Part 8
KONSULO BERNICK Kaj nun la cxefa reguligo kun mia socio. Dirigxis ke fiaj elementoj forlasis nin cxi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro al kiu celigxas, ne forvojagxis sola; lin akompanis por farigxi lia edzino --
FRAUXLINO HESSEL (lauxte) Dina Dorf!
ADJUNKTO RORLUND Cxu!
SINJORINO BERNICK Kion vi diras! (granda movigxo)
ADJUNKTO RORLUND Fugxis? Forkurinta -- kun _li!_ Neeblas!
KONSULO BERNICK Por farigxi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli. (mallauxte) Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. (lauxte) Mi diras: Levu la cxapelon por tiu viro; cxar li grandanime prenis la pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la malvero; gxi estis preta venenigi cxiun opan fibron en mi. Vi sciu cxion. _Mi_ estis antaux dek kvin jaroj la kulpulo.
SINJORINO BERNICK (malrapide kaj treme) Karsten!
FRAUXLINO BERNICK (same) Ahx, Johan --!
FRAUXLINO HESSEL Jen vi fine revenkis vin mem!
(Konsternita surprizo inter la cxeestantaro.)
KONSULO BERNICK Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojagxis. La malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastigxis, ne povas homa potenco kontraux-pruvi. Sed pro tio mi ne kuragxas plendi. Antaux dek kvin jaroj mi altigxis pere de tiuj onidiroj; se mi nun pro ili falu, pri tio cxiu ajn konsideru en si mem.
ADJUNKTO RORLUND Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo --! (mallauxte al _sinjorino Bernick_) Ho, kiel mi bedauxras vin, sinjorino!
HILMAR TONNESEN Kia konfeso! Nu, jen mi diru --!
KONSULO BERNICK Sed neniu decido cxi-vespere. Mi petas cxiu ajn iri al la sia, -- pripensi, -- rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn, montrigxos, cxu mi perdis aux gajnis parolante. Adiaux! Mi ankoraux havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksajxo. Tion ni cxiuj sentas, ke tiajxo ne havas sian gxustan lokon cxi tie.
ADJUNKTO RORLUND Certe ne. (mallauxte al _sinjorino Bernick_) Forkurinta! Sxi do estis al mi tute maldigna. (duonlauxte al la festkomitato) Jes, miaj sinjoroj, post tio cxi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru en kompleta silento.
HILMAR TONNESEN Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio --. Uf!
(La informo intertempe iris flustre de busxo al busxo. Cxiuj partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la gxardeno. _Rummel, Sandstad_ kaj _Vigeland_ foriras dum vigla, sed mallauxta disputo. _Hilmar Tonnesen_ sxteliras elen dekstre. En silento restas en la salono _konsulo Bernick, sinjorino Bernick, frauxlino Bernick, frauxlino Hessel_ kaj _plenrajtigito Krap_.)
KONSULO BERNICK Betty, cxu vi havas pardonon por mi?
SINJORINO BERNICK (rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la plej gxojan esperon dum multaj jaroj!
KONSULO BERNICK Kiel --?
SINJORINO BERNICK Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.
KONSULO BERNICK (cxirkauxbrakas sxin) Ho, Betty, vi jam _gajnis_ min! Tra Lona mi unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.
SINJORINO BERNICK Jes, nun vi ricevu lin. -- Sinjoro Krap --!
(Sxi parolas mallauxte kun li en la fono. Li eliras tra la gxardena pordo. Dum tio kio sekvas estingigxas lauxvice cxiuj tralumajxoj kaj lumoj en la domoj.)
KONSULO BERNICK (mallauxte) Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi -- kaj por mi.
FRAUXLINO HESSEL Cxu ion alian mi volis?
KONSULO BERNICK Nu cxu, -- aux cxu ne? Mi ne tute komprenas vin.
FRAUXLINO HESSEL Hm --
KONSULO BERNICK Do ne malamo? Ne vengxo? Kial vi do revenis transen?
FRAUXLINO HESSEL Malnova amikeco ne rustas.
KONSULO BERNICK Lona!
FRAUXLINO HESSEL Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi jxuris en mi mem: La heroo de mia juneco staru libera kaj vera.
KONSULO BERNICK Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi!
FRAUXLINO HESSEL Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten --!
(_Sxipkonstruisto Auxne_ venas kun _Olaf_ de la gxardeno.)
KONSULO BERNICK (al li renkonte) Olaf!
OLAF Patro, mi promesas, ke mi neniam plu --
KONSULO BERNICK Forkuros?
OLAF Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro.
KONSULO BERNICK Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kauxzon por tio. De nun vi kresku, ne kiel heredanto de _mia_ vivotasko, sed kiel tiu, kiu mem havas vivotaskon atendanta.
OLAF Kaj cxu mi ankaux rajtas farigxi, kion mi volas?
KONSULO BERNICK Jes vi rajtas.
OLAF Dankon. Do mi ne volas farigxi kolono de la socio.
KONSULO BERNICK Nu? Kial ne?
OLAF Ne, cxar mi kredas, ke tio estas vere teda.
KONSULO BERNICK Vi farigxu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel gxi povas. -- Kaj Vi, Auxne --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon.
KONSULO BERNICK Ni dauxrigos kune, Auxne; kaj pardonu al mi --
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Kiel? La sxipo do ne forvelos cxi-vespere.
KONSULO BERNICK Gxi ecx ne forvelos morgaux. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon. Gxi bezonas pli profundan inspekton.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Okazu, sinjoro konsulo -- kaj ecx per novaj masxinoj!
KONSULO BERNICK Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo cxe ni, kiu bezonas profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Auxne.
SXIPKONSTRUISTO AUXNE Bonan nokton, sinjoro konsulo; -- kaj dankon, dankon, dankon! (Li eliras dekstre.)
SINJORINO BERNICK Nun cxiuj estas for.
KONSULO BERNICK Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; cxiuj lumoj estingigxis en la fenestroj.
FRAUXLINO HESSEL Cxu vi dezirus ilin denove eklumigitaj?
KONSULO BERNICK Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timigxos, kiam vi scios tion. Nun estas kvazaux mi revenis al konscio post venenigxo. Sed mi tion sentas, -- ke mi _povos_ denove farigxi juna kaj fresxa. Ho, venu pli proksimen, -- tuj apude cxirkaux mi. Venu Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; -- sxajnas al mi, ke mi ne vidis vin cxiujn tiujn cxi jarojn.
FRAUXLINO HESSEL Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de frauxloanimoj; vi ne vidas la virinon.
KONSULO BERNICK Vere, vere; kaj gxuste tial, -- nu, _tio_ staras fikse, Lona, -- vi ne forvojagxos de Betty kaj mi.
SINJORINO BERNICK Ne, Lona, tion vi ne devas!
FRAUXLINO HESSEL Ne, kiel mi povus defendi forvojagxo de vi, junuloj, kiuj komencos establi hejmon? Cxu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni du maljunaj onklinoj --. Por kio vi rigardas?
FRAUXLINO BERNICK Kiel la cxielo klarigxas. Kiel lumas super la maro. "La Palmo" havas la felicxon kun si.
FRAUXLINO HESSEL Kaj la felicxon sursxipe.
KONSULO BERNICK Kaj ni -- ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi. Sed ke gxi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj. _Tion_ mi ankaux lernis dum tiuj cxi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj estas la kolonoj de la socio.
FRAUXLINO HESSEL Do vi lernis kadukan sagxon, bofrato. (metas la manon peze sur lian sxultron) Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, -- _tiuj_ estas la kolonoj de la socio.
Kurteno