ekzistis: temas pri La Kvintezo, proponita de LF-koop.
LOdE: Ĝuste La Kvintezo, kaj la vorto Civito, donas la impreson ke la svisa forumo estis tro antaŭkondiĉita . . .
GS: Se tiel estus, ne aliĝus tiom da establoj (entute 25), kaj tiom diversaj: internaciaj fakasocioj (fervojista, sciencista), politikaj (IKEL, ERA), landaj (hungara, kataluna, svisa), lokaj (el Bulgario), Akademio de Esperanto, kulturcentroj (KCE, Lesjoefors en Svedio, IIC en Italio), redakcioj ("Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto", "Kontakto", Radikala radio), eldonejoj (LF-koop), bibliotekoj, OSIEK, Esperanta PEN, SAT . . . Neniu sentis sin antaŭkondiĉita. La debato estis vigla kaj libera, sub la tagprezido de Gyoergy Nanovfszky, Perla Martinelli kaj Ljubomir Trifonĉovski. La dokumentoj ne estis aprobitaj ĉiam unuanime, pri la Pakto estis sindetenoj kaj unu kontraŭa voĉo.
LOdE: Kion diras la Pakto?
GS: La Pakto por la Esperanta Civito estas interkonsento (ratifota de la asembleoj de la respektivaj establoj) celanta la starigon de komuna arbitracia instanco (la Kortumo), kiu difinos ĝeneralan kondutkodon, kaj de konstitucia ĉarto. Tiudirekte laboros kvinopa Evolukomisiono, elektita de la Forumo mem. La tuto rememorigas pri Gruetli, kie en 1291, danke al la ĵuro de tri kantonoj, ekestis la svisa konfederacio.
LOdE: Ĉu vi ne celas krei ian specon de anti-UEA?
GS: Ne, kaj la plej evidenta pruvo por tio estas, ke eblas aliĝi al la Pakto kaj samtempe al la Strategia Forumo interne de UEA. Temas pri pakto por, ne kontraŭ io. Memkompreneble, ĝin karakterizas certa koncepto pri Esperantio. Estas interese rimarki, tiurilate, ke la sociologia modelo de diaspora lingva minoritato, inspirita de raŭmismo, evoluis danke al la Forumo. La Esperanta Civito alprenos la konstitucian modelon (korektitan al federalisma direkto) de aliaj senteritoriaj civitoj, kiel la ordeno de la maltaj kavaliroj. Aliflanke, la Evolukomisiono laboros por atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la malpli disvastigitaj lingvoj.
LOdE: Ĉu do baldaŭ Esperantio havos propran futbalteamon verdestelitan?
GS: La paktintoj ne elektis la modelon de naciŝtato, sed de lingva kolektivo sen teritoria ligiteco. Esperantio havas flagon kaj himnon, havis monunuojn, eble havos poŝtmarkojn. Sed ne armeon, nek futbalteamon.
LOdE: Ĉu la decidoj de Ĉaŭdefono havos apartan efikon interne de LF-koop?